antaùa chapitro < chefpagho > posta chapitro

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9

CHAPITRO XI : DIVERSAJ ORDONOJ KAJ INSTRUOJ

Monahha Vivo.
Edzigho.
Eksedzigho.
Bahaa Kalendaro.
Spiritaj Asembleoj.
Bahaaj Festoj, Datrevenoj kaj Fastotagoj.
Festoj.
Fasto.
Kunvenoj.
La Festo de la Dek-Naùa Tago.
Mashriqu'l Adhkár.
Vivo post Morto.
Chielo kaj Infero.
Unueco de la Ambaù Mondoj.
Neekzisto de Malbono.


Sciu ke en chiu periodo kaj epoko chiuj diaj estas shanghataj kaj aliformataj konforme al la bezono de la tempo, escepte de la legho de amo, kiu, kiel fonto, chiam shprucas kaj neniam shangighas. – Bahá'u'lláh.

Monahha Vivo  ñ

Bahá'u'lláh, kiel Mahometo, malpermesas ali Siaj sekvantoj konduki la vivon en monahha apartigho.

En la Tabuleto al Napoleono III-a ni legas :

Ho anaro de monahhoj ! Ne apartigu vin en preghejoj kaj klostroj. Forlasu ilin per Mia permeso, kaj okupighu per tio kio utilos al viaj animoj kaj al la animoj de la homaro. ... Eniru en la edzighan staton, por ke aliaj poste prenu viajn lokojn. Ni malpermesis al vi perfidajhojn, kaj ne tion kio montros fidelecon. Chu vi sekvis viajn proprajn vojojn, kaj forturnadis vin de la vojo de la Sinjoro ? Timu Dion, kaj ne apartenu al la malsaghularo. Sen la homo, kiu mencius Min sur Mia tero, kaj kiel Miaj atribuoj kaj Mia nomo estus malkashitaj ? Pripensu tion, kaj ne estu kiel tiuj kiuj estas vualitaj kaj dormas. Tiu Kiu ne edzighis ( Jesuo ) trovis neniun rifughejon por meti la kapon, kaùze de tio kion faris la manoj de la perfiduloj. Lia sankteco ne konsistas el tio kion vi supozas aù imagas, sed el tio kion Ni posedas. Preghu, ke vi povu ekkoni Lian staton kiu altigas la imagpovon de chiuj loghantoj de la tero. Benitaj estas tiuj kiuj scias !

Chu ne shajnas strange ke kristanaj sektoj starigis monahhan vivon kaj senedzinecon por la pastraro, malgraù la fakto ke Kristo elektis edzighintojn kiel Siajn dischiplojn, kaj tiel Li Mem kiel Liaj apostoloj vivis en aktiva bonfarado, en proksima kunvivado kaj intimaj rilatoj kun homoj ?

En la Korano ni legas :

Kaj Ni igis Jesuon la filon de Maria, sekvi, kaj Ni donis al Li la Evangelion, kaj Ni estigis en la koroj de tiuj, kiuj sekvis Lin, dolchecon kaj kompaton. La vivon monahhan ili nur fondis - Ni ne ordonis ghin al ili - por strebi al la plezuro de Allah ; ili tamen ne sekvis ghin laùvere. - Korano, chapitro 57:28.

Kia ajn pravigo povis esti por la monahha vivo en la antikvaj tempoj kaj pasintecaj kondichoj, Bahá'u'lláh deklaras ke tiuj chi pravigoj jam ne plu ekzistas; kaj ja shajnas evidente, ke la deturnigho de granda nombro de la plej piaj kaj diotimaj el la loghantaro for de rilatoj kun siaj fratuloj, kaj de la devoj kaj respondecoj de patreco, devas rezulti en la spirita malrichigho de la homa gento.

Edzigho ñ

La bahaaj instruoj rekomendas monogamion, kaj Bahá'u'lláh dekretas ke la edzigho devas dependi de la konsento de ambaù partoprenantoj kaj de iliaj gepatroj. Li diras en la Libro Aqdas :

Vere en la Libro Bayán ( la Revelacio de Báb ) tiu chi problemo estas limigita al la konsento de ambaù ( fianchino kaj fiancho ). Char Ni deziris florigi amon kaj amikecon kaj unuecon inter la homoj, Ni pro tio postulis ke ghi ankaù dependas de la konsento de la gepatroj, por eviti kontraùsenton kaj malamon. - Kitáb-i-Aqdas

Pri tiu chi punkto 'Abdu'l-Bahá skribis al unu demandinto : "Koncerne la demandon pri edzigho, konforme al la legho de Dio : Unue vi devas elekti la personon, kaj poste la afero dependas de la konsento de la gepatroj. Antaù via elekto ili ne rajtas enmiksi sin en la afero."

'Abdu'l-Bahá diras ke rezulte de tiu chi antaùzorgo de Bahá'u'lláh la strechitaj rilatoj inter boparencoj jam proverbaj en la kristanaj kaj mahometanaj landoj estas preskaù nekonataj inter la bahaanoj, kaj eksedzigho estas ankaù tre malofta afero. Li skribis pri geedzeco :

Bahaa edzigho estas unuigho kaj tutkora amo inter ambaù. Ili devas, tamen, evidentigi al si reciproke plej grandan zorgemon kaj chiu el ili devas koni la karakteron de la alia. Chi tiu eterna ligilo estu certigita per firma interligo, kaj la intenco estu por okazigi harmonion, kunecon kaj unuecon kaj por atingi eternan vivon. …

En vera bahaa edzigho ambaù personoj devas unuighi spirite kaj korpe, por ke ili atingu eternan unuecon tra chiuj el la diaj mondoj, kaj plibonigu reciproke siajn spiritajn vivojn. Tio chi estas bahaa geedzeco.

La bahaa edzigho-ceremonio estas tre simpla, la sola postulo estas ke la geedzighantoj, en cheesto de almenaù du atestantoj, diru siavice : "Ni chiuj, vere, obeos la ordonon de Dio".

Eksedzigho ñ

Koncerne la problemon de eksedzigho, la instruoj de la Profetoj simile kiel la instruoj pri edzigho, shanghadis sin konforme al la bezonoj de la tempoj. 'Abdu'l-Bahá tiel prezentas la bahaajn instruojn pri eksedzigho :

La amikoj (bahaanoj) devas severe eviti eksedzighon escepte en okazoj kiuj devigas ilin disighi kaùze de reciproka malshato ; en tiaj okazoj, ili povas, kun scio de la Spirita Asembleo, decidi disighi. Tiam ili devas esti paciencaj kaj atendi unu plenan jaron. Se dum tiu chi jaro ne estos restarigita harmonio inter ili, la eksedzigho povas esti plenumita. ... La fundamento de la Regno de Dio bazas Sin sur harmonio kaj amo, unueco, interrilateco kaj unuigho, ne sur diferencoj, speciale inter edzo kaj edzino. Se unu el ili farighis kaùzo de eksedzigho, tiu chi sendube falos en grandajn malfacilajhojn, ighos viktimo de teruraj sortobatoj kaj travivos profundan memriprochon. ( Tabuleto al la usonaj bahaanoj )

En la afero de eksedzigho, kiel en chiuj aliaj aferoj, la bahaanoj, kompreneble, sekvos ne nur la bahaajn instruojn, sed ankaù la leghojn de la lando en kiu ili vivas.

Bahaa Kalendaro  ñ

Inter diversaj popoloj kaj en diversaj tempoj estis akceptitaj diversaj metodoj de tempokalkulo, kaj kelkaj diversaj kalendaroj ankoraù nun estas en chiutaga uzado, ekz. la gregoria en la Okcidenta Eùropo, la julia en multaj landoj de la Orienta Eùropo, la hebrea inter la judoj, kaj la islama inter la muzulmanaj komunumoj.

Báb akcentis la signifon de la heroldata de Si epoko per enkonduko de nova kalendaro. En ghi, kiel en la Gregoria Kalendaro, la luna monato estas forlasita kaj akceptita estas la sunajaro.

La bahaa jaro konsistas el 19 monatoj chiu po 19 tagoj ( t.e. 361 tagoj ), kun aldono de difinitaj "Intermetitaj Tagoj" ( kvar en ordinara jaro kaj kvin en superjaro ) inter la dekoka kaj deknaùa monatoj por alkonformigi la kalendaron al la suna jaro. Báb nomis la monatojn laù la atribuoj de Dio. La Bahaa Nova Jaro, kiel la antikva Persa Nova Jaro, estas astronomie difinita, komencighante je la marta ekvinokso ( kutime 21 marto ), kaj la bahaa epoko komencas sin per la jaro de la deklaraclo de Báb ( te. 1844 p. K., 1260 p. H. )

Sekvas la monatoj de la bahaa kalendaro :
 

Araba Nomo Eldirmaniero Traduko  Komencaj Tagoj
1-a Bahá Baha'  Splendoro 21 Marto
2-a Jalál  Jhalal'  Gloro  09 Aprilo
3-a Jamál  Jhamal' Beleco 28 Aprilo
4-a  'Azamat  Azamat' Grandiozeco 17 Majo
5-a  Nùr Nur' Lumo  05 Junio
6-a  Rahmat Rahmat' Indulgo 24 Junio
7-a  Kalimát Kalemat'  Vortoj  13 Julio
8-a  Kamál Kamal' Perfekteco  01 Aùgusto
9-a  Asmá’  Asma'  Nomoj  20 Aùgusto
10-a  'Izzat  Ezzat' Potenco  08 Septembro
11-a  Mashíyyat  Mashijjat' Volo  27 Septembro
12-a  'Ilm Elm' Scio  16 Oktobro
13-a  Qudrat  Godrat'  Povo 04 Novembro
14-a  Qawl Goùl'  Parolo 23 Novembro
15-a  Masá’iI Masael'  Demandoj  12 Decembro
16-a  Sharaf  Sharaf'  Honoro  31 Decembro
17-a  Sultán  Soltan'  Suvereneco  19 Januaro
18-a  Mulk Molk' Regado 07 Februaro
Ayyàm-ì-Hà Intermetitaj Tagoj de la  26a de Februaro ghis la  01a de Marto inkluzive
19-a  ‘Alà’  ‘Ala' Alteco 02 Marto

En malproksima estonteco estos necese ke chiuj popoloj de la mondo akceptu komunan kalendaron.

Shajnas, do, konvene ke la nova epoko de unueco havu novan kalendaron liberan de kontraùajhoj kaj sugestajhoj kiuj faras chiun el la malnovaj kalendaroj neakceptebla por vastaj partoj de la mondloghantaro, kaj malfacile estus elpensi sistemon kiu laù simpleco kaj ghusteco superus tiun proponitan de Báb.

Spiritaj Asembleoj  ñ

Antaù ol plenumi Sian surteran mision, 'Abdu'l-Bahá starigis bazon por la evoluo de la administra sistemo establita per la Skriboj de Bahá'u'lláh. Por montri la altan gravecon atribuita al la institucio de la Spirita Asembleo, 'Abdu'l-Bahá en tabuleto deklaris ke iu traduko devas esti aprobita de la Spirita Asembleo de Kairo antaù eldoni ghin, kvankam Li Mem recenzis kaj plibonigis la tekston.

La Spirita Asembleo estas administraro de naù personoj, elektitaj chiujare de chiu loka bahaa komunumo, al kiu estas donita la aùtoritato por decidi pri chiuj aferoj de kunagado flanke de la komunumo. Tiu chi titolo estas provizora, char estonte la Spiritaj Asembleoj estos nomitaj Domoj de Justeco.

Malsimile al la organizado de preghejoj, chi tiuj bahaaj anaroj estas sociaj anstataù ekleziaj institucioj. Tio signifas, ke ili aplikas la leghon pri interkonsiligho al chiuj aferoj kaj malfacilajhoj kiuj okazas inter bahaanoj, kiuj estas petitaj ne prezenti tiujn aferojn al civila jughejo, kaj penas antaùenigi unuecon kiel ankaù justecon tra la tuta komunumo. La Spirita Asembleo tute ne egalas al pastro aù klerikaro, sed respondecas por subteni la instruojn, instigi ageman servadon, konduki kunvenojn, konservi unuecon, teni bahaajn proprajhojn en kuratoreco por la komunumo, kaj reprezenti ghin en ghiaj rilatoj kun la publiko kaj kun aliaj bahaaj komunumoj.

La naturo de la Spirita Asembleo, loka kaj nacia, estas prezentita en la sekcio pri la Testamento de 'Abdu'l-Bahá en la fina chapitro, sed ghiaj gheneralaj devoj estas difinitaj de Shoghi Effendi jene :

La afero pri Instruado, ghia direkto, ghiaj rimedoj, ghia amplekso, ghia firmigo, kiel ajn esencaj ili estas al la Religio, tute ne estas la sola agado por ricevi la plenan atenton de la Asembleoj. Atentiga studo de la Tabuletoj de Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá malkashos ke aliaj devoj, ne malpli necesaj al la interesoj de la Religio, apartenas al la elektitaj reprezentantoj de la geamikoj en chiu loko.

Ili devas esti viglaj kaj prudentaj, diskretaj kaj gardemaj, kaj protekti senchese la Templon de la Religio kontraù la sagoj de la malpacigantoj kaj la atakoj de la malamikoj.

Ili penadu antaùenigi amikecon kaj akordon inter la geamikoj, forigi chiun restantan shpuron de malfido, malproksimeco kaj malamikeco el chiu koro, kaj sekuri anstataùe ageman kaj tutkoran kunlaboron per servado al la Religio.

Ili klopodu plej kapable helpi chiuokaze al malrichuloj, malsanuloj, kripluloj, orfoj, vidvinoj, senkonsidere de haùtkoloro, kasto, kaj kredo.

Ili antaùenigu per chiu klopodo en sia povo la materian kiel ankaù la spiritan klerecon de la junularo, rimedojn por la edukado de infanoj, starigu, kiam ajn eble, bahaajn edukadajn instituciojn, organizu kaj direktu ilian laboron por provizi la plej bonajn rimedojn por iliaj progreso kaj evoluigo.

Ili entreprenu la aranghojn por la regulaj kunvenoj de la geamikoj, la festojn kaj la datrevenojn, kiel ankaù la specialajn kunvenojn por servi kaj antaùenigi la sociajn, intelektajn kaj spiritajn profitojn de siaj kunhomoj.

Ili direktu en tiuj chi tagoj kiam la Religio estas ankoraù en sia infaneco chiujn bahaajn eldonojn kaj tradukojn, kaj arangu ghenerale dignan kaj veran prezentadon de chiu bahaa literaturo kaj ties distribuo al la ghenerala publiko.

La eblecojn trovighantajn en bahaaj institucioj oni povas nur taksi kiam oni elkomprenas kiel rapide la moderna civilizacio diserighas pro manko de tiu spirita potenco kiu sola kapablas provizi la bezonatan sintenon de respondeco kaj humileco al la chefuloj kaj bezonan lojalecon al la individuaj membroj de la homaro.

Bahaaj Festoj, Datrevenoj kaj Fastotagoj  ñ

Festo Naw-Rùz ( Bahaa Novjaro ), 21 marto.
Festo Ridván ( Deklaracio de Bahá'u'lláh ), 21 aprilo - 2 majo
Deklaracio de Báb, 23 majo. (1)
Morto de Bahá'u'lláh, 29 majo.
Martirigo de Báb, 9 julio.
Naskightago de Báb, 20 oktobro.
Naskightago de Bahá'u'lláh, 12 novembro.
Tago de la Sankta Interligo, 26 novembro.
Morto de 'Abdu'l-Bahá, 28 novembro.
Fastperiodo, deknaù tagoj komence de 2 marto.

Festoj ñ

La esenca ghojeco de la bahaa religio trovas esprimon en multaj festoj kaj sanktotagoj tra la jaro.

En Sia prelego dum la Naw-Rùz-Festo en Aleksandrio, Egiptujo, en 1912, 'Abdu'l-Bahá diris :

En la sanktaj leghoj de Dio, en chiuj ciklo kaj erao estas benitaj festoj, sanktotagoj kaj senlaboraj tagoj. En tiaj tagoj oni devas interrompi chiaspecajn okupojn, komercon, industrion, agrikulturon, k.t.p.

Chiuj devas kune ghoji, aranghi gheneralajn kunvenojn, farighi kiel unu asocio, por ke la unueco kaj harmonio de la tutlanda bahaanaro evidentighu al la tuta mondo.

Char ghi estas benita tago oni ne devas ghin neglekti, nek senrezultigi per dedicho al nura ghuado de plezuroj.

En tiaj tagoj devas esti fondataj institucioj de konstanta utilo kaj valoro por chiuj. …

Hodiaù neniu rezulto aù frukto estas pli grava ol gvidado de homoj. Sendube la amikoj de Dio devas en tia tago, lasi konkretajn filantropiajn aù idealajn postsignojn kiuj koncernos la tutan homaron kaj ne apartenos nur al bahaanoj. En tiu chi mirinda erao, filantropiaj aferoj estas por la tuta homaro sen esceptoj, char ghi estas la elmontro de la kompatemo de Dio. Tial, mi esperas ke la amikoj de Dio, chiu el ili, farighos kiel korfavoro de Dio al la homaro.

La Festoj Naw-Rûz ( Nova Jaro ) kaj Ridván, la Datrevenoj de la Naskigho de Báb kaj Bahá'u'lláh, kaj de la Deklaracio de Báb ( kiu estas ankaù naskighotago de 'Abdu'l-Bahá ), estas por bahaanoj la grandaj ghojtagoj de la jaro. En Persujo oni solenas ilin per piknikoj aù festaj kunvenoj en kiuj cheestantoj partoprenas per muziko, kantado de versaroj kaj tabuletoj, kaj per mallongaj prelegoj konformaj al la okazo. La intermetitaj tagoj inter la dekoka kaj deknaùa monatoj ( t.e. 26 februaro ghis 1 marto inkluzive ) estas dedichitaj speciale al gastigado al amikoj, oferado de donacoj, prizorgado de malriculoj kaj malsanuloj, k.t.p.

La datrevenoj de la martirigo de Báb kaj de la morto de Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá estas solene honorataj per taùgaj kunvenoj kaj paroladoj, per kantado de preghoj kaj Tabuletoj.

Fasto ñ

La deknaùa monato, senpere sekvanta la gastamon de la intermetitaj tagoj, estas monato de fasto. Dum deknaù tagoj oni observas faston per sindeteno de mangho kaj trinko de sunlevigho ghis sunsubiro. Char la monato de fasto finighas je la marta ekvinokso, la fasto okazas chiam en la sama sezono, nome, printempe en la Norda Hemisfero kaj aùtune en la Suda ; neniam dum ekstrema varmego de somero aù dum ekstrema malvarmo de vintro, kiam ghi povus kaùzi malfacilajhojn. Je tiu sezono, la tempodaùro inter sunlevigho kaj sunsubiro estas pli malpli egala en chiuj loghataj partoj de la terglobo, nome de la 6-a a.t.m. ghis la 6-a p.t.m. La fasto ne estas deviga por infanoj kaj malsanuloj, por vojaghantoj, por personoj tro maljunaj aù tro malfortaj ( inkluzive virinoj gravedaj kaj kun suchinfanoj ).

Estas tre evidente ke perioda fasto kian ordonas la bahaaj instruoj estas utila kiel rimedo de korpa higieno. Sed kiel la realeco de la bahaaj festoj ne dependas de la konsumado de materia nutrajho, sed en la rememorado pri Dio, kiu estas nia spirita nutrajho, tiel la realeco de la bahaa fasto ne konsistas en la sindeteno de materia nutrajho, kvankam tio povus helpi por purigi la korpon, sed sindeteno de deziroj kaj plezuroj de la korpo, kaj apartigho de chio krom Dio. 'Abdu'l-Bahá diras :

Fasto estas simbolo. Fasto signifas abstinadon de voluptaj deziroj. Korpa fasto estas simbolo de tiu abstinado, kaj estas memorigilo. Tio estas, kiel homo sin detenas de korpaj apetitoj, li devas ankaù sindeteni de mem-apetitoj kaj mem-deziroj. Sed nura sindeteno de mangho havas nenian influon je la spirito. Ghi estas nur simbolo, nur memorigilo. Alie ghi havas nenian valoron. Tiucela fasto ne signifas kompletan abstinadon de mangho. La regulo de la vivo koncerne manghon estas : manghu nek tro multe nek tro malmulte. Modereco estas necesa. En Hindujo estas sekto kies anoj praktikas ekstreman abstinadon, kaj iom post iom malpliigas sian nutrajhon ghis fine ili preskaù nenion manghas. Sed ilia intelekto suferas. Homo ne estas kapabla servi al Dio per la cerbo aù korpo se li estas malfortigita pro manko de nutrajho. Li ne povas vidi klare. ( citita de f-mo E. S. Stevens en Fortnightly Review, junio 1911)

Kunvenoj ñ

'Abdu'l-Bahá atribuas plej grandan signifon al regulaj kunvenoj de kredantoj por komuna preghado, klarigado kaj studado de la instruoj kaj interkonsiligho pri progreso de la Kredo. En unu el Siaj Tabuletoj Li diras :

Estas decidite laù la Deziro de Dio ke unueco kaj harmonio povus pliighi tagon post tago inter la amikoj de Dio ka] la servantinoj de la Kompatema. Ghis tio chi estos plenumita la aferoj neniel ajn iros antaùen ! Kaj la plej granda rimedo por atingi unuecon kaj harmonion inter chiuj estas Spiritaj Kunvenoj. Tiu chi afero estas tre grava kaj ghi estas kvazaù magneto por altiri Dian konfirmon.

Dum la spiritaj kunvenoj bahaanoj devas eviti malpacan argumentadon kaj diskutojn pri politikaj aù mondumaj aferoj ; la sola celo de la kredantoj devas esti instrui kaj lerni la Dian Veron, plenigi siajn korojn per Diamo, atingi pli perfektan obeon al la Dia Volo, kaj akceli la venon de la Regno de. Dio. En prelego farita en Nov-Jorko en 1912, 'Abdu'l-Bahá diris :

Bahaa kunveno devas esti kunveno de la Chielanaro. Ghi devas esti lumigita per la lumo de la Chielanaro. La koroj devas esti kvazaù speguloj en kiuj sin malkashas la Suno de Vero. Chiu brusto devas esti kvazaù telegrafa stacio : unu fino de la sendilo estu en la fundo de la animo, la dua che la Chielanaro, por ke komunikoj povu esti intershanghataj inter ili. Tiamaniere el la Regno Abhá fluos inspiro kaj harmonio regos en chiuj diskutoj. … Ju pli da interkonsento, unueco kaj amo regos inter vi, des pli la konfirmoj de Dio estos kun vi, kaj helpo kaj apogo de la Benita Belo, Bahá'u'lláh, subtenos vin.

En unu el Siaj Tabuletoj Li diris :

En tiuj chi kunvenoj oni devas zorge eviti interparolon pri eksteraj temoj, kaj la kunsido devas esti limigita al kantado de versaroj kaj legado de la vortoj, kaj al aferoj koncernantaj la Kredon de Dio, kiel klarigo de pruvoj, elmontrado de klaraj kaj malkashaj evidentighoj, kaj sekvado de la postsignoj de la Amato de la estajhoj. Tiuj kiuj partoprenas en la kunveno devas, antaù la eniro, vesti sin per plej granda pureco kaj sinturni al la Regno Abhá, kaj tiam eniri la kunvenon en plena humileco kaj malfiereco ; kiam oni legas la tabuletojn, chiuj devas esti silentaj kaj trankvilaj ; se iu deziras paroli li devas tion fari en plej ghentila maniero, kun konsento kaj permeso de la cheestantoj, kaj li devas paroli elokvente kaj flue. …

La Festo de la Dek-Naùa Tago  ñ

Pro la evoluigho de la bahaa administra sistemo de post la morto de 'Abdu'l-Bahá, la Festo de la Dek-Naùa Tago, kiun oni solenas en la unua tago de chiu bahaa monato, akiris al si ege specialan gravecon, char ghi aranghas ne nur komunuman preghadon kaj legadon el la Sanktaj Libroj, sed ankaù la gheneralan konsilighon pri chiuj nuntempaj bahaaj aferoj kaj por la kunigo de la geamikoj. Chi tiu Festo estas la okazo kiam la Spirita Asembleo faras siajn raportojn al la komunumo kaj petas kaj diskutas planojn kaj sugestojn por novaj kaj pli bonaj servometodoj.

Mashriqu'l Adhkár(2)  ñ

Bahá'u'lláh postlasis instrukciojn ke en chiu lando kaj urbo Liaj sekvantoj konstruu templojn. Al tiuj chi temploj Li donis la nomon "Mashriqu'l-Adhkár", kio signifas "Tagigh-loko de la Glorado al Dio". Chiu Mashriqu'l-Adhkár devas esti naùflanka konstruajho kun kupolo supre, kaj devas esti kiel eble plej bela en desegno kaj labordetaloj. Ghi devas stari en vasta ghardeno ornamita per fontanoj, arboj kaj floroj, chirkaùita per diversaj akcesoraj konstruajhoj dedicitaj al edukaj, bonfaraj kaj sociaj celoj, por ke la adorado al Dio en la templo estu chiam proksime kunligita kun respektplena ghuado de belajhoj de la naturo kaj arto, kaj kun praktikaj laboroj plenumataj por plibonigo de la sociaj kondicoj. (3)

En Persujo, ghis la nuna tempo, al bahaanoj estas malpermesite konstruadi templojn por publika diservado. Kaj sekve la unua granda Mashriqu'l-Adhkár estis konstruita en Iskabado, Rusujo. (4)

'Abdu'l-Baha' dedichis la lokon de la dua bahaa Adorejo, che bordo de la Michigan-lago kelkajn mejlojn norde de Chikago, dum Sia vizito al Ameriko en 1912. (5)

En tabuletoj koncernantaj tiun chi "Patrin-Templo" de la Okcidento, 'Abdu'l-Bahá skribas jene :

Gloro estu al Dio, ke en la nuna momento, el chiuj landoj de la mondo, konforme al ilia eblo, estas konstante sendataj oferoj por la fondkapitalo de la Mashriqu'l-Adhkár en Ameriko. ... De la tago de Adamo ghis nun, la homaro neniam vidis tian aferon, ke el plej malproksimaj landoj de Azio oni sendas kontribuajhojn en Amerikon. Vere tio chi estas kaùzo de mirego por la perceptuloj. Mi esperas ke la amikoj de Dio elmontros grandanimecon kaj kolektos grandan sumon por la konstruo. ... Mi deziras, ke chiu estu libera agi, kiel li volas. Se iu volas meti sian monon alimaniere, li faru tion. Neniel miksu vin en liajn aferojn, sed estu certa, ke la plej grava afero en tiu chi tempo estas la konstruo de la Mashriqu'l-Adhkár.

La mistero de la konstruajho estas granda, kaj ne povas esti nun senvualigita, sed ghia starigo estas la plej grava entrepreno en tiu chi tago. La Mashriqu’l-Adhkár havas gravajn akcesorajhojn, konsideratajn samvaloraj kiel la chef-konstruajho. Ili estas : lernejo por orfoj, dispensario kaj malsanulejo por malrichuloj, hejmo por kripluloj, kolegio por supera scienca edukado, kaj gastejo. En chiu urbo devas esti fondita granda Mashriqu'l-Adhkár laù tiu chi vicoserio. En Mashriqu'l-Adhkár Diservoj okazos chiumatene. En la Templo estos neniaj orgenoj. En la apudaj konstruajhoj, estos aranghitaj festoj, Diservoj, kunvenoj, publikaj konferencoj kaj spiritaj renkontoj, sed en la Templo preghado kaj kantado estos senakompanaj.

Malfermu la pordegojn de la Templo al la tuta homaro

Kiam estos konstruitaj tiuj chi institucioj-kolegio, malsanulejo, gastejo, establo por nekuraceblatoj, universitato por studado de superaj sciencoj, donanta postdiplomitajn kursojn, kaj aliaj filantropiaj konstruajhoj - la pordoj estos malfermitaj por chiuj nacioj kaj religioj. Estas absolute neniaj limoj. La bonfaroj estas disdonataj senkonsidere al koloro aù raso. Ghiaj pordegoj estos large malfermitaj por la tuta homa gento ; antaùjughoj kontraù neniu, amo al chiuj. La centra konstruajho estos dedichita al preghado kaj Diadorado. Tiel la religio harmoniighos kun la scienco, la scienco farighos servantino de la religio, kaj ili ambaù vershos siajn materiajn kaj spiritajn donacojn sur la tutan homaron.

Vivo post Morto  ñ

Bahá'u'lláh diras ke la enkorpa vivo estas nur embria stato de nia ekzisto, kaj ke forlaso de la korpo estas kvazaù nova naskigho, por kiu la homa spirito enpashas en pli plenan, pli liberan vivon. Li skribas :

Sciu vere ke animo, post sia elkorpigho, daùre progresos ghis ghi atingos la cheeston de Dio, en stato kaj kondicho kiuj nek la evoluigho de epokoj kaj jarcentoj, nek la shanghoj kaj okazintajhoj de chi tiu mondo, povos aliigi. Ghi daùros tiel longe, kiel daùros la Regno de Dio, Lia suvereneco, Lia povo kaj Lia potenco. Ghi aperigados la signojn de Dio kaj Liajn atribuojn, kaj revelacios Liajn indulgemon kaj favoron. Mia Plumo haltas kiam ghi provas taùge priskribi la altecon kaj gloron de tiel ekzaltita rango. La Mano de la Dia Korfavoro plenhonore igos la spiriton eniri en staton kiun oni ne povas esprimi per vortoj, kaj kiun klarigi povas neniu el ekzistantaj kreitajhoj. Benita estu tiu animo, kiu elkorpighas purigita de la duboj kaj la superstichoj de la mondo. Vere ghi sin movas en la atmosfero de la Sankta Volo de sia Kreinto, kaj eniras la Superegan Paradizon. Chiuj angheloj de la plej altaj loghejoj bonvenigos kaj chirkaùos ghin, kaj tiu spirito amike rilatos kun chiuj Profetoj de Dio kaj Liaj sanktuloj. Ghi parolos kun ili, kaj rakontos tion kio okazis al ghi en la vojo de Dio, la Eternulo de chiuj mondoj. Se iu povus bildigi al si tion kio estas dekretita en la mondoj de Dio, la Eternulo de la chiela trono kaj de la tero, lia tuta estajho eksopirus kun granda malpacienco al tiu altega, sankta kaj glora stato. … Koncerne la naturon de la animo postmorte oni ne povas ghin priskribi, nek estas taùge kaj permeseble malkashi ghian tutan karakteron al la homaro. Diosenditoj venas nur por gvidi la kreitojn sur la rektan Vojon de la Vero. La celo de ilia revelacio estis ke la homoj estu edukitaj, por ke, en la mortohoro, ili levighu, en plejaj pureco kaj sankteco kaj kun absoluta sinofero, al la trono de la Plejaltulo. La lumo kiun chi tiuj animoj radias respondas por la progreso de la mondo kaj la antaùenigo de ghiaj popoloj. Ili estas kiel fermentajho kiu influas la mondon de ekzisto, kaj formas la vivoforton per kiu la artoj kaj mirindajhoj de la mondo malkashighos. Pere de ili la nuboj supershutas la homaron per bonfaremo, kaj la tero produktas siajn fruktojn. Chiuj aferoj devas havi kaùzon, movan forton, vivigan principon. Chi tiuj animoj kaj simboloj de sinapartigo provizis, kaj daùros provizi, la superan movimpulson en la homa mondo. La pretera mondo estas tiel malsimila al chi tiu mondo kiel chi tiu mondo malsimilas al tiu de la infano ankoraù en la utero de la patrino. - Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, pp. 155-157 ( Kolektado el la Skribajhoj de Bahá'u'lláh ).

Simile 'Abdu'l-Bahá skribas :

La misterojn kiujn homo malatentas en la tera mondo, li malkovros en la chiela mondo, kaj tie estos konigitaj al li la sekretoj de la vero ; des pli certe li retrovos kaj rekonos personojn kun kiuj li rilatis. Sendube la sanktaj animoj kiuj trovas puran okulon kaj estas favoritaj per la interna vido ighos, en la regno de lumo, konantoj de chiuj misteroj, kaj serchos la benon por vidi la realecon de chiu granda animo. Ili ech klare vidos la Belon de Dio en tiu mondo. Simile ili trovos chiujn amikojn de Dio, tiujn de la antaùa kaj lasta tempo, kune en la chiela asocio.

La distingigho inter la homoj kompreneble daùros post ilia foriro el tiu chi mortema mondo. Sed tiu distingigho ne koncernas lokon, sed koncernas la animon kaj konsciencon. Char la Regno de Dio estas sanktigita ( liberigita ) disde tempo kaj loko ; tio estas alia mondo kaj alia universo. Kaj sciu kun certeco ke en la diaj mondoj la spiritaj amatoj rekonos unu la alian, kaj serchos reciprokan unuighon, sed spiritan unuighon. Tiel same amo kiun unu havis al alia, ne estos forgesita en la mondo de la Regno, nek vi forgesos tie la vivon kiun vi havis en la materia mondo.

Chielo kaj Infero  ñ

Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá konsideras la priskribojn Chielo kaj Infero prezentitajn en kelkaj pli malnovaj religiaj libroj kiel simbolajn, simile al la biblia historio pri la Kreo de la mondo, kaj ne kiel absolute veran. La Chielo estas, laù Ili, stato de perfekteco, kaj la Infero - de malperfekteco. La Chielo estas harmonio kun la Volo de Dio kaj kun niaj proksimuloj, kaj la Infero estas manko de tiu harmonio. La Chielo estas stato de spirita vivo, kaj la Infero - de spirita morto. Homo povas esti aù en la Chielo aù en la Infero ankoraù dum sia enkorpa vivo. La ghojoj de la Chielo estas spiritaj ghojoj, kaj la suferoj de la Infero estas senigo de tiuj ghojoj.

'Abdu'l-Bahá diras :

Kiam homoj estas savitaj per la lumo de kredo el la mallumo de malvirtoj, lumigitaj per la radiado de la suno de la vero, kaj nobligitaj per chiuj virtoj, ili konsideras tion la plej granda rekompenco, kaj scias ke tio estas la vera paradizo. Sammaniere ili konsideras ke la spirita puno ... estu submetigho al la mondo de naturo, estu forvualigho de Dio, estu kruela kaj nescia, dronu en korpaj ghuoj, estu absorbita per bestaj malfortecoj, karakterizu sin per mallumaj kvalitoj. ... Tio estas la plej grandaj punoj kaj turmentegoj.

 ... La rekompencoj de la alia mondo estas la perfektecoj kaj paco ricevitaj en la spiritaj mondoj post forlaso de tiu chi mondo ... spiritaj favoroj, diversaj spiritaj donacoj en la Regno de Dio, akiro de la deziroj de la koro kaj animo, kaj renkonto de Dio en la mondo de eterneco. Sammaniere la punoj de la alia mondo. ... konsistas el senigo de la specialaj diaj benoj kaj de la absolutaj malavarjhoj, kaj ekfalo en la plej malaltajn gradojn de la ekzisto. Tiu kiu estas senigita de tiuj chi diaj favoroj, kvankam li daùras post la morto, estas tamen konsiderata morta de la popolo de la vero.

La ricajho de la alia mondo estas proksimeco al Dio. Sekve de tio estas certe ke al tiuj kiuj estas proksimaj al la Dia Kortego estas permesite propeti, kaj tiu propetado estas benita de Dio.

Estas ech eble ke la kondichoj de tiuj kiuj mortis en peko kaj nekredo shanghighos, t.e., ili povas esti objekto de pardono per la malavareco de Dio, ne per Lia justeco ; char malavareco estas donado senmerita, kaj justeco estas donado de tio kion oni meritis. Kiel ni havas la povon preghi por tiuj animoj tie chi, ni tiel same posedos tiun povon en la alia mondo, kiu estas la Regno de Dio. … Sekve en tiu mondo ili ankaù povas progresi. Kiel tie chi ili povas ricevi la lumon per siaj propraj preghoj, ankaù tie ili povas petegi pardonon, kaj ricevi la lumon per petegoj kaj preghoj.

Tiel antaùe kiel post la formeto de tiu chi materiala formo, ekzistas progreso en perfekteco sed ne en stadio. … Estas neniu kreajho pli alta ol perfekta homo. Atinginte tiun chi staton homo povas ankoraù progresi en la perfekteco sed ne en la stadio, char ne ekzistas la stadio pli alta ol tiu de perfekta homo en kiun li povus sin transigi. Li progresas nur en la stato de homeco, char la homaj perfektecoj estas senfinaj. Tiel ekzemple, kiel ajn instruita homo povus esti, ni povas imagi homon pli instruitan.

Pro tio, char la perfektecoj de homaro estas senlimaj, oni povas ankaù progresi en la perfektecoj post la forlaso de tiu chi mondo. - Some Answered Questions, pp. 260, 261, 268, 269, 274 ( Demandoj kaj Respondoj ).

Unueco de la Ambaù Mondoj  ñ

La unueco de la homa gento kiun instruas Bahá'u'lláh koncernas ne nur personojn ankoraù en la korpoj, sed chiujn homojn, chu enkorpajn chu elkorpighintajn. Ne nur chiuj homoj nun vivantaj sur la tero sed ankaù chiuj en la spirita mondo, estas partoj de la sama organismo kaj tiuj du partoj intime dependas de si reciproke. Spirita kuneco inter ili, kiu nepre ne estas neebla aù nenatura, estas konstanta kaj neevitebla. Tiuj kies spiritaj kapabloj estas ankoraù neevoluintaj ne konscias pri tiu chi vivoplena kontakto, sed kiam la kapabloj de homo evoluas, la kontakto kun tiuj preter la vualo farighas iom post iom pli konscia kaj pli difinita. Por Profetoj kaj sanktuloj tiu chi spirita kontakto estas tiel simpla kaj tiel reala kiel ordinaraj vidajhoj kaj interparoloj por aliaj homoj.

'Abdu'l-Bahá diras :

La vizioj de Profetoj ne estas songhoj ; ili estas spiritaj malkovroj kaj koncernas realecon. Ili diras, ekzemple :  "Mi vidis personon en difinita formo, kaj mi diris tion, kaj li donis al mi tian respondon." Tia vizio estas en la sfero de maldormo, ne en la sfero de dormo. Ja, ghi estas spirita malkovro. …

… Inter spiritaj animoj ekzistas spiritaj komprenoj kaj malkovroj, interrilato kiu estas purigita de fantazio kaj imago, interkontakto kiu estas sanktigita de tempo kaj loko. Estas do skribite en la Evangelio ke sur la monto Tabor, Moseo kaj Elija venis al Kristo, kaj estas evidente ke tio chi ne estis materia renkontigho. Ghi estis spirita kondicho. ...

… ( Renkontighoj similaj ) al chi tiuj estas realaj, kaùzas mirindan efikon je homaj mensoj kaj pensoj, kaj allogas iliajn korojn. - Some Answered Questions, pp. 290-292 ( Demandoj kaj Respondoj ).

Kvankam konfesante la realecon de la "supernormalaj" psikaj povoj Li tamen malaprobas la penojn celantajn devigi ilian antaùmaturan disvolvighon. Tiuj chi povoj disvolvos sin en natura maniero, kiam venos la ghusta tempo, se ni nur sekvos la vojon de spirita progreso kiun la Profetoj preparis al ni. Li diras :

Enmiksigho en psikaj fortoj en tiu chi mondo malhelpas la kondichojn de la animo en la venonta mondo. Tiuj chi fortoj estas realaj, sed normale, ili ne estas aktivaj en tiu chi sfero. Ido en la utero havas okulojn, orelojn, manojn, piedojn, k.t.p., sed ili ne estas en aktiveco. La tuta celo de la vivo en la materia mondo estas eniri la mondon de Realeco, kie tiuj fortoj farighos aktivaj. Ili apartenas al tiu mondo ( el notoj de f-ino Buckton, reviziitaj de 'Abdu'l-Bahá ).

Oni ne serchu rilaton kun spiritoj de foririntoj nur pro tio, nek por kontentigi vanan scivolon. Estas, tamen, samtempe privilegio kaj devo de tiuj che unu flanko de la vualo ami, helpi kaj preghi por tiuj je la alia. Preghoj por mortintoj estas ordonitaj al bahaanoj. 'Abdu'l-Bahá diris al f-ino E. J. Rosenberg en 1904 : "La favoro de efika propetado estas unu el la perfektecoj apartenantaj al progresintaj animoj, kiel ankaù al la Malkashantoj de Dio. Jesuo Kristo havis la potencon por preghi pardonon por Siaj malamikoj estante sur la tero, kaj tiun chi povon Li certe havas nun. 'Abdu'l-Bahá neniam mencias nomon de mortinto sen la vortoj : 'Dio pardonu al li ! aù similsencaj vortoj. Sekvantoj de la profetoj ankaù havas la povon por preghi pardonon al animoj. Tial ni ne pensu ke iu animo estas kondamnita al senshangha stato de suferado aù pereo pro absoluta nescio pri Dio. La povo de efika propetado por ili chiam ekzistas." …

"Richulo en la alia mondo povas helpi malrichulon, kiel richulo povas helpi malrichulon tie chi. En chiu mondo chiuj estas kreajhoj de Dio. Ili chiam dependas de Li. Ili ne estas kaj nenial povas esti sendependaj. Char ili bezonas Dion, ju pli ili preghas, des pli richaj ili farighas. Kio estas ilia posedajho, ilia richajho ? Kio estas iliaj helpo kaj subteno en la alia mondo ? Ghi estas propetado. Nedisvolvighintaj animoj devas akiri progreson unue pere de petado de spiritaj richuloj ; poste ili povas progresadi per sia propra petado."

Alifoje Li diras : "Tiuj kiuj suprenlevighis havas atribuojn diferencajn de tiuj kiuj estas ankoraù sur la tero, sed la unuaj ne estas efektive apartighintaj de la duaj."

"En pregho okazas kunigho de la statoj, kunigho de la kondichoj. Preghu por ili kiel ili preghas por vi". -'Abdu'l-Bahá in London, p. 97 ('Abdu’l-Bahá en Londono).

Demandite chu estas eble por kredo kaj amo alporti scion de la Nova Revelacio al tiuj kiuj foriris el tiu chi vivo ne aùdinte pri ghi, 'Abdu'l-Bahá respondis : "Jes, certe ! Char sincera pregho estas chiam efika, kaj havas grandan influon en la alia mondo. Ni neniam estas apartigitaj de tiuj kiuj estas tie. La efektiva kaj vera influo estas ne en tiu chi mondo sed en la alia." - Notes of Mary Hanford Ford, Parizo, 1911 ( Notoj de Mary Hanford Ford ).

Aliflanke Bahá'u'lláh skribas :

Se iu vivas konforme al tio kio estas decidita por li, la Chielanaro, kaj la loghantoj de la Superega Paradizo, kaj tiuj kiuj loghas sub la Kupolo de Grandeco preghos por li, laù Ordono de Dio, la Plej Kara kaj la glora ( Tabuleto tradukita de 'Alí Kulí Khán).

Kiam oni demandis al 'Abdu'l-Bahá kial la koro ofte turnas sin kun instinkta alvoko al amiko kiu trapasis en la postan vivon, Li respondis : "Tio estas legho de la Dia kreado ke malfortulo serchu apogon che fortulo. Tiuj al kiuj vi vin turnas povas esti perantoj de la Dia Povo al vi, ech kiam ili estas surtere. Sed estas la Sankta Spirito kiu fortigas chiujn homojn." -'Abdu'l-Bahá in London, p. 97 ( 'Abdu'l-Bahá en Londono ).

Neekzisto de Malbono  ñ

Laù la bahaa filozofio el la doktrino pri unueco de Dio sekvas ke povas ekzisti nenia pozitiva malbono. Povas esti nur la Senlimeco. Se en la universo ekzistus aliaj povoj eksteraj aù kontraùaj al tiu chi Unu, tiam tiu chi Unu ne estus senlima. Kiel mallumo estas nur manko aù malforta grado de lumo, tiel malbono estas nur manko aù malforta grado de bono, la nedisvolvita stato. Homo malbona estas homo kies pli alta naturo estas ankoraù nedisvolvita. Se li estas egoisma, la malbono ne estas lia amo de si mem-chia amo, ech memamo, estas dia. La malbono estas tio ke li havas tiel mizeran, neghustan, malbone direktitan amon al si mem kaj tian mankon de amo al aliaj kaj al Dio. Li konsideras sin mem kiel nur superan specon de besto, kaj malsaghe dorlotas sian malpli altan naturon kiel li dorlotus shatatan hundon - kun rezulto pli malbona rilate al si mem ol tio de la hundo.

En unu el Siaj leteroj 'Abdu’l-Bahá diras :

Koncerne vian rimarkon, ke 'Abdu'l-Bahá diris al kelkaj kredantoj ke malbono neniel ekzistas, ke ghi estas, ghuste dirante, objekto neekzistanta, tio estas ja vero, konsiderante ke la plej granda malbono estas se homo devojighas kaj vualighas for de la vero. Eraro estas manko de gvido ; mallumo estas foresto de lumo ; nescio estas manko de scio ; mensogo estas manko de vero ; blindeco estas manko de vido ; kaj surdeco estas manko de aùdado. Tiel do, eraro, blindeco, surdeco kaj nescio estas objektoj neekzistantaj.

Refoje Li diris :

En la kreajho ne ekzistas malbono ; chio estas bona. Kelkaj kvalitoj kaj denaskaj karakter-trajtoj de tiuj homoj shajne tre riprochindaj ne estas tiaj en realeco. Ekzemple, vi povas rimarki en suchinfano de la komenco de ghia vivo signojn de deziro, kolero, kaj malbona humoro. Oni povas tiam diri, ke bono kaj malbono estas denaskaj en la realeco de homo, kaj tio chi estas kontraùa al la boneco de la naturo kaj kreajho. La respondo estas ke deziro, kiu celas ion pli, estas laùdinda kvalito se ghi estas ghuste uzata. Se homo deziras akiri sciencon kaj instruitecon, aù farighi kompatema, malavara, kaj justa, tio estas plej laùdinda. Tiel same, se li ekscitas siajn koleron kaj indignon kontraù sangamaj tiranoj kiuj similas sovaghajn bestojn, tio estas tre laùdinda ; sed se li ne uzas tiujn chi kvalitojn en ghusta maniero, tio estas mallaùdinda. ...

Tiel same okazas kun chiuj naturaj kvalitoj de homo, kiuj formas la bonecon de la vivo ; se ili estas uzataj kaj elmontrataj en kontraùlegha maniero, ili farighas riprochindaj. Tial estas klare ke la kreajho estas pure bona. - Some Answered Questions, pp. 250, 351 ( Demandoj kaj Respondoj ).

Malbono estas chiam manko de vivo. Se la malpli bona flanko de la homa naturo estas neproporcie disvolvita, la kuracilo ne estas malpli da vivo por tiu flanko, sed pli da vivo por la pli bona flanko, por ke ekvilibro estu reatingita. "Mi venis", diris Kristo, "por ke vi havu vivon, kaj por ke vi havu pli multe da vivo." Jen tio kion ni chiuj bezonas : vivon, pli da vivo, vivon kiu estas vera vivo ! La mesagho de Bahá'u'lláh estas la sama kiel de Kristo. "Hodiaù", Li diras, "tiu chi servanto venis ja por revivigi la mondon". ( Tablet to Ra'ís ) ( Tabuleto al Ra'ís ), kaj al Siaj sekvantoj Li diras : "Venu por ke mi faru vin vivigantoj de la homaro". ( Tablet to the Pope ) ( Tabuleto al la Papo ).

1 ) Chi tiu dato koincidas kun la naskightago de 'Abdu'l-Bahá. ñ
2 ) Eldiru Mashrekol-Azkar.  ñ
3 ) Rilate al Mashriqu'l-Adhkár, estas interese rememorigi la versojn de Tennyson :
"Mi songhis, ke shton-post-shton' mi konstruis sanktan adorejon, Templon, nek pagodon, moskeon nek pregej-similan, sed pli altan, pli simplan, chiam malfermitan al chia spiro chiela, kaj ke Vero kaj Paco kaj Amo kaj Justeco venis kaj eklog is tie." Songho de Akbar, 1892  ñ
4 ) Tiu unua Adorejo estis multe difektita dum tertremo en 1948 kaj devis esti malkonstruita kelkajn jarojn poste. ñ
5 ) Chi tiu Templo estis finkonstruita en 1953. Pliaj bahaaj Temploj staras nun en Kampala, Uganda ; Sidnejo, Aùstralio ; Frankfurto, Germanujo ; kaj la plej nova finkonstruighis proksime al la urbo Panamo en 1972. En 1969 terpecoj por kvindek aliaj estas achetitaj. (Vidu Epilogon) ñ

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >