Reveno al BEL.

FAMAJ BAHAAJ ESPERANTISTOJ
 

Antaùparolo

Lidia Zamenhof

Martha Root

John E. Esslemont

Agnes Baldwin Alexander

Hermann Grossmann

Adelbert Mühlschlegel



ANTAÙPAROLO

Pluraj en la tuta bahaa mondo konataj kredantoj estis ankaù aktivaj esperantistoj kaj parte ankaù famis en la esperanta mondo. Inter ili certe elstaras Lidia Zamenhof, kiu kvazaù enkorpigis la kunfandighon de Bahaismo kaj Esperanto. Apud shi elstaras klekaj t.n. "Manoj de la Afero de Dio". Tiuj estis individuaj bahaanoj, kiuj pro eksterordinaraj servoj al la Bahaa Kredo estis aù postmorte aù jam dumvive distingitaj per la rango de "Mano". Entute estas nomumitaj nur 50 "Manoj". Kvin el ili estis aktivaj kaj konataj esperantistoj: Martha Root, John E. Esslemont, Agnes Baldwin Alexander, Hermann Grossmann kaj Adelbert Mühlschlegel.

"La devoj de la Manoj de la Afero", skribis 'Abdu'l-Bahá, "estas disvastigi la Diajn Aromojn, edifi la animojn de l' homoj, antaùenigi klerecon, plibonigi la karakteron de chiuj homoj kaj esti, chiutempe kaj chiakondiche, sanktigitaj kaj sendependaj de materiaj aferoj. Ili devas manifesti submetighon je Dio per sia konduto, siaj manieroj, siaj faroj kaj siaj vortoj." (komp.: A Basic Bahá'í Dictionary, Oxford, George Ronald, 1989, p. 95-96)

Reveno al la Komenco


LIDIA ZAMENHOF

'La tuta homaro devas unuighi en unu familio' - jen la moto, kiu priskribas la celon, kiun d-ro Ludoviko Zamenhof donis al sia vivo kaj por kiu li sinofere laboradis ghis sia morto en 1917, kiam lia plej juna filino, Lidia, estis nur 13-jara. Tiutempe shi jam perfekte regis Esperanton kaj faris unuajn provojn traduki el la pola lingvo en Esperanton. Shi estis konvinkita, ke shi devos daùrigi la laboron de la tro frue mortinta patro, nome la disvastigon de la Internacia Lingvo kaj la propagandadon de liaj pacigaj kaj mondunuigaj ideoj.

En 1925 Lidia Zamenhof finis siajn studojn kaj ekhavis la akademian gradon de magistro pri juro. Tio tamen ne kondukis aùtomate al iu profesio, des pli char Lidia estis judino, kaj por judoj shtata ofico estis praktike neatingebla. Shi ankaù ne interesighis pri dom-mastrado kaj neniam sentis emon al edzinigho. Ech kuiri shi neniam lernis. Por shi estis klare, ke shi iel dedichos sian vivon al la idealoj Zamenhofaj. Esperantujo estis shia hejmo.

Dum la Gheneva Universala Kongreso de 1925 okazis fakkunvenoj de la bahaaj esperantistoj, al kiuj Lidia estis invitita. Shi tute ne deziris tien iri, sed fine pro ghentileco shi tamen partoprenis kaj konatighis kun Adelbert Mühlschlegel kaj Martha Root. La sekvantan jaron, 1926, oni finfine inaùguris la Zamenhof-monumenton en Varsovio. Cheestis Martha Root, kiu oficiale reprezentis la Bahaan Religion. Shi restis du semajnojn en Varsovio kaj dormis kun Lidia en sama chambro. Ili farighis bonaj amikinoj, kvankam Lidia neniel volis akcepti la religiajn konvinkojn de Martha, des pli char shi konsideris sin ateisto. Tamen, iom post iom Lidia konvinkighis pri la vereco de la Bahaa Kredo kaj fine akceptis ghin.

En 1928, okaze de du bahaaj kunvenoj en la kadro de la Universala Kongreso de Antverpeno, Lidia faris unuafoje publikajn paroladojn, kaj tio sufiche mirigis la esperantistojn, char ghis tiam shi neniam konsentis pri publika parolado kaj estis konsiderata kiel timema kaj retirighema persono. La cetera Zamenhofa familio neniel kontraùis la konvertighon de Lidia al la Bahaa Kredo, sed ili ankaù ne komprenis ghin. En 1929 Lidia ech publikigis artikolon pri la Bahaa Religio en pollingva juda gazeto, kaj tio shokis la familion kaj multe pli la judan komunumon.

Tiutempe Lidia komencis traduki "Bahá'u'lláh kaj la nova epoko" en Esperanton, che kio ankaù Martha Root kunhelpis.

En 1930 Lidia vojaghis, t.e. pilgrimis, al Haifa en Palestino, sankta loko por bahaanoj, kaj renkontis Shoghi Effendi, la tiaman gvidanton de la Bahaa Kredo. Siatempe shi decidis lerni la Cseh-metodon por instrui Esperanton eksterlande. La Esperanto-movado tamen ne plu estis tiel favora al Lidia kiel antaùe, char parte oni malshatis, ke membro de la Zamenhofa familio aktivis por la disvastigo de la Bahaa Afero, timante ke la publiko ekkredus, ke la Esperantismo estas intime ligita al iu religia kredo.

En Septembro 1939 eksplodis la Dua Mondmilito kaj Lidia havis la saman sorton kiel chiuj polaj judoj. Shi devis vivi en la varsovia geto, kie shi donis lecionojn pri angla lingvo por vivteni sin. La esperantistoj ne forgesis Lidian kaj sendadis pakajhojn al shi. Germana soldato, kiu estis esperantisto, ech klopodis helpi al Lidia, ebligante al shi fughon, sed Lidia rifuzis.

En 1942 la nazioj komencis grandskalan ekstermadon de la judoj en Varsovio, kaj en Aprilo 1943 la varsovia geto estis definitive 'likvidita' de la nazioj. Oni supozas, ke tiam ankaù Lidia estis deportita al la koncentrejo Treblinka kaj mortigita tie kiel pli ol unu miliono da samsortanoj.

La mesagho de Lidia Zamenhof estis la unueco de la homaro, la interfratigho de la homoj, la emancipigho de la virinoj kaj batalo por paca mondo. Chio chi radikis en la homaranismo proklamita de shia patro kaj en la instruoj de la Bahaa Kredo.

Lidia Zamenhof, kor' fervora
Vartante patran sent-heredon,
Jen, serchas sorchan sav-rimedon
Por mond' amara kaj dolora.

Kaj kun entuziasmo kora
Servadas la Bahaan kredon,
Lidia Zamenhof, kor' fervora,
Vartante patran sent-heredon.

El sent' profunda, pens' valora
En sino havas richan bedon.
El ili plektas flor-bukedon:
Novelojn kun enhav' trezora,
Lidia Zamenhof, kor' fervora.

(K. Kalocsay, 1931)

Literaturo: Isaj Dratwer Lidja Zamenhof. Vivo kaj agado; Stafeto Antverpeno - La Laguna, 1980; kaj: Wendy Heller Lidia. The Life of Lidia Zamenhof; George Ronald, Oxford, 1985

Reveno al la Komenco


MARTHA ROOT

Martha Louise Root naskighis la 10an de augusto 1872 en Richwood, Ohio, Usono. Shi studis en la universitato de Chikago, kaj post sia kvalifiko laboris kiel instruistino. Kelkajn jarojn poste shi farighis jhurnalistino. Iun tagon en Pitsburgo en 1908 shi renkontis bahaanon, s-ron Roy Wilhelm, entreprenisto el Novjorko, kiu enkondukis shin en la Bahaan Kredon. Shi estis entuziasmigita pri la mesagho de Bahá'u'lláh kaj en 1909 shi bahaanighis.

Dum la vojagho de 'Abdu'l-Bahá tra Usono en 1912 shi havis du privatajn renkontojn kun Li, kiuj komplete shanghis shian vivon.

En 1914 - en la agho de 42 jaroj - Martha rezignis pri sia laboro kiel societa redaktorino de Pitsburga gazeto por vojaghi kaj labori kiel liberprofesia gazet-korespondistino en eksterlando. 'Abdu'l-Bahá tiutempe alvokis la usonajn bahaanojn ekiri kaj diskonigi la Kredon de Baha'u'llah. Kaj en la jaro 1919, responde al tiu chi alvoko, Martha Root decidis komenci vojaghon tra la mondo, kiu daùris fakte ghis shia morto 20 jarojn poste.

Post la flegado de sia patro ghis ties morto en 1922 Martha, tiam kvindekjara, forlasis sian hejmurbon Cambridge Springs, Pensilvanio, kaj faris la terglobon, kiun dum la sekvaj du jardekoj plurfoje shi chirkaùis, sian hejmlandon. Dum shiaj vojaghoj tra Sud-Ameriko, Eùropo, Afriko, Azio kaj Aùstralio restis Sovetunio la sola iom pli grava lando, kiun shi ne vizitis.

La unuaj grandaj vojaghoj kondukis shin al Sud- kaj Mez-Ameriko. Dum tiuj vojaghoj shi konfirmighis pri la bezono je internacia helpa lingvo. Jam en 1912 shi prenis unuajn Esperanto-lecionojn, sed nun shi vere ekstudis la lingvon. En 1923 kaj 1924 shi povis vaste utiligi Esperanton dum vojaghoj al Japanio, Chinio, Honkongo, Aùstralio, Novzelando kaj Tasmanio.

Unu el la ecoj de Martha, kiu altiris la homojn al shi, estis shia spirita akceptemo kaj senantaù- jugheco. Kie ajn shi vojaghis, shi vizitis la gvidantojn de aliaj religioj kaj movadoj, anstataù eviti ilin pro iliaj aliaj kredoj. Shi aùskultis al iliaj filozofioj, partoprenigis ilin en siaj propraj ideoj kaj intershanghis literaturon. Ofte al la gvidantoj de tiaj movadoj Martha rekomendis emfaze uzi Esperanton kiel rimedon por pli vasta komunikado.

Post vizitoj en Aùstralio kaj Novzelando shi trovighis sur la vojo hejmen en printempo de la jaro 1939. En Honolulu shi estis devigata elshipighi pro malsano. Shi havis kanceron. Kaj estis chi tie ke post kelkaj monatoj Martha la 28an de septembro 1939, kvar semajnojn post la komenco de la Dua Mondmilito, forpasis.

Literaturo: M.R. Garis Lioness at the Threshold; Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, 1983

Reveno al la Komenco


JOHN E. ESSLEMONT

Fervora subtenanto de Esperanto, kiu ghin flue parolis kaj utiligis jam ekde sia junagho estis "Mano de la Afero de Dio" d-ro John Ebenezer Esslemont. Li naskighis la 19an de majo 1874 kiel la tria infano de tre eminenta skota familio el la regiono de Aberdeen. Pluraj liaj parencoj estis vaste konataj kaj okupis altajn postenojn. Li mem diplomighis distingite en la fako de medicino kaj kirurgio che la universitato de Aberdeen en 1898.

Post estadoj en Aùstralio, Skotlando kaj Sudafriko li en 1908 eklaboris en la sudangla urbo Bournemouth en sanatorio por kuracado de tuberkulozo. D-ro Esslemont frue farighis notinda fakulo de pulma medicino. Lin tamen ankaù interesis la gheneralaj medicinaj servoj kaj li kunlaboris en komitato, kiu kompilis dokumentojn poste farighantaj la fundamento por la reformado de la brita nacia sanservo.

Kvankam de febla korpa forto lia mensa energio estis eksterordinara. Malgraù plentempa laboro en la sanatorio li daùrigis la studadon de la persa lingvo, aktivadis en lokaj kaj naciaj bahaaj agadoj, kiel sekretario de la loka Unio de la Ligo de Nacioj, kaj en la esperanta movado. Li i.a. fondis kaj prezidis la lokan Esperanto-grupon en Bournemouth kaj anis en Brita Esperanto-Asocio.

Tiu filantropo havis multnombrajn interesojn. Tiel li eklernis krom Esperanto plurajn fremdajn lingvojn kaj parolis la francan, la hispanan kaj la germanan. Ankaù li interesighis pri religiaj kredoj kaj, laù propra klarigo en la enkonduko al "Bahá'u'lláh kaj la nova epoko", "en decembro 1914, dank' al interparolo kun amikoj renkontighintaj 'Abdu'l-Bahá-on, kaj prunto de kelkaj broshuroj, ... konatighis kun la bahaaj instruoj. Mi estis tuj frapita de ilia richeco, potenco kaj beleco. Ili imponis min kiel solvantaj la grandajn bezonojn de la moderna mondo en maniero pli perfekta kaj kontentiga ol iu ajn religia ideo, kiun mi ekkonis antaùe."

Li entuziasme studis chiujn haveblajn librojn pri la nova religio kaj komencis per Esperanto korespondi kun bahaanoj en diversaj landoj. Jam post tri monatoj li faris prelegon pri la Kredo en la Teozofia Asocio de Bournemouth kaj baldaù poste kune kun amikino okazigis regulajn kunvenojn cele al ghia instruado.

En 1916 li kunlabore kun konata bahaano-esperantisto, d-ro Lutfullah Hakim, tradukis en Esperanton "La Kashitaj Vortoj" de Bahá'u'lláh kaj jam ekverkis libron pri Bahaismo - la poste famighonta "Bahá'u'lláh and the New Era" (Bahá'u'lláh kaj la nova epoko). Ghi, laù Shoghi Effendi, estis "la lernolibro de la Kredo". Kaj ghi inaùguris novan shtupon en la evoluo de la bahaa komunumo per sia sistema, klara kaj tamen facile legebla prezentado de la Kredo. Shoghi Effendi emfazis, ke pro la "pura intenco" de sia aùtoro tiu libro "sola inspiros generaciojn ankoraù nenaskitajn".

En majo 1924 Esslemont krome finverkis faldfolion, kiun li ankaù tradukis al Esperanto, "Bahá'u'lláh kaj Lia Mesagho". Kaj oktobre de la sama jaro Shoghi Effendi lin invitis al Haifa por tie lin servi kiel anglalingva sekretario. Sed baldaù jam reatakis lin la malsano. Marton li devis duone pasigi en hospitalo kaj baldaù poste li devis sekvi la konsilon de Shoghi Effendi iri al la Nigra Arbaro, Germanio, por tie refortighi. Li sin tie dedichis al la reviziado de la germanlingva eldono de sia libro.

Malgraù ke ankoraù de malforta sano li en septembro revenis al Haifa, kie jam post kelkaj monatoj lin atakis apopleksio, sekve de kiu li forpasis. Shoghi Effendi estis che lia lito kaj supershutis la mortinton per laùdoj kaj honoroj pro liaj modela vivo kaj elstaraj servoj al la Kredo, i.a. per atribuo al li de la rango "Mano de la Afero de Dio".

Literaturo: Moojan Momen Dr. J.E. Esslemont. Hand of the Cause of God; Bahá'í Publishing Trust, London, 1975

Reveno al la Komenco


AGNES BALDWIN ALEXANDER

Agnes B. Alexander estis la unua bahaano - kaj eble ankaù la unua esperantisto - de Havajio (Hawaii). Shi naskighis en Honolulu la 21an de julio 1875.

En 1900 Agnes Alexander vojaghis al Ameriko kaj Eùropo, kie shi renkontis en Romo s-inon Charlotte Dixon, usonan bahaaninon, kiu jhus revenis de pilgrimado de la mondcentro de la Bahaa Kredo en Israelo. Kvankam s-ino Dixon ne rekte menciis la Bahaan Kredon, shi donis al Agnes mane kopiitan preghon. Agnes poste skribis: "La pregho shajnis respondi al tutaj miaj koraj sopiroj. Poste ni dum tri sinsekvaj vesperoj renkontighis. ... La trian vesperon post la renkontigho kun s-ino Dixon, kiam mi retirighis en mian chambron, dormo ne venis. Tiun nokton (26. nov. 1900) aperis al mi stuporiga konsciigho, kiu estis nek songho nek vizio, ke Kristo estis veninta al la Tero."

Kiam Agnes rakontis al s-ino Dixon pri sia travivajho, tiu fine donis al shi kelkajn detalojn pri la Bahaa Revelacio. En tiuj tempoj estis kutimo por membrighi en la bahaa komunumo rekte skribi al la gvidanto de la Bahaa Kredo, 'Abdu'l-Bahá. Tiel ankaù faris Agnes Alexander kaj 'Abdu'l-Bahá shin akceptis.

Agnes akiris pli profundajn sciojn pri sia nova kredo tra bahaaj grupoj en Parizo, Francio, kaj en Eliot, Usono. La 26an de decembro 1900 shi revenis hejmen al Havajio tiel farighinta la unua bahaano de la insularo.

En printempo 1913 mortis la gepatroj de Agnes. Shi forlasis Havajion por disvastigi la Bahaan Kredon en iu fremda lando. Iam en oktobro 1913 shi vizitis s-inon May (Bolles) Maxwell en Montrealo, Kanado. Tie shi hazarde trovis eldiron de 'Abdu'l-Bahá, en kiu Li kuraghigis al la studado de Esperanto: "De tiu momento ekbrulis en mia koro la deziro obei Lian peton."

La vintron 1913-14 Agnes pasigis en Brooklyn, Novjorko. Estis tie, kie shin atingis letero de 'Abdu'l-Bahá direktanta shin porti la bahaajn instruojn al Japanio. Li skribis: "... se vi vojaghos al Japanio sendube Diaj konfirmoj sur vin descendos..." Dum tiu sama vintro en Brooklyn shi havis sian unuan lecionon en Esperanto kaj poste studis Esperanton memstare kaj baldaù jam lertighis en la nova lingvo.

Kiam Agnes atingis Tokion, shi tie trovis la 24-jaraghan Eroshenko, kiu farighis la ilo, per kiu Agnes povis instrui la Bahaan Kredon al kaj la japanaj blinduloj kaj la japanaj virinoj.

Agnes Alexander chiam estis dankema al Esperanto, char tiu estis shia konektilo al la japanoj kaj la alte aprezata ilo por disvastigi la bahaajn instruojn. Shi diris: "Tra la grandioza ilo Esperanto la Bahaa Mesagho konatighis en gravaj japanaj centroj, kie ghi renkontis fervoran kaj senantaùjughan interesighon."

Agnes Baldwin Alexander plurfoje movighis inter Havajio kaj Japanio dum 1914 ghis 1967 kaj ankaù aktive diskonigis la bahaajn instruojn tra Esperanto en Koreio kaj Chinio. Shi vivis siajn kvar lastajn jarojn en maljunulejo en Honolulu proksime al sia naskighloko. La unuan de januaro 1971 shi mortis 95-jaragha.

La kontribuoj de Agnes Alexander al la disvastigo de Esperanto en Orienta Azio apenaù takseblas. Tra Esperanto shi konatigis al virinoj, blinduloj kaj eminentaj japanoj, chinoj kaj koreoj la Mesaghon de Bahá'u'lláh. Shi instruis ghin en lernejoj, asistis je la tradukado de gravaj bahaaj verkoj al Esperanto, faris radio-elsendojn en la lingvo, kantis ghiajn kantojn kaj intime interrilatis kun ghiaj adeptoj en multaj landoj.

Literaturo: Agnes B. Alexander History of the Bahá'í Faith in Japan 1914-1936, Bahá'í Publishing Trust Japan, 1977

Reveno al la Komenco


HERMANN GROSSMANN

Hermann Grossmann naskighis kiel infano de germanaj gepatroj en Rosario, Argentino, la 16an de februaro 1899. Kiam Hermann havis dek jarojn la familio revenis al Germanio.

En la somero de 1920 en Lepsiko li unuafoje renkontis la bahaajn instruojn kaj senhezite akceptis la novan mesaghon per sia tuta koro.

Dum la sekvaj monatoj li plilarghigis siajn konojn pri la bahaaj instruoj kaj pliprofundigis sian kredon. Kiam Hermann revenis al Hamburgo ankaù lia patrino kaj lia fratino akceptis la novan Kredon.

Kun sindonemo kaj sindedicho Hermann Grossmann komencis tuj servi al la Bahaa Religio, unue en Hamburgo kaj poste en Weinheim kaj Neckargemünd. La domo, kiun li konstruigis lastaurbe, farighis pli kaj pli fokuso de bahaaj aktivecoj. La spirito de la bahaaj instruoj trapenetris la Grossmann-familion kaj reflektighis en la vivoj de ghiaj membroj.

El la abundo de la instruoj de Bahá'u'lláh estis du temoj, kiuj aparte interesis Hermann Grossmann: La akordigo de scienco kun religio kaj la postulo realigi homaran unuecon surbaze de la principo "unueco en diverseco". Per pluraj tradukoj kaj originalaj verkaj li grave kontribuis al la bahaa literaturo.

En la dudekaj jaroj komencighis grandskala kunlaboro inter la bahaanoj kaj la esperantistoj. Ankaù Hermann Grossmann tiam lernis Esperanton. De 1925 ghis 1936 li eldonis la Internacian Bahaan Esperanto-Gazeton "La Nova Tago". Krome li eldonis la germanan bahaan infanrevuon "Rosengärtlein" (rozghardeneto), kiu aperis en germana lingvo kaj Esperanto, kaj provis tiel konatigi la junan legantaron kun Esperanto. Tiu chi periodajho aperis dum kelkaj jaroj.

En majo de 1937 la chefo de la "Gestapo" (germana sekreta polico), Himmler, malpermesis la Bahaan Religion kaj ghiajn administrajn organizojn. Bahaaj libroj estis konfiskataj, loghejoj de bahaanoj traserchataj, bahaanoj police pridemandataj kaj ankaù malliberigataj. En sia profesia vivo Hermann suferis kashitan malamikecon kaj kelkfoje apertajn bruskajhojn kaj malestimon de tiuj kolegoj, kiuj estis simpatiantoj de la naziismo. Nur post longaj traktadoj kun la "Gestapo" li povis efektivigi la liberigon de sia fratino. Ankaù li atestis en la defendo de naù bahaanoj, kiuj estis akuzataj antaù nazia tribunalo. En septembro de 1944 li mem estis akuzata kaj kondamnata antaù tribunalo.

En 1951 Hermann Grossmann estis inter la dekdu "Manoj de la Afero de Dio", kiujn tiam Shoghi Effendi nomumis, kaj sekve li ankoraù pliintensigis siajn servojn al la Kredo. Precipe de 1958 ghis 1962 li kaj lia edzino faris diversajn vojaghojn al Sud-Ameriko por disvastigi la evangelion de Bahá'u'lláh ankaù tie kaj por porti ghin ankaù al la tieaj indighenaj indianoj.

La multaj penoj kaj malfaciloj de la vojaghoj grave difektis lian sanon. Malgraù tio li chesis vojaghi nur pro insista malpermeso de lia kuracisto.

Je la 7a de julio 1968 Hermann Grossmann forlasis tiun chi mondon.

literaturo: The Bahá'í World, Vol. XV, p. 416-421, kaj Der Bahá'í-Glaube in Deutschland, Hofheim-Langenhain, Bahá'í-Verlag, 1980, p. 34-41

Reveno al la Komenco


ADELBERT MÜHLSCHLEGEL

Adelbert Mühlschlegel naskighis la 16an de junio 1897 en Berlino. Dum la Unua Mondmilito Adelbert servis en sanitara korpuso. Post la milito li studis medicinon en Freiburg, Greifswald kaj Tübingen. En 1920 li ricevis de sia patrino leteron, en kiu shi skribis, ke shi estis trovinta novan kaj universalan Kredon, la Kredon de Bahá'u'lláh. Li studis la malmultajn tekstojn, kiuj tiutempe ekzistis. Ekkonante ke la mesagho de Bahá'u'lláh estas tiu vero, kiun li serchis, li alighis al la Bahaa Religio.

Sekvis tempo, dum kiu li klopodis akordigi sian profesian kaj privatan vivon kun la instruoj de la Bahaa Kredo. Li partoprenis en la aktivecoj de la bahaa komunumo en Stuttgart, prelegis, skribis melodramon por la tria "Bahaa Kongreso" en septembro de 1924.

Dum la dudekaj jaroj Adelbert ankaù lernis Esperanton kaj kontribuis eseojn pri diversaj aspektoj de la Bahaa Religio al "La Nova Tago". Li ankaù partoprenis kaj prelegis en Esperanto-kongresoj.

Dum la Dua Mondmilito lia loghejo suferis detruon kaj en la nova hejmo ekde 1945 kreighis centro de bahaaj aktivecoj. Adelbert daùrigis sian verkadon de artikoloj kaj eseoj, kiuj aperis en diversaj publikigajhoj. Multajn jarojn li servis kiel membro de la tiama Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Germanio kaj Aùstrio - ofte kiel ties prezidanto.

En 1952 li estis nomumita "Mano de la Afero de Dio" kaj ekde 1959 li dedichis sian tutan tempon serve al la Kredo. Kiel "Mano de la Afero" li estis unu el la chefadministrantoj de la bahaa komunumo dum la tempo post la forpaso de Shoghi Effendi kaj ghis la unua elekto de la Universala Domo de Justeco en 1963. Dum tiu chi tempo li vizitis multajn eùropajn landojn helpante pligrandigi la nombron de la eùropaj Naciaj Spiritaj Asembleoj de 2 en 1957 al 16 en 1963 kaj kiel bahaa pioniro loghis en diversaj urboj de pluraj europaj landoj.

Dum la jaroj 1971 kaj 1972 li vojaghis al Afriko kaj en 1975 al Sud-Ameriko. Du jarojn poste li ekloghis sur sia lasta pionira posteno: en Ateno, Grekio, kie en 1977 la unua Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Grekio elektighis.

Pri tio, ke tiutempe Adelbert Mühlschlegel ankoraù sincere fidelis al Esperanto, atestas, ke antaù la UK 1966 en Budapeshto li provis starigi asocion de bahaaj esperantistoj. Tio tamen ne efektivighis. Sed kelkajn jarojn poste ja povis fondighi Bahaa Esperanto-Ligo. En sia letero de la 19a de marto 1973 al la fondintoj de la Ligo la Universala Domo de Justeco ankaù atestas pri la kunrolado en tiu starigo de Adelbert Mühlschlegel: "Ni interkonsilighis pri via komuna propono formi ligon de bahaaj esperantistoj... kaj serchis la konsilon de la Mano de la Afero Adelbert Mühlschlegel pro lia longa interesigho pri Esperanto kiel aliron por venki la lingvajn obstaklojn kiujn frontas la mondo. Li estas entuziasma."

La 29an de julio 1980 Adelbert Mühlschlegel en Grekio forpasis.

Literaturo: The Bahá'í World, Vol. XVIII, p. 611-613

Reveno al la Komenco

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >