Reveno al BEL

LA KASHITAJ VORTOJ DE BAHA'U'LLAH
Provizora traduko de B.E.L. surbaze de angla traduko de Shogi Effendi.
Esperantigita de E. Rodrigues Ontario (Buenos Aires 1981)

Antaùvorto

La Kashitaj Vortoj el la araba lingvo
 
01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48
49 50 51 52 53 54 55 56 57 58 59 60 61 62 63 64 65 66 67 68 69 70 71

La Kashitaj Vortoj el la persa lingvo
 
01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48
49 50 51 52 53 54 55 56 57 58 59 60 61 62 63 64 65 66 67 68 69 70 71 72
73 74 75 76 77 78 79 80 81 82

Epilogo



Antaùvorto

Li estas la Gloro de l'Gloroj

Chi tio estas kio descendis el la regno de la gloro eldirita far la lango de potenco kaj forto kaj revelaciita al la Profetoj pratempaj. Ni prenis ghian internan esencon kaj vestis ghin per la vestajhoj de mallongeco, kiel signo de graco al la justuloj, por ke ili estu fidelaj al la Konvencio kun Dio, kaj plenumu dum sia vivo kion Li konfidis al ili, kaj ili atingu en la regno de l' spirito la gemon de la Dia virto.



La Kashitaj Vortoj el la araba lingvo

La Kashitaj Vortoj el la Araba 1 : Ho Filo de l' Spirito ! ñ

Mia unua konsilo estas jene : Posedu puran, bonvoleman kaj radiantan koron, por ke vi estu posedanto de suvereneco pratempa, nepereebla kaj chiamdaùra.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 2 : Ho Filo de l' Spirito ! ñ

La plej amata el chiuj aferoj antaù Miaj okuloj estas Justeco ; ne turnu vin for de ghi se vi deziras Min, kaj ne malatentu ghin por ke Mi konfidu al vi. Per ghia helpo vi vidos per viaj propraj okuloj kaj ne per la okuloj de aliuloj kaj vi konos per via propra konado kaj ne pere de l' konado de viaj proksimuloj. Meditu pri chi tio en via koro : kiel decas al vi esti. Vere justeco estas Mia donaco al vi kaj la signo de Mia miserikordo. Loku ghin, do, antaù viaj okuloj.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 3 : Ho Filo de Homo ! ñ

Vualita en Mia antaùmemora Esto kaj en la pratempa eterneco de Mia esenco, Mi konadis Mian amon al vi ; tial Mi kreis vin. Mi gravuris en vin Mian bildon kaj rivelis al vi Mian belecon.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 4 : Ho Filo de Homo ! ñ

Mi amis vian kreadon; sekve Mi kreis vin. Tial amu Min, por ke Mi menciu vian nomon kaj plenigu vian animon per la spirito de vivo.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 5 : Ho Filo de l' Esto ! ñ

Amu Min, por ke Mi amu vin. Se vi ne amas Min, Mia amo neniel povas atingi vin. Sciu tion chi, ho servanto.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 6 : Ho Filo de l' Esto ! ñ

Via paradizo estas Mia amo ; via chiela hejmo, reunuigho kun Mi. Eniru tien, kaj ne malrapidu. Chi tio estas kio destinighis por vi en Nia regno plejsupra kaj en Nia ekzaltita regiono.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 7 : Ho Filo de Homo ! ñ

Se vi amas Min forighu el vi mem, kaj se vi serchas Mian plachon, ne rigardu la vian, por ke vi mortu en Mi kaj Mi vivu eterne en vi.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 8 : Ho Filo de l' Spirito ! ñ

Ne estos paco por vi krom se vi rezignos vin kaj turnos vin al Mi ; char decas al vi glori en Mia nomo kaj ne en la via ; konfidi je Mi kaj ne je vi mem, char Mi deziras esti amata sola kaj super chio, kio ekzistas.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 9 : Ho Filo de l' Esto ! ñ

Mia amo estas Mia fortikajho ;  tiu, kiu eniras en ghin, estas protektita kaj sekura, kaj tiu, kiu turnas sin for de ghi, sendube devojighos kaj pereos.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 10 : Ho Filo de la Esprimado ! ñ

Vi estas Mia fortikajho ; eniru ghin, por ke vi estu en sekureco. Mia amo estas en vi, konu ghin, por ke vi trovu Min apud vi.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 11 : Ho Filo de l' Esto ! ñ

Vi estas Mia lampo kaj Mia lumo estas en vi. Akiru el ghi vian briladon kaj serchu neniun alian krom Mi, char Mi kreis vin richa kaj malavare vershis Mian favoron sur vin.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 12 : Ho Filo de l' Esto ! ñ

Per la manoj de potenco Mi faris vin kaj per la fingroj de forto Mi kreis vin ; kaj interne de vi Mi metis la esencon de Mia lumo. Estu kontenta per ghi kaj serchu nenion pli, char Mia verko estas perfekta kaj Mia ordono estas obeenda. Ne kontestu ghin, nek havu dubon pri ghi.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 13 : Ho Filo de l' Spirito ! ñ

Mi kreis vin richa, kial vi defalas al malricheco ? Nobla mi faris vin, pro kio vi malnoblighas ? El la esenco de la sciado Mi donis al vi estadon, kial vi serchas klarigon che iu krom Mi ? El la argilo de la amo mi modlis vin, kiamaniere vi okupighas pri aliulo ? Turnu vian rigardon al vi mem, por ke vi trovu Min interne de vi, forta, potenca kaj memsubtena.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 14 : Ho Filo de Homo ! ñ

Vi estas Mia regno kaj Mia regno ne pereas, pro kio vi timas vian pereon ? Vi estas Mia lumo kaj Mia lumo neniam estingighas, kial vi timegas la estingighon ? Vi estas Mia gloro kaj Mia gloro ne disipighas ; vi estas Mia vesto kaj Mia vesto neniam eluzighos. Restu do en via amo al Mi, por ke vi trovu Min en la regno de la gloro.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 15 : Ho Filo de l' Esprimado ! ñ

Turnu vian vizaghon al la Mia kaj rezignu chion krom Mi, char Mia suvereneco pludaùras, kaj Mia regno ne pereas. Se vi serchus alian krom Mi, ech se vi esploras la universon por eterne via serchado estas vana.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 16 : Ho Filo de la Lumo ! ñ

Forgesu chion krom Mi kaj komunikighu kun Mia spirito. Chi tio apartenas al la esenco de Mia ordono, pro tio turnu vin al ghi.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 17 : Ho Filo de Homo ! ñ

Estu kontenta pri Mi kaj ne serchu alian helpulon. Char neniu krom Mi povas ja sufichi al vi.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 18 : Ho Filo de la Spirito ! ñ

Ne petu al Mi kion Ni ne deziras por vi, estu do kontenta pri tio, kion Ni ordonis por vi, char estas tio , kio profitas al vi, se per ghi vi kontentighas.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 19 : Ho Filo de la Mirinda Vizio ! ñ

Mi enblovis en vin spiron de Mia propra Spirito, por ke vi estu Mia amanto. Kial vi forlasis Min kaj serchis amaton alian ol Min ?

La Kashitaj Vortoj el la Araba 20 : Ho Filo de l' Spirito ! ñ

Mia rajto je vi estas granda, ghi ne povas esti forgesita. Mia graco por vi estas abunda, ghi ne povas esti vualita. Mia amo starigis en vin sian hejmon, ghi ne povas esti kashita. Mia lumo evidentighas al vi, ghi ne povas esti obskurita.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 21 : Ho Filo de Homo ! ñ

Sur la arbon de brileganta gloro Mi pendigis por vi la plej elektindajn fruktojn, pro kio vi turnis vin for kaj kontentighis per tio, kio estas malpli bona ? Revenu do al tio, kio estas pli bona por vi en la regno plejsupra.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 22 : Ho Filo de l' Spirito ! ñ

Nobla mi kreis vin, tamen vi malnoblighis. Levighu do al tio, por kio vi estas kreita.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 23 : Ho Filo de l' Plejsupera ! ñ

Al la eterneco Mi vokas vin, tamen vi serchas tion, kio pereas. Kio igis vin turni vin for de Nia deziro kaj serchi la vian ?

La Kashitaj Vortoj el la Araba 24 : Ho Filo de Homo ! ñ

Ne transpasu viajn limojn nek pretendu tion, kio ne decas al vi. Sternighu antaù la vizagho de via Dio, Eternulo de forto kaj potenco.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 25 : Ho Filo de l' Spirito ! ñ

Ne fanfaronu super la malrichulo, char Mi gvidas lin laù lia vojo kaj Mi vidas vin en via erarema stato kaj konfuzas vin por chiam.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 26 : Ho Filo de l' Esto ! ñ

Kiamaniere vi povas forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupighi pri la kulpoj de aliaj ? Kiu ajn faras tion estas malbenita de Mi.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 27 : Ho Filo de Homo ! ñ

Ne flustru pri la pekoj de aliaj dum vi mem estas pekanto. Se vi malobeos chi tiun ordonon, malbenita estos vi, kaj al tio Mi atentos.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 28 : Ho Filo de l' Spirito ! ñ

Sciu vere : Tiu, kiu postulas al la homoj esti justaj kaj mem faras maljustajhon ne apartenas al Mi, ech se li portas Mian nomon.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 29 : Ho Filo de l' Esto ! ñ

Ne atribuu al iu ajn tion, kion vi ne volus esti atribuita al vi, nek diru tion, kion vi ne plenumas. Chi tio estas Mia ordono al vi ; observu ghin.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 30 : Ho Filo de Homo ! ñ

Ne rifuzi doni al Mia servanto se li petus ion de vi, char lia vizagho estas Mia vizagho ; humilighu, do, antaù Mi.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 31 : Ho filo de l'esto! ñ

Taksu vin mem chiutage antaù ol vi estos vokita al jugho ; char la morto neatendita atingos vin kaj vi estos vokita por taksi viajn farojn.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 32 : Ho Filo de l' Esto ! ñ

Mi faris la morton ghojportanto al vi. Pro kio vi malghojas ? Mi igis la lumon supershuti vin per sia splendoro. Kial vi vualighas for de ghi ?

La Kashitaj Vortoj el la Araba 33 : Ho Filo de l' Spirito ! ñ

Per la felichaj novajhoj de la lumo Mi salutas vin ; ekghoju ! Al la kortego de sankteco Mi vokas vin ; restu tie, por ke vi vivu en paco por chiam.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 34 : Ho Filo de l' Spirito ! ñ

La spirito de sankteco alportas al vi la felichan novajhon de la reunuigho; pro kio vi malghojas? La spirito de potenco konfirmas vin en Sian Kredon ; kial vi vualigas vin ? La lumo de Lia vizagho gvidas vin ; kiamaniere vi povas perdi la vojon?

La Kashitaj Vortoj el la Araba 35 : Ho Filo de Homo ! ñ

Ne malghoju krom se vi estas fore de Ni. Ne ekghoju krom se vi alproksimighas kaj revenas al Ni.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 36 : Ho Filo de Homo ! ñ

Ghoju je la felicho de via koro, por ke vi indu renkonti Min kaj speguli Mian belecon.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 37 : Ho Filo de Homo ! ñ

Ne demetu Mian beloplenan mantelon, nek senighu je via parto de Mia mirinda fontano, por ke vi neniam soifu.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 38 : Ho Filo de l' Esto ! ñ

Marshu laù Miaj statutoj pro amo al Mi kaj rifuzu al vi tion, kion vi deziras, se vi serchas Mian volon.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 39 : Ho Filo de Homo ! ñ

Ne malatentu Miajn ordonojn se vi amas Mian belecon, kaj ne forgesu Miajn konsilojn se vi volas atingi Mian bonplachon.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 40 : Ho Filo de Homo ! ñ

Ech se vi rapidegus tra la vastecon de l' spaco kaj trairus la ampleksecon de la chielo, tamen vi ne trovus ripozon krom en la submetigho al Nia ordono kaj en la humileco antaù Nia Vizagho.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 41 : Ho Filo de Homo ! ñ

Glorigu Mian Kredon, por ke Mi rivelu al vi la misterojn de Mia grandeco kaj supurbrilu vin per la lumo de eterneco.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 42 : Ho Filo de Homo ! ñ

Humilighu antaù Mi , por ke Mi gracevole vizitu vin. Levighu por la triumfo de Mia Kredo, por ke estante ankoraù surtere vi atingos la venkon.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 43 : Ho Filo de l' Esto ! ñ

Faru mencion pri Mi sur Mia tero, por ke en Mia chielo Mi memoru vin, tiele Miaj okuloj kaj la viaj konsolighos.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 44 : Ho Filo de l' Trono ! ñ

Via aùdpovo estas Mia aùdpovo, aùdu per tio. Via vidpovo estas Mia vidpovo, vidu per tio, por ke en via plej interna animo vi povas atesti al Mia ekzaltita sankteco, kaj Mi interne de Mi Mem povos atesti al ekzaltita rango por vi.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 45 : Ho Filo de l' Esto ! ñ

Strebadu al morto de martiro sur Mia pado, kontenta pri Mia volo kaj dankema pro tio, kion Mi ordonas, por ke vi ripozu kun Mi sub la baldakeno de majesteco malantaù la tabernaklo de gloro.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 46 : Ho Filo de Homo ! ñ

Pripensu kaj meditu. Cuu estas via deziro morti sur via lito, aù vershi vian sangon sur la polvo kiel martiro sur Mia pado, kaj tiele farighi la manifestanto de Mia ordono kaj la rivelanto de Mia lumo en la plej alta paradizo ? Elektu juste, ho servanto!

La Kashitaj Vortoj el la Araba 47 : Ho Filo de Homo ! ñ

Je Mia beleco ! Tinkturi vian hararon per via sango estas pli granda antaù Miaj okuloj ol la kreado de l' universo kaj la lumo de ambaù mondoj. Strebu do por atingi chi tion, ho servanto !

La Kashitaj Vortoj el la Araba 48 : Ho Filo de Homo ! ñ

Por chio estas signo. La signo de amo estas animforteco en Mia dekreto, kaj pacienco sub Miaj provoj.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 49 : Ho Filo de Homo ! ñ

La vera amanto sopiras al suferado same kiel la ribelulo al pardono kaj la pekanto al mizerikordo.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 50 : Ho Filo de Homo ! ñ

Se malfelichoj ne okazas al vi sur Mia pado, kiamaniere vi povas sekvi la vojojn de tiuj, kiuj estas kontentaj pri Mia volo? Se provoj ne afliktas vin en via sopiro renkonti Min, kiamaniere vi atingos la lumon en via amo al Mia beleco?

La Kashitaj Vortoj el la Araba 51 : Ho Filo de Homo ! ñ

Mia aflikto estas Mia providenco, laùaspekte ghi estas fajro kaj vengho, sed interne ghi estas lumo kaj mizerikordo. Rapidu al ghi, por ke vi farighu eterna lumo kaj senmorta spirito. Chi tio estas Mia ordono al vi, observu ghin.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 52 : Ho Filo de Homo ! ñ

Se prospero venos al vi, ne ekghoju, kaj se humiligo trafos vin, ne chagrenu, char ambaù forpasos kaj ne estos plu.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 53 : Ho Filo de l' Esto ! ñ

Se malricheco atingas vin, ne chagrenu ; char siatempe la Eternulo de l' richeco vizitos vin. Ne timu humiligon, char gloro iutage kovros vin.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 54 : Ho Filo de l' Esto ! ñ

Se via koro estas fiksita al chi tiu eterna nepercebla regno, kaj al chi tiu pratempa, chiamdaùra vivo, forlasu chi tiun morteman kaj forpasantan suvereneon.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 55 : Ho Filo de l' Esto ! ñ

Ne okupighu pri chi tiu mondo, char per fajro Ni elprovas la oron, kaj per oro Ni elprovas Niajn servantojn.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 56 : Ho Filo de Homo ! ñ

Vi deziras oron kaj Mi volas vian liberighon el ghi. Vi supozas vin richa posedante ghin, kaj Mi rekonas vian richecon en via apartigho de ghi. Je Mia vivo ! Chi tio estas Mia scio, kaj tio via fantazio ; kiamaniere povas Mia vojo akordighi kun la via?

La Kashitaj Vortoj el la Araba 57 : Ho Filo de Homo ! ñ

Donacu Miajn richajhojn al Miaj malrichuloj, por ke en la chielo vi povos cherpi el deponejoj de nevelkema splendoro kaj trezoroj de nepereebla gloro. Sed je Mia vivo ! Oferi vian animon estas pli glora afero, se vi nur povus vidi per Miaj okuloj.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 58 : Ho Filo de l' Homo ! ñ

La templo de la Esto estas Mia trono; purigu ghin el chiuj aferoj, por ke tie Mi establighu kaj tiu Mi restu.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 59 : Ho Filo de l' Esto ! ñ

Via koro estas Mia hejmo : sanktigu ghin por Mia descendo. Via spirito estas Mia loko de revelacio : purigu ghin por Mia manifestigho.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 60 : Ho Filo de Homo ! ñ

Metu vian manon sur Mian sinon, por ke Mi levighu super vi, radianta kaj brileganta.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 61 : Ho Filo de Homo ! ñ

Ascendu al Mia chielo por ke vi atingu la ghojon de reunuigho, kaj el la kaliko de nepereebla gloro trinkegu la nekompareblan vinon.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 62 : Ho Filo de Homo ! ñ

Multaj tagoj pasis super vin dum vi okupighadis pri viaj fantaziajhoj kaj vanaj imagajhoj. Ghis kiam vi dormetos sur via lito ? Levu la kapon el la dormo, char la Suno levighis che la zenito, eble ghi brilos sur vin per la lumo de l' beleco.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 63 : Ho Filo de Homo ! ñ

La lumo estas brilinta sur vin elde la horizonto de la Sankta Monto kaj la spirito de iluminado elspiris en la Sinajo de via koro. Sekve liberighu el la vualoj de senutilaj fantazioj kaj eniru en Mian kortegon, por ke vi estu preta por la eterna vivo kaj inda renkonti Min. Tiele la morto ne trafos vin, nek lacigho, nek maltranvilo.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 64 : Ho Filo de Homo ! ñ

Mia eterneco estas Mia kreajho, Mi kreis ghin por vi. Faru ghin la vesto por via templo. Mia unueco estas Mia manfaritajho; Mi forghis ghin por vi; vestu vin per ghi, por ke vi estu ghis eterne la rivelado de Mia nepereema Esto.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 65 : Ho Filo de Homo ! ñ

Mia majesto estas Mia donaco al vi, kaj Mia grandiozeco la signo de Mia mizerikordo al vi. Tio, kio decas al Mi neniu komprenos nek neniu povos ghin rakonti. Vere, Mi gardis ghin en Miaj kashitaj deponejoj kaj en la trezorejoj de mia ordono, kiel signo de Mia kompato al Miaj servantoj kaj de Mia mizerikordo al Mia popolo.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 66 : Ho Infanoj de la Dia kaj nevidebla Esenco ! ñ

Vi estos malhelpataj ami Min, kaj homoj estas perturbataj, kiam ili mencios Min. Char la mensoj ne povas kompreni Min nek la koroj enteni Min.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 67 : Ho Filo de l' Beleco ! ñ

Je Mia Spirito kaj je Mia favoro ! Je Mia mizerikordo kaj je Mia beleco! Chio, kion Mi estas rivelinta al vi per la langvo de potenco kaj skribis por vi per la plumo de povo, estas konforme al viaj kapablo kaj komprenemo, kaj ne al Mia rango kaj la melodio de Mia vocho.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 68 : Ho Idoj de Homoj ! ñ

Chu vi ne scias, kial Mi kreis vin chiujn el la sama polvo ? Por ke neniu laùdegu sin super la alia. Meditu senchese en viaj koroj, kiamaniere vi estis kreitaj. Pro tio, ke Ni kreis vin chiujn el la sama substanco, devas vi esti kiel ununura animo, marshi per la samaj piedoj, manghi per la sama busho kaj restadi en la sama lando, por ke elde via plej interna esto pere de viaj faroj kaj agoj, la signoj de unueco kaj la esenco de malavareco estu manifestataj. Tio estas Mia konsilo al vi, ho lumularo! Atentu al chi tiu konsilo, por ke vi akiru la frukton de sankteco el la arbo de la mirinda gloro.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 69 : Ho Vi Filoj de l' Spirito ! ñ

Vi estas Mia trezorejo, char en vin Mi deponis la perlojn de Miaj misteroj kaj la gemojn de Mia kono. Gardu ilin kontraù la fremduloj inter Miaj servantoj kaj kontraù la malpiuloj inter Mia popolo.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 70 : Ho Filo de Tiu, Kiu staris per sia propra Ento en la Regno de sia Memo ! ñ

Sciu, ke Mi blovetis en vin chiujn la aromojn de sankteco, plene revelaciis al vi Mian vorton, perfektigis pere de vi Mian donacemon kaj deziris al vi tion, kion Mi deziris al Mi mem. Estu kontenta pri Mia volo kaj dankema al Mi.

La Kashitaj Vortoj el la Araba 71 : Ho Filo de Homo ! ñ

Skribu chion, kion Ni rivelis al vi per la inko de lumo, sur la tabelon de via spirito. Se chi tio ne estas ebla al vi, faru do vian inkon el la esenco de via koro. Se chi tion vi ne povas fari, tiam skribu per tiu karmezina inko, kiu estis vershita sur Mia pado. Ia pli dolcha estas chi tio al Mi ol chio alia, ke ghia lumo pludaùru por chiam.



La Kashitaj Vortoj el la persa lingvo

Je la nomo de l' Sinjoro de l' Esprimado, la Potenculo

La Kashitaj Vortoj el la Persa 1 : Ho vi kiujn havas mensojn por scii kaj orelojn por aùskulti ! ñ

La unua alvoko de l' Amato estas chi tiu: Ho mistika najtingalo ! Restu nenie krom en la rozghardeno de la Spirito. Ho mesaghisto de la Salomono de amo ! Serchu nenian shirmejon krom en la Sheba' de la Bonamato, kaj ho senmortema fenikso ! Loghu nenie krom sur la monto de l' fideleco. Tie estas via loghejo, se per la flugiloj de via animo vi soras al la regno senlima kaj vi klopodas atingi vian celon.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 2 : Ho filo de l' spirito ! ñ

La birdo serchas sian neston ; la najtingalo la charmon de la rozo ; dum tiuj birdoj, la koroj de la homoj, kontentaj pri forpasanta polvo, devojighis for de sia eterna nesto, kaj kun la okuloj rigardantaj la koton de neglektemo, ili senighis je la gloro de l' dia cheesto. Ve ! Kiel strange kaj mizere ; pro nura taspleno ili deflankighis for de la ondegantaj maroj de l' Plejaltulo kaj restis for de la plej brilanta horizonto.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 3 : Ho amiko ! ñ

En la ghardenon de via koro plantu nenion krom la rozo de la amo, kaj for de la najtingalo de la korinklino kaj deziro ne malstrechu vian tenadon. Alte taksu la kunestecon de la justuloj kaj evitu chian kontaktighon kun la malpiuloj.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 4 : Ho filo de l' justeco ! ñ

Kien povas iri amanto se ne al la lando de sia amatino ? Kaj kiu serchanto trovas ripozon for de sia kordeziro ? Por la vera amanto reunuigho estas vivo kaj disigho estas morto. Lia brusto senighas je pacienco kaj lia koro ne sentas pacon. Miriadojn da vivoj li rezignus por rapidi al la loghejo de sia amatino.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 5 : Ho filo de l' polvo ! ñ

Vere Mi diras al vi : el chiuj homoj la plej neglektema estas tiu, kiu disputas senutila kaj strebas elstarighi super la fratoj. Diru, ho fratoj ! Agoj kaj ne vortoj, estu via ornamajho.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 6 : Ho filo de la tero ! ñ

Sciu vere, tiu koro, en kiu restas la plej eta signo de envio, neniam atingos Mian eternan regionon, nek ghi enspiros la dolchan aromojn de pureco, kiuj emanas el Mia regno de sankteco.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 7 : Ho filo de la amo ! ñ

Vi estas nur unu pashon for de la gloraj chielaj altecoj kaj de la paradiza arbo de la amo. Faru vi unu pashon, kaj per la sekvanta antaùeniru en la senmortan regnon kaj eniru la pavilonon de la eterneco. Aùskultu do al tio, kio estas revelaciita de la plumo de gloro.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 8 : Ho filo de l' gloro ! ñ

Rapidegu sur la pado de sankteco, kaj eniru en la chielon de komunio kun Mi. Purigu vian koron per la polurilo de la spirito, kaj hastu al la kortego de l' Plejaltulo.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 9 : Ho forflugema ombro ! ñ

Preterigu la malaltajn etapojn de dubo, kaj levighu al la ekzaltaj altecoj de l' certeco. Malfermu la okulojn de la vero por ke vi vidu la senvualitan Belecon, kaj vi ekkriu: Sanktigata estu la Eternulo, la plej eminenta el chiuj kreantoj !

La Kashitaj Vortoj el la Persa 10 : Ho filo de l' deziro ! ñ

Aùskultu hi tion : la mortemaj okuloj neniam rekonos la chiamdaùran belecon, nek la senviva koro ghojos pro io krom la velkinta floro. Char similajho similajhon serchas kaj ghojas en kunesto kun sia speco.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 11 : Ho filo de la polvo ! ñ

Blindigu viajn okulojn, por ke vi kontemplu Mian belecon ; shtopu viajn orelojn, por ke vi aùskultu la dolchan melodion de Mia vocho ; malplenigu vin je chia sciado, por ke vi povu partopreni en Mia sciado ; kaj sanktigu vin je richajhoj, por ke vi povu obteni daùrantan parton de la oceano de Mia eterna richeco. Blindigu viajn okulojn, tio estas, al chio krom al Mia beleco ; shtopu viajn orelojn al chio krom al Mia vorto ; malplenigu vin je chia sciado krom je la sciado pri Mi ; por ke per klara vido, pura koro kaj atenta orelo vi povu eniri en la kortegon de Mia sankteco.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 12 : Ho posedanto de du vidsensoj ! ñ

Fermu unu okulon kaj malfermu la alian. Fermu unu antaù la mondo kaj chio, kio en ghi estas, kaj malfermu la alian antaù la sankta beleco de la Amato.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 13 : Ho Miaj filoj ! ñ

Mi timas, por ke, senighintaj je la melodio de la chiela kolombo, vi sinkados en la ombrojn de la totala perdigho, kaj neniam ajn vidintaj la belecon de la rozo, vi retroiros al la akvo kaj la argilo.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 14 : Ho amikoj ! ñ

Ne forlasu la chiamdaùran belecon pro mortanta beleco, nek inklinu vian koron al chi tiu mortema mondo de polvo.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 15 : Ho filo de l' spirito ! ñ

Alvenas la tempo kiam la najtingalo de santeco ne plu malkovros la intimajn misterojn kaj vi chiuj estos senigitaj je la chiela melodio kaj je la vocho devenanta de la alto.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 16 : Ho esenco de la neglektemo ! ñ

Miriadoj da mistikaj langoj esprimas sin per unu vocho , kaj miriadoj da kashitaj misteroj estas revelacitaj per unu sola melodio ; sed, ho ve ! Ne ekzistas orelo por aùskulti nek koro por kompreni.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 17 : Ho kunuloj ! ñ

La pordoj al la Senlimeco staras plene malfermaj kaj la loghejo de l' Amato estas ornamita per la sango de la amantoj, tamen chiuj krom nur kelkaj restas senighintaj je chi tiu chiela urbo, kaj ech el chi tiuj malmultaj neniu krom la plej eta manpleno trovighas kun pura koro kaj sanktigita spirito.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 18 : Ho loghantoj en la plej supera paradizo ! ñ

Proklamu al la filoj de la certeco, ke en la regnoj de sankteco, proksime al la chiela paradizo, aperas nova ghardeno, chirkaù kiu rondiras la enloghantoj de la regno de la alto kaj la senmortaj loghantoj de la ekzaltita paradizo. Strebu, do, por ke vi atingu tion rangon, por ke vi solvu la misterojn de la amo elde ghiaj anemonoj kaj vi lernu la sekreton de la dia kaj perfekta sagheco elde ghiaj perfektaj fruktoj. Konsolitaj estas la okuloj de tiuj, kiuj eniras kaj loghas tie!

La Kashitaj Vortoj el la Persa 19 : Ho Miaj amikoj ! ñ

Chu vi forgesis tiun veran kaj radiantan matenon, kiam en tiuj sanktaj kaj benitaj chirkaùajhoj vi chiuj kunighis antaù Mi, sub la ombro de la arbo de la vivo, kiu estas plantita en la tutglora paradizo ? Timfrapitaj vi aùskultis dum Mi eldiris la jenajn tri sanktegajn vortojn : Ho amikoj ! Ne preferu vian volon al la Mia, neniam deziru tion, kion Mi ne deziras por vi, kaj ne proksimighu al Mi kun senvivaj koroj makulitaj per mondaj deziroj kaj avidecoj. Se vi nur sanktigus viajn animojn, je chi tiu horo vi memorus tiun lokon kaj tiujn chirkaùajhojn, kaj la vero de Mia eldiro evidentighus al vi.

En la oka de la plej sanktaj linioj, en la kvina Tabelo de Paradizo, Li diras:

La Kashitaj Vortoj el la Persa 20 : Ho vi, kiuj kushas kiel mortintoj sur la kampo de neglektemo ! ñ

Jarcentoj forpasis kaj viaj karegaj vivoj estas preskaù finitaj, tamen ech ne unu sola elspiro de pureco atingis Nian kortegon de sankteco elde vi. Kvankam mergitaj en la oceano de nekredemo, tamen per viaj lipoj vi konfesas la unikan kaj veran kredon de Dio. Tiun, kiun Mi abomenas, vi amas, kaj el Mia malamiko vi faris amikon. Malgraùe, vi iradas sur Mia tero vantaj kaj memkontentaj, ne atentante ke Mia tero lacighas pri vi kaj ke chio en ghi evitas vin. Se vi nur malfermus viajn okulojn, vi vere preferus miriadon da afliktoj ol chi tiu ghojo, kaj vi konsiderus la morton mem pli bona ol chi tiu vivo.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 21 : Ho moviganta formo el polvo ! ñ

Mi deziras komunion kun vi, sed vi rifuzas konfidi al Mi. La glavo de via ribelemo faligis la urbon de via espero. Chiam mi estas proksime al vi, sed vi restas for de Mi. Senperean gloron Mi elektis por vi, tamen vi preferas senliman honton por vi. Dum ankoraù estas tempo, revenu kaj ne perdu vian shancon.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 22 : Ho filo de l' deziro ! ñ

La kleruloj kaj saghuloj dum longaj jaroj strebis kaj malsukcesis atingi la cheeston de l' Chioglorulo ; ili pasigis siajn vivojn serchante Lin, tamen ili ne vidis la belecon de Lia vizagho. Vi senpene atingis vian celon kaj senserche trovis la objekton de via aspiro. Kaj tamen vi restis tiom envolvitaj per la vualo de via memo, ke viaj okuloj ne vidis la belecon de l' Amato, nek via mano tushis la randon de Lia mantelo. Vi okulhavaj, rigardu kaj admiru.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 23 : Ho loghantoj de la urbo de la amo ! ñ

Mortigaj ventofrapoj atakis la chiamdaùran kandelon, kaj la beleco de la chiela Junulo estas vualita en malheleco de la polvo. La chefo de la monarkoj de la amo estas persekutita fare de l' popolo de tiraneco, kaj la kolombo de sankteco kushas mallibera en la ungegoj de strigoj. La loghantoj en la pavilono de gloro kaj la chielanaro priploras kaj lamentas, dum vi ripozas en la regno de neglektemo, kaj vi opinias vin esti la veraj amikoj. Kiel vantaj estas via imagajhoj !

La Kashitaj Vortoj el la Persa 24 : Ho vi kiuj estas malsaghaj, tamen havas reputacion esti saghaj ! ñ

Kial vi alivestas vin kiel pashtisto, kiam interne vi farighis lupoj celantaj al Mia grego ? Vi estas kiel tiu stelo, kiu levighas antaù la tagigho, kaj kiu kvankam ghi shajnas radianta kaj luma, devojigas la vojirantojn for de Mia urbo al la vojo de pereo.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 25 : Ho vi shajne puraj sed interne abomenaj ! ñ

Vi estas kiel klara, sed amara akvo, kiu aspektas kristale pura, sed el kiu, kiam la dia Provanto gustumis ghin, ech ne unu guto estas akceptita. Ja la sunradio falas same sur la polvon kiel sur la spegulon; tamen ili malsimilas laù reflekto same kiel la stelo disde la tero, ja, nemezurebla estas la diferenco!

La Kashitaj Vortoj el la Persa 26 : Ho amiko laù vorto ! ñ

Meditu momenton. Chu vi iam aùdis, ke amiko kaj malamiko restu en unu koro ? Forpelu do, la fremdulon, por ke la Amiko eniru Sian hejmon.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 27 : Ho filo de l' polvo ! ñ

Chion, kio estas en la chielo kaj la tero Mi difinis por vi, krom la homa koro, kiun Mi faris restadejo de Mia beleco kaj gloro; tamen vi donis Mian hejmon kaj loghejon al alia ol Mi ; kaj kiam ajn la manifestigho de Mia sankteco celis Sian propran rezidejon, fremdulon trovis Li tie, kaj senhejma, rapidis al la sanktejo de la Amato. Malgraù tio Mi kashis vian sekreton kaj ne deziris vian honton.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 28 : Ho esenco de la deziro ! ñ

Oftege en la tagighoj Mi turnis min for de la regnoj de l' Senlokeco al via rezidejo, kaj trovis vin sur la lito de l' komforto okupita pri aliaj krom Mi. Je tio, kiel fulmo de la spirito, Mi reiris al la regnoj de la chiela gloro kaj ne flustris ghin en Miaj ripozejoj de la alto al la sanktulanaro.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 29 : Ho filo de l' malavareco ! ñ

Elde la deserto de l' nenieco, per la argilo de Mia ordono, Mi aperigis vin, kaj Mi definis por via trejnado chiun ekzistantan atomon kaj la esencon de chiuj kreitajhoj. Tiele, antaù ol vi venis el la ventro de via patrino, Mi destinis por vi du fontanojn de pura lakto, okulojn por prizorgi vin kaj korojn por ami vin. Pro Mia korfavoro, en la ombro de Mia mizerikordo, Mi nutradis vin, kaj protektis vin per la esenco de Mia graco kaj favoro. Kaj Mia celo en chio chi tio estis, ke vi atingu Mian chiamdaùran regnon kaj farighu inda je Miaj nevideblaj donacoj. Kaj tamen senatenta vi restis, kaj maturighinte, vi neglektis chiujn Miajn benojn kaj okupighis pri viaj bagatelaj imagajhoj tiamaniere, ke vi farighis plene forgesema, kaj deturnighinte for de la portaloj de la Amiko, vi restis en la kortegoj de Mia malamiko.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 30 : Ho servutulo de la mondo ! ñ

En multaj tagighoj la brizo de Mia korfavoro blovetis super vi kaj trovis vin endormighinta sur la lito de neatentemo. Kaj lamentante pri via stato, ghi reiris tien de kie ghi venis.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 31 : Ho filo de l' tero ! ñ

Se vi deziras havi Min, serchu neniun alian krom Mi ; kaj se vi deziras kontempli Mian belecon, fermu viajn okulojn antaù la mondo kaj chio, kio estas en ghi ; char Mia volo kaj la volo de alia ol Mi, simile al fajro kaj akvo, ne povas loghi kune en unu koro.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 32 : Ho vivtenita fremdulo ! ñ

La kandelo de via koro estas ekbruligita per la mano de Mia potenco, ne estingu ghin per la malfavoraj ventoj de l' memo kaj de la pasio. La kuracigilo de chiuj viaj malsanoj estas memori Min, ne forgesu tion. Mia amo estu via trezoro kaj amzorgu ghin ech kiel viajn proprajn vidpovon kaj vivon.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 33 : Ho Mia frato ! ñ

Aùskultu la plezurigajn vortojn de Mia mieldolcha lango, kaj trinku la torenton de mistika sankteco elde Miaj sukervershantaj lipoj. Semu la semojn de Mia dia sagheco en la puran grundon de via koro, kaj akvumu ilin per la akvo de certeco, por ke la hiacintoj de Mia scio kaj sagheco ekburghonu freshaj kaj verdaj en la sankta urbo de via koro.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 34 : Ho loghantoj de Mia paradizo ! ñ

Per la manoj de korfavoro Mi plantis en la sanktan ghardenon de l' paradizo la novan arbon de viaj amo kaj amikeco, kaj Mi akvumis ghin per la bonfaraj pluvoj de Mia tenera graco ; nun, kiam la momento alvenis por ghia fruktigho, strebu, por ke ghi estu protektata kaj ne konsumita de la flamo de deziro kaj pasio.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 35 : Ho Miaj amikoj ! ñ

Estingu la flamon de l' eraro kaj ekbruligu en viaj koroj la chiamdaùran torchon de dia gvidado, char post nelonge, la elprovantoj de la homaro akceptos, en la sankta cheesto de l' Adorato, nenion krom la plej pura virto kaj agoj de senmakula sankteco.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 36 : Ho filo de l' polvo ! ñ

La saghuloj estas tiuj, kiuj ne parolas krom se ili havas aùdantaron, simile al la pokalportanto, kiu ne proponas sian pokalon ghis li trovas serchanton, kaj al la amanto, kiu ne ghojkrias elde la profundoj de sia koro ghis li kontemplas la belecon de sia amatino. Sekve, semu la semojn de sagheco kaj scio en la pura grundo de la koro, kaj tenu ilin kashitaj ghis la hiacintoj de la dia sagho burghonos el la koro kaj ne el la koto kaj argilo.

Sur la unua linio de la Tabelo estas registrite kaj skribite, kaj interne de la sanktejo de la tabernaklo de Dio estas kashite :

La Kashitaj Vortoj el la Persa 37 : Ho Mia servanto ! ñ

Ne forlasu por tio, kio pereas, chiamdaùran regnon, kaj ne forjhetu chielan suverenecon por monda deziro. Chi tiu estas la rivero de l' chiamdaùra vivo, kiu elfluis el la fonto de la plumo de l' Mizerikordulo ; bone estas al tiuj, kiuj trinkas el ghi !

La Kashitaj Vortoj el la Persa 38 : Ho filo de l' spirito ! ñ

Disrompu vian kaghon kaj, kiel la fenikso-birdo de la amo, soru al la firmamento de sankteco. Rezignu vin mem kaj, plene de la spirito de la mizerikordo, loghu en la regno de la dia sankteco.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 39 : Ho ido de l' polvo ! ñ

Ne kontentighu per la komforto de forpasanta tago, nek senigu vin je la chiamdaùra ripozo. Ne intershanghu la ghardenon de eterna delico por la polvamaso de mortema mondo. Elde via prizono levighu al la gloraj herbejoj de la alto, kaj elde via mortema kagho elflugu al la paradizo de la Senlokeco.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 40 : Ho Mia servanto ! ñ

Liberigu vin el la katenoj de chi tiu mondo kaj malligu vian animon el la prizono de la memo. Profitu vian okazon, char ghi neniam plu revenos al vi.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 41 : Ho filo de Mia servantino ! ñ

Se vi vidus la senmortan suverenecon, vi strebus forpasi elde chi tiu efemera mondo. Sed kashi antaù vi la unuan kaj riveli al vi la duan, estas mistero, kiun neniu krom la purkoraj povas kompreni.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 42 : Ho Mia servanto ! ñ

Purigu vian koron el malico kaj, liberighinte el envio, eniru la dian kortegon de sankteco.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 43 : Ho Miaj amikoj ! ñ

Sekvu la vojojn de la volo de l' Amiko, kaj sciu, ke Lia placho estas en la placho de Lia kreituloj. Tio estas : neniu eniru la domon de sia amiko krom je la permeso de la amiko, nek tushu lian havajhojn, nek preferu sian volon al tiu de la amiko, kaj neniel celu avantaghojn super lin. Pripensu tion, vi kiu havas envidkapablon!

La Kashitaj Vortoj el la Persa 44 : Ho kunulo de Mia trono ! ñ

Ne aùskultu malbonon kaj ne rigardu malbonon, ne malaltigu vin, nek suspiru, nek ploru. Ne diru fiajhojn, por ke oni ne diru ilin al vi, kaj ne pligrandigu la kulpojn de aliaj, por ke viaj propraj kulpoj ne shajnu grandaj ; kaj ne deziru ies humilighon, por ke via propra humiligho ne evidentighu. Travivu, do, la tagojn de via vivo, kiuj estas malpli ol forfluganta momento, kun via menso nemakulita, via koro senmakula, viaj pensoj puraj, kaj via naturo sanktigita, por ke, libera kaj kontenta, vi povu demeti chi tiun morteman korpon kaj iri al la mistika paradizo kaj resti en la eterna regno por chiam.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 45 : Ve! Ve! Ho amantoj de la mondeca deziro ! ñ

Kvazaù per fulma rapideco vi preterpasis la Amaton, kaj vi neshancele celas al satanecaj fantazioj. Vi genuighas antaù via vanta imagado, kaj nomas ghin vero. Vi rigardas la dornon kaj nomas ghin floro. Ech ne unu puran elspiron vi elspiris, nek la brizo de nedeziremo blovetis el la herbejoj de viaj koroj. Vi flankenjhetis la amemajn konsilon de l' Amato kaj tute forvishis ilin el la tabelo de viaj koroj, kaj simile al la brutoj de l' kampo vi movighas kaj vivas en la brutpashtejoj de deziro kaj pasio.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 46 : Ho fratoj sur la pado ! ñ

Pro kio vi neglektis mencii la Amaton kaj restis for de Lia sankta cheesto ? La esenco de beleco estas en la senkompara pavilono, lokita sur la trono de gloro, dum vi okupighas pri vantaj disputoj. La dolchaj aromoj de sankteco elighas kaj la brizo de beno blovetas, tamen vi estas chiuj ege afliktitaj kaj senigitaj je ili. Ve al vi kaj al tiuj, kiuj iras laù viaj vojoj kaj sekvas viajn piedpashojn.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 47 : Ho filo de l' deziro ! ñ

Formetu la robon de vanteco kaj senigu vin je la vestoj de l' fiereco.

En la tria el la plej sanktaj linioj skribitaj kaj registritaj en la Rubena Tabelo per la plumo de la nevidato la jena estas revelacita :

La Kashitaj Vortoj el la Persa 48 : Ho fratoj ! ñ

Estu indulgemaj unu al la aliaj kaj ne turnu vin al malbonaj aferoj. Ne fieru pri via gloro nek hontu pri humiligho. Je Mia beleco ! Mi kreis chion el la polvo, kaj al la polvo Mi reirigos ilin.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 49 : Ho filoj de l' polvo ! ñ

Rakontu al la richuloj pri la noktomezaj suspiroj de la malrichuloj, por ke neglektemo ne konduku ilin al la vojo de detruigho kaj senigu ilin je la Arbo de Richeco. Donaci kaj esti malavara estas atributoj Miaj ; bone estas al tiu, kiu ornamas sin per Miaj virtoj.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 50 : Ho kvintesenco de l' pasio ! ñ

Flankenmetu chian avidecon kaj provu esti kontenta ; char la avidulo chiam estas senigita kaj la kontentulo estas amata kaj laùdata.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 51 : Ho filo de Mia servantino ! ñ

Ne estu maltrankvila en malricheco nek memfidema en richeco, char la malrichecon sekvas richeco kaj la richecon sekvas malricheco. Tamen, esti malricha pri chio krom Dio estas mirinda donaco, ne malgrandigu la valoron de tio, char en la fino ghi faros vin richa je Dio, kaj sekve vi scios la signifon de la esprimo, "Vere vi estas la malrichuloj"; kaj la sanktaj vortoj , "Dio estas la Chioposedanto", simile al la vera matenigho ekaperos glorege brila sur la horizonton de la koro de la amanto kaj restos sekura sur la trono de l' richeco.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 52 : Ho filoj de l' neglekto kaj de la pasio ! ñ

Vi permesis al Mia malamiko eniri Mian domon kaj vi eljhetis Mian amikon, kaj en viaj koroj vi ensanktigis la amon al alia krom al Mi. Aùskultu al la vortoj de la Amiko kaj turnu vin al Lia paradizo. Mondanecaj amikoj, celante sian propran profiton, shajnas ami unu la alian, dum fakte la vera Amiko amis kaj amas vin pro vi mem ; ja Li suferis sennombrajn afliktojn por gvidi vin. Ne estu mallojalaj al tia Amiko, ja prefere rapidu al Li. Tiele estas le tagstelo de la vorto de vereco kaj fideleco, kiu tagighis super la horizonto de la plumo de l' Eternulo de chiuj nomoj. Malfermu viajn orelojn, por ke vi aùskultu la vorton de Dio, la helpanto en danghero, la memekzistanto.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 53 : Ho vi, kiuj fieras pro la mortema richeco ! ñ

Sciu vere, ke la richeco estas fortega barilo inter la serchanto kaj lia deziro, inter la amanto kaj lia amantino. La richuloj, krom malmultaj, neniel atingos la kortegon de Lia cheesto nek eniros la urbon de l' kontento kaj rezignacio. Bone estas do al tiu, kiu, estante richa, ne estas malhelpata de liaj richajhoj eniri la eternan regnon. Je la plej sankta nomo ! La splendoro de la richulo lumigos la loghantaron de l' chielo, same kiel la suno lumigas la surterajn homojn !

La Kashitaj Vortoj el la Persa 54 : Ho vi richuloj sur la tero ! ñ

La malrichuloj inter vi estas Mia konfido ; gardu vi Mian konfidon, kaj ne celu nur vian propran komforton.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 55 : Ho filo de l' pasio ! ñ

Purigu vin de la makuligho pro richecoj kaj en perfekta paco eniru la regnon de la malricheco ; por ke elde la fonto de malavideco vi trinku la vinon de senmorta vivo.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 56 : Ho Mia filo ! ñ

Kunesti kun la malpiuloj plimultigas la malfelichon, dum fratuleci kun la justuloj elpurigas la ruston de sur la koro. Tiu, kiu celas kumunii kun Dio, li turnu sin al la kunesto kun Liaj amatoj ; kaj tiu, kiu deziras aùskulti al la vorto de Dio, li malfermu siajn orelojn al la vortoj de Liaj elektitoj.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 57 : Ho filo de l' polvo ! ñ

Gardu vin ! Ne iru kun la malpiulo kaj ne celu kuneston kun li, char tia kunesto aliigos la radiantecon de la koro en inferan fajron.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 58 : Ho filo de Mia servantino ! ñ

Se vi celas la gracon de la Sankta Spirito, kunestu kun la justulo, char li jam trinkis el la pokalo de eterna vivo che la manoj de la senmorta Pokalportanto kaj simile al la vera matenigho li vivigas kaj lumigas la korojn de la mortintoj.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 59 : Ho neatentemuloj ! ñ

Ne supozu, ke la sekretoj de la koroj estas kashitaj, ja sciu certe, ke per klaraj literoj ili estas gravuritaj kaj plene manifestitaj antaù la Sankta Cheesto.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 60 : Ho amikoj ! ñ

Vere mi diras, kion ajn vi kashis en viajn korojn estas al Ni malferma kaj videbla kiel la tago ; sed ghi estas kashita pro Niaj graco kaj favoro kaj ne pro tio, ke vi estas meritindaj.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 61 : Ho filo de l' homo ! ñ

Rosguton elde la nesondebla oceano de Mia mizerikordo Mi vershis sur la popolojn de la mondo, tamen neniu turnis ghin al ghi, char chiu turnis sin for de la chiela vino de unuigho al la malbonodora fecho de malpureco, kaj, kontenta pri la mortema pokalo, flankenmetis la kalikon de senmorta beleco. Malnobla estas tio, per kio li kontentighas.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 62 : Ho filo de l' polvo ! ñ

Ne deturnu viajn okulojn for de la nekomparebla vino de l' senmorta amato, kaj ne rigardu malbonodoran kaj morteman fechon. Akceptu el la manoj de l' dia Pokalportanto la kalikon de l' senmorta vivo, por ke la tuta sagheco estu la via, kaj por ke vi aùskultu al la mistika vocho vokanta el la regno de la nevideblo. Kriu laùte, vi kiuj havas malaltan celon ! Pro kio vi turnis vin for de Mia sankta kaj senmorta vino al efemera akvo.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 63 : Ho vi popoloj de l' mondo ! ñ

Sciu vere, ke neatendita katastrofo sekvas vin kaj ke terura puno atendas vin. Ne supozu, ke la agoj, kiujn vi faris, estas forvishitaj el Mia vido. Je Mia beleco ! Chiujn viajn farojn Mia plumo gravuris per klaraj literoj sur tabeloj de krizolito.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 64 : Ho subpremantoj sur la tero ! ñ

Retiru viajn manojn de la tiraneco, char Mi solene promesis al Mi ne pardoni ies ajn maljustajhojn. Chi tio estas Mia interkonsento, kiun mi nerevokeble dekretis en la konservita tabelo kaj sigelis ghin per Mia sigelo de gloro.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 65 : Ho ribeluloj ! ñ

Mia indulgemo arogantigis vin kaj Mia toleremo faris vin neglektemaj, tiagrade, ke vi spronis la vivegan chevalon de pasio en dangerajn vojojn, kiuj kondukas al detruigho. Chu vi supozis, ke Mi estas senatenta aù ke Mi ne scias ?

La Kashitaj Vortoj el la Persa 66 : Ho elmigrantoj ! ñ

La langon mi definis por mencii Min, ne malpurigu ghin per kalumnioj. Se la fajro de la memo venkas vin, memoru viajn proprajn kulpojn kaj ne la kulpojn de Miaj kreituloj, char chiu el vi konas sin mem pli bone ol la aliajn.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 67 : Ho filo de l' fantazio ! ñ

Sciu vere, ke dum la radianta tagigho ekaperas super la horizonto de eterna sankteco, la satanecaj sekretoj kaj agoj faritaj en la malluma nokto estos malkashitaj kaj videblaj antaù la popoloj de la mondo.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 68 : Ho trudherbo, kiu elkreskas el la polvo ! ñ

Pro kio chi tiuj viaj malpuraj manoj ne tushis unue vian propran robon, kaj kial per via koro makulita per la deziro kaj pasio vi celas komunii kun Mi kaj eniri Mian sanktan regnon ? For, for estas vi de tio, kion vi deziras.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 69 : Ho filoj de Adamo ! ñ

Sanktaj vortoj kaj puraj kaj bonaj agoj levighas al la chielo de la dia gloro. Strebu, por ke viaj faroj estu purigitaj je l' polvo de la memo kaj je hipokriteco, kaj por ke ili trovu favoron che la kortego de gloro; char post nelonge la provantoj de la homaro, antaù la sankta cheesto de la Adorato, akceptos nenion krom absolutan virton kaj agojn de senmakula pureco. Chi tio estas la tagstelo de sagheco kaj de la dia mistero, kiu brilas super la horizonto de la dia volo. Benitaj estas tiuj, kiuj turnas sin al ghi.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 70 : Ho filo de mondamo ! ñ

Placha estas la regno de l' esto, se vi atingus ghin ; glora estas la regiono de eterneco, se vi preterpasus la mondon de mortemeco ; dolche estas la sankta ekstazo, se vi trinkus el la mistika kaliko el la manoj de la chiela Junulo. Se vi atingus chi tion rangon, vi liberighus de detruigho kaj de la morto, de penado kaj de pekado.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 71 : Ho Miaj amikoj ! ñ

Rememoru tiun interkonsenton, kiun vi faris kun Mi sur la monto Paran, situanta en la sanktaj chirkaùajhoj de Zaman. Mi atestigis la chielanaron kaj la loghantojn en la urbo de eterneco, tamen nun Mi trovas neniun fidela al la interkonsento. Sendube la fiereco kaj la ribelo forvishis ghin el la koroj, tiagrade ke restas nenia postsigno de ghi. Kaj malgraù tio, Mi atendas kaj ne malkashas ghin.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 72 : Ho Mia servanto ! ñ

Vi estas ja kiel bone hardita glavo kashita en la mallumo de la ingo kaj ghia valoro sekretigita for de la scio de la metiisto. Sekve elvenu el la ingo de la memo kaj de l' deziro, por ke via valoro farighu brilega kaj videbla al la tuta mondo.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 73 : Ho Mia amiko ! ñ

Vi estas la tagstelo de la chieloj de Mia sankteco, ne lasu, ke la malpurigho de la mondo eklipsu vian splendoron. Deshiru la vualon de neglektemo, por ke el malantaù la nuboj vi ekaperu brileganta kaj ornamu chiujn ajhojn per la roboj de la vivo.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 74 : Ho filoj de fanfaronemo ! ñ

Pro forpasanta suvereneco vi abandonis Mian nepereeblan regnon kaj ornamis vin per la multkoloraj livreoj de la mondo kaj faris ghin via fierajho. Je Mia beleco ! Chiujn Mi kunigos sub la multkolora kovrilo de la polvo kaj forvishos chiujn chi tiujn diversajn kolorojn krom tiujn, kiuj elektos la Mian, kaj tio estas elpurighi de chiu koloro.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 75 : Ho filoj de l' neglektemo ! ñ

Ne celas al mortema suvereneco kaj ne ghoju pri tio. Vi estas ja kiel la nesingarda birdo, kiu tromemfide triladas sur la brancho ; ghis neatendite la chasanto, la Morto, faligas ghin al la polvo, kaj la melodio, la formo kaj la koloro estas for sen ia ajn postsigno. Sekve atentu, ho servutuloj de deziro !

La Kashitaj Vortoj el la Persa 76 : Ho filo de Mia servantino ! ñ

La gvidadon oni chiam donis per vortojn, sed nun ghi estas donita per agoj. Chiu devas elmontri agojn purajn kaj sanktajn, char vortoj apartenas al chiuj egale, dum tiaj agoj kiel chi tiuj estas la proprajho nur de Niaj amatoj. Strebu do tutkore kaj tutanime por distingi vin per viaj agoj. Tiamaniere Ni konsilas al vi en chi tiu sankta kaj brileganta tabelo.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 77 : Ho filo de l' justeco ! ñ

En la noktosezono la beleco de la senmorta Esto iris de sur la smeralda pinto de fideleco al la Sadratu'l-Muntahà kaj ploris per tia plorado, ke la chielanaro kaj la loghantoj de la alto plorghemis je Lia lamentado. Je kio estis la demando : Pro kio la plorghemoj kaj la plorado ? Li respondis : Kiel ordonite, Mi atendis avide sur la monteto de lojaleco, tamen ni ne inspiris elde tiuj, kiuj loghas surtere, la aromon de fideleco. Tiam, ordonite reiri, Mi rigardis, kaj jen ! certaj kolomboj de sankteco estis turmentataj per la ungegoj de la hundoj de la tero. Je tio la Virgulino de la chielo rapide elvenis, senvualita kaj briletanta, elde Sia mistika loghejo, kaj shi demandis pri iliaj nomoj, kaj chiuj estis diritaj krom unu. Kaj kiam shi insistis, oni eldiris ghian unuan literon, je kio la loghantoj de la chielaj chambroj rapidegis el siaj loghejoj de gloro. Kaj dum oni eldiris la duan literon, ili chiuj falis sur la polvon. Tiumomente vocho aùdighis de la plej interna sanktejo : "Ghis chi tien kaj ne pluen." Vere ni atestas al tio, kion ili faris kaj nun estas farantaj.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 78 : Ho filo de Mia servantino ! ñ

Trinku el la lango de l' kompatema, la torenton de l' dia Mistero, kaj kontemplu che la tagigho de dia esprimado la senvualitan splendoron de la tagstelo de l' sagheco. Semu la semojn de Mia dia sagho en la grundon puran de la koro, kaj akvumu ilin per la akvo de l' certeco, por ke la hiacintoj de l' sciado kaj sagheco ekkresku freshaj kaj verdaj en la sankta urbo de la koro.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 79 : Ho filo de l' deziro ! ñ

Kiomlonge vi sorados en la regnoj de l' deziro ? Flugilojn Mi donis al vi por ke vi povu flugi al la regnoj de mistika sankteco, kaj ne al la regionoj de sataneca fantazio. Kombilon ankaù Mi donis al vi por ke vi aranghu Miajn nigrajn buklojn, kaj ne por ke vi shirvundu Mian gorghon.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 80 : Ho Mia servanto ! ñ

Vi estas la arboj de Mia ghardeno, vi devas produkti bonajn kaj mirindajn fruktojn, por ke vi mem kaj aliuloj profitu el ili. Sekve estas devige al chiu okupighi pri metioj kaj profesioj, char en tio kushas la sekreto de richeco, ho homoj de komprenpovo ! Char rezultoj dependas de rimedoj, kaj la graco de Dio estos tutsuficha al vi. Tiuj arboj, kiuj ne produktas fruktojn, estis kaj chiam estos por la fajro.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 81 : Ho Mia servanto ! ñ

La plej malnoblaj el la homoj estas tiuj, kiuj ne produktas fruktojn surtere. Tiaj homoj estas vere enkalkulitaj inter la mortintoj, ja pli bonaj estas mortintoj antaù Dio ol tiuj maldiligentaj kaj senvaloraj animoj.

La Kashitaj Vortoj el la Persa 82 : Ho Mia servanto ! ñ

La plej bonaj el la homoj estas tiuj, kiuj gajnas vivrimedojn per sia laboro kaj elspezas por si kaj por siaj parencaroj pro la amo de Dio, la Eternulo de chiuj mondoj.



Epilogo

La mistika kaj mirinda Fianchino, kashita ghis nun sub la vualo de esprimado, estas chi-momente videbligita, per la graco de Dio kaj Lia dia favoro, ja kiel la brileganta lumo vershita far la Beleco de l' Amato. Mi atestas, ho amikoj ! ke la favoro estas perfekta, la argumento plenumita, la pruvo manifestita kaj la evidentajho certigita. Nun oni vidu tion, kion viaj penoj sur la pado de senavideco rivelos. Tiele la dia favoro estas plene donacita al vi kaj al tiuj, kiuj estas en la chielo kaj sur la tero. Chion laùdon al Dio, la Eternulo de chiuj Mondoj.
 

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >