PERLOJ
DE L'SAGHO.
el la Skriboj de Bahà'u'llàh.
La skriboj de Bahá’u’lláh (1817 - 1892) kovras la tutan terenon de mistika sagho, tra la naturo kaj senco de la homa estado, ghis la vizio de unuighanta homaro, de la antaùkondichoj por interna paco ghis tiuj de globala pacordo. Ne povas mirigi, ke Leo Tolstoj' vidis en la skriboj de Bahá’u’lláh "la shlosilon al la sekreto de la universo" kaj malkovris en ili "la plej belan kaj puran formon de religia instruo" kaj ke Mahatmo Gandhi' trovis en ili "la esperon de la homaro".
Bahá’u’lláh en la plej eta ajho de la universo perceptas rivelajhon de Dio - sed samtempe difinas Dion kiel la "Plej Kashitan el la Kashitaj". Li vidas la homon kiel migranton survoje al pliaj, senlimaj mondoj de Dio - kaj Li samtempe atribuas al li la responson por civilizacio kaj kulturo en tiu chi vivo. Li senrestrikte rekonas la veron kaj mision de chiuj antaùaj religioj - sed Li ankaù kunligas tiujn en granda panoramo de unu sola Dia Volo revelaciighanta en ili. Kaj Li anticipas la konsekvencojn de tiu chi nova, plej ampleksa mondpercepto por la monda politiko: de la iom-post-ioma enkonduko de kolektiva sekurec-strukturo por gardi la mondan pacon, tra la establo de monda federacio, ghis la fondo de mondkulturo konsciighanta pri sia plej valora trezoro - homoj, kiuj en pleja sendependo kaj memstaro serchas la veron kaj je tio kunfandas sciencan kleron kun etikaj kaj moralaj principoj.
Bahá’u’lláh estas la fondinto de Baha-ismo, la religio, kiu hodiaù estas disvastighinta super praktike la tuta terglobo. Tiu chi libreto kunmetas centrajn tekstojn el Liaj ampleksaj skriboj kaj tiel ebligas unuan aliron al Liaj instruoj, el kiuj la homaro povas cherpi la inspirojn por fronti la ghin defiantajn grandegajn spiritajn kaj sociajn problemojn kaj taskojn. (1)
Estu malavara en prospero kaj danka en mizero.
Estu inda je la fido de via najbaro kaj
alrigardu lin kun vizagho luma kaj amika.
Estu trezoro por la mizeraj, admono por
la richuloj, respondo al la vekrio de la senhavaj
kaj homo kiu konsideras sian promeson sankta.
Estu justa en via jugho kaj maltruda en
via parolo.
Neniun traktu maljuste kaj elmontru plejan
humilon al chiuj.
Estu lampo por tiuj vagantaj en mallumo,
ghojfonto por la zorgoplenaj, maro por la soifantoj,
haveno por la afliktitoj, apogo kaj defendo
por la viktimo de subpremado.
Pro siaj honesto kaj integro distingighu
viaj agoj.
Estu hejmo por la fremdulo, balzamo por
la suferanto,fortika turo por la fuganto.
Estu okulo por la blindaj kaj gvidanta lumo
por la piedoj de la devojighintoj.
Estu ornamajho por la vizagho de l' vero,
estu krono sur la frunto de l' sincero,
kolono en la templo de l' moralo, viviga
spiro por la korpo de l’ homaro,
standardo de la armeoj de l' justo, gvidstelo
sur la horizonto de l' virto, roso por la fundo de l’ homkoro, arkeo sur
la maro de l' scio, suno sur la chielo de l' graco, gemo en la diademo
de l' sagho, brila lumo sur la firmamento de via generacio, frukto sur
la arbo de l' humileco.
Ni petas Dion proteku vin kontraù
la ardo de jhaluzo kaj la frido de malamo.
Li vere estas proksima, preta respondi.
(1)
Amo kiel krea impulso ñ
Ho filo de l' homo !
Vualita en Mia antaùmemora esto kaj
en la pratempa eterneco de Mia esenco, Mi konsciis Mian amon al vi; tial
Mi kreis vin, gravuris en vin Mian bildon kaj revelaciis al vi Mian belecon.
( Kashitaj Vortoj, araba
3 / The Hidden Words, p.6 )
Kreinte la mondon kaj chion, kio vivas kaj
movighas en ghi, Li elektis, per la senpera efiko de Sia libera kaj suverena
volo, doti la homon per la unika distingo kaj kapablo, koni Lin kaj ami
Lin - kapablo, kiu nepre devas esti rigardata kiel la genera impulso kaj
chefa celo por chio kreita...
( Gleanings, 27: 2, p.65
)
Chiujn aferojn Mi deziris por vi, kaj ankaù vin pro vi mem. ( Gleanings, 122 :1, p.260 )
Ekkono de dia perfekteco ñ
Chio ajn en la chieloj kaj chio ajn sur la
tero estas rekta pruvo por okazanta en ghi revelacio de la atributoj kaj
nomoj de Dio, char en chiu atomo estas konservataj la signoj, kiuj elokvente
atestas la revelacion de tiu Plej Granda Lumo. Vere, sen la potenco de
tiu chi revelacio neniu ajho povus ekzisti. Kiel helaj estas la lumoj de
sciado brilantaj en atomo kaj kiel vastaj la oceanoj de sagheco ondantaj
en guto ! Je plej alta grado tio validas por la homo, kiu el inter chio
kreita estas vestita per la robo de tiaj donacoj kaj estas elelektita por
la gloro de tia distingo. Char en li potenciale rivelighas chiuj atributoj
kaj nomoj de Dio en tia grado, kiun neniu alia kreajho atingas aù
superas. Chiuj chi nomoj kaj atributoj aplikeblas al li. Char tiel Li diris:
"La homo estas Mia mistero, kaj Mi estas lia mistero." ...
( Gleanings, 90 : 1, p.177
)
En chiu el vi Mi perfektigis Mian kreadon,
tiel ke la grandiozeco de Mia verko estu plene rivelata al la homoj. Sekvas
el tio, ke el si mem chiu homo estis kaj estos kapabla aprezi la Belecon
de Dio, la Glorata ... Char la kredo de iu ajn homo dependas nur de li
mem.
( Gleanings, 75 : 1, p.143
)
El la majesta fonto kaj el la esenco de Lia
favoro kaj malavaro Li konfidis al chio kreita Signon de Sia sciado, tiel
ke neniu el Liaj kreitajhoj estu senigita de sia doto esprimi, chiu laù
sia kapablo kaj rango, tiun chi scion. Tiu chi signo estas la spegulo de
Lia beleco en la mondo kreita. Ju pli granda la peno por fajnigi tiun chi
subliman kaj noblan spegulon, des pli fidinde ghi reflektos la gloron de
la nomoj kaj atributoj de Dio kaj malkashos la mirindajhojn de Liaj signoj
kaj sciado.
( Gleanings, 124 : 2, p.262
)
Homa menso - Dia revelacio ñ
Laùrange la unua kaj primara inter
tiuj favoroj, kiujn la Chiopova donis al la homo, estas la kapablo de kompreno.
Ekipante lin per tiu chi doto, Li havis neniun alian celon ol kapabligi
Sian kreiton ekkoni kaj rekoni la unusolan veran Dion - laùdata
estu Lia gloro. Tiu chi talento donas al la homo la povon distingi kaj
percepti la veron en chiuj aferoj, gvidas lin al tio, kio estas ghusta,
kaj helpas lin malkovri la misterojn de la kreita mondo. Laùrange
la dua estas la vidpovo, la chefa ilo, per kiu lia kompreno povas funkcii.
La sensoj de aùdado, de la koro kaj aliaj devas ankaù esti
kalkulataj inter la talentoj, per kiuj la homa korpo estas dotita. Super
chio laùdata estu la Chiopova, Kiu kreis tiujn chi fortojn kaj aperigis
ilin en la homa korpo. Tiuj talentoj estas esencaj proprajhoj de la homo.
Kio superas chiujn aliajn donajhojn, kio laù sia karaktero estas
nedetruebla kaj apartenas al Dio Mem, estas la donaco de Dia Revelacio.
Chiu bonajho donita de la Kreinto al la homo, chu materia, chu spirita,
estas subordigita sub tiu. Ghi estas kaj chiam estos en sia esenco la Pano,
kiu devenas el la chielo. Ghi estas la superega atesto de Dio, la plej
klara pruvo de Lia vero, la signo de Lia perfekta bonkoreco, la simbolo
de Lia chion-ampleksanta korfavoro, la pruvo de Lia amoplena providenco,
la simbolo de Lia perfektega graco. Vere, kiu rekonas en tiu chi Tago Lian
Manifestighon, tiu ricevas sian parton el tiu chi plej alta donajho de
Dio.
( Gleanings, 95 : 1 kaj
3, p.194-195 )
Minejo plena je juveloj ñ
La homo estas la plej alta talismano. Sed
la manko de adekvata edukado senigis lin je tio, kio estas lia esenca posedajho.
Per unu vorto el la busho de Dio li estis kreita; per unu plia vorto li
estis gvidata rekoni la Fonton de sia edukigho; per ankoraù unu
aldona vorto liaj rango kaj destino estis garantiitaj... Konsideru la homon
kiel minejon richan je juveloj de netaksebla valoro. Nur edukado atingas,
ke ghi malkashas siajn trezorojn, kaj kapabligas la homojn profiti el tio.
( Gleanings, 122, p.259-260
)
Se vi povus kompreni, per kiuj mirindajhoj
de Mia malavareco kaj donacemo Mi decidis konfide doti viajn animojn, vi
certe malligus vin el via katenigo al chio kreita kaj ekhavus veran scion
pri vi mem - scion egalan al la kompreno de Mia propra Esto. Vi trovus
vin mem sendependaj de chio krom Mi kaj perceptus per via interna kaj via
ekstera okulo, same klare kiel evidentas la revelacio de Mia brila Nomo,
la en vi ondantajn marojn de mia korfavoro kaj malavareco.
( Gleanings, 153 : 6, p.326-327
)
La koro - rezidejo de Dio ñ
Ho filo de l' spirito !
Jen mia unua konsilo: Posedu puran, bonvoleman
kaj radiantan koron, por ke via estu suvereneco pratempa, nepereonta kaj
chiamdaùra.
( Kashitaj Vortoj, araba
1/ The Hidden Words, p.5 )
Ho amiko, la koro estas la rezidejo de eternaj
misteroj, ne faru ghin hejmo de efemeraj pensoj : ne malshparu la trezoron
de via altvalora vivo sklavighante al tiu chi mondo fluge pasanta. Vi venas
el la mondo de l' sankteco - ne ligu vian koron al la tero; vi estas loghanto
en la korto de l' proksimeco - ne elektu la hejmon de l' polvo.
( Seven Valleys, p.35
)
Ho Mia Frato ! Pura koro estas kiel spegulo;
purigu ghin, per la polurilo de amo kaj malligiteco, de chio alia krom
Dio, por ke en ghi povu lumi la vera suno kaj aùrori la eterna mateno.
Tiam vi klare komprenos la signifon de "Nek Mia tero nek Mia chielo
Min entenas, sed entenas Min sole la koro de Mia fidela servanto".
( Seven Valleys, p.21
)
Purigu vian koron de la mondo kaj chiuj ghiaj
vanajhoj kaj ne toleru, ke la amo al fremdulo ghin eniras kaj ekloghas
en ghi. Nur kiam vi purigas vian koron de chiu spuro de tia amo, la brilo
de la lumo de Dio povos jheti sian radiadon sur ghin, char al neniu Dio
donis pli ol unu koron... Kaj char la homa koro, tia kia Dio ghin formis,
estas unu kaj nedividita, konvenas al vi atenti, ke ghia inklino ankaù
estu unu kaj nedividita. Tial do algluighu per via tuta korinklino al Lia
amo kaj detenu vian koron de la amo al iu ajn krom Li, por ke Li helpu
vin mergighi en la oceano de Lia unueco...
( Gleanings, 114 : 15,
p.237-238 )
La naturo de la amo ñ
Kompreni Liajn vortojn kaj kapti la sencon
de la eldiroj de la chielaj Birdoj neniel dependas de homa klereco. Ghi
dependas nur de la pureco de la koro, de la chasteco de la animo kaj de
la libereco de la spirito.
( Certitude, p.211
)
Klinu viajn korojn al la konsiloj de via
vera, via nekomparebla Amiko... La Vorto de Dio povas esti komparata al
shoso, kies radikoj estas plantitai en la koroj de la homoj. Estas devige
al vi, akceli ghian kreskon per la vivantaj akvoj de sagheco, per puraj
kaj sanktaj vortoj, por ke ghia radiko firme engrundighu kaj ghia brancharo
etendighu ghis la chielo kaj ankoraù pli alten.
( Gleanings, 43 : 9, p.97
)
Kiam la sincera amanto kaj sindona amiko
atingas la cheeston de la Amato, la brila beleco de la Adorato kaj la kora
ardo de la amanto ekflamigos incendion, per kiu forbrulos chiuj vualoj
kaj kovroj. Vere, chio, kion li havas, de la koro ghis la haùto,
estos ekflamigita, tiel ke restos nenio krom la Amiko.
( Seven Valleys, p.36
)
Sur la pado de serchado ñ
Ho Miaj servantoj ! Se vi malkovrus la kashitajn,
la senbordajn oceanojn de Mia nedetruebla richeco, vi certe taksus la mondon,
ja ech la tutan kreitajhon, kiel nenion. Igu la flamon de serchado bruli
en viaj koroj per tia ardo, ke ghi ebligu al vi atingi Vian plej altan
kaj plej majestan celon - la shtupon, sur kiu Vi povos proksimighi ai via
Plej-Amata kaj unuighi kun Li…
( Gleanings, 153 : 2, p.323
)
Dum tiu chi migrado la vojaghanto restados
en chiuj landoj kaj loghados en chiuj regionoj. En chiu vizagho li serchas
la belecon de la Amiko; kaj en chiu lando li elrigardos al sia Amato. Neniun
kunestadon li evitas kaj serchas la kunulecon de chiu ajn, por ke li eble
malkovru la sekreton de la Amiko en iu animo aù ekvidu la belecon
de la Amato en iu vizagho.
( Seven Valleys, p.7
)
Kvalitoj de vera serchanto ñ
Ho Mia frato ! Kiam vera serchanto decidighas surpashi la padon de serchado, kiu kondukas al la ekkono de la Praglora, li devas antaù chio purigi kaj poluri sian koron, la sidejon de la rivelado de la internaj misteroj de Dio, je la obskuriga polvo de chiu akirita klero kaj je la sugestoj de la enkorpighoj de satanaj hhimeroj. Li devas purigi sian bruston, la sanktejon de fidela amo al la Amato, je chiu makulo kaj sanktigi sian animon je chio apartenanta al akvo kaj argilo, je chiuj ombraj kaj efemeraj ligighoj. Li devas tiel purigi sian koron, ke neniu resto de amo aù malamo plu konservighu en ghi, por ke amo ne inklinigu lin al devio, aù malamo ne forpelu lin de la vero…
La serchanto devas chiutempe fidi al Dio, devas forturni sin de la mondularo, malligi sin de la mondo de polvo kaj alkrochighi al Tiu, Kiu estas la Sinjoro de la Sinjoroj. Li neniam rajtas klopodi altigi sin super aliaj, devas forlavi de la tabelo de sia koro chiun spuron de fiero kaj vanteco, devas alkrochi sin al pacienco kaj sindonemo, observi silenton kaj deteni sin de vana parolado. Char la lango estas malica fajro, kaj troa parolado mortiga veneno. Materia fajro forkonsumas la korpon, sed la fajro de la lango forvoras kaj koron kaj animon. La potenco de la unua daùras nur difinitan tempon, sed la efikoj de la alia tutan jarcenton.
Tiu serchanto ankaù taksu kalumnion kiel gravan devion kaj tenu sin ekster ghia rego, char kalumniado estingas la lumon de la koro kaj sufokas la vivon de la animo...
Li helpu al la senhavuloj, kaj al la mizeruloj neniam rifuzu sian favoron. Li montru afablecon al la bestoj kaj des pli al siaj kunhomoj, kiuj ja estas dotitaj per la potenco esprimighi. Li ne hezitu oferi sian vivon por la Amato kaj ne permesu, ke la malaprobo de la homoj turnu lin for de la Vero. Li ne deziru por aliaj, kion li ne deziras por si mem, kaj ne promesu, kion li ne plenumos. Plenkore la serchanto evitu kunestadon kun malbonuloj kaj preghu, ke estu pardonitaj iliaj pekoj. Li ekskuzu la pekinton kaj neniam malestimu ties malaltan staton, char neniu scias, kia estos lia propra fino. Kiel ofte en la horo de morto pekinto atingas la esencon de la kredo, kaj trinkante la senmortigan nektaron, ekflugas al la chielaj Kohortoj. Kaj kiel ofte devota kredanto en la horo de la ascendo de sia animo tiel sanghighas, ke li falas en la plej abisman fajron !...
Nur kiam la lampo de serchado, de plej serioza strebado, de sopira deziro, de pasia sindono, de fervora amo, de ravigo kaj ekstazo eklumas en la koro de la serchanto kaj la brizo de Lia korfavoro blovas super lia animo, la tenebro de eraro dispeligos, la nebuloj de dubado kaj malkonfido levighos kaj la lumoj de scio kaj certeco envolvos lian animon. En tiu horo la Mistika Heroldo, portanta la ghojigan mesaghon de la Spirito, brile kiel la aùroro eklumos el la Urbo de Dio, kaj per trombon-blovo de ekkono vekos la koron, la animon kaj la spiriton el la dormo de senatento. Tiam la multnombraj favoroj kaj graco-elversoj de la sankta kaj eterna Spirito havigos al la serchanto tian novan vivon, ke li trovos sin dotita per nova okulo, nova orelo, nova koro kaj nova menso. Li kontemplos pri la evidentaj signoj de la universo kaj penetros en la kashitajn misterojn de la animo. Rigardante per la okulo de Dio, li ekvidos en chiu atomo pordon, kiu kondukos lin al la shtupo de plena certeco. Li malkovros en chiuj aferoj la misterojn de Dia Revelacio kaj la pruvojn de daùra Manifestado.
Mi jhuras je Dio ! Kiu surpashas la padon
de gvido kaj serchas ascendi la altojn de virteco por atingi tiun chi gloran
kaj superan shtupon, tiu enspiros, ech el mil-mejla distanco, la bonodoron
de Dio kaj perceptos, kiel levighas la matena brilo de dia Gvido super
la Aùroro de chiuj aferoj. Chiu ajho, kiel ajn malgranda, estos
por li malkovro, gvidanta lin al lia Amato, la Celo de lia sercho. Tiel
granda estos la jughkapablo de tiu chi serchanto, ke li povos distingi
inter vero kaj malvero, same kiare kiel li distingas sunbrilon disde ombro.
Kiam en la plej foraj anguloj de la Oriento dispersighas la dolchaj aromoj
de Dio, li certe rekonos kaj enspiros ilian parfumon, ech se li estadus
en la ekstrema fino de la Okcidento. Same, li klare distingos chiujn signojn
de Dio - Liajn mirindajn eldirojn, Liajn grandiozajn verkojn kaj potencajn
farojn - disde la agoj, la vortoj kaj vojoj de la homoj, same kiel juvelisto
rekonas la gemojn inter la shtonoj, aù kiel chiu homo distingas
inter printempo kaj aùtuno, varmo kaj malvarmo. Kiam la kanalo de
la homa animo estas purigita je chiuj mondumaj kaj katenantaj ligigoj,
ghi nepre sentos la spiron de la Amato el nemezureblaj distancoj kaj, gvidata
de ghia bonodoro, atingos kaj eniros la Urbon de Certeco… Tiu chi Urbo
estas nenio alia ol la Vorto de Dio, revelacita en chiu epoko kaj dia misio.
( Gleanings, 125 : 1 k.s.,
p.264 )
La sagho en la ordonoj de Dio ñ
La komenco de chiuj aferoj estas la ekkono
de Dio, kaj la celo de chiuj aferoj estas la strikta obeo al chio ajn,
kio estas malsupren sendita el la plej alta chielo de la Dia Volo, kiu
trapenetras chion, kio estas en la chieloj, kaj chion, kio estas sur la
tero.
( Gleanings, 2 : 1, p.5
)
Tiuj, kiujn Dio dotis per komprenemo, senrezerve
rekonos, ke la ordonoj fiksitaj de Dio konsistigas la plej efikan rimedon
por la konservado de ordo en la mondo kaj por la sekureco de ghiaj popoloj...
Ho vi popoloj de la mondo ! Sciu kun certeco, ke Miaj ordonoj estas la
lampoj de Mia amoplena providenco inter Miaj geservantoj kaj la shlosiloj
de Mia graco por Miaj kreitoj...
( Gleanings, 155 : 2, p.331-332
)
Vere, la leghoj de Dio similas al la maro,
kaj la homidoj ai la fishoj - se ili nur komprenus ! Observi ilin, tamen,
oni devas kun takto kaj sagho...
( Citita en : Synopsis
and Codification, p.4 )
La naturo de la animo ñ
Vi demandis Min pri la naturo de la animo.
Sciu vere, ke la animo estas signo de Dio, chiela juvelo, kies realon la
plej kleraj homoj ne kapablas kompreni kaj kies misteron neniu menso, ech
ne la plej sagaca, rajtas esperi iam malkashi. Ghi estas la unua inter
chiuj kreitaj ajhoj, kiu proklamas la perfektecon de sia Kreinto, rekonas
Lian gloron, tenas sin je Lia vero kaj adorklinighas antaù Li. Se
ghi fidelas al Dio, ghi reflektos Lian lumon kaj finfine revenos al Li.
Sed se ghi malsukcesas esti lojala al sia Kreinto, ghi farighos viktimo
de egoo kaj pasio kaj fine dronos en iliaj profundoj.
( Gleanings, 82 : 1, p.158-159
)
Sciu, ke la animo de la homo estas sanktigita kaj sendependa de chia kadukeco de korpo aù menso. Ke malsanulo montras signojn de malforteco, shuldigas al la malhelpoj, kiuj intervenas inter lia korpo kaj lia animo, char la animo mem restas netushata de korpaj difektoj. Rigardu la lumon de la lampo. Kvankam ekstera objekto povas perturbi ghian radiadon, la lumo mem plubrilas kun nereduktita intenso. Sammaniere, chiu malsano atakanta la korpon de la homo estas malhelpo, kiu detenas la animon manifesti sian ennaskitan forton kaj potencon. Sed kiam ghi forlasas la korpon, ghi evidentigos tian superecon kaj disvolvos tian influon, kiajn neniu surtera energio povas egali. Chiu virta, chiu purigita kaj sanktigita animo estos dotita per pleja fortego kaj jhubilos en senlima ghojo.
Rigardu ankaù la sunon, kiu malheligas pro la nuboj. Observu, kiel ghia brileco shajne malkreskas, kvankam efektive la fonto de la lumo restas senshanga. La animo de la homo estu komparata al la suno, kaj chiuj aferoj surteraj estu rigardatai kiel lia korpo. Dum neniu ekstera obstaklo intervenas inter ambaù, la korpo kiel tuto plu reflektos la lumon de la animo kaj estos subtenata de ghia forto. Sed tuj kiam vualo shovighas inter ili, la brileco de tiu lumo shajnas malkreski.
Rigardu refoje la sunon, kiam ghi estas tute
kashita malantaù la nuboj. Kvankam la tero ankoraù estas
heligata de ghia lumo, la lumkvanto estas tamen konsiderinde reduktita.
Nur kiam la nuboj denove forestas, la suno povas ree brili per sia plena
splendoro. Nek la cheesto de la nubo nek ghia foresto povas iel influi
la ennaskitan brilecon de la suno. La animo de la homo estas la suno, per
kiu lia korpo estas iluminata kaj el kiu ghi ricevas sian nutron, kaj tiel
ghi estu komprenata.
( Gleanings, 80 : 2-4,
p.153-155 )
Postmorta vivo ñ
Kaj nun pri via demando koncerne la homan animon kaj ghian pluvivon post la morto. Sciu vere, ke la animo post sia elkorpigo daùre progresos, ghis ghi atingos la cheeston de Dio, en stato kaj kondicho, kiujn nek la evoluo de epokoj kaj jarcentoj, nek la variadoj kaj hazardoj de chi tiu mondo povos sanghi. Ghi ekzistos tiel longe, kiel ekzistos la Regno de Dio, Lia suvereneco, Lia povo kaj Lia potenco. Ghi aperigos la signojn de Dio kaj Liajn atributojn kaj rivelos Liajn indulgemon kaj favoron..
La naturo de la animo post la morto neniam
povos esti priskribata, kaj ne estas dece kaj permesite malkashi ghian
tutan karakteron al la okuloj de la homoj. La Profetoj kaj Mesaghistoj
de Dio estas malsupren sendataj kun la sola celo konduki la homaron al
la rekta Vojo de l' Vero. La celo de Ilia revelacio estas la edukado de
chiuj homoj, por ke en la horo de morto ili ascendu al la trono de la Plejalta
en pleja pureco kaj sankteco kaj en absoluta malligiteco. La lumo, kiun
tiuj chi animoj disradias, kaùzas la progreson de la mondo kaj la
antaùenigon de ghiaj popoloj. Ili similas al gisto, kiu fermentigas
la mondon de l' esto, kaj konsistigas la vivoforton, per kiu manifestighas
la artoj kaj mirakloj de la mondo.
( Gleanings, 81 : 1, p.155
)
Ho filo de l' Plejsupera !
Mi faris la morton ghojportanton al vi.
Pro kio vi malghojas ? Mi igis la lumon supershuti vin per sia splendoro.
Kial vi vualigas for de ghi ?
( Kashitaj Vortoj, araba
32 / The Hidden Words, p.12 )
Vera richeco ñ
Se vi avidas tiun chi vivon kaj ghiajn vantajhojn, vi estus devintaj aspiri ilin, kiam vi estis ankoraù enfermitaj en la uteroj de viaj patrinoj, char tiam vi konstante alproksimighis al ili, se vi nur povus tion percepti. Aliflanke, ekde kiam vi naskighis kaj atingis maturecon, vi chiam pli retirighis de la mondo kaj altirighis al la polvo. Kial do vi tiel avide amasigas la trezorojn de la tero, kiam viaj tagoj estas nombritaj kal viaj shancoj preskaù perditaj ? Do, chu vi, malatentaj, ne volas forskui vian dormemon ? ( Gleanings, 66 : 4, p.127 )
Ho Miaj servantoj ! Se vi komprenus, kion
miraklan el Mia malavaro kaj donacemo mi volas konfidi al viaj animoj,
vi certe liberigus vin de la ligiteco al chio kreita kaj ekhavus veran
scion pri viaj propraj memoj - scion, kiu estas la sama kiel la kompreno
de Mia propra Esto.
( Gleanings, 153 : 6, p.326
)
La potenco de meditado ñ
Benita estas la punkto, kaj la domo, kaj
la loko, kaj la urbo, kaj la koro, kai la monto, kaj la shirmejo, kaj la
kavo, kaj la valo, kaj la lando, kaj la maro, kaj la insulo, kaj la kampo,
kie oni Dion mencias kaj Lin laùde gloras.
( Preghoj / Bahá’í
Prayers, p.iii )
Ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de chiuj nomoj
kaj la Farinto de la chieloj ! Mi petegas Vin je tiuj, kiuj estas la Tagighoj
de Via nevidebla Esenco, la Plej Laùdegata, la Plejglora, faru mian
preghon fajro forbruligonta la vualojn, kiuj ekludas min de Via beleco,
kaj lumo, kiu gvidos min al la oceano de Via Cheesto.
( Preghoj p.61 / Bahá’í
Prayers, p.7-8 )
Envoku, ho Mia servanto, la versojn de Dio,
kiujn ricevis vi, samkiel ili estas envokataj de tiuj proksimighintaj al
Li, por ke la dolcheco de Via melodio instigu vian propran animon kaj altiru
la korojn de chiuj homoj. Kiu tiel citas, en la privateco de sia chambro,
la versojn revelaciitajn de Dio, kaùzos la disigantajn anghelojn
de la Chiopova disigi foren la bonodoron de la vortoj elbushitaj de li
kaj faros la koron de chiu honestulo altenpulsi. Kvankam li eble, unue,
restas nekonscia pri ghia efekto, tamen la beno de la graco donacita al
li nepre devas pli aù malpli frue ekinflui je lia animo. Tiaj estas
la misteroj de la Revelacio de Dio dekretitaj per la bena Volo de Tiu,
Kiu estas la Fonto de potenco kaj sagho.
( Gleanings, 136 : 2, p.295
)
Se iu citas nur unu verson de la Sankta Skribo
en spirito de brila ghojo, tio estas pli bona por li, ol tedite legadi
chiujn Sanktajn Librojn de Dio, la Helpo en danghero, la Memekzistanta.
Studu la sanktajn versojn tiakvante, ke vi ne lacighu kaj ne malviglighu.
Ne sharghu viajn animojn per tio, kio elcherpas kaj subpremas ilin, sed
malpezigu kaj levu ilin, por ke sur la flugiloj de la Sanktaj versoj ili
soru al la tagighejo de Liaj evidentaj signoj.
( Aqdas, 149, p.73-74
)
Pura perceptado ñ
Ho kunulo de Mia Trono !
Ne aùskultu malbonon kaj ne vidu
malbonon, ne malaltigu vin, nek suspiru nek ploru. Ne diru fiajhojn, por
ke oni ne diru ilin al vi, kaj ne pligrandigu la kulpojn de aliaj, por
ke viaj propraj kulpoj ne shajnu grandaj; kaj ne deziru ies humilighon,
por ke via propra humiligho ne evidentighu. Pasigu, do, la tagojn de via
vivo, kiuj estas malpli ol foriluganta momento kun via menso nemakulita,
via koro senmakula, viaj pensoj puraj, kaj via naturo sanktigita, por ke,
libera kaj kontenta, vi povu demeti chi tiun morteman korpon kaj iri al
la mistika paradizo kaj resti en la eterna regno por chiam.
( Kashitaj Vortoj, persa
44 / The Hidden Words, p.37-38 )
Ho filo de l' esto !
Kiel vi povis forgesi viajn proprajn kulpojn
kaj okupighi pri la kulpoj de aliaj ? Kiu ajn faras tion, estas malbenita
de Mi.
( Kashitaj Vortoj, araba
26 / The Hidden Words, p.11 )
Se vi rimarkas la pekon de aliulo, prisilentu
ghin, por ke Dio prisilentu vian propran pekon. Vere, Li estas la Diskreta,
la Sinjoro de graco plej abunda.
( Son of the Wolf, p.55
)
La homa vorto ñ
Homa parolo estas realo, kiu aspiras ekhavi
influon kaj kiu devas esti moderigata. Rilate ghian influon, tiu chi dependas
de ghia rafiniteco, kiun siavice kondichas la pureco kaj malligiteco de
la koroj. Rilate ghian moderecon, tiu chi devas esti kombinita kun takto
kaj sagho kiel estas preskribite en la sanktaj Skriboj kaj Epistoloj. Chiu
vorto estas dotita per spirito, tial la parolanto aù klariganto
siajn vortojn zorge diru je tempo kaj cirkonstancoj konvenaj, char la impreso,
kiun chiu vorto kaùzas, klare evidentas kaj percepteblas... Unu
vorton oni povas kompari kun fajro, alian kun lumo, kaj la efikon, kiun
ambaù kaùzas, manifestighas en la mondo. Tial sagha homo
plena je scio prefere parolu per vortoj mildaj kiel lakto, por ke la homidoj
estu nutrataj kaj edifataj per tio kaj atingu la finan celon de l' homa
ekzisto, kiu estas la stato de vera kompreno kaj nobleco.
( Tablets, 11 : 30, p.172-173
)
Neniu saghulo povas demonstri siajn sciojn
alie ol per siaj vortoj. Tiel evidentighas la signifo de la Vorto, kiel
estas konfirmite en chiuj Skriboj, chu el tempoj antikvaj aù modernaj.
Char estas ghia potenco kaj viviga spirito, per kiu la popolo de la mondo
atingis tiel eminentan pozicion. Krome, vortoj kaj eldiroj estu kaj impresaj
kaj funde efikaj. Kiel ajn, neniu vorto ekhavos tiujn ambaù kvalitojn
antaù ol eldirita sole pro Dio kaj kun deca respekto por la kondichoj
de la okazo kaj de la homoj.
( Tablets, 11 : 29, p.172
)
Diskurso pri la vero ñ
Interrilatu kun chiuj homoj... en spirito
de afableco kaj kamaradeco. Se vi scias pri iu vero, se vi posedas juvelon,
kiun aliaj malhavas, dividu ghin kun ili per parolo plej afabla kaj bonvola.
Se ghi estas akceptita, se ghi plenumas vian intencon, via celo estas atingita.
Se iu malakceptas ghin, lasu lin kaj petu Dion lin gvidi. Gardu vin, ke
vi ne traktu lin bruske. Afabla lango estas kiel magneto por la hom-koroj.
Ghi estas la pano de la spirito, ghi vestas la vortojn per signifo, ghi
estas la fontano de la lumo de sagheco kaj komprenemo.
( Gleanings, 132 : 5, p.289
)
Vortoj de sagheco ñ
La fonto de chio bona estas fidi Dion, submetigi
al Lia ordono kaj kontenti pri Lia sankta volo kaj bonplacho.
La esenco de sagheco estas obei Dion, tremi
antaù Lia skurgho kaj puno kaj timi Lian jughon kaj ordonon.
La esenco de religio estas atesti pri tio
revelaciita de la Sinjoro kaj observi, kion Li ordonis en Sia potenca Libro.
La fonto de chia gloro estas akcepti chion
ajn donitan de la Sinjoro kaj kontenti pri tio, kion Dio ordonis.
La esenco de amo estas por la homo turni
sian koron al la Amato, fortranchi sin de chio ajn krom Li kaj deziri nenion
krom tio, kio estas la deziro de lia Sinjoro.
Vera rememoro estas mencii la Sinjoron,
la Chiel-Laùdatan, kaj forgesi pri chio ajn krom Li.
Vera fido estas por la servanto elfari sian
profesion kaj siajn devojn en tiu chi mondo, firme tenighi je la Sinjoro
kaj serchi nenion ol nur Lian gracon, char en Liaj manoj trovighas la destino
de chiuj Liaj servantoj.
La esenco de malkrochigho estas por la homo
turni sian rigardon al la kortego de Dio, eniri Lian Cheeston, akiri Lian
aprobon kaj stari kiel atestanto antaù Li.
La esenco de vera kompreno estas atesti
sian propran povrecon kaj submetighi al la Volo de la Sinjoro, la Suverena,
la Graca, la Chio-Potenca.
La fonto de kuragho kaj potenco estas antaùenigi
la Vorton de Dio kaj senshancele stari en Lia Amo.
La esenco de karitato estas por la servanto
mencii la benojn de sia Sinjoro kaj esprimi sian dankon al Li chiutempe
kaj chiakondiche.
La esenco de kredo estas fari poke da vortoj
kaj multe da agoj; char sciu vere, ke tiu pli vortanta ol aganta estu prefere
morta ol viva.
La esenco de vera sekureco estas gardi silenton,
prezenti al si la finon de la aferoj kaj rezigni pri la mondo.
La komenco de grandanimeco estas, kiam homo
utiligas siajn havajhojn por si mem, por sia familio kaj por la malrichuloj
el inter liaj samkredanoj.
La esenco de bonfarto estas ami Min; kiu
Min amas, chion posedas, kaj kiu Min ne amas, tiu vere apartenas al la
povraj kaj senhavaj. Tio chi estas kion la Fingro de l' Gloro kaj Brilego
revelaciis.
La fonto de chio malbona estas por la homo
forturni sin de sia Sinjoro kaj krochi sian koron al aferoj profanaj.
La plej arda fajro estas pridubi la signojn
de Dio, vante disputi pri tio, kion Li revelaciis, nei Lin kaj orgojle
sian egoon eksponi antaù Li.
La fonto de chia klero estas la scio pri
Dio, plej altigita estu Lia Gloro, kaj tiu chi ne akireblas krom nur per
la kono de Lia Dia Manifestigho.
La esenco de malnobligho estas forlasi la
ombron de la Malavara kaj serchi shirmon che la Malbona.
La fonto de devio estas malkredi je la Unu
vera Dio, konfidi sin al alia krom nur al Li kaj fughi Lian Ordonon. Veran
perdon suferas tiu, kies tagoj pasis en plena ignoro pri si mem.
La esenco de chio al vi revelaciita de Ni
estas justeco, estas por la homo liberigi sin de vantaj kapricoj kaj imitadoj,
percepti per la okulo de l' unueco la gloran faron de Liaj manoj kaj rigardi
chion ajn per la okulo de l' serchanto.
Tiel Ni instruis vin, manifestis por vi
Vortojn de Sagheco, ke vi estu dankoplena al la Sinjoro, via Dio, kaj gloru
pri tio inter chiuj popoloj.
( Tablets, 10 : 1 k.s.,
p.155-157 )
Fruktoj sur la arbo de l'homo ñ
Ho filo de l' polvo !
Vere, Mi diras al vi: El chiuj homoj la
plej neglekta estas tiu vante disputanta kaj strebanta sin mem altigi super
sian fraton. Diru, ho gefratoj ! Lasu farojn, ne vortojn, esti via ornamo.
( Kashitaj Vortoj, persa
5 / The Hidden Words, p.24 )
Scioj estas kvazaù flugiloj por la
vivo de l' homo, kaj kvazaù eskalo por lia ascendo. Chiu devas ilin
akiri. Tamen, estu studataj tiaj sciencoj, kiuj donas profiton al la popoloj
de la tero kaj ne tiaj, kiuj per vortoj komencighas kaj per vortoj finighas.
Granda estas vere la servoj al la popoloj de la mondo, kiujn povas scienco
kaj tekniko pretendi por si… Vere, scioj estas efektiva trezoro por la
homo kaj fonto de gloro, de richo, de ghojo, de majesto, de gajo kaj sereno
por li.
( Tablets, 5 : 15, p.51-52
)
Ho Miaj servantoj !
Vi estas la arboj de Mia ghardeno, vi devas
produkti bonajn kaj miraklain fruktojn, por ke vi mem kaj aliaj de tio
profitu. Tial estas devige por chiu okupighi je metio aù profesio,
char en tio trovighas la sekreto de bonstato, ho homoj de kompreno ! Char
rezultoj dependas de rimedoj, kaj la graco de Dio estu al vi chiel suficha.
Arboj senfruktaj estis kaj chiam estos por la fajro.
( Kashitaj Vortoj, persa
80 / The Hidden Words, p.50 )
La akcepto de la amanto ñ
Je la justeco de la unusola vera Dio ! Se
nur splito el juvelo perdighus kaj entombighus sub monto shtona kaj estus
kashita transe de l' sep maroj, tamen la Mano de l' Chiopotenca ghin certe
en tiu chi Tago rivelus, pura kaj senigita je skorioj.
( Citita en : Advent of
Divine Justice, p.80 )
Tiu, kiu akiros el la akvoj de Mia Revelacio,
gustumos chiujn negheneblajn ghuojn ordonitajn de Dio ek de la komenco
senkomenca ghis la fino senfina.
( Citita en : World Order,
p.107 )
La lumo de homara unueco ñ
Mia celo estas nenio alia ol la plibonigo
de la mondo kaj la trankvilo de ghiaj popoloj. La bonfarto de la homaro,
ghia paco kaj ghia sekureco estos neatingeblaj, antaù ol ghia unueco
estos firme starigita. Tiu unueco ne povas esti atingita, dum la konsiloj
revelaciitaj de la Plumo de la Plejalta suferas malatenton kaj neglekton.
( Gleanings, 131 : 2, p.286
)
La vorto de Dio estas lampo, kies lumo estas
la jena eldiro: Vi estas la fruktoj de unu arbo kaj la folioj de unu brancho.
Interrilatu en plej granda amo kaj harmonio, en amikeco kaj kamaradeco.
Li, Kiu estas la Suno de l' Vero, estas Mia atestanto ! Tiel potenca estas
la lumo de unueco, ke ghi povas heligi la tutan mondon. La unusola vera
Dio, Kiu konas chiujn aferojn, Mem atestas la pravecon de tiuj vortoj.
( Gleanings, 132 : 3, p.288
)
Ke la diversaj komunumoj de la tero kaj la
multnombraj religiaj sistemoj neniel rajtas nutri sentojn de malamikeco
inter la homoj, tio apartenas en tiu chi Tago al la esenco de la Kredo
de Dio kaj de Lia Religio. Tiuj chi principoj kaj legoj, tiuj chi firme
starigitaj kaj potencaj sistemoj, devenas el unu Fonto kaj estas la radioj
de unu Lumo. Ke ili diferencas unuj de la aliaj, devas esti aljughita al
la variantaj postuloj de la epokoj, en kiuj ili estis proklamataj.
( Gleanings, 132 : 1, p.287-288
)
La tero estas nur unu lando ñ
La sanktejo de unueco estas starigita; ne
rigardu unu la alian kiel fremdulojn. Vi estas la fruktoj de unu arbo kaj
la folioj de unu brancho...
( Gleanings, 112 : 1, p.218
)
Ne gloru sin tiu, kiu amas sian propran landon,
sed tiu, kiu amas la tutan mondon. La tero estas nur unu lando, kaj chiuj
homoj ghiaj civitanoj.
( Tablets, 11 : 13, p.167
)
Ho idoj de homoj !
Chu vi ne scias, kial Mi kreis vin chiujn
el la sama polvo ? Por ke neniu sin altigu super la alia. Kontemplu konstante
en viaj koroj, kiamaniere vi estas kreitaj. Pro tio, ke Ni kreis vin chiujn
el la sama substanco, vi devas esti kiel unusola animo, marshi per la samaj
piedoj, manghi per la sama busho, kaj restadi en la sama lando, por ke
elde via plej interna esto pere de viaj faroj kaj agoj, la signoj de unueco
kaj la esenco de malligiteco estu manifestataj. Tia estas Mia konsilo al
vi, ho kohortoj de l' lumo ! Atentu chi tiun konsilon, por ke vi akiru
la frukton de sankteco de l' arbo mire glora.
( Kashitaj Vortoj, araba
68 / The Hidden Words, p.20-21 )
Komparu la mondon kun la homa korpo, kiun,
kvankam kompleta kaj perfekta je sia kreo, pro diversaj kialoj afliktas
seriozaj perturboj kaj malsanoj. Ech ne unu tagon ghi ekhavas trankvilon,
male, ghia malsaneco serioze kreskas, char ghi falis en la manojn de ignoraj
kuracistoj, kiuj senbridigis siajn proprajn dezirojn kaj grave eraris.
Kaj se foje, pro la flego de kapabla kuracisto, iu membro de tiu korpo
resanighis, la cetero tamen restis afliktita kiel antaùe… Kion la
Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi
la tutan mondon, estas la unuigho de chiuj popoloj en unu universala Religio,
unu komuna Kredo. Tio tute ne estas atingebla krom per la potenco de lerta,
chiopova kaj inspirita Kuracisto...
( Gleanings, 120 : 1 kaj
3, p.254-255 )
Unu animo kaj unu korpo ñ
En tiu chi epoko, nova vivo viglas en chiuj
popoloj de la tero; kaj ghis nun neniu malkovris ghian kaùzon aù
perceptis ghian motivon...
( Gleanings, 96 : 2, p.196
)
Tiu, Kiu estas via Sinjoro, la Plejkompatema,
vartas en Sia koro la deziron vidi la tutan homaron kiel unu animon kaj
unu korpon. Rapidu akiri vian porcion el la favoro kaj graco de Dio en
tin chi Tago, kiu eklipsas chiujn aliajn Tagojn kreitajn.
( Gleanings, 107 : 1, p.214
)
Antaùsignoj de minacaj skuoj ñ
Ve, la ventoj de malespero blovadas el chiu
direkto, kaj la malpaco, kiu dividas kaj afiktas la homaron, kreskadas
chiutage. La signoj de okazontaj konvulsioj kaj hhaoso estas nun distingeblaj,
char la aktuala ordo havas lamentindajn mankojn.
( Gleanings, 110 : 1, p.216
)
La mondo suferas pro akushodoloro, kaj ghia
maltrankvilo kreskas tagon post tago. Ghi fiksighas je ribelado kaj malkredo.
Tia estos ghia stato, ke malkovri ghin nun ne estus konvene kaj dece.
( Gleanings, 61 : 12, p.118
)
En chiuj aferoj modereco estas dezirinda.
Se io estas farata ekscese, tiam ghi montrighos fonto de malbono. Rigardu
la civilizacion de la Okcidento, kiel ghi perturbas kaj maltrankviligas
la popolojn de la mondo. Infera mashino estas elpensita kaj montrighas
armilo, tiel detrua, tiel kruela, kian oni neniam antaùe vidis aù
aùdis. Purigo el tia profunde radikanta kaj chion ampleksanta putreco
efektivighos nur, se la popoloj de la mondo unuighas en sia klopodo pri
komuna celo kaj akceptas unu universalan kredon... Strangaj, perpleksigaj
aferoj ekzistas en la tero; sed ili estas kashitaj antaù la mensoj
kaj kompreno de la homoj. Tiuj objektoj kapablas sanghi la tutan teran
atmosferon, kaj kontagho kun ili estus mortiga.
( Tablets, 6 : 31 kaj 32,
p.69 )
Universala Pac-kunveno ñ
Nepre venos tempo, kiam deviga neceso okazigi
vastan, chio-ampleksan kunvenon de l' homoj estos universale rekonata.
La regantoj kaj reghoj de la tero devos cheesti kaj, partoprenante ghiajn
konsilighojn, devos konsideri tiajn vojojn kaj rimedojn, kiuj metos la
fundamenton de la Granda Paco tutmonda inter la homoj. Tia paco postulas,
ke la Grandaj Potencoj decidu, pro la trankvileco de la popoloj sur la
tero, ke ili plene akordighu inter si. Se iu rego militas kontraù
alia, chiuj kune devas levighi kaj malebligi lin. Se tio estos plenumita,
la nacioj de la mondo ne plu bezonos armilojn, krom por konservi la sekurecon
de siaj regnoj kaj por gardi la internan ordon en siaj teritorioj.
( Gleanings, 117 : 1, p.249
)
Por chiuj popoloj de la mondo estas devige,
elsarki siajn diskordojn kaj restadi en perfekta unueco kaj paco sub la
ombro de l' Arbo de Lia shirmo kaj amzorgo... La hodiaùa ordo baldaù
estos forbalaita kaj nova ordo disvolvita anstataùe.
( Gleanings, 4 : 1, p.6
)
La oficistoj de la Domo de Justeco havas
la devon akceli la establon de la Minora Paco, por ke la popoloj de la
tero liberighu de la sargho de ekscesaj shtataj elspezoj. Tio chi estas
deviga kaj nepre esenca, des pli char malamikado kaj konfliktado estas
la veraj kialoj de aflikto kaj mizero. (2)
( Tablets, 7 : 19, p.89
)
Estas la devo de la regantoj de la mondo...
aù de la ministroj de la tero kune interkonsilighi kaj elekti unu
el la ekzistantaj lingvoj aù novan lingvon instruotan al la infanoj
en chiuj lernejoj de la mondo, kaj same unu skribon. Tiel la tuta tero
estos fine konsiderata kiel ununura lando. (3)
( Tablets, 3 : 6, p.22
)
Respekto al la naturo ñ
Chiu jughkapabla homo migranta surtere efektive
hontas konsciante, ke tio, al kio li shuldas sian bonstaton, sian richecon,
sian potencon, sian superecon, sian progreson kaj chiun sian forton, estas
laù la volo de Dio la nuda tero, kiun chiuj homoj tretadas per siaj
piedoj. Sendube, chiu kiu konscias pri tiu chi vero, estos purigita kaj
sanktigita de chia fiero, aroganteco kaj orgojlo.
( Son of the Wolf, p.44
)
Pri kio vi rajtas fanfaroni ? Chu estas via
mangajho kaj trinkajho, pri kiu vi fieras, chu estas la trezoroj, kiujn
vi akumulas en viaj kestoj, la diverseco kaj la valoro de la ornarnajhoj,
per kiuj vi dekoras vin ? Se vera gloro konsistus en la posedo de tiel
pasemaj objektoj, tiam la tero, sur kiu vi iras, nepre devus fanfaroni
antaù vi, char laù la decido de la Chiopova ghi provizas
kaj donacas al vi ghuste tiujn aferojn. Profunde en ghi estas entenata
chio, kion vi posedas, samkiel Dio tion ordonis. El ghi, kiel signon de
Lia malavaro, vi cherpas viajn richajhojn.
( Gleanings, 118 : 7, p.252-253
)
Se homo shatas dekori sin per la ornamajhoj
de la tero, porti ghiajn vestajhojn kaj ghui la bonon, kiun ghi kapablas
donaci, tio ne povas malutili al li, se li ne permesas, ke io shovighu
inter li kaj Dio; char Dio destinis chiujn bonajhojn, chu ili kreighis
en la chielo aù sur la tero, por tiuj el Liaj servantoj, kiuj vere
kredas je Li.
( Gleanings, 128 : 4, p.276
)
Justeco kaj unueco ñ
Ho filo de l' spirito !
La plej amata el chiuj aferoj antaù
Miaj okuloj estas Justeco; ne turnu vin for de ghi, se vi deziras Min,
kaj ne malatentu ghin, por ke Mi fidu al vi. Per ghia helpo vi vidos per
viaj propraj okuloj kaj ne per la okuloj de l' aliuloj kaj vi konos per
via propra konado kaj ne pere de l' konado de viaj proksimuloj. Kontemplu
pri chi tio en via koro, kiel decas al vi esti. Vere, justeco estas Mia
donaco al vi kaj la signo de Mia mizerikordo. Loku ghin, do, antaù
viaj okuloj.
( Kashitaj Vortoj, araba
2 / The Hidden Words, p.5-6 )
La lumo de l' homo estas justeco. Ne estingu
ghin per la malicaj ventoj de subpremado kaj tiraneco. La celo de justeco
estas la efektivigo de unueco inter la homoj.
( Tablets, 6 : 26, p.66-67
)
Neniu lumo estas komparebla al la lumo de
justeco. La starigo de ordo en la mondo kaj la trankvilo de la nacioj dependas
de ghi.
( Son of the Wolf, p.28-29
)
Ho filo de homo !
Se via okulo estas turnita al mizerikordo,
forlasu la aferojn, kiuj donas profiton al vi kaj firme tenighu je tio,
kio utilas al la homaro. Kaj se via okulo estas turnita al justeco, elektu
por via proksimulo, kion vi elektas por vi mem.
( Tablets, 6 : 20, p.64
)
Forigo de chiuj limoj ñ
La ekvilibro de la mondo estas renversita
pro la vibra influo de tiu chi plej granda, tiu chi nova Universala Ordo.
La bonorda vivo de la homaro revolucie shanghighas pro la efiko de tiu
chi unika, tiu chi mirinda Sistemo, kian mortemaj okuloj ghis nun neniam
vidis.
( Gleanings, 70 : 1, p.136
)
Interrilatu kun la sekvantoj de chiuj religioj
en spirito de afableco kaj frateco. Chio, kio instigis la idojn de l' homo
eviti unu la alian kaj kaùzis malpacon kaj dividon inter ili, estas,
pro la revelacio de tiuj chi vortoj, nuligita kaj forigita. El la chielo
de la Volo de Dio kaj kun la celo nobligi la mondon de l' esto kaj levi
la mensojn kaj la animojn de la homoj estas malsuprensendita, kio estas
la plej efika instrumento por la edukado de la tuta homaro. La plej alta
esenco kaj la plej perfekta esprimo de chio, kion la popoloj de antikva
tempo iam diris aù skribis, estas, pere de tiu chi plej potenca
Revelacio, malsuprensendita el la chielo de la Volo de la Chion-Posedanta,
de la Chiam-Ekzistanta Dio. Jam de praa tempo estas revelaciite: "Amo
al la patrujo estas elemento de la Kredo de Dio." La Lango de Grandeco,
tamen, en la tago de Lia manifestigho proklamas: "Ne gloru sin tiu,
kiu amas sian patrujon, sed tiu, kiu amas la tutan mondon." Per la
potenco liberigita de tiuj chi gloregaj vortoj Li donas freshan impulson,
montras novan direkton al la birdoj de la homaj koroj kaj malaperigas chian
spuron de restriktoj kaj limigoj el la sankta Libro de Dio. Ho popolo de
Justeco ! Estu same brila kiel la lumo kaj same radia kiel la fajro, kiu
ardis en la Brulanta Arbusto. La brileco de la fajro de via amo sendube
kunfandos kaj unuigos la interbatalantajn popolojn kaj gentoin de la tero,
dum kontraùe la sovagheco de la flamo de malamikeco kaj malamo rezultigos
nur malpacon kaj ruinigon.
( Gleanings, 43 : 6-7,
p.95-96 )
Ni vere plenumis Nian devon admoni la homojn
kaj alporti ai ili, kion Dio, la Plejpotenca, la Plejlaùdata, komisiis
al Ni. Se ili atentus Min, ili vidus la teron kiel alian teron... Miaj
signoj kovras la teron, kaj Mia potenco chirkaùas la tutan homaron,
kaj tamen la homoj estas kushantaj en stranga dormo !
( Citita en : Promised
Day, p.6 )
Vera libereco ñ
Se oni meditus pri tio, kion revelacias la
Skriboj malsuprensenditaj el la chielo de la sankta Volo de Dio, oni tuj
rekonus ilian celon, ke chiuj homoj estu rigardataj kiel unu animo... Se
la kleruloj kaj mondsaghuloj nuntempaj permesus al la homaro enspiri la
parfumon de kamaradeco kaj amo, chiu perceptema koro komprenus la signifon
de vera libereco kaj malkovrus la misteron de senperturba paco kaj absoluta
trankvilo.
( Gleanings, 122 : 1, p.260
)
Konsideru la etmensecon de la homoj. Iii
petas la nocan kaj forjhetas la utilan... Vera libereco signifas submetighi
al Miaj ordonoj, ech se apenaù vi tion komprenas. Se la homoj sekvus
tion, kion Ni malsuprensendis al ili el la chielo de Revelacio, ili certe
atingus plenan liberecon. Felicha estas tiu, kiu komprenas la Celon de
Dio en chio, kion Li malkashas el la chielo de Sia Volo, kiu trapenetras
chion kreitan.
( Gleanings, 159 : 1 kaj
3, p.335-336 )
Fonto de chia konfliktado ñ
Vi scias, ke la diverseco, kiun la migranto vidas dum sia vojagho en la mondo de la fenomenoj, kushas sole en li mem... La koloro de la lumo estas malsama, depende de tio, kie ghi brilas: ekzemple, la radioj, kiuj pasas tra flava lampovitro, aperas flavaj, tra blanka blankaj kaj tra rugha rughaj. La diversecon ne kaùzas la lumo, sed la loko, kiun ghi trafas... Tiel vi povas kompreni la diferencon en la ajhoj. Se la migranto atentas nur pri la loko de la fenomeno, se li rigardas kvazaù nur la diverskolorajn vitrojn, do li vidas flavan, rughan aù blankan lumon. Pro tia maniero de prijughado la homaro ekkverelis kaj la mondo vualighis pro mallumiga polvo, kiun la homa etmenseco disblovis. Aliaj vidas la lumradiojn, dum la triaj, kiuj trinkis el la vino de unueco, vidas nenion ol la sunon mem.
Char la migrantoj iradas sur tiuj tri malsamaj
niveloj, iliaj rekono kaj titolado de la aferoj estas malsamaj, kaj tiel
daùre naskighas antagonismoj. Kelkaj restadas sur la nivelo de unueco
kaj parolas de tiu mondo, aliaj trovighas en la mondoj de limigo, aliaj
en la lando de egoo, kaj ankoraù aliaj estas tute chirkaùataj
de vualoj... Ho mia frato ! Pura koro estas kiel spegulo, purigu ghin je
chio krom Dio per amo kaj malligigho, por ke la vera suno reflektighu en
ghi kaj aùroru la eterna mateno.
( Seven Valleys, p.18-21
)
La chefa celo de la dia revelacio ñ
Ho vi homidoj ! La fundamenta celo, kiu animas
la Kredon de Dio kaj Lian Religion, estas certigi la bonstaton de la homaro,
akceli ghian unuecon kaj nutri la spiriton de amo kaj kamaradeco inter
la homoj. Ne permesu, ke ghi farighos fonto de malpaco kaj diskordo, de
malamo kaj malamikeco.
( Tablets, 11 : 15, p.168
)
Sciu, ke en chiu periodo kaj epoko chiuj
diaj ordonoj estas shanghataj kaj aliformataj konforme al la bezono de
la tempo, escepte de la legho de amo, kiu, simile al fonto, chiam shprucas
kaj neniam shanghighas.
( Citita en : Nova Epoko,
p.174 )
Estas la Celo de la unusola vera Dio ...
kiam Li revelacias sin al la homoj, malkashi tiujn juvelojn, kiuj kushas
kashite en la minejo de iliaj veraj kaj plejinternaj memoj.
( Gleanings, 132 : 1, p.287
)
Chu ne estas la celo de chiu Revelacio kaùzi
transformadon de la kompleta karaktero de la homaro, transformadon, kiu
manifestighas ekstere kiel ankaù interne, kiu shanghas kaj ghian
internan vivon kiel ankaù ghiajn eksterajn kondicojn ? Char se ili
ne kapablus shanghi la karakteron de la homaro, evidente estus vanaj la
universalaj Manifestighoj de Dio.
( Certitude, p.240
)
Kaj nun koncerne vian demandon pri la naturo
de la religio. Sciu, ke tiuj, kiuj estas vere saghaj, komparas la mondon
kun la homa templo. Same kiel la homa korpo bezonas kostumon por esti vestita,
la korpo de la homaro devas esti ornamita per la mantelo de justeco kaj
sagheco. Ghia robo estas la Revelacio donacita al ghi de Dio. Kiam tiu
chi robo estas plenuminta sian devon, la Chiopova certe ghin novigos. Char
chiu epoko postulas novan kvanton el la lumo de Dio. Chiu Dia Revelacio
estas teren sendita tia, ke ghi konvenas al la cirkonstancoj de la epoko,
en kiu ghi aperas.
( Gleanings, 34 : 7, p.79
)
La unueco de la revelacioj ñ
Sciu kun certeco, ke la esenco de chiuj Profetoj
de Dio estas unu kaj la sama. Ilia unueco estas absoluta. Dio, la Kreinto,
diras: Ne ekzistas iu ajn distingo inter la Portantoj de Mia Mesagho. Ili
chiuj havas nur unu celon; ilia sekreto estas la sama sekreto. Ke unu aù
iuj el ili estas preferataj aù glorataj pli ol la ceteraj, nenial
permeseblas. Chiu vera Profeto konsideras Sian Mesaghon fundamente egala
al la Revelacio de chiu alia Profeto aperinta antaù Li.
( Gleanings, 34 : 3, p.78
)
Estu singardaj, ho vi, kiuj kredas je la
Unueco de Dio, ke vi ne estu tentataj fari ian distingon inter iuj el la
Manifestighoj de Lia Afero aù diskriminacion rilate al la signoj,
kiuj akompanis kaj proklamis ilian Revelacion. Tio chi fakte estas la vera
signifo de Dia Unueco, ho ke vi apartenu al tiuj, kiuj komprenas kaj kredas
tiun chi veron. Plue, estu certigitaj, ke la verkoj kaj agoj de chiu el
tiuj Manifestighoj de Dio, kio ajn rilatas al ili kaj kion ajn ili proklamos
en la estonteco, estas senescepte ordonitaj de Dio kaj respegulas Lian
Volon kaj Celon. Kiu ajn faras la plej etan diferencon inter iliaj personoj,
iliaj vortoj, iliaj mesaghoj, iliaj agoj kaj kondutoj, vere malkredas je
Dio, malakceptas Liajn signojn kaj perfidas la Aferon de Liaj Mesaghistoj.
( Gleanings, 24 : 1, p.59
)
Tiuj chi sanktigitaj Speguloj, tiuj Matenighoj
de gloro pratempa, estas chiuj la surteraj Reprezentantoj de Tiu, Kiu estas
la centra Astro de la universo, ghia Esenco kaj fina Celo. De Li devenas
iliaj scio kaj potenco; de Li derivigas ilia suvereneco. La beleco de ilia
vizagho estas nur reflekto de Lia bildo, kaj ilia revelacio signo de Lia
senmorta gloro.
( Gleanings, 19 : 3, p.47
)
Char tiuj chi Birdoj de la eterna Trono chiuj
estas teren sendataj el la chielo de la Volo de Dio kaj char ili chiuj
levighas por proklami Lian nerezisteblan Kredon, ili devas esti rigardataj
kiel unu animo kaj kiel la sama persono... Se vi observas per klarvidaj
okuloj, vi vidos, ke ili chiuj rezidas en la sama sanktejo, levighas al
la sama chielo, sidas sur la sama trono, parolas la saman lingvon kaj proklamas
la saman Kredon... Ili diferencighas nur rilate al la intenso de sia revelacio
kaj la malsama forto de sia lumo... Tiurilate chiu Manifestigho de Dio
havas apartan individuecon, definitive indikitan mision, antaùdestinitan
revelacion kaj speciale difinitajn limigojn. Chiu el ili estas konata sub
malsama nomo, karakterizata per speciala atributo kaj plenumas difinitan
mision... Pro tiu chi diferenco en ilia rango kaj misio la vortoj kaj paroloj
fluantaj el tiuj Fontoj de Dia scio shajnas diverghi kaj malkongrui. Sed
vidite per la okuloj de tiuj inicitaj pri la misteroj de Dia sagho, chiuj
iliaj eldiroj estas efektive nur la esprimo de unu Vero.
( Gleanings, 22 : 1 k.s.,
p.50-53 )
La relativeco de revelacio ñ
Sciu kun certeco, ke en chiu Misio la lumo
de Dia Revelacio estas donacita al la homoj rekte proporcie al ilia spirita
kapacito. Rigardu la sunon ! Kiel feblaj estas ghiaj radioj en la momento,
kiam ghi aperas super la horizonto. Kiel ghia varmo kaj forto grade kreskas,
kiam ghi proksimigas al la zenito, lasante al chio kreita la eblecon adaptighi
al la pliighanta intenseco de ghia lumo. Kiel ghi subiras iom post iom,
ghis ghi atingas la punkton de estingigho. Se ghi malkasus en unu momento
chiujn siajn latentajn energiojn, ghi sendube kaùzus difekton al
chiuj kreitaj ajhoj... Same, se la Suno de l' Vero, en la plej frua stadio
de sia manifestigho, rivelus la plenan mezuron de siaj potencoj, per kiuj
la providenco de la Chiopova dotis gin, la tero de homa kompreno dezertigus
kaj estus forkonsumita; char la homaj koroj nek eltenus la intensecon de
ghia riveligho nek povus reflekti la radiadon de ghia lumo. Konsternite
kaj pereigite ili chesus ekzisti.
( Gleanings, 38 : 1, p.87-88
)
Chiu Profeto, Kiun la Chiopova kaj Senkompara
Kreinto decidas sendi al la popoloj de la tero, estas konfidita per tia
Mesagho kaj komisiita agadi en tia maniero, kiel plej bone konvenas al
la bezonoj de la epoko, en kiu Li aperas. La celo de Dio, kiam Li sendas
Siajn Profetojn al la homoj, estas duobla. La unua estas liberigi la homidojn
el la mallumo de nescio kaj gvidi ilin al la lumo de vera kompreno. La
dua estas sekurigi la pacon kaj trankvilon de la homaro kaj provizi chiujn
rimedojn, per kiuj ambaù povas efektivighi.
( Gleanings, 34 : 5, p.79-80
)
Cheno de sinsekvaj revelacioj ñ
Kontemplu per via interna okulo pri la vico
de sinsekvaj Revelacioj, kiu ligas la Manifestighon de Adam' kun tiu de
Bab'. Mi atestas antaù Dio, ke chiu el tiuj Manifestighoj estis
teren sendita pro la efiko de la Dia Volo kaj Intenco, ke chiu estis la
portanto de specifa Mesagho, ke al chiu estis konfidita Libro die revelaciita
kaj ke chiu estis komisiita ekspliki la rnisterojn de potenca Tabelo. La
mezuro de la Revelacio, karakteriza por chiu el ili, estis precize antaùdifinita.
( Gleanings, 31 : 1, p.74
)
La Profetoj de Dio estu rigardataj kiel kuracistoj,
kies tasko estas progresigi la bonfarton de la mondo kaj ghiaj popoloj,
por ke per la spirito de unueco ili kuracu la malsanecon de dividita homaro...
Neniu homo, kiel ajn klarvida, povas iam esperi ascendi la altojn, kiujn
la sagheco kaj kompreno de la Dia Kuracisto atingis. Nenia miraklo do,
se la kuracado preskribita de la kuracisto en tiu chi tago ne montrighas
identa al tiu, kiun li preskribis antaùe. Kiel povus esti alie,
kiam la malsanoj plagantaj la suferanton postulas en chiu stadio de lia
malsaneco apartan medikamenton ? ... Tial al la plejinterna esenco de tiuj
Profetoj estu direktita la okulo de chiu jughkapabla homo.
( Gleanings, 36 : 1, p.85
)
La ekzemplo de Jesuo Kristo ñ
Vi sciu, ke kiam la Filo de Homo (4)
cedis Sian spiron al Dio, la tuta kreita mondo ploris kun granda lamento.
Sed per Lia sinofero fresha vivoforto estis inspirita en chio kreita. La
pruvoj por tio, atestataj inter chiuj popoloj de la tero, nun estas evidentaj
al vi. La plej profunda sagheco, kiun la saghuloj proklamas, la plej profunda
erudicio, kiun la menso disvolvas, la artoj, kiujn la plej lertaj manoj
kreas, la influo, kiun efektivigas la plej potencaj regantoj, estas nur
manifestajhoj de la viviga forto liberigita de Lia transcenda, Lia trapenetra
kaj brilega Spirito. Ni atestas, ke kiam Li aperis en la mondo, Li disjhetis
la brilegon de Sia gloro sur chio kreita. Per Li la leprulo resanighis
el la lepro de perverso kaj nescio... Per Lia potenco, naskita de la Chiopova
Dio, la okuloj de la blindulo malfermighis kaj la animo de la pekinto sanktighis.
Lepro povas esti interpretita kiel vualo, kiu trudighas inter la homo kaj
la rekono de la Eternulo, lia Dio... Ni atestas, ke per la potenco de la
Vorto de Dio chiu leprulo purighas, chiu malsano kuracighas, chiu homa
malforteco forighas. Estas Li, kiu purigas la mondon. Benata estas la homo,
kiu kun vizagho lume radianta turnas sin al Li.
( Gleanings, 36: 1-3, p.85
)
Benadoj ñ
Benita la dormanto, kiun vekas Mia Brizo.
Benita la senviva, kiun vigligas Miaj revivigaj spiroj. Benita la okulo,
kiun konsolas la vido de Mia beleco. Benita la vojaghanto, kiu direktas
siajn pashojn al la Tabernaklo de Mia gloro kaj majesto. Benita la afliktita,
kiu serchas rifughon en la ombro de Mia baldakeno. Benita la brule soifa,
kiu rapidas al la milde fluantaj akvoj de Mia ama prizorgo. Benita la nesatigebla
animo, kiu sin purigas je siaj egoaj deziroj pro amo al Mi kaj eksidas
che la bankeda tablo, kiun Mi sendis el la chielo de l' dia graco por Miaj
elektitoj. Benita la mizera, kiu firme tenas la kordonon de Mia gloro;
kaj la senhava, kiu venas en la ombron de la Tabernalklo de Mia richeco.
Benita la senscia, kiu serchas la fontanon de l' Min-kono; kaj la malatenta,
kiu algluighas al la kordono de l' memoro pri Mi. Benita la animo, kiu
estas levita per Mia vigliga spiro kaj akiris enlason en Mian chielan Regnon.
Benita la homo, kiun la dolch-odoroj de l' reunuigho ekscitis kaj proksimigis
al la Aùroro de Mia Revelacio. Benita la orelo, kiu aùdis,
kaj la lango, kiu atestis, kaj la okulo, kiu vidis kaj rekonis la Sinjoron
Mem en Sia grandega gloro kaj majesto, dekorita per potenco kaj regado.
Benitaj estas tiuj, kiuj atingis Lian cheeston. Benita la homo, kiu serchis
iluminighon de la Suno de Mia Vorto. Benita li, kiu ornamis sian frunton
per la diademo de Mia amo.
( Tablets, 2: 25, p.16-17
)
La senco de la mondo ñ
Rigardu la mondon kaj iom kontemplu pri ghi.
Ghi rivelos la libron pri si mem antaù viaj okuloj kaj vidigos,
kion la Plumo de via Sinjoro, la Kreanto, la Chion-Scianta, enskribis en
ghi. Ghi konigos al vi tion, kio estas en ghi kaj sur ghi, kaj donos al
vi tiel klarajn eksplikojn, ke vi sendependighos de chia elokventa klarigado.
Diru: La naturo en sia esenco estas la enkorpigho de Mia Nomo, la Formanto,
la Kreanto. Ghiaj manifestajhoj estas variaj pro diversaj kaùzoj,
kaj en tiu chi malsameco estas signoj por homoj distinge perceptantaj.
La naturo estas la Volo de Dio kaj ghia esprimigho en kaj per la mondo
kreata. Ghi estas elversho de la Providenco ordonita de la Ordonanto, la
Plej Sagha. Se iu asertus, ke ghi estas la Volo de Dio manifestita en la
mondo de l' estado, neniu rajtus kontesti tiun aserton. Ghi estas ekipita
per tia potenco, ke ties realecon kleruloj ne kapablas kompreni. Fakte,
homo de vera kompreno perceptas en ghi nenion ol nur la brilantan radiadon
de Nia Nomo, la Kreanto. Diru: Tiu Chi estas ekzistado, kiu ne konas kadukighon,
kaj la Naturo mem perdighas en konsterno antaù ghiaj revelacioj,
ghiaj katenantaj evidentoj kaj ghia brilanta gloro, kiuj sternighas super
la universo.
( Tablets, 9 : 13-14, p.141-142
)
Guto el la ondanta oceano de Lia senfina
graco ornamis la tutan kreajharon per la dekoro de ekzistado, kaj briso
el Lia senkompara Paradizo vestis chiun estajhon per la robo de Lia sankteco
kaj gloro. Brilero el la nesondebla profundo de Lia suverena kaj trapenetra
Volo estigis el absoluta nenio kreajhon senliman laù amplekso kaj
senfinan laù daùro. La mirakloj de Lia grandanimeco neniam
chesos, kaj la fluon de Lia korfavora graco neniam eblos haltigi. Lia kreado
ne havis komencon kaj ne povos havi finon.
( Gleanings, 26 : 2, p.61
)
La Plej Evidenta - kaj la Plej Kashita ñ
Ho Vi, Kiu estas la plej evidenta el la evidentaj
kaj la plej kashita el la kashitaj...
( Preghoj p.8 / Bahá’í
Prayers, p.143 )
Chio, kion la saghuloj kaj mistikuloj diris
kaj skribis, neniam transpasis nek iam ajn transpasos la limojn, al kiuj
la limigita racio de la homo estas strikte submetita. Al kiuj ajn altoj
sorus la menso de la plej elstaraj homoj, kiel ajn ekstremaj estus la profundoj,
kiujn la malligita kaj komprenanta koro povos penetri - tiaj menso kaj
koro neniam transcendos tion, kio estas la kreajho de iliaj propraj konceptoj
kaj la produkto de iliaj propraj pensoj. La meditado de la plej profunda
pensulo, la devotado de la plej sankta el la sanktuloj, la plej altaj laùdoj
esprimitaj de la homo per plumo aù lango estas nur reflektoj de
tio, kio estas kreita en li mem per la revelacio de la Eternulo, lia Dio.
Kiu kontemplas en sia koro pri tiu chi vero, tuj konsentos, ke ekzistas
limoj, kiujn homa estajho ne povas transpasi. Chiu provo, farata ekde la
komenco, kiu ne havas komencon, imagi al si Dion kaj koni Lin, estas limigata
pro la karaktero de Lia propra kreajho, kiun Li ekzistigis pere de la efiko
de Sia propra Volo kaj nur por kontentigi Sian propran Memon. Nemezureble
Li superas la homan racion, kiu strebas kompreni Lian Esencon, kaj la homan
langon, kiu provas priskribi Lian misterecon. Neniu ligilo de rekta kontakto
iam povos ligi Lin kun la aferoj kreitaj de Li, nek povos la plej spekulativaj
kaj strangaj aùdoj de Liaj kreitoj adekvate prezenti Lian naturon.
( Gleanings, 148 : 1, p.317-318
)
Vojo al la ekkono de Dio ñ
Al chiu perceptanta kaj lumigita koro estas
evidente, ke Dio, la nekonebla Esenco, la sankta Estajho, estas altege
ekzaltita super chiu homa atributo kiel korpa ekzisto, ascendo kaj descendo,
eliro kaj eniro... Li estas kaj chiam estis vualita en la praeterneco de
Sia Esenco kaj restos en Sia Realo por chiam kashita antaù la homa
vido... Char la pordo al la ekkono de la Prahonora de l' Tagoj estas fermita
antaù la vizagho de chiuj estajhoj, la Fonto de senfina graco...
faris, ke tiuj lumaj Gemoj de Sankteco aperadis el la regno de la spirito
en la nobla formo de la homa templo kaj manifestighis al chiuj homoj, por
ke ili komuniku al la mondo la misterojn de la neshanghebla Estajho kaj
rakontu pri la subtiloj de Lia nepereonta Esenco... Chiuj Profetoj de Dio,
Liaj plej-favorataj, Liaj sanktaj kaj elektitaj Mesaghistoj estas sen iu
escepto la portantoj de Liaj nomoj kaj la enkorpighoj de Liaj atributoj.
( Gleanings, 19 : 1 k.s.,
p.46-48 )
Pli proksima ol la vivovejno ñ
La multnombraj favordonoj de la Sinjoro de
chiuj estajhoj chiutempe sternighis, pere de la Manifestighoj de Lia Dia
Esenco, super la tero kaj chiuj vivantaj sur ghi. Ech ne unu momenton Lia
graco estas retenata, nek la pluvo de Lia amfavoro chesis versighi sur
la homaro.
( Gleanings, 13 : 2, p.18
)
Mia sankta, Mia die ordonita Revelacio povas
esti komparata al oceano, en kies profundoj estas kashitaj sennombraj perloj
de alta valoro, de nesuperebla brileco. Estas la devo de chiu serchanto,
ekmovighi kaj strebadi atingi la bordojn de tiu oceano, por ke proporcie
al la fervoro de sia serchado kaj la penoj faritaj li ghuu la bonojn antaùdestinitajn
sur la nenuligeblaj kaj kashitaj Tabeloj de Dio... Tiu chi grandega, tiu
chi nesondebla kaj ondanta Oceano estas proksima, mirinde proksima al vi.
Vidu, ghi estas pli proksima al vi, ol via vivovejno ! Rapide kiel palpebrumo
de okulo vi povas, se vi nur volas, atingi kaj profiti tiun nepereontan
favoron...
( Gleanings, 153 : 5, p.326
)
Ho filo de l' amo !
Vi estas nur unu pashon for de la gloraj
altoj supre kaj de la chiela arbo de l' amo. Faru unu pashon, kaj per la
sekva antaùeniru en la regnon de senmorteco kaj eniru la pavilonon
de l' eterneco. Aùskultu do al tio, kio estas revelaciita de la
plumo de gloro.
( Kashitaj Vortoj, persa
7 / The Hidden Words, p.25 )
Diaj Edukantoj ñ
Por chiu el Vi la plej alta devo estas elekti
tion por si mem, kion neniu alia povas gheni kaj kion neniu alia povas
uzurpi de li. Kaj tio - tiel atestas al Mi la Chiopova - estas la amo de
Dio, se vi nur povus kompreni tion. Konstruu por vi tiajn domojn, kiajn
pluvoj kaj inundoj neniam povos detrui, kiuj protektos vin kontraù
la transiroj kaj hazardoj de tiu chi vivo.
( Gleanings, 123 : 2-3,
p.261 )
Estas klare kaj evidente, ke la lampo ne brilos, antaù ol ghi estas eklumigita, kaj se la malpuro ne estas forvishita de la surfaco de la spegulo, ghi neniam povos montri la bildon de la suno nek reflekti ties lumon kaj radiadon.
Kaj char ne povas ekzisti rekta rilato por
ligi la unusolan veran Dion kun Lia kreajharo, kaj char nenia simileco
povas ekzisti inter la efemera kaj la Eterna, la dependa kaj la Absoluta,
Li ordonis, ke en chiu misio kaj epoko pura kaj senmakula Animo estu manifestata
en la regnoj de la tero kaj de la chielo. Tiuj chi Esencoj de Malligiteco,
tiuj chi brilantaj Realoj estas la kanaloj de la chion-trapenetra graco
de Dio. Orientitaj per la lumo de senerara gvido kaj vestataj per pleja
suvereneco Ili havas la taskon, uzi la inspiron de Siaj vortoj, la elvershojn
de Sia neerarema graco kaj la sanktigan brizon de Sia Revelacio por purigi
chiun sopirantan koron kaj akcepteman spiriton je la skorioj kaj polvo
de mondumaj zorgoj kaj limigoj. Tiam kaj nur tiam la Konfidajho de Dio,
latenta en la homa realo, elmergighos, brila kiel la levighanta Astro de
Dia Revelacio, de malantaù la vualo de kashiteco kaj starigos la
insignon de sia rivelita gloro sur la suproj de la homaj koroj.
( Gleanings, 27 : 3-4,
p.66-67 )
1 : iom modifita antaùparolo de Peter Spiegel el la germanlingva eldono. ñ
2 : Bahá’u’lláh distingas inter la «Minora Paco», tutmonda packon-trakto, kaj la «Plej Granda Paco», pli poste unuiganta chiujn popolojn en unu justa kaj harmonia tutmonda socio regata de unu sama kredo. La (Universala) Domo de Justeco estas la plej alta instanco en la administra strukturo de la bahaa mondkomunumo. ñ
3 : Bahá’u’lláh preskribas la adopton de universala lingvo kaj skribo. Liaj skriboj antaùvidas du shtupojn en tiu procezo. La unua shtupo konsistas en la elekto de ekzistanta aù inventita lingvo, kiu tiam estos instruata en chiuj lernejoj de la mondo kiel dua (helpa) apud la gepatraj lingvoj. La registaroj de la mondo pere de siaj parlamentoj estas alvokataj efektivigi tiun chi gravegan leghon. La dua shtupo, en la dista futuro, estos la fina adopto de unu sola lingvo kaj komuna skribo por chiuj surtere. ( Aqdas, p.250 ) ñ
4 : Jesuo Kristo ñ
Perloj de l'Sagho el
la skriboj de Bahà'u'llàh;
traduko el la angla
de kompilajho farita de Kambiz Poostchi kaj peter Spiegel
aperinta en 1992 germanlingve
sub la titolo "Bahà'u'llàh - Im Land der Einheit"
che Horizonte Verlag
GmbH, Stuttgart.
tradukita kaj eldonita
de Bahaa Esperanto-Ligo, Frankfurt che Majno, germanio, 1994
ISBN: 84-85238-88-5
A Synopsis and Codification
of the Kitab-i-Aqdas, the Most Holy Book of Bahá’u’lláh;
Universal House of
Justice, Bahá'í World Centre, Haifa, Israel, 1973
> ( Synopsis and
Codification )
Bahá’í
Prayers;
Bahá’í
Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1985
> ( Bahá’í
Prayers )
Preghoj;
Bahaa Esperanto-Ligo,
Frankfurt, Germanio, 1992
> ( Preghoj
)
Bahá’u’lláh:
The Hidden Words;
Bahá’í
Publishing Trust, London, Great Britain, 1975
La Kashitaj Vortoj
de Bahá’u’lláh;
Bahaa Esperanto-Ligo,
Fortaleza, Ceará, Brazilo, 1981
> ( The Hidden
Words / Kashitaj Vortoj )
Epistle to the Son
of the Wolf;
Bahá’í
Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1988
> ( Son of the
Wolf )
Gleanings of the Writings
of Bahá’u’lláh;
Bahá’í
Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1983
> ( Gleanings
)
Kitáb-i-Íqán.
The Book of Certitude;
Bahá’í
Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1989
> ( Certitude
)
Tablets of Bahá’u’lláh
revealed after the Kitàb-i-Aqdas;
Bahá’í
Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1988
> ( Tablets
)
The Kitáb-i-Aqdas.
The Most Holy Book;
The Universal House
of Justice, Bahá’í World Centre, Haifa, Israel, 1992
> ( Aqdas )
The Seven Valleys and
The Four Valleys;
Bahá’í
Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1991
> ( Seven Vaileys
)
Effendi, Shoghi:
The Advent of Divine
Justice;
Bahá’í
Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1990
> ( Advent of Divine
Justice )
The Promised Day Is
Come;
Bahá’í
Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1980
> ( Promised Day
)
The World Order of
Bahá’u’lláh:
Bahá’í
Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1991
> ( World Order
)
Esslemont, J. E.:
Bahá’u’lláh
and the New Era ;
London, 1923. Third
Revised Edition, Bahá’í Publishing Trust, Wilmette, Illinois,
USA, 1970
Bahá’u’lláh
kaj la nova epoko;
Bahaa Esperanto-Ligo,
Kolonjo 1930, Dua reviziita eldono, Wilmette, Illinois, USA, 1978
> ( Nova Epoko
)
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
T +49-(0)6192-9929-16 F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de
>
< bahaaeligo@bahai.de
>