antaùa chapitro < chefpagho > posta chapitro

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9

CHAPITRO XIII : PROFETAJHOJ PLENUMITAJ DE LA BAHAA RELIGIO

Interpretado de Profetajhoj.
La Veno de la Sinjoro.
Profetajhoj pri Kristo.
Profetajhoj pri Báb kaj Bahá'u'lláh.
La Gloro de Dio.
La Brancho.
La Tago de Dio.
La Tago de Jugho.
La Granda Revivigho.
Reveno de Kristo.
La Tempo de la Fino.
Signoj sur la Chielo kaj Tero.
La Maniero de la Alveno.


Koncerne la Malkashanton de la Plej Sankta Nomo ( Bahá'u'lláh ) : Li estas Tiu, Kiun Dio promesis en chiuj Siaj Libroj kaj Skriboj, kiel la Biblio, la Evangelio kaj la Korano. -'Abdu'l-Bahá

Interpretado de Profetajhoj  ñ

Interpretado de profetajhoj estas treege malfacila, kaj pri neniu alia temo opinioj de instruituloj diferencas pli ekstreme. Tio chi ne estu surprize, char, laù la malkashitaj skribajhoj mem, multaj profetajhoj estas donitaj en tia formo ke ili ne povas esti plene komprenitaj antaù sia plenumigho, kaj ech tiam, nur de tiuj kiuj havas purajn korojn kaj estas liberaj de antaùjughoj. Tiel en la fino de la vizio de Daniel estis dirite al la profeto :

Kaj vi, ho Daniel, kashu la vortojn kaj sigelu la libron ghis la fina tempo ; multaj ghin tralegos kaj multighos la scio. ... Mi aùdis, sed mi ne komprenis ; kaj mi diris : Ho mia sinjoro, kio estos post tio ? Kaj li respondis : Iru, Daniel, char tio estas kashita kaj sigelita ghis la fina tempo. - Daniel XII : 4-9.

Se Dio sigelis la profetajhojn ghis la difinita tempo, kaj ne malkashis ilian signifon ech al la profetoj kiuj ilin anoncis, ni devas atendi ke nur elektita Disendito povos rompi la sigelojn kaj malkovri la signifojn kashitajn en la skatolo de la profetaj paraboloj. Rememoro pri la historio de profetajhoj kaj pri dia misinterpretado en la antaùaj eraoj, kunigita kun solenaj avertoj de la profetoj mem, devas fari nin tre singardemaj por akcepti la konjekton de teologoj pri la vera signifo de tiuj chi paroloj kaj pri la maniero de ilia plenumigho. Aliflanke, kiam aperas iu kiu pretendas esti plenumanto de la profetajhoj, estas grave ke ni esploru lian pretendon per malfermita, senantaùjugha menso. Se li estas malhonestulo, la trompo baldaù evidentighos kaj nenia malbono estos kaùzita, sed ve al tiuj kiuj senatente forpushas Disenditon de sia pordo char Li venas en neatendita formo aù tempo.

La vivo kaj dirajhoj de Bahá'u'lláh pruvas ke Li estas Tiu Kiun promesis chiuj sanktaj libroj, Kiu havas la povon rompi la sigelon de la profetajhoj kaj vershi el ili la "Sigelitan plejbonan vinon" de la diaj misteroj. Ni do rapidu aùskulti Liajn klarigojn kaj reesplori en dia lumo la konatajn sed ofte misterajn vortojn eldiritajn de la malnovtempaj Profetoj.

La Veno de la Sinjoro  ñ

La "Veno de la Sinjoro" en la "lastaj tagoj" estas la "malproksima dia okazo" al kiu chiuj Profetoj direktas Siajn rigardojn, pri kiu ili kantas siajn plej glorajn kantojn. Kion do signifas la "Veno de la Sinjoro" ? Sendube Dio estas en chiuj tempoj kun Siaj kreitajhoj, en chiuj, tra chiuj kaj super chiuj. "Li estas pli senpera ol spiro, pli proksima ol manoj kaj piedoj." Jes, sed homoj ne povas vidi aù aùdi Dion memekzistan kaj transcendan, ne povas konsciigi al si Lian Apudeston, ghis kiam Li malkashas Sin Mem en videbla formo kaj parolas al ili en homa lingvo. Por malkashi Siajn pli altajn atribuojn, Dio chiam uzas peranton. Chiu el la Profetoj estis peranto pere de kiu Dio vizitis kaj parolis al Sia popolo. Jesuo estis tia peranto, kaj kristanoj prave konsideris Lian aperon kiel venon de Dio. En Li ili vidis la Vizaghon de Dio kaj per Liaj lipoj ili aùdis la Vochon de Dio. Bahá'u'lláh diras ke la "Veno" de la Sinjoro de Homamasoj, de la Eterna Patro, Kreinto kaj Reachetanto de la mondo, kiu, laù chiuj Profetoj, okazos "en la fina tempo", signifas Lian aperon en homa templo, kiel Li aperigis Sin en la templo de Jesuo el Nazaret, sed chi-foje kun pli plena kaj pli glora revelacio, por kiu prepari homajn korojn kaj mensojn venis Jesuo kaj chiuj antaùaj profetoj.

Profetajhoj pri Kristo  ñ

La judoj malakceptis Kriston, char ili malsukcesis kompreni la signifon de la profetajhoj pri la regado de Mesio. 'Abdu'l-Bahá diras :

La judoj ankoraù atendas aperon de Mesio, kaj tage kaj nokte preghas al Dio ke Li rapidigu Lian alvenon. Kiam Jesuo venis ili akuzis kaj mortigis Lin, dirante : "Li ne estas Tiu Kiun ni atendas. Ja, kiam Mesio venos, signoj kaj mirakloj atestos ke Li vere estas Kristo. Mesio aperos el nekonata urbo. Li sidos sur la trono de David, Li venos kun shtala glavo, kaj regos per fera sceptro. Li plenumos la Leghojn de la Profetoj. Li konkeros la Orienton kaj la Okcidenton, kaj glorigos Sian elektitan popolon, la judojn. Li starigos regadon de paco dum kiu ech bestoj chesos malamiki kun homoj. Char ja, lupo kaj shafido trinkos el la sama fonto ... kaj chiuj Diaj kreajhoj estos en paco …"

Tiel la judoj pensis kaj parolis, char ili ne komprenis la Skribajhojn nek la glorindan veron, kiun ili entenas. La literan tekston ili konis parkere, sed el la vivodona Spirito ili ne komprenis ech unu vorton.

Aùskultu, kaj mi montros al vi la signifon de tio chi : Kvankam Kristo venis el Nazaret, kiu estis loko konata, Li venis ankaù el la Chielo. Lia korpo estis naskita de Maria, sed Lia Spirito venis el la Chielo. La glavo kiun Li kunportis estis la glavo de Lia lango, per kiu Li dividis bonon de malbono, veran de malvera, fidelan de malfidela, kaj lumon de mallumo. Lia vorto estis vere akra glavo ! La trono sur kiu Li sidis estas la Eterna Trono de kiu Kristo regas por chiam - trono chiela, ne tera, char teraj aferoj forpasas sed la chielaj aferoj ne forpasas. Li reinterpretis kaj klarigis la Leghojn de Moseo kaj plenumis la Leghojn de la Profetoj. Lia Vorto konkeris la Orienton kaj la Okcidenton. Lia Regno estas eterna. Li glorigis tiujn judojn kiuj konis Lin. Ili estis viroj kaj virinoj de malalta deveno, sed kontakto kun Li faris ilin grandaj kaj donis al ili chiamdaùran dignon. La kune vivantaj bestoj figuras diversajn sektojn kaj naciojn, kiuj, antaùe militinte, nun vivas en amo kaj amikeco, kune trinkante la Akvon de Vivo el la Eterna Fonto de Kristo.

Plejmulte da kristanoj akceptas tiun chi interpreton de la mesiaj profetajhoj koncernante Kriston ; sed rilate al similaj profetajhoj pri la Mesio de la lasta tago, multaj el ili akceptas la sintenon de la judoj, atendante miraklan aperajhon en la materiala medio kiu precize plenumos la ghustan literon de la profetajhoj.

Profetajhoj pri Báb kaj Bahá'u'lláh  ñ

Laù la bahaa interpretado, la profetajhoj kiuj parolas pri la "fina tempo", pri "lastaj tagoj", pri la veno de la "Sinjoro de la homamasoj", pri la "eterna Patro", koncernas speciale, ne la alvenon de Jesuo Kristo, sed tiun de Bahá'u'lláh. Ni prenu, ekzemple, la fame konatan profetajhon en la Libro de Jesaja:

Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon ; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo. ... Char la jugon de ilia shargho, la kanon de ilia shultro, kaj la bastonon de ilia premanto Vi rompis, kiel en la tempo de Midjan. Char chiu armajho de tiuj, kiuj sin brue armis, kaj la vestoj, kiuj rulighis en sango, estos forbruligitaj, ekstermitaj per fajro. Char infano naskighis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia shultro, kaj lia nomo estos : Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco ; por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi ghin kaj fortigi ghin per justeco kaj vero de nun ghis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros."  Jesaja IX : 2-7.

Tio chi estas unu el la profetajhoj kiun oni ofte konsideris kiel rilatantan al Kristo, kaj grandparte ghi tute prave povus esti prezentita en tia senco, sed iom da esploro montras kiom pli plene kaj pli ghuste ghi rilatas al Bahá'u'lláh. Kristo estis, efektive, Lumportanto kaj Savanto, sed dum preskaù du mil jaroj post Lia alveno plimulto de la popoloj de la tero daùrigis sian vojon en mallumo, kaj la infanoj de Izraelo kaj multaj aliaj infanoj de Dio ghemadis plu sub vergoj de tiranoj. Aliflanke, dum kelkaj unuaj jardekoj de la bahaa epoko, la lumo de vero lumigis la Orienton kaj la Okcidenton, la evangelio de patreco de Dio kaj de frateco de la homoj estis portita en chiujn landojn de la mondo, la grandaj militamaj aùtokracioj estis renversitaj, kaj naskighis konscio pri mondunueco kiu donas esperon de rapida helpo al chiuj persekutataj kaj premataj nacioj de la mondo. La granda milito kiu de 1914 ghis 1918 konvulsiigis la mondon, kun sia senprecedenta uzado de pafiloj, likva fajro, bruigaj bomboj kaj brulajho por mashinoj, estis vere "bruligo kaj ekstermo per fajro." (1) Bahá'u'lláh, vaste pritraktanta en Siaj Skribajhoj la problemojn de regado kaj administrado, kaj montrante kiel oni povas solvi ilin plej bone, "prenis la regadon sur Sian shultron" tiel kiel Kristo neniam faris. Koncerne la titolojn "Patro de Eterneco", "Princo de Paco", Bahá'u'lláh ofte parolas pri Si Mem kiel la malkashanto de la Patro, pri Kiu parolis Kristo kaj Jesaja, dum Kristo chiam parolis pri Si Mem kiel la Filo. Bahá'u'lláh deklaras ke Lia misio estas starigi pacon sur tero, dum Kristo diris : "Mi ne venis, por alporti pacon, sed glavon", kaj fakte dum la tuta kristana epoko okazadis multegaj militoj kaj sektaj malpacoj.

La Gloro de Dio  ñ

La titolo "Bahá'u'lláh" signifas arabe "Gloro de Dio" kaj tiu chi titolo estas ofte uzata de la hebreaj profetoj por la Promesito Kiu aperos en la lastaj tagoj. Tiel en la 40a chapitro de Jesaja ni legas :

Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio. Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al ghi, ke finighis la tempo de ghia batalado, ke pardonita estas ghia kulpo, ke ghi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro chiuj siaj pekoj. Sonas vocho de krianto : Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio. Chiu valo levighu, kaj chiu monto kaj monteto malaltighu, kaj la malebenajho farigu ebenajho, kaj la montaro farighu valo. Kaj aperos la Majesto (Gloro) de Dio, kaj chiu karno kune vidos, ke la busho de la Eternulo parolis. - Jesaja XI : 1-5.

Kiel la antaùa profetajho, ankaù tiu chi estis parte plenumita per la alveno de Kristo kaj de Lia antaùinto, Johano la Baptisto ; sed nur parte, char en la tagoj de Kristo la tempo de batalado ne finighis ankoraù por Jerusalem ; multaj jarcentoj de maldolchaj provoj kaj humiligoj estis ankoraù antaù ghi. Sed en la aperotempo de Báb kaj Bahá'u'lláh, komencas aperi pli kompleta plenumo, char jam nun pli lumaj tagoj ekbrilis por Jerusalem, kaj espero pri ghia paca kaj glora estonteco nun shajnas esti firme bazita.

Aliaj profetajhoj parolas pri la Elachetonto de Izrael, la Gloro de la Eternulo, kiel pri Tiu Kiu venas en la Sanktan Landon el la Oriento, de la sunlevigho. Bahá'u'lláh aperis en Persujo, kiu estas oriente de Palestino, al la sunlevigho, kaj Li venis en la Sanktan Landon, kie Li pasigis la lastajn dudek kvar jarojn de Sia vivo. Se Li venus tien kiel homo libera, oni povus diri ke tio chi estas ruzo de trompisto celanta alkonformighi al la profetajhoj ; sed Li venis kiel ekzilito kaj malliberulo. Li estis sendita tien de la shaho de Persujo kaj de la turka sultano, kiujn oni ja ne povis suspekti ke ili intencis liveri argumentojn por aprobi la pretendon de Bahá'u'lláh ke Li estas la "Gloro de Dio" Kies alvenon antaùdiris la Profetoj.

La Brancho  ñ

En la profetajhoj de Jesaja, Jeremia, Jehhezkel kaj Zehharja estas pluraj aludoj pri homo nomata la Brancho. Tiuj chi estis ofte akceptitaj de kristanoj koncerne Kriston, sed bahaanoj konsideras ilin rilatantaj speciale al Bahá'u'lláh.

La plej longa biblia profetajho pri la Branco trovighas en la 11a chapitro de Jesaja :

Eliros markoto el la trunko de Jishaj, kaj brancho elkreskos el ghiaj radikoj. Kaj estos sur li spirito de la Eternulo, spirito de sagho kaj prudento, spirito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaù la Etemulo. ... Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj. Kaj loghos lupo kun safido, kaj leopardo kun kaprido ; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune kaj malgranda knabo ilin kondukos. … Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, char la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron. ... En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restajhon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de Shinar kaj de Hhamat kaj de la insuloj de la maro. Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disjhetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero. - Jesaja XI : 1-12.

'Abdu'l-Bahá rimarkas pri tiu chi kaj aliaj profetajhoj pri la Brancho :

Unu el la grandaj eventoj kiu okazos en la tago de aperigo de tiu senkompara Brancho, estos la hisado de la Standardo de Dio inter chiuj nacioj ; kio signifas ke chiuj nacioj kaj gentoj kunvenos en la ombro de la Dia Flago, kiu estos ghuste la Grandioza Brancho mem, kaj ili farighos unu nacio. La antagonismoj de kredoj kaj religioj, la malamikeco de rasoj kaj nacioj, kaj la patriotaj diferencoj, estos elradikigitaj el inter ili. Chiuj farighos unu en la religio, unu en la kredo, unu en la raso, ili farighos unu popolo, kaj loghos en unu patrujo, kiu estas la terglobo. Universala paco kaj akordo estighos inter chiuj nacioj, kaj tiu senkompara Brancho kunigos la tutan Izraleon : tio signifas ke en tiu chi ciklo la juda popolo disjhetita en la Oriento kaj Okcidento, Sudo kaj Nordo, estos rekunigita en la Sankta Lando.

Nun rigardu : tiuj chi aferoj ne okazis en la kristana ciklo, char la nacioj ne kunvenis sub Tiu Standardo kiu estas la Dia Brancho. Sed en tiu chi ciklo de la Sinjoro de Homamasoj chiuj nacioj kaj popoloj venos en la ombron de tiu chi Flago. Simile, Izraelo, disjhetita tra la tuta mondo, ne estis rekunigita en la Sankta Lando en la kristana ciklo ; sed en la komenco de la ciklo de Bahá'u'lláh tiu chi dia promeso, klare donita en chiuj Libroj de la Profetoj, komencis realighi. Vi povas vidi ke el chiuj partoj de la mondo aroj de judoj venas nun en la Sanktan Landon ; ili ekloghas en vilaghoj kaj kamparoj kiujn ili faras siaj propraj, kaj tagon post tago ilia nombro tiel pligrandighas, ke la tuta Palestino farighas ilia hejmo. - Some Answered Questions, pp. 75-76 ( Demandoj kaj Respondoj ).

La Tago de Dio  ñ

La vorto "Tago" en tiaj esprimoj kiaj "Tago de Dio" kaj "Lasta Tago" estis interpretata kiel signifanta "Disistemo". Chiu el la grandaj religifondintoj havas Sian "Tagon". Chiu estas kvazaù suno. Lia instruado havas sian matenighon, poste Ghia vero chiam pli kaj pli lumigas homajn korojn kai mensojn ghis Ghi atingas la zeniton de sia influo. Post tiam Ghi farigas nekonata, misprezentata kaj shanghata, kaj mallumo ekregas la teron, ghis kiam levighos la suno de nova tago. La tago de la Plejalta Malkashanto de Dio estas la Lasta Tago, char tio chi estas tago kiu neniam finighos, kaj neniam estos anstataùita per nokto. Lia suno neniam subiros, sed lumigos la animojn de homoj kaj en tiu chi kaj en la venonta mondo. Efektive neniu el la spiritaj sunoj iam subiras. La sunoj de Moseo, de Kristo, de Mahometo, kaj de chiuj aliaj Profetoj daùre lumas sur la chielo kun sendifekta brilego. Sed terdevenaj nuboj kashis ilian lumon de la popoloj de la tero. La Plejalta Suno de Bahá'u'lláh dispelos fine tiujn mallumajn nubojn, tiel ke la popoloj de chiuj religioj ghuos la lumon de chiuj Profetoj, kaj laùkonforme adoros unu solan Dion Kies lumon chiuj Profetoj spegulis.

La Tago de Jugho  ñ

Kristo multe parolis en paraboloj pri granda Tago de Jugo, kiam "la Filo de Homo venos en la gloro de sia Patro … kaj . … redonos al chiu laù liaj faroj." (Mat. XIV : 27). Li komparas tiun Tagon kun tempo de rikolto, kiam lolo estos bruligita kaj tritiko kolektita en grenejo :

tiel estos che la fino de la mondagho ( la elplenumo de la epoko ). La Filo de Homo elsendos siajn angelojn, kaj ili kolektos el lia regno chiun falpushilon kaj chiujn, kiuj faras maljustecon, kaj jhetos ilin en la fornon de fajro ; tie estos plorado kaj grincado de dentoj. Tiam la justuloj brilos kiel suno en la regno de sia Patro. - Mat. XIII : 40-43.

La esprimo "fino de la mondo" uzita en la Aùtoritata Traduko de la Biblio (2) en tiu chi kaj en similaj lokoj igis multajn supozi ke kiam la Tago de Jugho venos, la tero estos subite detruita, sed tio chi estas evidenta eraro. La ghusta traduko de tiu ci esprimo shajnas esti "plenumigho aù fino de la mondagho." Kristo instruas ke la Regno de la Patro estos starigita sur la tero, kiel en la chielo. Li instruas nin preghi : "Venu Via Regno, plenumighu Via Volo, kiel en la chielo tiel ankaù sur la tero." En la parabolo pri Vinberejo, kiam la Patro, la Sinjoro de la Vinberejo, venas por neniigi la malbonajn vinberistojn, Li ne neniigas ankaù la vinberejon ( la mondon ), sed lasas ghin al la aliaj vinberistoj, kiuj havigos al Li la fruktojn en la ghusta tempo. La tero ne estas neniigota, sed renovigota kaj renaskota. Alian fojon Kristo parolis pri tiu tago kiel "renaskigho kiam la Filo de homo sidos en la trono de sia gloro." S-ta Petro parolas pri ghi kiel pri "tempo de refresigho", "tempo de restarigo de chio pri kio Dio parolis per la bushoj de chiuj siaj sanktaj profetoj de la komenco de la mondo." La Tago de Jugho pri kiu Kristo parolas, estas evidente identa kun la veno de la Sinjoro de Homamasoj, de la Patro, kiu estis profetita de Jesaja kaj de aliaj Malnovtestamentaj profetoj ; ghi estas tempo de terura puno kontraù maljustuloj, sed ankaù tempo en kiu estos starigita justeco, kaj vere regos tiel sur tero kiel en la chielo.

Laù la bahaa interpreto, la alveno de chiu Malkashanto de Dio estas Tago de Jugho, sed la alveno de la plejalta Malkashanto, Bahá'u'lláh, estas la granda Tago de Jugho por la mondciklo en kiu ni vivas. La trumpet-blovego pri kiu parolis Kristo, Mahometo kaj multaj aliaj profetoj estas la voko de la Malkashanto, kiu sonas al chiuj estantaj en la chielo kaj sur la tero - al enkorpigitaj kaj elkorpigitaj. La renkontigho kun Dio, pere de Lia Malkashanto, estas, por tiuj kiuj deziras Lin renkonti, pordego al Paradizo de amo kaj kono de Li, kaj de enama vivado kun chiuj el Liaj kreitajhoj. Tiuj, aliflanke, kiuj preferas sian propran vojon ol la vojon de Dio, montritan de la Malkashanto, kondamnas sin per tio al la infero de memamo, eraro kaj malamikeco.

La Granda Revivigho  ñ

La Tago de Jugho estas ankaù Tago de Revivigho, de levigho el mortintoj. S-ta Paùlo en sia Unua Epistolo al la Korintanoj diras :

Jen mi sciigas al vi misteron : ni ne chiuj dormos, sed ni chiuj shanghighos, en momento, en okula ekmovo, che la lasta trumpetsono : char la trumpeto sonos kaj la mortintoj relevighos senputraj, kaj ni shanghighos. Char estas necese, ke chi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke chi tiu mortema surmetu senmortecon. - 1 Kor. XIV : 51-53.

Pri la signifo de tiuj vortoj pri la levigho de la mortintoj, Bahá'u'lláh skribas en la Libro Íqán :

La vortoj "vivo" kaj "morto", en la skriboj, signifas vivon per kredo kaj morton per nekredo. Ghuste pro nekompreno de tiu chi signifo, plimulto da homoj ne volis kredi la personon de la Malkashanto, ne estis direktata de la Suno de Gvidado, kaj ne sekvis la Eternan Belon. …

... kaj kiel Jesuo diris : "Vi devas esti denove naskitaj" ( Johano III : 7 ). Kaj en alia loko Li diris : "Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri la Regnon de Dio. Tio, kio naskighas el la karno, estas karno, kaj tio, kio naskighas de la Spirito, estas spirito. " (Johano III : 5-6). La signifo de tiuj chi vortoj estas tio ke kiu ajn en chiu diepoko naskighas de la Spirito kaj viglighas per la spiro de la Malkashanto de Sankteco, tiu vere apartenas al tiuj kiuj atingis al "vivo" kaj "revivigho" kaj eniris en "paradizon" de la amo de Dio. Kaj kiu ajn ne apartenas al ili, estas kondamnita al "morto" kaj"senigo," al la "fajro" de nekredo, kaj al la "kolero" de Dio.

En chiu epoko, la celo de la Diaj Profetoj kaj iliaj elektitoj estis certigi la spiritan signifon de la vortoj "vivo", "revivigho", kaj "jugho" … Se vi gustumus nur kelkajn gutojn de la klara akvo de dia kono, vi scius ke la reala vivo estas la vivo de la spirito, ne la vivo de la korpo ; char korpan vivon posedas kaj homoj kaj bestoj, sed la spirita vivo estas posedata de puraj animoj kiuj trinkas el la oceano de kredo kaj manghas de la frukto de certeco. Tiu chi vivo ne konas morton, kaj tiu chi vivado estas kronita de la senmorteco, kiel estas dirite : "Vera kredanto vivas en tiu chi mondo kaj en la estonta mondo." Se per "vivo" ni signifas la teran vivon, estas evidente ke morto postiras ghin.
- Kitáb-i-Íqán, pp. 114, 118, 120.

Laù la bahaaj instruoj la Revivigho neniel koncernas la materian korpon. Tiu korpo, unu fojon mortinte, estas pasinta. Ghi malkombinighas kaj ghiaj atomoj neniam rekombinos sin en tiun saman korpon.

Revivigho estas naskigho de la individuo al spirita vivo, dank'al la favoro de la Sankta Spirito transdonita pere de la Malkashanto de Dio. La tombo el kiu li levighas estas la tombo de malatento kaj nescio pri Dio. La dormo el kiu li estas vekita estas la dorma spirita stato en kiu multaj atendas la matenighon de la Tago de Dio. Tiu chi tagigho lumigas chiujn kiuj vivis sur la suprajho de la tero, chu ili estas ankoraù en korpoj chu elkorpighintaj, sed tiuj kiuj estas spirite blindaj ne povas ghin ekvidi. La Tago de Revivigho ne estas dudekkvarhora tago, sed epoko kiu nun komencighis kaj daùros tiel longe kiel daùros la nuna mondciklo. Ghi daùros kiam chiuj postsignoj de la nuna civilizacio estos forbalaitaj de la suprajho de la tero.

Reveno de Kristo  ñ

En multaj el Siaj diroj Kristo parolis pri la venonta Malkashanto de Dio en la tria persono, sed en aliaj Li uzas la unuan personon. Li diras : "Mi iras por pretigi por vi lokon. Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem" ( Johano XIV : 2-3 ). En la unua chapitro de la Agoj ni legas ke al la dischiploj estis dirite, che la chieleniro de Kristo : "Chi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la chielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la chielon." Pro tiuj kaj similaj diroj, multaj kristanoj kredas, ke kiam la Filo de Homo venos "en nuboj de la chielo kaj kun granda gloro" ili vidos en korpa formo tiun saman Jesuon Kiu antaù du mil jaroj pashadis sur la stratoj de Jerusalemo, kaj sangis kaj suferis sur la kruco. Ili kredas ke ili povos meti siajn fingrojn en la najlotruojn de Liaj manoj kaj piedoj, kaj siajn manojn en la lancvundon de Lia flanko. Sed iom da konsidero pri la propraj vortoj de Kristo sendube dispelos tiun ideon. La judoj en la tempo de Kristo havis tiajn samajn ideojn pri la reveno de Elija, sed Jesuo klarigis al ili ilian eraron, montrante ke la profetajho ke "Elija devas veni unue" estis plenumita, ne per reveno de la persono kaj korpo de la iama Elija, sed en la persono de Johano la Baptisto, kiu venis "en la spirito kaj povo de Elija." "Kaj se vi volas tion ricevi", diris Kristo, "tiu estas Elija, kiu estis venonta. Kiu havas orelojn por aùdi, tiu aùdu." La "reveno" de Elija signifas, do, aperon de alia persono, naskita de aliaj gepatroj, sed inspirita de Dio per tiu sama spirito kaj povo. Tiuj chi vortoj de Jesuo enhavas, kiel oni certe povas kompreni, ankaù la signifon ke la reveno de Kristo estos en simila maniero plenumita per apero de alia persono, naskita de alia patrino, sed elmontranta la Spiriton kaj Povon de Dio kiel Kristo. Bahá'u'lláh klarigas ke la "reveno" de Kristo estas plenumita per la alveno de Báb kaj per Lia propra. Li diras :

Pripensu la sunon. Se ghi dirus hodiaù, "Mi estas la suno de la hieraùa tago", tio estus vera. Se tamen, konforme al la taga sekvado, ghi pretendus esti alia suno, ol la hieraùa suno, tio ankaù estus vera. Konsideru tiel same la tagojn : se estus dirite ke chiu el la tagoj estas sama, tio estus prava kaj vera ; kaj se estus dirite, ke depende de sia nomo kaj difino, chiu tago diferencas de la aliaj, tio chi ankaù estus vera. Char kvankam ili estas samaj, tamen chiu el ili havas nomon, kvaliton, kaj difinon, per kiu ghi diferencas de la aliaj. Laù tiu sama metodo kaj klarigo komprenu la statojn de aparteco, diferenco kaj unueco karakterizaj de la sanktaj Malkashantoj, por ke vi komprenu la interpreton de la vortoj de la kreinto de chiuj nomoj kaj atribuoj koncerne la apartecon kaj unuecon, kaj por ke vi trovu la respondon al via demando kial tiu eterna Belo, je diversaj tempoj, nomis Sin per malsamaj nomoj kaj titoloj. - Kitáb-i-Íqán, pp. 21-22.

'Abdu'l-Bahá diras :

Sciu ke la duafoja veno de Kristo ne signifas tion kion oni kredas, sed ghi signifas la Promesiton kiu venos post Li. Li venos kun la Regno de Dio kaj Lia Povo kiu ekregis la mondon. Tiu chi regado estas en la mondo de koroj kaj spiritoj, ne en tiu de materio ; char la materia mondo ne estas komparebla kun unu flugileto de musho, en la okuloj de la Eternulo, se vi estus el tiuj kiuj scias ! Vere Kristo venis kun Sia Regno de la komenco kiu ne havas komencon, kaj venos kun Sia Regno ghis la eterneco de eternecoj, char en tiu chi senco "Kristo" estas esprimo de la Dia Realeco, la Esenco mem kaj chiela Estajho, kiu havas nek komencon nek finon. Ghi havas sian aperon, tagighon, manifestadon kaj subighon en chiu ciklo.

La Tempo de la Fino  ñ

Kristo kaj Liaj apostoloj menciis multajn signojn kiuj distingos la tempon de la "Reveno" de la Filo de Homo en la gloro de la Patro. Kristo diris :

Sed kiam vi vidos Jerusalemon chirkaùitan de armeoj, tiam sciu, ke ghia ruinigho alproksimighis. … Char tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumighu chio, kio estas skribita … char estos granda manko sur la tero kaj kolero kontraù tiu chi popolo. Kaj ili falos per tranchrando de glavo, kaj forkaptighos en chiujn naciojn ; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ghis plenumighos la tempoj de la nacianoj. - Luko XXI : 20-24.

Alifoje Li diris :

Gardu vin, ke neniu vin forlogu. Char multaj venos en mia nomo, dirante : Mi estas la Kristo ; kaj ili forlogos multajn. Kaj vi aùdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankvilighu ; char tio devas okazi ; sed ankoraù ne estas la fino. Char levighos nacio kontraù nacion, kaj regno kontraù regnon ; kaj estos malshatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. Sed chi tio estas komenco de suferoj. Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin ; kaj vi estos malamataj de chiuj nacioj pro mia nomo. Tiam multaj ofendighos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian. Kaj multaj falsaj profetoj levighos, kaj forlogos multajn. Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmighos. Sed kiu persistos ghis la fino, tiu estos savita. Kaj chi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al chiuj nacioj ; kaj tiam venos la fino. - Mat. XXIV : 4-14.

En chi tiuj du versaroj Kristo antaùdiris per sendubaj vortoj, nevualitaj aù nekashitaj, la aferojn kiuj devos okazi antaù la alveno de la Filo de Homo. Dum la jarcentoj de post Kristo parolis, chiuj chi signoj plenumighis. En la fina parto de chiu versaro Li mencias okazontajhon kiu signos la tempon de la alveno - unuafoje la fino de la hebrea ekzilado kaj la revivigo de Jerusalem, kaj alifoje la predikado de la Evangelio en la tuta mondo. Estas mirige vidi ke ambaù tiuj signoj laùvorte plenumighas en nia tempo. Se chi tiuj partoj de la profetajho estas tiel veraj kiel la cetero, sekvas ke ni ja vivas nun en "la tempo de la fino" pri kio Kristo parolis.

Mahometo ankaù mencias difinitajn signojn kiuj daùros ghis la Tago de Revivigho. En la Korano ni legas :

Kiam Allah diris : "Ho Jesuo, Mi igos vin morti kaj levos vin al Mi kaj purigos vin je la ruzoj de la miskredantoj kaj metos viajn dischiplojn (t.e. Kristanoj) super la miskredantojn ( Judoj kaj aliaj ) ghis la tago de la revivigho. Tiam estos via reveno al Mi kaj Mi jughos super vi chiuj pri tio, pri kio vi malkonsentos." - Chap. III : 56.

La Judoj diras : "La mano de Allah estas ligita." Iliaj manoj estu ligitaj kaj ili estu malbenitaj pro iliaj diroj. Ne ! Liaj manoj estas ambaù tute malfermitaj. Li disdonas, kiel Li volas ; tio, kio estis sendita al vi de via Sinjoro, vere nur pliigos por multaj el ili la malpiegecon kaj la miskredon. Ni semis inter ili malamikecon kaj malamon ghis la tago de la revivigho. Chiam, kiam ili ekbruligos fajron por la milito, Allah estingos ghin. - Chap. V : 65.

Ankaù kun tiuj, kiuj diras : "Ni estas Kristanoj", Ni faris aliancon, sed ili forgesis el tio, pri kio ili estis admonitaj. Pro tio Ni estigis malamikecon kaj malamon inter ili ghis la tago de la revivigho. Baldaù Allah sciigos al ili, kion ili faris. - Chap. V : 15.

Tiuj chi vortoj ankaù estis laùlitere plenumitaj per la subigo de judoj flanke de la kristanaj ( kaj islamaj ) popoloj, kaj per sektighoj kaj malpacoj kiuj ekde la tempo kiam Mahometo tion diris dum chiuj jarcentoj dividadis interne kaj judojn kaj kristanojn. Nur en la komenco de la bahaa epoko ( la Tago de Revivigho ) ekaperis la signoj anoncantaj finon de tiu chi stato.

Signoj sur la Chielo kaj Tero  ñ

En la hebreaj, kristanaj, mahometanaj kaj multaj aliaj Skriboj, ekzistas rimarkinda simileco en priskribo de la signoj kiuj akompanos la alvenon de la Promesito.

En la Libro de Joel ni legas :

Kaj mi donos miraklajn signojn en la chielo kaj sur la tero ; sangon, fajron kaj kolonojn de fumo. La suno farighos malluma, kaj la luno farighos sanga, antaù ol alvenos la granda kaj timinda tago de la Eternulo. ... Char jen en tiuj tagoj kaj en tiu tempo, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Judujo kaj de Jerusalem, Mi kolektos chiujn naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jehoshafat ( Jehova jugas ) ; kaj tie Mi faros super ili jughon. ... Amasoj post amasoj kolektighas en la valo de la jugho, char alproksimighas la tago de la Eternulo en la valo de la jugho. La suno kaj la luno senlumighos, kaj la steloj perdos sian brilon. Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj aùdigos Sian vochon el Jerusalem; ektremos la chielo kaj la tero ; sed la Eternulo estos rifughejo por Sia popolo. - Joel II : 30- 31 ; III : 1-2, 14-16.

Kristo diras :

Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumighos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la chielo, kaj la potencoj de la chielo shancelighos ; kaj tiam aperos sur la chielo la signo de la Filo de Homo, kaj tiam ploros chiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de Homo, venantan en la nuboj de la chielo kun potenco kaj granda gloro. - Mat. XXIV : 29-30.

En la Korano ni legas :

Kiam la suno estos envolvita per mallumo,
kaj kiam la steloj malhelighos,
kaj kiam la montoj estos forpelitaj …
Kiam la libroj de la homaj agoj estos malvolvitaj,
kiam la chielo malfermighos,
kiam la fajro de l'Infero estos incitita. - Chap. LXXXI

En la Libro Íqán Bahá'u'lláh klarigas ke tiuj chi profetajhoj pri la suno, luno kaj steloj, pri la chielo kaj tero, estas simbolaj kaj oni ne devas kompreni ilin en la nure litera senco. La Profetoj interesis Sin antaù chio pri spiritaj, ne pri materiaj, aferoj : pri spirita, ne pri fizika lumo. Kiam Ili parolas pri la suno, temante pri la Tago de Jugho, Ili pensas pri la Suno de Justeco. La suno estas la plej granda fonto de lumo, tiel Moseo estis suno por hebreoj, Kristo por kristanoj, kaj Mahometo por islamanoj. Kiam la Profetoj parolas pri senbriligho de la suno, tio signifas ke la puraj instruoj de tiuj spiritaj sunoj estos mallumigitaj per misprezentado, miskompreno kaj antaùjugho, tiel ke la homoj trovas sin en spirita mallumo. La luno kaj la steloj, la malpli fortaj lumfontoj, estas religiaj gvidistoj kaj instruistoj, kiuj devus direkti kaj inspiri homojn. Kiam estas dirite ke la luno ne donos plu la lumon aù farighos sango, kaj ke la steloj falos el la chielo, la senco de tio chi estas ke ekleziaj gvidantoj malaltighos, profundighos en batalojn kaj malpacojn, kaj ke pastroj farighos mondumaj, absorbitaj per teraj aferoj anstataù per la chielaj.

La signifon de tiuj chi profetajhoj ne elcherpas, tamen, unu klarigo, kaj ekzistas aliaj interpretmanieroj de tiuj simboloj. Bahá'u'lláh diras ke en alia senco la vortoj "suno", "luno", kaj "steloj" rilatas al la ordonoj kaj instruoj donitaj de chiu religio. Char en chiu sekvanta revelacio la ceremonioj, formoj, kutimoj kaj ordonoj de la antaùa revelacio estas shanghitaj konforme al bezonoj de la tempo, tiel, en tiu chi senco la suno kaj la luno estas shanghitaj kaj la steloj disjhetitaj.

En multaj rilatoj laùlitera plenumigho de tiuj profetajhoj en la ekstera senco estus absurda aù neebla ; ekzemple, sango-farigho de la luno aù terenfalo de la steloj. La plej malgranda el la videblaj steloj estas milfoje pli granda ol la tero, kaj se unu el ili falus sur la teron restus nenia tero kien la aliaj povus fali ! En aliaj rilatoj, tamen, estas materiala kiel ankaù spirita plenumigho. Ekzemple, la Sankta Lando fakte farighis dezerta kaj forlasita dum multaj jarcentoj, kiel estis antaùdirite de la profetoj, sed en la Tago de Revivigho, ghi jam komencas "ghoji kaj flori kiel rozo", kiel Jesaja antaùdiris. Oni fondas tie prosperajn koloniojn, oni akvumas kaj kulturas la teron, kaj vinberejoj, olivarbaroj kaj ghardenoj prosperas tie kie antaù duono da jarcento estis nur sablaj areoj. Sendube kiam homoj aliforghos glavojn en plugilojn kaj lancojn en hoktranchilojn, tiam sovaghejoj kaj dezertoj en chiuj partoj de la mondo estos regajnitaj ; la brulventoj kaj sabloventegoj kiuj blovas el tiuj dezertoj, kaj preskaù tute neebligas vivon en iliaj chirkaùajhoj, estos aferoj de pasinteco ; la klimato de la tuta tero estos pli milda kaj pli egala ; urboj ne plu malpurigos la aeron per fumo kaj haladzoj, kaj ech en la ekstera, materia senco ni havos "novan chielon kaj novan teron."

La Maniero de la Alveno  ñ

Koncerne la manieron de Sia alveno che la fino de la mondagho, Kristo diris :

Kaj oni vidos la Filon de Homo, venantan en la nuboj de la chielo kun potenco kaj granda gloro. Kaj li elsendos siajn anghelojn kun granda sono de trumpeto … tiam li sidos sur la trono de sia gloro ; kaj antaù li kolektighos chiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel pashtisto apartigas la shafojn for de la kaproj. - Mat. XXIV : 30-31 ; XXXV : 31-32.

Pri tiuj chi kaj similaj versoj Bahá'u'lláh skribas en la Libro Íqán :

La vorto "chielo" celas esprimi nenion alian ol la spiritfervoron kaj ekstazon, char ghi estas la fonto de la revelacio de tiuj Matenlumoj de Sankteco kaj Tagighlokoj de antaùtempa gloro. Kvankam chi tiuj Pratempaj Estajhoj naskighis el la uteroj de la patrinoj, tamen en realeco ili malsuprenvenis el la chielo de la volo de Dio. Kvankam ili loghas sur la tero, tamen ilia vera loghejo estas la lokoj de gloro en la supraj regnoj. Pasante ech sur la tero, ili svebas en la chielo de la dia cheesto. Sen piedoj ili pashas laù la vojo de la spirito, kaj sen flugiloj ili suprenflugas al la ekzalteco de dia unueco. Kun chiu spireto ili trairas la vastegecon de spaco, kaj chiumomente transiras la regnojn videblan kaj nevideblan. …

… La "nuboj" signifas tion kio kontraùas al la egoismo kaj deziro de homoj, kiel estas dirite en la verso :  "Chu vi volas esti ribelemaj, chiufoje kiam venas al vi senditoj ? Chu vi volas rifuzi iujn el ili kaj mortigi aliajn ?" (Korano 2:88). Tiuj chi "nuboj" signifas, unusence, la forigon de leghoj kaj nuligon de antaùaj Disistemoj, la neniighon de ritoj kaj nunaj kutimoj inter homoj, la ekzaltecon de la analfabetaj fideluloj super la kleraj kontraùuloj de la Kredo. Alisence, ili signifas la aperon de tiu eterna Beleco en la figuro de mortema homo, kun tiaj limigoj kiel manghado kaj trinkado, malricheco kaj richeco, gloro kaj humiligho, dormado kaj vekigho, kaj similaj aferoj kiuj kaùzas dubon de homoj, kaj igas ilin sin forturni. Chiuj tiaj vualoj estas simbole "nuboj."

Ili estas la "nuboj" kiuj disfendas la chielon de scio kaj kompreno de chiuj kiuj loghas sur la tero. Kiel Li revelaciis : "En la tago, en kiu la chielo fendighos kun la nuboj."  ( Korano 25:26 ). Kiel la nuboj malebligas al homaj okuloj rigardi la sunon, same chi tiuj aferoj malebligas al la homaj animoj rekoni la lumon de la Dia Lumiganto. Al tio atestas tio kion eldiris la nekredantoj kiel revelaciite en la sankta Libro : "Ili diras : 'Kio estas pri tiu sendito, kiu manghas manghajhojn kaj iras sur la stratoj ? Kial ne estis sendita al li anghelo, por ke li estu apud li kiel admonanto ?' " ( Korano 25:8 ). Aliaj Profetoj estis ankaù subigitaj al malricheco kaj malbonsorto, kaj ankaù al malsato, kaj hazardaj okazoj. Char tiuj chi sanktaj Personoj estis subigitaj al tiaj bezonoj kaj mankoj, la homoj, sekve, estis perditaj en la dezertoj de duboj kaj suspektoj, kaj suferis per iluzioj kaj perplekseco. Kiel, ili demandis, oni povas esti sendita de Dio, pretendi regadon super chiuj el la popoloj kaj parencaro de la mondo, atribui al si la celon de la tuta kreitajharo, - kiel Li diris : "Se ne pro Vi, Mi ne estus kreinta la chielon kaj la teron" - kaj tamen esti afliktata per tiaj bagatelajhoj ? Sendube vi scias kiel chiu Profeto de Dio kaj Liaj kunuloj suferis malbonsorton kiel malricheco, malsano, malrespekto. Certe vi aùdis kiel la kapoj de iliaj sekvantoj estis donace sendataj en la urbojn, kiel oni malhelpis al ili en tio kio estis al ili ordonita, kaj kiel chiu el ili farighis viktimo de malamikoj de Lia Kredo, kaj devis suferi kion ajn ili dekretis. ... La Chiel-Glora dekretis chiujn tiujn kondichojn, kiuj estas kontraùaj al la deziroj de malvirtuloj, por esti la provshtono kaj standardo per kiuj Li provas Siajn servantojn, kaj distingas justulon de maljustulo, kredanton de malkredulo.

Koncerne Lian diron : "Kaj Li sendos Siajn anghelojn ..." tiuj "angheloj" estas personoj, kiuj per spirita potenco, konsumis interne de si homajn kvalitojn per la fajro de Dia Amo, kaj karakterizas sin per atribuoj de Superuloj kaj Keruboj. …

Char la popolo de Jesuo ne komprenis tiun chi signifon, kaj la signoj ne plenumighis kiel ghiaj pastroj tion atendis, ili ne kredis je la Manifestoj de Sankteco de post la tago de Jesuo ghis la nuna tempo ; tial ili estis senigitaj de la sanktaj favoroj kaj de la mirindajhoj de Liaj diaj vortoj. Tiel estas la kondichoj de la servantoj en tiu chi Tago de Revivigho ! Ili ech ne perceptis ke se en chiu epoko la signoj de Manifestado de Dio aperus en la videbla mondo laù la teksto de konstatitaj tradicioj, neniu kuraghus nei aù kontraùi ilin, nek povus esti distingita piulo de malpiulo, kaj pekulo de justulo. Jughu honeste : Se tiuj aferoj priskribitaj en la Evangelio estus laùlitere plenumitaj ; se angheloj malsuprenvenus kun Jesuo, la Filo de Maria, el la videbla chielo en nubo ; kiu kuraghus nei, kiu povus malakcepti la veron, kaj farigi malestima ? Ja certe, tia ekscito ekregus la popolojn de la mondo ke ili ne kapablus diri ech unu vorton, des malpli nei aù malakcepti. - Kitáb-i-Íqán, pp. 67, 71, 73, 76, 78-79, 80-81.

Laù la supre citita klarigo la alveno de la Filo de Homo, en modesta homa formo, naskita de virino, malricha, needukita, persekutata kaj konsiderata nenio de potenculoj de la tero - tiu chi maniero de la alveno estas ghuste la provshtono per kiu Li jughas la homojn kaj apartigas ilin unu de aliaj, kiel pashtisto apartigas siajn shafojn de kaproj. Tiuj kies spiritaj okuloj estas malfermitaj povas vidi tra tiuj nuboj kaj ghoji en "potenco kaj granda gloro" - ja la gloro de Dio kiun Li estas malkashonta ; la aliaj, kies okuloj estas ankoraù vualitaj per antaùjugho kaj eraro, povas vidi nenion krom nigraj nuboj kaj daùros palpi en mallumo, senigitaj de la benita sunbrilo.

Jen Mi sendas Mian anghelon, kaj li preparos antaù Mi la vojon ; kaj subite venos en sian templon la Sinjoro, kiun vi serchas ; kaj la anghelo de la interligo, kiun vi deziras. ... Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno ? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos ? Char Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj. … Char jen venos tago, ardanta kiel forno ; tiam chiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo. ... Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, levighos suno de justeco, kaj sanigo estos en ghiaj radioj. - Mal. III : 1-2 ; IV : 1-2.

RIMARKO : Plenumado de profetajhoj estas tiel ampleksa afero ke estus necesa multaj volumoj por tion ghuste klarigi. Chio kion oni povas fari en la limoj de unu chapitro estas montri la chefajn konturojn de la bahaa interpretado. La detalaj Apokalipsoj malkashitaj de Daniel kaj S-ta Johano restis netushitaj. Legantoj trovos priparolon de iuj el la chapitroj en Some Answered Questions ( Demandoj kaj Respondoj ). Oni povas ankaù trovi plurajn klarigojn en la Libro Íqán, de Bahá'u'lláh, Bahá’í Proofs ( Bahaaj Pruvoj ), de Mírzá Abu'l-Fadl, kaj en multaj Tabuletoj de Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá.

1 ) La Dua Mondmilito plie pruvis la plenumon de tiu chi profetajho, kiu finighis per uzo de la atoma bombo.  ñ
2 ) Koncernas la anglan tekston (rim. de trad.).  ñ

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >