Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La evoluado de la spirito.
15, Rue Greuze, Parizo, la 10-an de novembro 1911.

'Abdu'l-Bahá diris :
En tiu ĉi vespero mi parolos pri la evoluado aŭ progreso de la spirito.

Absoluta senmoveco ne ekzistas en la naturo. Ĉio aŭ progresas, aŭ devojiĝas. Ĉio movas sin antaŭen aŭ malantaŭen, nenio estas senmova. De sia naskiĝo homo progresas fizike, ĝis li atingas maturecon, kaj tiam, atinginte sian plej bonan aĝon, li komencas malfortiĝadi, la fortoj kaj povoj de lia korpo malkreskas, ĝis li iom post iom atingas la horon de sia morto. Simile kreskaĵo progresas de la semo al matureco, poste ĝia vivo komencas malgrandiĝadi, ĝis ĝi velkas kaj mortas. Birdo flugas ĝis certa alteco, kaj atinginte en sia flugo la plej ekstreman eblan nivelon, ĝi komencas malsupreniĝadi al la tero.

Tiel estas evidente, ke movo estas esenca por ĉio, kio ekzistas. Ĉio materiala progresas ĝis certa punkto kaj poste komencas malprogresi. Tio ĉi estas la leĝo kiu regas la tutan materialan kreaĵaron.

Nun ni konsideru la animon. Ni vidis, ke movo estas esenca en ekzisto; nenio, kio vivas estas sen movo. Ĉiu kreaĵo, ĉu el la minerala, vegetaĵa aŭ besta regno, estas devigita obei la leĝon de movo; ĝi devas iri antaŭen aŭ malantaŭen. Sed por la homa animo ne ekzistas malprogreso. Ĝia sola movado estas al perfekteco, nur el kresko kaj progreso konsistas la movado de la animo.

Dia perfekteco estas senfina, pro tio ankaŭ la progreso de la animo estas senfina. De la naskiĝmomento de homa estaĵo la animo progresas, la inteleleto kreskas kaj la scio pligrandiĝas. Kiam la korpo mortas, la animo vivas plue. Ĉiuj diversaj gradoj de fizika kreitaĵo, estas limhavaj, sed la animo estas senlima.

En ĉiuj religioj ekzistas la kredo, ke la animo postvivas la morton de la korpo. Oni sendas petojn pro amataj mortintoj, oni preĝas pri ilia progreso kaj pri pardono de iliaj pekoj. Se la animo devus perei kune kun la korpo, ĉio tio havus nenian signifon. Plue, se ne estus eble por la animo progresi al perfekteco post la liberiĝo el la korpo, kion efikus ĉiuj tiuj amplenaj preĝoj de sindonemo ?

Ni legas en la Sankta Skribaĵo, ke « ĉiu bona faro estas retrovota » (T.e. ĉiu bona ago sekvigas sian propran rekompencon). Do, se la animo ne postvivus ankaŭ tio ĉi estus sensignifa !

Ĉu la fakto mem, ke nia spirita instinkto, kiu certe neniam parolas vane, igas nin preĝi pri la bono de tiuj niaj amatoj, kiuj forlasis la materialan mondon, ne atestas la daŭrecon de ilia ekzisto ?

En la mondo de Spirito ne ekzistas malprogreso. La mondo de mortemeco estas mondo de kontraŭaĵoj, de kontrastoj; ĉar movado estas en ĝi nepra, ĉio devas iri antaŭen, aŭ malantaŭen. En la Regno de Spirito reiro ne estas ebla - ĉiu movo laŭdeve direktas sin al la stato de perfekteco. La inteligenteco de homo, lia konkludemo, lia scio, liaj sciencaj akiraĵoj - ĉiuj tiuj elmontroj de la spirito estas subigitaj al la nevidebla leĝo de spirita progreso, kaj sekve de tio ili estas nepre senmortaj.

Mi esperas, ke ĉiu el vi progresados en la mondo de spirito, same kiel en la mondo de materio; ke via inteligenteco evoluados, pligrandiĝados via scio kaj plivastiĝados via kompreno.

Vi devas ĉiam peli vin mem antaŭen, neniam stari loke. Evitu staron, la unuan paŝon al malantaŭeniro, al malprogreso.

La tuta fizika kreaĵaro estas pereema. La materiaj korpoj estas kunmetitaj el atomoj; kiam la atomoj komencas apartiĝadi, komenciĝas la malkunmetado kaj sekvas tio, kion ni nomas morto. La kunmeto de atomoj, kiuj formas la korpon aŭ morteman elementon de iu ajn kreitaĵo, estas kelkatempa. Kiam la altira povo, kiu kuntenas la atomojn, estas forigita, la korpo, en sia formo, ĉesas ekzisti.

Alie estas kun la animo. La animo ne estas kombinaĵo dc elementoj; ĝi ne konsistas el multaj atomoj, ĝi estas unu substanco, nedividebla kaj pro tio eterna. Ĝi estas entute ekster la leĝoj de la fizika kreaĵaro; ĝi estas senmorta !

La scienca filozofio elmontris, ke simpla elemento (per « simpla » komprenante « nekombinita ») estas nedetruebla, eterna. La animo, ne estante kombinaĵo de elementoj, estas en sia karaktero, kiel simpla elemento, kaj pro tio ĝi ne povas ĉesi ekzisti.

La animo, estante el tiu unu nedividebla substanco, povas suferi nek dispartigon, nek detruon, pro tio estas nenia racio de ĝia finiĝo. Ĉiuj vivaĵoj elmontras signojn de sia ekzisto, kaj sekvas, ke tiuj ĉi signoj ne povus ekzisti per si mem, se tio, kion ili esprimas aŭ kion ili atestas, ne havus ekziston. Estaĵo, kiu ne ekzistas, ne povas, kompreneble, doni signon pri sia ekzisto. La multaj signoj de ekzisto de la spirito estas ĉiam antaŭ ni.

La postsignoj de la Spirito de Jesuo Kristo, la influo de Lia Dia Instruo, estas kun ni en tiu ĉi tempo kaj estas ĉiamdaŭra.

Estaĵon neekzistantan, kiel oni konsentas, oni ne povas vidi per signoj. Por skribi devas ekzisti homo - neekzistanto ne povas skribi. Skribaĵo estas, en si mem, signo de l’animo kaj inteligenteco de la skribinto. La Sanktaj Skribaĵoj (kun ĉiam tiuj samaj instruoj) pruvas la daŭrecon de la Spirito.

Konsideru la celon de la kreo: ĉu estas eble supozi, ke ĉio estas kreita por evoluadi kaj disvolvadi sin tra sennombraj jarcentoj por unu malgranda celo - la malmultaj jaroj de la homa vivo sur la tero ? Ĉu ne estas nepenseble, ke tio ĉi estas la fina celo de la ekzisto ?

Mineralo evoluas, ĝis ĝi estas ensorbita en la vivon de vegetaĵo; la vegetaĵo progresas, ĝis ĝi fine solvas sian vivon en tiu ĉi de besto; la besto, siavice, prezentante parton de homa nutraĵo, estas ensorbita en homan vivon.

Ni elmontris tiel, ke homo estas la sumo de la tuta kreo, supera al ĉiuj kreitaj estaĵoj, la celo, al kiu progresadis sennombraj jarcentoj de ekzisto.

En la plej bona okazo homo pasigas naŭdek jarojn en tiu ĉi mondo - mallonga tempo, vere !

Ĉu homo ĉesas ekzisti, kiam li forlasas sian korpon ? Se lia vivo finiĝas, tiam la tuta antaŭa evolucio estis senutila, ĉio estis vana. Ĉu oni povas imagi, ke la kreo ne havas celon pli grandan, ol ĉi tio ?

La animo estas eterna, senmorta.

La materialistoj diras : « Kio estas la animo ? Kio ĝi estas ? Ni povas nek vidi. nek tuŝi ĝin ».

Jen kiel ni devas respondi al ili : - Kiom ajn progresus mineralo, ĝi ne povas kompreni la vegetaĵan mondon. Tiu ĉi manko de kompreno ne pruvas neekziston de vegetaĵo.

Al kia ajn grado vegetaĵo evoluus, ĝi ne povas kompreni la bestan mondon; tiu ĉi nescio ne estas pruvo, ke besto ne ekzistas.

Besto, kiel ajn progresinta ĝi estus, ne povas imagi la inteligentecon de homo aŭ kompreni la naturon de lia animo. Sed denove tio ĉi ne pruvas, ke homo estas sen intelekto aŭ sen animo. Ĝi nur elmontras, ke unu formo de ekzisto ne kapablas kompreni formon superan, ol ĝi mem.

Tiu ĉi floro povas ne konscii pri tia estaĵo, kiel homo, sed la fakto de ĝia senscio ne malhelpas la ekziston de la homoj.

En la sama maniero, se la materialistoj ne kredas je la ekzisto de la animo, ilia nekredo ne pruvas, ke ne ekzistas regno, kiel la mondo de Spirito. La ekzisto mem de la inteligenteco de homo pruvas lian senmortecon; plie, mallumo pruvas ekziston de lumo ĉar sen lumo ne estas ombro. Malriĉeco pruvas ekziston de riĉeco, ĉar kiel ni povus sen riĉeco mezuri malriĉecon ? Nescio pruvas, ke scio ekzistas, ĉar sen scio ĉu povus ekzisti nescio ?

Tiel la ideo de mortemeco antaŭsupozas ekziston de senmorteco, ĉar se Vivo Eterna ne ekzistus, oni ne povus mezuri la vivon de tiu ĉi mondo !

Se la spirito ne estus senmorta, kiel la Malkaŝantoj de Dio povus elporti tiel terurajn provojn ?

Kial Jesuo Kristo suferis la teruran morton sur la kruco ?

Kial Mahometo elportadis la persekutojn ?

Kial Báb faris la plej altan sinoferon kaj kial Bahá'u'lláh pasigis la jarojn de sia vivo en malliberejo ?

Por kio estis ĉiuj tiuj suferoj, se ne por pruvi la ĉiaman vivon de la spirito ?

Kristo suferis, Li akceptis ĉiujn Siajn provojn pro la senmorteco de Sia spirito. Se homo pripensos, li komprenos la spiritan signifon de la leĝo de progreso - kiel ĉio pasas de malpli alta grado al la pli alta.

Nur homo sen inteligenteco povas, konsiderinte tiujn ĉi aferojn, imagi, ke la grandega skemo de la kreaĵo povus subite ĉesi progresadi, ke la evolucio povus havi tian nekontentigan finon !

La materialistoj, kiuj rezonas en tiu ĉi maniero kaj kontraŭdiras, ke ni ne povas vidi la mondon de Spirito aŭ percepti la Benojn de Dio, similas efektive al bestoj, kiuj posedas nenian komprenon: havante la okulojn, ili ne vidas, kaj ili havas la orelojn, sed ne aŭ das. Kaj tiu ĉi manko de vido kaj aŭdo estas nur pruvo de ilia propra malsupereco. Ni legas pri ili en la Korano : « Tio estas homoj, kiuj estas blindaj kaj surdaj kontraŭ la spirito ». Ili ne uzas tiun grandan donacon de Dio, la kapablon de kompreno, per kiu ili povus vidi per la okuloj de la spirito, aŭdi per spiritaj oreloj kaj ankaŭ kompreni per die lumigita koro.

La neebleco flanke de la materialistaj mensoj koncepti la ideon pri la Eterna Vivo ne estas pruvo de neekzisto de tiu Vivo.

La kompreno de tiu alia Vivo dependas de nia spirita naskiĝo.

Mi preĝas por vi, ke viaj spiritaj kapabloj kaj aspiroj kresku tagon post tago, kaj ke vi neniam permesu al la materialaj sentoj forvuali de viaj okuloj la glorojn de la Ĉiela Lumigo.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >