Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La deziroj kaj preĝoj de 'Abdu'l-Bahá.
la 15-an de novembro 1911.

'Abdu'l-Bahá diris :
Koran bonvenon al vi ĉiuj, mi amas vin ĉiujn plej sincere.

Tage kaj nokte mi preĝas por vi al la Ĉielo, ke al vi estu donita forto, kaj ke ĉiu kaj ĉiuj vi partohavu la benojn de Bahá'u'lláh kaj eniru en la Regnon.

Mi sendas la petojn, ke vi iĝu kiel novaj estaĵoj, lumigitaj per la Dia Lumo, kiel brilantaj lampoj, kaj ke de unu ekstremo de Eŭropo al la alia disvastigita estu la scio pri la Amo de Dio.

Tiu ĉi senlima amo tiel plenigu viajn korojn kaj mensojn, ke malĝojo ne trovu eniron tien, kaj kun ĝojplenaj koroj vi flugu, kiel birdoj, en la Dian Radiecon.

Viaj koroj fariĝu klaraj kaj puraj, kiel poluritaj speguloj, kaj reflektita estu en ili la tuta gloro de la Suno de l’Vero.

Viaj okuloj estu malfermitaj, por vidi la signojn de la Regno de Dio, kaj viaj oreloj estu malŝtopitaj, por ke vi aŭdu kun perfekta kompreno la Ĉielan Proklamon, sonantan meze de vi.

Viaj animoj ricevu helpon kaj konsolon kaj, tiel fortigitaj, ili estu kapablaj vivi konforme al la instruoj de Bahá'u'lláh.

Mi preĝas por ĉiuj kaj ĉiu el vi, ke vi estu kiel flamoj de amo en la mondo, kaj ke la brileco de via lumo kaj la varmeco de via sento atingu la koron de ĉiu malgaja kaj ĉagrenita infano de Dio.

Estu kiel brilantaj steloj helaj kaj lumantaj eterne en la Regno.

Mi konsilas al vi diligente studi la instruojn de Bahá'u'lláh, ke kun Dia helpo vi iĝu age kaj vere bahaanoj.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >