Reveno al B.E.L.

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9



ENHAVO

Enkonduko al la esperanto traduko
Dankesprimo
Antaùparolo al la eldono de 1937
Antaùparolo al la eldono de 1950
Antaùparolo al la eldono de 1970
Enkonduko al la origina eldono angla

CHAPITROJ
I.     La Ghoja Novajho.
II.    BÁB : La Antaùinto.
III.   BAHÁ'U'LLÁH : La Gloro de Dio.
IV.  `ABDU'L-BAHÁ : La Servanto de Bahà.
V.   Kio estas baha-ano ?
VI.  Pregho.
VII. Sano kaj Kuracado.
VIII.Religia Unueco.
IX.  Vera Civilizacio.
X.   La Vojo al Paco.
XI.  Diversaj Ordonoj kaj Instruoj.
XII. Religio kaj Scienco.
XIII.Profetajhoj plenumitaj de la Bahaa Religio.
XIV.Profetajhoj de BAHÁ'U'LLÁH kaj `ABDU'L-BAHÁ.
XV. Rerigardo kaj Perspektivo.

Apendico : La Bahaa Esperanto-Ligo kaj la demando pri Esperanto.
Epilogo.
Glosaro, kun rimarkoj pri la persaj kaj arabaj nomoj por skribi kaj eldiri ilin.



ENKONDUKO AL LA ESPERANTO-TRADUKO

En 1972 la 57a Universala Esperanto-Kongreso okazis en Usono, en la nord-okcidenta urbo Portland, Oregon. Cheestis naù bahaanoj : du el Alasko kaj sep el Usono mem.

Dum la Kongresa semajno okazis Festo de la Deknaùa Tago. La bahaa kalendaro havas 19 monatojn el po 19 tagoj, kun kvin (aù ses en superjaro) intermetitaj inter la du lastaj monatoj. La bahaaj monatoj havas nomojn laù atribuoj de Dio. En la unua tago de chiu monato la bahaanoj kunighas por soleni la Feston de la Deknaùa Tago. La kunigho estas vere spirita festo, unue kun preghoj kaj legadoj el la Sanktaj Skriboj de la Disenditaj Revelaciantoj.

Tiutage la Bahaanoj tra la mondo solenis la Feston Kamál (Perfekteco de Dio). Post preghoj kaj legadoj, chio en Esperanto, sekvis interkonsiligho, ankaù en Esperanto. Rezulte de la konsiligho, la naù cheestantoj kune verkis leteron al la Universala Domo de Justeco che la bahaa mondsidejo en Hajfa, Israelo, en kiu ili petis permeson organizi la bahaajn Esperantistojn tra la mondo. La leteron ili fine sendis la 6-an de decembro 1972. La Universala Domo de Justeco respondis favore la 19an de marto 1973. Ni estis tuj pretaj organizi. Sub la fervora kaj senlaca kaj senchesa gvidado de Paùlo Amorim Cardoso en Brazilo, la Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) estis preta ekfunkcii, kun 80 membroj en 17 landoj. Okazis balotado, per poshto kompreneble, kaj la fidela Paùlo Amorim Cardoso elektighis la unua sekretario de BEL, same senlaca kaj fervora kiel antaùe.

Post iom da konsiligho, la Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Brazilo, sub kies kuratoreco BEL funkciis, aprobis la statuton de BEL, kaj che la 60a Universala Esperanto-Kongreso en Kopenhago en 1975 BEL estis akceptita kiel neneùtrala faka organizajho en la kadro de la Universala Esperanto-Asocio.

Unu el la celoj de BEL estas eldoni literaturon en Esperanto pri la Bahaa Religio. Ni komencis tre modeste per du broshuroj : UNUECO KAJ UNIVERSALA LINGVO de Johano Dale, tradukita el la angla lingvo de Roan Orloff Stone ; kaj BAHAAJ RESPONDOJ, tradukita el la hispana lingvo de Paùlo Amorim Cardoso.

La unua ampleksa verko pri la Bahaa Religio estas tiu chi, BAHÁ'U'LLÁH KAJ LA NOVA EPOKO. Ghi estis unue tradukita el la angle lingvo de Lidia Zamenhof. En 1926, kiam la Esperantistaro de la mondo starigis monumenton en Varsovio al d-ro Zamenhof, f-ino Martha Root, mondkonata bahaanino kaj samideanino, oficiale reprezentis la tutmondan bahaanaron. Tie shi konatighis kun la Zamenhof-familio, kaj kiel rezulto Lidia, la pli juna filino de la Majstro, alighis al la Religio de Bahá'u'lláh, kaj tuj shi eklaboris por disvastigi Lian Mesaghon. Shi estis talentoplena tradukistino ; kaj pro shia sindedicho BAHÁ'U'LLÁH KAJ LA NOVA EPOKO estis eldonita en 1930 de la tiama Bahaa Esperanto-Eldonejo "La Nova Tago" en Köln, Germanujo.

Dum la preskaù 50 jaroj postaj okazis multaj shanghoj, plejparte pro disvastighado kaj progreso de la Bahaa Religio. Sekve, kiel sia unua granda tasko, BEL decidis ghisdatigi la verkon laù nova eldono en 1978 de la anglalingva originalo.

Antaùnelonge BEL okazigis sian duan tutmembran balotadon. La nova sekretario estas Johano Dale, Jr. en Usono, kaj dum lia dejhoro BEL estos sub la kuratoreco de la Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Usono. Nuntempe BEL kalkulas pli ol 150 membrojn en 20 landoj.
 

Reveno al la Komenco.


DANKESPRIMO

Mi shuldas senfinan dankon al Elwyn Charles Pollock (Elkopo) pro la multaj longaj, lacigaj, sendormaj horoj kiujn li dedichis al la redakto de tiu chi verko ; al Johano Dale, Jr., kiu enkorpigas la moton - Al okupito aldonighas plia laboro - char meze de siaj plenegaj horoj li tamen trovis tempon por atente tralegi la manuskripton kaj fari multajn valorajn rekomendojn ; al Roberto Stockman pro lia malavara preteco kompili la tutan indekson ; al la Bahaa Eldonejo Usona pro la donaco de la manuskripto de la ghisdatigita verko anglalingva de Esselmont ; kaj al la multaj BELanoj tra la mondo, kiuj daùre fortikigis min per siaj kuraghigo kaj apogaj preghoj dum la longaj kaj malfacilaj horoj, kiujn postulis tiu chi laboro.

Roan Orloff Stone

Reveno al la Komenco.


ANTAÙPAROLO AL LA ELDONO DE 1937

Kiam "Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko" eldonighis antaù pli ol dek jaroj, la Bahaa Kredo ricevis sian unuan bone prezentitan, plene komprenigan klarigon fare de studanto de la instruoj. Taksinte ghian taùgecon kiel plej kontentiga enkonduko al la Kredo, bahaanoj en oriento kaj okcidento trovis la libron de d-ro Esslemont tiel valora ke ghi estas tradukita en proksimume tridek diversajn lingvojn.

Kiel d-ro Esslemont mem vidis, la Kredo eniris novan fazon de sia historio post la forpaso de `Abdu'l-Bahá. La rezulto estas ke la vidpunktoj de la aùtoro, kelkajn el kiuj li skribis antaù 1921, pri iuj aspektoj de la temo, ne estas plu konformaj al la evolua karaktero de la Kredo. Plie, lia traktado de okazintajhoj kaj socialaj kondichoj tiam ekzistantaj ne shajnas plu esti plene aplikebla. Neeviteble, kelkaj eraroj pri faktoj trovis sin en lia teksto, kaj lia klarigo de la rangoj de Báb kaj de 'Abdu'l-Bahá estas anstataùigitaj en la mensoj de bahaanoj per la aùtoritataj interpretajhoj kiujn de tiam faris la unua Gardanto de la Kredo, Shoghi Effendi.

La nuna eldono sekve reprezentas revizion de la Usona Nacia Spirita Asembleo, kun la konsilo kaj aprobo de Shoghi Effendi.

Chi tiuj revizioj neniel shanghas la originan planon de la libro de d-ro Esslemont, nek ili efikas la pli grandan parton de lia teksto. Ilia celo estis pliampleksigi en kelkaj frazaroj la traktadon de la aùtoro per aldono de materialo reprezentanta pli plenan scion haveblan de post lia malghojiga morto, kaj pli novan tradukon de liaj citajhoj el la Bahaaj Skriboj Sanktaj.

januaro 1937
Bahaa Eldona Komitato

Reveno al la Komenco.


ANTAÙPAROLO AL LA ELDONO DE 1950

Samtempe kun tiu chi eldono la Usona Bahaa Eldona Komitato transprenis kopirajtajn kaj aliajn koncernajn aferojn pri "Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko" disde Messrs. George Allen & Unwin, Ltd. el Londono, Anglujo, kiuj eldonis la konatan libron de d-ro J. E. Esslemont antaù pli ol dudek jaroj. Laù aranghoj kun la britaj eldonistoj la Komitato de post 1928 faris dekunu presojn, krom la unua usona eldono importita de Brentano en Nov-Jorko.

Chi tiu eldono ne anstataùigas la tekston de post gravaj revizioj estis faritaj en la libro sub direkto de la Gardanto de la Kredo en 1937, char ne venis la tempo por plena rearangho de la libro por fari ghiajn aludojn al mondstatoj tute nuntempaj. La verko de d-ro Esslemont daùras kiel fidinda enkonduko al la historio kaj instruoj de la Bahaa Kredo. Ghia traduko en chirkaù tridek lingvojn atestas al ghia allogo en la Oriento kiel ankaù en la Okcidento.

Ni diru ankaù ke plua revizio estonta de la teksto okazos laù aprobo de Shoghi Effendi. La komitato ne havas aùtoritaton aprobi reviziojn kiujn alilandaj bahaanoj dezirus por sia speciala bezono.

decembro 1950
Bahaa Eldona Komitato

Reveno al la Komenco.


ANTAÙPAROLO AL LA ELDONO DE 1970

De post 1937 nenia revizio okazis al la teksto de la libro de d-ro Esslemont, kvankam en 1950 kelkaj malgravaj plibonigoj estis enkondukitaj. Aliflanke, la disvastigho kaj evoluo de la Bahaa Kredo de post tiu tempo estis grandegaj, kaj aldonighis al bahaa bibliografio richa heredajho de senkompareblaj klarigoj, tradukoj kaj historiaj priskriboj el la plumo de Shoghi Effendi, Gardanto de la Kredo kaj la difinita interpretanto de la Sanktaj Skriboj.

Sekve estas necese ghisdatigi la libron por daùrigi ghian utilecon al modernaj legantoj. Oni faris tion per minimuma shangho en la teksto, kaj chefe per uzo de piednotoj kaj de epilogo kiu donas la nuntempajn statistikojn kaj novajn evoluighojn en la organika disvolvigho de la Bahaa Kredo.

La libro de d-ro Esslemont daùras esti unu el la plej vaste uzitaj enkondukaj libroj pri la Bahaa Kredo, kiel atestas la fakto ke de post 1937 la nombro de ghiaj tradukoj pliighis de tridek ghis kvindek ok.
Bahaa Eldona Komitato

Reveno al la Komenco.


ENKONDUKO

En decembro 1914, dank'al interparolo kun amikoj renkontintaj `Abdu'l-Bahá'n, kaj prunto de kelkaj broshuroj, mi unue konatighis kun la bahaaj instruoj. Mi estis tuj frapita de iliaj richeco, potenco kaj beleco. Ili imponis min kiel solvantaj la grandajn bezonojn de la moderna mondo en maniero pli perfekta kaj kontentiga ol iu ajn religia ideo kiun mi ekkonis antaùe. Tia estis la unua impreso kian posta studado ankoraù pliprofundigis kaj konfirmis.

Penante pli precize ekkoni la movadon mi trovis gravajn malfacilajhojn en akiro de dezirata literaturo, kaj baldaù naskighis en mi la ideo kunigi la chefajn, punktojn de tio kion mi lernis en formo de libro, por ke tio chi estu pli facile akirebla por aliaj. Kiam la komunikigho kun Palestino rekomencighis post la milito, mi skribis al 'Abdu'l-Bahá kunsendante kopion de la naù unuaj chapitroj de la libro, kiuj estis tiam ankoraù en preskaù malneta formo. Mi ricevis tre afablan kaj kuraghigan respondon, kaj koran inviton viziti Lin en Hajfa kaj kunporti la tutan manuskripton. Mi ghoje akceptis la inviton, kaj havis la grandan privilegion pasigi en la vintro 1919-20 du kaj duonon da monatoj kiel gasto de `Abdu'l-Bahá. Dum tiu chi vizito `Abdu'l-Bahá ofte diskutis kun mi pri la libro. Li faris kelkajn valorajn sugestojn koncerne ghian plibonigon kaj proponis ke, kiam mi estos reviziinta la manuskripton, Li dezirus havi la tutajhon tradukitan en la persan lingvon por povi ghin tralegi kaj kompletigi aù korekti se estos necese. La revizio kaj traduko estis efektivigitaj konforme al Lia sugesto, kaj `Abdu'l-Bahá trovis tempon, meze de la okupoj de Sia laborplena vivo, korekti proksimume tri kaj duonon da chapitroj (Chapitroj I, II, V kaj parto de la III-a), antaù ol Li forlasis la mondon. Mi profunde bedaùras ke `Abdu'l-Bahá ne povis fini la korektadon de la manuskripto, char la valoro de la libro estus pro tio tre altigita. La manuskripto estis, tamen, zorge reviziita de komitato de la Nacia Bahaa Asembleo de Anglujo, kaj ghia eldono estas aprobita de tiu Asembleo.

Mi shuldas grandan dankon al f-ino E. J. Rosenberg, s-ino Claudia S. Coles, Mirzá Lotfu'lláh S. Hákim, s-roj Roy Wilhelm kaj Mountford Mills kaj al multaj aliaj amikoj por iliaj shatindaj helpoj en la preparado de tiu chi verko.

Koncerne la transskribadon de la arabaj kaj persaj nomoj kaj vortoj, estas akceptita en tiu chi libro la sistemo laste rekomendita de Shoghi Effendi al la tuta bahaa mondo.

J. E. Esslemont
Fairford, Cults,
Apud Aberdeen

Reveno al la Komenco.
EPILOGO

Sub la inspirita gvidado de Shoghi Effendi, la Bahaa Kredo kreskis konstante laù nombro kaj laù starigo de sia Administra Ordo, sekve en 1951 estis dek unu funkciantaj Naciaj Spiritaj Asembleoj. Che tiu punkto la Gardanto turnis sin al evoluo de la institucioj de la Kredo je ghia internacia nivelo, kaj difinis la Internacian Bahaan Konsilantaron, la antaùironto de la Universala Domo de Justeco, kaj, baldaù poste, la unuan grupon de Manoj de la Kredo de Dio. Ghis tiu tempo Shoghi Effendi altigis kelkajn eminentajn bahaanojn al la rango de Manoj de la Kredo post ilia morto, inter ili d-ro Johano E. Esslemont, sed estis nur en 1951 ke li decidis ke estas ghusta tempo por komenci la plenan evoluon de tiu chi grava institucio. En sinsekva serio inter 1951 kaj 1957 li difinis tridek du Manojn kaj etendigis Ia amplekson de iliaj agadoj, per starigo en chiu kontinento de Helpdirektoraroj konsistantaj el kredantoj difinitaj de la Manoj por esti al ili deputitoj, helpantoj kaj konsilantoj. Dudek sep el tiuj chi Manoj estis vivantaj kiam li mortis.

Per serio da leteroj, kelkaj skribitaj al bahaanoj tra la mondo, kaj aliaj al tiuj en specifaj landoj, la Gardanto pliprofundigis ilian komprenon pri la instruoj, grade fortikigis la administrajn instituciojn de la Kredo, instruis la kredantojn kiel bone kaj efike uzi ilin kaj en 1937 lanchis la Usonan Bahaan Komunumon en la efektivigon de la Dia Plano por la disvastigo de la Mesagho de Bahá'u'lláh. Tiu chi Dia Plano estis revelaciita de `Abdu'l-Bahá en aro da Tabuletoj skribitaj dum la jaroj de la Unua Mondmilito kaj ghi estas la charto por la propagando de la Kredo.

En la kadro de tiu chi charto pluraj instruplanoj estis plenumitaj, unue en la Okcidenta Duonsfero, poste ankaù en Eùropo, Azio, Aùstralazio kaj Afriko ghis en 1953 la Gardanto difinis "dekjarlongan, mondchirkaùantan, spiritan armeon" por porti la Kredon al chiuj restantaj sendependaj shtatoj kaj chefaj kolonioj de la mondo.

En 1957, meze de la entrepreno, la Gardanto, ellacigita de tridek ses jaroj de konstanta laboro, mortis dum vizito en Londono.

Pro tio ke Shoghi Effendi ne havis filon, la laboro de la Kredo post novembro 1957 estis kunordigita kaj direktita de la dudek sep Manoj de la Religio ghis la triumfa plenumo de la entrepreno en aprilo 1963, kiam la unua Universala Domo de Justeco estis elektita de la membroj de la kvindek ses Naciaj Spiritaj Asembleoj kunvenigitaj che la Bahaa Mondsidejo en Hajfa de la Manoj de la Religio.

Tuj post tiu chi historia elekto, bahaanoj el chiuj partoj de la terglobo kunvenis en Londono che la unua Mondkongreso de la Kredo por soleni la centjaran datrevenon de la Deklaro de Bahá'u'lláh kaj por ghoji pri la tutmonda disvastigho de Lia Kredo.

La superega institucio nuntempe estas la Universala Domo de Justeco, kreita de Bahá'u'lláh en Sia Plej Sankta Libro, rajtigita aùtoritate leghofari pri chiuj aferoj ne traktitaj en la Bahaaj Skriboj, kaj certigita pri dia gvidado en la Sankta Teksto mem. `Abdu'l-Bahá, en Sia Testamento, precizigas la elektometodon de la Universala Domo de Justeco, difinas ghiajn rangojn kaj devojn pli klare, kaj asertas ke ghi estas sub rekta gvidado de Báb kaj Bahá'u'lláh kaj ke ghi estas la anaro al kiu chiuj sin turnu.

La unika kaj elstara trajto de la Bahaa Kredo estas la Sankta Interligo de Bahá'u'lláh, la fundamento sur kiu la Kredo starigas chiujn siajn strukturojn kaj bazigas sian evoluon. Ghia unikeco kushas en tio ke por la unua fojo en religia historio la Malkashanto de Dio, en klara kaj senduba lingvo, provizas la rajtigitan interpretadon de Sia Vorto kaj certigas la kontinuecon de la divine difinita aùtoritateco kiu fluas el la Fonto de Kredo.

Interpretado de Skriboj estis chiam en pasintaj religioj plej fekunda fonto de skismo. Bahá'u'lláh, en la Libro de Sia Sankta Interligo, rajtigis al Sia plej agha filo, `Abdu'l-Bahá, plenan aùtoritatecon por la interpretado de Liaj Skriboj kaj por la direkto de Lia Kredo. `Abdu'l-Bahá, en Sia Testamento, difinis Sian plej aghan nepon, Shoghi Effendi, Gardanton de la Kredo kaj solan interpretanton de la Skriboj. Ne estas pastroj en la Kredo kaj neniu persono pretendu specialan rangon aù gvidadon ; aùtoritateco estas rajtigita al institucioj kreitaj pere de la Bahaaj Skriboj.

Per tiuj chi unikaj provizoj, la kredo de Bahá'u'lláh estas shirmita kontraù skismo, kontraù rabadoj de nerajtigita chefeco, kaj super chio kontraù infiltrado de homfaritaj doktrinoj kaj teorioj, kiuj en la pasinteco frakasis la unuecon de religioj. Pura kaj senmakula, la revelaciita Vorto de Bahá'u'lláh, kun ghia rajtigita interpretado, restas tute tra la Disistemo senkorupta kaj sankta fonto de la spirita vivo al la homaro.

En 1968 la Universala Domo de Justeco klopodis provizi la estontan plenumon de la specifaj funkcioj de protektado kaj disvastigado rajtigitaj al la Manoj de la Religio, per starigo de Kontinentaj Konsilantaroj. Chiu aro konsistas el kelkaj Konsilantoj difinitaj de la Universala Domo de Justeco, kaj ili daùre kunlaboras kun la Manoj de la Religio de Dio. La difino kaj direktado de Helpdirektoraroj estas nun devo de la Konsilantaroj, kaj la agadoj de la Manoj, el kiuj dek naù ankoraù vivas, farighis tutmonda.

La Gardanto skribis pri estontaj terglobaj instruplanoj plenumotaj sub la direktado de la Universala Domo de Justeco, kaj la unua el ili, Naùjara Plano, estis lanchita en 1964. Nuntempe, en 1969, la Bahaa Kredo estas starigita en 139 sendependaj shtatoj. Bahaanoj loghas en pli ol 33000 lokoj tra la mondo ; bahaa literaturo estas tradukita en 421 lingvojn ; la kvina Bahaa Templo konstruighs en la urbo Panamo ; terpecoj por 5O aliaj Temploj estas akiritaj ; estas 83 Naciaj Spiritaj Asembleoj kaj pli ol 6800 Lokaj Spiritaj Asembleoj.

Plej kuraghige el chio estas la reago de la homoj en lokoj tiaj kiaj Afriko, Hindujo, Sudorienta Azio kaj Latinameriko, kie grandaj nombroj de la indighnaj popoloj komencas akcepti la Kredon, estigantaj novan stadion en la evoluo de la administraj kaj sociaj agadoj de la tutmonda Bahaa Komunumo.
 

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >