Reveno al BEL

MONDCIVITANISMO
Globala etiko por daùriva evoluo


La plej granda defio por la tutmonda komunumo mobilizighanta efektivigi Agendon 21 estas la disponigo de la enormaj financaj, teknikaj, homaj kaj moralaj rimedoj necesaj por daùriva evoluo. Tiuj chi rimedoj nur akumuleblas, se la popoloj de la mondo akiros profundan senton de responseco por la sorto de la planedo kaj por la bonfarto de la tuta homara familio.

Tiu chi sento de responseco nur estighas, se estas akceptata la unueco de la homaro, kaj ghi daùros nur surbaze de unueciga vizio pri paca, prosperanta mondsocio. Sen tia universala etiko, la homoj ne farighos aktivaj kaj kreemaj partoprenantoj de la tutmondaj aktivadoj cele al daùriva evoluo.

La Agendo 21 provizas nemalhaveblan kadron de scienca klero kaj teknika scio por la efektivigo de daùriva evoluo. Sed ghi ne inspiras personan sindedichon al globala etiko. Per tio ni ne volas aserti, ke etiko kaj valoroj estis ignorataj de la Konferenco pri Medio kaj Evoluo de Unuighintaj Nacioj (United Nations Conference on Environment and Development - UNCED). Lige kun tiu chi konferenco la voko je unuecigaj valoroj aùdeblis de shtatestroj, de UN-oficuloj, de reprezentantoj de nerigistaraj organizajhoj kaj de individuaj civitanoj. Estis precipe la konceptoj de " unueco en diverseco ", " mondcivitaneco " kaj " nia komuna homeco ", kiuj estis citataj por servi kiel etika fundamento por Agendo 21 kaj la Rio-Deklaro.

La monda komunumo tiel jam atingis bazan konsenton pri la bezono de globala etiko por vivigi Agendon 21. Ni proponas, ke la nocio mondcivitanismo estu akceptita por marki la aron da principoj, valoroj, sintenoj kaj kondutoj, kiun la homoj tutmonde devos alproprigi, se daùriva evoluo realighu.

Mondcivitanismo komencighas per la akcepto de la unueco de la homara familio kaj de la inter- plektiteco de la nacioj de " la tero, nia hejmo " (Rio Declaration on Environment and Development, Preamble). Ghi subtenas sanan kaj legitiman patriotismon kaj samtempe insistas pri pli largha lojaleco, pri amo al la tuta homaro. Sed ghi neniel implicas la rezignon pri legitimaj lojalecoj, la subpremon de kultura diverseco, la forigon de nacia aùtonomio aù la trudon de uniformeco. Ghia kerno estas " unueco en diverseco ". Mondcivitanismo enkludas la principojn de socia kaj ekonomia justeco ene de kaj inter la nacioj, nekonfliktajn decidoprocedurojn sur chiuj sociaj tavoloj, samrajtecon de la seksoj, rasan, etnan, nacian kaj religian harmonion, kaj la pretecon oferi por la komuna bono.  De tiuj chiuj principoj eblas dedukti aliajn facetojn de mondcivitanismo, kiuj chiuj akcelas homan dignon kaj estimon, interkomprenighon, fratecon, kunlaboron, fidindecon, kompaton kaj la deziron servi. Kelkaj de tiuj chi principoj menciatas en Agendo 21 - la plej multaj tamen rimarkinde mankas. Krome mankas ghenerala koncepto

Kultivi kaj kreskigi mondcivitanecon estas praktika strategio por antaùenigi daùrivan evoluon. Tiel longe kiel malunueco, antagonismo kaj etperspektiveco karakterizas la sociajn, politikajn kaj ekonomiajn rilatojn ene de kaj inter la nacioj, ne eblos establi globalan kaj daùrivan modelon de evoluo. Antaù pli ol jarcento Bahá'u'lláh avertis: " La bonfarto de la homaro, ghia paco kaj ghia sekureco estos neatingeblaj antaù ol ghia unueco estos firme starigita." Daùriva tutmonda socio konstrueblas nur surbaze de vera unueco, harmonio kaj interkomprenigho inter la diversaj popoloj kaj nacioj de la mondo.

Ni tial rekomendas, ke mondcivitaneco estu instruata en chiuj lernejoj kaj ke la unueco de la homaro - la principo, kiu fundamentas mondcivitanismon - estu konstante kaj insiste akcelata ene de chiuj nacioj.

La koncepto mondcivitaneco ne estas nova por la monda komunumo. Ghi troveblas implicite kaj eksplicite en amaso da dokumentoj, chartoj kaj interkonsentoj de UN, enklude de la malfermaj vortoj de la UN-charto mem : " Ni la popoloj de la Unuighintaj Nacioj..." Ghi estas jam lanchita tra la mondo kaj trans chiuj kulturoj far diversaj neregistaraj organizajhoj, akademioj, civitanaj grupoj, edukaj programoj, artistoj kaj la amaskomunikiloj. Tiuj chi klopodoj estas signifaj, sed ili devas multe plivastighi. Devas esti lanchita zorge planita kaj ekipita, longdaùra kampanjo, kiu enplektas chiujn sektorojn de la socio - loke, nacie kaj internacie - por antaùenigi mondcivitanecon. Ghi devas esti efektigata per chiaj vigleco, morala kuragho kaj konvinkiteco, kiujn la Unuighintaj Nacioj, ghiaj membroshtatoj kaj chiuj emaj partneroj kapablas kunigi.

Konklude: Mondcivitanismo estas koncepto same defia kaj dinamika kiel la shancoj, kiujn havas la mondkomunumo. Ni, la popoloj kaj nacioj de la mondo, kondutus saghe, se ni kuraghe alproprigus ghiajn fundamentajn principojn kaj lasus nin gvidi per ili je chiuj aspektoj de nia vivo - de nia persona kaj socia vivo ghis niaj naciaj kaj internaciaj aferoj ; de lernejo, laborejo kaj komunikado ghis la juraj, sociaj kaj politikaj institucioj. Ni tial urghas la Komisionon kuraghigi la tutan UN-sistemon integri la principon mondcivitaneco en la tutan gamon de siaj programoj kaj aktivecoj.

La Bahaa Internacia Komunumo, kiu dum pli ol jarcento kultivis mondcivitanecon, volonte asistos je la provizado de praktikaj modeloj por rasa, religia, nacia kaj etna unueco favore al daùriva evoluo ; kaj je la partopreno de interkonsilighoj pri tiu chi tiome grava temo. Kiel tutmonda komunumo kuniganta la diversecon de la homaro kaj vartanta komunan vizion la Bahaa Internacia Komunumo daùrigos la antaùenigon de daùriva evoluo kuraghigante homojn sin mem konsideri civitanoj de unu mondo, konstruantoj de justa kaj prospera tutmonda civilizacio.
 

Reveno al la Komenco.
Tiu chi teksto estas koncizigita traduko de la deklaro Mondcivitanismo: globala etiko por daùriva evoluo (World Citizenship: a Global Ethic for Sustainable Development) prezentita far la Bahaa Internacia Komunumo che la unua sesio de la Komisiono pri Daùriva Evoluo che UNO

Tiu deklaro en la angla aù en traduko al multaj diversaj lingvoj haveblas :
1 ) che la bahaaj Naciaj Spiritaj Asembleoj kies adresoj troveblas i.a. sub http://www.bahai.org
2 ) aù rekte che: Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA; T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, <bic-nyc@bic.org> <http://www.bahai.org>


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >