Reveno al BEL

UNU MONDO, UNU MONO
Pri la enkonduko de unusola valuto tutmonde


Dum la kelkaj lastaj jaroj la monaj krizoj en Meksiko, Brazilo, Rusio kaj Sudorienta Azio - por nomi nur kelkajn el la landoj kaj regionoj, kies ekonomioj estis aparte forte trafitaj - demonstris la malfortecon de la internacia financa sistemo. Malgraù ke kelkaj landoj kaj regionoj apenaù estis trafitaj de serioza ekonomia suferado kaj disrompigho kaùzitaj de tiuj krizoj, fakuloj pri internaciaj financoj tamen ripete avertis pri ebla domenoefiko, per kiu profundighanta ekonomia kolapso en unu regiono povus diskreski aliloken kaj ech tutmonden.

Tiaj avertoj originas en la jam plene rekonita fakto, ke la mondaj ekonomioj hodiaù estas komplete integritaj. Dum tiu chi integrigho ebligas certajn redundancon kaj elastecon, ghi samtempe ankaù postulas multe pli grandan atenton por la tuta sistemo - kaj devigas al pli granda kooperado por certigi la adekvatan ekonomian funkciadon. Registaraj gvidantoj, ekonomikistoj, komercaj gvidantoj kaj aliaj sekve jam levis la vokon al ia reformado de la tutmonda financa sistemo. Kiam politikistoj konsideras la alternativojn, la longe neglektata ideo pri la enkonduko de tutmonda monsistemo meritas fundan ekzamenadon. En epoko en kiu internacia interdependeco kaj integrigho chie kreskas " unuforma kaj universala mona sistemo " estas unu el aro da komplementaj rimedoj, kiuj helpos " simpligi kaj faciligi interrilatojn kaj interkomprenighon inter la nacioj kaj popoloj de la mondo ", kiel Shoghi Effendi, kiu gvidis la tutmondan bahaan komunumon de 1921 ghis 1957, skribis en 1936.

Unusola valuto kelkrilate efikus kvazaù monda lingvo plibonigante komunikadojn chirkaù la terglobo. Ghi forigus la aktualajn problemojn pro spekulado, malstabileco kaj malcerteco kaj provizus fortikan fundamenton por la kreskanta monda ekonomio. Ghi ankaù signife reduktus la kostojn kaj riskojn de internacia komercado. Tutmonda monunuo ankaù estus grava pasho al antaùenigo de ekonomia justeco en la mondo forigante la avantaghon de malmultaj favorataj landoj, kies valutoj estas konsiderataj pli fortaj aù pli sekuraj, kaj malebligante, ke la malrichajn landojn damaghas la efikoj de valutofluktuadoj. Longperspektive tia pasho, kreante por chiuj chie pli "egalecan " ekonomian kadron, ankaù signife efikus kontraù la loka damagho, kiun kelke estigas la ekonomia globaligho.

La ideo de monda valuto ne estas nova. La ekonomikisto John Maynard Keynes proponis "internacian valuto-union " en la 1940aj. Lian ideon paligis la diplomatoj de la Bretton Woods Konferenco, kiuj timis tiom drastan pashon. Anstataùe tie kreighis la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko. Pli aktuale The Economist, unu el la plej ortodoksaj financaj jhurnaloj, alvokis reekzameni la ideon, proponante en artikolo de la 26a de septembro 1998, ke " Unu mondo,unu mono " eble meritus " unu momenton da pripensado ". Certe tutmonda valuto signife kontribuus al la solvado de la aktuala problemo de regionaj valutaj krizoj.

Sub la aktuala sistemo pli ol duiliono [1 000 000 000 000] intershanghatas chiutage de investantoj serchantaj la plej grandan kompenson je la plej malgranda risko. Tiujn chi valutajn movojn managhas profesiuloj, kiuj devas anticipi aù sin mem protekti kontraù malfavoraj shanghighoj je la kurzoj, kio ofte kondukas al spekulado por aù kontraù certa valuto. Registaroj ankaù regule intervenas por protekti la pozicion de sia valuto aù por trovi komercajn avantaghojn. La sistemo estas profunde maljusta char landoj, kies mono servas kiel rezerva valuto, ricevas nemeritatajn profitojn kompare kun malpli favorataj landoj.

La nestabileco de la kurzoj inter la valutoj kreas malfacilajhojn por la internacia komerco kaj investado, por komerca planado kaj por naciaj ekonomioj kun efikoj je prezoj kaj inflacio. De chiu movo rezultas ne nur gajnantoj kaj perdantoj, sed ankaù gheneralaj ekonomiaj malavantaghoj. Se iu lando elektas fiksan kurzon, ghia valutopolitiko devas defendi tiun kurzon; se ghi elektas kontrolatan nefiksitecon, ghi malfermighas je spekulaj atakoj. Centraj bankoj povas interveni por defendi sian valuton, sed gravaj valutaj krizoj hodiaù povas rapide dronigi naciajn rezervojn kaj necesigi internacian krizoasistadon - asistado, kiu dum la lastaj jaroj amasighis je dekoj da miliardoj da dolaroj.

Je valutaj krizoj gravas la psikologia dimensio, char multo dependas de la fido, kiun investantoj havas je aparta valuto. Sed fido facile shancelighas kaj nur malfacile restarigeblas. Tutmonda valuto ne nur forigus la eblecojn spekuladi sed ankaù provizus universalan fidindecon.

Dum la pasinto levighis diversaj objhetoj, raciaj kaj emociaj, kontraù tutmonda valuto. Unusola valuto trudus komunan ekonomian rigorecon al chiuj landoj kaj devigus ilin fronti malagrablajn realojn. Ne plu povus registaroj libere presi monon aù ignori la fakton, ke ne eblas eterne vivi trans la propraj rimedoj. En multaj gravaj rilatoj tio tamen estus evidente pozitiva evoluo.

Kelkaj argumentas, ke la plej bona protekto kontraù internaciaj fluktuadoj estas multe pli da lokaj valutoj, kiujn la popoloj povas mem kontroli, tiel izolante siajn ekonomiojn de la ekstero. Dum tio eble ghustas en mondo de fluktuantaj monoj, tutmonda valuto tamen fakte forigus grandan fonton de eksteraj efikoj. Alia timo estas, ke la rezigno pri naciaj valutoj kaj eksteraj kurzomerkatoj kreskigus senlaborecon en kelkaj regionoj, pro tio ke kelkaj okupoj farighus superfluaj kaj pro la probablo ke pli malferma kaj egaleca ekonomia " ludejo " devojigus kelkajn laborlokojn al aliaj regionoj. Sed tiaj transiroj jam okazas - kaj sen ia fona senco pri justeco, kiun tutmonda valuto kun sia egaleciga forto sekvigus.

Estas ankaù tiuj, kiuj timas tiajn pashojn al monda unuigho kiel plian perdon de kontrolo favore al potencaj interesoj kaj foraj burokratioj. Paralelas la argumento, ke nacia valuto estas simbolo de nacia suvereneco, kaj pri tiaj simboloj malofte oni rezignas facile. Tamen, kiel montras la lancho en Eùropo de la Eùro, ununura valuto por 11 landoj, kiu ekde 2002 komplete anstataùigos la francan frankon, la germanan markon, la italan liron kaj aliajn longestablitajn valutojn, eblas de tiaj simboloj senighi, kiam la promesitaj profitoj estas grandaj.

Unusola valuto devas esti akompanata de multaj aliaj rimedoj por integrigo kaj harmoniigo. Ghi bezonigos fortan kaj efikan mondan monan aùtoritaton aù centran bankon funkciantan sub la komuna intereso kaj liberigitan de politikaj manipuladoj por managhi la mondan valuton, reguligi la monan provizon kaj certigi adekvatan likvidecon sen inflacio. La kreo de tia institucio irus manenmane kun la evolugio de aliaj mekanismoj por globala decidado cele al kreado de fido kaj konsento inter la registaroj de la mondo.

Sole la adopto de monda valuto mem ne solvos chiujn problemojn de la mondo. Ghi estas unu elemento bezonata por subteni pli justan kaj efikan mondan ekonomian sistemon, kiu mem estas unu faceto de monda federacia sistemo necesa por akompani la globalighon kaj por atingi mondunuecon kaj mondpacon. Finfine teknikaj solvoj por ekonomiaj problemoj povas vere efiki nur se nova spirito trapenetros la ekonomian vivon kaj nova ekonomia sistemo elvolvighos, kiu sin bazos sur la aplikado de spiritaj principoj. Mono mem devas esti rekondukata al sia rolo de intershangha ilo anstataù esti la mezurilo por ekonomia sukceso aù evoluiteco. Ekonomiaj valoroj devas esti ekvilibrigataj per sociaj kaj spiritaj valoroj.

Unusola monda valuto povas shajni fora celo sed ne eblas nei la logikon malantaù ghi de solvilo por kelkaj el la gravaj problemoj minacantaj nian aktualan ekonomian bonfarton. Fakte, antaù la fono de la tendencoj al globala interdependigho kaj integrigho, ghia dezirindeco - kaj ghia finfina neevitebleco - sugestas, ke la ideo ricevu prefere baldaù anstataù malbaldaù fundan ekzamenadon far la mondaj gvidantoj.

Reveno al la Komenco.
Tiu chi teksto estas traduko de artikolo aperinta en n-ro 10/4, januaro-marto 1999, p. 2-3, de ONE COUNTRY, la kvaronjara novajhletero de Bahaa Internacia Komunumo, kiu aktuale aperas en ses diversaj lingvoj (angla, china, franca, germana, hispana, rusa).

Por informoj, provekzemplero aù abono de ONE COUNTRY oni povas  turnighi al:
ONE COUNTRY, Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA, <1country@bic.org> <http://www.onecountry.org>


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >