Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La bezono de Interligo inter la popoloj de Oriento kaj Okcidento
vendrede, la 20-an de oktobro 1911.

'Abdu'l Bahà diris :
En la tempoj pasintaj, kiel en la nunaj, la spirita Suno de l'Vero ĉiam brilis el la horizonto de Oriento.

Abrahamo aperis en Oriento. En la Oriento leviĝis Moseo, por gvidi kaj instrui la popolon. Sur la orienta horizonto aperis Kristo Sinjoro. Mahometo estis sendita al la orienta nacio. Báb aperis en la orienta lando, Persujo. Bahá'u'lláh vivis kaj instruis en Oriento. Ĉiuj grandaj spiritaj instruantoj aperis en la oriento de la mondo. Sed kvankam la suno de Kristo supreniris en la Oriento, la lumo de ĝiaj radioj estis vidata en la Okcidento, kie la brilego de ĝia gloro estis perceptita pli klare. La Dia lumo de Liaj Instruoj brilis kun pli granda forto en la okcidenta mondo, kie ĝia progreso estis pli rapida, ol en la lando de ĝia naskiĝo.

En la hodiaŭaj tagoj Oriento bezonas materialan progreson, kaj en Okcidento oni sentas mankon de spiritaj idealoj. Por Okcidento estus bone turni sin al Oriento, por ricevi la lumigon kal doni al ĝi repage sian sciencan saĝon. Devas okazi tiu interŝanĝo de donacoj.

Oriento kaj Okcidento devas interligi sin por doni unu al la alia tion, kio mankas al ĉiu el ili. Tiu kuniĝo rezultigos veran civilizacion, en kiu la spirita flanko esprimos sin kaj efektiviĝos en la materiala.

Kiam unu tiel ricevos, kion ĝi bezonas, de la alia, ekregos plej granda harmonio, ĉiuj popoloj unuiĝos, estos atingita stato de perfekteco, okazos firma interkuniĝo kaj la mondo iĝos brilanta spegulo, reflektanta la Kvalitojn de Dio.

Ni ĉiuj, naciaj orientaj kaj okcidentaj, devas tage kaj nokte per la tuta koro kaj animo penadi atingi tiun altan idealon, firmkonstrui la unuecon inter ĉiuj nacioj de la tero. Ĉiu koro estos tiam refreŝigita, ĉiuj okuloj estos malfermitaj, donita estos plej mirinda povo, la feliĉo de l'homaro estos certigita.

Ni devas preĝi, ke per la Malavareco de Dio estu donita al Persujo la eblo ricevi la materialan kaj intelektan civilizacion de Okcidento, kaj doni al ĝi repage, per Dia Favoro, sian spiritan lumon. La sindona, energia laborado de la unuigitaj popoloj okcidentaj kaj orientaj sukcesos atingi tiun ĉi rezultaton, ĉar la forto de la Sankta Spirito helpos al ili.

Oni devas zorge studi la principojn de la instruoj de Bahá'u'lláh,, unu post la alia, ĝis ili estos ekkonitaj kaj komprenitaj per la menso kaj per la koro - tiel vi fariĝos fortaj sekvantoj de la lumo, akirantaj kaj disvastigantaj la veran civilizacion en Persujo, en Eŭropo kaj en la tuta mondo.

Tio ĉi estas la paradizo, kiu venos sur la teron, kiam la tuta homaro estos kuniĝinta sub la tendo de unueco en la Regno de Gloro.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >