antaùa chapitro < chefpagho > posta chapitro

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9

CHAPITRO XII : RELIGIO KAJ SCIENCO

Eraro kiel Kaùzo de Konflikto.
Persekutado de Profetoj.
Komenco de Interpacigho.
Serchado por la Vero.
Vera Agnostikismo.
Kono pri Dio.
La Diaj Malkashantoj.
Kreado.
Deveno de Homo.
Korpo kaj Animo.
Unueco de la Homaro.
La Epoko de Unueco.


‘Alí, la bofilo de Mahometo, diris : "Tio kio harmonias kun scienco harmonias ankaù kun religio." Kion homa intelekto ne povas kompreni, tion religio ne akceptu. Religio kaj scienco pasas man-en-mane, kaj tia religio, kia kontraùas al scienco ne estas vera. - 'Abdu'l-Bahá, Wisdom of 'Abdu'l-Bahá (Sagheco de 'Abdu'l-Bahá).

Eraro kiel Kaùzo de Konflikto  ñ

Unu el la fundamenta instruo de Bahá'u'lláh estas ke vera scienco kaj vera religio chiam devas esti harmonia. Vero estas nur unu, kaj kiam ajn okazas konflikto, ghia kaùzo estas ne la vero, sed malvero. Inter la tielnomata religio kaj tielnomata scienco en chiuj epokoj okazis akraj konfliktoj, sed rerigardante tiujn chi konfliktojn en la lumo de pli pura vero ni povas atribui ilin chefe al nescio, antaùjugho, vanteco, avido, bigoteco, netoleremo, obstino aù io simila - io egale fremda al la vera spirito de la scienco kaj de la religio, char la spirito de ambaù estas nur unu. Huxley diras : "Granda elfaroj de filozofoj ne tiom estas fruktoj de ilia intelektoj kiom de la direkto de tiu intelekto per altgrada religia mensostato. La vero cedis ne tiom al ilia logika penetremo kiom al ilia pacienco, amo, korpureco kaj rnemforgeso." Boole, la matematikisto, certigas ke "geometria indukcio esence estas maniero de pregho - alvoko de limita menso al la Senlima por lumo en la limhavaj aferoj". La granda profetoj de religio kaj de scienco neniam akuzis unu la alian. Ne ili, la granda mondinstruistoj, sed iliaj neindaj sekvantoj - la adorantoj de la litero sed ne de la spirito de iliaj instruoj - estis chiam persekutantoj de novaj profetoj kaj plej akraj malamikoj de progreso. Ili studis la lumon de la speciala revelacio kiun ili akceptis kiel sanktan, kaj kun plej granda zorgemo kaj precizeco difinis ghiajn ecojn kaj kvalitojn, laù la kapablo de sia limigita vidpovo. Tio chi estas por ili la sola vera lumo. Se Dio en Sia senlima malavareco aperigas pli plenan lumon el alia regiono, kaj la torcho de inspiro brilas en la mano de nova torchportanto pli hele ol antaùe, anstataù ghoje akcepti la novan lumon kaj kun ripetita dankemo adori la Patron de chiuj lumoj ili koleras kaj maltrankvilas. Tiu chi nova lumo ne konformas al ilia difino. Ghi ne havas ortodoksan econ, kaj ne brilas el ortodoksa loko, tial oni devas estingi ghin je chia kosto por ke ghi ne devojigu la homojn en vojon de herezo ! Multaj malamikoj de la Profetoj apartenas al tiu chi tipo - ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj, kaj kontraùas la novan kaj pli puran veron por defendi supozitan bonon de tio kion ili kredas esti vero. Aliaj apartenas al pli malaltaj kategorioj ; pro egoistaj konsideroj ili batalas kontraù la vero aù baras la vojon de progreso per spirita senviveco kaj inerteco.

Persekutado de Profetoj  ñ

La grandaj religiaj Profetoj chiam estis malrespektataj kaj malakceptataj, en la tempo de Sia veno. Batoj de malamikoj faladis sur Iliajn dorsojn kaj sur la dorsojn de Iliaj fruaj sekvantoj kaj Ili oferis Siajn posedajhojn kaj vivojn laù la vojo de Dio. Ech en nia tempo tio chi okazis. De la jaro 1844 multaj miloj da babanoj kaj bahaanoj en Persujo estis kruele mortigitaj pro sia kredo, kaj multaj aliaj suferis malliberigon, ekzilon, malrichecon kaj malnobligon. La plej nova el la grandaj religioj estis "baptita per sango" pli abunde ol la antaùaj, kaj martirado de la kredantoj daùras ghis la nuna tempo. Tian saman sorton havis la profetoj de scienco. Giordano Bruno estis bruligita kiel herezulo en la jaro 1600 pro tio, ke li interalie instruis, ke la tero sinmovas chirkaù la suno. Kelkan tempon poste la maljuna filozofo Galilejo devis sur la genuoj forjhuri tiun saman doktrinon por eviti similan sorton. Je pli malfrua tempo, oni furioze atakadis Darvinon kaj la pionirojn de la moderna geologio char ili kuraghis kontraùi la instruon de la Sankta Skribo ke la mondo estis farita en ses tagoj kaj antaù malpli ol ses mil jaroj ! Kontraùstaro al nova scienca vero devenas, tamen, ne nur flanke de la Eklezio. Sciencaj ortodoksuloj estis chiam tiel same malamikaj al progreso kiel religiaj ortodoksuloj. Samtempaj tielnomataj scienculoj ridis kaj mokis Kolumbon, argumentante je sia propra kontenteco ke se ech la shipoj ja sukcesus malsupreniri ghis la Antipodoj sur la kontraùan flankon de la globo, estus por ili neeble reveni supren ! Galvani, la pioniro de la elektra scienco, estis mokata de siaj kleraj kolegoj, kiuj nomis lin "dancmajstro de ranoj". Harvey, kiu malkovris la cirkuladon de sango, suferis pro tiu chi herezo ridon kaj persekutadon de siaj samprofesiuloj kaj estis eksigita de sia katedro. Kiam Stephenson elpensis sian lokomotivon, tiutempaj eùropaj matematikistoj, anstataù malfermi la okulojn kaj studi la faktojn, argumentis je sia propra kontenteco ke mashino sur glataj reloj neniam povos tiri sharghojn, char la radoj nur rondglitos sur la loko kaj la vagonaro ne povus ekmovighi. Oni povas citi senfinajn similajn ekzemplojn, tiel el la malnova kiel el la nova histono, kaj ech el la nuntempo. D-ro Zamenhof, la elpensinto de Esperanto, devis batali por sia mirinda lingvo internacia kontraù tiuj samaj mokado, malestimo kaj malsaga kontraùsento kiuj trafis al Kolumbo, Galvani, kaj Stephenson. Ech Esperanto, donita al la mondo antaù tiel mallonga tempo en la jaro 1887, havas siajn martirojn.

Komenco de Interpacigho  ñ

En la daùro de proksimume la lasta duonjarcento, tamen, la spirito de la tempo sanghis, Nova Lumo de Vero ekbrilis kaj shajnigis jam la disputadojn de la lasta jarcento strange nemodernaj. Kie nun estas la fanfaronaj materialistoj kaj la dogmanaj ateistoj kiuj, nur antaù nelonga tempo, minacis elpeli religion el la mondo ? Kaj kie estas la predikistoj kiuj kun tia certeco elsendis tiujn kiuj ne akceptis iliajn dogmojn en la flamojn de infero kaj en la torturojn de kondamnitoj ? Oni povas aùdi ankoraù ehhon de ilia bruado, sed ilia tago rapide proksimighas al la fino kaj iliaj doktrinoj senkreditighas. Ni povas nun vidi ke la doktrinoj kiuj polemikis plej amare apartenis nek al la vera scienco nek al la vera religio. Kiu scienculo povus ankoraù aserti en la lumo de la modernaj psikaj esploroj ke "cerbo sekrecias penson kiel hepato sekrecias galon ?" Aù ke kadukigho de korpo nepre devas okazigi kadukighon de la animo ? Ni vidas nun ke por ke penso estu vere libera ghi devas flugi en la regionojn de psikaj kaj spiritaj fenomenoj kaj ne esti alligita nur al materiaj aferoj. Ni konscias nun ke tio kion ni scias pri la naturo estas kvazaù guto en oceano kompare kun tio kio restas ankoraù por esti eltrovita. Pro tio ni facile konsentas eblecon de mirakloj, tamen ne kiel rompon de la naturleghoj, sed kiel aperigon de funkciado de subtilaj fortoj kiuj estas ai ni ankoraù nekonataj, kiel elektro kaj X-radioj estis al niaj antaùuloj. Aliflanke, kiu el niaj chefaj religiaj Instruistoj deklaras ankoraù ke por esti savita estas necese kredi ke la mondo estis kreita en ses tagoj, aù ke la priskribo de la plagoj kontraù la egiptoj laù la Libro Eliro estas laù litere vera, aù ke la suno senmovighis sur la chielo ( t.e., ke la tero chesis turnighi ) por lasi Josuon postkuri la malamikon, aù ke se iu homo ne akceptas la kredon de Sankta Atanasio, "li sendube pereos por eterne ?" Oni povas ankoraù formale ripeti tiajn kredojn, sed kiu akceptas ilin senkondiche en la litera senco ? Ilia influo je homaj koroj kaj mensoj forpasis aù rapide forpasas. La religia mondo shuldas dankon al la scienculoj kiuj helpis disshiri en chifonojn tiajn eluzitajn kredojn kaj dogmojn kaj lasis la veron libera por pashi antaùen. Sed la mondo de scienculoj shuldas ankoraù pli grandan dankon al la veraj sanktuloj kaj mistikuloj kiuj, dum bonaj chu malbonaj cirkonstancoj, restis fidelaj al la vivantaj veroj de la spirita sperto kaj montris al la nekredema mondo ke vivo estas io pli ol karno kaj la mondo nevidebla pli granda ol la videbla. Tiuj chi scienculoj kaj sanktuloj estas kvazaù montpintoj kiuj ricevis la unuajn radiojn de la levighanta suno kaj rebriligis ilin al la malpli supra mondo ; sed nun la suno estas levighinta kaj ghiaj radioj lumigas la mondon. En la instruoj de Bahá'u'lláh ni havas grandiozan revelacion de vero kiu kontentigas kaj korojn kaj mensojn, kaj en kiu la religio kaj la scienco estas en unueco.

Serchado Por la Vero  ñ

Kompleta harmonio kun la scienco estas videbla en la bahaaj instruoj koncerne la manierojn laù kiuj ni devas serchi la veron. Serchanto devas liberigi sin de chiaj antaùjughoj por ke li povu sen malhelpoj serchi la veron.

'Abdu'l-Bahá diras :

Por serchi la veron ni devas forlasi niajn antaùjughojn, niajn proprajn malvastajn ideojn ; la chefa afero estas akceptema kaj malferma menso. Se nia kaliko estas plena de memo, ne estas en ghi loko por la akvo de vivo. La fakto ke ni imagas nin pravaj kaj chiujn aliajn malpravaj estas la plej granda barilo sur la vojo al unueco, kaj unueco estas esenca, se ni deziras atingi la Veron, char la Vero mem estas unueco.

Neniu vero povas kontraùi alian veron. Lumo estas bona el kia ajn lampo ghi brilas ! Rozo estas bela en kia ajn ghardeno ghi floras ! Stelo havas tiun saman brilon chu ghi brilas de la Oriento chu de la Okcidento ! Estu liberaj de antaùjughoj, kaj tiel vi amos la sunon de Vero en kiu ajn punkto de la horizonto ghi levighus. Vi komprenos ke se la Dia Lumo de Vero brilis en Jesuo Kristo, ghi brilis ankaù en Moseo kaj en Budho. Jen la signifo de la serchado por vero.

Tio ankaù signifas ke ni devas esti pretaj forjheti chion kion ni lernis antaùe, chion kio povus malhelpi niajn pashojn sur la vojo al la Vero ; ni ne devas heziti, se estas necese, rekomenci nian tutan edukon. Ni ne devas permesi ke amo al iu religio aù al iu persono tiel blindigu niajn okulojn ke ni estus katenitaj per superstichoj. Kiam ni estos liberaj de chiuj tiuj ligoj, serchantaj per liberigitaj mensoj, tiam ni kapablos atingi la celon.

Vera Agnostikismo  ñ

La bahaa instruo konsentas kun la scienco kaj filozofio en sia deklaro ke la esenca naturo de Dio estas entute ekster homa kompreneblo. Tiel same emfaze kiel Huxley kaj Spencer instruas ke la Granda Unua Kaùzo estas neekkonebla, Bahá'u'lláh instruas ke "Dio chion komprenas ; Li Mem ne povas esti komprenebla". Al la scio pri la Dia esenco "la vojo estas barita kaj la irejo estas netrapasebla", char kiamaniere limita povas kompreni la Senliman ; kiamaniere guto povas enteni oceanon aù polvero flirtanta en sunradio universon ? Tamen la tuta universo estas elokventa atesto pri Dio. En chiu akvoguto estas kashitaj oceanoj de sencenhavo, chiu polvero entenas tutan universon da signifoj, etendante multe preter la kono de la plej kleraj scienculoj. Kemiistoj kaj fizikistoj esplorante la naturon de materio pasis de masoj al molekuloj, de molekuloj al atomoj, de atomoj al elektronoj kaj etero, sed chiupashe malfacileco de la esploroj pligrandighas ghis fine ech la plej profunda intelekto ne povas penetri pluen, kaj povas nur en silenta timo klini sin antaù la nekonata Senlimeco Kiu restas chiam chirkaùvualita per neesplorebla mistero.

Floro en fendita muro,
Mi shiras vin el la fendo,
Tenas vin, tutan kun la radikoj, en mano,
Floreto -  sed se mi komprenus
Kio vi estas, viaj radikoj kaj chio, kaj chio en chio,
Mi scius kio estas homo kaj Dio.
                                                                        -Tennyson

Se floro en fendita muro, se ech unu atomo de materio prezentas misterojn kiujn plej profunda intelekto ne povas solvi, kiel do estus eble por homo kompreni la universon ? Kiel li kuraghus pretendi difini aù priskribi la Senfinan Kaùzon de chio ? Tiel do chiujn teologiajn konjektadojn pri la naturo de la esenco de Dio oni devas forjheti kiel sensencajn kaj senenhavajn.

Kono pri Dio  ñ

Sed kvankam la esenco ne estas konebla, elmontroj de ghia malavereco estas chie videblaj. Kvankam la unua kaùzo ne povas esti imagita, ghiaj rezultoj frapas chiujn niajn perceptopovojn. Same kiel kono pri bildoj de pentristo donas al kompetentulo veran konon pri la artisto, ankaù kono pri la universo en chiuj ghiaj rilatoj - kono de la naturo aù de la homa naturo, de aferoj videblaj kaj nevideblaj - estas kono de la verko de Dio, kaj donas al serchantoj de la Dia Vero efektivan konon de Lia Gloro. "La chielo rakontas la gloron de Dio, kaj la farojn de Liaj manoj raportas la chiela firmajho. Tago al tago transdonas diron, kaj nokto al nokto faras sciigon." - Psalmaro XIX, 1-2.

La Diaj Malkashantoj  ñ

Chio elmontras la malaverecon de Dio kun pli aù malpli granda klareco, kiel chiuj materialaj objektoj elmetitaj al la suno reflektas ghian lumon en pli aù malpli forta grado. Amaso da fulgo reflektas malmulte, shtono reflektas pli multe, peco de kreto ankoraù pli multe, sed en neniu el tiuj chi reflektoj ni povas trovi la formon kaj koloron de la glora astro. Perfekta spegulo, tamen, reflektas precize la formon kaj koloron de la suno, tiel ke rigardante la spegulon ni kvazaù rigardas la sunon mem. En similaj manieroj chiuj aferoj rakontas al ni pri Dio. Shtono povas diri al ni iomete pri la Diaj atribuoj, floro povas diri pli multe, besto kun siaj mirindaj sentoj, instinktoj kaj movkapablo, ankoraù pli multe. En la plej malfortaj el niaj kunfratoj ni povas malkovri mirindajn ecojn kiuj rakontas pri la mirinda Kreinto. En poeto, sanktulo, geniulo, ni trovas ankoraù pli altan atenton, sed la grandaj profetoj kaj religifondintoj estas la perfektaj speguloj pere de kiuj la amo kaj sagho de Dio estas reflektitaj al la cetero de la homaro. La speguloj de aliaj homoj estas malklarigitaj per makuloj kaj polvo de egoismo kaj antaùjughoj, sed tiuj chi estas puraj kaj senmakulaj - entute sindonintaj al la Volo de Dio. Tiel Ili farighas la plej grandaj edukistoj de la homa gento. La Diaj instruoj kaj la Povo de la Sankta Spirito radiantaj pere de ili estis kaj estas kaùzo de progreso de la homaro, char Dio helpas homojn per aliaj homoj. Chiu homo kiu trovas sin pli alte en la vojo supren estas helprimedo por tiuj, kiuj estas pli malalte, kaj tiuj kiuj estas plej alte estas helpantoj de la tuta homaro. Estas kvazaù chiuj homoj estus kunligitaj per elastaj shnuroj. Se iu homo sin levas iomete super la ghenerala nivelo de siaj kunuloj, la shnuro pli strechighas. Liaj antaùaj kamaradoj penas retiri lin, sed kun egala forto li tiras ilin supren. Ju pli alten li pasas, des pli li sentas la pezon de la tuta mondo kiu tiras lin returnen, kaj des pli li dependas de dia subteno, kiu atingas lin pere de tiuj kelkaj kiuj estas ankoraù pli alte super li. La plej altaj el chiuj estas la grandaj Profetoj kaj Savantoj, la Diaj "Malkashantoj" - tiuj homoj perfektaj, Kiuj estis, chiu en Sia tago, sen egalulo aù kamarado, kaj portis la sharghon de la tuta mondo, estante subtenataj sole de Dio. "La shargho de niaj pekoj estis sur Li" - tio chi estis vera koncerne chiun el Ili. Chiu estis la "Vojo, la Vero kaj la Vivo" por Siaj sekvantoj. Chiu estis fluejo de la Dia malavareco fluanta al chiu koro kiu volas ghin ricevi. Chiu havis Sian rolon en la granda dia piano pri altigo de la homaro.

Kreado ñ

Bahá'u'lláh instruas ke la universo estas sen komenco rilate al tempo. Ghi estas konstanta emanajho el la Granda Unua Kaùzo. La Kreinto chiam kreadis kaj chiam kreados. Mondoj kaj sistemoj povas aperi kaj malaperi, sed la universo chiam ekzistas. Chiuj objektoj kiuj travivas kombinighon, devas en sia tempo farighi malkombinigho, sed la elementoj restas. Kreo de mondo, de lekanteto aù de homa korpo ne estas "elfari ion el nenio" ; sed ghi estas kunigo de elementoj kiuj antaùe estis disigitaj, farante videbla ion kio antaùe estis kashita. Iom post iom la elementoj ree disighos, la formo malaperos, sed efektive nenio estos perdita aù neniigita ; chiam novaj kombinajhoj kaj formoj aperados el la ruinoj de la malnovaj. Bahá'u'lláh konfirmas la opinion de scienculoj kiuj pretendas, ne ses milojn, sed milionojn kaj bilionojn da jaroj por la historio de la terkreo. La evolucia teorio ne neas la krean potencon. Ghi nur penas priskribi la rnetodojn de ghia manifestado ; kaj la mirinda historio de la materiala universo kiun astronomo, geologo, fizikisto kaj biologiisto grade malkovras antaù niaj okuloj estas, se oni ghin ghuste konsideras, multe pli kapabla elvoki plej profundajn respekton kaj adoron ol la kruda kaj neinteresa rakonto pri la kreo donita en la Hebrea Sankta Skribo. Tamen, la merito de la malnova rakonto en la Libro Genezo estis ke per kelkaj kuraghaj simbolaj strekoj ghi montris la esencan spiritan signifon de la historio, kiel majstra pentristo, per kelkaj movoj de peniko, esprimas ideojn kiujn tute malsukcesus alia pentristo plej penige atentiganta detalojn. Se la materiaj detaloj blindigas nin al la spirita signifo, estus por ni pli bone ne havi ilin ; sed se ni unu fojon bone ekkomprenis la esencan signifon de la tuta skemo, tiam kono de la detaloj mirinde richigos kaj briligos nian koncepton kaj faros ghin grandioza bildo anstataù nura skizo.

‘Abdu'l-Bahá diras :

Sciu ke unu el la plej profundaj spiritaj veroj estas ke la mondo de ekzisto, t.e. tiu chi senlima universo, havas nenian komencon. ...

… Sciu, ke … neeblas kreanto sen kreitajho, ke oni ne povas pripensi provizanton sen provizatoj char chiuj diaj nomoj kaj atribuoj postulas la ekzistadon de estajhoj. Se ni povas imagi tempon en kiu ekzistis neniaj estajhoj, tiu imagajho estus neado de la Dieco de Dio. Plie, absoluta neekzisto ne povus farighi ekzisto. Se la estajhoj estus absolute neekzistintaj, la ekzisto ne povus ekesti. Tial, char la esenco de Unueco, tio estas la ekzisto de Dio, estas chiama kaj eterna - kaj havas nek komencon nek finon estas certe, ke tiu chi mondo de la ekzisto. … ankaù havas nek komencon nek finon … povas okazi ke iu parto de la universo, iu el la globoj, ekzemple, ekekzistas, aù estas dispartigita, sed la aliaj senfinaj globoj ankoraù ekzistas. ... Char chiu globo havas komencon, ghi devas nepre havi finon, char chiu kombinajho, kolektiva aù unuopa, devas nepre esti malkombinita. La sola diferenco estas ke kelkaj estas malkombinataj rapide, kaj aliaj malpli rapide, sed estas neeble ke objekto kombinita estu neniam malkombinita.
Some Answered Questions, pp. 209-210 (Demandoj kaj Respondoj).

Deveno de Homo  ñ

Bahá'u'lláh konfirmas ankaù la aserton de biologoj laù kiuj la historio de la korpo de homo atingas en la evoluado de la speco daùron de milionoj da jaroj. La homa korpo, komencighanta per tre simpla, laùvide sensignifa formo, evoluis gradon post grado, en daùro de nekalkuleblaj generacioj, farighante chiam pli kaj pli komplikita, chiam pli kaj pli bone organizita ghis farighis la homo de la hodiaùa tago. Chiu individua homa korpo evoluas per tia serio de stadioj, de eta ronda gelaten-simila formajho al plene evoluita homo. Se tio estas vera koncerne individuojn, kion neniu neas, kial do ni konsiderus ofendon kontraù la homa digno konfesi pri simila evoluado de la speco ? Tio estas tute alia afero ol aserti ke homo devenas de simio. La homa embrio povus simili iatempe fishon kun brankoj kaj vosto, sed ghi ne estas fisho. Ghi estas embrio de homo. Tiel same la homa speco (1) povus en diversaj stadioj de sia longa evoluado simili ekstervice diversajn specojn de pli malaltaj bestoj, tamen ghi dam estis homa speco, posedanta en si la misteran povon evolui en la homon kian ni konas hodiaù, ech plie, la povon evolui, espereble, en ion ankoraù pli altan estontece.

'Abdu'l-Bahá diras :

… estas klare ke nia terglobo ne ekzistis subite en sia nuna formo, sed ... pasadis grade tra diversaj fazoj ghis ghi estis ornamita per chiuj siaj nunaj perfektecoj. …

… la homo, en la komenco de sia ekzisto kaj en la utero de la tero, kiel embrio en la utero de la patrino, grade kreskis kaj evoluis, kaj pasadis de unu formo al alia … ghis li aperis kun tiuj chi beleco kaj perfekteco, kun tiuj chi forto kaj povo. Estas certe ke en la komenco li ne havis tiujn chi carmon, graciecon kaj belan aspekton, kaj ke li nur laùgrade atingis tiun chi nunan modelon, tiun chi formon, tiun chi belecon, kaj tiun chi graciecon. ...

… la ekzisto de la homo sur la tero, de la komenco ghis kiam li atingis tiujn chi staton, formon, kaj kondichon, daùras kompreneble longan tempon. ... Sed de la komenco de sia ekzisto la homo estis aparta speco ... la fakto ke postsignoj de malaperintaj organoj ekzistas ankoraù ( en la homa korpo ), ne estas pruvo de senshangheco kaj neaparteco de la speco. Eventuale ghi pruvas ke la konstruo, kaj formo, kaj organoj de la homo progresis. La homo chiam estis aparta speco, homo, ne besto.
- Some Answered Questions, pp. 211, 212, 213, 214 ( Demandoj kaj Respondoj ).

Pri la rakonto pri Adam kaj Eva Li diras :

Se ni akceptas tiun chi rakonton en ghia evidenta signifo, konforme al la interpretmaniero de popoloj, ghi estas vere eksterordinara. La prudento ne povas ghin akcepti, konfirmi, nek imagi ; char tiaj cirkonstancoj, tiaj detaloj, tiaj paroloj kaj riprochoj montras multan mankon de inteligenteco de normala homo, kiom malpli de la Dia Estajho, de tiu Diajho kiu kreis tiun chi senfinan universon en plej perfekta formo, kaj ghiajn sennombrajn loghantojn kun absolutaj sistemo, forto, kaj perfekteco. ...

Tial la rakonto pri Adam kaj Eva kiuj manghis frukton de la arbo, kaj pri ilia ekzilo el la Paradizo, devas esti akceptita simple kiel simbolo. Ghi enhavas diajn misterojn kaj universalajn signifojn, kaj povas esti klarigita en mirindaj manieroj. - Some Answered Questions, p. 140 ( Demandoj kaj Respondoj ).

Korpo kaj Animo  ñ

La bahaaj instruoj koncerne korpon kaj animon, kaj la vivon post morto, plene harmonias kun la rezultoj de psikaj esploroj. Ili instruas, kiel ni vidis, ke morto estas nur nova naskigho - nur eligho el la malliberejo de la korpo en pli vastan vivon, kaj ke progresado en tiu transa vivo estas senlima.

Oni grade akiris grandan nombron da sciencaj pruvoj kiuj laù opinio de senpartiaj sed severe kritikaj esplorantoj plene sufichas por starigi ekster chia dubo la fakton de la postmorta vivo - de daùra vivo kaj aktiveco de konscia "animo" post la morto de la materia korpo, kiel F. W. Myers diras en Human Personality ( Homa Personeco ), verko kiu resumas multajn studojn de la Societo de Psika Esplorado:

Observado, eksperimentoj, kaj deduktoj, alkondukis multajn esplorantojn, el kiuj mi estas unu, al la kredo je senpera aù telepatia interkomunikighado, ne nur inter mensoj de homoj estantaj ankoraù sur la tero, sed ankaù inter mensoj aù spiritoj estantaj ankoraù sur la tero kaj spiritoj elkorpighintaj. Tia malkovro malfermas ankaù la pordon al revelacio. ...

Ni montris ke meze de multaj trompoj kaj memtrompoj, mistifikoj kaj iluzioj, veraj manifestadoj atingas nin preter la tombo. …

Pere de malkovroj kaj malkashoj estas dume konstatitaj iuj tezoj koncerne tiujn elkorpighintajn spiritojn kiujn ni havis la eblon renkonti. Unue kaj cefe, almenaù mi vidas bazon por kredi ke ilia stato estas stato de senfina evoluado en sagheco kaj amo. Iliaj surteraj amoj persistas, kaj antaù chio, persistas tiuj plej altaj amoj kiuj trovas sian esprimon en adorado kaj preghado. ... Malbono shajnas al ili ne tiom terura kiom sklava afero. Ghi ne estas enkorpigita en iu forta Potenculo ; ghi formas pli ghuste ian izolan frenezon de kiu pli altaj spiritoj penas liberigi la persekutatajn animojn. Oni bezonas tie nenian fajropunon ; puno de homo kaj lia rekompenco estas memkonscio ; memkonscio kaj proksimeco aù aparteco de animoj-kunuloj. Char en tiu mondo amo estas vere mem-konservo ; rilatoj inter Sanktuloj ne nur ornamas sed konstruas la Chiamdaùran Vivon. Kaj el la leghoj de telepatio sekvas ankaù ke tiu rilatado efikas je ni ghuste nun. Ech nun amo de elkorpighintaj animoj donas respondon al niaj alvokoj. Ech nun nia ama memoro - amo mem estas pregho - subtenas kaj fortigas tiujn liberighintajn spiritojn en ilia vojo supren.

La grado de harmonio inter tiu chi opinjo, bazita sur zorgema scienca esplorado, kaj la ideo de la bahaaj instruoj, estas vere rimarkindaj.

Unueco de la Homaro  ñ

"Vi chiuj estas fruktoj de unu arbo, folioj de unu brancho, folioj de unu ghardeno." Tio estas unu el la plej karakterizaj diroj de Bahá'u'lláh, kaj ghin similas alia : "Gloro estas ne al tiu kiu amas sian landon, sed gloro estas al tiu kiu amas la homaron." Unueco - unueco de la homaro, kaj de chiuj kreitajhoj en Dio - tio estas la chefa ideo de Liaj instruoj. Tio chi denove vidigas harmonie inter la vera religio kaj la vera scienco. Kun chiu antaùenpasho de la scienco la unueco de la universo kaj reciproka dependeco de ghiaj partoj farighas pli kaj pli evidenta. La kampo de astronomo estas nedisigeble ligita kun tiu de fizikisto, la kampo de fizikisto kun tiu de kemiisto, la kampo de kemiisto kun tiu de biologo, de biologo kun tiu de psikologo, k.t.p. Chiu nova malkovro en unu esplorkampo jhetas novan lumon sur la aliajn kampojn. Kiel la fizika scienco elmontris ke chiu ero de la materio en la universo altiras kaj influas chiujn aliajn erojn, kiel ajn malgrandajn kaj malproksimajn, tiel same la psika scienco trovas ke chiu animo en la universo efikas kaj influas chiujn aliajn animojn. Princo Kropotkin, en sia libro pri Mutual Aid ( Reciproka Helpo ), klare montras ke ech inter la malsuperaj bestoj, reciproka helpo estas nepre necesa por certigi daùrecon de la vivo, kaj ke koncerne la homojn, progreso de la civilizacio dependas de pluganta anstataùo de reciproka helpo kontraù reciproka malamikeco. "Iu por chiuj kaj chiuj por iu", jen estas la sola principo per kiu socio povas vere prosperi.

La Epoko de Unueco  ñ

Chiuj signoj de la tempo indikas ke ni trovas nin en la matenigho de nova epoko en la historio de la homaro. Ghis non la juna aglo de la homaro alkrochighis al la malnova nesto sur solida roko de egoismo kaj materialismo. La penoj por uzi la flugilojn estis timemaj kaj necertaj. Ghi sopiris senripoze ion ankoraù neatingitan. Pli kaj pli ghi malpaciencis en la limigo de la malnovaj dogmoj kaj ortodoksecoj. Sed nun la epoko de limigo jam finighas, kaj ghi povas ekshvebi per la flugiloj de kredo kaj intelekto en la superajn regionojn de spirita amo kaj vero. Ghi ne estos plu ligita al la tero kiel ghi estis antaù ol la flugiloj fortikighis, sed ghi flugos laùvole en la regionojn de vasta horizonto kaj de glora libereco. Unu afero, tamen, estas necesa, por ke ghia flugo esto certa kaj firma. La flugiloj devas esti ne nur fortaj, sed ili devas funkci en perfekta harmonio kaj kunordo. 'Abdu'l-Bah’a diras : "Ghi ne povas flugi nur per unu flugilo. Se ghi penus flugi nur per la flugilo de religio ghi falus en marchon de superstichoj, kaj se gi penus flugi nur per la flugilo de scienco ghi pereus en malserena dronejo de materialismo."

Perfekta harmonio inter la religio kaj la scienco estas kondicho esenca de la pli alta vivo de la homaro. Kiam tio estas atingita, kaj infanoj estos instruataj ne sole en sciencaj objektoj kaj artoj, sed egale same en amo al la tuta homa gento kaj en radianta akceptemo al la Volo de Dio kiel ghi estas malkashita en la evolua progreso kaj en la instruoj de la Profetoj, tiam kaj nur tiam, venos la Regno de Dio kaj Lia Volo plenumighu kiel en la Chielo tiel ankaù sur la tero ; tiam kaj nur tiam la Plej Sankta Paco elvershos siajn benojn tra la mondo.

"Kiam religio", diras 'Abdu'l-Bahá, "senigita de siaj superstichoj, tradicioj kaj sensencaj dogmoj, konformighos kun scienco, tiam en la mondo ekzistos granda, unuiganta kaj puriganta forto, kiu forvishos chiujn militojn, malpacojn, malkonsentojn kaj konfliktojn, kaj tiam la homaro estos unuigita en la potenco de la amo de Dio."

1 ) La vorto "speco" estas uzita chi tie por klarigi la distingon kiu chiam ekzistis inter homoj kaj bestoj, malgraù eksteraj aspektoj. Oni ne donu al tiu vorto la nuntempan specialan biologian sencon. ñ

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >