Reveno al B.E.L.

PREGHOJ BAHA-AJ


Preghoj revelaciitaj de Bàb.

Preghoj revelaciitaj de Bahà'u'llàh.

Preghoj revelaciitaj de 'Abdu'l-Bahà.

Apartaj preghoj



Preghoj de Bàb

Gloro estu al Vi, ho Eternulo, Vi Kiu ekzistigis chion kreitan per la potenco de Via ordono. Ho Eternulo ! Asistu tiujn, kiuj abnegaciis chion alian krom Vi, kaj donu al ili grandan venkon. Sendu sur ilin, ho Eternulo, la tutan aron da angheloj en la chielo kaj sur la tero kaj chie inter tiuj, por helpi Viajn servantojn, por asisti kaj fortigi ilin, por igi ilin kapablaj atingi sukceson, por subteni ilin, por kroni ilin per gloro, por doni al ili honoron kaj altecon, por richigi ilin kaj por igi ilin triumfantaj en brila venko. Vi estas ilia Sinjoro, la Sinjoro de la chieloj kaj de la tero, la Sinjoro de chiuj mondoj. Plifortigu tiun chi Kredon, ho Eternulo, per la forto de chi tiuj servantoj kaj ebligu al ili superi chiujn popolojn de la mondo; char, vere, ili estas Viaj servantoj malligitaj de chio alia krom Vi, kaj Vi vere estas la protektanto de la fidelaj kredantoj. Permesu Vi, ho Eternulo, ke iliaj koroj, per lojaleco al tiu chi Via nerompebla Kredo, plifortighu super chio en la chielo kaj sur la tero kaj kio ajn estas inter ili; fortigu, ho Eternulo, iliajn manojn per la signoj de Via majesta potenco, por ke ili manifestu Vian potencon antaù la okuloj de la tuta homaro.
Báb

Chu estas alia foriganto de malfacilajhoj krom Dio ? Diru: Laùdata estu Dio ! Li estas Dio ! Chiuj estas Liaj servantoj kaj chiuj obeas Lian ordonon !
Báb

Diru: Dio sufichas al chio kaj super chio, kaj nenio en la chieloj nek sur la tero krom Dio sufichas. Vere, Li estas en Si Mem la Scianto, la Subtenanto, la Chio-pova.
Báb

Ho Eternulo ! Ebligu al chiuj popoloj de la mondo akiri enlason en la Paradizon de Via Kredo, por ke neniu kreito restu ekster la limoj de Via bonshato. De pratempoj Vi estas potenca fari kio ajn plachas al Vi kaj transcendanta chion ajn, kion Vi deziras.
Báb

Reveno al la Komenco.

Preghoj de Bahà'u'llàh

Envoku, ho Mia servanto, la versojn de Dio, kiujn ricevis vi, samkiel ili estas envokataj de tiuj
proksimighintaj al Li, por ke la dolcheco de Via melodio instigu vian propran animon kaj altiru la
korojn de chiuj homoj. Kiu tiel citas, en la privateco de sia chambro, la versojn revelaciitajn de Dio,
kaùzos la disigantajn anghelojn de la Chiopova disigi foren la bonodoron de la vortoj elbushitaj de li
kaj faros la koron de chiu honestulo altenpulsi. Kvankam li eble, unue, restas nekonscia pri ghia
efekto, tamen la beno de la graco donacita al li nepre devas pli aù malpli frue ekinflui je lia animo. Tiaj
estas la misteroj de la Revelacio de Dio dekretitaj per la bena Volo de Tiu, Kiu estas la Fonto de
potenco kaj sagho.
Bahà'u'llàh

Benita estas la punkto, kaj la domo, kaj la loko, kaj la urbo, kaj la koro, kai la monto, kaj la shirmejo,
kaj la kavo, kaj la valo, kaj la lando, kaj la maro, kaj la insulo, kaj la kampo, kie oni Dion mencias kaj
Lin laùde gloras.
Bahà'u'llàh

Chiuj laùdoj, ho mia Dio, estu al Vi, Kiu estas la Fonto de chia gloro kaj majesto, de grandeco kaj honoro, de suvereneco kaj regheco, de alteco kaj favoro, de sankta timo kaj potenco. Kiun ajn Vi volas, Vi altiras al la Plej Sankta Oceano, kaj al kiu ajn Vi deziras, Vi donacas la honoron konfesi Vian Eternan Nomon. El chiuj, kiuj estas en la chielo kaj sur la tero, neniu povas rezisti la efikon de Via suverena volo. De eterne Vi regas la tutan kreitaron, kaj Vi chiam regados super chiuj kreitajhoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la chiopova, la Plejlaùdegata, la Plejpotenca, la Plejsagha. Lumigu, ho Eternulo, la vizaghojn de Viaj servantoj, por ke ili vidu Vin, kaj purigu iliajn korojn, por ke ili turnu sin al la kortego de Viaj chielaj favoroj kaj konfesu Tiun, Kiu estas Via Malkashanto kaj la Fonto de Via Esenco. Vere, Vi estas la Reganto de chiuj mondoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Senlima, la Chion- venkanta.
Bahá’u’lláh

Laùdegata estas Via nomo, ho Eternulo mia Dio ! Vi estas Tiu, Kiun chio adoras kaj Kiu Mem adoras nenion, Kiu estas la Sinjoro de chio kaj estas nenies vasalo, Kiu scias chion kaj estas konata de neniu. Vi deziris konigi Vin al la homoj; tial Vi, per unu vorto el Via busho, ekestigis la kreajharon kaj formis la universon. Ne estas alia Dio krom Vi, la Formanto, la Kreanto, la Chiopova, la Plejpotenca. Mi petegas al Vi, je ghuste tiu vorto, kiu ekbrilis super la horizonto de Via volo, ebligu al mi trinki profunde el la vivakvoj, per kiuj vivigis Vi la korojn de Viaj elektitoj kaj vigligis la animojn de tiuj amantaj Vin, por ke mi chiutempe kaj chiakondiche mian vizaghon plene turnu al Vi. Vi estas la Dio de potenco, de gloro kaj graco. Ne estas alia Dio krom Vi, la Reganto Supera, la Chioglora, la Chioscia.
Bahá’u’lláh

Mi vekighis sub Via shirmo, ho mia Dio, kaj decas al tiu, kiu serchas tiun shirmon, restadi en la Sanktejo de Via protekto kaj la Fortikajho de Via defendo. Iluminu mian internan estajhon, ho mia Eternulo, per la majesto de la Tagigho de Via Revelacio, samkiel Vi iluminis mian eksteran estajhon per la matena lumo de Via favoro.
Bahá’u’lláh

Mi ellitighis chi-matene pro Via favoro, ho mia Dio, kaj iris for el mia hejmo, fidante tutplene je Vi kaj konfidante min al Via prizorgo. Donu al mi el la chielo de Via kompato benon Vian kaj ebligu al mi reveni hejmen tiel sekure, kiel vi ebligis al mi foriri sub Via protekto, kun miaj pensoj konstante fiksitaj al Vi. Ne estas alia Dio krom Vi, la Unusola, la Ne-komparebla, la Chioscia, la Plejsagha.
Bahá’u’lláh

Ho mia Dio, mia Mastro, la Celo de mia deziro ! Chi tiu servanto Via sopiras dormon en la shirmejo de Via kompato kaj ripozon sub la baldakeno de Via favoro, petegante Viajn prizorgon kaj protektadon. Mi petas Vin, ho mia Eternulo, je Via okulo nedorma, protekti miajn okulojn, ke ili vidu nenion krom Vi. Plifortigu, do, ilian vidpovon, por ke ili distingu Viajn signojn kaj ekvidu la Horizonton de Via Revelacio. Vi estas Tiu, antaù la signoj de Kies chiopotenco la kvintesenco de potenco tremas. Ne estas alia Dio krom Vi, la Chiopova, la Chionvenkanta, la Senkondicha.
Bahá’u’lláh

Glorata estu Vi, ho Eternulo mia Dio ! Mi petegas Vin je Li, Kiu estas Via Plej Alta Nomo, Kiun amare afliktis tiuj el Viaj kreitoj, kiuj rifuzis Vian veron, kaj Kiu estis chirkaùata de angoroj, kiajn neniu busho povus eldiri, permesu, ke mi memoru Vin kaj festu Vian laùdon en chi tagoj, kiam chiuj sin turnis for de Via beleco, disputis kontraù Vi kaj senestime sin turnis for de Tiu, Kiu estas la Revelacianto de Via Kredo. Ekzistas neniu, ho mia Eternulo, por helpi Vin krom Via propra Memo, kaj nenia potenco por Vin asisti krom Via propra. Mi petegas al Vi: faru min kapabla resti fidela al Via amo kaj Via memoro. Tio estas, vere, al mi ebla, kaj Vi estas Tiu, Kiu konas chion en mi. Vi vere estas la Konanto, la Scianto pri chio. Ne senigu min, ho mia Eternulo, je la briloj de la lumo de Via vizagho, kies klaro iluminas la tutan mondon. Ne estas alia Dio krom Vi, la Plejpotenca, la Plejglora, la Chiam-Pardonanta.
Bahá’u’lláh

Ho Vi, Kies vizagho estas la objekto de mia adoro, Kies beleco estas mia sanktejo, Kies restadejo estas mia celo, Kies laùdo estas mia espero, Kies providenco estas mia akompananto, Kies amo estas la kaùzo de mia estado, Kies mencio estas mia konsolo, Kies proksimeco estas mia deziro, Kies cheesto estas mia plej kara strebo kaj plej alta aspiro, mi petegas Vin ne deteni de mi, kion Vi ordonis por la elektitoj el inter Viaj sekvantoj. Kaj donacu al mi la bonon de tinu chi mondo kaj de la mondo venonta. Vi vere estas la Regho de chiuj homoj. Estas neniu Dio krom Vi, la Chiam- Pardonanta, la Plej Malavara.
Bahá’u’lláh

Laùdata estu Via nomo, ho Eternulo mia Dio ! Mi petegas Vin je Via Nomo, per kiu eksonis la Horo kaj venis la Relevigho, kaj kaptis timo kaj tremo chiujn, kiuj estas en la chielo kaj sur la tero, pluvigu el la firmamento de Via mizerikordo kaj el la nuboj de Via tenera kompatemo tion, kio ghojigos la korojn de Viaj servantoj, kiuj turnis sin al Vi kaj helpis Vian Aferon. Protektu Viajn geservantojn, ho mia Eternulo, kontraù la sagoj de vantaj kapricoj kaj vanaj imagoj, kaj donu al ili, el la manoj de Via graco, trinkon de la milde fluanta akvo de Via kono. Vere, Vi estas la Chiopova, la Plejalta, la Chiam- Pardonanta, la Plej Malavara.
Bahá’u’lláh

Kreu en mi puran koron, ho mia Dio, kaj renovigu en mi trankvilan konsciencon, ho mia Espero ! Per la spirito de potenco firmigu min en Via Kredo, ho mia Plejamata, kaj per la lumo de Via gloro revelaciu al mi Vian vojon, ho Vi, la Celo de mia deziro ! Per la potenco de Via transcenda forto levu min en la chielon de Via sankteco, ho Fonto de mia ekzisto, kaj per la brizoj de Via eterneco ghojigu min, ho Vi, Kiu estas mia Dio ! Viaj chiamaj melodioj spiru trankvilon sur min, ho mia Akompananto, kaj la richoj de Via praa vizagho liberigu min de chio krom Vi, ho mia Mastro, kaj la sciigo de la revelacio de Via nepereonta Esenco alportu al mi ghojon, ho Vi, Kiu estas la plej malkashita el la malkashitaj kaj la plej kashita el la kashitaj !
Bahá’u’lláh

Ho mia Dio, la Dio de donacado kaj kompato ! Vi estas la Regho, per Kies ordona vorto la tuta kreitaro estis kreita; kaj Vi estas tiu Chion-donanto, la faroj de Kies servantoj neniam malebligas al Li montri Sian favoron, nek nuligas la signojn de Lia donacemo. Permesu al chi tiu servanto, mi petegas al Vi, atingi tion, kio estas la kaùzo de lia savigho en chiu mondo el Viaj mondoj. Vere, Vi estas la Chio-pova, la Plej Potenca, la Chio-scia, la Plej-sagha.
Bahá’u’lláh

Glorata estu Via Nomo, ho Eternulo, mia Dio ! Mi petegas Vin je Via potenco, kiu chirkaùas chiujn kreitajhojn, kaj je Via suvereneco, kiu superas la tutan universon, kaj je Via Vorto, Kiu estas kashita pro Via sagheco kaj per Kiu Vi kreis la chielon kaj la teron, ke Vi ebligu al ni esti konstantaj en nia amo al Vi kaj en nia obeado al Via volo, kaj ke ni fiksu nian rigardon al Via Vizagho kaj atestu Vian gloron. Ebligu al ni, ho mia Dio, dissemi Viajn signojn inter Viaj kreitoj kaj gardi Vian Kredon je Via regno. Eterne Vi ekzistas sendepende de la mencio de chiuj el Viaj kreitoj kaj chiam restos tia, kia Vi estas. En Vin mi metas mian tutan konfidon, al Vi mi turnas mian vizaghon, la kordonon de Via amema prizorgo mi firme tenas, kaj al la ombro de Via kompato mi rapidas. Ne pelu min kiel chagreniton for el Via pordo, ho mia Dio, kaj ne detenu de mi Vian favoron, char nur al Vi mi sopiras. Ne estas alia Dio krom Vi, la Chiam-Pardonanta, la Plej-Donacema. Laùdado estu al Vi, ho Vi, Kiu estas la Plejamata de tiuj, kiuj konas Vin.
Bahá’u’lláh

Ho Dio, mia Dio ! Mi forlasis mian hejmon, firme tenante la kordonon de Via amo, kaj plene mi subigis min al Via prizorgo kaj Via protektado. Mi petegas Vin je Via povo, per kiu Vi protektis Viajn amatojn kontraù la ribelemaj kaj malicaj, kaj kontraù chiu obstina subpremanto kaj chiu malvirta aganto, kiu erarvagadas fore de Vi, gardu min sekura per Via malavaro kaj Via graco. Ebligu al mi do reveni al mia hejmo per Via potenco kaj Via forto. Vi estas, vere, la Chiopova, la Helpo en Dangero, la Mem- Ekzistanta.
Bahá’u’lláh

Multe da frostaj koroj, ho mia Dio, ekflamis per la fajro de Via Kredo, kaj multaj dormantoj vekighis per la dolcheco de Via vocho. Kiom da vaguloj serchis rifughon sub la ombro de la arbo de Via unueco, kaj kiom da soifantoj anhele strebis al la fonto de Viaj vivigaj akvoj dum la tagoj Viaj ! Benata estas tiu, kiu direktis sin al Vi kaj hastis por atingi la Tagighon de la Lumoj de Via Vizagho. Benata estas tiu, kiu sin tutkore turnis al la Levighejo de Via Revelacio kaj la Fonto de Via inspiro. Benata estas tiu, kiu elspezis sur Via vojo, kion Vi estis donacinta al li pro Viaj malavaro kaj favoro. Benata estas tiu, kiu en sia korimpeta sopiro al Vi jhetis for chion alian krom Vi. Benata estas tiu, kiu ghuis konfidan komunon kun Vi kaj senigis sin je chiuj ligoj al iu ajn krom Vi. Mi petegas Vin, ho mia Eternulo, je Tiu, Kiu estas Via Nomo, Kiu per la potenco de Via suvereneco kaj forto levighis super la horizonto de Sia malliberejo, ke Vi ordonu al chiuj tion, kio estas konvena al Vi kaj kio decas je Via plejalteco. Via potenco vere superas chion.
Bahá’u’lláh

Ho mia Eternulo ! Faru Vian belecon mia mangajho kaj Vian cheeston mia trinkajho, kaj Vian plachon mia espero, kaj gloradon al Vi mia agado, kaj rememoron pri Vi mia akompananto, kaj la potencon de Via suvereneco mia helpo, kaj Vian restadejon mia hejmo, kaj mian vivejon la loko, kiun Vi sanktigis de la limoj metitaj al tiuj, kiuj kvazaù per vualo estas forfermitaj de Vi. Vi estas vere la Chio-pova, la Plejglora, la Plejpotenca.
Bahá’u’lláh

Mi petegas ai Vi, ho mia Dio, je Via nomo, kies brileco chirkaùas la teron kaj la chielon, ebligi al mi tiel cedi mian volon al tio, kion Vi dekretis en Viaj Epistoloj, ke mi chesu trovi en mi ian deziron krom tio, kion Vi deziras pere de la potenco de Via suvereneco, kaj ian volon krom tio, kion Vi difinas por mi de Via volo.
Bahá’u’lláh

Ho mia Dio ! Ho mia Dio ! Unuigu la korojn de Viaj servantoj kaj revelaciu al ili Vian grandan celon. Ili sekvu Viajn ordonojn kaj estu fidelaj al Via legho. Helpu ilin, ho Dio, en ilia penado kaj donu al ili forton por servi al Vi. Ho Dio ! Ne lasu ilin solaj, sed gvidu iliajn pashojn per la lumo de Via scio kaj ghojigu iliajn korojn per Via amo. Vere, Vi estas ilia Helpanto kaj ilia Eternulo.
Bahá’u’lláh

Laùdegata estu Via nomo, ho mia Dio, char Vi manifestis tiun Tagon, kiu estas la Regho de la Tagoj, la Tagon, kiun Vi anoncis al Viaj Elektitoj kaj Viaj Profetoj en Viaj plej elstaraj Epistoloj, la Tagon, en kiu Vi elvershis la lumon de la gloro de chiuj Viaj nomoj super la tuta kreitaro. Granda estas la beniteco de chiu ajn, kiu direktis sin al Vi kaj eniris Vian cheeston kaj kaptis la sonojn de Via vocho. Mi petegas Vin, ho mia Eternulo, je la nomo de Tiu, Kiun adorplene chirkaùas la regno de Viaj nomoj, ke bongrace Vi volu asisti al tiuj karaj al Vi, por ke ili gloru Vian vorton inter la servantoj Viaj kaj disvershu la laùdadon al Vi inter Viaj kreitoj, por ke Via revelacio rave plenigu la animojn de chiuj vivantaj sur Via tero. Char Vi gvidis ilin, ho mia Eternulo, al la vivigaj akvoj de Via graco, permesu do je Via malavareco, ke ili ne estu tenataj for de Vi; kaj char Vi alvokis ilin al Via tronejo, ne forpelu ilin do el Via cheesto, je Via ama prizorgo. Venigu sur ilin, kio plene malligos ilin de chio krom Vi, kaj igu ilin kapablaj altigi ghis la sfero de Via proksimeco, tiel ke nek la levigho de la subpremanto nek la sugestoj de tiuj, kiuj malkredas je Via plej majesta kaj plej forta Memo, sukcesu deteni ilin de Vi.
Bahá’u’lláh

Reveno al la Komenco.

Preghoj de 'Abdu'l-Bahà.

Ho Vi bonkora Sinjoro ! Vi kreis la tutan homaron el la sama radiko. Vi decidis, ke chiuj apartenu al la sama familio. En Via Sankta Cheesto ili chiuj estas Viaj servantoj, kaj la tuta homaro trovas protekton en Via Sanktejo. Chiuj kolektighis chirkaù Via Festena Tablo. Chiuj estas lumigataj de la lumo de Via Providenco. Ho Dio ! Vi estas bonkora al chiuj. Vi zorgas pri chiuj, protektas chiujn, donas vivon al chiuj. Vi donacis al chiu kaj chiuj talentojn kaj kapablojn, kaj chiuj estas mergighintaj en la Maro de Via Kompatemo. Ho Vi bonkora Sinjoro ! Unuigu chiujn. Faru, ke la religioj akordighu kaj unuigu la popolojn, ke ili konsideru sin kiel unu familion kaj la tutan teron kiel unu hejmon. Vivu ili kune en perfekta harmonio ! Ho Dio ! Levu la standardon de la unueco de la homaro. Ho Dio ! Starigu la Plej Grandan Pacon ! Kuneforghu, ho Dio, la korojn ! Ho Vi bonkora Patro, Dio ! Ghojigu niajn korojn per la bonodoro de Via amo. Briligu niajn okulojn per la Lumo de Via Gvido. Ghojigu niajn orelojn per la belsono de Via Vorto kaj protektu nin chiujn en la fortikajho de Via Providenco. Vi estas la Potenca kaj la Forta, Vi estas la Pardonema, kaj Vi estas Tiu, Kiu indulgas la mankojn de la tuta homaro.
Abdu'I-Bahá

Ho mia Eternulo ! Vi scias, ke la homoj estas chirkaùataj de doloroj kaj afliktoj kaj de malfacilajhoj kaj chagrenoj. Chiu tento kaptas la homon, kaj chiu terura mizero atakas lin kvazaù serpento. Ne estas shirmo kaj rifugho por li krom sub la flugiloj de Viaj protekto, gardo, zorgo kaj konservado. Ho Vi Kompatema ! Ho mia Eternulo ! Via protektado estu mia armo, Via konservado mia shirmo, humileco antaù la pordo de Via unueco mia gvardio, kaj Viaj zorgado kaj defendo miaj fortikajho kaj restadejo. Protektu min de la sugestoj de memo kaj deziro, kaj gardu min de chiu malsano, tento, malfacilajho kaj aflikto. Vere, Vi estas la Protektanto, la Gardanto, la Konservanto, la Sufichanto, kaj vere Vi estas la Kompatema el la Plej Kompatemaj !
Abdu’l-Bahá

Ho mia Dio ! Ho mia Dio ! Vere, mi alvokas Vin kaj preghas antaù Via sojlo, petante Vin, ke chiuj Viaj benoj descendu sur chi tiujn animojn. Distingu ilin per Via favoro kaj Via vero. Ho Eternulo ! Unuigu kaj kunligu la korojn, akordigu chiujn animojn kaj ghojigu la spiritojn per la signoj de Viaj sankteco kaj ununureco. Ho Eternulo ! Faru chi tiujn vizaghojn radiantaj per la lumo de Via unueco. Fortigu la lumbojn de Viaj servantoj por la servado al Via regno. Ho Eternulo, Vi la posedanto de senlima kompato ! Ho Dio de senkulpigo kaj pardonemo ! Pardonu niajn pekojn, ekskuzu niajn malfortojn kaj igu nin turnighi al la reghejo de Via indulgo, alvokante la regnon de forto kaj potenco, humilighante che Via sanktejo kaj submetighante antaù la gloro de Viaj evidentecoj. Ho Sinjoro Dio ! Faru nin ondoj de l'maro, floroj de l’ghardeno, unuighintaj, unuanimaj per la donaco de Via amo. Ho Eternulo ! Vastigu la brustojn per la signoj de Via ununureco kaj faru la tutan homaron steloj brilantaj desur la sama alto de gloro, perfektaj fruktoj kreskantaj sur Via arbo de vivo. Vere, Vi estas la Chiopova, la Mem-Ekzistanta, la Donanta, la Pardonanta, la Senkulpiganto, la Chio-scia, la Ununura Kreanto.
Abdu’l-Bahá

Ho Vi, bonema Dio ! Jen Viaj geservantoj, kiuj kolektighis en tiu chi kunveno, sin turnis al Via regno kaj bezonas Vian favoron kaj benon. Ho Vi Dio ! Malkashu kaj evidentigu la signojn de Via ununureco entenatajn en chiuj realoj de la vivo. Revelaciu kaj disvolvu la virtojn, kiujn Vi metis latentaj kaj kashitaj en tiujn chi homajn realojn. Ho Dio ! Ni estas kvazaù plantoj, kaj Via malavaro estas kiel la pluvo; refresigu kaj kreskigu tiujn chi plantojn per Via donacado. Ni estas Viaj servantoj; liberigu nin el la katenoj de materia ekzisto. Ni estas sensciaj; saghigu nin. Ni estas mortaj; vivigu nin. Ni estas materiaj; dotu nin per spirito. Ni estas senprivilegiaj; malkashu al ni Viajn misterojn. Ni estas senhavaj; richigu kaj benu nin el Via senlima trezorejo. Ho Dio ! Revivigu nin; donu al ni vidkapablon; donu al ni aùdkapablon; kutimigu nin je la misteroj de la vivo, por ke la sekretoj de Via regno revelaciighu al ni en chi mondo de ekzisto kaj ke ni konfesu Vian ununurecon. Chiu donaco devenas de Vi; chiu beno estas Via. Vi estas potenca. Vi estas forta. Vi estas la Donanto, kaj Vi estas la Chiam-Malavara.
Abdu’l-Bahá

Ho Vi, kompatema Sinjoro, Vi Kiu estas malavara kaj pova ! Ni estas servantoj Viaj shirmataj sub Via providenco. Rigardu nin per Via favoro. Donu lumon al niaj okuloj, aùdkapablon al niaj oreloj kaj komprenon kaj amon al niaj koroj. Faru niajn animojn gajaj kaj felichaj per Via ghoja sciigo. Ho Sinjoro ! Montru al ni la vojon al Via regno kaj vivigu nin chiujn per la spiroj de Via Sankta Spirito. Havigu al ni vivon eternan kaj sendu al ni honoron senfinan. Unuigu la homaron kaj lumigu la homan mondon. Sekvu ni chiuj Vian vojon, soifu ni al Via bonplezuro kaj serchu ni la misterojn de Via Regno. Ho Dio ! Unuigu nin kaj kunigu niajn korojn per Via nedisshirebla ligo. Vere, Vi estas la Donanto, la Bonema kaj la Chio-pova.
Abdu’l-Bahá

Eternulo ! Kompatindaj estas ni, donu al ni Vian favoron; malrichaj, donacu al ni porcion el la oceano de Via richeco; senhavaj, provizu nin; malaltigitaj, donu al ni Vian gloron. La birdoj de la chielo kaj la bestoj de la kampo chiutage sian nutrajhon ricevas de Vi, kaj chiuj partoprenas Viajn prizorgon kaj amfavoron. Ne senigu tiun chi malfortulon je Via mirinda favoro, kaj per Via potenco donu al chi tiu senhelpulo Viajn donacojn. Donu al ni nian chiutagan panon kaj permesu Vian pliigon de la vivnecesajhoj, por ke ni dependu de neniu krom Vi, komuniighu plene kun Vi, iru laù Viaj vojoj kaj proklamu Viajn misterojn. Vi estas la Chio-pova kaj la Amema kaj la Provizanto de la tuta homaro.
Abdu'l-Bahá

Ho Dio, mia Dio ! Shirmu Viajn fidelajn servantojn je la malbonoj de memo kaj pasio, protektu ilin per la gardema okulo de Via amfavoro je chiuj malico, malamo kaj envio, shirmu ilin en la nekaptebla fortikajho de Via prizorgo, kaj, sekuraj je la pikiloj de dubo, faru ilin la malkashantoj de Viaj gloraj signoj, lumigu iliajn vizaghojn per la brilegaj radioj elvenantaj el la Tagigho de Via dia unueco, felichigu iliajn korojn per la versoj revelaciitaj el Via sankta regno, fortikigu iliajn lumbojn per Via chion-reganta potenco, kiu venas el Via regno de gloro. Vi estas la Plej Donacema, la Protektanta, la Chio-pova, la Bonvola.
Abdu'l-Bahá

Ho Vi kompatema Dio ! Dankoj estu al Vi por ke Vi vekis kaj konsciigis min. Vi donis al mi vidantajn okulojn kaj donacis al mi aùdantajn orelojn. Vi kondukis min al Via regno kaj gvidis min sur Vian vojon. Vi montris al mi la ghustan direkton kaj igis min eniri la Arkeon de Savigho. Ho Dio ! Igu min konstanta, firma kaj fidela. Protektu min de teruraj provoj kaj gardu kaj shirmu min en la fortikajho de Via Sankta Interligo kaj Testamento. Vi estas la Potenca ! Vi estas la Vidanta ! Vi estas la Aùdanta ! Ho Vi kompatema Dio ! Donacu al mi koron, kiu estu iluminita kiel spegulo per la lumo de Via amo, kaj inspiru al mi pensojn kapablajn shanghi la mondon al rozghardeno per la elvershoj de chiela graco. Vi estas la Kompatema, la Malavara ! Vi estas la Granda Bonfara Dio !
Abdu'l-Bahá

Li estas la Kompatema, la Chion-Donacanta ! Ho Dio, mia Dio ! Vi vidas min, Vi konas min; Vi estas mia Haveno kaj mia Rifughejo. Neniun mi serchis nek celos krom Vi; neniun vojon mi pashis nek pashos krom tiun de Via amo. En la senluma nokto de malespero mia okulo turnas sin atendema kaj esperplena al la tagigho de Via senlima korfavoro, kaj en la tagigha horo mia velkanta animo refresighas kaj fortikighas je rememoro pri Viaj beleco kaj perfekteco. Tiu, kiun la graco de Via kompatemo helpas, kvankam li estu nur guto, farighos senlima oceano, kaj la plej eta atomo, kiun asistas la alfluado de Via bonkoreco, brilegos kiel radianta stelo. Shirmu sub Via protektado, ho Vi Spirito de pureco, Vi Kiu estas la Chion-Donacanta Provizanto, chi tiun sindedichan, enamighintan servanton Vian. Helpu lin en chi tiu mondo surtera resti konstanta kaj firma en Via amo, kaj permesu, ke chi tiu kriple fluganta birdo atingu rifughejon kaj shirmejon en Via dia nesto, kiu restadas sur la chiela arbo.
Abdu’l-Bahá

Ho mia Sinjoro, mia Amato, mia Deziro ! Konsolu min en mia soleco kaj akompanu min en mia ekzilo. Forigu mian chagrenon. Faru min fidela al Via beleco. Senigu min de chio krom Vi. Allogu min per la bonodoro de Via sankteco. Kunigu min en Via Regno kun tiuj, kiuj senighis de chio krom Vi kaj alstrebas servi che Via sankta sojlo, pretaj labori por Via Afero. Ebligu al mi esti unu el Viaj servantinoj, kiu atingis Vian bonfavoron. Vere, Vi estas la Graca, la Malavara.
Abdu'l-Bahá

Ho serchanto de l’Vero ! Se vi deziras, ke Dio malfermu vian okulon, vi devas petegi al Dio, preghi al Li kaj komuniki kun Li je noktomezo, dirante la jenon: Ho Eternulo, mi turnis mian vizaghon al Via regno de unueco kaj mi mergighis en la maro de Via kompatemo. Ho Eternulo, heligu mian vidkapablon pere de Viaj lumoj en chi obskura nokto, kaj felichigu min per la vino de Via amo en chi mirinda epoko. Ho Eternulo, igu min aùskulti Vian vokon, kaj malfermu antaù mia vizagho la pordojn de Via chielo, por ke mi vidu la lumon de Via gloro kaj estu altirata al Via beleco. Vere, Vi estas la Donanto, la Malavara, la Kompatema, la Pardonanta.
Abdu’l-Bahá

Ho Vi, pardonema Sinjoro ! Vi estas la shirmo de chiuj chi Viaj servantoj. Vi konas la sekretojn kaj scias pri chiuj aferoj. Ni chiuj estas senhelpaj, kaj Vi estas la Potenca, la Chiopova. Ni chiuj estas pekantoj, kaj Vi estas la Pardonanto de pekoj, la Mizerikorda, la Kompatema. Ho Eternulo ! Ne atentu niajn malperfektecojn. Traktu nin laù Via graco kaj malavaro. Multaj estas niaj malperfektecoj, sed senlima estas la oceano de Via pardonemo. Nia malforteco estas doloriga, sed klaraj estas la evidentoj de Via helpo kaj asisto. Tial firmigu kaj fortigu nin. Ebligu al ni fari tion, kio decas che Via sankta Sojlo. Lumigu niajn korojn, donacu al ni klarvidajn okulojn kaj atentemajn orelojn. Revivigu la mortintojn kaj kuracu la malsanulojn. Donu richon al la malrichuloj kaj donu pacon kaj sekuron al la timemaj. Akceptu nin en Via regno kaj lumigu nin per la lumo de gvidado. Vi estas la Potenca kaj la Chio-pova. Vi estas la Grandanima. Vi estas la Indulga. Vi estas la Bonkora.
Abdu'l-Bahá

Ho Dio ! Refreshigu kaj ghojigu mian spiriton. Purigu mian koron. Iluminu miajn fortojn. Mi metas chiujn miajn aferojn en Vian manon. Vi estas mia Gvidanto kaj Rifughejo. Mi ne plu estos malghoja kaj chagrenita; mi estos felicha kaj ghojplena. Ho Dio ! Mi ne plu estos zorgoplena, nek mi permesas, ke afliktoj turmentu min. Mi ne plu fiksighos je la malagrablaj aferoj de la vivo. Ho Dio ! Vi estas plia amiko al mi ol mi estas al mi mem. Mi dedichas min al Vi, ho Eternulo !
Abdu’l-Bahá

Ho Eternulo, mia Dio ! Asistu Viajn amatojn, por ke ili estu firmaj en Via Kredo, iru Viajn vojojn kaj estu persistemaj en Via Afero. Donu al ili Vian gracon por kontraùstari la atakojn de egoismo kaj pasio kaj por sekvi la lumon de la chiela gvidado. Vi estas la Potenca, la Graca, la Mem-Ekzistanta, la Donacanto, la Kompatema, la Chio-pova, la Plej Malavara.
Abdu'l-Bahá

Ho mia Dio, helpu Vian servanton levi alten la Vorton kaj refuti, kio estas vana kaj falsa, kaj establi la veron, dissemi la sanktajn versojn, riveli la radiojn kaj briligi la matenan lumon en la koroj de la fidelaj. Vi estas vere la Donema, la Pardonanta.
Abdu’l-Bahá

Kiu ekas al vojagho ien por diskonigi la kredon, tiu citu tiun chi preghon tage kaj nokte dum siaj vojaghoj tra fremdaj landoj: Ho Dio, mia Dio ! Vi vidas min ravita kaj altirata de Via glora reghejo, flamigata per la fajro de Via amo inter la homaro, heroldo de Via regno en tiuj chi grandaj vastaj landoj, fortranchita de chio alia krom Vi, fidanta al Vi, forlasinta ripozon kaj komforton, for de mia indighena hejmo, migranto en tiuj chi regionoj, fremdulo falinta surteren, humila antaù Via altega Sojlo, oboema al la chielo de Via chiopova gloro, peteganta al Vi en la mezo de la nokto kaj je tagekigho, alvokanta kaj alpreganta Vin matene kaj vespere por graceme helpi min servi Vian Aferon, disvastigi chien Viajn Instruojn kaj laùdegi Vian Vorton tra la tutaj Oriento kaj Okcidento. Ho, Eternulo ! Fortigu mian lumbon, kapabligu min servi al Vi per pleja penado kaj ne forlasu min al mi mem, soleca kaj senhelpa en tiu chi forejo. Ho, Eternulo ! Donacu al mi komunion kun Vi en mia forlasiteco kaj estu mia kunestanto en tiuj chi fremdaj landoj. Vere, Vi konfirmas kiun ajn Vi volas je tio kion Vi deziras, kaj vere Vi estas la Chio-pova, la Plejpotenca.
Abdu'I-Bahá

Ho Eternulo, mia Dio kaj mia Haveno en mia aflikto ! Mia Shildo kaj mia Shirmo en miaj turmentoj ! Mia Azilo kaj mia Rifughejo en horo de bezono, kaj en mia izoleco mia Kunulo ! En mia angoro mia Konsolo, kaj en mia soleco amema Amiko ! La Foriganto de la doloregoj de miaj chagrenoj, kaj la Pardonanto de miaj pekoj ! Nur al Vi mi turnas min, fervore petegante Vin per mia tuta koro, mia menso kaj mia lango, ke Vi protektu min de chio, kio kontraùas Vian volon en chi tiu ciklo de Via dia unueco, kaj ke Vi purigu min de chiu malpuro, kiu malebligas al mi celadi senmakula kaj pura al la ombro de la arbo de Via graco. Kompatu, ho Eternulo, la malfortulojn, sanigu la malsanulojn kaj forigu la brulantan soifon. Felicigu la bruston, en kiu la fajro de Via amo bruletas, kaj ardigu ghin per la flamo de Viaj chielaj amo kaj spirito. Ornamu la tabernaklojn de la dia unueco per la vesto de sankteco kaj metu sur mian kapon la kronon de Via favoro. Lumigu mian vizaghon per la brileco de la astro de Via donacemo kaj favore helpu min servadi che Via sankta sojlo. Superplenigu mian koron per amo al Viaj kreitajhoj kaj permesu al mi farigi la signo de Via kompato, la montranto de Via favoro, la antaùeniganto de konkordo inter Viaj amatoj, sindona al Vi, laùtiganta Vian laùdon kaj forgesema pri mi mem, sed chiam atenta pri tio, kio apartenas ai Vi. Ho Dio, mia Dio ! Ne detenu de mi la brizojn de Via pardono kaj favoro kaj ne senigu min je la fontoj de Via helpo kaj bonvolo. Sub la ombro de Viaj shirmantaj flugiloj lasu min nesti kaj jhetu sur min la rigardon de Via chionprotektanta okulo. Malligu mian langon por laùdi Vian nomon inter Via homaro, ke mia vocho levighu en grandaj kunvenoj, kaj el miaj lipoj senchese fluu Via laùdo. Vere, Vi estas la Donema, la Glora, la Potenca, la Chio-pova.
Abdu'l-Bahá

Reveno al la Komenco.

Apartaj Preghoj

Infanoj kaj Junuloj  ñ

Ho Dio ! Eduku chi tiun malgrandan bebon en la sino de Via amo kaj donu al ghi lakton el la mamo de Via Providenco. Kultivu chi freshan planton en la rozghardeno de Via amo kaj helpu ghin kreski per la pluvo de Via donacemo. Faru ghin infano de la regno kaj gvidu ghin al Via chiela reghlando. Vi estas potenca kaj bona, kaj Vi estas la Donacanto, la Grandanima, la Sinjoro de nesuperebla donacemo.
Abdu'l-Bahá

Ho Dio ! Eduku chi tiujn infanojn. Chi infanoj estas la plantoj de Via horto, la floroj de Via kampo, la rozoj de Via ghardeno. Faru, ke Via pluvo akvumu ilin, ke la Suno de l'Realo brilu sur ilin per Via amo. Viaj brizoj freshigu ilin, por ke ili estu edukataj, kresku kaj evoluu, kaj montrighu en pleja beleco. Vi estas la Donanto. Vi estas la Mizerikorda.
Abdu'l-Bahá

Ho Dio ! Lumigu chi tiun junulon kaj favoru chi tiun malfortulon. Donacu al li scion, garantiu al li forton chiutage pliighantan kaj gardu lin sub la shirmo de Via protektado, tiel ke il estu pur-savita de chia peko, sindonu por la servo al Via Kredo, konduku la devojighintojn, gvidu la malrichulojn kaj malfortulojn, liberigu la kaptitojn kaj veku la dormantojn, por ke chiuj estu benataj per rememoro kaj adoro al Vi. Vi estas la Potenca, la Saga !
Abdu’l-Bahá

Ho Dio ! Gvidu min, protektu min, faru min lumanta lampo kaj stelo brila. Vi estas la Pova kaj la Potenca.
Abdu'l-Bahá

Gepatroj ñ

Ho Dio, mia Dio ! Mi petegas al Vi je la sango de Viaj fidelaj amantoj, kiuj estis tiel ravitaj de Via vorto, ke ili rapidis al la Pinto de Gloro, al la loko de plejglora martireco, kaj mi petegas Vin je la misteroj, kiuj kushas konservitaj en Via scio kaj je la perloj, kiuj estas trezore gardataj en la oceano de Via donacemo: pardonu min kaj mian patron kaj mian patrinon. El tiuj, kiuj montras kompaton, Vi vere estas la Plej Kompatema. Ne estas alia Dio krom Vi, la Chiam-Pardonanta, la Plej Malavara.
Bahá'u'lláh

Ho Eternulo ! En tiu chi Plej Granda Misio Vi akceptas la propeton de infanoj por siaj gepatroj. Tio estas unu el la apartaj senlimaj donacoj de tiu chi Misio. Tial, ho Vi bona Sinjoro, akceptu la peton de tiu chi servanto Via che la sojlo de Via ununureco kaj mergu lian patron en la oceanon de Via graco, char chi tiu filo levighis por plenurni al Vi servojn kaj chiutempe penadas sur la vojo de Via amo. Vere, Vi estas la Donanto, la Pardonanto kaj la Bonkora !
Abdu'l-Bahá

Geedzigho ñ

Gloro estu al Vi, ho mia Dio ! Vere, tiu chi Via servanto kaj tiu chi Via servantino kunighis sub la ombro de Via mizerikordo kaj estas unuigitaj pro Viaj favoro kaj malavaro. Ho Eternulo ! Asistu ilin en tiu chi Via mondo kaj Via Regno kaj destinu por ili chian bonon pere de Viaj malavareco kaj graco. Ho Eternulo ! Firmigu ilin en ilia serviteco antaù Vi kaj asistu ilin en ilia servado al Vi. Lasu ilin farighi la signoj de Via Nomo en Via mondo kaj protektu ilin per Viaj donacoj, kiuj estas neelcherpeblaj en tiu chi mondo kaj en la mondo venonta. Ho Eternulo ! Ili estas petegantaj la venon de la regno de Viaj benfavoroj kaj alvokantaj la reghejon de Via ununureco. Vere, ili geedzighas obeemaj al Via ordono. Faru, ke ili estigu la signoj de harmonio kaj unueco ghis eterne. Vere, Vi estas la Chiopova, la Chie-estanta kaj la Chio-potenca.
Abdu'l-Bahá

Forpasintoj ñ

Ho mia Dio ! Ho Vi, pardonanto de pekoj, donacanto de bonoj, forpelanto de afliktoj ! Vere, mi petegas Vin pardoni la pekojn de tiuj, kiuj lasis sian fizikan veston kaj ascendis en la mondon spiritan. Ho mia Eternulo ! Purigu ilin de misfaroj, forpelu iliajn chagrenojn kaj sanghu ilian sombron al lumo. Faru, ke ili eniru la ghardenon de felicho, lavu ilin per la plej pura akvo kaj lasu ilin ekvidi Vian helegon sur la monto plej alta.
Abdu’l-Bahá

Sanigo ñ

Ho Dio, mia Dio ! Mi petegas al Vi je la oceano de Via kuraco, kaj je la brilo de la Tagstelo de Via favoro, kaj je Via Nomo, per kiu Vi subigis Viajn servantojn, kaj je la penetra forto de Via plej supera Vorto kaj la potenco de Via plej majesta Plumo, kaj je Via mizerikordo ekzistanta jam de antaù la kreo de chiuj en la chielo kaj sur la tero, purigu min per la akvoj de Via malavaro de chiu aflikto kaj malordo, kaj de chia feblo kaj malforto. Vi vidas, ho mia Sinjoro, la peteganton Vian atendanta che la sojlo de Via graco, kaj tiun, kiu metis chiujn siajn esperojn je Vi, alkrochita al la kordono de Via malavaro. Ne lasu lin, mi petegas al Vi, sen tio, kion li serchas el la oceano de Via graco kaj de la tagstelo de Via ama prizorgo. Potenca Vi estas fari kion Vi shatas. Estas neniu alia Dio krom Vi, la Chiam-Pardonanta, la Plej Malavara.
Bahá’u’lláh

Via nomo estas mia kuraco, ho mia Dio, kaj rememoro pri Vi mia medikamento. Proksimeco al Vi estas mia espero, kaj amo al Vi mia akompananto. Via mizerikordo al mi estas mia sanigo kaj mia helpo en tiu chi mondo kaj en la mondo venonta. Vi vere estas la Chio-dona, la Chio-scia, la Plejsagha.
Bahá’u’lláh

Fasto ñ

La Kitáb-i-Aqdas ( Plej Sankta Libro ) diras: "Ni ordonis, ke ek de la agho de plenkreskeco ( t. e. 15 jaroj ) vi preghu kaj fastu. Tio estas ordonita de Dio, via Eternulo kaj la Eternulo de viaj patroj. Kiel favordonon el Sia Cheesto Li esceptis tiujn, kiuj estas malfortaj pro malsano aù maljuneco, kaj Li estas la Pardonanta, la Grandanima... Por mallonga tempo Ni difinis por vi la faston kiel devon kaj je ghia fino Naw-Rúz kiel feston... Kiu vojaghas, kiu malsanas, kiu estas graveda aù mamnutras, ne estas devigita fasti. Detenu vin de manghado kaj trinkado ek de sunlevigho ghis sunsubiro kaj atentu, ke avido ne senigu vin je tiu chi favordono ordonita en la Libro."

La fastoperiodo etendighas de la 2a de marto ghis la 20a de marto.

Laùdo estu al Vi, ho Sinjoro mia Dio ! Mi petegas al Vi je tiu chi Revelacio, per kiu malhelo estas renversita al lumo, per kiu la Templo Frekventata estas konstruita, kaj estas revelaciita la Skribita Epistolo, kaj la fermita Skrib-rulajho elvolvita, alsendu sur min kaj sur tiujn apud mi tion, kio ebligos al ni sori en la chielojn de Via transcenda gloro kaj kio forlavos de ni la makulojn de tiaj duboj, kiuj baris al la suspektemaj la vojon al la tabernaklo de Via unueco. Mi estas tiu, ho mia Dio, kiu firme tenis la kordonon de Via ama prizorgo kaj krochis sin al la orlo de Viaj mizerikordo kaj favoroj. Ordonu por mi kaj por miaj amatoj la bonon de tiu chi mondo kaj de la mondo venonta. Liveru do al ili la Kashitan Donon, kiun Vi ordonis por la plej-elektitaj el Viaj kreitoj. Tiuj chi, ho mia Eternulo, estas la tagoj, por kiuj Vi dekretis al Viaj servantoj observi la faston. Benata estas tiu, kiu observas la faston eltute pro Vi kaj kun absoluta sindeteno de chio krom Vi. Helpu min kaj helpu ilin, ho mia Dio, obei Vin kaj sekvi Viajn preskribojn. Vi vere havas la povon fari kion Vi elektas. Ne estas alia Dio krom Vi, la Chio-scia, la Plejsagha. Chiu laùdo estu al Dio, la Sinjoro de chiuj mondoj.
Bahá’u’lláh

EpistoIo al Ahmad  ñ

Li  estas la Rego, la Chio-scia, la Sagha !

Jen, la Najtingalo de l' Paradizo kantas sur la branchoj de la Arbo de Eterneco, proklamante per melodioj sanktaj kaj dolchaj al la sinceruloj la ghojan sciigon pri la proksimeco de Dio, vokante la kredantojn je la Dia Unueco al la kortego de la Cheesto de la Grandanima, konigante al la purkoraj la mesaghon revelaciitan de Dio, la Regho, la Glora, la Senkompara, gvidante la amantojn al la trono de sankteco kaj al tiu chi majesta Belo.

Vere, chi tiu estas la Belo Plej Granda, profetita en la Libroj de la Mesaghistoj, per Kiu la vero estos distingata de malvero kaj la sagheco de chiu ordono estos testata. Vere, Li estas la Arbo de Vivo, kiu produktas fruktojn de Dio, la Majesta, la Potenca, la Granda.

Ho Ahmad ! Atestu, ke vere Li estas Dio kaj ne estas alia Dio krom Li, la Regho, la Protektanto, la Senkompara, la Chiopova. Kaj ke Tiu, Kiun Li sendis sub la Nomo de Ali (1)  estis la Ghusta de Dio, Kies ordonojn sekvas ni chiuj.

Diru: Ho homoj, obeu la ordonojn de Dio, donitajn en la Bajano (2) de la Glora, la Sagha. Vere, Li estas la Regho de la Mesaghistoj kaj Lia Libro estas la Patrina Libro, ho ke vi tion sciu.

Tiel sendas la Najtingalo Sian vokon al vi el chi tiu malliberejo. Nur chi klaran mesaghon Li havas por transdoni. Kiu ajn deziras, turnu sin for de chi tiu konsilo, kaj kiu ajn deziras, tiun lasu serchi la  padon al sia Sinjoro.

Ho homoj, se vi malakceptas chi tiujn versojn, je kia pruvo kredis vi je Dio ? Prezentu ghin, ho aro da falsuloj.

Sed ne, je Tiu, en Kies mano estas mia animo, ili ne estas kaj neniam estos povantaj tion fari, ech se ili kunighus por reciproke sin helpi.

Ho Ahmad ! Ne forgesu Miajn favordonojn dum Mi forestas. Memoru Miajn tagojn dum viaj tagoj kaj Mian turmenton kaj ekzilon en chi tiu fora malliberejo. Kaj estu tiel firma en Mia amo, ke via koro ne shancelighu, ech se la glavoj de la malamikoj pluve atakas vin kaj chiuj chieloj kaj la tero levighas kontraù vi.

Estu al Miaj malamikoj kiel fajroflamo, sed kiel rivero de eterna vivo al Miaj amatoj, kaj ne apartenu al tiuj, kiuj dubas.

Kaj se vi estas premata de afliktoj sur Mia vojo aù de malnobligo pro Mi, ne chagrenighu pro tio.

Fidu je Dio, via Dio kaj la Eternulo de viaj prapatroj; char la homoj vagadas sur la padoj de iluzio, senigite je la kapablo vidi Dion per siaj propraj okuloj, aù audi Lian Melodion per siaj propraj oreloj. Tiaj Ni trovas ilin, same kiel vi tion atestas.

Tiel iliaj superstichoj farighis vualoj inter ili kaj iliaj propraj koroj kaj fortenas ilin de la vojo de Dio, la Majesta, la Granda.

Estu certa, ke vere, kiu turnas sin for de chi tiu Belo, ankaù forturnis sin de la Mesaghistoj de la pasinteco kaj elmontras fieron kontraù Dio, de eterno al eterno.

Lernu bone chi tiun epistolon, ho Ahmad. Kantu ghin en viaj tagoj kaj ne detenu vin de tio. Char vere Dio destinis por chiuj, kiuj kantas ghin la rekompencon de cent martiroj kaj servon en ambaù mondoj. Chi tiujn benojn Ni donacis al vi kiel Nian difavoron kaj kiel gracon el Nia cheesto, por ke vi apartenu al la dankemaj.

Je Dio ! Se iu en aflikto aù malghojo citas chi tiun epistolon kun absoluta sincero, Dio dispelos lian chagrenon, solvos liajn malfacilojn kaj forigos liajn afliktojn.

Vere, Li estas la Mizerikorda, la Kompatema. Laùdata estu Dio, la Sinjoro de chiuj mondoj.
Bahá’u’lláh

1 Ali, la Ghusta de Dio, t.e. Báb, la profeto heroldinta Bahá'u'lláh-on
2 Bayán, la libro de Báb

Devigaj Preghoj  ñ

Estas tri chiutagaj devigaj preghoj... La kredanto estas tute libera en sia elekto de unu el inter tiuj tri preghoj, sed estas devigita citi unu el ili kaj tion fari laù la specifa maniero respektive donita. (Shoghi Effendi). 'Matene’, 'tagmeze' kaj 'vespere' menciitaj je la Devigaj Preghoj, signifas respektive la intervalojn inter sunlevigho kaj tagmezo, inter tagmezo kaj sunsubiro, kaj de sunsubiro ghis du horojn poste. ( Kitáb-i-Aqdas ). La tri devigaj preghoj estas distingitaj kiel "mallonga", "mezlonga" kaj "longa"; dum la citado la kredanto turnu sian vizaghon al la kiblo ( adorpunkto, t.e. por bahaanoj, Bahghi apud Akko en Israelo, kie trovighas la sankta tombo de Bahá’u’lláh).

La Mallonga Deviga Pregho
Citenda unufoje dum diurno tagmeze

Mi atestas, ho mia Dio, ke Vi kreis min, por ke mi konu Vin kaj adoru Vin. Mi atestas chi-momente mian senfortecon kaj Vian potencon, mian povrecon kaj Vian richecon. Ne estas alia Dio krom Vi, la Helpo en Danghero, la Mem-Ekzistanta.
Bahá’u’lláh

La Mezlonga Deviga Pregho
Citenda kaj matene, kai tagmeze kaj vespere

Kiu deziras preghi, tiu lavu siajn manojn, kaj dum la lavado li diru:
Fortigu mian manon, ho Dio, ke ghi firme tenu Vian Libron per tia fideleco, ke la mondularo havu nenian potencon super ghi. Shirmu ghin, ke ghi ne enmiksighu en io, kio ne konvenas al ghi. Vi estas vere la Chio-pova, la Plejpotenca.

Kaj lavante sian vizagon, li diru:
Mi turnis mian vizaghon al Vi, ho mia Eternulo ! Lumigu ghin per la lumo de Via rigardo. Protektu ghin, ke ghi ne turnu sin al iu alia krom Vi.

Tiam li ekstaru kaj, turninte sin al la Kiblo (adorpunkto, t.e. Bahghi, Akko), li diru:
Dio atestas, ke ne estas alia Dio krom Li. Liaj estas la regnoj de Revelacio kaj kreo. Vere, Li malkashis Tiun, Kiu estas la Tagigho de Revelacio, Kiu parolis sur Sinajo, per Kiu la Plejalta Horizonto ekbrilis kaj parolis la Lotosa Arbo, trans kiun neniu povas superi, kaj per Kiu estas proklamita la voko al chiuj en la chielo kaj sur la tero: "Jen, la Chionposedanta estas veninta. Tero kaj chielo, gloro kaj regado apartenas al Dio, la Sinjoro de chiuj homoj, kaj la Posedanto de la Trono en la alto kaj sur la tero malsupre !"

Tiam li klinu sin malsupren, kun la manoj sur la genuoj, kaj diru:
Ekzaltita Vi estas super mia laùdo kaj la laùdo de chiu apud mi, super mia priskribo kaj la priskribo de chiuj, kiuj estas en la chielo kaj chiuj, kiuj estas sur la tero !

Tiam, starante kun malfermitaj manoj, tenante la polmojn antaù la vizagho supren, li diru:
Ne senigu je siaj esperoj, ho mia Dio, tiu, kiu kun petegantaj fingroj sin alkrochis al la orlo de Via kompatemo kaj Via graco, Ho Vi, Kiu el chiuj kompatemaj estas la Plejkompatema !

Tiam li sidighu kaj diru:
Mi atestas Vian unuecon kaj Vian ununurecon, kaj ke Vi estas Dio kaj ke ne estas alia Dio krom Vi. Vi vere revelaciis Vian Aferon, plenumis Vian Interligon kaj larghe malfermis la pordon de Via graco al chiuj, kiuj restadas en la chielo kaj sur la tero. Beno kaj paco, saluto kaj gloro estu sur Viaj amatoj, kiujn la sanghighoj kaj hazardoj de la mondo ne sukcesis malhelpi turni sin al Vi kaj kiuj fordonis chion sian, esperante ricevi kio estas che Vi. Vere, Vi estas la Chiam-Pardonanta, la Plej Malavara.

( Se iu preferas citi anstataù la longan verson chi tiujn vortojn: "Dio atestas, ke ne estas alia Dio krom Li, la Helpo en Danghero, la Mem-Ekzistanta", tio estus suficha. Kaj same sufichus se li, sidante, preferus citi tiujn chi vortojn: "Mi atestas Vian unuecon kaj Vian ununurecon, kaj ke Vi estas Dio kaj ke ne estas alia Dio krom Vi." )
Bahá’u’lláh

La Longa Deviga Pregho
Citenda unufoje en dudek kvar horoj

Kiu deziras citi tiun chi preghon, tiu ekstaru kaj turnu sin al Dio, kaj starante sur sia loko li rigardu dekstren kaj maldekstren, kvazaù li atendus la kompaton de sia Eternulo, la Plej Indulga, la Kompatema. Tiam li diru:
Ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de chiuj nomoj kaj la Farinto de la chieloj ! Mi petegas al Vi je Tiuj, Kiuj estas la Tagighoj de Via nevidebla Esenco, la Plej Ekzaltita, la Plejglora, faru mian preghon fajro forbrulonta la vualojn, kiuj elkludas min de Via beleco, kaj lumon, kiu gvidos min al la oceano de Via Cheesto.

Petegante li tiam levu la manojn al Dio - glorata kaj laùata Li estu - kaj diru:
Ho Vi Sopiro de la mondo kaj Amato de la nacioj ! Vi vidas, ke mi turnas min al Vi, senigita je chia ligo al iu ajn krom Vi kaj krochante min al Via kordono, per kies movo ekscitighis la tuta kreajharo. Mi estas Via servanto, ho mia Eternulo, kaj la filo de Via servanto. Vidu, mi estas preta plenumi Vian volon kaj Vian deziron, sopirante nenion ol nur Vian bonplachon. Mi petegas al Vi je la Oceano de Via kompato kaj la Suno de Via graco, faru kun Via servanto, kion Vi volas kaj shatas. Je Via potenco, kiu nemezureble superas chiujn menciojn kaj laùdojn ! Kio ajn estas revelaciita de Vi, estas la sopiro de mia koro kaj al mia animo la plej kara. Ho Dio, mia Dio ! Ne rigardu miajn esperojn kaj miajn farojn, sed rigardu nur Vian volon, kiu ampleksas la chielojn kaj la teron. Je la Plej Granda Nomo, ho Vi Sinjoro de chiuj nacioj! Mi deziras nur kion Vi deziras kaj amas nur kion Vi amas.

Tiam li surgenuighu kaj klinante sian frunton al la tero, li diru:
Vi transcendas la priskribon de chiu ajn krom Vi mem kaj chies komprenon escepte Vian propran.

Li tiam ekstaru kaj diru:
Faru mian preghon, ho mia Eternulo, fonto de vivantaj akvoj, per kio mi vivu tiel longe, kiel daùros Via suvereneco, kaj menciu Vin en chiu el Viaj mondoj.

Li refoje petegante levu siajn manojn kaj diru:
Ho Vi, de Kiu disigite koroj kaj animoj fandighas kaj per la fajro de Ties amo la tuta mondo estas ekflamigita ! Mi petegas al Vi je Via Nomo, per kiu Vi subigis la tutan kreajharon, ne detenu de mi, kio estas che Vi, ho Vi, Kiu regas super chiuj homoj ! Vi vidas, ho mia Eternulo, kiel tiu chi fremdulo rapidas al sia plej ekzaltita hejmo sub la tendo de Via majesto kaj en la regno de Via kompato; kaj kiel tiu chi pekinto serchas la oceanon de Via pardono, kaj tiu chi malaltulo la korton de Via gloro kaj tiu chi povra kreajho la aùroron de Via richeco. Via estas la aùtoritato ordoni, kion ajn Vi volas. Mi atestas, ke Vi estas glorenda en Viaj agoj kaj obeenda en Viaj ordonoj, kaj restu senrestrikta en Via dekretado.

Tiam li levu la manojn kaj ripetu trifoje la Plej Grandan Nomon ( t.e. "Alláh-u-Abhá" = Dio la Plejglora
) . Tiam li klinu sin antaù Dio - laùdata kaj glorata estu Li - kun la manoj sur la genuoj, kaj li diru:
Vi vidas, ho mia Dio, kiel ekscitighis mia spirito en miaj membroj kaj korpo, aspirante adori Vin kaj sopirante memori kaj glori Vin; kiel ghi atestas pri tio, kion la Lango de Via Ordono atestis en la regno de Via parolo kaj en la chielo de Via scio. En tiu chi stato, ho mia Eternulo, mi ame elpetas de Vi chion, kio estas che Vi, por ke mi montru mian malrichon kaj gloru Vian donacemon kaj Viajn richajhojn kaj deklaru mian senfortecon kaj evidentigu Vian forton kaj Vian potencon.

Tiam li staru kaj petante levu dufoje la manojn kaj diru:
Ne estas alia Dio krom Vi, la Chiopova, la Plej Malavara. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ordonanto, je la komenco same kiel je la fino. Ho Dio, mia Dio ! Via pardonemo kuraghigis min, kaj Via kompatemo fortigis min, kaj Via voko min vekis, kaj Via graco min levis kaj min kondukis al Vi. Kiu do mi estas, ke mi povus kuraghi stari che la pordego al la urbo de Via proksimeco aù turni mian vizaghon al la lumoj, kiuj brilas el la chielo de Via volo ? Vi vidas, ho mia Eternulo, kiel tiu chi mizera kreajho frapas al la pordo de Via graco, kaj kiel tiu chi forpasema animo serchas la riveron de daùra vivo el la manoj de Via donacemo. Estas Via la ordono chiutempe, ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de chiuj nomoj; kaj mia estas la rezigno kaj volonta subigo sub Via volo, ho Kreinto de la chieloj !

Li tiam levu la manojn trifoje kaj diru:
Pli granda ol chiu grandulo estas Dio !

Tiam li surgenuighu kaj, klinante sian frunton sur la teron, li diru:
Tro alta Vi estas por ke la laùdo de tiuj, kiuj estas proksimaj al Vi, povus ascendi ghis la chielo de Via proksimeco aù ke la birdoj de la koroj de tiuj, kiuj estas sindonaj al Vi, atingus la enirejon de Via pordego. Mi atestas, ke Vi estas sanktigita super chiuj atributoj kaj sankta super chiuj nomoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Plej Laùdegata, la Plelglora.

Tiam li sidighu kaj diru:
Mi atestas pri tio, kion atestis chio kreita kaj la chielaj Kohortoj kaj la loghantoj de la plejalta Paradizo kaj krom ili la Lango de Majesto el la plejglora Horizonto, ke Vi estas Dio, ke ne estas alia Dio krom Vi, kaj ke Tiu, Kiu estis malkashita, estas la Kashita Mistero, la Konservata Simbolo, per Kiu la literoj de l' "Estu !" estas interligitaj kaj kunmetitaj. Mi atestas ke estas Li, Kies nomo estas skribita de la Plumo de la Plejalta kaj Kiu estas menciita en la Libroj de Dio, la Sinjoro de la Trono en la alto kaj sur la tero.

Tiam li staru rekte kaj diru:
Ho Sinjoro de chio estanta kaj Posedanto de chio videbla kaj nevidebla ! Vi vidas miajn larmojn kaj miajn suspirojn kaj aùdas mian ghemadon kaj ploron kaj la lamentadon de mia koro. Je Via potenco ! Miaj mispashoj retenis min proksimighi al Vi; kaj miaj pekoj tenis min for de la korto de Via sankteco. Via amo, ho mia Eternulo, richigas min, kaj la separo de Vi detruas min kaj la malproksimeco de Vi konsumas min. Mi petegas al Vi je Viaj pied-signoj en tiu chi sovaghejo kaj je la vortoj "Chi tie mi estas. Chi tie mi estas", kiujn Viaj Elektitoj eldiris en tiu chi vastejo, kaj je la spiroj de Via Revelacio kaj la mildaj ventoj de la Matenigho de Via Manifestigho, ordonu, ke mi rigardu Vian belon kaj observu chion ajn en Via Libro.

Tiam li trifoje ripetu la Plej Grandan Nomon kaj klinu sin malsupren kun la manoj sur la genuoj kaj diru:
Gloron al Vi, ho mia Dio, ke Vi helpis al mi memori Vin kaj laùdegi Vin kaj konigis al mi Tiun, Kiu  estas la Matenigho de Viaj signoj, kaj klinigis min antaù Via Moshteco kaj humiligis min antaù Via Dieco kaj igis min rekoni tion, kio estas proklamita de la Lango de Via majesto.

Tiam li levighu kaj diru:
Ho Dio, mia Dio ! Mia dorso estas klinita per la shargho de miaj pekoj kaj mia malatentemo detruas min. Kiam mi kontemplas miajn malbonajn farojn kaj Vian bonvolemon, mia koro fandighas en mia interno kaj mia sango bolas en miaj vejnoj. Je Via Beleco, ho Vi, la Sopiro de la mondo ! Mi rughighas levante mian vizaghon al Vi, kaj miaj petantaj manoj hontas etendighi al la chielo de Via donacemo. Vi vidas, ho mia Dio, kiel miaj larmoj malhelpas al mi memori Vin kaj glori Viajn virtojn, ho Vi, la Sinjoro de la Trono en la altoj kaj sur la tero malsupre ! Mi petegas al Vi je la signoj de Via Regheco kaj je la misteroj de Via Regado, faru kun Viaj amatoj, kiel konvenas al Via boneco, ho Sinjoro de chio estanta, kaj kiel decas al Via graco, ho Regho de la vidata kaj nevidata !

Tiam li trifoje ripetu la Plej Grandan Nomon kaj surgenuighu kun sia frunto sur la tero kaj diru:
Gloron al Vi, ho nia Dio, ke Vi malsupren-sendis al ni tion, kio proksimigas nin al Vi, kaj ke Vi dotas nin per chio bona sendita de Vi en Viaj Libroj kaj Viaj Skriboj. Protektu nin, ni petegas al Vi, ho mia Eternulo, kontraù la multegai vanaj fantazioj kaj senfruktaj imagoj. Vi vere estas la Potenca, la Chio-scia.

Tiam li levu la kapon kaj sidighu kaj diru:
Mi atestas, ho mia Dio, kion Viaj Elektitoj atestis, kaj rekonas, kion la loghantoj de la plejalta Paradizo kaj tiuj chirkaùantaj Vian potencan Tronon rekonis. La regnoj de la tero kaj de la chielo estas Viaj, ho Sinjoro de la mondoj !
Bahá’u’lláh

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >