Reveno al BEL

PACO INTER LA NACIOJ
La nova jarmilo kaj tutmonda paco


Monda paco, karakteriza trajto de la estighanta tutmonda civilizacio, realighos kiel evidenta signo de la principo de la unueco de la homaro, kiam tiu efektivighos. Pri tio sendubas la instruoj de Bahá'u'lláh.

Tia paco rezultos el la kulminigho de du malsamaj sed simultanaj kaj reciproke inter si dependaj procezoj : la unua kondukos al la spirita unuceo de la homaro kaj nomatas la " Plej Granda Paco " ; la alia kondukos al la politika unuigho de la nacioj kaj konatas kiel la " Minora Paco ". La unua estas fora celo, kiu necesigos fundan shanghighon de la homa konduto, kian sole religia kredo povos efektivigi ; la alia estas pli proksima kaj jam videblighas sur la politika horizonto. La unua estas rekte ligita al la klopodoj de la bahaa komunumo antaùenigi la centran principon de sia Kredo ; la alia dependas de la agoj de la mondaj politikaj gvidantoj kaj ne de ia bahaa plano aù aktiveco.

La politika unueco de la nacioj implicas, ke la nacioj atingas inter-rilatadon, kiu ebligas al ili solvi gravajn internaciajn problemon tra interkonsilighado kaj ne tra militado ; krome tia unueco devos konduki al la establigho de monda registaro. Tiudirekta procezo definitive establighis dum la 20a jarcento, meze de teruro kaj tumulto, kiuj tiom karakterizis tiun peridon. Per ghiaj efikoj percepteblas, ke la atingo de politika paco proksimighas.

Notindas, ke la plimulto de la nacioj estighis dum tiu chi jarcento kaj ke ili elektis pace inter si rilati pere de kuna anigho en la Unuighintaj Nacioj kaj per la partopreno en regionaj organizajhoj, kiuj faciligas ilian kunlaboradon. Plie, la procezo de politika unuigho akcelighas tra vekighanta konscio inter la popoloj de la mondo pri la graveco de paco, kio validigas la laboron de la Unuighintaj Nacioj, kaj tra sciencaj kaj teknikaj progresoj, kiuj jam kunfandis kaj transformis la mondon al unusola, kompleksa organismo.

La teruraj spertoj el du mondaj militoj, kiuj naskis unue la Ligon de la Nacioj kaj poste la Unuighintajn Naciojn ; la ofteco, precipe dum la 90aj jaroj, de renkontighoj inter la mondaj gvidantoj kaj de interkonsentoj pri mondaj problemoj ; la postuloj starigi tutmondan ordon, kiuj proklamighis, kiam tiuj gvidantoj celebris la 50jarighon de la Unuighintaj Nacioj ; la multigho de civitanaj organizajhoj, kiuj fokusas sian atenton je diversaj internaciaj problemoj tra chiam pli vaste etendighanta reto da aktivecoj kaj kunlaboroj ; multege da debatoj pri la bezono je tutmonda politika sistemo kaj multnombraj organizitaj klopodoj cele al monda paco ; la starigo de internacia tribunalo ; la rapida progreso kaj disvolvighado de la komunikteknologio, kiu faris la mondon senlima - chio tio nepretervideble atestas pri neinversigebla impeto voje al pacaj internaciaj interrilatoj.

La bahaaj skriboj indikas, ke paco inter la nacioj establighos dum la 20a jarcento ; sed ili ankaù diras, ke universala fermentado kaj hororaj sociaj tumultoj markos la transiron de militema al vere paca mondo ; ili tamen ne diras, ke fine de la jarcento devos okazi ia specifa kataklisma evento. Neeviteblas, ke la transmovighado al mondunuigho renkontos tendencojn kontraù- starajn, kiuj radikas el obstinaj shovinismaj kaj partiemaj kutimoj rifuzantaj cedi al la esperoj de nova epoko.

La torturaj suferadoj, kiajn kaùzas povreco, militoj, perfortado, fanatismo, malsanoj kaj medio- detruadoj, kaj kies viktimoj estas grandaj amasoj de la popoloj, estas la sekvoj de tia kontraùstaro. Pro tio, antaù ol ke la paco inter la nacioj povos maturighi kaj farighi universala realeco, devos ghi trairi malfacilajn evoluostadiojn similajn al tiuj, kiujn spertis la unuopaj nacioj, ghis kiam ili estis interne fortikighintaj.

Sed apenaù kontesteblas, ke la procezo survoje al tutmonda paco jam ege prosperas.

Reveno al la Komenco.
Tiu chi teksto estas traduko de la deklaro " Peace among the Nations " far Bahá'í International Community (Bahaa Internacia Komunumo / BIC), la NeRegistara Organizajho reprezentanta la tutmondan bahaanaron. BIC kontakteblas per :
Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA; T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, <bic-nyc@bic.org> <http://www.bahai.org>

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >