Reveno al BEL

DAÙRA PACO

MESAGHO DE 'ABDU'L-BAHÁ de la 17-a de decembro 1919
al la Centra Organizo por Daúra Paco , Den Haag, Nederlando
 

La Nacia Spirita Konsilantaro de la Bahaanoj en Germanujo
Der Nationale Geistige Rat der Bahá'í in Deutschland / Frankfurt am Main
Tradukita el la perso
(c) Bahá'í-Verlag GmbH, Frankfurt am Main 1964 ( Bahaa jaro 121a )
Druckerei Tübinger Chronik, Tübingen, Uhlandstr. 2

Al la sekretariejo
19 Prinsengracht, Den Haag, Nederlando

La ekzekutiva komitato:
D-ro H.C. Dresselhuys, presidanto (Nederlando)
Th. barono Adelswaerd (Svedujo)
Prof-ro R. Altamire (Hispanujo)
S-ino Fannie Fern Andrews (Usono)
G. Lowes Dickinson (Grand-Britujo)
Mgr. D-ro A. Giesswein (Hungarujo)
Prof-ro D-ro H. Koht (Norvegujo)
Prof-ro D-ro H. Lammasch (Aústrujo)
Prof-ro D-ro Achille Loria (Italujo)
Paul Otlet (Belgujo)
J. Scherrer-Fullemann (Svedujo)
Prof-ro D-ro Walther Schücking (Germanujo)
Th. Staunig (Danlando)
Jh. D-ro B. de Jong van Beek en Donk, ghenerala sekretario (Den Haag)
 

Ho vi altestimataj, kiuj vi estas pioniroj inter la bonvoluloj en la mondo de la homaro !

La leterojn, kiujn vi estis sendintaj dum la milito, mi ne ricevis, sed unu letero de la 11-a de februaro 1916 jhus atingis min kaj nun senprokraste sekvu la respondo. Via intenco indas miloblan laúdon, char vi servas al la homa mondo, kaj tio-chi gvidas al felicho kaj bonfarto de chiuj. Tiu lastpasinta milito pruvis al la mondo kaj al la popoloj, ke milito estas detruo, sed mondpaco estas konstruo. Milito estas morto, sed paco estas vivo. Milito estas rabemo kaj sangavido, sed paco estas bonfaro kaj humaneco. Milito apartenas al la mondo de naturo, sed paco al la fundamentoj de la religio de Dio. Milito estas densa mallumo, sed paco estas chiela lumo. Milito estas detruanto de la homara strukturo, sed paco estas la eterna vivo de la homa mondo. Milito similas sovaghan lupon, sed paco la anghelojn de la chielo. Milito estas batalo por vivo, sed paco estas reciproka helpo kaj kunlaboro inter la popoloj de la mondo kaj kaúzas plachon al la unusola vero en la chiela regno.

Ekzistas ech ne unu animo, kies konscio ne atestus, ke nuntempe ne ekzistas iu pli grava en la mondo ol la mondpaco. Chiu justa homo konfirmas tion-chi kaj alte taksas tiun-chi honoratan societon, char ghi celas transformi tiun mallumon en lumon, tiun sangavidon en bonecon, tiun torturon en ghojegon, tiun mizeron en bonstaton kaj tiun malamikecon kaj malamon en kamaradecon kaj amon. Pro tio la klopodo de tiuj-chi estimataj animoj indas premion kaj laúdon.

Sed saghaj animoj, perceptantaj la esencajn rilatojn inter la realajhoj, scias ke iu unuopa, unusola ne povas tiom influi la homan realajhon, kiom tio estus necesa kaj devus esti, char neniu grava afero estas atinglebla antaú ol la opiniaro de la homoj estos unuigita. Hodiaú la mondpaco estas tre grava afero, sed esenca estas la unueco de la konscio pri tio, por ke la fundamento de tiu afero estu sekurita, ghia fondajho solida kaj ghia strukturo fortika.

Tial lia sankta moshto Bahá'u'lláh antaú kvindek jaroj (1) klarigis tiun problemon de mondpaco, kiam li vivis arestita, enkarcerigita, maljuste traktita en la fortikajho 'Akká. Li skribis pri tiu grava afero, la mondpaco, al chiuj grandaj regnestroj de la mondo kaj efektivigis la pacon en la rondo de siaj amikoj en la oriento. La oriento trovighis en densa mallumo, nacioj reciproke kondutis malame kaj malamike, religioj soifegis je sango de alia, regis nepenetrebla mallumo. Ghuste dum tiu tempo ekbrilis lia sankta moshto Bahá'u'lláh kiel suno che la horizonto de la oriento kaj lekigis Persujon per la radioj de chi tiuj instruoj.

Unu el liaj instruoj estis la deklaro de la mondpaco. Homoj de diversaj nacioj, religioj kaj sektoj, kiuj sekvis lin, tiom proksimighis ke okazis rimarkindaj kunvenoj konsistantaj el homoj de diversaj popoloj kaj religioj en la oriento. Chiu animo partoprenanta tiajn kunvenojn vidis nur unu popolon, unu instruon, uno vojon, unu ordonon, char la instruoj de lia sankta moshto Bahá'u'lláh ne estis limitigitaj nur al la konstruo de la mondpaco, kontraúe ili enhavas multajn instruojn kompletigantajn kaj subtenantajn la instruon pri la mondpaco.

Inter tiaj instruoj estis: la sendependa esplorado de la vero, tiel ke la homara mondo estu savita el la mallumo de imito kaj atingu la veron, ke ghi forigu kaj forjhetu la chifonitan kaj eluzitan vestajhon de mil jaroj kaj surmetu robon teksitan en plej nobla pureco kaj santeco per teksilo de realajho. Char la realajho estas nur unusola, sed ne diversspeca, diversaj opinioj fine devas kunighi en unu.

Inter la instruoj de lia sankta moshto Bahá'u'lláh trovighas la unueco de la homaro, nome ke chiuj homaj kreitajhoj estas la shafoj de Dio kaj li la bonfara pashtisto. Tiu pashtisto estas bonfara al chiuj shafoj, char li kreis ilin chiujn, li edukis ilin, li prizorgis ilin kaj shirmis ilin. Dubo ne eblas, ke la pashtisto estas bonfara al chiuj shafoj. Se inter ili trovighas sensciantoj, ili estu klerigataj; se trovighas infanoj, ili estu edukataj ghis ili atingos maturecon; se trovighas malsanuloj, ili estu sanigataj. Sed estu nek malamo, nek malamikeco. Kiel bonfara kuracisto oni sin okupu pri tiuj sensciantoj kaj malsanuloj.

Inter la instruoj de lia sankta moshto Bahá'u'lláh trovighas alia instruo: religio estu la kaúzo de kameradeco kaj amo. Se pro religio estighas kaúzo de reciproka fremdigho, oni ne parolu pri ghi. Char religio similas kuracilon; se ghi malbonigas la suferon, ghi estas netaúga.

Inter la instruoj de Bahá'u'lláh plue trovighas: la religio estu conforma kun scienco kaj racio tiel, ke ghi enfluu en la homajn korojn. La fundamento devas esti solida, kaj ghi ne konsistu el imitajhoj.

Kaj alia el la instruoj de Bahá'u'lláh estas: religiaj, rasaj, politikaj kaj patriotaj antaújughoj detruas la strukturon de la homaro. Ghis kiam tiuj antaújughoj superregas, la homaro ne kvietighos. Pri sesmiljara ekzisto de la homaro la historio sciigas nin. Dum tiuj sesmil jaroj la homara mondo ne senighis de milito, batalo, mortigo, sangavido. Dum chiu epoko en unu aú alia lando ekestis militoj, kaj tiuj militoj okazis pro religia, rasa, politika aú patriota antaújughoj. Tiel laúsperte pruvighis, ke chiuj antaújughoj resultigas detruon de la homara strukturo. Ghis kiam tiaj antaújughoj plue ekzistos, la batalo pri vivo superregos, kaj sangavido kaj rabemo daúros. Tial la homaro, kiel okazis en la pasinteco, ne povas esti savata el la mallumo de la tera naruro kaj akiri spiritan eklumighon, se ghi ne forigos la antaújughojn kaj akiros la virtojn de la Dia regno.

Se tia antaújugho kaj malamikeco estighas pro religio, konsideru ke religio devus esti la kaúzo de amikeco; alikaze ghi estus senfrukta. Kaj se la antaújugho estas nacia, konsideru, ke chiuj homoj apartenas al unu nacio. Chiuj devenis de la arbo de Adamo, kaj Adamo estas la radiko de la arbo. Tiu arbo estas unusola kaj chiuj popoloj similas la branchojn, dum la individuaj homoj similas la foliojn, florojn kaj fruktojn. La teritoria dispartigo inter diversaj popoloj kaj la sekvanta sangovershado kaj detruo de la homara strukturo devenas nur de homa senscio kaj de egoismaj emoj.

Koncerne la patriota antaújugho: ankaú tio devenas de absoluta senscio, char la suprajho de la tero estas unusola hejmlando. Chiu homo povas vivi en chiu ajn loko de la terglobo. Tial la tuta mondo estas la nasklando de la homo. La landlimojn kaj chelimajn konstruajhojn elpensis la homoj. Che la kreo de l'mondo tiaj limoj kaj teritorioj ne estis signitaj. Eúropo estas unu kontinento, Azio estas unu kontinento, Afriko estas unu kontinento, Aústralio estas unu kontinento, sed kelkaj animoj pro individuaj motivoj kaj egoismo dispartigis chiujn kontinentojn kaj konsideris certan parton kiel sian propran landon. Dio ne faris limojn inter Francujo kaj Germanujo; ili estas senlimaj. Vere, dum la unuaj jarcentoj egoistaj animoj pro iliaj propraj profitoj faris limojn kaj teritoriojn kaj iom post iom pli akcentis tion, ghis fine en sekvintaj jarcentoj tio gvidis al intensa malamikeco, sangoversho kaj rabemo. Tiamaniere daúrados senfine, kaj se tiu koncepto pri patriotismo restus konservita en certa rondo, ghi estos la chefa kaúzo de mondodetruo. Neniu prudenta kaj justa homo agnoskos tiajn imagitajn diferencigojn. Ni nomas iun limigitan areon nia hejmlando kaj konsideras ghin kiel patrujon, dum ne iu malvasta spaco, sed la terglobo estas la patrujo de chiuj. Koncize: nur kelkajn tagojn ni vivas sur chi-tiu tero kaj fine ni estos entombigitaj chi-tie, ghi estas nia eterna tombo. Chu valoras sangovershi kaj disshiri unu la alian pro tiu eterna tombo ? Ne, tute ne - nek al Dio tia konduto plachus nek iu ajn prudenta homo aprobus ghin.

Pripensu: la felichaj bestoj neniam sin okupas pri patriotaj bataloj. Ili unuanime kune vivas en plej bona kamaradeco. Ekzemple: Se okaze renkontighas samtempe en unu loko kolombo el la oriento kaj kolombo el la okcidento, kolombo el la nordo kaj kolombo el la sudo, ili tuj harmonie sin asocias. Same okazas che chiuj pacemaj bestoj kaj birdoj. Sed la sovaghaj bestoj, tuj kiam ili renkontighas, atakas unu la alian, batalas unu kontraú la alia kaj disshiras unu la alian, kaj ili ne povas pace kune vivi en la sama loko. Ili chiuj estas malsociemaj kaj ferocaj, sovaghaj kaj batalemaj.

Rigardante la ekonomiajn antaújughojn klarighas ke, kiam la rilatoj inter la popoloj estas firmigitaj kaj la komerca intershangho estas akcelita kaj chiuj ekonomiaj principoj estas aranghitaj en unu lando, tio sendube influas la aliajn landojn, kaj universala bonstato rezultos. Kial do tiu antaújugho ?

Kaj koncerne la politikaj antaújughojn: la politiko de Dio devas esto obeata, kaj estas nerefutable ke la politiko de Dio estas pli granda ol la homa politiko. Ni devas sekvi la dian politikon; kiu same estas aplikebla de chiuj individuoj. Li traktas chiujn individuojn egale, sen diferenco; kaj tio estas la fundamento de diaj religioj.

Unu el la instruoj de lia sankta moshto Bahá'u'lláh estas la kreo de unu lingvo, kiu estu disvastigata chie inter la popoloj. Tiu instruo estis manifestita per la plumo de lia sankta moshto Bahá'u'lláh, por ke tiu mondlingvo forigu miskomprenojn inter la homoj.

Alia instruo de lia sankta moshto Bahá'u'lláh estas la egaleco de virino kaj viro. La homa mondo havas du flugilojn; la unu estas la virino, la alia la viro. Nur se ambaú flugiloj estas egale evuliughintaj, la birdo povas flugi. Se unu flugilo restas malforta, alta flugo ne eblas. Nur kiam la virinaro kaj la viraro en la akirado de kapableco kaj perfekteco estos samrajtaj, sukceso kaj bonstato povos esti realigataj kiel necesas.

Plua instruo de Bahá'u'lláh estas libervole dividi la posedajhon inter aliaj homoj. Tiu libervola divido estas pli granda ol egaleco kaj konsistas en tio, ke la homo ne devas preferi sin mem pli multe ol la aliajn, sed kontraúe, li devas oferi sian vivon kaj posedajhon al aliaj. Sed tio ne devas esti realigata devige, ne tiamaniere ke ghi estu deviga kiel legho, kiun necesas obei. Kontraúe, la homo devas oferi posedajhon kaj vivon laú libera impulso kaj propra decido kaj memvole donaci al la malrichulo, kiel oni faras en Persujo inter la bahaanoj.

Plua instruo de lia sankta moshto Bahá'u'lláh estas la libereco de la homo. Per la spirita forto li devas liberighi, el la katenoj de la natura mondo. Char tiom longe, kiom la naturo katenas la homon, li estas sovagha besto; char la batalo por la vivtenado estas unu el la necesajhoj de la natura mondo. Tiu fakto, la batalo por vivo, estas la origino de chiu mizero kaj ekstrema turmento.

Kaj plua instruo de Bahá'u'lláh klarigas, ke religio estas potenca bastiono. Kiam la strukturo de religio ektremas kaj shancelighas, ribelo kaj hhaoso sekvas kaj la ordo de la aferoj tute renvisighas. Char en la homara mondo ekzistas du gardistoj shirmantaj la homon kontrú fushagado: Unu estas la legho punanta la krimulon; sed la legho malhelpas nur evidentan krimon kaj ne la kashitajn pekojn . Male, la ideala gardisto, la religio de Dio, malebligas ambaú, kiel la evidentan, tiel la kashitan krimon, edukas la homo, evoluigas moralecon, devigas akiri virtojn kaj estas la universala potenco garantianta la felichon de la homara mondo. Sed "religio" signifas tion, kio per esplorado gvidas al la certigho, sed ne tion kio simple bazas sur imito; sekve - la bazo de diaj religioj, ne la homaj imitajhoj.

Plua instruo de Bahá'u'lláh diras, ke la materia civilizacio, kvankam ilo por progreso de la homara mondo, se ne ligita kun la dia civilizacio, ne realigos la deziratan sukceson, la felichon de la homaro. Pripensu ! Tiuj batalshipoj aliformigantaj urbon dum unu horo en ruinajhon estas la rezulto de materia civilizacio; egale la Krupp-kanonoj, la Mauser-pafiloj, la dinamito, la submaraj boatoj, torpedo-boatoj, la armitaj flugmashinoj, la bombaj flugmashinoj; chiuj tiuj militiloj estas dangheraj frutoj de materia civilizacio. Se materia civilizacio estus ligita kun dia civilizacio, tiuj teruraj armiloj neniam estus inventitaj. Kontraúe, la homa energio estus direktita tutplene al utilaj inventoj kaj estus koncentrita al laúdindaj eltrovoj. Materia civilizacio similas la vitrajhon chirkaú la lampo, dia civilizacio la lampon mem. La vitrajho sen lumo estas malluma. Materia civilizacio similas la korpon. Ghi eble estu ech charma, eleganta kaj bela, tamen ghi estas malviva. Dia civilizacio similas la spiriton. La korpo ricevas ghian vivon pere de la spirito; alie ghi estus kadavro. Tiel do estas klarigite, ke la homara mondo bezonas la spiron de la Sankta Spirito. Sen la spirito la homara mondo estus senviva, kaj sen tiu lumo la homara mondo restadus en plej profunda mallumo. La mondo de la naturo estas besta mondo. Antaú ol homo ree naskighas el la besta mondo, t.e. ghis li liberighas el la mondo de la naturo, li esence estas besto, kaj estas la instruoj de Dio, kiuj transformas tiun beston en homan animon.

Plua instruo de Bahá'u'lláh estas la plibonigado de la edukado. Chiu infano estu instruata pri sciencoj, kiom necesas. Se la gepatroj ne eblas pagi la edukajn kotizojn, la komunumo devas liveri la rimedojn por la edukado de la infano.

Plua instruo de Bahá'u'lláh temas pri justeco kaj rajto. Antaú ol tiuj ne estas realigitaj en la kadro de ekzistado, chiuj aferoj restos senordaj kaj neperfektaj. La homara mondo estas mondo de subpremo kaj de krueleco, regno de atako kaj eraro.

Multaj pluaj tiaj instruoj ekzistas. Tiuj multspecaj principoj formas la plej vastan fundamenton por la felicho de la homaro kaj estas pruvoj de favoro de la kompatemulo; ili devas esti aldonitaj al la problemo de la mondpaco kaj esti ligataj kun ghi, por rezultigi sukcesojn. Alispece estas malfacile efektivigi la universalan pacon en la homara mondo. Tiel kiel la instruoj de lia sankta moshto Bahá'u'lláh estas interligitaj kun la mondpaco, ili similas tablon, sur kiu trovighas preta chiuspeca fresha kaj delikata manghajho. Chiu animo povas trovi kion ghi deziregas, sur tia tablo de la nemezurebla bonfaro. Sed se la problemo restas limigita sole al la mondpaco, rimarkindajn rezultojn, atendatajn kaj deziratajn, oni ne atingos. La celo de la mondpaco devas esti tia, ke chiuj socioj kaj religioj trovu en ghi la realigon de iliaj plej altaj deziroj. Do la instruoj de lia sankta moshto Bahá'u'lláh estas tiaj, ke chiuj socioj de la mondo, chu religia, politika aú etika, chu malnovdevenaj, chu modernaj, trovu la esprimon de iliaj plej altaj deziroj en la instruoj de Bahá'u'lláh.

Ekzemple religia homo trovas en la instruoj de lia sankta moshto Bahá'u'lláh la kreajhon de universala religio, religio perfekte konforma kun la nuntempa situacio, reale alportanta tujan sanigon de nesanigebla malsano, kvietiganta chiujn dolorojn, ne erareble rimedo kontraú chiu mortiga veneno. Char se ni, provantaj ordigi la homaran mondon, volus organizi ghin konforme kun la nuntempe regantaj imitajhoj kaj sur tio konstrui la felichon de la homaro, ni spertus, ke tio estas neebla kaj nefarebla. Tio validas ekzemple por la klopodo efektivigi la leghojn de la Malnova Testamento kaj same de la aliaj religioj, konforme kun la nunaj imitajhoj. Sed la esenca fundamento de chiuj diaj religioj, kiu koncernas homajn virtojn kaj same estas la fundamento de la bonstato, estas plej perfekte prezentita en la instruoj de lia sankta moshto Bahá'u'lláh.

Simile estas rigardante homojn soifantajn pri libereco. La modera libereco garantianta la gheneralan bonstaton kaj subtenanta kaj konservanta kosmopolitajn interrilatojn plej potence kaj amplekse estas eksplikata en la instruoj de lia sankta moshto Bahá'u'lláh.

Same estas rilate politikajn partiojn: tio, kio estas la plej granda politiko direktata al la estrado de la homaro, ech pli, la dio politiko, ili estas eksplikitaj en la instruoj de lia sankta moshto Bahá'u'lláh.

Same koncerne la la "partio por egaleco" studanta la solvon de ekonomiaj problemoj: ghis nun chiuj proponitaj solvoj pruvighis nepraktikeblaj, krom la ekonomiaj proponoj en la instruoj de lia sankta moshto Bahá'u'lláh; ili estas praktikeblaj kaj ne kaúzas mizeron al la societo.

Same rilate al aliaj partioj. Se vi volas internighi en tiujn problemojn, vi trovos la plej altajn celojn de tiuj partioj en la instruoj de Bahá'u'lláh. Tiuj instruoj konstituas la plenampleksan potencon inter chiuj homoj kaj estas nepre praktikeblaj. Sed ekzistas kelkaj instruoj el la pasinteco, kiel tiuj el la Malnova Testamento, kiuj hodiaú ne plu estas aplikeblaj. Same estas rilate al la aliaj religioj, al la tezoj de la diversaj sektoj kaj partioj.

Tiel, ekzemple, la problemo de mondpaco. Lia sankto moshto Bahá'u'lláh diras, ke necesas establi la plej altan jughejon. Kvankam la Ligo de Nacioj estas realigita, ghi ne kapablas aranghi la mondpacon. Sed la majesta tribunalo kiun lia sankta moshto Bahá'u'lláh priskribis, plenumos tium sanktan taskon kun pleja potenco kaj forto. Lia plano celas, ke la Spiritaj Konsilantaroj de chiu lando kaj chiu nacio - alie dirite, parlamentoj - elektu du aú tri personojn, la plej preferindajn virojn de chiu koncerna popolo, spertajn pri la internaciaj leghoj kaj la rilatoj inter la registaroj, kaj kompetentajn pri esencaj bezonoj de la hodiaúa homaro. La nombro de tiuj landaj delegitoj estu proporcia laú la loghantaro de la lando. La elekto de tiuj personaj, elektotaj de la spirita nacia konsilantaro, alie parlamento, devas esti aprobita de la supera parlamento, la kongreso, la kabineto, kaj ankaú de la prezidanto aú monarko; tiamaniere tiuj personoj estu la elektitoj de la nacioj, samekiel de la registaroj. El tiu rondo estu elektotaj la membroj de la plej alta tribunalo. La tuta homaro partoprenos tion, char chiu el tiuj delegitoj estas reprezantanto de sia popolo. Se la plej alta tribunalo leghdonas pri iu internacia problemo, chu unuanime aú plimultvoche, neniu preteksto por revizio restos, nek por la plendanto nek por la defendanto. En la okazo, se unu el la registaroj aú popoloj malzorgus aú prokrastus la plenumon de la nerefutebla decido de tiu tribunalo, la ceteraj nacioj kontraúos, char chiuj registaroj kaj nacioj de la mondo estas ja subtenantoj de tiu plej alto tribunalo. Konsideru, kia firma fundamento tio estas ! Sed per limigita kaj lokalizita ligo de nacioj la celo ne estos realigata kiel devas kaj necesas. Tio estas la vero pri la nuna situacio.

Konsideru la potencegajn instruojn de lia sankta moshto Bahá'u'lláh ! Dum li estis en la malliberejo en 'Akká sub la premego kaj la minaco de du sangavidaj regantoj, spite tiun fakton, liaj instruoj propagandighis tre potence en Persujo kaj en aliaj landoj. Aliflanke, se iu instruo aú principo aú kredantoj estas minacataj fare de potenca sangavida monarko, ili kiel eble plej rapide estas ekstermataj. Hodiaú pasis kvindek (2) jaroj kiam la bahaanoj en multaj partoj de Persujo estis severe minacataj kaj turmentataj per glavo kaj lance. Miloj da animoj oferis sian vivon en la areno de viktimo kaj pereis kiel martiroj per glavoj de subpremo kaj krueleco. Milaj da estimataj familioj estis elradikigitaj kaj dissemitaj. Miloj da infanoj sengepatrighis. Miloj da filoj estis rabitaj for de siaj patroj. Miloj da patrinoj ploris kaj plendis pri siaj knaboj, kiuj estis sekapigitaj. Chiu tiu subpremo kaj krueleco, rabemo kaj sangavido nek povis malebligi nek malhelpi la propagandon pri la instruoj de Bahá'u'lláh. Ili sin disvastigis chiutage pli kaj pli kaj ilia forto kaj potenco pli kaj pli evidentighis.

Eble iu malsagha persono inter la persoj almetos sian nomon al la enhavo de la leteroj de lia sankta moshto Bahá'u'lláh aú al la klarigoj en la leteroj de 'Abdu'l-Bahá, kaj sendos ghin al tiu estimata konsilantaro. Vi devas atenti pri tio, char iu perso gloravida aú havanta alian intencon uzurpos la plenan enhavon de la leteroj de lia sankta moshto Bahá'u'lláh kaj publikigos ghin propranome aú laúnome de sia societo kiel okazis antaú la milito dum la universala kongreso de rasoj en Londono. Iu perso uzis la enhavon de la leteroj de lia sankta moshto Bahá'u'lláh kaj enirinte la kongreson proklamis kaj publikigis ghin propranome, kvankam la teksto ekzakte estis tiu de lia sankta moshto Bahá'u'lláh. Kelkaj tiaj personoj iris al Eúropo, kie ili kaúzis konfuzon inter la popoloj kaj maltrankviligis la pensojn de kelkaj orientalistoj. Konsideru tiun fakton, char ech ne unu vorto el tiuj instruoj estis aúdata en Persujo antaú la alveno de Bahá'u'lláh. Esploru tiun fakton, por ke ghi ighu al vi klara kaj evidenta. Kelkaj homoj estas kiel papagoj. Ili lernas ie aúditan melodion kaj kantas ghin, sed ili mem ne konscias, kion ili parolas. Nuntempe en Persujo trovighas sekto de malmultaj animoj nomataj "bábí". Ili pretendas esti anoj de lia sankta moshto Al Báb, sed tute konfuzas pri lia sankta moshto. Ili havas kelkajn esoterajn doktrinojn tute kontraúajn al la instruojn de Bahá'u'lláh, kaj en Persujo oni scias tion. Sed se tiuj personoj venas al Eúropo, ili sekrete tenas siajn proprajn instruojn kaj parolas pri tiuj de lia sankta moshto Bahá'u'lláh, char ili scias ke la instruoj de lia sankta moshto Bahá'u'lláh estas potencaj kaj tial ili propranome publike proklamas tiujn instruojn de Bahá'u'lláh. Rilate pri liaj esoteraj doktrinoj ili diras, ke ili estas elprenitaj de la libro Bayán verkita de lia sankta moshto Báb. Se vi ricevas tradukon de la libro Bayán, faritan en Persujo, vi eltrovos la veron, t.e. ke la instruoj de Bahá'u'lláh tute kontraúas la instruojn de tiu sekto. Zorgu, ke vi ne ignoru tiun fakton ! Se vi volas esplori la aferon pli detale, sin informu en Persujo.

Fine, vojaghante tra la mondo - chie ajn oni trovas konstruadon; tio rezultas de amikeco kaj amo; kontraúe chiu ruinajho avertas pri la efiko de malamikeco kaj malamo. Malgraú tio la homara mondo ne konscias pri tio kaj ankoraú ne vekighis el la dormo de senatentemo. Senchese ghi sin okupas pri malakordo, malkonsento kaj disputado; militistaj aroj ordighas kaj eble kuras tien kaj tien al la areno de bataloj kaj militoj.

Simile estas rilate al la universo kaj ghia korupto, ghia ekzisto kaj neekzisto. Chiu ebla estajho estas kunmetita el diversaj multnombraj elementoj, kaj la ekzisto de chiu ajho rezultas el kompilado, kunigho. Oni povas diri: kiam simplaj elementoj kunighas, rezultas estajho. La kreado de estajhoj realighas tiamaniere. Kaj kiam tiu konsistajho malordighas, rezultas disfalo: la elementoj ruinighas kaj tiu estajho neniighas. Alivorte: la neniigho de chiu estajho estas kaúzata pro la dispartigo kaj disigho de elementoj. Tial chiu uniigho kaj koloro de folioj, floroj kaj fruktoj kune helpas al la beleco kaj charmo de la tuto kaj formas admirindan ghardenon kiu aspektas plej aminde, freshe kaj dolche. Same kiam diverseco kaj varieco de ideoj, formoj, opinioj, karakteroj kaj moroj de la homara mondo estas submetitaj sub la kontrolo de unu plej alta potenco, tiu influo al kunigho de elementoj kaúzas vivon, dum disigo kaj disigho kaúzas morton. Resume: altiro kaj harmonio kaúzas la estighon de fruktoj kaj utilaj rezultoj, kontraúe repusho kaj disharmonio inter la estajhoj kaúzas konfuzon kaj disighon. El harmonio kaj altiro chiuj eblaj organismoj kiel planto, besto kaj homo realighas, kaj el disharmonio kaj repusho ruinigho ekestas kaj neniigho sekvas. Tial chio, kio kaúzas harmonion, altiron kaj unuighon inter la homoj, estas la vivo de la homara mondo, kontraúe chio, kio kaúzas malkonsenton, repushon kaj disigon, kaúzas la morton de la homaro. Kaj se vi preteriras ghardenon, kie bedoj kaj plantoj, floroj kaj odorantaj herboj estas chie kunigitaj, tiel ke ili formas unu harmonian tuton, tio estas pruvo, ke tiu plantajho kaj tiu rozghardeno estas prilaboritaj kaj aranghitaj zorgeme fare de perfekta ghardenisto, dum se vi vidas ghardenon senordan, nearanghitan kaj senkulturan, tio atestas ke tie mankas la prizorgo de kapabla ghardenisto; ghi ech ne estas pli ol herbachejo. Tial do evidentighis, ke kamaradeco kaj harmonio evidentigas la disciplinon de vera edukisto, dum kontraúe disigo kaj dissemo pruvas senkulturon kaj mankon de dia edukado.

Se iu kontraúdirus; char la societoj, nacioj, rasoj, kaj popoloj de tiu chi mondo havas diferencajn formojn, kutimojn, gustojn, temperamentojn kaj moralkonceptojn same kiel diferencajn ideojn, perspektivojn kaj opiniojn, kaj ke pro tio, ideala unueco kaj plena unuigho inter la homoj ne estas ebla - ni respondos, ke diverseco estas duspeca: la unua gvidas al detruo, kaj tio similas la diversecon inter batalantaj personoj kaj konkurantaj nacioj detruantaj unu la alian, ekstermantaj la aliajn familiojn, forigantaj kvieton kaj komforton kaj okupataj pri sangoversho kaj rabado. Tio estas mallaúdinda. Sed la alia diverseco konsistas el varieco. Tio esence estas perfekteco kaj videbligas al ni dian donacemon. Konsideru la florojn de rozghardeno. Kvankam diversspecaj, diverskoloraj, diversformaj kaj diversaspektaj, tamen ili trinkas la saman akvon, balancighas per la sama vento kaj kreskas dank' al la varmo kaj la lumo de la sama suno; kaj tiu varieco kaj tiu diverseco igas, ke chiu ghuas la belecon kaj la gloron de la alia. La diferencoj de moroj, kutimoj, ideoj, opinioj kaj temperamentoj ornamas la homaran mondon. Tio estas laúdinda. Tiel do tiu diverseco kaj varieco, kiel la diverseco kaj varieco de la partoj kaj membroj de la homa korpo, servas al beleco kaj perfecteco. Char tiuj diversaj partoj kaj membroj trovighas sub la kontrolo de la dominanta spirito, kaj la spirito trapenetras chiujn organojn kaj membrojn kaj regadas chiujn arteriojn kaj vejnojn, tiu diverseco kaj alterneco fortigas amon kaj harmonion kaj tiu multeco estas la plej granda helpo por unueco. Se en iu ghardeno la floroj kaj bonodoraj herboj, la fruktoj, folioj kaj branchoj estus samspecaj, samformaj, samkoloraj kaj same aranghitaj, nek beleco nek charmo estighus, sed se varieco trovighas en la mondo de unueco, ili aperas kaj montrighas en plej ideala brilo, beleco, ravigho kaj perfekteco.

Hodiaú nur la potenco de la parolo de Dio, chirkaúanta la realecon de chiuj ajhoj, povas porti la ideojn, la menson, la koron kaj la spiriton sub la ombron de unu arbo. Li majstras chiujn ajhojn, vivigante animojn, shirmante kaj regante la homaran mondon. Laúdata estu Dio ! En nuna tago la lumo de la parolo de Dio radiis sur chiujn landojn, kaj el chiuj religioj, societoj, nacioj, gentoj, popoloj, sektoj kaj aliaj kategorioj kunevenis animoj sub la ombro de "Vorto Uneco" kaj unuighis harmonie en intima rondo de samkredantoj.

Reveno al la Komenco.

NOTOJ

(1) : 1869, t.e. hodiaù antaù naùdekkvin jaroj. ñ
(2) : t.e. 1869; hodiaù naùdekkvin jaroj.   ñ


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >