Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

97, Cadogan Gardens, Londono, la 26-an de decembro 1912.
 

Preĝo.

« Ĉu devas preĝo alpreni la formon de ago ? »
'Abdu'l-Bahá : - Jes. En la Bahaa Afero artoj, sciencoj kaj ĉiaj metioj estas konsiderataj kiel preĝo. Homo, kiu faras peceton da notpapero, streĉante ĉiujn siajn kapablojn, konscience, koncentrante ĉiujn fortojn, por ĝin perfektigi, estas gloranta Dion. Mallonge, ĉia peno kaj fortostreĉado de homo el la fundo de lia koro estas adorakto, se ĝi estas direktita de la plej altaj motivoj kaj de la deziro fari servon al la homaro. Tio ĉi estas preĝo: servi al la homaro kaj prizorgi bezonojn de homoj. Servado estas preĝo. Kuracisto, fleganta malsanulon afable, kunsente, sen antaŭjuĝoj kaj kredante la fratecon de l’homa gento, plenumas glorakton.

« Kio estas la celo de nia vivo ? »
'Abdu'l-Bahá : - Akiri virtojn. Ni devenas de la tero; kial ni estas transportitaj el la minerala regno en la vegetaĵan, el la vegetaĵa regno en la bestan ? Por ke ni atingu perfektecojn en ĉiu el tiuj regnoj, por ke ni ekposedu la plej bonajn kvalitojn de mineralo, por ke ni akiru la kreskoporvon, kiel vegetaĵo, por ke ni estu ornamitaj per la instinktoj de l’besto kaj ekposedu la sentojn de vido, aŭdo, flaro, tuŝo kaj gusto, ĝis el la besta regno ni enpaŝas la mondon de homeco kaj ricevas donace prudenton, eltrovemon kaj la forton de l’Spirito.

Malbono.

« Kio estas malbono ? »
'Abdu'l-Bahá : - Malbono estas malperfekteco. Peko estas stato de homo en la mondo de la malpli nobla naturo, ĉar en la naturo ekzistas tiel malperfektecoj, kiel maljusteco, tiraneco, malamo, malamikeco, batalado: tio ĉi estas la karakteraĵoj de la malpli alta sfero de la naturo. Tio ĉi estas la pekoj de la mondo, la fruktoj de la arbo, de kiu manĝis Adamo. Per edukado ni devas liberigi nin de tiuj ĉi malperfektecoj. La Profetoj de Dio estis senditaj, la Sanktaj Libroj estis verkitaj, por ke homo estu libera. Ŝajne, kiel li naskiĝas en tiun ĉi mondon de malperfektecoj el la sino de sia tera patrino, li estas ankaŭ naskita en la mondon de spirito per dia edukado. Kiam homo estas naskita en la fenomenan mondon, li trovas la universon; kiam li estas naskita el tiu ĉi mondo en la mondon de l’Spirito, li trovas la Regnon.

Progresado de Animo.

« Ĉu animo progresas pli per malĝojoj, ĉu per ĝojoj en tiu ĉi mondo ? »
'Abdu'l-Bahá : - La menso kaj la spirito de homo progresas, kiam li estas provata per suferoj. Ju pli plugata estas la grundo, des pli bona estos la rikolto. Kiel plugilo profunde sulkigas la teron, purigante ĝin de malbonherboj kaj kardoj, tiel suferoj kaj malĝojoj liberigas homon de malgravaĵoj de tiu ĉi monda vivo, ĝis li atingas staton de kompleta sindeturnemo. Lia sinteno en tiu ĉi mondo estos tiu de dia feliĉo. Homo estas, por tiel diri, nematura: la varmego de l’fajro de suferoj maturigas lin. Rigardu malantaŭen en la pasintajn tempojn, kaj vi vidos, ke la plej grandaj el la homoj suferis plej multe.

« Ĉu tiu, kiu per suferoj atingis maturiĝon, timu feliĉon ? »
'Abdu'l-Bahá : - Per suferoj li atingos la eternan feliĉecon, kiun nenio povas forpreni de li. La apostoloj de Kristo suferis: ili atingis la eternan feliĉecon.

« Ĉu estas do neeble atingi feliĉon sen suferoj ? »
'Abdu'l-Bahá : - Por atingi la eternan feliĉon, oni devas suferi. Kiu atingis la staton de sinofero, havas veran ĝojon. Tempa ĝojo pereos.

« Ĉu transmondiĝinta animo povas interparoli kun iu, estanta ankoraŭ sur la tero ? »
'Abdu'l-Bahá : - Oni povas interparoli, sed tiu interparolo ne estas simila al la nia. Estas nenia dubo, ke la fortoj de la pli altaj mondoj kunagas kun la fortoj de tiu ĉi. La koro de homo estas malfermita al inspiroj; tio ĉi estas la spirita interkomunikiĝado. Kiel en sonĝo oni parolas kun amiko, dum la buŝo silentas, tiel same estas en la spirita interparolo. Homo povas paroli kun sia interna memo, dirante : «Ĉu mi povas fari tion ? Ĉu estas por mi konsilinde fari tiun ĉi laboron ? » Tiaspeca interparolo estas kun la pli alta memo.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >