Reveno al BEL

PROSPERO DE LA HOMARO

Esperantigis Marteno Lavalea ( esperantomarten@hotmail.com )
Mesaghon de la Universala Domo de Justeco Bahaa Monda Centro
La 23an de januaro 1995 al la Naciaj Spiritaj Asembleoj de la bahaanoj tra la mondo


1 ) NASKIGHO DE NOVA MONDORDO TUTMONDA
2 ) UNUECO EN DIVERSECO POR LA HOMARO
3 ) NEPRAS LA JUSTECO
4 ) KONSULTADO KAJ PARTOPRENADO CHIUNIVELE
5 ) SCIENCO KAJ RELIGIO : LA DU FLUGILOJ DE LA HOMARO
6 ) NOVA ETIKO POR LA LABORO / NOVA STATUTO POR LA VIRINOJ
7 ) NOVA DIFINO KAJ NOVA DIVIDO DE LA POVO
8 ) MONDO MALAPERAS, ALIA MONDO BARAKTE NASKIGHAS

Karaj amikoj,

Dum la dudeka jarcento rapide venas al sia fino, klara akcelo montrighas en la streboj de la registaroj kaj popoloj por atingi komunan komprenon pri la problemoj pritushontaj la estontecon de la homaro. La Konferenco pri Mediprotektado kaj Disvolvigho de 1992 organizita en Rio de Jhanejro, la Monda Konferenco pri Homaj Rajtoj de 1993 en Vieno, la Internacia Konferenco pri Loghantaro kaj Disvolv- igho de 1994 en Kairo, la venonta marta Pintkunveno por Socia Disvolvigho de 1995, septembre sekvita de la Kvara Monda Konferenco pri Virinoj en Pekino estas evidentaj signoj de tiu akcelo. Tiaj eventoj kronas la multnombrajn aktivecojn, kiuj okazas en diversaj mondpartoj partoprenigantaj larghan gamon da neregistaraj organizoj kaj retoj en urgha serchado de valoroj, ideoj kaj praktikaj manieroj, kiuj povus antaùenigi shancojn al paca disvolvigxo de chiuj popoloj. Chi tiu strebado rivelas la movighforton de elmergighanta unueco de pensado en mondaj entreprenoj, kies realigho niaj sanktaj skriboj priparolas kiel unu el la lumoj de unueco, kiuj iluminos la vojon al paco. Tutmonde, kuraghigas la bahaanojn tiaj esperigaj tendencoj kaj daùre plie tiuj homoj alportos ilian moralan kaj praktikan subtenon chiufoje kiam eblos.

Konsiderante la egan intereson por la demandoj pri socia kaj ekonomia disvolvigho depost la Tera Pintkunveno en Brazilio, ni petis la Oficejon pri Publika Informado de la Bahaa Internacia Komunumo prepari deklaron pri la koncepto de globa prospero el la kunteksto de la bahaaj instruoj. Tiu deklaro nun estas preta por disdonado. Tial ni ghojegas sendi al chiu el vi chi-kune ekzempleron de " La Prospero de la Homaro " kaj rekomendi ghian uzon kiel vi strebas al aktivecoj, kiuj povigas vin rilati al registaroj, organizoj kaj individuoj chie. Nia sekura espero estas, ke la deklaro helpos vin pliprofundigi la komprenon de tiu grava temo inter la membroj de viaj komunumoj kaj tiel stimulos ilian kontribuon al la nunaj sociaj konstruaj procezoj tra la planedo.

Bahaame, La Universala Domo de Justeco

Reveno al la Komenco.
Naskigho de Nova Mondordo Tutmonda

Apenaù imagebla antaù jardeko, la idealo pri monda paco hodiaù akiras konturon kaj enhavon. Obstakloj kiuj delonge shajnis nesupereblaj disfalis sur la vojo de la homaro ; unuavide nereamik- eblaj konfliktoj komencas cedi al procezoj de konsilado kaj al volo de sciigado ; deziro kontraùstari militan agreson per unuigita internacia ago elmergighas. La efiko estas veki che ambaù la amasoj de la homaro kaj multaj mondaj estroj gradon da espero pri la estonteco de nia planedo, grado kiu preskaù nulighis.

Tra la mondo, grandegaj intelektaj kaj spiritaj energioj serchas esprimighi, energioj kies kreskanta premo estas rekte proporcia laù la seniluziighoj de la jhus pasintaj jardekoj. Chie multighas la signoj pruvantaj, ke la popoloj de la tero deziregas la finon de la konfliktoj kaj de la suferoj kaj ruinoj el kiuj neniu lando estas plu imuna. Necesas profiti tiujn levighantajn inklinojn por shangho kaj kanalizi ilin por renversi la restantajn barojn, kiuj ankoraù malhelpas la realighon de la jarmila revo pri monda paco. La volonteco postulas decidon al ekago kiun neeblas instigi nure per simplaj alvokoj por lukti kontraù la sennombraj malbonoj afliktantaj la socion. Necesas stimuli tiun strebon per vizio pri homa prospero laù la plena signifo de la vorto - konsciigho pri la eblecoj de la spirita kaj materia bonfarto nun je nia atingo. Ghin profitu cciuj planedanoj sendistinge, sen trudi kondichojn kiuj neniel koncernas la fundamentajn celojn de tia reorganizado de interhomaj aferoj.

Historio ghis nun chefe registris la sperton de triboj, kulturoj, klasoj kaj nacioj. Chi-jarcente, fizika unuigho de la planedo kaj agnosko pri la interdependeco de chiuj kiuj vivas sur ghi inaùguras la Historion de la homaro kiel popolo. La longa, malrapida civilizigho de la homa karaktero kiu, ghin ni rekonu, estis maljusta kaj malegala laux la materiaj avantaghoj, kiujn ghi donis. Tamen, riche de la tuta genetika kaj kultura diverseco evoluigita tra la antaùaj epokoj, la teranoj nun alfrontas la defion cherpi el ilia komuna heredajho por konscie kaj metode responsi pri la konstruado de ilia estonteco.

Estas nerealisme imagi, ke formuli la vizion de la venonta shtupo en la antaùeniro de la civilizo eblas sen profunda reekzameno de la sintenoj kaj supozoj, kiuj aktuale bazas alirojn al socia kaj ekonomia disvolvigho. Je la plej evidenta nivelo, tia repripensado devos konsideri konkretajn demandojn pri politiko, utiligadon de rimedoj, procedurojn de planado, realigan metodaron kaj organizadon. Tamen, dum tiu studo, fundamentaj demandoj rapide alvenos rilate la longdaùrajn celojn serchotajn , la sociajn strukturojn bezonatajn, la konsekvencojn por disvolvigho de la principoj de socia justeco, kaj la ecaron kaj rolon de scio por efektivigi daùran shanghon. Kompreneble, tia reekzameno necese igos serchi komunan konsenton pri kompreno de la homa naturo mem.

Du vojoj de diskutado rekte malfermighas antaù chiuj el tiuj demandoj, chu konceptaj chu praktikaj, kaj estas laù tiuj du vojoj kiujn ni deziras esplori, en la postaj paghoj, la temon de strategio de globa disvolvigho. La unua vojo rilatas al regantaj opinioj pri la ecaro kaj celo de globa disvolvigho; la dua vojo koncernas la rolojn kiujn ricevis la variajn agantojn.

La hipotezoj regantaj la plejparton de la nunaj disvolvighajn planadoj esence estas materiismaj. Fakte, la celon de disvolvigho oni difinus kiel la sukcesa kreskigado en chiuj socioj de tiuj rimedoj por atingi materian prosperon kiu, tra provoj kaj eraroj, jam karakterizas iujn regionojn de la mondo. Modifoj en la diskurso pri disvolvigho ja okazas, adaptante diferencojn de kulturoj kaj politikaj sistemoj kaj respondante al la alarmaj dangheroj kiuj trudas la medion, sed la bazigaj materiismaj supozoj restas esence netushitaj.

Fine de la dudeka jarcento, ne eblas plu daùrigi la kredon, ke la alir-metodo al socia kaj ekonomia disvolvigho, kiun la materiisma koncepto de la vivo naskis, povas plenumi la bezonojn de la homaro. La optimismaj antaùvidoj pri la shanghoj, kiujn tiu alir-metodo estus devinta provoki malaperis en la abismon kiu chiam pli disigas unuflanke la viv-nivelojn de eta malplimulto de relative malkreskanta loghantaro kaj, aliflanke, la malrichecon, kiun spertas la granda plimulto de la teranoj.

Chi tiu senprecedenca ekonomia krizo, kune kun la socia disfalo kiun gxi helpis kaùzi, spegulas la profundan eraron pri eraro pri koncepto de la homa naturo mem. Char la niveloj de reagoj, kiujn elirigas el homoj la instigiloj de la reganta ordo estos ne nur maladekvataj sed shajnas preskaù malaplikeblaj rilate mondajn eventojn. Montrighas al ni ke, krom se la socia disvolvigho trovas celon preter la nura plibonigo de materiaj kondichoj ghi malsukcesos atingi ech tiun celon Tiu sercxinda preterajxo trovigxas en la spirita dimensio de la vivo kaj en motivigo kiu superas chiam movighantan ekonomian pejzaghon kaj la dividon de la homaj socioj artefarite imponitan laù " disvolvighintaj " kaj " disvolvighantaj ".

Redifinante la celon de disvolvigho, ankaù necesos rerigardi la konceptojn pri la propraj roloj luditaj de la agantoj. La gravega rolo de la registaro, je kiu ajn nivelo, bezonas neniun pridiskuton. Tamen, estontaj generacioj trovos preskaù malkomprenebla kiel en epoko en kiu oni valorigas egalecan filozofion kaj ties demokratiajn principojn, la planado por disvolvigho vidas la homamasojn kiel nurajn ricevantojn de helpoj kaj de trejnadoj. Spite al rekono de partoprenado kiel principo, la margheno de agado kiun posedas la plejmulto de la homamasoj estas, en plej bona okazo, duaranga kaj limigita al elekto de agadoj formulita de institucioj kiuj estas por ili neatingeblaj kaj determinita de celoj kiuj ofte kontraùas ilian komprenon de la realo.

Chi tiun aliron aprobas, implicite se ne eksplicite, la establitaj religioj. Sharghita de tradicioj de patrachismo, la reganta religia pensado shajnas malkapabla traduki kredon je la spiritaj dimensioj de la homa naturo, ja asertita, en konfidan senton pri la kapablo de la tuta homaro superi ghian materian kondichon.

Tia sinteno maltrafas la vershajne plej gravan socian fenomenon de nia epoko : se veras ke la registaroj de la planedo provas, pere de la sistemo de Unuighinta Landaro, konstrui novan mondan ordon, ankaù veras ke tiu sama perspektivo stimulas la popolojn de la mondo. Ilia respondo esprimighis forme de subita florado de sennombraj movadoj kaj organizoj por socia shangho je loka, regiona kaj internacia niveloj. Homaj rajtoj, antaùenigo de virinoj, sociaj postuloj de daùriva disvolvigho, venko super antaùjughoj, morala edukado de infanoj, alfabetigo, bazaj sanaj zorgoj, kaj granda nombro da aliaj gravegaj prizorgoj, chi chio postulas la urghan engaghon de organizoj subtenitaj de kreskanta nombro da homoj en chiuj partoj de la terglobo.

Chi tiu respondo de la mondaj popoloj mem al la urghegaj bezonoj de nia epoko ehhas la alvokon lanchita de Bahá'u'lláh, antaù pli ol jarcento : " Maltrankvile prizorgu la bezonojn de via epoko kaj koncentru viajn diskutojn pri ghiaj necesoj kaj postuloj ". Radikala por la historio de la civilizo, tiu transformigho laù kiu granda nombro da ordinaraj homoj konsideras sin - shanghigho kiu estas dramece abrupta en la perspektivo de la historio de civilizo - instigas fundamentajn demandojn pri la rolo signota al la tuta homaro planante la estontecon de nia planedo.

Reveno al la Komenco.
Unueco en Diverseco por la Homaro

La chefa principo de strategio kiu povas allogi la mondan loghantaron respondeci pri sia kolektiva destino devas fondighi super konsciigho de la unueco de la homa gento. Trompe simpla kiam populare esprimite, la koncepto, ke la homaro konsistigas unu popolon, prezentas bazajn pridemandigojn, laù kiu la plimulto de la institucioj de nuna socio plenumas siajn funkciojn. Chu kiel la registara povo en la kontraùa strukturo, chu kiel la porpleda principo formanta la plejparton de civila juro, chu kiel la glorado de la lukto inter la klasoj kaj inter sociaj grupoj, aù chu kiel la spirito de konkurenco kiu superregas tiom da multnombraj aspektoj de la moderna vivo, la konfliktecan rilaton oni chie akceptas kiel la motoron de la homa konduto. Konflikto reprezentas ankoraùfoje plian esprimon, en la socia organizado, de materiisma interpreto pri la vivo kiu laushtupe fortikighis dum tiuj du jhusaj jarcentoj.

En letero direktita al la reghino Viktoria antaù pli ol jarcento, Bahá'u'lláh, analogie la solan modelon de promeshava planeda organizado, komparas la mondon kun la homa korpo. Estas ja neniu alia modelo en fenomena ekzisto al kiu ni povas racie rigardi. Ja, la homa socio konsistas ne el amaso da nure diferencaj cheloj, sed el asocioj da individuoj, chiu kun inteligenteco kaj volo; tamen la manieroj de biologia funkciado kiuj karakterizas la naturon de la homo perfekte bildigas fundamentajn principojn de la estado, kaj la plej grava inter tiuj estas unueco en diverseco. Paradokse, precize estas la tuteco kaj la komplekseco de la ordo, kiu konsistigas la homan organismon - kaj la perfekta integrigho de la cheloj en tiun kompleksan tuton-, kiu permesas la plenan esprimon de la partikularaj kapabloj propra al chiu elemento. Neniu chelo povas vivi aparta de la korpo, chu pro sia propra partopreno al la funkciado de la tuto chu por ricevi sian parton el la ghenerala bonfarto. La fizika bonfarto tiel atingita trovas sian ekzistokialon ebligante la esprimon de la homa konscio: alivorte, la celo de la biologia disvolvigho preteras la simplan ekziston de la korpo kaj de ties elementoj.

Kio veras pri la individuo ankaù havas sian paralelon por la homa socio. La homa gento estas organika tuto, pinte de la evolua proceso. Ke la homa konscio necese agu pere de senfina diverseco de individuaj mensoj kaj motivoj ne forprenas de sia esenca unueco. Fakte, tio precize estas karaktera diverseco kiu diferencigas la unuecon disde homogeneco aù unuformeco. Kion hodiaù alfrontas la popoloj de la mondo, diras al ni Bahá'u'lláh, estas eniri la plenkreskan aghon, kaj estas pere de chi tiu elvenanta matureco de la homa gento ke la principo de unueco en diverseco trovos sian plenan esprimon. Ekde la ekkomenco de la solidigo de la familio, la procezo de la socia organizado laùshtupe pasis tra la simplaj strukturoj de la klano kaj de la tribo, por alveni, eksperimentante la plej diversajn formojn de la urbaj socioj, al la naskigho de la Shtato-nacio, ofertante, chiugrade, multegighon da novaj oportunoj por la ekzerco de la homaj kapabloj.

Klaras ke la progreso de la homaro ne malavantaghis la homan individuecon. Ju pli la socia organizado ighis kompleksa, des pli la amplekso de la kashitaj kapablecoj en chiu el ili koresponde kreskis. La rilatoj individuo-socio estante reciprokaj, la de nun necesa transformigho devas samtempe aperi en la konscioj kaj en la strukturo de la sociaj institucioj. Estas en la eblecoj ofertitaj per tiu duobla transformigho kie strategio de globa disvolvigxo trovos sian celon. Che chi tiu kruca shtupo de la historio, tiu celo devas esti nur establi la longdaùrajn fundamentojn sur kiuj planeda civilizo povas grade formighi.

Konstrui la bazojn de monda civilizo taùgas por la kreado de leghoj kaj institucioj el universalaj naturo kaj aùtoritato. La strebo povos esti lanchita nur kiam la koncepto de la unueco de la homaro estos senrezerve akceptita de tiuj kiuj havas la respondecon decidi kaj kiam la rilataj principoj estos disvastigitaj de la edukad-sistemoj kaj de la amas-komunikiloj. Chi sojlon atingite, la tiel antaùenigita movado instigos la popolojn de la mondo formuli komunajn celojn kaj engaghighi por realigi ilin. Plie, nur tiel radikalan shanghon de orientigho povos protekti ilin el la malnovaj demonoj de la etnaj kaj religiaj luktoj. Efektive nur estas konsciighante ke ili formas unu popolon ke la loghantoj de tiu planedo kapablos eviti la konfliktecajn skemojn kiuj superregis la socian organizon de la pasinteco kaj ke ili eklernos pashi en la vojojn de kunlaboro kaj reamikigo. "La bonfarto de la homaro, ghia paco kaj sekureco estos neatingeblaj", asertas Bahá'u'lláh, "krom se kaj ghis tiam, kiam la homara unueco estos firme starigita."

Reveno al la Komenco.
Nepras la Justeco

Justeco estas la sola forto kiu povas transformi la naskighantan konscion de la unueco de la homaro en kolektivan volon tra kiu povas erektighi la strukturoj necesaj al globa komunuma vivo. En epoko kiam la popoloj de la mondo pli kaj pli atingas aliron al chia informado kaj granda diverseco da ideoj, ili trovos, ke justeco imponas kiel la reganta principo de sukcesa socia organizo. Pli kaj pli ofte proponoj kiuj celas la disvolvighon de la planedo devos submetighi al la senpartia prilumo de la normoj, kiujn ghi postulas.

Che la nivelo de la individuo, justeco estas tiu kapableco de la homa animo kiu permesas al chiu distingi la veran disde la malveran. Bahá'u'lláh asertas ke ghi estas, je la okuloj de Dio, "la plej amata el chiuj aferoj" char ghi permesas al chiu individuo vidi per siaj propraj okuloj anstataù per la okuloj de aliaj, koni per sia propra sciado anstataù pro tiu de sia najbaro aù grupo. Ghi postulas el ni senpartian jughon, egalrajtan sintenon en rilatoj kun aliaj kaj do estas konstanta, kvankam postulema, kunulo en la chiutagaj okazintajhoj de la vivo.

Che la nivelo de la grupo, la zorgo pri justeco estas la nemalhavebla gvidosigno dum kolektiva decidigho, char estas la sola maniero laù kiu unuecon de pensado kaj agado oni povas atingi. For de instigi la punigan spiriton kiu tiom ofte maskeradis je ties nomo en la pasintaj epokoj, justeco estas la praktika esprimo de la konscio ke, en la atingo de homa progreso, la interesoj de la individuo kaj tiuj de la socio estas interplektite ligitaj. Ghis tiam, kiam la justeco ighas gvidanta prizorgo de homaj interrilatoj, interkonsiligha etoso kuraghighas kiu permesas senpartie ekzameni la diversajn eblecojn kaj la ghustajn agadojn elekti. En tia etoso, la chiamaj emoj al manipulado kaj al partieca spirito havas multe malpli da shancoj devojigi la decidadprocezon.

La konsekvencoj por la ekonomia kaj socia disvolvigho estas profundaj. La zorgo pri justeco protektas la taskon difini la progreson el la tento oferi la bonfarton de la tuta homaro - kaj ech de la planedo mem - por la avantaghoj kiujn teknologiaj eltrovegoj povas havebligi al privilegiitaj malpli- multoj. Koncepte kaj planade, ghi certigas, ke limigitaj rimedoj ne deturnighas al la postsekvado de projektoj superfluaj al esencaj sociaj aux ekonomiaj prioritatoj de iu komunumo. Chefe, nur tiuj disvolvighaj programoj kiujn oni perceptas kiel plenumantaj la bezonojn de la homaro kaj estantaj justaj kaj egalecaj havos shjancon akiri la sindevigon de la homamasoj che kiuj realigon dependos. La aplikeblaj homaj kvalitoj kiaj honesteco, volo labori kaj kunlaborema spirito sukcese uzighas al la plenumado de enorme postulemaj kolektivaj celoj kiam chiu sociano - ja chiu elementa grupo ene de la socio - povas certighi, ke ilin protektas normoj kaj ke al ili garantias profitoj, kiuj aplikighas egale al chiuj.

Che la koro de la diskutado de strategio de socia kaj ekonomia disvolvigho tial kushas la decidotajho pri homaj rajtoj. La formigo de tia strategio postulas, ke la promocio de homaj rajtoj estu liberigita de la premo de la falsaj klasifikoj, kiuj tiom longe ilin otaghis. La zorgo, ke chiu homo ghuu la liberecon de pensado kaj agado kondukanta al ties persona disvolvigho ne pravigas la kulton de individuismo kiu tiom profunde koruptas multajn ejojn de la nuntempa vivo. Nek zorgo certigi la bonfarton de la socio kiel tuto devigas la diigon de la shtato kiel la supozita fonto de la homara bonfarto. Malege, la historio de la nuna jarcento montras tute tro klare, ke tiaj ideologioj kaj la partizanaj tagordoj al kiuj ili kondukas estas mem la chefaj malamikoj de la interesoj, kiujn ili pretendas servi. Nur estas en interkonsiligha kadro, ebligita dank' al konscio de la organika unueco de la homaro, ke chiuj aspektoj de la demando pri homaj rajtoj povas trovi legitiman kaj kreivan esprimon.

Hodiaù, la peranto al kiu transdonighas la tasko krei chi tiun kadron kaj liberigi la promociadon de la homaj rajtojn el tiuj, kiuj ghin ekspluatus estas la sistemo de internaciaj institucioj naskitaj el la tragedioj de du ruinigaj mondmilitoj kaj de la sperto de tutmonda ekonomia rompigho. Signifoplene, la esprimo "homaj rajtoj" ghenerale uzighis nur ekde la oficialigo de la Charto de la Unuighinta Landaro en 1945 kaj la adoptigho de la Universala Deklaro de Homaj Rajtoj, tri jarojn poste. En chi tiuj historifarantaj dokumentoj formala agnosko donighis al respekto por socia justico kiel reciproko al la starigo de monda paco. La fakto, ke la Deklaro aprobighis sen kontraùigho en la Ghenerala Asembleo donis al ghi ekde la komenco aùtoritaton kiu konstante kreskis en la postaj jaroj.

La aktiveco plej intime ligita al la konscio, kiu distingas la homan naturon, estas la esplorado de unuopuloj de la realeco por si. La libereco serchi la celon de la ekzisto kaj disvolvi la donacojn de la homa naturo kiuj igas ghin plenumebla bezonas protektadon. La homoj devas esti liberaj scii. Ke tian liberecon oni ofte misuzas kaj ke tian misuzadon malghustege kuraghigas karaterizoj de la nuntempa socio ne malpliigas entute la validecon de la impulso mem.

Estas chi tiu distingiga konscio kiu donas la moralan devigon por la eldirado de multaj el la rajtoj enskribitaj en la Universala Deklaro kaj la rilataj Interkonsentoj. Universala edukado, libereco de movado, aliro al informado kaj la oportuno partopreni en politika vivo estas chiuj aspektoj de ties funkciado kiuj bezonas eksplicitan garantion de la internacia komunumo. La samo estas vera pri libereco de pensado kaj kredo, inkluzive religian liberecon kune kun la rajto havi opiniojn kaj esprimi tiujn opiniojn taùge.

Pro tio, ke la korpo de la homaro estas unu kaj nedividebla, chiu membro de la raso naskighas en la mondon kiel prizorgo de la tuto. Tiu respondeco konsistigas la moralan fundamenton de plejmultaj aliaj rajtoj, - precipe ekonomiaj kaj sociaj -, kiujn la diversaj fakoj de Unuighinta Landaro same provas difini : la rajton al la sekureco de la familio kaj de la hejmo, la rajton al la aparteneco kaj al la privata vivo, chiuj estas implikitaj en tia respondeco. La sindevigoj che la komunumo etendighas al la providado de pagita laboro, mensa kaj fizika sanprizorgado, socia sekureco, justa salajro, ripozo kaj libertempon kaj aro da aliaj raciaj atendoj che la individuaj socianoj.

La principo de kolektiva respondeco kreas ankaù la rajton de chiu homo atendi, ke tiuj kulturaj kondichoj nepraj por ties identeco ghuu la protektadon de landa kaj internacia juro. Multe simile al la rolo, kiun ludas la genetika ujo en la biologia vivo de la homaro kaj ties medio, la grandega richeco de kultura diverseco atingita dum jarmiloj estas esenca al la socia kaj ekonomia disvolvigho de homa raso, kiu spertas sian kolektivan maturighon. Ghi reprezentas heredajhon kiu devus fruktighi kadre de monda civilizo. Unuflanke, necesas protekti la kulturajn esprimojn el la materiismaj sufokaj influoj nun regantaj. Aliflanke, necesas permesi al la kulturoj interagi kune kun la aliaj por formi modelojn de civilizo en daùra shanghighado, libere de manipulado por partiecaj politikaj celoj.

"La lumo de la homoj", diras Bahá'u'lláh, "estas Justeco. Ne estingu ghin per la kontraùaj ventoj de subpremo kaj tiraneco. La celo de justeco estas la aperigo de unueco inter la homoj. La oceano de dia sagheco ondas en tiu chi ekzaltita vorto, dum la libroj de la mondo ne povas enteni ghian internan signifon."

Reveno al la Komenco.
Konsultado kaj Partoprenado Chiunivele

Por ke la modelo de homaj rajtoj nun en la proceso de formulado de la komunumo de landoj estu promociita kaj starigita kiel gheneralaj internaciaj normoj, fundamenta redifino de homaj interrilatoj postulighas. Hodiaùaj konceptoj laù kiuj kio naturas kaj ghustas en rilatoj, - inter homoj, inter chi tiuj kaj la naturo, inter individuo kaj socio aù inter la membroj de la socio kaj ghiaj institucioj -, spegulas nivelojn de kompreno atingita de la homa speco dum la pli fruaj kaj malpli maturaj shtupoj de sia evoluo. Se veras ke la homaro nun aliras la plenkreskan aghon, ke chiuj teranoj formas unu popolon kaj ke justeco estu la gvidprincipo de la socia organizado, tial ekzistantaj konceptoj kiuj naskighis el nescio pri tiuj novaj realecoj estu refanditaj.

Movado en chi tiu direkto apenaù ekas. Ghi kondukos sin rivelante al nova komprenigho de la familio kaj de la rajtoj kaj respondecoj de chiu el ties membroj. Ghi tute transformos la rolon de la virinoj je chiu nivelo de la socio. Ties efiko reordigante homajn rilatojn al la laboro, kiun ili faras kaj ilian komprenighon de la loko de ekonomia aktiveco en iliaj vivoj estos largha. Ghi alportos profundajn shanghojn en la direktado de la homaj aferoj kaj en la institucioj kreitaj por asekurigi tiun administradon. Ghi instigos la neregistarajn organizojn, pli kaj pli multnombrajn, raciigi iliajn aktivecojn. Tiu certigos la kreadon de deviga legharo kiu protektos kaj la medion kaj la pridisvolvighajn bezonojn de chiuj popoloj. Finkonklude, la strukturigo aù la transformado de la sistemo de la Unuighinta Landaro kiun tiu movado jam iniciatis sendube kondukos al la establo de monda federigho de landoj kun ties propraj leghofaraj, juraj kaj administraj instancoj.

Kore de tiu tasko por rekonceptigi la sistemon de la homaj interrilatoj trovighas la procezo kiun Bahá'u'lláh nomas interkonsiligho. "En chio necesas interkonsilighi", estas lia avizo. "La matureco de la dono de kompreno manifestighas per interkonsiligho".

La normo de verserchado, kiun postulas tiu procezo ege superas la manierojn de traktado kaj de kompromiso kiuj tendencas karakterizi la hodiaùa diskutado pri la homaj aferoj. Ghi ne povas esti efektivigita, - kaj ghia sukceso ech serioze estas malavantaghigita -, en kontesteca kulturo kiu estas alia ghenerale disvastigita ero de la nuntempa socio. Debatoj, propagando, la kontraùeca metodo kaj la tuta ilaro de partianeco kiu delonge estis familiaraj eroj de kolektiva agado, chiuj fundamente estas malutilaj al ghia celo : tio estas atingi interkonsenton pri la vero de iu certa situacio kaj pri la plej sagha elekto de agado el inter la eblecoj haveblaj ajnamomente.

Tio, kion Bahá'u'lláh proponas estas interkonsiligha procezo en kiu la individuaj partoprenantoj provas transcendi iliajn respektivajn vidpunktojn por funkcii kiel la membroj de organismo kiu havas siajn proprajn interesojn kaj celojn. En tia atmosfero karakterizita de kaj honesteco kaj rekteco kaj ghentileco, ideoj apartenas ne al la individuo kiu ilin esprimas dum la diskutado, sed al la tuta grupo kiu povas akcepti, forjheti aù modifi ilin kiel shajna plej bone servas al la celo postsekvata. Interkonsiligho sukcesas nur kiam chiuj partoprenantoj subtenas la decidojn fine alprenitajn, senkonsidere al la unuopaj opinioj kun kiuj ili eniris la diskutadon. Tiakondiche, provita decido povas esti facile reprikonsiderata se sperto elmontras iujn mankojn.

Vidita sub tiu angulo, interkonsiligho estas la funkcianta esprimo de justeco en la homaj aferoj. Ghi estas tiel grava al la sukceso de kolektiva agado ke ghi devas konsistigi bazan elementon por daùriva strategio de socia kaj ekonomia disvolvigho. Fakte, la partoprenado de la individuoj che kies sindevo kaj la strebado dependas por sukcesigi tian strategion efektivighas nur kiam interkonsiligho estas la organiza principo de chiu projekto. "Neniu homo povas atingi sian veran pozicion", avizas Bahá'u'lláh, "escepte per sia justeco. Neniu potenco povas ekzisti escepte per unueco. Neniu bonstato kaj neniu bonfarto povas esti atingitaj escepte per interkonsiligho".

Reveno al la Komenco.
Scienco kaj Religio : La Du Flugiloj de la Homaro

La taskoj devigataj en la disvolvigho de globa socio postulas nivelojn de kapablo kiuj superas chion kion la homa raso ghis nun sukcesis kunigi. La atingo de tiuj niveloj necesigos grandegan pligrandighon pri la aliro al scio che la individuoj kaj sociaj organizoj same. Universala edukado estos nemalhavebla kontribuanto al chi tiu proceso de kapablopligrandigado sed la strebado sukcesos nur kiam homaj aferoj estas reorganizitaj por ebligi kaj individuojn kaj grupojn en chiu sektoro de socio akiri sciadon kaj ghin apliki al la formado de homaj aferoj.

Laùlonge de registrita historio, homa konscio dependis de du bazaj sciaj sistemoj tra kiuj ties kapabloj progrese esprimighis : scienco kaj religio. Tra tiuj du periloj, la rasa sperto organizighis, ties medio estis interpretata, ties maleksplicitaj potencoj estis esplorataj, kaj ties morala kaj intelekta vivo estis disciplinigita. Ili agadis kiel la veraj originaloj de civilizo.

Konsiderante la preskaù universalan respekton kiun hodiaù ghuas scienco, ties diplomoj bezonas ne pli da klarigado. En la kunteksto de strategio por socia kaj ekonomia disvolvigxo, la demando pli vere estas kiel scienco kaj teknologio estu organizita. Se la laboron farendan oni rigardas chefe kiel la privilegia kampo de regantaj elitoj vivantaj en malgranda nombro da landoj, evidentas, ke la grandega fosajjo kiun tia arangho jam kreis inter la mondaj richularo kaj malrichularo nur daùre plilargxighos, kun malsukcesegaj konsekvencoj por la monda ekonomio jam prinotite. Jes ja, se la plejparton de la homaro oni daùre rigardos kiel uzantoj de scienco kaj teknologio kreitaj aliloke, do programojn shajne konceptitaj por plenumi iliajn bezonojn oni ne rajtas nomi ilin "pridisvolvighaj".

Centra defio, tial - kaj tiu estas grandega - estas la pliigho de scienca kaj teknologia aktiveco. Iloj de socia kaj ekonomia shanghigho tiom potencaj devas chesi esti la heredajho de avantaghaj partoj de la socio, kaj devas esti tiel organizita por permesi al la homoj chie partopreni tian aktivecon surbaze de kapablo. Krom krei programojn kiuj alirebligas la bezonatan edukadon por chiuj kiuj kapablas profiti el ghi, tia reorganizado postulos la establon de praktike funkciantaj studejoj, tra la tuta mondo, institucioj kiuj pliigos la kapablecon de la mondaj popoloj partopreni en la produktado kaj en la aplikado de la scio. Strategio de disvolvigho, rekonante la grandan malsamecon de individua kapablo, devas akcepti kiel chefan celon ebligi chiujn teranojn aliri laù egala bazo la procesojn de scienco kaj teknologio kiuj estas ties komuna prerogativo pro naskigho. La kutimaj argumentoj por pluigi la ekzistantan staton chiutage malpli fortighas dum la akcelanta revolucio pri komunikad- teknologioj nun portas informadon kaj trejnadon atinge de vastaj nombroj de homoj chirkaù la globo, kie ajn ili trovighu, kaj kio ajn iliaj kulturaj vivospertoj estu.

La defioj kiuj staras antaù la homaro en ties religia vivo se malsamaj laù karaktero estas egale timigaj. Por la vasta plimulto de la monda loghantaro, la ideo ke la homa naturo havas spiritan dimension - ja ke ties fundamenta identeco estas spirita - estas vero bezonanta neniun demonstron. Estas percepto de la realeco kiu povas esti malkovrita en la plej fruaj registrajhoj de la civilizo kaj kiun kultivis dum pluraj jarmiloj chiu el la grandaj religiaj tradicioj de la homara historio.Ghiaj daùraj realigoj en juro, la belartoj, kaj la civilizado de homa interrilatado estas tio, kio donas signifon kaj substancon. Iel aù alimaniere, ties inspiroj estas chiutaga influo en la vivoj de la plimulto de la homoj surteraj kaj, kiel eventoj chirkaù la mondo hodiaù dramece montras, la sopiroj kiujn ghi vekas estas kaj neestingeblaj kaj nekalkuleble potencaj.

Shajnus evidente tial, ke streboj ajnaj por progresigi la homaron devas serchi por elcherpi kapablojn tiom universalaj kaj ege kreivaj. Kial, do, la spiritaj decidotajhoj starantaj antaù la homaro ne estis centraj al la pridisvolvigha traktado ? Kial la plimulto de la prioritatoj - ja la plimulto de la supozoj subtenantaj la interlandan pridisvolvighan tagordon decidighis ghis nun de materiismaj mond- rigardoj kiujn nur malgrandaj malplimultoj de la tera loghantaro apogas ? Kiom serioze oni taksu laùdiran sindevigon al la principo de universala partoprenado, kiu neas la validecon de la parto- prenanta difina kultura sperto ?

Oni povas kontraùargumenti, ke, char spiritaj kaj moralaj aferoj estis historie ligitaj kun konkurantaj teologiaj doktrinoj kiuj estas ne cedemaj al objektiva pruvado, chi tiuj aferoj trovighas ekster la kadro de la pridisvolvighaj prizorgoj de la internacia komunumo. Konsenti al ili ajnan gravecon signifus malfermi la pordon al precize tiuj dogmaj influoj kiuj nutris la sociaj konfliktoj, kaj baris la homan progreson. Estas sendube iomete da vero en tiu argumento. La subtenantoj de la diversaj teologiaj sistemoj de la mondo portas pezan respondecon, ne nur pro la malbona reputacio en kiun kredo mem falis inter multaj progresemaj pensantoj, sed ankaù pro la malebligoj kaj malfideloj donitaj al la homara daùra diskutado pri spirita signifo. Tamen, konkludi el tio ke la respondo kushas en tio, ke malkuraghighu la sercxado de spirita realeco kaj ignorighu la plej profundaj radikoj de homa motivado estas memevidenta trompajho. La sola rezulto, ene de tio, kion tia cenzurado plenumis dum lastatempa historio, estas liveri la formadon de la homara estonteco en la manojn de nova ortodokseco, tiu, kiu argumentas, ke la vero estas nemorala kaj la faktoj estas sendependaj de la valoroj.

Pri la tera ekzisto, multaj el la plej grandaj sukcesoj de la religio estis moraloj laù karaktero. Per ties instruoj kaj per la ekzemploj de homaj vivoj prilumitaj de tiuj instruoj, homamasoj el chiuj epokoj kaj landoj disvolvis la kapablon ami. Ili lernis disciplinigi la animalan flankon de ilia naturo, oferi multe por la komuna bono, praktiki pardonon, malavarecon kaj konfidon, uzi richecon kaj aliajn rimedojn laù manieroj kiuj antaùenigas la civilizon. Instituciaj sistemoj estis konceptitaj por traduki, tiujn moralajn antaùenirojn en normojn de socia vivo vastaskale. Iel ajn ili estu obskuritaj de dogmaj akumulighoj kaj estu deturnitaj de intersektaj konfliktoj, la spiritaj elanoj instigitaj de tiaj eminentegaj kiaj estis figuroj kiel Krishno, Moseo, Budho, Zoroastro, Jesuo kaj Mahometo ekzercis la plej profundan influon sur la civiliziga procezo de la homa karaktero.

Char, pro tio ke la defio estas la potencigo de la homaro per vasta pligandigho pri aliro al scio, la strategio, kiu povas ebligi la celon, oni devas konstrui laù daùranta kaj pliintensighanta dialogo inter scienco kaj religio. Evidentas - aù tio devus tiel esti hodiaù - ke en chiu sfero de la homa aktiveco kaj en chiu nivelo, la klarvidoj kaj la lertoj kiuj reprezentas sciencan atingon devus alrigardi la forton de spirita sindevigo kaj morala principo por sekurigi ilian taùgan aplikon. Homoj bezonas lerni, ekzemple, apartigi fakton disde konjektoj - ja, por distingi inter subjektivaj vidpunktoj kaj objektiva realo; la kiomo, al kiu individuoj kaj institucioj tiel ekipitaj povas kontribui al homa progreso, tamen, decidighas laù ilia sindevigo al vero kaj ilia malligigho el la impulsoj de iliaj propraj interesoj kaj pasioj. Alia kapablebleco kiun scienco devas disvolvi che chiuj homoj estas pensi procese, inkluzivante la historian proceson ; tamen, se chi tiu intelekta antaùeniro kontribuu laste al helpanta disvolvigho, ties perspektivo devas esti senigite je antaùjughoj de raso, kulturo, sekso aux sekta kredo. Simile, la trejnado kiu povas ebligi la teranojn partopreni en la produktado de la richajhoj kontribuos al la atingo de la celoj de disvolvigho nur laù la mezuro en kiu tia ekflugo estas lumigita de la spirita vizio kiu volas ke servi la homaron estu la ekzistotialo tiom de la individua vivo kiom de la socia organizado.

Reveno al la Komenco.
Nova Etiko por la Laboro / Nova Statuto por la Virinoj

Estas en la kunteksto de la plialtigo de la nivelo de la homaj kapabloj per la plivastigo de la sciado che chiuj niveloj ke la ekonomiaj problemoj alfrontantaj la homaron devas esti traktata. Kiel la sperto de la lastatempaj jardekoj ghin demonstris, la materiaj entreprenoj kaj la avantaghoj ne povas esti konsiderataj kiel celoj en si mem. Ilia valoro konsistas ne nur per la provizado de bazaj bezonoj pri loghado, manghado sanprizorgado kaj aliaj, sed ankaù pliiganta la atingon de homaj kapabloj. La plej grava rolo, kiun ekonomiaj penoj devas ludi en la disvolvigho kushas en tio, ke oni ekipu homojn kaj instituciojn per la rimedoj laù kiuj ili povas plenumi la veran celon de disvolvigho: tio estas, ekfondanta novan socian ordon, kiu povas kulturi la senlimajn potencialojn kashitajn en la homa konscio.

La defio pri ekonomia pripensado kaj institucioj estas akcepti senhezite chi tiun celon de disvolvigho kaj ties propra rolo kuraghiganta kreadon de la rimedoj por plenumi ghin. Nur chi tiel ekonomiiko kaj la parencaj sciencoj povu sin liberigi disde la kontraùondo de la materiismaj priokupoj, kiuj nun distras ilin kaj plenumi ilian latentan kapablon kiel iloj nemalhaveblaj por realigi homan bonfarton laù la plena senco de la vorto. Nenie estas la bezono por rigora interparolado inter la laboro de la scienco kaj la inspiroj de la religio pli evidenta.

La problemo pri malricheco estas ghusta ekzemplo. Proponoj kiuj celas ghin trakti bazighas sur la konvinko, ke la materiaj rimedoj ekzistas aù povas esti kreitaj de scienca kaj teknologia entreprenado kiuj malpliigos kaj fine tute forigos chi tiun malnovegan kondichon kiel karakterizon de la homa vivo. Grava tialo pro kiu tia sensharghigho ne plenumighas estas, ke la necesaj sciencoj kaj teknologiaj antaùeniroj respondas al aro de prioritatoj kiuj nun malrekte rilatas al la veraj interesoj de la ghenerala homaro. Radikala reordigado de tiuj prioritatoj nepras se la shargho de malricheco estu fine forprenita de la mondo. Tia atingo postulas decidintan serchon por ghustaj valoroj, serchado kiu provos profunde kaj laj la spiritajn kaj la sciencajn rimedojn de la homaro. Religio estos severe malrapidigita kontribuante al chi tiu kuna entrepreno tiom longe kiom ghi estos malliberigita de sektaj doktrinoj, kiuj ne povas distingi inter kontento kaj nura pasiveco kaj kiuj instruas, ke malricheco estas de la che-tera unuo esenca trajto, kies eskapo trovighas nur en la postviva mondo. Por partopreni efike en la lukto porti materian bonfarton al la homaro, la religia spirito devas trovi - en la Fonto de inspiro el kiu ghi shprucas -, novajn konceptojn kaj principojn alrilataj epokon kiu serchas starigi unuecon kaj justecon en homaj aferoj.

Senlaboreco antaùmetas similajn traktojn. En la plejparto de nuntempa pensado la koncepto pri laboro grandparte reduktighis al tiu de profitiga ofico celata al akiranta la rimedojn por la konsumado de haveblaj varoj. La sistemo estas rondiranta : akirado kaj konsumado rezultanta en la daùrigado kaj etendigho de la produktado de varoj kaj sekure en la subtenado de pagita laboro. Konsideritaj unuope, chiuj el chi tiuj aktivecoj estas esencaj al la bonfarto de la socio. Tamen, la neadekvateco de la tuta koncepto videblas en kaj la apatio, kiun la sociaj komentistoj rimarkas che granda nombro de la laborantoj en chiu lando kaj la malkuraghigho de la kreskantaj armeoj de la senlaboruloj.

Tial, ne surprizige, estas pliighanta rekono, ke la mondo urghe beezonas novan "etiko de la laboro". Chi-rilate denove, nenio malpli ol la envidoj estigitaj de la kreema interrilatado de la sciencaj kaj religiaj sistemoj de kono povas produkti tiom fundamentan reorientighon de kutimoj kaj sintenoj. Malsimile de bestoj, kiuj dependas por ilia vivteno, el tio kion ilia medio ofertas al ili, homoj estas alvokitaj esprimi la grandegajn kapablojn kashitaj ene de ili per fruktodona laboro por kontentigi siajn proprajn bezonojn kaj tiujn de la aliaj. Agante tiel ili partoprenas, ech se modeste, al la procezoj de antaùenigado de la civilizo. Ili plenumas celojn kiuj unuigas ilin al aliaj. Ghis tiom, kiom laboron oni faras konscie en spirito de servado al la homaro, diras Bahá'u'lláh, tiu laboro estas formo de pregho, iu maniero adori Dion. Chiu individuo havas la kapablon projekcii sin en tiu lumo, kaj estas al tiu neforlasebla kapablo de la memo ke strategio de disvolvigho devas alvoki, kia ajn estu la naturo de la planoj postsekvataj, kiaj ajn estu la rekompencoj, kiujn ili promesas. Neniu pli mallargha perspektivo iam ajn elvokos el la popoloj de la mondo la grandecon de peno kaj sindevigo kiun la ekonomiaj taskoj estontaj postulos.

Defio de simila naturo konfrontas ekonomian pripensadon rezulte de la naturmedia krizo. La erarigoj en teorioj bazitaj sur la kredo, ke estas neniu limo al la kapablo de la naturo plenumi iun ajn postulon, kiun faras homoj nun estas malsentimentale malkashitaj. Kulturo kiu ligas absolutan valoron al disvastigho, al la profitoj kaj al la kontentigo de individuaj deziroj estos devigata rekoni ke tiaj celoj ne estas, per si mem, realismaj gvidlinioj por politikoj. Maladekvataj ankaù estas aliroj al ekonomiaj aferoj kies decidofarantaj iloj ne kapablas trakti kun la fakto, ke la plio de la grandaj defioj estas globaj anstataù specifaj laù grandeco.

La sincera espero ke chi tiu morala krizo povas iel esti solvita diigante la naturon mem estas nur evidenta signo de la spirita kaj intelekta malespero, kiun la krizo kreis. Rekono, ke kreado estas vivanta tuto kaj ke la homaro havas la respondecon prizorgi chi tiun tuton - estas ja bonvena - ne reprezentas influon kiu per si mem povas starigi en la konsciecon de homoj novan sistemon de valoroj. Nur sukcesego en komprenado kiu estas samtempre scienca kaj spirita en ties plenaj sencoj povigos la homan rason akcepti la konfidon, al kiu historio pelas ghin.

Frue aux malfrue, chiuj homoj devos reakiri ekzemple la kapablon je kontenteco, la bonvenigadon de morala disciplino kaj la sindedichon al devo kiujn ghis relative lastatempe oni konsideris esencaj trajtoj de estanta homo. Ripete tra la historio, la instruoj de la fondintoj de la grandaj religioj kapablis grade enprofundigi chi tiujn ecojn de karaktero en la amason de homoj, kiuj respondis al ili. La ecoj mem estas ech pli esencaj hodiaù sed ilia esprimo devas nun formighi taùge al la homara maturigho. Jen plia kazo laù kiu la defio de religio estas liberigi sin de la obsedoj de la pasinteco: kontenteco ne estas fatismo, moraleco dividas nenion kun la vivoneanta purismo kiu tiom ofte supozis ghin porparoli; kaj aùtentika sindedicho al devo elirigas sentojn ne de morala supereco sed de memvaloro.

La efiko de la obstina rifuzo al virinoj pri plena egaleco kun viroj ech pli akrigas la defion al scienco kaj religio en la ekonomia vivo de la homaro. Al chiu senpartia observanto la principo de la egaleco de la seksoj estas fundamenta al chiu realisma pripensado pri la estonta bonfartado de la tero kaj ties homoj. Ghi reprezentas veron pri homa naturo kiu atendis grandparte nerekonita dum la longaj epokoj de la homrasaj infanagho kaj dekkelkjarigho. "Virinoj kaj viroj", estas la emfaza aserto de Bahá'u'lláh "estis kaj chiam estos egalaj en la vido de Dio". La racia animo havas neniun sekson kaj kiaj ajn sociaj malegalecoj estis trudataj pro la travivaj devigoj de la pasinteco ili ne plu povas esti pravigitaj kiam la homaro staras che la sojlo de matureco. Sindevigo al la establo de plena egaleco inter viroj kaj virinoj en chiuj fakoj de la vivo kaj je chiu nivelo de la socio estos centra al la sukceso de la penoj koncepti kaj plenumi strategion de globa disvolvigho.

Jes ja, en iu grava senco progreso en chi tiu kampo estos mem mezuro de la sukceso de iu ajn programo de disvolvigxo. Konsiderante la vitalan rolon de la ekonomia aktiveco en la antaùenigo de la civilizo, videbla pruvo de la poo laù kiu disvolvigho progresas estos la tiomo al kiu virinoj gajnas aliron al chiuj vojiroj de ekonomia penado. La defio ne nur konsistas asekurigi egalecan disdonadon de la shancoj, ech se tio estu grava. Ghi postulas fundamentan rekonsideron de la ekonomiaj demandoj en maniero kiu alvokos la tutan partoprenon de kampo de la homa sperto kaj de la klarvida inspiro ghis nun ekskluzivita el la diskurso. La klasikaj ekonomiaj modeloj, kun iliaj senpersonaj merkatoj en kiuj la homoj kondutas kiel aùtonomiaj decidantoj de memrigardantaj elektoj ne servos la bezonojn de mondo, kiun motivas idealoj de unueco kaj de justeco. La socio pli kaj pli sin trovos kun la defio disvolvi novajn ekonomiajn modelojn formitaj de klarvidoj kiuj eliras el simpatia kompreno de dividata sperto, el la rigardado de homoj rilate aliajn kaj el rekono de la graveco al socia bonfarto pri la rolo de la familio kaj komunumo. Tia grava intelekta progresego - forte altruisma en fokuso - devas cherpi profunde el la spiritaj kaj sciencaj sentkapabloj de la homaro kaj jarmiloj da sperto preparis virinojn fari decidigajn kontribuojn al la komuna strebo.

Reveno al la Komenco.
Nova Difino kaj Nova Divido de la Povo

Konsideri transformighon de la socio laù chi skalo estas levi kaj la demandon pri la potenco, kiun oni povas jungi por tiun transformighon plenumi kaj la aferon malapartigeble ligita al la potenco; t.e. la aùtoritato kiu plenumos tiun povon. Kiel pri chiuj aliaj implikoj de la akcelanta itegrigho de la planedo kaj ties homaro ambaù el chi tiuj konataj vortoj - povo kaj aùtoritato - urghe bezonas redifinon.

Tra historio - kaj spite teologiajn aux ideologiajn trankviligojn malajn -, povon oni plejparte interpretis kiel avantaghon ghuita de personoj aù grupoj. Ofte ja ghi esprimighis simple laù rimedoj, kiujn oni uzas kontraù aliaj. Tiu interpreto de la povo ighis esense propra al la kulturo de disigo kaj de konflikto kiu karakterizis la homan specon dum la pasintaj jarmiloj, kiaj ajn estu la sociaj, religiaj aù politikaj dominantaj orientighoj tra iuj epokoj kaj en iuj partoj de la mondo. Ghenerale, la povo estis la signo de individuoj, de partioj, de popoloj, de klasoj aù de nacioj. Ghi estis kunligita pli al viroj ol al virinoj. Ghia chefa rezulto estis permesi al tiuj kiuj posedis ghin akiri, superregi, domini, rezisti, venki.

La rezultantaj historiaj procesoj respondecos pri kaj ruinigaj malantaùeniroj pri homa bonfarto kaj eksterorinaraj progresoj pri civilizo. Taksi la profitojn estas rekoni ankaù la malprogresojn same kiel la klarajn limojn rilate la kondutarojn kiuj ekigis ilin ambaux. Kutimoj kaj kondutoj ligitaj al la uzo de la povo kiuj aperis dum la longaj periodoj de la homara infanagho kaj dekkelkjarigho preteris la forajn limojn de ilia efikeco. Hodiaù, en epoko kiam la urghaj problemoj estas laùnature globaj, persisti en la ideo ke povo signifas privilegiojn por diversaj tavoloj de la homa familio estas grava teoria eraro kaj neniel interesas la ekonomian kaj socian disvolvighon de la planedo. Tiuj kiuj ankoraù alighas je ghi - kaj kiuj en pli fruaj epokoj povus konfide alighi je ghi - nuntempe trovas siajn planojn enplektitajn en neklarigeblajn chagrenojn kaj malhelpojn. En sia tradicia, konkurema esprimo, la povo estas tiom neaplikebla al la bezonoj de la homara estonteco kiom estus la teknologia tekniko pri fervoja movado pri la tasko lanchi artefaritajn satelitojn en orbitojn chirkaù la tero.

La analogio estas pli ol iomete taùga. La homan rason urghas la devigoj de sia propra maturigho sin liberigi de sia heredita kompreno pri kaj uzo de la povo. Ke ghi povas tion atingi estas demonstrita per la fakto ke, kvankam dominita de la tradicia koncepto, la homaro cxiam kapablis koncepti la povon laù aliaj formoj respondante al siaj esperoj. La historio donas sufichan pruvon ke, kiom ajn intermite kaj nekapable, homoj el chia deveno tra la tempoaghoj cherpis grandan gamon de fontoj ene de si. La plej evidenta ekzemplo estis eble la potenco de la vero mem, iu perilo de shanghigho ligita kun iuj el la plej grandaj antaùeniroj en la filozofia, religia, arta kaj scienca sperto de la raso. Same, la forto de karaktero reprezentas alian ilon por instigi grandegan respondon, kiel tion faras la povo de ekzemplo, tiom en la vivo de la individuo kiom en la socio. Preskaù tute neestimata, estas la egeco de la forto, kiun generos la atingo de la unueco, influo "tiom potenca", kiu estas en la vortoj de Bahá'u'lláh, "ke ghi povas prilumi la tutan Teron".

La institucioj de la socio sukcesos riveli kaj direkti la kashitajn potencialojn en la konscio de la mondaj popoloj tiom, kiom la ekzercadon de aùtoritato regas principoj , kiuj harmonias kun la evolvantaj interesoj de rapide maturighanta homa raso. Inter tiuj principoj estas la devo, por tiuj kiuj posedas la aùtoritaton gajni la konfidon, la respekton kaj la sinceran subtenon de tiuj kiujn ili sopiras direkti la agojn; interkonsilighi, malferme kaj plej komplete, kun tiuj kies interesoj estas afektitaj de decidoj alprenitaj; taksi objektive kaj la realajn bezonojn kaj la aspirojn de la komunumoj kiujn ili servas; profiti el la scienca kaj morala antaùeneco por plej bone uzi la richfontojn de la komunumo, inkluzivante la energiojn de siaj anoj. Neniu unuopa principo de efika aùtoritato estas tiom grava kiom la prioritaton konstrui kaj daùrigi unuecon inter la socianoj kaj la anoj de ties administraj institucioj. Aludon oni jam faris el la intime ligita afero de sindevigo al la serchado por justeco en chiuj aferoj.

Evidente, tiaj principoj povas funkcii nur ene de kulturo kies spirito kaj metodoj esence estas demokratiaj. Diri chi tion tamen estas ne aprobi la ideologion pri partianeco, kiu chie aùdace prenis sur sin la nomon de demokratio kaj kiu, spite imponajn kontribuojn al homa progreso en la pasinteco hodiaù trovas sin enshlima en la cinikismon, apation kaj korupton kiujn ghi mem produktis. Por elekti tiujn kiuj devos preni kolektivajn decidojn je ghia nomo, la socio ne bezonas, kaj ghin ne bone servas la politika teatro de nomumadoj, kandidatecoj kaj vochpeta persvadado. Trovighas ene de la kapablo de chiuj homoj, dum ili ighas progrese edukitaj kaj konvinkitaj, ke iliajn verajn disvolvighajn interesojn servas la programoj proponitaj al ili adopti vochdonajn procedurojn kiuj grade rafinos la elektadon de siaj decidofaraj instancoj.

Dum la integrigho de la homaro akcelighas, tiuj, kiujn oni tiel elektos estos devigataj rigardi sian penojn laù globa perspektivo. Ne nur che la landa sed ankaù che la loka nivelo devus, laù la vidpunkto de Bahá'u'lláh, konsideri sin respondecaj pri la bonfarto de la tuta homaro.

Reveno al la Komenco.
Mondo Malaperas, Alia Mondo Barakte Naskighas

La tasko por krei strategion de globa disvolvigho kiu akcelos la maturighon de la homaro konsist- igas la defion fundamente reformi chiujn sociajn instituciojn. La agantoj al kiuj la defio sin direktas estas chiuj terloghantoj : la gheneraligho de la homaro, membroj de regantaj institucioj che chiuj niveloj, homoj servantaj en agentej de internacia kunordigado, sciencistoj kaj prisociaj pensantoj, chiuj kiuj estas dotitaj de artaj talentoj aù kun aliro al la amaskomunikilaro kaj gvidantoj de organizoj neregistaraj. La bezonata respondo devas bazighi sur senkondicha rekono de la unueco de la homa gento, sindevigo al la starigo de justeco kiel la organiza principo de la socio kaj iu ghisfundeco ekspluati maksimume la eblecojn, kiuj sistema dialogo inter la scienca kaj religia epokspirito de la raso povas konporti al la pliigado de homa kapablo. Tiu entrepreno postulas radike repripensi la plimulton de la konceptoj kaj de la hipotezoj kiuj regas la ekonomian kaj socian vivon. Ghi ankaù devas esti kunigita al kredo ke, kiom ajn longa la proceso kaj kiujn ajn malprogresojn oni renkontu, la regado de homaj aferoj povas direktighi laux la veraj bezonoj de la homaro.

Estas nur se la infanagho de la homaro vere finighis kaj se la unuaj signoj de la plenkreska agho komencas aùrori, ke tia vizio de la homaro povas reprezenti ion pli ol alia utopia miragho. Imagi, ke strebon de la grandeco antaùvidata chi tie povas elvoki malkuraghigitaj kaj reciproke malamikaj popoloj estas vojiri kontraù la tuto de ricevita sagho. Nur se la direkto de la socia evoluo atingis unu el tiuj decidigaj turnopunktoj kie chiuj fenomenoj de la ekzisto subite estas kondukitaj en novajn etapojn de ilia disvolvigho, kiel tion asertas Bahá'u'lláh, ke tia eventualeco povas esti konceptita. La profunda konvinko ke tiom granda transformado de la homa konscio nun okazas inspiris la ideojn elmontritaj en chi tiu deklaro. Al chiuj, kiuj rekonas en ghi familiarajn inklinojn el siaj propraj koroj, la vortoj de Bahá'u'lláh alportas sekurecon, ke Dio chi tiun senkompraran tagon dotis la homaron kun spiritaj richfontoj plene egalaj al la defio :

"Ho vi kiuj loghas la cxielon kaj la teron ! Jen aperis kio neniam antaùe aperis.

Chi tio estas la Tago, en kiu la plej elstaraj favoroj elvershighas sur la homojn, la Tago en kiu Lia plej potencega graco enfluis chion kreitan."

La konfuzo kiu konvulsias la homajn aferojn estas senprecendenca, kaj multaj el ghiaj konsekvencoj estas grandege detruaj. Dangheroj ankoraù neniam imagitaj minacas misvojigitan homaron. La plej grava eraro kiun povus fari, en tiu kritika momento, la direktantoj de la mondo estus permesi, ke la nuna krizo jhetu dubon pri la fina rezulto de la procezo kiu disvolvighas. Mondo estas malaperanta kaj nova baraktas por naskighi. La kutimoj, la sintenoj kaj la institucioj kiuj akumulighis dum la jarcentoj estas elprovitaj al testoj kiuj estas tiom necesaj al la homa disvolvigho kiom ili estas neeskapeblaj. Tio, kio estas postulata de la popoloj de la mondo estas demonstri ioma kredo kaj firmeco por egali al la enormaj energioj pere de kiuj la Kreinto de chio dotis chi tiun spiritan printempon de la raso. Bahá'u'lláh lanchas tiun alvokon :

"Estu unuigitaj en viaj interkonsilighoj, estu unuigitaj en viaj pensoj. Ke chiu mateno estu pli bona ol la hieraùo kaj chiu morgaùo pli richa ol sia antaùo. La merito de la homo ne kushas en la elmontrado de siaj richajhoj sed en la servado kaj la virto. Zorgu purigi viajn parolojn el la frivolaj fantazioj kaj el materiaj deziroj kaj ke viaj agoj estu senigitaj de chia ruzo kaj de chia malfidemo. Ne perdu la richecon de viaj altvalorajn vivojn por persekuti malbonan kaj koruptitan inklinon; ke viaj ellaborajhoj ne servu promocii viajn personajn interesojn. Estu malavara en viaj tagoj de abundo kaj paciencaj dum la horoj de malfelicho. Fiasko estas sekvita de sukceso, kaj ghojajn festojn sekvas lamentadoj. Protektu vin el pigreco kaj el mallaboremo kaj, alkrochu vin, chu junaj chu maljunaj, chu humilaj chu grandaj, al tio kio profitas al la homaro. Atentu, ke vi ne semu la grenojn de malkonkordo inter la homoj kaj ne plantu la dornojn de dubo en purajn kaj radiantajn korojn."

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >