Reveno al B.E.L.

KIEL MI EKKREDIS
de Anneke Schouten-Buys el Nederlando.


Mi venas de sufiche ortodokse kalvinista familio kaj estas la sola el kvar gefratoj kiu anighis en tiu eklezio.

En la somero de 1968 la pli agha fratino skribis al mi ke kun sia edzo shi farighis bahaano : « Vershajne vi ne konsentas pri tio, »

Sed kiel malkonsenti pri io kion mi tute ne konas? Do mi petis, sendi informojn kaj ricevis kelkajn broshurojn. “Interese, sed chu vi ne havas iun libron?” mi poste skribis.

La fratrino donis la libron « Bahá’u’lláh kaj la nova epoko » de d-ro. J.E. Esslemont ; la patrino alportis ghin kiam shi vizitis min en novembro por cheesti la bapton de mia dua filo.

Post la unuaj chapitroj kaptis min la beleco de la citajhoj el la bahaaj Skribajhoj. Per tio ili trafis mian koron kaj mi kun pli granda intereso legis. « Tio estas io por kiam la infanoj estos pli aghaj, char tio prenos multe da tempo » mi pensis.

« Chu vi konsentus se mi bahaanighus ? » mi post kelkaj semajnoj demandis de la edzo, Klaas. « Se vi trovas ghin vera, vi anighu » li respondis. Sed mi ne volas anighi sola char mi pensis ke se li poste interesighos kaj anighos, liaj parencoj kulpigos min pri tio.

En decembro gastis che mi la pli juna fratino kun sia tiama amiko, ili kune bahaanighis iom poste. Kiam en januaro mi kun Klaas kaj niaj filoj gastis che la pli agha fratino, la bofrato parolis entusiasme pri la Domo de Justeco kaj spiritaj asembleoj, kiel ili gardas la unuecon de la komunumo. Tiun nokton mi apenaù dormis : tutklare mi sciis ke mi estas bahaano, ke mi trovis veron kiun mi ne serchis, kvankam kiel dek sepjarulino songhis pri la reveno de Jesuo Kristo, kiun jam kiel infano mi sopiris cheesti.

En la mateno mi demandis chu estas bahaanoj en mia urbo kaj la fratino trovis adreson de familio  kiu jhus ekloghis tie kaj jhus bahaanighis. Kun Klaas mi regule vizitis iliajn informvesperojn kie ni trastudis denove la libron de d-ro Esslemont. Fine de aprilo Klaas diris ke ankaù li volas bahaanighi kaj ni skribis leteron al la Nacia Spirita Asembleo por anonci nin. En printempa tendaro fine de majo ni kune subskribis niajn anighilojn.

Ekde tiam ni kune aù sole multe agadis en la bahaa komunumo, i.a. en la komitato pri la jaro de la virinoj, en la loka pacmovado kaj mediprotektaj asocioj. En 1986 mi eklernis Esperanton, char lingvoj chiam interesis min kaj mi esperis trovi geamikojn en orienta Eùropo pere de tiu lingvo. De tiam mi partoprenis en kelkajn UK-jn kaj vojaghis en orienta Eùropo por viziti la geamikojn kiujn mi efektive trovis tie dank’al Esperanto. Ekde 1992 mi prizorgas la recenzojn en la revuo de la nederlanda Esperantistoj. Jam kelkajn jarojn mi estas la kasistino de BEL.

Anneke Schouten-Buys.


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >