Reveno al BEL.

LA SENCO DE LA VIVO


Kio laŭ Bahaismo estas la senco de la homa vivo ? Kio estas la vera naturo de la homa estaĵo kaj kian rolon ludas religio je nia spirita evoluado ? Kio estas bona ? kio estas malbona ? Kiujn responsojn havas individuo rilate Dion kaj kio estas la spirita signifo de la vivo ?

Multaj homoj vivas sen iam pripensi la vivon kaj ĝian signifon. Eble iliaj vivoj estas plenaj je aktivecoj. Ili eble geedziĝas, havas infanojn, gvidas entreprenon aŭ fariĝas sciencisto aŭ muzikisto sen iam ajn iel kompreni kial ĉion tion ili faras. Iliaj vivoj ne havas ian gvidan celon, kiu povus doni signifon al unuopaj eventoj, kaj ili ne havas klaran ideon pri sia propra naturo aŭ identeco, pri kiu ili vere estas.

Bahá’u’lláh instruis, ke nur vera religio povas doni celon al la homa ekzisto. Se ne estus Kreinto, se homoj estus simple hazarda produkto de termodinamika sistemo, kiel en la hodiaŭa mondo multaj asertas, tiam la vivo estus sensenca. Ĉiu individuo estus la dumtempa materia ekzisto de konscia animalo provanta pasi tra sia vivo kun kiom eble multe da plezuroj kaj kiom eble malmulte da doloroj kaj suferoj. La homa ekzistado ekhavas signifon nur surbaze de la rilato al la Kreinto kaj la celo kiun tiu Kreinto fiksis por Siaj kreitaĵoj. Bahá’u’lláh priskribis per la sekvaj vortoj la intencon de Dio por la homo :

« La intenco de Dio je la kreado de la homo estis kaj ĉiam estos ebligi al li koni sian Kreinton kaj atingi Lian ĉeeston. Pri tiu ĉi plej supera celo klare atestas ĉiuj ĉielaj Libroj kaj la die revelaciitaj, gravaj skribaĵoj. »

La vivon oni komprenu kiel eternan procezon de ĝoja spirita malkovrado kaj kreskado : je la unuaj ŝtupoj de sia surtera vivo la individuo trapasas periodon de trejnado kaj edukado kiu, se sukcesas, provizas lin per la bazaj intelektaj kaj spiritaj rimedoj necesaj por daŭra plukreskado. Kiam individuoj en plenkreska aĝo fizike maturiĝas, ili fariĝas responsaj por sia plua progreso kiu nun tute dependas de iliaj propraj klopodoj. Per la ĉiutagaj penadoj por materie sin vivteni homoj povas iom post iom pli profunde kompreni la spiritajn principojn kiuj fundamentas la realecon kaj tio ebligas al ili pli efike rilati al si mem, al aliaj kaj al Dio. Post la fizika morto la individuo plu kreskas kaj evoluas en la spirita mondo kiu estas  multege pli granda ol la fizika mondo, simile kiel la fizika mondo estas multege pli granda ol la mondo de la patrina utero en kiu ni vivas antaŭ la naskiĝo.

Laŭ la bahaaj instruoj la vera naturo de la homo estas spirita. Apud la fizika korpo ĉiu homo havas racian animon kreitan far Dio. Tiu ĉi animo estas nemateria kaj ne dependas de la korpo. Fakte la korpo servas kiel ĝia vehiklo en la fizika mondo. La animo de individuo ekestiĝas en la sama momento kiam koncipiĝas la fizika korpo kaj ĝi pluekzistas post la  morto de la fizika korpo. La animo (ankaŭ nomita spirito) de la individuo estas la sidejo aŭ loko de lia aŭ ŝia personeco, memo kaj konscio.

Ke evoluas aŭ disvolviĝas la animo kun siaj kvalitoj estas la baza senco de la homa  ekzistado. Tiu ĉi evoluo okazas direkte al Dio kaj ĝia gvida forto estas la scio pri Dio kaj la amo al Li. Kiam ni ekscias pri Dio kreskas nia amo al Li kaj tio ĉi inverse ebligas al ni pli intiman komunikadon kun nia Kreinto. Kaj kiam ni proksimiĝas al Dio ankaŭ pli rafiniĝas nia karaktero kaj niaj agoj reflektas pli kaj pli la atribuotjn kaj kvalitojn de Dio.

Bahá’u’lláh instruis, ke la ebleco reflekti la atributojn de Dio estas la esenco de la animo. Tio
ĉi estas la signifo de tio ke la homo estas kreita « laŭ la bildo de Dio ». La diaj kvalitoj ne troviĝas ekster la animo. Ili latentas en ĝi same kiel la koloro, la odoro kaj la viveco de floro latentas en ĝia semo. Ili nur devas disvolviĝi. En la vortoj de Bahá’u’lláh :

« Sur la plej internan realon de ĉia kaj ĉiu kreitaĵo Li [ Dio ] verŝis la lumon de unu el Siaj nomoj kaj farisĝin ricevanto de la gloro de unu el Siaj atributoj. La realon de la homo tamen Li faris fokuso por la radiado de ĉiuj Siaj nomoj kaj atributoj kaj faris ĝin spegulo de Sia propra memo. Inter ĉiuj kreitaĵoj sole la homo estas elektita por tia granda favoro, tia firma graco. »

La bahaaj skriboj nomas la iom post ioman evoluon aŭ disvolviĝon de la individua  animo « spirita progreso ». Spirite progresi signifas akiri la kapablon agi konforme al la Volo de Dio kaj esprimi la atributojn kaj spiriton de Dio en siaj rilatoj al la propra memo kaj al aliaj homoj. Bahá’u’lláh instruas, ke vera kaj daŭra ĝojo por la homo akireblas sole per la strebado al spirita evoluo.

Laŭ Bahá’u’lláh la fundamenta, spirita rolo de religio estas ebligi al homoj vere kompreni sian propran naturon kaj la volon kaj celon de Dio por ili. La spiritaj instruoj senditaj de Dio tra la Mesaĝistoj aŭ Manifestiĝoj de Dio gvidas al funda kompreno de la spiritaj fortoj kaj leĝoj de la vivo. Tiuj ĉi principoj ebligas kompreni la leĝojn de la ekzistado. Plie, jam la klopodoj konformiĝi al la instruoj de la Manifestiĝoj servas por evoluigi spiritajn kapablojn. Ekzemple, kiam pro la koncerna instruo de Bahá’u’lláh oni provas liberiĝi de antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj la rezulto estos pli granda kono de aliaj homoj kaj amo al ili kaj tio inverse helpos la individuon vivi pli efike.

Bahá’u’lláh emfazis, ke sen la veno de la Manifestiĝoj kaj Iliaj revelacioj de la leĝoj kaj instruoj de Dio ni ne kapablus spirite kreski kaj evolui. La spirita senco de la vivo restus por ni kaŝita eĉ se ni forte klopodus ĝin malkovri. Pro tio la revelaciita religio estas de bahaanoj konsiderata kiel la ŝlosilo necesa por sukcesa spirita vivado.

Ĉar religio havas ankaŭ socian dimension bahaanoj opinias, ke por spirite kreski ne necesas aŭ helpas longe foresti el la socia vivo kaj sin deteni de kontakto kun aliaj homoj (malgraŭ ke dumtempe tio foje povas esti legitima kaj sana). Ĉar ni estas sociaj estaĵoj nia plej granda progreso okazas en la kontakto kun aliaj. Fakte, intima rilatado kun aliaj en spirito de ama servado kaj kunlaborado estas esenca por spirite kreskadi. Bahá’u’lláh konektis la celon de Dio por ni kun la du aspektoj de religio, la spirita kaj la socia :

« La celo de Dio, kiam Li sendas Siajn Profetojn al la homoj, estas duobla. La unua estas liberigi la homidojn el la mallumo de nescio kaj gvidi ilin al la lumo de vera kompreno. La dua estas sekurigi la pacon kaj trankvilon de la homaro kaj provizi ĉiujn rimedojn per kiuj ambaù povas efektiviĝi. »

Resume, la spirita kialo de nia vivo surtera estas doni al ni trejnejon; nia vivo estas periodo de kreskado dum kiu ni fokusiĝas je la disvolvado de niaj ennaskitaj spiritaj kaj intelektaj kapabloj. Ĉar tiuj ĉi kapabloj apartenas al nia senmorta animo ili estas eternaj kaj ni devas klopodi ilin evoluigi. Ĉio kio helpas nian spiritan kreskadon estas bona, ĉio kio ĝin malhelpas estas malbona.

***

Tiu ĉi teksto estas verkita surbaze de ĉapitroj de la hejmpaĝo http://www.bahai.org de "Bahá’í International Community" (Bahaa Internacia Komunumo / BIC), la NeRegistara Organizaĵo reprezentanta la tutmondan bahaanaron, kaj tradukita el la angla - kun afabla permeso de la BIC-Oficejo por Publika Informado, Hajfo/Israelo. BIC kontakteblas per :

Bahá’í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA, T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, http://www.bahai.org, bic-nyc@bic.org

Reveno al la  Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >