Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La unua principo - Serĉado de la Vero.
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 10-an de novembro 1911.


La unua principo de la instruoj de Bahá'u'lláh estas : Serĉado de la Vero.

Por ke homo sukcesu en sia serĉado de la Vero, li devas antaŭ ĉio fermi la okulojn kontraŭ ĉiuj tradiciaj superstiĉoj de la pasinteco.

La judoj havas la tradiciajn superstiĉojn, ne estas de ili liberaj la buddanoj kaj la zoroastranoj, nek la kristanoj ! Ĉiuj religioj iom post iom iĝis ligitaj per tradicioj kaj dogmoj.

Ĉiuj konsideras sin mem kiel la solajn gardantojn de la Vero, kaj ĉiun alian religion, kiel kombinitan el eraroj. Ili solaj estas pravaj, ĉiuj aliaj estas malpravaj ! La judoj kredas, ke ili estas la solaj posedantoj de la Vero, kaj kondamnas ĉiujn aliajn religiojn. La kristanoj asertas, ke ilia religio estas la sole vera, kaj ke ĉiuj aliaj estas falsaj. Simile opinias la buddanoj kaj la mahometanoj; ĉiuj limigas sin mem. Se ĉiu malaprobas ĉiujn aliajn, kie ni serĉu la Veron ? Se ĉiu kontraŭas la aliajn, ĉiuj ne povas esti pravaj. Se ĉiu kredas, ke lia propra religio estas la sola vera, li blindigas siajn okulojn kontraŭ la Vero en la aliaj. Se, ekzemple, judo estas ligita per la eksteraj ritoj de la religio de Izraelo, li ne permesas al si rimarki, ke la Vero povas ekzisti en iu alia religio; li opinias, ke nepre ĝi la tuta estas entenata en lia propra !

Ni do devas sendependigi nin de la eksteraj formoj kaj ritoj de religio. Ni devas kompreni, ke ĉiuj tiuj formoj kaj ritoj, kiel ajn belaj, estas nur vestaĵo, kiu kovras la varman koron kaj vivajn membrojn de la Vero. Ni devas forlasi la tradiciajn antaŭjuĝojn, se ni volas sukcesi trovi la Veron en la fundo de ĉiu religio. Se zoroastrano kredas, ke la suno estas Dio, kiel li povas unuiĝi kun konfesantoj de aliaj religioj ? Se idolanoj kredas je siaj diversaj idoloj, kiel ili povas kompreni la unuecon de Dio ?

Estas do klare, ke, por peni progresi sur la vojo de verserĉado, ni devas forlasi superstiĉojn. Se ĉiuj serĉantoj sekvus tiun ĉi principon, ili atingus klaran ideon pri la Vero.

Se kvin homoj renkontiĝas, por serĉi la Veron, ili devas antaŭ ĉio apartigi sin de ĉiuj siaj specialaj kondiĉoj kaj forlasi ĉiujn antaŭajn ideojn. Por trovi la Veron ni devas forlasi niajn antaŭjuĝojn, niajn proprajn imagetojn; akceptema menso estas la esenca kondiĉo. Se nia kaliko estas plena de mio, ne estas en ĝi loko por la akvo de vivo. La fakto, ke ni konsideras nin mem pravaj kaj aliajn malpravaj, estas la plej granda el ĉiuj bariloj sur la vojo al unueco, kaj unueco estas necesa, se ni deziras atingi la Veron, ĉar la Vero estas unu.

Tial estas nepre, ke ni forlasu niajn proprajn antaŭjuĝojn kaj superstiĉojn, se ni serioze deziras serĉi la Veron. Se ni ne distingos en niaj mensoj inter dogmoj, superstiĉoj kaj antaŭjuĝoj unuflanke, kaj la Vero aliflanke, ni ne povos sukcesi. Se ni fervore serĉas ion, ni serĉas ĝin ĉie. Tiun ĉi principon ni devas gardi en nia serĉado de la Vero.

Oni devas akcepti sciencon. Neniu vero povas kontraŭparoli alian veron. Lumo estas bona, en kia ajn lampo ĝi brilas. Rozo estas bela, en kia ajn ĝardeno ĝi floras. Stelo same radias, ĉu ĝi brilas de la oriento, ĉu de la okcidento. Estu libera de antaŭjuĝoj, kaj vi amos la Sunon de l’Vero, en kiu ajn loko de la horizonto ĝi aperus ! Vi komprenos, ke, se la Dia lumo de la Vero brilis en Jesuo Kristo, ĝi ankaŭ brilis en Moseo kaj Buddo. Fervora serĉanto atingos tiun ĉi Veron. Jen kion signifas la «serĉado de la Vero ».

Ĝi signifas ankaŭ, ke ni devas esti pretaj forĵeti ĉion, kion ni antaŭe lernis, ĉion, kio povus ĝeni niajn paŝojn sur la vojo al la Vero; ni ne devas heziti, se necese, rekomenci denove nian tutan edukadon. Ni ne devas permesi, ke amo al iu religio aŭ al iu persono tiel blindigu niajn okulojn, ke ni estu katenitaj de superstiĉoj. Kiam, sendependiĝinte de ĉiuj tiuj ligoj, ni serĉos per liberaj mensoj, tiam estos por ni eble atingi la celon.

« Serĉu la Veron, la Vero igos vin libera ». Tiel ni vidos la Veron en ĉiuj religioj, ĉar la Vero estas en ĉiuj kaj la Vero estas unu !

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >