Reveno al BEL.

LA VOJOJ DE DIO
de Lidja Zamenhof


La sekva teksto de Lidia Zamenhof estas eseo verkita en la jaro 1938. Ghi niascie ghis nun neniam estis publikigita. La teksto esence turnighas chirkaù « tiu ghenerala sufero de la mondo » kaj kiel alfronti suferojn kaj la malbonojn de la vivo. Ghi akiras preskaù draman karakteron se oni konsciigas al si, ke nur iom post la verkado Lidia Zamenhof eniris la plej terurajn suferojn kiel unu el tiuj enkarcerigitaj en la Varsovia Getto kaj poste deportitaj al la nazia pereigejo Treblinka, kie shi devis lasi sian vivon. Estas kvazaù shi estus chion tion antaùsentinta kaj per tiu teksto jam anticipe doninta al si mem kiel al shiaj amikoj same kiel al la cetera mondo respondon al tiuj boraj demandoj : « Kiel vi povas elteni chion tion ? » kaj « Kion chio tio signifas, kiel ghin kompreni ? ».

Tiu chi eseo probable konsidereblas kvazaù la spirita testamento de Lidia Zamenhof. Adepto de Bahá'u'lláh, laù Lia volo, faru testamenton por antaù sia morto propravole esti ordiginta siajn aferojn. Sed la primara atributo de tia testamento estu la senkondicha submetigho sub la volo de Dio kaj rekono de Lia Manifestigho por la nuntempo, Bahá'u'lláh. Ankaù en tiu senco la sekva teksto estas vera testamento de la Zamenhof-filino.

La teksto estas senshanghe donita tiel kiel ghi trovatas en la postrestinta tajposkripto. Same ankaù la citajhoj, kiuj chiuj estas el la Bahaaj Skriboj, malgraù ke ili jen kaj jen probable ne povas kontentigi la severajn regulojn por la tradukado de originalaj bahaaj tekstoj. La anglalingvaj fontoj, el kiuj plej probable shi tradukis, estas donitaj piednote. La eldonantoj konsideras la tekston ankaù kiel dokumenton de la verka talento kaj stilo de Lidia Zamenhof, respektive kiel historian dokumenton de la esperanta literaturo.

La Vojoj de Dio

La kutimaj malfacilajhoj kaj suferoj de nia chiutaga vivo estas hodiaù dekobligitaj per la cirkonstancoj de la senekzempla tempo, en kiu ni vivas. En tiu chi tempo la homaj koroj kaj mensoj turnas sin al la Fonto de chio kaj direktas al tiu Prafonto malesperan demandon : kial tiu sufero ? Kial Vi, kiun oni diras Bona kaj Kompatema, sendas al ni doloron ? Kial Vi kreis la kreajhon tiel, ke estas en ghi loko por doloro, Vi, kiun oni diras Perfekta, Vi, kiu povis krei chion en la stato de daùra kaj netushebla perfekteco ?

Kaj la kreitajhoj riprochas sian Kreinton kaj kritikas Lian Verkon, ili, kies limigitaj mensoj kapablas kompreni apenaù guteton el la oceanoj de la Dia sciado. Ili estas kiel tiu simplulo, kiu eksidis sub kverko kaj, rigardante supren, inter la branchojn, miris, kial plachis al Dio kreskigi la malgrandajn glanojn sur la majesta kverko, dum dika kukurbo kreskas plate sur la tero. Kaj la simplulo, kritikante la kreajhon de Dio, revis, ke se li estus la organizanto de la aferoj, li dece kreskigus kukurbon sur kverko kaj donus al la glanoj la surteran lokon de la kukurbo. En tiu momento glano falis de la brancho kaj dolore frapis lian frunton. Tiam la simplulo ekpensis, kio okazus, se falus kukurbo. Li rekonis, ke Dio scias, kion Li faras, kaj ke Li bone faras, ke Li ne obeas la kritikojn de la simpluloj.

Bahá'u'lláh diras : « Diru : Li decidas laù Sia placho, per la aùtoritato de Sia suvereneco, kaj faras, kion Li volas, laù Sia propra deziro. Li ne estu demandata pri tio, kion plachas al Li decidi. Li vere estas la Nedetenebla, la Chiopova, la Chioscia. »(1)

Certe, se plachus al Dio, se en Sia Sagheco Li scius tion preferinda, Li povus krei la kreajhon tiel, ke chio estu konforma al tiuj niaj deziroj, per kiuj ni, sensciaj, kritikas la Chioscian. Se plachus al Li, Li povus krei la estajhon en la stato de senmova kaj netushebla perfekteco. Sed Li elektis, anstataùe, ke eterna movado, tiel fizika kiel spirita, regu en la universo, ke chio senchese evoluu, progresu kaj kresku; ke formoj malkombinighadu, por ke la liberigitaj elementoj povu eniradi en chiam novajn kombinajhojn kaj partopreni en chiam pli altaj regnoj de kreajho. En tiu ordo, kiu ekzistas, homo naskighas infano malgranda kaj malforta, kreskas, maturighas, ghis li atingas la plenecon de sia surtera destino. Ni penu imagi, ke homo venas en la mondon estante en tiu agho, kiam li estas che la plejsupro de sia evoluo kaj spertoj. Kie estus tiam la rideto de la infanaj tagoj, la infanaj ludoj, la junecaj esperoj, la mondo de fabeloj kaj de revoj, chio tio, kio faras la rememorojn pri la infanaj jaroj tiel dolchaj ? Infano iafoje sopiras esti « plenkreskulo », kiam tedas lin gramatikaj kaj matematikaj zorgoj kaj la disciplino, trudata de aliaj; sed maljunulo dankas Dion por la sunradioj de la infanaj tagoj.

Dio povus krei homon, ke li estu perfekta de sia komenco. Sed Li faris elekton, kiun Li sciis pli bona. Li metis en la homon potencialajn perfektecojn kaj dotis lin per tiu atributo, kiu estas propra al Li mem : per libera kaj konscia VOLO, per kiu la homo levas sin supren sur la destinita al li vojo. Bahá'u'lláh skribas : « Chio, kion vi potenciale posedas, povas tamen esti manifestita nur kiel rezulto de via propra volado ». (2) Liberan volon, rebrilon de Sia propra atributo kaj perfekteco Dio donis al homo; chu do ni pretendu, ke estus pli perfekte, se Li estus nin kreinta en la stato de trudita perfekteco, perfekteco sen volo, sen plej eta fortostrecho, sen ia merito niaflanke ?

Ni krias : la kreajho estas malperfekta, char malbono ekzistas en la mondo. Ni eraras. Ne ekzistas tia afero, kiel pozitiva malbono. 'Abdu'l-Bahá diras, ke malbono estas simple manko de bono aù neperfekta grado de bono. Malpleno estas nur manko de io, kio okupus la spacon. Ni plenigu do tiun malplenon. Ni evoluigu la bonon, kiu ekzistas potenciale en chiu el ni, kaj bono prenos la lokon de tio, kion ni nomas malbono. 'Abdu'l-Bahá diras, ke kvankam ech mamnutrata infano povas donadi signojn de avido kaj koleremo, tiuj chi ecoj mem per si ne estas malbonaj : se la homo avidos pli da sciado, pli da justeco, tio estas bona, same kiel estos bona, se li turnos sian koleron kontraù sangaman tiranon. Malbono ekestas, kiam li turnas tiun esence bonan econ al neindaj celoj, kiam anstataù spiritaj trezoroj li avidas materialajn posedajhojn.

Oni povus ankoraù diri, ke tiu chi klarigo ne shanghas la fakton, ke ni suferas mankojn kaj dolorojn, kontrastajn al la pozitiva bono.

Per kontrastoj kaj mankoj ni lernas mezuri la valoron de chio. Adam Mickiewicz, granda pola poeto, komencis sian « Sinjoron Tadeon » jene : « Litvo, patrujo mia, simile al sano vian grandan valoron ekkonas litvano, vin perdinte... » Efektive, chu estante sanaj ni konscias kaj ghuas la valoron de la sano ? Ordinare la respekto al sano venas nur kun malsano. Ni ekkonas la valoron de vido, kiam ni blindighas kaj ne povas plu ghui la vidon laù praktika, esteta kaj kultura rilatoj. Ni ekkonas la valoron de aùdo, kiam ni ne povas plu ghui muzikon kaj konversacion kun niaj proksimuloj. Ni ekkonas la valoron de paco, kiam milito ekpezas super niaj kapoj. Ni ekkonas la dolchecon de hejmo, kiam cindroj kovras la hejman fajrujon aù sorto devigas nin forlasi ghin. Ni ekkonas la valoron de pura konscienco, kiam riprochoj kaj timo forpelas la dormon de niaj okuloj. Ni ekkonas valoron de fresha akvo, kiam ni estas en dezerto; de fresha aero, kiam ni trovighas meze de urbaj fumoj aù devas surmeti gasmaskon. Ech apudeston de niaj karuloj ni lernas taksi kutime nur kiam venas disigho.

En la ekzisto tiamaniere aranghita estas loko por doloro. Tio shajnas al ni nekomprenebla, maljusta, kaj denove ni ekriprochas nian Kreinton. Sed mallonga pripenso sufichas por konsciigi al ni, ke ofte doloro estas nia gardanto. Ghi avertas nin kontraù malbono. Dentodoloro estas certe malagrabla, sed ghi igas nin iri al dentisto, por ke li prizorgu la malsanan denton antaù ol ghi estos nekuracebla aù venenos la tutan organismon. Se ni metos nian manon en fajron, ni eksentos bruldoloregon. Sed ghuste tiu doloro avertas nin pri danghero de forbrulo kaj igas nin retiri la manon, antaù ol pli serioza domagho estas plenumita. Sopiro estas pena, sed ghi igas nin reveni al la objekto de nia amo kaj tiamaniere ighas kaùzo de felicho. Bezono estas iafoje prema, sed bezono estas ankaù patrino de elpensajhoj kaj kondukas nin antaùen. Mizero estas malgaja, sed ghi igas nin serchi laboron.

Ofte ni mem estas kaùzantoj de la propra sufero, sed anstataù kuraghe esplori kaj rekoni tiun fakton, kio kondukas nin al bonigo de nia propra konduto, ni riprochas aliajn. Se ni metas la manon en fajron, ni mem kulpas pri la brulvundo. Se ni malbone traktas aliajn, ni rikoltas senton kaj reciprokan konduton, kiu nin dolorigas. Se ni agas kontraù legho - chu ghi estu legho de la naturo, chu legho jura aù spirita - ni venigas sur nin la reagon de tiu legho; se ni tromanghas, ni malsanighas; se ni ofendas leghojn de shtato, ni trovighos en malliberejo; se ni ofendas leghojn de spirito, ni suferigas nin mem spirite kaj domaghigas niajn spiritajn kondichojn. Se ni rompas la leghon de Amo, ni mem suferos pro la rompo. Kaj la sufero atentigas nin pri nia misago, kiun ni aliokaze ne rimarkus.

Sed niaj misagoj havas efikon ne nur je ni persone. Ili efikas ankaù je aliaj homoj. Kaj, reciproke, misagoj de aliaj homoj efikas al ni. Tiun chi lastan influon ni rimarkas pli facile, char ghenerale oni pli facile rimarkas malbonon, kiun oni suferas de aliaj, ol tiun, kiun oni kaùzas al aliaj. Facile do ni rimarkas, se pro kulpo de spekulema bankdirektoro ni perdas nian shparajhon, konfiditan al tiu banko. Sed ni iafoje fermetas la okulojn kaj ne vidas, ke niaj similaj kulpoj suferigas aliajn, ech se tio okazas en malpli forta grado. Mastro, kiu prokrastas pagi salajron al sia servanto, estas lia tirano. Societano, kiu prokrastas pagi la societan kotizon, estas respondeca pro neperfekta funkciado de tiu societo. Persono, kiu ne redonas prunteprenitan libron - kiel ofta ekzemplo ! - kulpas pri manko, kiun tiu neredono kaùzas al la posedanto kaj pri malebligo de bono, kiun la posedanto povus fari, disponigante laùvice la libron al alia persono.

Homo estas unu malgranda chelo de granda organismo. La funkciado de tiu chelo influas aliajn chelojn kaj estas de ili influata. Malsano de unu membro kaùzas malsanon de la tuta korpo kaj, reciproke tiu membro, ech kiam ghi mem estas sana, devas suferi pro la ghenerala malsano, ech okazinta pro kaùzoj tute sendependaj de ghi.

Kaj tiaspeca rilato, tia sufero pro aliaj, atentigas nin, ke tiuj aliaj estas niaj proksimuloj, niaj fratoj, ke ni ne rajtas ekkrii, kiel Kaino : « Chu mi do estas gardanto de mia frato !? » kaj forpushi de ni nian respondecon pri ili. Char jes, ni estas gardantoj de niaj fratoj, same kiel unu chelo en la organismo estas gardanto de alia chelo.

Ni plendas iafoje, ke ni estas ghuste tiu chelo de la organismo, kiu rikoltas nur batojn kaj suferojn. Nevere. Ni ricevas de la organismo multe pli, ol ni suprajhe konsideras. Ni ricevas de ghi nian nutrajhon kaj ne povus vivi ekster ghi. Ni ghuas chiutage, chiuhore la profitojn, kiujn donas al ni vivo en socio kaj kun socio. Ni nur rigardu la plej simplajn objektojn en nia chambro : la plumon per kiu kaj la paperon sur kiu ni skribas, la seghon, sur kiu ni sidas, la lampon, kiu donas al ni lumon, la libron, kiu donas al ni plezuron kaj instruon, la radion, kiu portas al ni muzikon kaj novajhojn - chiuj tiuj bonoj estas haveblaj por ni nur dank'al tio, ke ni vivas en socio kun aliaj homoj, el kiuj chiuj metas parton de la propraj kapabloj en la komunan trezorejon kaj al kiuj ni shuldas nian parton. Rigardante nian propran vivon en rilato kun aliaj, ni kutime vidas nur la malbonojn. Sed la bonoj estas multe, multe pli abundaj kaj grandaj, ol la malbonoj. Denove tamen - ni ne scias taksi ilin, char ni tro kutimas al ili. Necesus, ke ni ilin perdu, ke ni trovighu, kiel Robinsono, for de la socio, sur iu senhoma insulo, por lerni la valoron de tio, kion ni ricevas de la socio.

Kiel unu homo estas dependa de alia, tute same homaj grupoj, familioj, gentoj, nacioj, estas en stato de interdependeco. Tiel nomata nacia memsuficheco estas nur vana revo; chiuj nacioj estas membroj de unu pli granda tuto, la homaro; nek ili povas elapartighi el la tuto, nek ili povas ghui felichon, bonstaton kaj pacon, se ili rompas la leghojn, kiuj regas kaj ligas la tuton. La rebato de la legho chiam falos sur la kapon de tiu, kiu ghin malrespektas. Leghon oni devas obei ech ne sciante ghiajn motivojn. Oni devas obei leghon simple tial, char ghi estas legho. « Dura lex, sed lex » - malmola legho, sed legho, diradis la romanoj.

Patro estas aùtoritato por sia infano. Liaj ordonoj kaj malpermesoj estas legho, kaj la infano devas ilin obei, sendepende de tio, chu ili estas eldiritaj en seka, arbitra maniero, sen prezento de la motivoj, aù chu, laù la reguloj de pli nova pedagogio, la infano estas plene informita pri la kialo de la ordono aù malpermeso. Se la infano rompas la devon de obeo, sciante la kialon de la patra ordono, ghia kulpo estas tiom pli granda. Ni uzu ekzemplon. Ni imagu infanon, al kiu la patro malpermesis, ne klarigante la kialon, tushi certan skatoleton. La infano malobeas, malfermas la skatoleton, ludas per la trovitaj en ghi alumetoj kaj bruligas la domon. Ghi povas poste senkulpighi per la kutima infana « mi ne sciis, ke... », sed chu li sciis pri la danghero de fajro aù ne, li estas kulpa, char li malobeis la malpermeson tushi la skatolon. Sed kompreneble la grado de lia kulpo ne povas esti komparita al kulpo de infano, kiu, avertita de la patro pri fajrodanghero, ludas per la alumetoj kaj kaùzas fajron. Chi tiu lasta ne povas senkulpighi per « mi ne sciis, ke... ». Li meritas punon, chu tiu puno estos shajna manko de amo, kiun la patro al li elmontros, chu forsendo el la hejmo, aù iu fizika doloro. Kaj se la infano, malgraù tiu sperto, malobeas denove kaj denove, estas ne nur la rajto, sed ankaù la devo de la patro disciplini la infanon, ech per severaj rimedoj, kvankam la infano plendus pri krueleco kaj venghemo de la patro.

Se la homaro, simile al tiu infano, malobeas la leghojn, donitajn de la Patro, la leghojn, kies esenco estas Amo, ghi meritas kaj devas ricevi, por sia propra eduko, punon. Se la homaro rompas la leghon de Amo, kiam la esenco, valoro kaj signifo de tiu legho estas al ghi klarigitaj kaj danghero, fluanta el tiu leghorompo estas al ghi anoncita, tiam ghi mem grandigas sian propran kulpon kaj la repagon de sufero, kiu nepre devas fali sur ghian kapon. En chi tiu tago la homaro ne estas plu senscia infano. Ghi estas klerigita kaj avertita. Rekonfirmita estas al ghi la legho de Amo, proklamita la Legho de Unueco, konigita la motivo, montrita la celo kaj sciigita la danghero, kiu fluas el la rompo de tiu plej alta Legho. Se malgraù chio la homaro shtopas siajn orelojn, vualas la okulojn kaj forturnas sin de la Legho kaj ofendas ghin - ghi devas rikolti amaregajn fruktojn de sia malobeo. Peko, chu plenumita de homo, aù de la homaro, estas kiel bumerango. Kiel bumerango revenas al la piedoj de la jhetinto, tiel peko refrapas tiun, kiu ghin plenumis. « Kiu batalas per glavo, pereos de glavo ».

Kiamaniere ni konu tiujn leghojn, al kiuj ni shuldas obeon ? Kelkaj volas serchi ghin en si mem, en la propra konscienco. Sed la konscienco de homo estas limigita, tiel kiel la homo mem estas limigita. Nia menso estas nur limigita homa menso. Nia kompreno estas nur limigita homa kompreno. Niaj imagoj, ideoj, plachoj, shatoj estas nur limigitaj homaj imagoj, ideoj, plachoj kaj shatoj. Kiamaniere per nia limigiteco ni penetru kaj ekposedu la Absoluton ? Kiamaniere per la kulereto de niaj limigitaj povoj ni elcherpu la oceanojn de la Senfina ? Se ni ekmigrus tra la spaco de la universo, por atingi la limon de tiu spaco, ni vane penadus. Ech se ni migrus dum milionoj da lumjaroj, ni ne atingus limon, char tiu spaco estas senlima, senfina; la senfineco kaj senlimeco, daùro kaj eterneco, antaù kiuj svene fleksighas la homa kompreno kaj rekonas sian malfortecon kaj netaùgecon. Se la pli kruda, fizika universo estas por ni nekonkerebla, kiom pli ekster nia atingo estas la Superega Kreinto de chi tiu kaj chiuj mondoj, la Absoluta Vero, Dio ? Tiu chi Absoluta Vero estus por ni eterne nepentrebla muro de misteroj, se ne plachus al Dio mem malfermi pordojn en tiu muro kaj sendi al la homaro grandajn Gvidantojn kaj Instruantojn. Kiamaniere efektivighas la inspiro de la profetoj, per kiaj rimedoj, signoj, vizioj, lingvoj Dio malkashas al ili Sian Volon kaj Leghon, por ke ili transdonu ghin al ni, unuvorte : kia estas la « tekniko » de la Revelacio, tion scias nur Dio mem kaj tiu, kiu ricevas la revelacion. Peni ghin klarigi al ni estus kiel klarigi al formiko principojn de alta matematiko aù al fisho sekretojn de muzika harmonio. Pro tiu nekomprenebleco de la rilato kelkaj diras, ke profetoj, t.e. Malkashantoj de Dio, estas nur homaj inventajhoj, ke ili estas nenio pli ol bonkoraj kaj eksterordinare inteligentaj homoj. Estis tamen kaj estas en la mondo multaj homoj bonkoraj kaj neordinare inteligentaj. Kaj kvankam ili faras grandajn servojn al la homaro, kvankam ili enskribas sian nomon per oraj literoj sur la paghoj de filantropio, medicino, fiziko, lingvoscienco, tamen ilia influo ne estas komparebla al tiu de la grandaj Spiritaj Estajhoj, kiuj enskribis siajn nomojn per la literoj el lumo sur la paghoj de la ekzisto.

Kelkaj atentigas, kiel la homoj iafoje eraras en sia jugho, aklamante kiel profeton, kiel savanton iun paseman modulon, iun momentan potenculon de la tero. Sed la homaj eraroj neniel pruvas neekziston de la vero. Malsukceso de Volapük ne pruvis neeblecon krei lingvon artefaritan. 605 sensukcesaj medicinaj eksperimentoj ne pruvis neeblecon de la sukceso, kiun atingis la 606a eksperimento.

Stratamasoj ne kutimas aklami la Veron. Se ili ion aklamas, tio estas, kontraùe, pli ghuste signo, ke tiu nove vochata ideo estas nur ideo tiaspeca, kia trafas al la malprofundaj pensoj de la amaso, ke tiu ideo mem ne estas profunda, ke ghi ne estas la vero. Kiam la Vero aperas, ghi estas tiel kontraùa al la shatoj kaj gustoj de amaso, ke tiu amaso salutas ghin per shtonoj kaj krucumas. Chiu vera profeto suferis persekutadojn kaj sciis de antaùe, ke li ilin suferos. Kaj ne povis esti alimaniere, char chiu el la profetoj venis por elshiri la homaron el la molaj litoj de materialismo kaj konduki ghin sur la dornan, shtonan vojon de spiritaj aspiroj. Ha, oni nevolonte forlasas la molan liton por dorna vojo... Neniu homo, krom tiu vere sendita de Dio kaj subtenata de Li, havus la kuraghon elmeti sin al tiaj persekutoj. Kaj se ili elmetas sin, tio estas pro la nekontraùstarebla ordono de Dio. « Dio estas Mia Atestanto, ho homoj - skribas Bahá'u'lláh - Mi estis dormanta sur Mia lito, kiam jen Blovo de Dio, shvebanta super Mi, vekis Min el Mia dormo. Lia vivodona Spirito revivigis Min kaj Mia lango ighis malligita por proklami Lian Vokon ». (3)

Tiuj, kiuj sekvas modan eminentulon, forlasas lin, kiam la modo pasas. Tiuj, kiuj sekvas la veran Veron, estas al ghi fidelaj ghis la lasta spiro, kion ajn ili rikoltus sur la tero rekompence por tiu fideleco - kritikon, mokon, malamon, persekuton, morton. « Provoj kaj suferoj - skribas Bahá'u'lláh - estis de tempo nememorebla sorto de tiuj elektitoj de Dio, de tiuj Liaj servantoj, kiuj estas malligitaj de chio krom Li... Tia estas la Dia metodo, aplikata en la pasinteco, kaj tia ghi restos en la estonteco. Benitaj estas tiuj, kiuj firme eltenas, kiuj estas paciencaj en malbonkondichoj kaj malfacilajhoj, kiuj lamentas nenion, okazantan al ili kaj pashas la vojon de rezigno... » (4) « Prenu vian krucon kaj sekvu Min » - diris Jesuo. « ..Ho mia Dio! - parolas denove Bahá'u'lláh - kiamaniere Viaj veraj amantoj povus esti rekonitaj, se ne per suferoj, kiujn ili elportas sur Via vojo... La kunuloj de chiuj, kiuj Vin adoras, estas larmoj, kiujn ili vershas; la konsolantoj de tiuj, kiuj Vin serchas, estas iliaj ghemsopiroj; la nutrajho de tiuj, kiuj ekrapidis al Vi, estas pecetoj de iliaj rompitaj koroj ». (5)

Tamen la elportataj suferoj mem estas nur pruvo de sincereco kaj kuragho flanke de tiuj, kiuj ilin elportas. Ili ne estas mem pruvoj pri la Dia Misio. La celo de la Dia Misio estas altigi, eduki la homojn kaj starigi novan civilizacion. Kiam tio estas efektivigita, tio estas pruvo, ke Tiu, kiu proklamas sin Dia Sendito, efektive parolas per la Dia aùtoritato, ke Dio dotis lin per krea potenco, Sia propra atributo, kiun neniu tera potenco povas venki. Moseo, senhelpa sur la tero, tamen gvidata kaj subtenata de la Supertera Potenco, elkondukis el Egiptujo amason da sklavoj. Tiel malaltaj ili estis, ke ili bedaùris sian sklavecon, ke ili adoris oran bovidon, kaj tamen al tiu amaso da sklavoj Moseo donis leghojn kaj kondukis la popolon al alteco, kiu en la tiama mondo ne havis egalan. Kaj kiam la lumo de Moseo malaperis meze de Lia popolo, kiam restis meze de ghi nenio krom la litero de la Legho, tiam aperis nova Sendito. Kvankam mem krucumita, kvankam la sango de Liaj dischiploj superfluis arenojn, Li tamen ekskuis la konsciencon de la homaro, revivigis la spiriton, ekskuis la fundamentojn de tiu ordo, sur kiu staris la Roma Imperio kaj starigis novan ordon, donis komencon al nova civilizacio. Sen Lia alveno la homaro rulighadus pli kaj pli en la abismojn de tiraneco, de besteco. Li haltigis la falanton sur la deklivo de la abismo kaj kondukis lin supren. Chu al io simila kapablas cent « neordinare inteligentaj » filozofoj ?

En arabaj dezertoj vivis sovaghaj gentoj. Ili adoris shtonajn idolojn. Ili militis, murdis, ekstermadis unu alian. Ili enterigadis siajn infanojn vivaj. Kaj al tiuj duonbestaj sovaghuloj venis Mahometo, instruis, unuigis kaj civilizis ilin, ghis ili superbrilis la tiam jam krepuskighantan kulturon de Eùropo kaj fakte vershis novan sangon en la vejnojn de tiu kulturo. Kiu nura saghulo kapablus tiel altigi tiun popolon ?

Kaj kiam, siavice, palighis la lumo de Mahometo, kiam Liaj konfesantoj, simile al la konfesantoj de Moseo en la tempo de Jesuo, forgesis la spiriton de la Instruo kaj adoris nur la literon, tiam la fundamentoj de Persujo ektremis pro la potenca voko de Báb, mem sendita kun Dia povo, por anonci kaj prepari la vojon por tiu, kiu portas la titolon « Bahá'u'lláh », Gloro de Dio.

Neniam antaùe simila mallumo kaj konfuzo regis en la mondo. Char chi tiun fojon ne unu grupo, ne unu nacio, sed la tuta homaro eniris en krizon - krizon moralan, religian, ekonomian, politikan, krizon tiel sensimilan, tiel universalan, ke tra la tuta terglobo ne ekzistas domeno de la homa vivo, el kiu ne aùdighadus alarmaj krioj, ke io putras; ke ne ekzistas tia pilaro [sic !; piliero ?] de la ordo de la mondo, kiu ne tremus; ke ne ekzistas unu nacio, unu homo sen sufero, unu tago sen sufero, unu horo sen sufero.

Simile kiel en kazo de fizika sufero niaj nervoj alarmas nin per raporto, ke io en nia organismo estas en malordo kaj ke ni bezonas konsilon de kuracisto, tiel ankaù tiu ghenerala sufero de la mondo indikas, ke la tuta malnova ordo de la mondo putras kaj disfalas, ke, por ke la homaro vivu kaj prosperu, konsilo de kuracisto estas necesa.

Tia estas la tempo, en kiu Bahá'u'lláh estas aperinta.

Tia estas la tempo, en kiu Li turnas la paghon de mondhistorio.

Tio estas la tempo, pri kiu Bahá'u'lláh skribas : « La vivoforto de la homa kredo je Dio estas mortanta en chiu lando; nenio krom Lia saniga medikamento povas ghin restarigi... La Vorto de Dio sole povas atribui al si tiun distingon, ke ghi estas dotita per kapablo, necesa por tiel granda kaj tiel profunden- iranta shangho ». (6)

« Ho vi elektitaj reprezentantoj de la popolo de chiu lando ! - Li skribas ankaù - ... Rigardu la mondon kiel homan korpon, kiu, kvankam kreita sana kaj perfekta, estas afliktita, pro diversaj kaùzoj, de gravaj suferoj kaj malsanoj... Tio, kion la Sinjoro ordonis kiel superan kuracilon kaj plejpotencan rimedon, estas unuigho de chiuj ghiaj popoloj en unu universala Afero, en unu komuna Kredo ». (7)

Kaj Li ordonis al la mondo tiun « superan kuracilon » de unueco.

« Devas alveni tempo - Li skribas - kiam universale komprenita estos imperativa neceso kunvoki vastan, chioentenan kunvenon de homoj. La regantoj kaj reghoj de la tero devas nepre cheesti ghin kaj, partoprenante en ghiaj interkonsiloj, devas konsideri tiajn manierojn kaj rimedojn, kiuj metos fundamentojn de la Plej Granda Mondpaco inter la homoj... Se iu ajn regho prenus armilon kontraù alian, chiuj devas unuigite levighi kaj malebligi tion al li... Proksimighas tago, kiam chiuj popoloj de la mondo akceptos unu universalan lingvon kaj komunan skribmanieron... Ne tiu fieru, kiu amas sian propran landon, sed tiu, kiu amas la tutan mondon. La tero estas nur unu lando kaj la homaro estas ghia civitanaro ». (8)

Ech homoj nenion sciantaj pri la Revelacio de Bahá'u'lláh kaj la fortoj, kiujn tia revelacio elkatenigas, komprenas, ke la penoj kaj strechoj, kiujn la homaro nun travivas, havas duoblan karakteron. Ili estas mortosuferoj de la malnova epoko kaj naskosuferoj de la nova. Ne estas loko samtempe por du. Tial la sonoriloj, anoncantaj la naskighadon de la nova tempo kaj nova civilizacio, estas samtempe funebraj sonoriloj por la malnova tempo kaj civilizacio. « La mondekvilibro estas renversita pro la vibranta influo de tiu chi plej granda, tiu chi nova Ordo de la Mondo » (9) - estas la vortoj de Bahá'u'lláh. « Baldaù la hodiaùa Ordo de la Mondo estos forrulita kaj nova etendita en ghia loko ». (10)

« Chiu vorto - Li diras aliloke - kiu eliras el la busho de Dio, estas dotita per tia potenco, ke ghi povas inspiri novan vivon en chiun homan formon... Per la nura revelacio de la vorto 'Formodonanto', eliranta el Liaj lipoj kaj proklamanta Lian atributon al la homaro, tia potenco estas elkatenigita, kia povas naskigadi, tra sinsekvaj jarcentoj, chiajn diversajn artojn, kiujn la homa mano povas produkti ... Simile, kun la momento, kiam la vorto, esprimanta Mian atributon 'La Chioscia' eliras el Mia busho, chiu kreita estajho, konforme al sia kapableco kaj limigoj, estos dotita per povoj, kiuj ebligos al ghi disvolvi la konadon de plej mirindaj sciencoj... Sciu kun certeco, ke la revelacio de chiu alia Nomo estas akompanata per similaj manifestighoj de la Dia povo. Chiu unuopa litero, eliranta el la busho de Dio, estas vere liter-patrino, kaj chiu vorto, eldirita de Tiu, kiu estas la Fonto de Dia Revelacio, estas vorto-patrino, kaj Lia Tabuleto estas Tabulet-Patrino ». (11)

Se ni komparos chiujn elpensajhojn, inventajhojn, akirajhojn atingitajn de la homaro antaù la tempo de chi tiu Revelacio kun tiuj, kiuj aperis dum la lastaj cent jaroj, tiu chi komparo devas frapi chiun senantaùjughan observanton kaj atentigi lin pri la vereco de la supre cititaj vortoj. Ekzemploj de tiu chi grandega progreso estas tro multaj kaj tro frapaj por citi ilin. Kiu ne scias pri la inventajhoj kaj malkovroj sur la kampoj de fiziko, hhemio, medicino, psikologio, pedagogio, lingvoscienco ? Jam nun ni ekvidas, ke infano en chi tiu tempo havas pli da scio, ol kleruloj de la pasintaj tagoj.

Ni devas malfermi niajn okulojn al la lumo de la Nova Tago, kaj ne sopiri vane al tagoj pasintaj. La tagoj pasintaj havis sian gloron, sed ili venis kaj pasis, por ke la Nova Tago ekbrilu. Mi renkontis iam personon, kiu, kvankam allogita per la grandeco de la Nova Revelacio, ne havis tamen la kuraghon eliri el la malnovaj kadroj, ne havis la kuraghon rigardi per la propraj okuloj, kompreni per la propra kompreno kaj akcepti per la propra konscienco. En siaj revoj shi vidis sin antaù du mil jaroj sur la stratoj de Jeruzalemo kaj revis, ke shi estus tiam inter la unuaj, kiuj rekonis kaj akceptis la Vorton de Dio. Vana imago ! Tia persono ankaù tiam ne havus la kuraghon kontraùstari la pezon kaj aùtoritaton de la Malnova Legho kaj riski malaprobon de pliaghuloj kaj pastroj de la Malnova Kredo. Shi eble plorus kompateme, vidante Jesuon klinita sub la pezo de la kruco, sed ne havus kuraghon elpashi el la amaso kaj oferi al Li tukon, por vishi la shvitgutojn de Lia frunto.

La veraj amantoj de Dio estas tiuj, kiuj scias rekoni Lian Vorton, ech se nova Busho ghin proklamas. Kaj ili estas tiuj, kiuj en la Tago de Jugho eksidas che la dekstra flanko de la Sinjoro.

Ni finu per kelkaj pliaj vortoj de Bahá'u'lláh :

« Diru : Chu ekzistas iu dubo koncerne Dion ? Rigardu, kiel Li venis malsupren el la chielo de sia favoro, zonita per potenco kaj vestita per suvereneco. Chu estas ia dubo koncerne Liajn signojn ? Malfermu viajn okulojn kaj prikonsideru Liajn klarajn pruvojn. La Paradizo estas che via dekstra mano kaj estas alproksimigita al vi, dum la Infero estas disflamigita. Vidu ghiajn englutajn flamojn. Rapidu eniri en la Paradizon, kiel signo de Nia kompatemo al vi, kaj trinku el la manoj de la Plejkompata la Vinon, kiu estas vere vivo ». (12)

Reveno al la Komenco.
NOTOJ

(1) Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, Wilmette: Bahá'í Publishing Trust, 1976, p. 284 ñ
(2) Gleanings, p. 149 ñ
(3) Gleanings, p. 90 ñ
(4) Gleanings, p. 129 ñ
(5) Prayers and Meditations by Bahá'u'lláh, Wilmette: Bahá'í Publishing Trust, 1987, p. 155 ñ
(6) Gleanings, p. 200 ñ
(7) Gleanings, p. 254-5 ñ
(8) Gleanings, p. 249-50 ñ
(9) Gleanings, p. 136 ñ
(10) Gleanings, p. 7 ñ
(11) Gleanings, p. 141-2 ñ
(12) Gleanings, p. 45-6 ñ


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >