Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La dua principo - La Unueco de la homaro.
la 11-an de novembro 1911.


Mi parolis hieraŭ pri la unua principo de la instruoj de Bahá'u'lláh, pri la serĉado de la Vero – kiel estas necese por homo flankenmeti ĉion, kio estas superstiĉo, kaj ĉian tradicion, kiu povus blindigi liajn okulojn kontraŭ la ekzisto de la Vero en ĉiuj religioj. Amante kaj ligante sin al unu formo de religio, li ne devas permesi al si malrespekti la aliajn. La esenca kondiĉo estas, ke li serĉu la Veron en ĉiuj religioj, kaj se fervora estas lia serĉado, li certe sukcesos.

La unua malkovro, kiun ni faras sur la vojo de la « serĉado de la Vero », kondukas nin al la dua principo, kiu estas la « unueco de la homaro ». Ĉiuj homoj estas servantoj de unu sama Dio. Unu Dio regas ĉiujn naciojn de la mondo kaj havas plezuron en ĉiuj Siaj infanoj. Ĉiuj homoj estas el unu familio; la krono de homeco estas sur la kapo de ĉiu homa estaĵo.

En la okuloj de la Kreinto ĉiuj Liaj infanoj estas egalaj; sur ĉiujn verŝita estas Lia boneco. Li ne favoras tiun nacion aŭ alian nacion, ĉiuj egale estas Liaj kreaĵoj. Se estas tiel, kial ni faru dividojn, apartigante unu rason de alia ? Kial ni kreu barilojn de superstiĉoj kaj tradicioj, enportantajn malpacon kaj malamon inter la homojn ?

La sola diferenco inter la membroj de la homa familio estas tiu ĉi de grado. Kelkaj estas kiel infanoj, kiuj estas sensciaj kaj devas esti klerigataj, gis ili atingos maturecon. Kelkaj estas kiel malsanuloj, kaj devas esti kuracataj kun amemo kaj zorgemo. Neniu estas malinda aŭ malbona ! Ni neniam sentu nin forpuŝitaj de tiuj kompatindaj infanoj. Ni devas trakti ilin kun granda afableco, instruante nescianton kaj ameme flegante malsanulon.

Konsideru - unueco estas necesa por ekzisto. Amo estas la kaŭzo de vivo, aliflanke apartigo kaŭzas morton. En la mondo de la materiala kreaĵaro, ekzemple, ĉio ŝuldas sian vivon al unueco. La elementoj, kiuj formas lignon aŭ ŝtonon, estas tenataj kune per la leĝo de altirado. Se tiu ĉi leĝo por unu momento ĉesus efiki, la elementoj ne tenus sin plu kune; ili disfalus kaj la objekto en sia formo ĉesus ekzisti. La leĝo de altirado kunigis certajn elementojn en la formon de tiu ĉi bela floro, sed kiam tiu ĉi altira povo estos forigita el la centro, la floro malkombinos sin kaj, kiel floro, ĉesos ekzisti.

Tiel same estas kun la granda korpo de la homaro. La mirinda leĝo de altirado, harmonio kaj unueco tenas kune tiun admirindan kreaĵon.

Same kiel kun tutaĵo, estas ankaŭ kun partoj. Ĉu ĝi estas floro aŭ homa korpo, kiam la altira forto estas neniigita en ĝi, la floro aŭ la homo mortas. Estas do klare, ke altirado, harmonio, unueco kaj amo estas la kaŭzoj de vivo, dum detirado, malharmonio, malamo kaj diseco alportas morton.

Ni vidis, ke kio ajn enportas dividon en la mondon de ekzisto, kaŭzas morton. Simile tiu ĉi sama leĝo regas en la spirita mondo.

Tial ĉiu servanto de la unu sola Dio devas esti obea al la leĝo de amo kaj evitadi ĉian malamon, malharmonion kaj malpacon. Observante la naturon, ni vidas, ke la mildaj bestoj grupiĝas en arojn, dum la sovaĝaj, kruelaj kreaĵoj, kiel leono, tigro, lupo, vivas en de densaj arbaroj, malproksime de la civilizacio. Du lupoj aŭ du leonoj povas amike kunvivi; sed milo da safidoj povas esti en unu ŝafaro kaj multaj cervoj povas formi unu cervaron. Du agloj povas loĝi en sama loko, sed milo da kapreoloj povas kunveni en unu restejo.

Homo devus enlistiĝi almenaŭ inter la pli mildajn bestojn. Sed kiam li iĝas sovaĝa, li estas pli kruela kaj pli malica, ol la plej sovaĝaj bestoj !

Bahá'u'lláh nun proklamis la « unuecon de la homara mondo ». Ĉiuj popoloj kaj nacioj estas el unu familio, ili estas infanoj de unu Patro kaj devas esti unu por aliaj kiel fratoj kaj fratinoj. Mi esperas, ke vi penos en viaj vivoj elmontradi kaj disvastigadi tiujn ĉi instruojn.

Bahá'u'lláh diris, ke ni devas ami eĉ niajn malamikojn kaj esti por ili kiel amikoj. Se ĉiuj homoj obeŭs tiun ĉi principon la plej granda unueco kaj interkonsento estus fondita en la homaj koroj.

La tria principo.

(« Ke religio devas esti kaŭzo de amo kaj amikeco » estas forte akcentita en multaj el la paroladoj, pri kiuj notoj estas prezentitaj en tiu ĉi libro, same kiel en la klarigoj de kelkaj aliaj principoj.)

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >