antaùa chapitro < chefpagho > posta chapitro

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9

CHAPITRO 8a : RELIGIA UNUECO

Sektismo en la Deknaùa Jarcento.
La Revelacio de Bahá'u'lláh.
Chu la Homa Naturo Povas Sin Shanghi ?
La Unuaj Pashoj al la Unueco.
La Problemo de Aùtoritato.
Progresa Revelacio.
Senerareco de la Profetoj.
La Superega Revelacio.
La Nova Situacio.
Pleneco de la Bahaa Revelacio.
La Bahaa Interligo.
Ne Ekzistas Profesia Pastraro.


Ho vi surteranoj ! La distinga trajto kiu signas la superan karakteron de tiu chi Superega Revelacio konsistas en tio ke Ni, unuflanke, forvishis el la paghoj de la sankta Libro de Dio chion kio ajn estis kaùzo de malpaco, de malico kaj malbono inter la homaro, kaj aliflanke, Ni difinis la esencajn kondichojn por konkordo, por komprenemo, por plena kaj daùra unuigho. Bone estas al tiuj, kiuj obeas Miajn leghojn.  Bahá'u'lláh, Tablet of the World (Tabuleto al la Mondo)

Sektismo en la Deknaùa Jarcento  ñ

Eble neniam la mondo shajnis pli malproksima de religia unueco ol en la deknaùa jarcento. De multaj jarcentoj la grandaj religiaj komunumoj zoroastra, mosea, budhana, kristana, mahometana kaj aliaj - ekzistis unu apud la alia, sed anstataù kunfandi sin en unu harmonian tuton ili senchese malamikis kaj malpacis, unu kun la alia. Krom tio, chiu el ili, per divido post divido, disfalis en chiam kreskantan nombron da sektoj kiuj ofte akre kontraùstaris unu la alian. Tamen Kristo diris : "Per tio chiuj scios, ke vi estas miaj dischiploj, se vi havos amon unu al alia." Kaj Mahometo diris : "Li dekretis por vi pri la religio, kion Li jam ordonis al Noa, kaj kion Ni revelaciis al vi, kaj kion Ni konfidis al Abraham kaj al Moseo kaj al Jesuo ; ke vi estu persistaj pri la religio, kaj ne disighu pri ghi." La Fondinto de chiu el la grandaj religioj alvokis Siajn sekvantojn al amo kaj unueco, sed en chiuj okazoj la idealo de la Fondinto altgrade perdighis de la vido en la koto de netoleremo kaj bigoteco, formalajhoj kaj hipokriteco, degenereco kaj misprezentado, skismoj kaj malpacoj. La ghenerala nombro de pli aù malpli malamikaj sektoj en la mondo estis probable pli granda en la komenco de la bahaa epoko ol en iu ajn antaùa periodo de la historio de la homaro. Shajnis ke la homaro tiutempe eksperimentis chiun eblan specon de religia kredo, chiun eblan specon de ritaj observoj kaj ceremenioj, chiun eblan nuancon de morala kodo.

En tiu sama tempo chiarn pli granda nombro da homoj dedichis sian energion al sentima esplorado kaj kritika ekzamenado de la leghoj de la naturo kaj de la fundamentoj de kredo. Oni akiris rapide novan sciencan scion de la aferoj kaj trovis novajn solvojn de multaj problemoj de la vivo. Progreso de tiaj eltrovajhoj kiel vaporshipo kaj fervojo, poshto kaj gazetsistemo, multe helpis la disvastigon de ideoj kaj plifortigon de kontakto inter tre diversaj tipoj de pensmaniero kaj vivo.

La tiel nomata "konflikto inter religio kaj scienco" farighis akra batalo. En la kristana mondo Biblia kritikismo kombinis kun fizika scienco por disputi, kaj iagrade refuti, la aùtoritaton de la Biblo, aùtoritaton kiu de jarcentoj estis la ghenerale akceptita bazo de kredo. Rapide kreskis amasoj da popolo kiuj farighis skeptikaj pri la instruoj de eklezioj. Ech multaj pastroj kashe aù malkashe malfidis la kredojn konfesatajn de la koncernaj sektoj.

Tiu chi fermentado kaj daùra fluo de opinioj, kune kun kreskanta rekono de nesuficheco de la malnovaj ortodoksoj kaj dogmoj, kune kun palpserchado kaj strebado por pli plenaj scio kaj kompreno, ne estis limigita al la kristanaj landoj, sed estis evidentaj, pli aù malpli, kaj en diferencaj formoj, inter la popoloj de chiuj landoj kaj religioj.

La Revelacio de Bahá'u'lláh  ñ

Ghuste en la tempo kiam tiu stado de konflikto kaj hhaoso estis che la zenito, Bahá'u'lláh sonigis Sian grandan trumpet-vokon al la homaro :

Ke chiuj nacioj unuighu en kredo kaj chiuj homoj estu kiel fratoj, ke la ligoj de amo kaj unueco inter la filoj de la homaro estu fortigitaj ; ke la diverseco de la religioj malaperu, kaj la diferenco de la rasoj estu neniigitaj. ... Tiuj chi bataloj, tiu chi sangovershado kaj malharmoni devas chesi, kaj chiuj homoj devas esti kiel unu parencaro kaj unu familio - … (vortoj diritaj al prof-o Browne).

Ghi estas grandioza revelacio, sed kiel efektivigi ghiajn promesojn ? Profetoj predikis, poetoj kantis kaj sanktuloj preghis pri tio dum miljaroj, sed la diverseco de religioj ne chesis, la malpacoj kaj sangovershado ne neniighis. Kio do pruvas ke nun la miraklo plenumighos ? Chu estas iaj novaj faktoroj en la situacio ? Chu la homa naturo ne estas tia sama kia ghi chiarn estis, kaj chu ghi ne daùros tiel same kiel longe la mondo ekzistos ? Se du homoj aù du nacioj avidos la samon, chu ili ne batalos pro tio sammaniere kiel en la pasintaj tempoj ? Se Moseo, Budho, Kristo kaj Mahometo malsukcesis krei la unuecon de la mondo chu Bahá'u'lláh sukcesos tion ? Se chiuj antaùaj kredoj degeneris aù disfalis en sektojn chu ne la sama estos la sorto de la bahaa kredo ? Ni vidu kian respondon donas la bahaaj instruoj al tiuj kaj similaj demandoj.

Chu la Homa Naturo Povas Sin Shanghi ?  ñ

Tiel edukado kiel religio estas same bazitaj sur la supozo ke estas eble shanghi la homan naturon. Fakte, oni ne bezonas multe esploradi por montri ke la sola certajho kiun oni povas diri pri iu ajn vivestajho estas ke ghi ne povas ne shanghadi sin. Sen shanghoj povas esti nenia vivo. Ech mineraloj ne povas kontraùstari shanghojn, kaj ju pli alten ni iros en la skalo de estajhoj, des pli diversaj, komplikitaj kaj mirindaj estos la shanghoj. Plie, en la progreso kaj evoluado de chiugradaj kreajhoj ni trovas du specojn de shanghoj - unu estas malrapida, grada, ofte preskaù neperceptebla ; la dua estas rapida, subita kaj frapanta. Chi tiuj okazas en la tiel nomataj "krizaj momentoj" de la evoluo. Koncerne mineralojn, ekzemple, ni trovas tiujn krizajn momentojn che la punktoj de fandighado kaj vaporighado, kiam solidajho subite fluidighas aù kiam fluidajho farighas gaso. Koncerne vegetajhojn ni vidas tiajn krizajn momentojn kiam semo komencas germi, aù burghono transformas sin en folion. En la mondo de bestoj ni vidas la samon chiuflanke, ekzemple kiam larvo shanghas sin en papilion, kiam birdido elighas el la ovo, aù kiam ido naskighas el la utero de la patrino. En la pli alta vivo de la animo ni ofte vidas similan transformighon, kiam homo estas "ree naskita" kaj lia tuta estajho radikale shanghas sin laù siaj celado, karaktero kaj agado. Tiaj krizaj momentoj ofte koncernas tutan specon aù amason da specoj samtempe, ekzemple kiam chiuspecaj vegetajhoj ekvekighas printempe al la nova vivo.

Bahá'u'lláh deklaras ke kiel la malpli grandaj vivestajhoj havas periodon de subita transpaso al nova kaj pli plena vivo, ankaù por la homaro proksimighas la "kriza momento", la "renaskigho". Tiam la kutimoj de vivo kiuj daùris de la matenigho de la histono ghis hodiaù shanghos sin nepre rapide, kaj la homaro eniros novan fazon de la vivo, fazon kiu tiel diferencas de la malnova kiel papilio diferencas de raùpo, aù birdo el la ovo. La tuta homaro, en la lumo de la nova Revelacio, akiros novan vidon de la vero ; precize kiel la tuta lando estas lumigita kiam la suno levighas, por ke chiu povas klare vidi, kvankam antaù unu horo chio estis en mallumo. "Tio chi estas nova ciklo de homa povo", diras 'Abdu'l-Bahá. "Chiuj horizontoj de la mondo lumradias, kaj vere la mondo farighos kvazaù rozghardeno kaj paradizo". La analogioj de la naturo konfirmas tiun chi opinion ; la Profetoj de la malnovaj tempoj unuakorde antaùdiris la alvenon de tiu chi glora tago ; la signoj de la tempo klare montras la nuntempan progreson de profundaj kaj radikalaj shanghoj en homaj ideoj kaj aranghoj. Kio, do, povus esti pli vana kaj senbaza ol la pesimista argumento ke, kvankam chio alia shanghighas, la homa naturo ne povas sin shanghi ?

La Unuaj Pashoj al la Unueco  ñ

Kiel rimedon por starigi la religian unuecon Bahá'u'lláh rekomendas plej grandan homamon kaj toleremon, kaj vokas al Siaj sekvantoj "interrilati kun anoj de chiuj religioj kun ghojo kaj plezuro". En Sia lasta Volo kaj Testamento Li diras :

Kverelojn kaj konflikton Li severe malpermesis en Sia libro (Kitáb-i-Aqdas); tio chi estas la ordono de la Eternulo en tiu chi super-alta Revelacio - la ordono kiun Li esceptis de chia nuligo kaj vestis per la ornamo de Sia konfirmo.

Ho vi homoj de la mondo ! La Dia Religio estas por amo kaj unueco ; ne faru ghin kaùzo de malamikeco kaj konfliktoj. … Mi esperas, ke la anaro de Bahá chiam turnos sin al la Sankta Vorto : "Jen chiuj aferoj estas de Dio !" - al tiu Plejglora Vorto kiu, kvazaù akvo, estingas fajron de malamo kaj furiozo ardantan en la koroj kaj brustoj. Per tiu chi sola Vorto la diversaj sektoj de la mondo atingos la lumon de efektiva unueco ; vere Li diras Veron, Li kondukas sur la Vojon, kaj Li estas la Potenca, la Favora, la Belega.

'Abdu'l-Bahá diras :

Chiu homo devas forlasi antaùjughon kaj viziti ech preghejojn de la aliaj, char, en chiuj chi adorlokoj, oni mencias la Nomon de Dio. Pro tio ke chiuj kunvenas por adori Dion, kio estas la diferencoj ? Neniu el ili adoras Satanon. Islamanoj devas viziti Preghejojn de Kristanoj kaj Sinagogojn de Hebreoj, kaj kontraùe la aliaj devas viziti Islamajn Moskeojn. Ili tenas sin aparte unuj de la aliaj nur pro senbazaj antaùjughoj kaj dogmoj. En Ameriko mi vizitis Hebreajn Sinagogojn, kiuj similas al Kristanaj Preghejoj, kaj mi vidis ke chie oni adoras Dion.

En multaj el tiuj lokoj mi parolis al ili pri la origina fundamento de la diaj religioj, mi klarigis al ili la pruvojn de la valideco de la diaj profetoj kaj de la Sanktaj Revelacioj, kaj persvadis, ke ili chesu blindan imitadon. Chiu el gvidantoj devas, tiel same, viziti Preghejojn de la aliaj kaj paroli pri la fundamento kaj chefaj principoj de la diaj religioj. En plej granda unueco kaj harmonio ili devas adori Dion, en la adorejoj de la aliaj, kaj forlasi fanatikecon.

Se nur tiuj unuaj pashoj estus faritaj kaj estus starigita amika reciproka toleremo inter diversaj religiaj sektoj, kia mirinda shangho okazus en la mondo ! Tamen, por atingi la veran unuecon, oni bezonas ion pli ol tio chi. Toleremo estas konsiderinda paliativo kontraù la malsano de sektodivido, sed ghi ne estas radikala kuracilo. Ghi ne forigas la kaùzon de la doloro.

La Problemo de Aùtoritato   ñ

La diversaj religiaj komunumoj malsukcesis unuighi en la pasintaj tempoj, char la konfesantoj de chiu religio konsideris la Fondinton de la propra kiel la solan plejsuperan aùtoritaton, kaj Lian legaron kiel la dian legharon. Chiu Profeto Kiu proklamis alian revelacion estis, sekve, rigardata kiel malamiko de la vero. Pro similaj kaùzoj apartighis ankaù diversaj sektoj. La konfesantoj de chiu el ili akceptis ian duavican aùtoritatulon kaj konsideris ian specialan interpretmanieron de la Revelacio de la Fondinto kiel la Unu Solan Kredon, kaj chiujn aliajn kiel erarajn. Kompreneble tiel longe kiel daùras tiu chi stato ne estas eble vera unueco. Bahá'u'lláh, aliflanke, instruas ke chiuj Profetoj estas esprimantoj de la aùtentikaj revelacioj de Dio ; ke chiu prezentis en Sia tempo la plej altan instruon kiun la homoj tiam kapablis akcepti, kaj edukis ilin por ke ili kapablu akcepti pluajn instruojn de Liaj posteuloj. Li alvokas la anojn de chiuj religioj, ne ke ili neu la Dian Inspiritecon de sia propra Profeto, sed ke ili konfesu la Dian inspiritecon de chiu alia Profeto, por ke ili komprenu ke la instruoj de chiu el Ili esence harmonias, kaj estas parto de la granda plano pri eduko kaj unuigho de la homaro. Li alvokas la anarojn de chiuj sektoj ke ili elmontru respekton al siaj Profetoj dedichante siajn vivojn al efektivigho de tiu unueco por kiu chiuj Profetoj laboris kaj suferis. En Sia letero al Reghino Viktoria Li komparas la mondon kun malsanulo kies malsano pligravighas char li falis en manojn de malkapabla kuracisto ; kaj Li diras kian kuracilon apliki :

Tio kion la Eternulo faris kiel la sanondona medikamento kaj la plej perfekta kuracilo por la resanigho de la mondo estas la unuigho de chiuj ghiaj popoloj en unu Religio kaj sub unu Legho. Tio chi ne povas esti efektivigita alie ol per lerta, perfekta kaj inspirita Kuracisto. Tio chi estas la vero mem, kaj chio alia estas nur evidenta eraro. - Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, p. 255 (Kolektado el la Skribajhoj de Bahá'u'lláh).

Progresa Revelacio  ñ

Granda obstaklo, sur la vojo de la religia unueco, estas por multaj la diferencoj inter la revelacioj donitaj de diversaj Profetoj. Kion unu ordonis tion alia malpermesas ; kiel do ili ambaù povas esti pravaj, kiel ambaù povas esti proklamantoj de la Volo de Dio ? Sendube la vero estas Unuajho, kaj ne povas sin shanghi. Jes, la Absoluta Vero estas Unuajho kaj ne povas sin shanghi, sed la Absoluta Vero estas senlima ekster la nuna homa kompreneblo, kaj niaj ideoj pri ghi devas sin senchese shanghi. Niaj fruaj, malperfektaj ideoj, per la Favoro de Dio, estos anstataùigitaj, tempon post tempo, per pli kaj pli perfektaj konceptoj. En Tabuleto al kelkaj persaj bahaanoj, Bahá'u'lláh diras :

Ho homoj ! La vortoj estas aperigitaj laù la kapableco por ke la komencantoj progresu. La lakto devas esti donata laùmezure por ke la infaneto de la mondo eniru la Regnon de Grandiozo kaj estu loghigita en la Kortego de Unueco.

Lakto estas la nutrajho kiu fortigas la infanon tiel ke ghi povas poste digestadi pli solidajn manghajhojn. Se oni dirus ke char unu Profeto estis prava donante difinitajn instruojn en difinita tempo, tial alia Profeto Kiu instruas alimaniere en alia tempo malpravas, estas kvazaù oni dirus ke char lakto estas la plej bona nutrajho por novnaskita infano, tial, nur lakto kaj nenio alia devus esti nutrajho de plenkreskinto, kaj chia alia manghosistemo estus malbona !

‘Abdu'l-Baha' diras :

Chiu dia Revelacio estas dividita en du partoj. La unua estas esenca kaj apartenas al la mondo de la eterneco. Ghi estas la konigo de la Dia vero kaj la esencaj principoj. Ghi estas la esprimo de la Amo de Dio. Tiu chi daùras en chiuj el la religioj, absolute neshanghebla. La dua parto ne estas eterna ; ghi rilatas al la praktika vivo, aranghoj kaj negocoj, kaj shanghas sin laù la evoluo de homo kaj la tempbezonoj de chiu Profeto. Ekzemple. … Dum la Mosea periodo oni forhakis manon de homo pune por malgranda shtelo ; estis la legho de okulo por okulo, dento por dento. Sed char tiuj chi leghoj ne estis oportunaj en la tempo de Kristo, ili estis nuligitaj. Simile ankaù eksedzighado farighis tiel ghenerala ke restis neniaj firmaj leghoj pri edzigho, kaj tial Lia Sankteco Kristo malpermesis eksedzigon.

Konforme al la urgheco de la tempo, Lia Sankteco Moseo proklamis dek leghojn pri mortpuno. Estis en tiu tempo neeble defendi la socion kaj certigi la socian sekurecon sen tiuj chi severaj leghoj, char la idoj de Izraelo loghis en la regiono de Tah, kie estis fonditaj neniaj jughejoj kaj neniaj pundomoj. Sed tiun chi legharon oni ne bezonis en la tempo de Kristo. La historio de la dua parto de religio ne estas grava, char ghi rilatas al la moroj de nur tiu chi vivo ; sed la fundamento de la religio de Dio estas la unua parto, kaj Lia Sankteco Bahá'u'lláh renovigis tiun fundamenton.

La Religio de Dio estas Unu Religio, kaj chiuj Profetoj instruis ghin, sed ghi estas io vivanta kaj kreskanta, ne senviva kaj senshangha. En la instruoj de Moseo oni vidas la Burghonon ; en tiuj de Kristo la Floron; kaj en tiuj de Bahá'u'lláh la Frukton. Floro ne detruas la burghonon, nek frukto la floron. Ghi ne detruas, sed plenumas. La kalikoj de burghono devas forfali por ke gi ekfloru, kaj la petaloj devas forfali por ke la frukto kresku kaj maturighu. Chu, do, la kalikoj aù petaloj estis eraraj aù senutilaj tiel, ke ili devas esti forigitaj ? Ne, en sia tempo ili estis taùgaj kaj necesaj ; sen ili ne povus esti la frukto. Tiel same okazas kun diversaj profetaj instruoj ; ilia eksterajho shanghas sin de epoko al epoko, sed chiu revelacio estas plenumigho de la antaùaj. Ili ne estas netaùgaj nek nekonvenaj unu de la aliaj, nur prezentas diversajn gradojn en la viva historio de la Unusola Religio, kiu estas malkashita alterne kiel semo, kiel burghono, kiel floro, kaj nun eniras la staton de realigho.

Senerareco de la Profetoj  ñ

Bahá'u'lláh instruas, ke al chiu favorita per Profeteco estas donitaj sufichaj pruvoj de Lia Misio. Li rajtas postuli obeon de chiuj homoj kaj havas la povon nuligi, shanghi aù kompletigi la instruojn de Siaj antaùintoj. En la Libro Iqán ni legas :

Estus malkonforme al la malavareco de la amoplena providenco kaj ne vershajne al la supermezura kompatemo elekti unu el chiuj servantoj por la gvidado de Siaj kreitajhoj, detenante de Li sufichajn kaj perfektajn pruvojn, kaj samtempe punante la homojn char ili ne kredas je Li ! Ja, la Grandfavoreco de la Sinjoro de Ekzisto chiam chirkaùbrakis chiujn enmondajn kreitajhojn, per la aperigo de Sia Malkashanto. …

Kaj tamen, chu ne la celo de chiu Malkashanto estas efektivigi transformighon en la tuta karaktero de la homaro, transformigho kiu evidentighos kaj ekstere kaj interne, kiu efikos kaj la internan vivon kaj eksterajn kondichojn ? Char se la rolo de la homaro ne shanghus sin, la vana apero de Universalaj Malkashantoj de Dio estus evidenta. - Kitáb-i-Iqán, pp. 14, 240.

Dio estas la Sola senerara Aùtoritato, kaj la Profetoj estas seneraraj char Ilia Revelacio estas la Revelacio de Dio donita al la mondo pere de Ili. Tiu Revelacio plenvalidas ghis kiam ghi estos anstataùita per alia Revelacio de tiu sama aù alia Profeto.

Dio estas la granda Kuracisto kaj nur Li povas ghuste diagnozi la malsanon de la mondo kaj recepti taùgan kuracilon. La kuracilo receptita en unu epoko ne estas plu uzinda en alia epoko, kiam la kondichoj de la paciento estas aliaj. Obstini por la malnova kuracilo kiam la kuracisto ordonis novan kurac-manieron ne signifas elmontri al la kuracisto fidon, sed malfidon. Judoj povas sin senti ofenditaj per la aserto ke kelkaj kuraciloj kontraù la mondmalsano kiujn Moseo ordonis antaù pli ol tri mil jaroj estas nun malnovtempaj kaj netaùgaj ; ankaù kristanoj povas konsideri kiel ofendon se oni diras al ili ke Mahometo laùbezone aldonis kelkajn aferojn necesajn kaj valorajn al la ordonoj de Kristo. Tiel same povas esti kun islamanoj, kiam oni postulas ke ili konfesu ke Báb kaj Bahá'u'lláh havas la aùtoritaton shanghi la ordonojn de Mahometo. Sed konforme al la bahaa vidpunkto, sindonemo al Dio memsignifas respekton al chiuj Liaj Profetoj, kaj senkondichan obeon al Liaj plej novaj Ordonoj, donitaj de la Profeto por nia epoko mem. Nur per tia sindonemo povas esti atingita la vera Unueco.

La Superega Revelacio  ñ

Kiel chiuj aliaj Profetoj, Bahá'u'lláh deklaras Sian propran Mision en plej eksterdubaj esprimoj.

En la Lawh-i-Aqdas, Tabuleto dedichita speciale al kristanoj, Li diras :

Vere la Patro venis kaj plenumis tion kio estis al vi promesita en la Regno de Dio. Tio chi estas la Vorto kiun la Filo vualesprimis dirante al Siaj chirkaùantoj ke en tiu chi tempo ili ne povus ghin elporti. Sed kiam la difinita tempo pasis, kaj la Horo alvenis, la Vorto elbrilis el la Horizonto de la Volo. Gardu vin, ho Anaro de la Filo (t.e. kristanoj) ! Ne forjhetu ghin malantaùen, sed alkrochu vin al ghi. Ghi estas por vi pli bona el chio, kio estis antaù vi ! ... Vere, la Spirito de la Vero alvenis, por gvidi vin al la Vero. Vere, Li ne parolas el Si mem, sed chi Tiu Kiu estas Chionscianta kaj Sagha. Li estas Tiu Kiun gloris la Filo. ... Forlasu tion kio estis antaù vi, ho homoj de la tero, kaj alprenu tion kio estas al vi ordonita de Tiu Kiu estas Potenca, Fidela.

Kaj en letero al la Papo, skribita el Adrianopolo en la jaro 1867, Li diras :

Gardu vin ke la glorado ne apartigu vin de la Glorato kaj ke la adorado ne apartigu vin de la Adorato ! Rigardu la Sinjoron, la Chionpovan, la Chionscian ! Li venis por prizorgi la vivadon de la mondo, kaj por unuigi chion kio loghas en ghi. Venu, ho homoj, al la Tagigh-loko de Revelacio ! Ne prokrastu ech je unu horo ! Chu vi estas kleraj en la Evangelio, kaj tamen ne scipovas ekvidi la Eternulon de la Gloro ?

Tio chi ne estas inda je vi, ho anaro de kleruloj ! Diru do, se vi neas chi tion, kiapruve vi kredas je Dio ? Prezentu viajn pruvojn. …

Kiel en tiuj chi leteroj al kristanoj Li anoncas la plenumon de la evangeliaj promesoj, tiel Li ankaù proklamas al islamanoj, judoj, zoroastranoj kaj konfesantoj de aliaj kredoj plenumon de la promesoj de iliaj Sanktaj Libroj. Li alparolas chiujn homojn kiel shafojn de Dio, kiuj ghis nun estis dividitaj en diversajn arojn kaj shirmitaj en diversaj shafejoj. Lia revelacio estas, kiel Li diras, la Vocho de Dio, de la Bona Pashtisto, kiu venis en la pleneco de la tempo por rekunigi chiujn Siajn disigitajn shafojn en unu shafaron, forigi barilojn inter ili, por ke "estu unu shafejo kaj unu pashtisto".

La Nova Situacio  ñ

La pozicio de Bahà'u'llàh inter la Profetoj estas senprecedenta kaj unika, char la kondichoj de la mondo en la tempo de Lia alveno estis senekzemplaj kaj unikaj. Dank'al la longa kaj shanghoricha evoluado de religio, scienco, arto kaj civilizacio la mondo farighis matura por instruo pri Unueco. La bariloj kiuj en la pasintaj jarcentoj malebligis la unuecon de la mondo estis pretaj fali en rubojn kiam Bahá'u'lláh aperis, kaj depost Lia naskigho, en 1817, kaj speciale de kiam Liaj instruoj estis anoncitaj, tiuj bariloj rompighadis en plej mirindaj manieroj. Kiel ajn oni tion chi klarigus, la fakto restas eksterduba.

En la tagoj de la antaùaj Profetoj la geografiaj bariloj mem estis sufichaj por malebligi la mondunuecon. Nun tiuj malfacilajhoj estas venkitaj. La unuan fojon en la historio de la homaro homoj chirkaù la mondo povas interkomunikighi rapide kaj facile. Kio estis farita en Eùropo hieraù tion oni scias hodiaù en chiuj mondpartoj, kaj paroladon diritan en Ameriko hodiaù oni povas morgaù legi en Eùropo, Azio kaj Afriko.

Alia granda obstaklo estis la lingva malfacilajho. Dank'al la lernado kaj instruado de fremdaj lingvoj, tiu malfacilajho jam estis altgrade venkita, kaj estas plena kaùzo por supozi ke antaù ol multaj jaroj lingvo internacia estos akceptita kaj instruata en chiuj lernejoj de la mondo. Tiam ankaù tiu chi malfacilajho estos entute forigita.

La tria granda obstaklo estis religiaj antaùjughoj kaj netoleremo. Ankaù tio chi estas nun malaperinta. La mensoj de homoj farighas pli liberaj. La edukado de la homoj elighas pli kaj pli el la kontrolo de sektaj pastroj ; novaj kaj pli liberalaj ideoj ne estas plu detenataj de penetro en ech plej ekskluzivajn kaj konservativajn rondojn.

Tiamaniere Bahá'u'lláh estas la unua el la grandaj Profetoj Kies revelaclo en daùro de relative malmultaj jaroj farighis konata en chiu regiono de la mondo. En daùro de mallonga tempo la esencaj instruoj de Bahá'u'lláh, tradukitaj laù Liaj propraj aùtentikaj Verkoj, estos senpere atingeblaj por chiu virino, virino kaj infano en la mondo kiuj scias legi.

Pleneco de la Bahaa Revelacio  ñ

La Bahaa Revelacio estas senekzempla kaj unika inter la kredoj de la mondo pro la pleneco kaj kompleteco de Siaj aùtentikaj skribajhoj. La enskribitaj vortoj kiujn oni povas kun plena certeco atribui al Kristo, Moseo, Zoroastro, Budho, aù Krishno, estas tre malmultaj, kaj lasas sensolve multajn modernajn demandojn de grandega praktika valoro. Multaj el la instruoj ghenerale atribuitaj al tiuj religi-Fondintoj estas dubindaj koncerne ilian aùtentikecon, kaj kelkaj estas evidente alkreskajho de pli malfrua dato. Islamanoj posedas en la Korano, kaj en granda amaso da tradicioj, multe pli plenan historion de la vivo kaj instruoj de sia Profeto, sed Mahometo Mem, kvankam inspirita, ne posedis la skribarton, same kiel plej multaj el Liaj fruaj sekvantoj. La metodoj kiujn oni uzis por kroniki kaj disvastigi Liajn instruojn lasis diversrilate multon por deziri, kaj la aùtentikeco de multaj tradicioj estas tre dubinda. Rezulte de tio, diferencoj de interpretado kaj malakordaj opinioj kaùzis dividojn kaj skismojn en Islamo, kiel en chiuj antaùaj religiaj socioj.

Aliflanke, kaj Báb kaj Bahá'u'lláh verkis multe kaj kun grandaj elokventeco kaj forto. Char publikaj paroladoj estis al Ili malebligitaj kaj ambaù pasigis plimulton de Siaj vivoj (post la deklaro de Siaj misioj) en malliberejoj, Ili dedichis grandan parton de Sia tempo al verkado, el kio rezultas ke pro la richeco de aùtentikaj skriboj la Bahaa Revelacio estas nekomparebla kun iu ajn el la antaùaj. Estas donitaj klaraj kaj plenaj klarigoj pri multaj veroj kiuj estis malklare antaùmontritaj en la antaùaj revelacioj, kaj la eternaj principoj de la vero, kiun instruis chiuj Profetoj, oni nun aplikas al problemoj kiuj prezentas sin al la hodiaùa mondo - al problemoj ekstreme komplikitaj kaj malfacilaj, el kiuj multaj ne aperis ankoraù en la tagoj de la antaùaj Profetoj. Estas do evidente ke tiu plena registro de aùtentika revelacio devas potence efiki por malebligi miskomprenojn en la estonteco kaj por klarigi la fals-komprenojn de la pasinteco, kiuj tenis unu sekton disde la aliaj.

La Bahaa Interligo  ñ

La Bahaa Revelacio estas senekzempla kaj unika en ankoraù alia rilato. Antaù Sia morto Bahá'u'lláh kelkfoje skribis Interligon destinante Sian plej aghan filon 'Abdu'l-Bahá, Kiun Li ofte mencias kiel "La Branchon" aù "La Plej Sanktan Branchon", kiel aùtoritatan interpretiston de la instruoj, kaj deklarante ke chiu klarigo aù interpreto farita de Li devas esti konsiderata tiel same aùtoritata kiel la vortoj de Bahá'u'lláh Mem. En Sia Testamento Li diras :

Konsideru tion kion Ni malkashis en Nia Plej Sankta Libro : "Kiam la Oceano de Mia cheesto forfluos kaj la Libro de Mia Revelacio estos finita, turnu viajn vizagojn al Tiu Kiun Dio elektis, Kiu elkreskis el tiu el Pratempa Radiko". La celo de tiu chi sankta verso estas neniu alia ol la Plej Granda Brancho ('Abdu'l-Bahá).

Kaj en la Tablet of the Branch (Tabuleto de la Brancho) en kiu Li klarigas la rolon de 'Abdu'l-Bahá, Li diras :

Ho homoj, gloru Dion por Lia aperigo ; char vere Li estas la plej granda Favoro kaj la plej granda beno donitaj al vi ; kaj per Li chiu putranta osto estos revokita al la vivo. Kiu turnas Sin al Li tiu turnas sin al Dio, kaj kiu forturnis sin de Li forturnis sin de Mia Belo, malakceptis Miajn Pruvojn, kaj pekis kontraù Mi.

Post la morto de Bahá'u'lláh, 'Abdu'l-Bahá, kaj en la propra domo kaj en Siaj vastaj vojaghoj, havis multnombrajn okazojn renkonti homojn el chiuj partoj de la mondo kaj de chiuj nuancoj de opinioj. Li aùskultis chiujn el iliaj demandoj, iliaj malfacilajhoj kaj kontraùdiroj, kaj donis plenajn klarigojn kiujn oni skribe kronikis. Dum longaj jaroj 'Abdu'l-Bahá daùrigis Sian taskon klarigante la instruojn kaj indikante ilan adapton al la plej diversaj problemoj de la nuntempa vivo. Diferencoj en opinioj kiuj aperis inter la kredantoj estis prezentitaj al Li kaj aùtoritate solvitaj, kaj dank'al tio la danghero de estontaj miskomprenoj estis plue malpliigita.

Plue Bahá'u'lláh decidis ke devas esti elektita Internacia Domo de Justeco, reprezentanta la tutmondan bahaanaron, por prizorgi la aferojn de la Kredo, estri kaj unuigi chiujn ghiajn klopodadojn, malebligi dividojn kaj skismojn, klarigi obskurajn aferojn, kaj antaùgardi la instruojn de degenero kaj misprezento. La fakto ke tiu supera administrantaro rajtas ne nur enkonduki leghojn pri chiuj aferoj ne difinitaj en la Skriboj, sed ankaù neniigi siajn proprajn leghojn kiam novaj kondichoj postulas aliajn rimedojn, ebligas al la Kredo sin plivastigi kaj alghustigi, kiel vivanta organismo, al la bezonoj kaj postuloj de shanghighanta socio.

Krom tio, Bahá'u'lláh firme malpermesis interpretadon de la instruoj al iu ajn ekster la nomita interpretisto. En Sia Lasta Volo kaj Testamento 'Abdu'l-Bahá difinis ke Shoghi Effendi estu la Gardanto de la Kredo post Li kun la rajto interpreti la Skribojn.

Post milo aù pli da jaroj aperos alia Malkashanto, en la ombro de Bahá'u'lláh, kun klaraj pruvoj de Sia misio, sed ghis tiam la vortoj de Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá kaj la Gardanto kaj la decidoj de la Universala Domo de Justeco prezentas la aùtoritatojn al kiuj chiuj kredantoj devas sin turni. Neniu bahaano rajtas fondi skolon aù sekton bazitan sur la speciala interpreto de la instruoj aù sur la supozita dia revelacio. Kiu malrespektas tiun chi malpermeson estas konsiderata kiel "rompanto de la Sankta Interligo." (1)

'Abdu'l-Bahá diras :

Malamiko de la Kredo estas tiu kiu penas interpreti la vortojn de Bahá'u'lláh kaj tiamaniere
nuancigas ilian signifon konforme al sia percepto-povo, arigas chirkaù si sekvantaron, formante apartan sekton, superigante sian propran signifon, kaj kaùzante dividon en la Kredo.

En alia Tabuleto Li skribas :

Tiuj chi personoj (iniciatoroj de skismo) estas kiel shaùmo sur la mar-suprajho ; ondo venos el la Oceano de la Interligo kaj per la potenco de la Abhá Regno tiu shaùmo estos jhetita surteren. … Tiuj chi koruptaj pensoj kiuj naskighas pro personaj kaj malbonaj celoj chiuj malaperos, kaj la Interligo de Dio restos firma kaj sekura.

Estas nenio kio malhelpas la homojn forlasi religion se ili tion deziras. 'Abdu'l-Bahá diras : "Dio Mem ne devigas al la animo farigi spirita. La agigo de la homa volo libera estos necesa." La spirita Interligo, tamen, klare malebligas la sektismon interne de la bahaa komunumo.

Ne Ekzistas Profesia Pastraro  ñ

Ni devas mencii ankoraù unu trajton de la bahaa organizajho : tio estas la neekzisto de oficiala pastraro. Memvolaj kontribuajhoj por elspezoj de instruistoj estas permesitaj kaj multaj dedichas sian tutan tempon al laborado por la Kredo, sed oni esperas ke chiu bahaano partoprenos en la tasko de instruado, k.t.p., konforme al siaj eblo kaj kapablo, kaj ekzistas neniu speciala klaso de homoj distingitaj de siaj samkredanoj per ekskluziva plenumado de pastraj funkcioj kaj per pastraj prerogativoj.

En la malnovaj tempoj pastraro estis necesa, char homoj estis malkleraj kaj neinstruitaj kaj dependis de la pastroj por sia religia edukado, por plenumado de religiaj ritoj kaj ceremonioj, por administrado de justeco, k.t.p. Nun, tamen, la aferoj shanghas. Edukado rapide gheneralighas, kaj kiam la principoj de Bahá'u'lláh estos realigitaj, chiu knabo kaj knabino en la mondo ricevos plenan edukon. Chiu povos tiam mem studi la Sanktajn Verkojn, kaj elcherpi al si la Akvon de Vivo, rekte el la chef-fonto. Komplikitaj ritoj kaj ceremonioj, postulantaj servojn de speciala profesio aù kasto, ne ekzistas en la bahaa sistemo, kaj administrado de justeco estas konfidita al la tiucele elektitaj kompetentuloj.

Instruisto estas necesa por infano, sed la celo de vera instruisto estas pretigi sian instruaton lerni sen instruisto - vidi aferojn per la propraj okuloj, aùdi per la propraj oreloj, kaj kompreni per la propra menso. Tiel same, en la infanagho de la homa gento, pastro estas necesa, sed lia vera tasko estas ebligi al la homo sin helpi sen li ; vidi la diajn aferojn per la propraj okuloj, aùdi ilin per la propraj oreloj, kaj kompreni ilin per la propraj mensoj. Nun la laboro de pastroj estas preskaù finita, kaj la celo de la bahaaj instruoj estas kompletigi tiun laboron, fari homojn sendependaj de chio krom Dio, por ke ili povu turni sin rekte al Li, t.e., al Lia Malkashanto. Kiam chiuj turnos sinm al unu Centro, povas esti nenia malakordo aù konfuzo kaj ju pli chiuj alproksimighas al la Centro, des pli ili alproksimighos unu al la alia.

1.Vidu paghojn 252-254 kaj 262-263 por pliaj klarigoj pri la Gardanteco kaj la Universala Domo de Justeco.  ñ 


Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >