Reveno al B.E.L.

La Movadoj Bahaa kaj Esperanta
Chu suspektemaj inter si samideanoj ?
de Bernhard Westerhoff ( Germanio )


"La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion". (1) L.L. Zamenhof

"... cetere laù mia opinio la tuta lingvo por li estis nur rimedo. Por Zamenhof - kaj mi tre bone lin konis - chiam estis grava nur la ideo, tiu lia homaranismo, chion alian li toleris, char li devis..." Tiu chi frazo de Kabe ( Kazimierz Bein ) el intervjuo kun li aperigita en Literatura Mondo ( 1931, n-ro 7; reaperigita en La Gazeto, n-ro 68 ) tre incitis mian fantazion. Ghi incitis min ghis ech la demando, chu eble la bahaanoj estas la pli veraj ol la esperantistoj mem heredantoj de Zamenhof !

Studado de la biografio de Zamenhof kaj de liaj verkoj jam frue konvinkis min, ke li konsideris la lingvon mem kiel ja nemalhaveblan sed tamen nur duarangan aferon. Estas sufiche da dokumentoj, kiuj konfirmas, ke ech pli kara al li estis lia "politika-religia kredo", kies fina versio estas la "Deklaracio pri Homaranismo" el 1913, kaj kies mondreformajn ideojn inter alie li vortigis en siaj traktajhoj "Gentoj kaj Lingvo Internacia" ( memuaro verkita en 1911 por la "Kongreso de Rasoj" en Londono) kaj "Post la Granda Milito" ( "Alvoko al la Diplomatoj" verkita en 1915 ). La esenco de chio tio estas la unuigo de la homaro en pacan kaj justan "grandan rondon familian", estas homara unueco surbaze de unueco sur la du terenoj por li plej gravaj kaj kernaj : lingvo kaj religio.

Ja estas vere frapaj la paraleloj inter la Zamenhofa Homaranismo kaj esencaj bahaaj instruoj. Lian koncepton pri kio estas religio oni devas eble konsideri kiel iom rudimentan, simpligitan aliron. Kaj ja, tre kompreneble, Zamenhof ege emfazas lingvajn demandojn kaj ekzemple donas trean, por ne diri troan, atenton al la demando de geografiaj nomoj. Tamen, bahaano apenaù povas aliel ol konsideri Zamenhof laù spirito kaj laù la esenco de la vorto kiel veran "samideanon". Se oni provas formi el la tuto de lia vivoverko al si bildon pri la de li plej profunde sentataj intencoj kaj aspiroj, pri tio kio impulsis lian vivon, oni trovos preskaù plenan kongruon kun ekzemple la vizio de 'Abdu'l-Bahá kiel vortigita en la "sep kandeloj de l' unueco" :

"Tial la unueco de la tuta homaro en la nuna tago povas esti atingata. ... Vidu kiel ghia lumo nune aùroras super la malheligita horizonto de la mondo. La unua kandelo estas unueco en la politika sfero, kies unuajn glimojn jam eblas percepti. La dua kandelo estas unueco de pensado en mondaj entreprenoj, kies efektivigon post nelonge eblos atesti. La tria kandelo estas unueco en libereco, kiu certe efektivighos. La kvara kandelo estas unueco de la religio, kiu estas la angul-shtono de la fundamento mem, kaj kiu, per la potenco de Dio, videblighos en plena sia brilego. La kvina kandelo estas la unueco de la nacioj - unueco kiu dum tiu chi jarcento estos sekure establita, kaùzante ke chiuj popoloj de la mondo sin konsideros kvazaù civitanoj de unu komuna patrujo. La sesa kandelo estas unueco de la rasoj, kiu faros chiujn, kiuj vivas surtere, homoj kaj anoj de unu sola raso. La sepa kandelo estas unueco de la lingvo, t.e. la elekto de universala lingvo kiu estos al chiuj homoj instruata kaj per kiu chiuj interkomunikos. Chio tio neeviteble efektivighos, char la potenco de la Regno de Dio helpos kaj asistos je ghia realigado." (2)

Se oni legas kion skribis bahaaj esperantistoj en "La Nova Tago", la bahaa Esperanto-gazeto el la dudekaj kaj tridekaj jaroj, oni povas ekhavi la impreson, ke la tiutempaj bahaanoj estis konvinkitaj, ke Esperanto estas ghuste tiu internacia helpa lingvo profetita en iliaj skriboj. Lidia Zamenhof en letero de marto 1938 ech konsideris Esperanton "tiu lingvo, kiu - mi estas profunde konvinkita - estis kreita rekte sub la influo de Bahá'u'lláh, kvankam la aùtoro de la lingvo tion ne sciis."  (3) En Eùropo plejmulto el la tiutempaj bahaanoj shajne estis, se ne aktivaj esperantistoj, almenaù apogantoj de la Lingvo Internacia.

Al tio certe pleje kontribuis la favora sinteno de 'Abdu'l-Bahá elmontrita precipe dum Liaj historiaj vojaghoj al la Okcidento en 1911-1913, kiam plurfoje Li parolis antaù esperantistoj, esprimis Sian altan estimon pri la movado kaj rekte alvokis al plua disvastigo de la lingvo. Post la forpaso de 'Abdu'l-Bahá en 1921, kiam la bahaan komunumon ekgvidis ties nepo Shoghi Effendi (pr.: shogi efendi), ankaù tiu kuraghigis lerni kaj uzi la lingvon kaj plurfoje per plej varmaj vortoj salutis Universalan Kongreson.

Iom post iom tamen shanghighis la tono en la leteroj de Shoghi Effendi mem aù en tiuj lianome verkitaj far lia sekretario : Pli kaj pli estas atentigata pri tio, ke kion bahaanoj precipe subtenas estas la ideo de internacia helpa lingvo kaj ke neniel oni povas esti certa ke ghuste Esperanto estos tiu lingvo. Plue estas atentigata pri tio, ke ne estos la bahaanoj, kiuj decidos pri la estonta helplingvo, sed ke tion devos efektivigi la politikaj gvidantoj de la homaro.

La Universala Domo de Justeco, kiu en 1963 instalighis laù la direktivoj de Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá kiel plej supera gvida instanco de la tutmonda bahaanaro, skribis en 1985 ke, "se ghi [t.e. la Universala Domo de Justeco] elektus iun lingvon por la bahaanoj uzotan kiel internacian helpan lingvon, tio kaùzus pli da malfaciloj ol per tio estus solvataj nuntempe".  (4) Tio probable lasas konkludi pri la antaùvideblaj konvulsioj, kiuj estighos chirkaù la elekto de tiu lingvo ne nur tra la ghenerala mondo sed ankaù ene de la bahaa komunumo.

La lingva demando ja estas ege tikla kaj sentiva afero, kiu ankaù ene de la bahaa komunumo kaùzas multan, foje emocian diskutadon kaj ech disputadon. Jen iuj estas konvinkitaj, ke ja la angla nepre estos la lingvo elektota, jen aliaj opinias, ke tiu povos esti nur la araba kiel la lingvo, en kiu estas revelaciitaj la plej eminentaj verkoj de Bahá'u'lláh. Kelkaj probable ankaù volonte vidus la persan, la gepatran lingvon de Bahá'u'lláh kaj la ankoraù plej grava etna grupo ene de la bahaanaro, kiel favoriton. La esperantistoj ene de la komunumo tiel okupas pozicion ne nepre facilan.

La jhus de BEL ( dume nur en la angla ) pretigita kompilajho pri la principo de internacia helpa lingvo kaj pri Esperanto kaj aliaj lingvoj kolektas probable relative komplete tion, kio troveblas en la bahaaj skriboj pri la temo. Supozeble ghi ene de la bahaanaro forte akcelos la reputacion de planita neùtrala lingvo kaj de Esperanto kiel solvo de la lingva demando, char tiu trovas multan apogon en la citajhoj - aliaj solvoj male apenaù.

Mi persone surbaze de tiuj fontoj konvikighis, ke la fina rezulto estos ia reformita Esperanto. Je tia solvo, interese, samtempe estus elektita lingvo jam ekzistanta, artefarita kaj nove kreita ! Tamen, tio dume estas nura spekulativo kaj tute senfrukta same kiel estus chia disputado pri la temo. Tro da klarigoj far Shoghi Effendi kaj la Universala Domo de Justeco emfazas ke :
a) ne estos la bahaanoj, kiuj la internacian helpan lingvon elektos, sed la monda politika gvidantaro, b) ni ne povas antaùscii, kiu estos la lingvo elektota, kaj ke
c) kion bahaanoj subtenu estu malpli iu konkreta lingvo aù lingvoprojekto sed estu precipe la ideo enkonduki internacian helpan lingvon.

Kaj jen malkongruo kun la Esperanto-movado ! Tiu ja dekomence estis kaj ghis hodiaù restis, kiel tion klare pruvas la aktuala "Manifesto de Prago" resp. "Manifesto de la Esperanto-movado", tute evidente "movado por la internacia lingvo Esperanto".

Miakonvinke la historia tasko de la Esperanto-movado estas praktike pruvi - ghenerale al la vasta mondo kaj precipe al tiuj instancoj elektontaj la estontan internacian helpan lingvon -, ke la ideo de neùtrala, planita lingvo ne estas nura hhimero sed vere funkcias. Per sia literaturo, siaj kongresoj kaj sia cetera kultura vivo, per sia lingvokomunumo mem ghi kapablu demonstri, ke lingvo, kia estas Esperanto, estas vera alternativo.

Sed se tiu chi movado volas motori tiun elekton, ghi devos probable iasence iom malfideli al siaj propraj celoj aù almenaù iom distancighi de si mem, por povi apud Esperanto kiel konkretan solvoproponon subteni ankaù la "nuran" principon de internacia helpa lingvo. Tamen, chu ne en la okuloj de la mondo la Esperanto-movado jam estas definitive fiksita kiel apoganto de sole Esperanto ? Chu ne iasence ghi tiel sin mem manovris en ian sakstraton ? Chu oni kredos al ghi sinceran subtenon de la principo mem kaj sekve ankaù de solvo alia ol Esperanto ?

Oni povas pridubi chu la aùtoro de Esperanto, kvankam por li pleje gravis la enkonduko de komuna interkomprenilo, akceptintus alian solvon ol Esperanto. Li ja estis plene konvinkita, ke efektive taùgus nur ghuste Esperanto. Tial la Esperanto-movado estas ne pli ol sincere fidela al sia "Majstro" ( interese: la bahaanoj jam pli frue estis donintaj la saman titolon al 'Abdu'l-Bahá ! ) kiam ghi bataladas por lia, intertempe maturighinta projekto. Tamen, chu ne tiuj instancoj kaj aùtoritatuloj, kiuj devos elekti la lingvon, postulos plenan liberecon ekzameni la tutan demandon kaj kompari chiujn eblajn solvojn kaj alternativojn ? Chu ne tiel la fideleco al Esperanto kaj ties aùtoro povas ghuste malhelpi al la Esperanto-movado akiri je la koncernaj instancoj altan reputacion ?

Jen kelkaj demandoj, kiuj okupas min, char ili rekte koncernas la rilatojn inter esperantistoj kaj bahaanoj : Char la Esperanto-movado estas multe pli movado batalanta por la lingvo Esperanto ol por la ghenerala principo enkonduki internacian helpan lingvon estighis konstanta fonto de miskomprenoj kaj suspektoj inter ghi kaj la movado bahaa. La Universala Domo de Justeco jene avertis la bahaajn esperantistojn en letero de la 6a de oktobro 1976 al BEL:

"La Universala Domo de Justeco konscias, ke foje vi devas fronti iom embarasajn situaciojn en la rilatoj kun viaj kunesperantistoj, char kiel bahaanoj vi estas plene konsciaj pri tio ke, malgraù chiuj ghiaj kvalitoj, Esperanto eble ne estos la internacia lingvo, kiu fine estos elektita, kaj ke estas la ideo de internacia lingvo, kiun la bahaanoj entuzisame subtenas pli ol iun specifan solvon de la problemo. La averto de la Gardanto [t.e. Shoghi Effendi], ke bahaanoj devas esti plene malfermaj pri tiu afero rilate al esperantistoj por tiel eviti seriozajn miskomprenojn kaj konfuzojn en la estonto, sendube grave asistos vin en via laboro kaj ebligos al vi antaùeniri kun plena entuziasmo, sen, kiel ajn, aperi kiel velantaj sub falsaj flagoj." (5)

Sed chu ne ghis hodiaù chiam denove en la rilatoj inter ambaù movadoj regis ghuste tiaj miskomprenoj kaj konfuzoj ? Almenaù jen kaj jen ech eminentaj esperantistoj shajne esperis trovi en la bahaa movado gravan, eble ech la rimedon por definitive venkigi Esperanton kaj tial anighis. Klare ke pli aù malpli frue ili devis seniluziighi kaj retirighi de la Kredo aù ghin tute forlasi - se ne ech ekmalamiki al ghi. Al tio sendube kontribuis, ke la bahaaj esperantistoj ne chiam elmontris al la esperantistoj sian starpunkton tiom aperte kiel Shoghi Effendi kaj la Universala Domo de Justeco tion rekomendis.

Alia kaùzo por malglataj rilatoj estas certe, ke bahaanoj kutimas konsideri sian Kredon kiel multe pli vastan, ampleksan kaj sekve ankaù gravan idearon ol la Esperantismon, tiel kvazaù glutante ghin. Tekstas en letero skribita en la nomo de Shoghi Effendi el 1943 al bahaano :

"Kun bona volo kaj persisto helpa lingvo - aparte tia kun la karaktero de Esperanto - povas facile kaj relative rapide esti lernata; la Afero [t.e. la Bahaa Kredo] tamen postulas, ke homoj ne nur shanghas certajn ideojn sed mem sian karakteron kaj siajn kutimojn; kaj tio estas multe pli malfacile farebla kaj ofte konsumas longan tempon !(6)

Kaj la Universala Domo de Justeco en sia letero al la iniciatintoj de BEL, per kiu ghi aprobis la fondon de la Ligo, skribis : "Via fervoro por Esperanto kiel funkcia internacia lingvo estos, ni sentas, rekompencata per la eniro en la Kredon far multaj el viaj esperantistaj kamaradoj, kiuj tiel faros la pashon de universaleco lingva al la pli grandaj universalecoj de unu religio kaj unu homaro.(7) Tiu chi frazo kvazaù ehhas, kion duonjarcenton pli frue la jhus bahaanighinta Lidia Zamenhof multe pli malmodere kaj provoke esprimis : "shajnas al mi, ke Esperanto estas nur [tiun "nur" poste ellasis la redaktejo de HdE!] lernejo, en kiu edukas sin estontaj Baha'i-anoj. La Baha'i-movado estas en antaùmarsho; ghi estas pli largha". (8)

La pli juna filino de Zamenhof ja tiel direktis la atenton al io esenca. Shia biografino, Wendy Heller, skribas pri tiu epizodo :

"Unuarigarde tiu chi estas sufiche konsterna eldiro. Ke la propra filino de Zamenhof diras, ke io alia estas pli largha ol Esperanto, ke la ideo, al kiu shia patro estis dedichinta sian vivon, estas 'nur lernejo' sendube profunde shokis multajn esperantistojn kaj eble shajnis perfida. Tamen, la kreinto de Esperanto neniam konsideris la Esperanto-movadon kiel memsufichan, sed prefere kiel ilon por eduki homojn pri unueco. Zamenhof mem kredis, ke la ideo de neùtrala lingvo neniam povos sukcesi sen monda religio. La vortoj de Lidia ... shajnis ehhi, kion Ludoviko Zamenhof estis dirinta che la Universala Kongreso de Esperanto en 1907: 'Iom post iom Esperantujo farighos edukejo de la estonta interfratigita homaro'. ... La filino de Ludoviko Zamenhof ne vidis kontraùdiron aù lojalec- konflikton akceptante la Bahaan Kredon. Ties esencaj instruoj ne konfliktis kun la ideoj de Zamenhof, sed shajnis ilin konfirmi kaj plivastigi. Jen la konceptoj de la Zamenhofa Homaranismo - unu Dio kiel nekoneblan Kreinton de chio, unu homaro vivonta en paco kiel unu granda homa familio, la kongruo inter la esencaj instruoj de la Grandaj Instruistoj de la pasinteco, akordo inter religio kaj scienco, universala helpa lingvo. Sed, se la principoj estas la samaj, kial akcepti la Bahaan Kredon super la Homaranismo ? ... Ludoviko Zamenhof neniam pretendis fondi religion, sed la bahaaj instruoj, tion ekkredis Lidia, portis la potencon de dia inspirado. 'En la instruoj de Bahá'u'lláh', Lidia klarigis multajn jarojn poste, 'mi trovis la universalecon, kiun nur la vere Dio-donita instruo povas doni al la serchanta homaro. Tial ghi ekallogis min.'" (9)

"La vere Dio-donita instruo“ - jen la kerna "manko" che Zamenhof. Li genie inventis la lingvon Esperanto. Kaj lia tiurilata genieco konsistas probable same multe en la kvalitoj, kiujn li sukcesis doni al sia projekto, kiel en la maniero, laù kiu li perceptis kaj defendis la tutan ideon de neùtrala, "arta" internacia lingvo, konsiderante sin mem nur kiel "iniciatinton", fordonante chiujn rajtojn super la lingvo kaj ghin transdonante al libera pluevoluo kaj iom-post-ioma maturigho, kiun samtempe li plej saghe vartis, akcelis kaj gardis. Tiel estighis rimedo por kuraci la babelan vundon, kiun li sentis kvazaù doloranta cikatro sur la propra haùto.

La dua granda vundo, kiun la homaro ne estas kuracinta dum sia historio kaj kiun Zamenhof sentis en sia animo almenaù same arde, estas la diverseco de la religiaj kredoj kaj la miskomprenoj, suspektoj, kvereloj kaj malamikecoj inter la diversaj religiaj komunumoj. Lia rimedo, la Homaranismo, estas ja ankaù genia koncepto. Ghi tamen havas nek kernon nek shelon estante ia religia-spirita filozofio kun la celo unuflanke ne anstataùi la estantajn religiojn kaj aliflanke ilin kvazaù tegmenti kaj farighi per sia formo de religieca ne-religio ia neùtrala ponto inter la ekzistantaj religioj.

La Homaranismo montrighis neakceptebla - nek por la ghenerala mondo kaj nek ech por la esperantistoj : Anoj de profunde materialisma epoko, en kiu religio estis rigidighinta en siaj eksteraj formoj, estis perdinta sian internan vivantecon kaj altiron, ili ne volis aùdi pri "potenca senkorpa mistero, fortego, la mondon reganta ... fonto de l' amo kaj vero kaj fonto de vivo konstanta"; ili evidente ne kiel Zamenhof mem povis preghe kaj sincere turnighi al tiu dia realeco, "al Vi, kiun chiuj malsame prezentas, sed chiuj egale en koro Vin sentas, al Vi, kiu kreas, al Vi kiu reghas".

Kortushas dokumentoj, kiuj pruvas kiom arde Zamenhof sentis la bezonon je religie fundamentita vivo. Ekzemple la sekva : "Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj; ghi bezonas impresojn kaj senteblan eksterajhon. Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en la koro tiun felichon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas la preghejo, la tradiciaj moroj, la posedado de 'Dio' en la koro". (10) Kaj li ja mem klare konsciis, ke bezonatas io pli ol simpla neùtraleco : "Oficiala senreligieco... ne multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj, char ligi la homojn povas nur sameco pozitiva, sed ne negativa. Alproksimighas inter si nur tiaj du homoj, kiuj ambaù akceptis por si la samajn religiajn principojn en difinita formo konkreta; sed senreligiulo el unu religio kaj senreligiulo el alia religio restas chiam fremdaj al si reciproke, kiel antaùe." (11)

Per sia Homaranismo, per la kreo de religia komunumo kun chiaj trajtoj kaj eroj de plena religio, kiel ekzemple temploj kaj regulaj diservoj, Zamenhof provis, pretendante samtempe ke li ne kreas novan religion, kvazaù naghi sen enakvighi. Probable Lidia komprenis la neeblon de tia "kvadratigo de la cirklo". Shi perceptis, ke religio, por akiri sian transforman potencon, devas vere fonti el la krea mano de Dio, ke ordinara homo, ech se tiom plene bonintenca kaj vizioplena kiel shia patro, ne kapablas ion tian koncepti kaj realigi.

Bahaanon povas apenaù mirigi la malsukceso de la Homaranismo. Ghi en la plej pozitiva kazo rikoltis bonvolan toleron, ofte tamen mokojn kaj priridon, foje ech apertan rifuzon kaj malamikecon. Lia filozofiado lasis multajn konsideri Zamenhof bonkoran naivulon. Chiuj liaj klopodoj kunvoki "kongreson por neùtrale-homa religio", starigi ligon de homaranoj kaj aliaj penadoj enradikigi siajn ideojn fiaskis. Jen la tragedio de lia vivo : tio, kion el tuta la koro li alstrebis, ghuste tio restis praktike komplete senehha kaj senrezulta. Chu eble foje li sin sentis kvazaù iu el la malnovtestamentaj profetoj, kiuj klare vidis la katastrofojn frontataj de popolo obstine malobeanta la Dian Leghon kaj senzorge rifuzanta chiujn admonojn ? Konsoli povis lin probable nur la sukceso de la lingvo Esperanto.

Observante la Esperanto-movadon, oni ja trovas, ke abundas tie la plej diversaj religiaj kaj religiecaj - kaj ne nur tiaj - grupoj kaj grupetoj, ke ghi estas kvazaù forcejo por plej libera diskreskado de chia ajn mondkoncepto kaj vivfilozofio. Tiel ghi konservas tre altan kaj probable apenaù ie alie atingitan, eble do unikan nivelon de toleremo kaj akceptemo. Paradokse tamen tiu lingve unuigita movado, kelke karakterizata kiel ia propra "subkulturo" aù "diaspora popolo", apenaù sukcesis pli profunde unuighi. Almenaù, se temas pri oficialaj dokumentoj, apenaù io eblis krom minimumaj kompromisoj kiel ekzemple la bulonja Deklaracio pri Esperantismo. La movado ofte senteblas kiel prototipo mem de la homara interfratigho. Ghia historio tamen ankaù plenas je skismoj kaj disfaloj, je plej diverse sin orientantaj societoj, ligoj, unioj, kaj asocioj.

Kaj rilate la lingvon mem daùre estighas en la movado, foje akraj, diskutoj kaj disputoj pri la maniero kiel plej bone ghin disvastigi. Kaj ankaù pri la pluevoluigo de la lingvo kaj la gardo de ghia kohero kaj unueco formighis diversaj skoloj, konceptoj kaj politikoj. Ja superregas kutime moderaj, kompromisemaj kaj interpacigaj fortoj. Tamen la movado, dum la pli ol cent jaroj de sia ekzisto, ankoraù neniel atingis tiun idealon, kiu devas esti animinta Zamenhof - kaj kiu tiome kongruas kun la bahaa.

Bahaismo ja estas vera religio, estas "Dio-donita instruo". Ghi ne nur proklamas la samajn mondunuigajn idealojn kiel Zamenhof - kaj ech plenkore pledas por la adopto de internacia helpa lingvo kaj komuna skribo -, sed ankaù esence transiras ian boncelan, idealisman movadon. Ghi postulas "la tutan homon". Proksimighante al ghi, necesas pridemandi la verajn fundamentojn de sia tuta estado, starigi la t.n. "lastajn demandojn" pri la "de kie" kaj la "kien" de la vivo mem.

Bahaismo kerne estas Dia Revelacio. Ghi nepre superas la homan komprenkapablon. Chiuj religioj, respektive la "unusola vera religio de Dio", t.e la Revelacio komencighinta en pratempoj de ni ne plu sondeblaj kaj etendighanta al la estonto ne jam projektebla, postulas kompletan personan submetighon - tiel, samtempe kaj paradokse, kondukanta al "vera libereco". Akcepti por si religion signifas ekiri vojon spiritan, vojon kondukantan trans la mondon materian. En letero de Shoghi Effendi diritas :

"... la kerno de religia kredo estas tiu mistika sento, kiu unuigas la homon kun Dio. Tiu chi stato de spirita komunio atingeblas kaj konserveblas pere de meditado kaj preghado. Kaj tio estas la kialo, pro kiu Bahá'u'lláh tiom emfazis la signifon de devotado. Por kredanto ne sufichu nur akcepti kaj observi la instruojn. Krom tio li evoluigu en si la senson de spiriteco, kiun chefe li povas akiri pere de preghado. Kiel chiuj aliaj diaj religioj do ankaù la Bahaa Kredo estas esence mistika. Ghia chefa celo estas evoluigi la unuopulon kaj la socion per la akirado de spiritaj virtoj kaj fortoj. Estas la animo de la homo, kiu unue devas esti nutrata. Kaj tiun chi spiritan nutrajhon plej bone provizas preghado." (12)

Malgraù ke ghi enkludas la akcepton de chiuj antaùaj Profetoj de Dio, bahaaneco signifas daùran spiritan ligighon al Bahá'u'lláh, la Revelacianton de Dio por la hodiaùa tago. Klarigante la necesajn antaùkondichojn por akcepti Bahaismon, la Universala Domo de Justeco skribis : "La chefa motivo chiam estu la respondo de la homo al la Mesagho de Dio kaj la akcepto de Lia Mesaghisto. Tiuj, kiuj sin deklaras kiel bahaanoj, estu ravitaj per la beleco de la Instruoj kaj tushitaj per la amo de Bahá'u'lláh." (13)

Bahaismo, estante vera, plenrajta religio - fakte la plej abunda elversho de Dia Revelacio dum la ghisnuna religihistorio - kun siaj instruoj etendighas tra chiuj sferoj de la homa vivo ( tiurilate vidu pli sube la koncizan enkondukan superrigardon ), kaj per sia spirita profundeco same kiel per la vasteco de sia instruaro ja nepre superas same la Esperantismon kiel la Homaranismon. Kaj tiel, malgraù chia konformeco inter la ideoj, havas nepre tute alian kvaliton farighi bahaano ol anighi en la Esperanto-movado. Supozeble trovighas en tiuj pretendoj kaj postuloj la plej grava baro al pli multnombra eniro de esperantistoj en la Kredon.

Sed chu la bahaaj esperantistoj "faris sian devon" ? Chu ne ankaù ili mem malhelpis tiun eniron ? Unue, ili ja certe seniluziigas multajn esperantistojn, kiam tiuj devas malkovri, kiel klarigite supre, ke la bahaanaro ne nepre estas facila aliancano je la batalado por la disvastigo de Esperanto, char ghi havas propran koncepton pri la tuta demando de internacia helpa lingvo.

Due, probable multaj ankaù seniluziighas per la persona ekzemplo de unuopuloj. La antaùkondicho por sukcese disvastigi sian Kredon, tio multfoje estas emfazata en la bahaaj skriboj, estas "konduki sian vivon en akordo kun la bahaaj instruoj". Skribis Shoghi Effendi :

"Nek per granda nombro, nek per nur ekspoziciado de aro da novaj kaj noblaj principoj, nek per organizita instrua kampanjo - senkonsidere kiom tutmonda kaj ellaborita en sia karaktero -, nek ech per la firma lojaleco al nia Kredo aù la ekzaltiteco de nia entuziasmo, ni povos definitive esperi pravigi al kritikema kaj skeptika epoko la plej superan pretendon de la Abhá' Revelacio [t.e. Bahaismo]. Unu afero kaj nur unu afero nepre kaj sole certigos la senduban triumfon de tiu chi sankta Afero, nome la grado, laù kiu nia propra interna vivo kaj privata karaktero respegulas en siaj multfacetaj aspektoj la brilegon de tiuj eternaj principoj proklamitaj far Bahá'u'lláh.(14)

Ja kredanto povas al serchanto ankaù forvuali la lumon de sia Kredo anstataù ghin reflekti.

Fine ankoraù iom pri la demando ofte starigita de esperantistoj : kial ne pli multe da bahaanoj farighas aktivaj esperantistoj - la tricentmembra BEL ja relative etsignifas en chirkaù kvinmilionana komunumo ?

Unue, kiel jam klarigite, bahaanoj pli subtenas la principon de internacia helpa lingvo ol iun konkretan projekton. Tiel multege pli da bahaanoj ol la aktivaj esperantistoj inter ili apogas kaj elkore subtenas la Esperanto-movadon.

Due, la unuaranga celo de bahaano estas - kaj devas laù la Die donita tasko esti - la diskonigo de la nova revelacio, de la "ghoja mesagho", ke reaperis "Dio surtere". Sekve bahaanoj emas utiligi Esperanton, precipe kiam ghi montrighas "fruktodona", t.e. alportos novajn kredantojn - aù almenaù "samideanojn", homojn kun kiuj eblas kune aktivi por la samaj aù almenaù tre proksimaj idealoj. Estas nur tre malmultaj, kiuj emas "perdi sian tempon" en klubvesperoj (eble ech krokodilaj !) je lumbilda prezento de la floroj sur iu atlantika insulo, prelego pri la malsamaj tradukoj de iu pli aù malpli konata poemo aù disputoj pri iu sufikso aù sufiksoido - kun eble komplete introvertitaj homoj, kiujn ech ne interesas la antaùenigo de la propra movado kaj la efektivigo de ties fundamentaj idealoj. Kutime bahaano havas ion pli gravan kaj pli urghan por fari !

Miakomprene la taskoj de la bahaaj esperantistoj estas esence du : Diskonigi Bahaismon inter la esperantistoj kaj demonstri al la bahaa mondo - same kiel la Esperanto-movado tion devus fari al la ghenerala mondo - la funkciadon de Esperanto, t.e. pruvi ke tiu chi "artefarita" lingvo vere funkcias kaj plenrajte estas serioza kaj shancoricha kandidato por farighi la estonta monda interlingvo. Por plenumi ambaù tiujn taskojn ne bezonatas grandaj nombroj sed sufichas la energia, sindedicha kaj racia agado de nur kelkaj.

Reveno al la Supro.


Literaturo: ( Rimarko: la citajhoj el anglalingvaj verkoj estas tradukitaj de la aùtoro.)

 (01) Edmond Privat, Vivo de Zamenhof, 1977, p. 109 ñ
 (02) Selections from the writings of 'Abdu'l-Bahá, Bahá'í World Centre, Haifa, 1982, p. 32 ñ
 (03) Isaj Dratwer, Lidja Zamenhof. Vivo kaj agado, Antverpeno - La Laguna, 1980, p. 60 ñ
 (04) el anglalingva skripto de kompilajho el la bahaaj skriboj pri la principo de internacia lingvo,
         Esperanto k.a. (eldonota) ñ
 (05) samloke ñ
 (06) samloke ñ
 (07) samloke ñ
 (08) Heroldo de Esperanto, n-ro 34, junio 1926 ñ
 (09) Wendy Heller, Lidia. The Life of Lidia Zamenhof. Daughter of Esperanto, Oxford, 1985, p. 71 ñ
 (10) Privat, p. 116 ñ
 (11) Privat, p. 117 ñ
 (12) The Importance of Prayer, Meditation, and the Devotional Attitude. A Compilation by the
         Universal House of Justice, Oakham: Bahá'í Publishing Trust, 1980, p.20-21 ñ
 (13) Lights of Guidance, New Delhi: Bahá'í Publishing Trust, 1988, p. 73 ñ
 (14)Shoghi Effendi, Bahá'í Administration, Wilmette: Bahá'í Publishing Trust, 1974, p. 66 ñ


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >