Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La dekunu principoj de la instruoj de Bahá'u'lláh, klarigitaj de 'Abdu'l-Bahá en Parizo.
Teozofia Societo, Parizo

I.      Serĉado de la Vero.
II.     La unueco de la homaro.
III.    Religio devas esti kaŭzo de amo ( Ne en apartaj paroladoj.)
IV.   La unueco de religio kaj scienco.
V.    Forlaso de antaŭjuĝoj.
VI.   Egaligo de vivrimedoj.
VII.  Egaleco de la homoj antaŭ la leĝo.
VIII. Universala paco - Esperanto.
IX.   Nesinmiksado de religio kaj politiko.
X.    Egaleco de la seksoj - Edukado de la virinoj.
XI.   La povo de la Sankta Spirito.

De Post mia alveno en Parizon oni rakontadis al mi pri la Teozofia Societo, kaj mi scias, ke ĝi konsistas el honorindaj kaj respektindaj homoj. Vi estas homoj de intelekto kaj penso, homoj kun spiritaj idealoj, kaj estas por mi granda plezuro esti inter vi.

Ni danku Dion, kiu renkontigis nin en tiu ĉi vespero. Ĝi donas al mi grandan ĝojon, ĉar mi vidas, ke vi estas serĉantoj de la Vero. La Vero povas esti komparita kun la suno. La suno estas lumega korpo, kiu forigas ĉiujn ombrojn; en la sama maniero la Vero dispelas la ombrojn de nia imago. Kiel la suno donas vivon al la korpoj de homoj, tiel la Vero donas vivon al iliaj animoj. La Vero estas suno, kiu levas sin en diversaj punktoj de la horizonto.

Kelkfoje la suno levas sin el la mezo de la horizonto, alifoje - en somero - ĝi levas sin pli norde, en vintro pli sude, sed ĝi estas ĉiam la sam-sama suno, kvankam diversaj estas la lokoj de ĝia supreniro.

En simila maniero la Vero estas unu, kvankam ĝiaj sinelmontroj povas esti tre diversaj. Certaj homoj havas la okulojn kaj vidas. Ili adoras la sunon sendepende de tio, en kiu punkto de la horizonto ĝi eklumas; kaj kiam la suno forlasas la vintran ĉielon, por aperi sur la somera, ili scias, kiel ĝin retrovi. Estas aliaj homoj, kiuj adoras nur la lokon, en kiu la suno leviĝis, kaj kiam ĝi en sia gloro leviĝas en alia loko, ili restas en kontemplacio antaŭ la loko de ĝia antaŭ la leviĝo. Ve ! Tiuj ĉi homoj estas senigitaj de la benoj de la suno. Tiuj, kiuj vere adoras la sunon mem, rekonos ĝin, en kiu ajn leviĝ-loko ĝi aperus, kaj tuj turnos la vizaĝojn al ĝia radieco.

Ni devas adori la sunon mem, kaj ne nuran lokon de ĝia apero. En la sama maniero homoj kun lumigitaj koroj adoras la Veron, sur kiu ajn horizonto ĝi aperas. Ili ne estas ligitaj per personeco, sed ili sekvas la Veron kaj kapablas rekoni ĝin, el kie ajn ĝi venus. Ĝi estas la sama Vero, kiu helpas la progreson de la homaro, kiu donas vivon al ĉiuj kreitaĵoj, ĉar ĝi estas la Arbo de Vivo.

En siaj instruoj Bahá'u'lláh donas al ni klarigon de la Vero, kaj mi deziras mallonge paroli al vi pri ĉi tio, ĉar mi vidas, ke vi estas kapablaj al la kompreno.

I - La unua principo de Bahá'u'lláh estas : Serĉado de la Vero.

Homo devas liberigi sin de ĉiaj antaŭjuĝoj kaj de la rezultoj de sia propra imago, ke li kapablu sen malhelpoj serĉi la Veron. La Vero estas unu en ĉiuj religioj, kaj per ĝia helpo povas esti realigita la unueco de la mondo.

Ĉiuj popoloj havas komunan fundamentan kredon. Estante unu, la Vero ne povas esti dividita, kaj la diferencoj, kiuj ŝajnas ekzisti inter la nacioj, sekvas nur el ilia alligiteco al antaŭjuĝoj. Se nur homoj elserĉus la Veron, ili trovus sin unuigitaj.

II - La dua principo de Bahá'u'lláh estas : La unueco de la homaro.

La unusola ĉionamanta Dio verŝas Sian Dian Favoron kaj Bonecon sur ĉiujn homojn. Ĉiu kaj ĉiuj estas servantoj de la Plej Alta, kaj Lia Boneco, Kompatemo kaj ama Afableco estas pluvigata sur ĉiujn Liajn kreaĵojn. La gloro de la homaro estas ĉies heredaĵo.

Ĉiuj homoj estas folioj kaj fruktoj de unu sama arbo, ili ĉiuj estas branĉoj de la arbo de Adamo, ili ĉiuj havas la saman originon. La sama pluvo falis sur ilin ĉiujn, la sama suno igas ilin kreski, ili ĉiuj estas refreŝigataj de tiu sama venteto. La solaj diferencoj, kiuj ekzistas kaj apartigas ilin, estas la jenaj : estas infanoj, kiuj bezonas gvidon, nesciantoj, kiujn oni devas klerigi, malsanuloj, bezonantaj flegon kaj kuracon; tial mi diras, ke la tuta homaro estas envolvita en la Kompatemo kaj Favoro de Dio. Kiel diras la Sankta Skribaĵo : Ĉiuj homoj estas egalaj antaŭ Dio. Li ne estas respektanto de personoj.

III - La tria principo de Bahá'u'lláh estas : Religio devas esti kaŭzo de amo kaj amikeco.

Religio devas unuigi ĉiujn korojn kaj malaperigi de la supraĵo de la tero militojn kaj malpacojn, naskigi spiritecon kaj doni Vivon kaj Lumon al ĉiu koro. Se religio iĝus kaŭzo de malamikeco, malamo kaj divido, estus pli bone resti sen ĝi, kaj foriĝi de tia religio estus vere religia ago. Ĉar estas klare, ke la celo de kuracilo estas kuraci, sed se la kuracilo nur sukcesus pligrandigi la suferojn, estus pli bone ĝin forlasi. Religio, kiu ne estas kaŭzo de amo kaj unueco, estas nenia religio. Ĉiuj sanktaj Profetoj estis kiel doktoroj por animo: ili donis recepton por kuraci la homaron. Tiel ĉia kuracilo, kiu kaŭzas malsanon, ne devenas de la granda kaj plejsupera Kuracisto.

IV - La kvara principo de Bahá'u'lláh estas : La unueco de religio kaj scienco.

Ni povas pensi pri scienco kiel pri unu flugilo kaj pri religio kiel pri la dua. Birdo bezonas du flugilojn por flugi ; unu sola estus senutila. Religio, kiu kontraŭparolas sciencon aŭ malkonformas kun ĝi, estas nur malscio, ĉar malscio estas la kontraŭo de scio.

Religio, kiu konsistas nur el ritoj kaj ceremonoj de antaŭjuĝo ne estas la Vero. Ni klopodegu fervore esti instrumentoj por unuigi la religion kaj la sciencon.

Ali, la Bofilo de Mahometo, diris : « Tio, kio harmonias kun scienco, harmonias ankaŭ kun religio. Kion homa intelekto ne povas kompreni, tion religio ne devas akcepti. Religio kaj scienco paŝas manon ĉe mano, kaj tia religio, kiu kontraŭas al scienco, ne estas la Vero ».

V - La kvina principo de Bahá'u'lláh estas : Antaŭjuĝoj religiaj, naciaj aŭ sektaj ruinigas la fundamenton de la homaro.

Ĉiuj dividoj en la mondo, malamo, milito kaj sangoverŝado estas kaŭzitaj de unu aŭ alia el la diritaj antaŭjuĝoj.

Oni devas rigardi la tutan mondon kiel unu solan landon, ĉiujn naciojn, kiel unu nacion, ĉiujn homojn, kiel apartenantajn al unu raso. Religioj, rasoj kaj nacioj - ĉio tio estas dividoj faritaj de homo, kaj estas necesaj nur laŭ lia penso; antaŭ Dio ekzistas nek persoj, araboj, francoj, nek angloj; Dio estas Dio por ĉiuj, kaj por Li ĉiuj el la kreitoj estas egalaj. Ni devas obei Dion kaj peni sekvi Lin, forlasante ĉiujn niajn antaŭjuĝojn kaj estigante pacon sur la tero.

VI - La sesa principo de Bahá'u'lláh estas : Egalaj rajtoj al ivrimedoj.

Ĉiu homo rajtas vivi; li havas la rajton al ripozo kaj al certa bonstato. Kiel riĉuloj povas vivi en sia palaco, ĉirkaŭita per lukso kaj plej granda komforto, tiel ankaŭ malriĉulo devas povi havi la necesaĵojn de la vivo. Neniu devas morti pro malsato; ĉiu devas havi sufiĉan veston; unu homo ne devas vivi en superfluo, dum alia havas neniajn rimedojn por vivi.

Ni klopodu per la tuta forto, kiun ni havas, estigi pli bonajn kondiĉojn, por ke eĉ unu sola persono ne estu en mizero.

VII - La sepa principo de Bahá'u'lláh estas : Egaleco de la homoj - egaleco antaŭ la leĝo.

La leĝo devas regi, kaj ne individuo; tiel la mondo iĝos loko de beleco, kaj vera frateco estos realigita. Atinginte solidarecon, la homoj trovos la Veron.

VIII - La oka principo de Bahá'u'lláh estas : Religio ne devas miksi sin al politikaj demandoj.

Religia okupas sin per aferoj de la Spirito, politiko per aferoj de la mondo. Religio devas labori en la mondo de penso, dum la kampo de politiko trovas sin en la sfero de eksteraj kondiĉoj.

La tasko de pastroj estas edukadi homojn, klerigadi ilin, donadi al ili bonajn konsilojn kaj tiajn instruojn, ke ili povu progresi spirite. Kun politikaj demandoj ili havas nenion komunan.

X - La deka principo de Bahá'u'lláh estas : Edukado kaj klerigado de la virinoj.

La virinoj havas egalajn rajtojn kun la viroj sur la tero: en religio kaj en sciencio ili estas tre altsignifa elemento. Kiel longe la virinoj estas detenataj de siaj plej altaj ebloj, tiel longe ne estos eble por la viroj atingi la grandecon, kiu estas atingebla por ili.

XI - La dekunua principo de Bahá'u'lláh estas : La povo de la Sankta Spirito, per kiu sole estas atingebla la spirita progreso.

Mallonge dirante, necesas por ni ĉiuj esti amantoj de la Vero. Ni serĉu ĝin en ĉiu tempo, kaj en ĉiu lando kaj gardu nin, ke ni neniam alligu nin al iuj personoj. Ni vidu la lumon, kie ajn ĝi brilas, kaj ni povu rekoni la lumon de la Vero, kie ajn ĝi estus leviĝinta. Ni enspiru la aromon de rozo el meze de dornoj, kiuj ĝin ĉirkaŭas, ni trinku la kurantan akvon el ĉiu pura fonto.

De la tempo de mia alveno en Parizon faris al mi multe da plezuro renkonti tiajn parizanojn, kiel vi, ĉar, gloro estu al Dio, vi estas inteligentaj, senantaŭjuĝaj, kaj vi sopiras koni la Veron. Vi havas en viaj koroj amon al la homaro kaj laŭ via eblo streĉas la fortojn en bonfara laboro kaj por estigo de unueco; ĝi estas ĝuste tio, kion Bahá'u'lláh deziris.

Pro tio ĉi mi estas tiel feliĉa esti inter vi, kaj mi preĝas por vi, ke vi estu ujoj por la Benoj de Dio kaj ke vi estu iloj por disvastiĝado de spiriteco tra tiu ĉi lando.

Vi jam havas mirindan materialan civilizacion kaj simile vi posedos ankaŭ spiritan civilizacion.

Sinjoro Bleck dankis al 'Abdu'l-Bahá kaj li respondis : « Mi estas tre danka al vi por la afablaj sentoj, kiujn vi ĵus esprimis. Mi esperas, ke tiuj ĉi du movadoj estos baldaŭ disvastigitaj en la mezo de la mondo ».

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >