Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La Sankta Spirito kiel la peranta potenco inter Dio kaj homo.
4, Avenue de Camoëns, la 31-an de oktobro 1911.


La Dia Realeco estas neimagebla, senlima, eterna, senmorta kaj nevidebla.

La mondo de kreaĵoj estas ligita per la leĝoj de l’naturo, limhava kaj mortema.

La Senfina Realeco ne povas esti konceptita kiel supreniranta aŭ malsuprenvenanta. Ĝi estas ekster la homa kompreneblo kaj ne povas esti priskribita per vortoj, kiuj koncernas la fenomenan sferon de la kreita mondo.

Homo do bezonas neprege iun Potencon, ebligantan al li ricevadi helpon de la Dia Realeco, tiun Potencon, kiu sola povas kontaktigi lin kun la Fonto de ĉia vivo.

Peranto estas necesa por interrilatigi du ekstremojn. Riĉeco kaj malriĉeco, superfluo kaj bezono - sen helpo de peranta forto povus esti nenia kontakto inter tiuj paroj da kontraŭaĵoj.

Ni do povas diri, ke devas ekzisti Peranto inter Dio kaj homo, kaj tiu ĉi estas ĝuste la Sankta Spirito, kiu estigas kontakton inter la kreita tero kaj la « Neimagebla », la Dia Realeco.

La Dia Realeco povas esti komparita kun la suno kaj la Sankta Spirito kun la radioj de la suno. Kiel la sunaj radioj alportas lumon kaj varmon de la suno al la tero, donante vivon al ĉiuj kreitaĵoj, tiel same la « Malkaŝantoj » (de Dio) alportas la potencon de la Sankta Spirito el la Dia Suno de Realeco, por doni Lumon kaj Vivon al homaj animoj.

Peranto estas necesa inter la suno kaj la tero; la suno ne malsuprenvenas al la tero nek la tero supreniras al la suno. La kontakto estas kreita de la sunaj radioj, kiuj alportas lumon, varmon kaj ardon.

La Sankta Spirito estas la Lumo de la Suno de l’Vero, alportanta per sia senlima potenco vivon kaj lumon al la tuta homaro, surverŝanta ĉiujn animojn per la Dia Radieco, transdonanta la Benon de la Favoro de Dio al la tuta mondo. La tero sen la sunradia perado de varmo kaj lumo povus ricevi nenian donon de la suno.

Simile la Sankta Spirito estas la kaŭzo de la vivo de homo. Sen la Sankta Spirito li havus nenian intelekton, li ne povus akiradi la sciencan komprenon, per kiu li gajnas sian grandan influon je la cetero de la kreaĵoj. La lumigo de la Sankta Spirito donas al homo la povon de penso kaj lasas lin fari malkovrojn, per kiuj li fleksas la leĝojn de l’naturo laŭ sia volo.

Ĝi estas la Sankta Spirito, kiu per la perado de la Profetoj de Dio instruas spiritajn virtojn al homo kaj ebligas al li atingi la eternan vivon.

Ĉiuj tiuj benoj estas transportitaj al homo de la Sankta Spirito; ni do povas kompreni, ke la Sankta Spirito estas Peranto inter la Kreinto kaj la kreitoj. La lumo kaj varmo de la suno fruktodonigas la teron kaj kaŭzas vivon en ĉio, kio kreskas; kaj la Sankta Spirito vivigas la homajn animojn.

La du grandaj apostoloj, Sankta Petro kaj Sankta Johano, la Evangelistoj, estis iam ordinaraj, simplaj laboristoj, ŝvite perlaborantaj siajn ĉiutagan panon. Per la potenco de la Sankta Spirito iliaj animoj iĝis lumigitaj kaj ili ricevis la eternajn benojn de Kristo Sinjoro.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >