Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La ideoj de Dio devas esti realigitai en agoj.
la 8-an de novembro 1911.


Tra la tuta mondo oni aŭdas gloradon de belaj diroj kaj admiradon de noblaj reguloj. Ĉiuj diras, ke ili amas tion, kio estas bona kaj malamas tion, kio estas malbona. Oni devas admiri sincerecon, dum mensogo meritas malestimon. Fideleco estas virto kaj malfideleco estas malhonoro por homoj. Benita afero estas ĝojigadi homajn korojn, kaj malbone estas esti kaŭzo de sufero. Esti afabla kaj kompatema estas virte, dum malami estas peke. Justeco estas nobla kvalito, kaj maljusteco estas malnobleco. Estas devo de homo esti kunsentema, malbonfari al neniu kaj evitadi je ĉia kosto ĵaluzon kaj malicon. Saĝeco estas gloro de homo, ne malklereco; lumo, ne mallumo ! Bone estas turni la vizaĝon al Dio, kaj malsaĝe estas ignori Lin. Nia devo estas gvidi homon supren, kaj ne misgvidi lin kaj kaŭzi lian falon. Multaj estas ekzemploj, similaj al ĉi tiuj.

Sed ĉiuj tiuj diroj estas nur vortoj, kaj ni vidas, ke nur tre malmultaj el ili estas transportataj en la sferon de agoj. Kontraŭe, ni vidas, ke homoj lasis sin regi de pasio kaj egoismo, ke ĉiu pensas nur pri tio, kio donas profiton al li mem, eĉ se tio signifus ruinon de lia frato. Ĉiuj deziregas akiri riĉaĵojn por si mem kaj malmulte zorgas, aŭ tute ne zorgas pri bonstato de aliaj. Ilin interesas ilia propra trankvilo kaj kontenteco, dum la kondiĉoj de iliaj kunfratoj ne tuŝas ilin eĉ iomete.

Malfeliĉe tio ĉi estas la vojo, sur kiu paŝas plejmulto da homoj.

Sed bahaanoj ne devas esti tiaj. Ili devas levi sin super tiun ĉi staton. Agoj devas ludi ĉe ili pli grandan rolon, ol vortoj. Per siaj agoj ili devas esti kompatemaj, ne nur per la vortoj. Ili devas en ĉiuj okazoj konfirmadi per siaj agoj, kion ili proklamas per la vortoj. Iliaj faroj devas pruvi ilian fidelecon, kaj iliaj agoj devas elmontradi Dian Lumon.

Viaj agoj estu laŭtaj krioj, vokantaj al la mondo, ke vi vere estas bahaanoj, ĉar al la mondo agoj parolas kaj ili kaŭzas progreson de la homaro.

Se ni estas veraj bahaanoj, parolo ne estas bezona. Niaj agoj helpos la mondon iri antaŭ en, ili disvastigos la civilizacion, ili akcelos la progreson de la scienco, ili kaŭzos ekfloron de la artoj. Sen agoj nenio povas esti efektivigita en la materiala mondo, nek vortoj sensubtenaj povas antaŭenigi homon en la Spiritan Regnon. Ne per sola buŝservado la elektitoj de Dio atingis sanktecon, sed per paciencaj vivoj, plenaj de aktiva servado, ili enportis lumon en la mondon.

Klopodu do, ke viaj agoj tagon post tago estu belegaj preĝoj. Turnu vin al Dio kaj penu ĉiam fari tion, kio estas justa kaj nobla. Riĉigadu malriĉulojn, levadu falintojn, konsoladu malgajulojn, estu sandonantoj por malsanuloj, kuragigadu timantojn, helpadu premitojn, esperigadu malesperantojn, donadu rifugon al senhavigitoj !

Tio ĉi estas la laboro de vera bahaano, kaj tio ĉi estas atendata de li. Se ni penas fari ĉion tion, tiam ni estas veraj bahaanoj, sed se ni malatentas tion, ni ne estas sekvantoj de la Lumo kaj ni ne havas rajton al tu ĉi nomo.

Dio, kiu vidas ĉiujn korojn, scias, kiagrade niaj faroj estas plenumo de niaj vortoj.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >