Reveno al BEL.

LA VIVO DE ABDUL-BAHA
de Anja Niemand
 

ENKONDUKO

JUNAGHO EN EKZILO KUN BAHA-U-LLAH ( 1844-1892 )

UNUSOLA GVIDANTO AÙTORITATA POST LA MORTO DE BAHA-U-LLAH ( 1892-1921 )

VOJAGHOJ AL OKCIDENTO POR DISKONIGI BAHAISMON ( 1911-1913 )

DUA MONDMILITO KAJ VIVOFINO EN AKKO ( 1914 - 28an de novembro 1921 )



Enkonduko.

La provo priskribi la vivon de Abdul-Baha estas afero, kiu kaùzis al mi malfacilajhojn pro tio, ke mi sciis jam antaùe, kiel maltrafe kaj suprajhe mi pentros tiun chi eminentan personecon. Legi kaj
studi la tutan literaturon ne sufichas por ekkoni, kiu rango konvenas al Abdul-Baha interne kaj ekstere de la Bahaa Komunumo.

Abdul-Baha estas vivosperto, kiu estas ne sufiche spertebla ghis la fino de la vivo.

Vi sentos tion, se vi legos epizodojn el lia vivo, en kiuj estas priskribite kiel li efikis sur homoj de chiu raso, rango, religio, de chiu agho kaj sekso. Vi vidos tion, se vi rigardos liajn multnombrajn eseojn, leterojn, prelegojn, kiuj kovras sennombrajn temojn de la homa kaj socia vivo, en klara kaj facila lingvo, precize kaj trafe en tio, kion li volas esprimi. Tio estas sentebla, se vi rigardas lian vivo - kaj sufero - vojon, kiu estas la rekta pruvo por tio, ke liaj vortoj kaj agoj estas en perfekta konformeco
kaj harmonio.

Tio nepre evidentighas, se vi klopodas klarigi la rangon, kiun aljughis al li lia patro, la fondinto de la plej juna mondreligio, religio pretendanta unuigi la korojn de chiuj homoj.

Mi pensas, ke mi bezonus multajn horojn por priskribi la vivon de Abdul-Baha en ghiaj multaj facetoj. Plej facile estos por mi montri al vi la 'misteron de Dio', kiel Baha-u-llah nomas sian filon, pere de lia vivovojo. Mi esperas peri al vi malgrandan impreson pri la grandeco de tiu personeco.
 

Reveno al la Komenco.
Ekzila Junagho de Abdul-Baha. (1844-1892)

Abbas Effendi, kiu poste alprenis la titolon 'Abdul-Baha' ( t.e. la Servanto de Baha ), naskighis en Teherano la 23an de Majo 1844, en la sama nokto, en kiu Bab deklaris sian mision. Tiu chi estis
profeto, antaùulo de Baha-u-llah, kaj ankaù fondis memstaran religion. La unuajn ok vivojarojn la malgranda Abbas Effendi pasigis en bonstato kaj harmonio, instigite de la interkomunikado kun distingitaj personoj, kiuj vizitis la hejmon de lia patro Mirza Husayn Ali, kiu poste alprenis la nomon Baha-u-llah. Li estis filo de shtatministro. Kiam la patro de Baha-u-llah mortis, la registaro deziris, ke li
okupu la postenon de sia patro. Sed Baha-u-llah rifuzis la proponon. Char li havis eksterordinaran allogpovon, multaj homoj konsultis lin por ekhavi konsilojn pri malfacilaj aferoj.

Li farighis kuragha Babano kaj baldaù gvidis la sekvantojn de Bab, kiam tiu estis malliberigita pro sia kredo. Kiam unu el la sekvantoj de Bab faris atencon kontraù la shaho, Baha-u-llah estis jhetita en la plej grandan malliberejon de Teherano. La popolacho trarabis lian domon kaj lia familio estis senigita
de siaj posedajhoj kaj lasita en mizero.

Abdul-Baha estis okjara, kiam li ricevis permeson viziti sian patron en la malliberejo. Li vidis lin dum la chiutaga promeno kaj estis tiel konsternita, ke li svenis.  Fine Baha-u-llah estis liberigita, kaj li kaj lia tuta familio kun aliaj kredantoj devis forlasi la urbon. Ili devis transiri la montaron de okcidenta Irano en la plej malvarma vintra tempo sen konvena vestaro kaj nutrajho direkte al Bagdado : la komenco de ekzilo, kiu estis daùronta 56 jarojn por Abdul-Baha.

Abdul-Baha neniam frekventis lernejon aù kolegion, sed lernis avide chion, kio estis prezentita al li. Lia plej grava instruanto estis lia patro. Jam kiam li estis infano, eminentuloj akceptis kaj admiris lian saghecon kaj jugho-kapablon, rekonante lin kiel samrangulon.  Nun, kiam la ekzila vivo komencighis, li montris spiritan kaj korpan eltenpovon, fortecon kaj paciencon por helpi la familion tiom, kiom tio estis ebla.

Abdul-Baha, kiel unua, intense komprenis la rangon kaj la antaùdestinon de Baha-u-llah, kvankam Li ankoraù ne deklaris sian mision publike. Tion Baha-u-llah faris nur en 1863 en Bagdado. Tiu chi konscio donis al Abdul-Baha supernaturan energion, nutritan samtempe de la aparta kora kaj amema rilato inter la patro kaj la filo.

La familio estis ekzilita al Konstantinopolo en 1863 kaj baldaù poste al Adrianopolo, kie la grupo restis kvin jarojn. En 1868 la ekzilitoj, kiuj intertempe kreskis al grupo de chirkaù 70 kredantoj, estis plusenditaj al Akko en Palestino, siatempe naùza kaj haladza fortikajha urbo de la Turka Imperio, en kiu estis malliberigitaj chiuj, kiuj estis krimuloj aù iamaniere malplachis al la turka registaro.

Intertempe Abdul-Baha farighis reprezentanto de Baha-u-llah: Li akceptis tiujn, kiuj deziris interparoli kun lia patro, li kontaktis la urbestrojn, politikistojn kaj pastrojn. Li reakordigis, repacigis kaj organizis. Iam chiuj malliberuloj malsanighis je tifo, malario kaj disenterio pro la nepriskribeble mizeraj higienaj kondichoj ( malpura akvo, nesuficha nutrajho ) kaj la neeltenebla varmego. Tiam Abdul-Baha flegis chiujn kun granda zorgemo, manghigis ilin, maldormis apud ili, ghis li same grave malsanighis pro elcherpigho.

Iom post iom Abdul-Baha ekkontaktis la loghantojn de Akko, kiuj kredis, ke la Bahaanoj estas krimuloj kaj devas esti traktataj kiel tiaj. Kvankam li estis malhelpata en tiuj klopodoj, li tamen
sukcesis post kelkaj jaroj konkeri la korojn de tiuj chi homoj. Li farighis altira centro por chiuj, kiuj serchis konsilon. Li zorgis pri la plej malrichaj, havigante al ili nutrajhon. Fine Abdul-Baha sukcesis atingi, ke la rigoraj kondichoj de la mallibereco estis mildigitaj tiel, ke Bahaaj pilgrimantoj rajtis viziti Akkon kaj ke la izoleco iom post iom estis chesigita. Li fine povis lui ech kamparan domon, tiel ke Baha-u-llah, kiu naù jarojn ne vidis verdajhon, povis pasigi siajn lastajn vivojarojn en la kamparo. Abdul-Baha mem restis en Akko por zorgi pri chio.

Reveno al la Komenco.
Unusola gvidanto aùtoritata de Bahaismo. (1892-1921)

En 1892 Baha-u-llah forpasis, kaj en sia testamento li difinis Abdul-Baha-on kiel sian posteulon kaj unusolan rajtigiton por la interpretado de liaj skriboj. Li skribis : "Kiu turnas sin al li, tiu sin turnis al Dio, kaj kiu deturnas sin de li, tiu sindeturnas de mia beleco, malakceptis mian pruvon kaj pekis kontraù mi".

Per tio Baha-u-llah klarigis nemiskompreneble la rangon de Abdul-Baha kiel la centro de respekto de chiu Bahaano. Li karakterizas lin kiel 'lian pruvon'. Tio signifas, ke la persono Abdul-Baha, liaj vortoj, liaj agoj montras la forton kaj la eblojn de la revelacio de Baha-u-llah. Lia gvido, liaj interpretadoj de la Skriboj montras la ekzaktan direkton por la realigo de la plano, kiun Baha-u-llah formulis : la realigo de la unueco de la homaro.

Por neniu homo eblas kompreni la rangon de revelacianto. En la Bahaa religio la malkashanto mem nomumas 'normalan' homon kiel peranton inter li kaj liaj sekvantoj. Per tio la Bahaanoj, kiuj akceptis Abdul-Baha-on, estis, estas kaj estos protektataj de memdetruo kaj nepripensitaj pashoj, kio estigus disigon kaj malunuecon. Tio estas unika kaj nekomparebla rolo en la tuta religia historio ghenerale.

En 1901 Abdul-Baha kaj lia familio kaj Bahaaj geamikoj ankoraù estis en strikta mallibereco en Akko kaùze de malica kalumnia kampanjo. Sed tio ne malhelpis Abdul-Baha-on havi viglajn kontaktojn kun multege da Bahaanoj kaj fari grandegan korespond-laboron al demandantoj kaj kredantoj el chiuj partoj de la mondo. Multe da tempo li oferis por viziti malsanulojn kaj malfelichulojn en iliaj hejmoj, kaj en la plej malrichaj kvartaloj de Akko neniu gasto estis pli bonvenigata ol la 'Majstro' .

Al plejmulto da homoj la malfacilajhoj de mallibereja vivo kaùzus terurajn suferojn, sed por Abdul- Baha ili enhavis nenion teruran. Estante en la malliberejo li skribis :

"Ne malghoju pro mia mallibereco kaj malbonsorto; char tiu chi mallibereco estas mia belega ghardeno, mia palaca paradizo kaj trono de regado inter la homaro. Mia malbonsorto en la malliberejo estas krono, kiu glorigas min inter justuloj."

Chiu povas esti felicha en la kondichoj de komforto, bonstato, sukceso, plezuro kaj ghojo. Sed se oni estas felicha kaj kontenta en tempo de zorgoj, malfacilajhoj kaj ghenerala malsano, tio chi estas pruvo de nobleco.

Ekzistas multnombraj raportoj de plej diversaj pilgrimantoj, kiuj rakontis pri vizitoj en la hejmo de Abdul-Baha en la tempo de plej granda mizero. Ekzemple s-ro Thornton Chase resumis siajn
impresojn pri la mallibereja vivo en Akko jene :

"Dum kvin tagoj ni restis inter tiuj muroj, malliberuloj kune kun Tiu, Kiu loghas en la 'Plej Sankta Malliberejo'. Ghi estas malliberejo de paco, de amo kaj de servado. Tie estas nenia volo, nenia deziro krom la deziro de bono de la homaro, de paco de la mondo, de konfeso de patreco de Dio kaj reciprokaj rajtoj de homoj kiel Liaj kreajhoj, Liaj infanoj. Vere, la efektiva malliberejo, la sufokanta atmosfero, la apartigo de chiuj sinceraj kordeziroj, la ligoj de la mondumaj kondichoj, estas ekster tiuj shtonaj muregoj, dum interne de ili estas la libereco kaj la pura atmosfero de la Spirito de Dio. Chiuj zorgoj, tumultoj, chagrenoj aù mondaj deziroj estas forigitaj de tie."

Reveno al la Komenco.
Vojaghoj al Okcidento por diskonigi Bahaismon. (1911-1913)

En Septembro 1908 Abdul-Baha estis fine liberigita el la malliberejo Akko kaùze de la Junturka Revolucio. Li estis 64-jara. Nun nova vivoparto komencighis por li. Li translokighis de Akko al Hajfo
kaj de Hajfo al Aleksandrio, daùrigante chiujn aktivecojn de la pli frua vivo en Akko. Tiam en 1911 li ekiris por sia unua vizito en la okcidenta mondo.

La unua celo estis Londono. Li kunvenis kun eminentuloj, politikistoj, personecoj de la socia vivo kaj ankaù kun ordinaraj homoj. Li prelegis en preghejoj kaj universitatoj por proklami la mision de Baha-u-llah kaj por paroli pri la spirita naturo kaj la antaùdestino de la homo. Krome li kuraghigis la
unuajn okcidentajn Bahaanojn vivi respondecan kaj virtan vivon.

Post Britujo li vizitis Parizon, kie lia tempo estis ankaù plenigita per chiutagaj prelegoj, konferencoj, paroladoj kun chiuspecaj homoj el diversaj nacioj. Post tio li revenis Egiptujon, restis tie en la vintra intertempo kaj vojaghis al Usono en Aprilo, respondante al fervora invito de la amerikaj Bahaanoj. Tie li vojaghis du monatojn, shipiris al Britujo, kie li parolis en Esperanto-asocio, kuraghigante la aùskultantojn lerni la Internacian Lingvon.

Sekvis pluraj vojaghoj tra Eùropo, post kio li reatingis Hajfon en 1913.

Reveno al la Komenco.
Unua Mondmilito kaj vivofino en Akko.

Abdul-Baha tiam estis sepdek-jara, kaj la longa kaj malfacila laborado, kulminanta en tiuj lacigaj okcidentaj vojaghoj, eluzis liajn korpajn fortojn. Lia sano forte suferis pro vivo plena de sharghiteco: li malsanighis je tuberkulozo en sia infanagho, vivadis en haladza, malhela chambro, antaùe uzita kiel kadavrejo, sen mebloj, sekve de kio li suferis je reumatismo kaj sentis la postsekvojn de frostoshveloj sian tutan vivon. Oni povas imagi, kiajn fortojn kaj energion sub tiaj cirkonstancoj li devis eluzi en sia agho por vojaghadi kaj publike paroladi.

En tiu situacio li verkis 'Tabuleton al la Kredantoj en Oriento kaj Okcidento':

"Amikoj, venas la tempo, kiam mi ne estos plu kun vi. Mi faris chion, kio estis  farebla. Mi servis al la Kredo de Baha-u-llah ghis la ekstremo de mia povo. Mi  laboris nokte kaj tage dum chiuj jaroj de mia vivo.

Ho, kiel mi sopiras, ke la kredantoj prenu sur siajn shultrojn la respondecon por la Kredo ! Nun estas la tempo proklami la Regnon de la Plejglora ! Nun estas la horo de unueco kaj konkordo ! Nun estas la tago de spirita harmonio inter la amikoj de Dio ! ..."

Rimarkinda ekzemplo de la antaùvidemo de Abdul-Baha montrighis en la monatoj tuj antaù la Unua Mondmilito. En tempo de paco en Hajfo ordinare estis granda nombro da pilgrimantoj, sed de tiu tempo li iom post iom forsendis la pilgrimantojn, kiuj estis en Hajfo. Kun la komenco de la milito Abdul-Baha denove farighis malliberulo de la turka registaro.

Dum la milito li estis tre okupata per prizorgado de la esencaj kaj spiritaj bezonoj de la homoj chirkaù li. Li persone organizis vastajn agrikulturajn laborojn apud Tiberiado, tiamaniere sekurigante grandan provizon da tritiko por chiuj - kaj Bahaanoj kaj aliaj -, kiuj suferis malsaton.

Kiam la milito estis finita, al Abdul-Baha estis donita kavalireco de la Brita Imperio pro liaj nekompar- eblaj meritoj dum la milito. En 1921, la 28an de Novembro, post tago kun multaj aktivecoj Abdul-Baha
mortis tiel kviete, ke shajnis, ke li trankvile endormighis. La sekvantan matenon okazis la entombigo. Mi citas s-inon Bromfield :

"... malrapide ili supreniris la monton Karmelo, la Vinberejo de Dio... Post duhora irado ili atingis la tomboghardenon de Bab...

Dum la granda amaso premis sin de chiuj flankoj ... reprezentantoj de diversaj sektoj, Islamanoj, Kristanoj kaj Judoj, chiuj kore flamantaj per varmega amo al Abdul-Baha, kelkaj pro impulso de la momento, aliaj antaùpreparitaj, levis la vochojn en laùdo kaj bedaùro, donante la lastan adiaùan omaghon al la amato. Tiel unuvoche ili aklamis Lin, kiel saghan edukiston kaj paciganton de la homa
gento en tiu chi malfacila kaj malgaja tempo, ke nenio shajnis resti direbla por Bahaanoj."
 

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >