Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

Dio estas granda kaj kompatema kuracisto, kiu sola donas veran kuracon
la 19-an de oktobro 1911.


Ĉiu vera kuraco devenas de Dio ! Ekzistas du kaŭzoj de malsano : unu estas materiala, la alia spirita. Se la malsano estas korpa, oni bezonas materialan kuracilon, se ĝi estas spirita, oni bezonas la spiritan.

Se estas kun ni la ĉiela beno, kiam ni estas kuracataj, nur tiam ni povas iĝi ree sanaj, ĉar la kuracilo estas nur ekstera kaj videbla rimedo, pere de kiu ni ricevas la kuracon el la ĉielo. La kuracado de la korpo nenion valorus, se la spirito ne estus kuracata. Ĉio estas en la manoj de Dio, kaj sen Li ni ne povas ĝui sanon !

Ekzistis multaj homoj, kiuj fine mortis ĝuste pro tiu sama malsano, al kiuj ili dediĉis specialajn studojn. Ekzemple Aristotelo, kiu speciale studis la digestadon, mortis pro malsano de la stomako. Aviseŭ' estis korspecialisto, sed li mortis pro malsano de la koro. Dio estas granda kompatema kuracisto, kaj Li sola havas la povon doni la veran kuracon.

Ĉiuj kreitoj dependas de Dio, kiel ajn granda povas ŝajni ilia scienco, povo kaj sendependeco.

Rigardu la potencajn reĝojn de la tero : ili havas en la mondo ĉiajn fortojn, kiajn homoj povas doni al ili, kaj tamen, kiam la morto vokas, ili devas obei tiel same, kiel kamparanoj ĉe iliaj pordegoj.

Rigardu ankaŭ la bestojn – kiel senhelpaj ili estas malgraŭ sia ŝajna forto ! Ĉar elefanto, la pli granda el la bestoj, estas maltrankviligata de muso, kaj leono ne povas defendi sin kontraŭ incitado de vermo. Eĉ homo, la plej alta formo el ĉiuj kreitaj estaĵoj, bezonas, por vivi, multajn aferojn ; unue li bezonas aeron, kaj estante senigita de ĝi, mortas dum kelkaj minutoj. Li dependas ankaŭ de posedo de akvo, nutraĵo, vesto, varmo kaj de multaj aliaj objektoj. De ĉiuj flankoj li estas ĉirkaŭata de danĝeroj kaj malfacilaĵoj, al kiuj lia fizika korpo sola ne povas kontraŭstari. Se oni rigardas la mondon ĉirkaŭ si, oni vidas, kiel ĉiuj kreitaĵoj estas ligitaj depende kaj sklave per la fortoj de l'naturo.

Sole homo, dank' al sia spirita povo, kapablas elliberiĝi, flugi super la mondon de materio kaj fari ĝin sia servanto.

Sen la helpo de Dio homo estus egala al la pereemaj bestoj, sed Dio donacis al li tiun mirindan forton, ke li ĉiam povu rigardi supren kaj ricevadi, inter aliaj donacoj, kuracon de Lia Dia Malavareco.

Ve tamen ! homoj ne estas dankaj por tiu plejsupera bono, sed dormas la dormon de senzorgeco, senatentaj al la granda favoro, kiun Dio elmontris al ili, turnante la vizaĝojn for
de la lumo kaj irante plue sian volon en mallumo.

Mia plej varma preĝo estas, ke vi ne similu al tiuj, sed kontraŭe, havu la vizaĝojn persiste turnitajn al la lumo, por ke vi estu kiel lumigitaj torĉoj en mallumaj lokoj de vivo.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >