Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

Materiala kaj spirita progreso.
la 2-an de novembro 1911.

'Abdu'l-Bahá diris :
Kiel bela estas la vetero hodiaŭ, la ĉielo estas klara, la suno brilas kaj la homa koro ĝojas pro tio !

Tia bonega kaj belega vetero donas novan vivon kaj forton al homo, kaj, se li estas malsana, li eksentas denove en sia koro la ĝojigan esperon de resaniĝo. Ĉiuj tiuj donacoj de la naturo koncernas la fizikan flankon de homo, ĉar nur lia korpo povas ricevadi la materialajn donojn.

Se homo bone prosperas en sia negoco, arto aŭ profesio, li akiras per tio la eblon pligrandigi sian fizikan bonstaton kaj doni al sia korpo certan kvanton da oportuneco kaj komforto, kiun ĝi tiel ŝatas. Ĉie ĉirkaŭe ni vidas hodiaŭ, kiel homo ĉirkaŭigas sin per ĉiaspecaj modernaj oportunaĵoj kaj lukso, kaj nenion rifuzas al la fizika kaj materiala flanko de sia naturo. Sed gardu vin, ke pensante tro fervore pri la korpaj aferoj, vi ne forgesu la aferojn de la animo; ĉar materiaj profitoj ne altigas la spiriton de homo. Perfekteco en mondaj aferoj estas ĝojo por la korpo de homo, sed neniel ĝi glorigas lian animon.

Povas okazi, ke homo, kiu havas ĉian materialan kontentecon kaj vivas, ĉirkaŭita de ĉiuj plej grandaj komfortaĵoj, kiujn la moderna civilizacio povas doni al li, estas senigita de la gravegaj donaĵoj de la Sankta Spirito.

Progresi materiale estas vere bona kaj laŭdinda afero, sed ĉe tio ni ne malzorgu la pli gravan spiritan progreson kaj ne fermu niajn okulojn al la Dia lumo, brilanta meze de ni.

Nur plibonigante nian spiritan staton same, kiel la materialan, ni povas vere progresi kaj iĝi perfektaj estaĵoj. Por alporti tiun spiritan vivon kaj lumon en la mondon aperis ĉiuj grandaj Instruistoj. Ili venis, por ke la Suno de l’Vero ekaperu kaj ekbrilu en la homaj koroj, kaj por ke per ĝia mirinda povo homoj atingu la eternan vivon.

Kiam Kristo Sinjoro venis, li verŝis la lumon de la Sankta Spirito ĉien ĉirkaŭ Si, kaj Liaj disĉiploj kaj ĉiuj, kiuj ricevis la lumon de Li, iĝis lumigitaj, spiritaj estaĵoj.

Por aperigi tiun ĉi lumon Bahá'u'lláh estis naskita kaj venis en la mondon. Li instruis la Eternan Veron al la homoj kaj verŝis la Dian lumon en ĉiujn landojn.

Ve ! Ĉar homo malatentas tiun ĉi lumon. Li iras plue sian vojon en mallumo kaj aparteco, kaj malpacoj kai kruelaj militoj estas ankoraŭ oftaj.

Li uzas materialan progreson, por kontentigi sian sopiron al milito, kaj li faras detruajn ilojn kaj instrumentojn, por ekstermadi siajn kunfratojn.

Sed ni prefere klopodu por akiri la spiritain profitojn, ĉar ĝi estas sola vojo de vera progreso, kiu venas de Dio, kaj kiu sola estas Dia.

Mi preĝas por ĉiu el vi kaj por ĉiuj, ke vi ricevu la Malavaraĵojn de la Sankta Spirito; tiam vi vere estos lumigitaj kaj progresados ĉiam antaŭen kaj supren al la Regno de Dio. Tiam viaj koroj estos pretaj ricevi la ĝojan novaĵon, viaj okuloj estos malfermitaj kaj vi vidos la Gloron de Dio; viaj oreloj estos malŝtopitaj kaj vi aŭdos la vokon de la Regno, kaj per elokventigita lango vi alvokados la homojn al ekkompreno de la Dia Potenco kaj Amo de Dio.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >