Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

Parolado en kunvenejo en Parizo.
la 6-an de novembro 1911.


Tio ĉi estas vere bahaa domo. Ĉiufoje, kiam tia domo aŭ kunvenejo estas fondita, ĝi fariĝas unu el la plej grandaj helpoj en la ĝenerala progreso de la urbo aŭ lando, al kiu ĝi apartenas. Ĝi akcelas kreskon de instruiteco kaj scienco kaj estas konata pro sia intensa spiriteco kaj pro amo, kiun ĝi disvastigas inter homoj.

La fondon de tia kunvenejo ĉiam sekvas plej granda prospero. La unua Bahaa Asocio, kiu ekzistis en Teherano, estis speciale benita. En la daŭro de unu jaro ĝi kreskis tiel rapide, ke ĝiaj membroj multiĝis ĝis naŭoblo de la komenca nombro. Hodiaŭ en la malproksima Persujo estas multaj tiaj asocioj, en kiuj la amikoj de Dio renkontas sin reciproke en plena ĝojo, amo kaj unueco. Ili instruas pri la Afero de Dio, edukas malklerulojn kaj proksimigas koron al koro en frata afableco. Ili helpas al malriĉuloj kaj bezonantoj kaj donas al ili ĉiutagan panon. Ili amas kaj prizorgas malsanulojn kaj estas portantoj de espero kaj konsolo por forlasitoj kaj premitoj.

Ho, vi en Parizo, penu, ke viaj asocioj similu al ĝi kaj kreskigu eĉ pli grandajn fruktojn !

Ho, amikoj de Dio ! Se vi fidos al la Vorto de Dio kaj estos fortaj, se vi sekvos la regulojn de Bahá'u'lláh, kiuj ordonas flegi malsanulon, levi falinton, zorgi pri malriĉulo kaj bezonanto, doni rifuĝon al senhavigito, defendi persekutaton, konsoli malĝojanton kaj ami la mondon de l’homaro per la tuta koro - tiam, mi diras al vi, baldaŭ tiu ĉi kunvenejo vidos mirindan rikolton. Tagon post tago ĝiaj membroj progresados kaj iĝados pli kaj pli spiritaj. Sed vi devas havi firman fundamenton, kaj viaj celoj kaj ambicioj devas esti klare komprenataj de ĉiu membro. Ili devas esti la sekvantaj :
1 ) Elmontradi kunsentemon kaj bonvolon al ĉiuj.
2 ) Faradi servojn al homoj.
3 ) Klopodi por gvidadi kaj lumigadi tiujn, kiuj estas en mallumo.
4 ) Esti afabla al ĉiu kaj elmontradi simpation al ĉiu el vivantoj.
5 ) Esti humila en sia sinteno rilate al Dio, esti en la stato de konstanta preĝado al Li, por ĉiutage pli proksimiĝadi al Dio.
6 ) Esti tiel fidela kaj sincera en ĉiuj siaj agoj, ke ĉiu membro estu konata kiel personigo de la kvalitoj de honesteco, amo, fideleco, afableco, grandanimeco kaj kuraĝo. Esti malkunigita de ĉio, kio ne estas Dio, allogita de la Ĉiela Spiro - posedanta dian animon; por ke la mondo sciu, ke bahaano estas perfektulo.

Penu atingi ĉion tion en tiuj kunvenoj. Tiam vere kaj efektive vi, amikoj de Dio, kunvenos en granda ĝojo. Helpu unu la alian, fariĝu kvazaŭ unu homo, atinginte perfektan unuecon.

Mi preĝas al Dio, ke vi ĉiutage progresadu en la spiriteco, ke la Amo de Dio estu pli kaj pli evidenta en vi, ke la pensoj de viaj koroj estu purigitaj, kaj ke viaj vizaĝoj estu ĉiam turnitaj al Li. Proksimiĝu vi, ĉiu kaj ĉiuj, al la sojlo de unueco kaj eniru la Regnon. Ĉiu el vi estu kiel flamanta torĉo, lumigita kaj hele brulanta per la fajro de la Amo de Dio.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >