Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La devo de afableco kaj simpatio rilate al fremduloj kaj alilanduloj
la 16-an kaj 17-an de oktobro 1911.


Kiam homo turnas la vizaĝon al Dio, li trovas ĉie la sunbrilon. Ĉiuj homoj estas liaj fratoj. Ne permesu, ke la formoj de konveneco ŝajnigu vin malvarmaj kaj nesimpatiaj, kiam vi renkontas fremdulojn el aliaj landoj. Ne rigardu ilin tiel, kvazaŭ vi suspektus ilin malbonfarantoj, ŝtelistoj kaj kruduloj. Vi opinias, ke necesas esti tre singardema, por ne elmeti sin al la risko de konatiĝo kun tiaj, eble nedezirindaj personoj.

Mi deziras de vi, ke vi ne pensu nur pri vi mem. Estu afablaj por fremduloj, ĉu ili venas el Turkujo, Japanujo, Persujo, Rusujo, Ĉinujo aŭ el iu ajn alia lando de la mondo.

Helpu al ili senti sin, kiel hejme; informiĝu, kie ili loĝas, demandu, ĉu vi povas fari al ili ian servon; penu fari ilian vivon iom pli feliĉa.

Tiel, se eĉ tio, kion vi komence suspektis, montriĝus vera, estu, malgraŭ ĉio, plue afablaj por ili. Via bonkoreco helpos al ili fariĝi pli bonaj.

Kial cetere alilanduloj devus esti konsiderataj kiel fremduloj ?

Tiuj, kiuj vin renkontos, ekkonu sen via proklamado la fakton, ke vi estas bahaanoj.

Realigu en praktiko la instruon de Bahá'u'lláh, la instruon pri bonkoreco al ĉiuj nacioj. Ne kontentiĝadu per nura vorta elmontrado de amikeco, sed flamigu viajn korojn per amplena bonkoreco al ĉiuj, kiujn vi povas renkonti sur via vojo.

Ho vi membroj de la okcidentaj nacioj, estu afablaj por tiuj, kiuj venas el Oriento, por vivi inter vi. Forlasu la regulojn de via konveneco, parolante kun ili ; ili ne estas alkutimiĝintaj al tio. Al orientanoj tia sintenado ŝajnas malvarma, malamika. Via konduto estu, kontraŭe, simpatia. Estu videble, ke vi estas plenaj de universala amo. Kiam vi renkontas person aŭ alian fremdulon parolu al li, kiel al amiko ; se li ŝajnas soleca, penu helpi al li estu por li servopreta ; se li estas malgaja - ĝojigu lin, se malriĉa - helpu lin, se premita - savu lin, se malfeliĉa - konsolu lin. Tiel agante vi elmontros, ke ne nur en vortoj sed vere kaj en faroj vi konsideras ĉiujn homojn kiel viajn fratojn.

Kian profiton donas konsentado, ke la universala amikeco estas bona, kaj parolado pri la solidareco de l’homaro, kiel pri granda idealo ? Tiuj pensoj estas senutilaj, se ili ne estas transkondukitaj en la mondon de agoj.

La malbono daŭras en la mondo ĝuste pro tio, ke homoj nur parolas pri siaj idealoj, kaj ne ekpenas praktiki ilin. Se agoj anstataŭus la vortojn, la malfeliĉo de la mondo baldaŭ sanĝus sin en feliĉon.

Homo, kiu faras multe da bono kaj ne parolas pri tio, trovas sin sur la vojo al perfekteco.

Homo, kiu plenumis malgrandan bonagon kaj grandigas ĝin en siaj paroloj, valoras tre malmulte.

Se mi amas vin, mi ne bezonas senĉese paroli pri mia amo - vi scios pri ĝi sen iaj vortoj. Aliflanke, se mi ne amas vin, vi ankaŭ scios tion kaj ne kredos al mi, se mi eĉ milfoje dirus, ke mi vin amas.

Kelkaj homoj multe parolas pri boneco, malŝparante belajn vortojn, ĉar ili deziras, ke oni opiniu ilin pli grandaj kaj pli bonaj, ol iliajn proksimulojn ; ili serĉas famon en la mondo. Tiuj, kiuj faras plej multe da bono, uzas plej malmultajn vortojn pri siaj agoj.

La infanoj de Dio plenumas siajn farojn sen fanfaronado, obeante Liajn leĝojn. Mi esperas, ke vi ĉiam detenados vin de tiraneco kaj premado, ke vi laboros senĉese, ĝis justeco regos en ĉiuj landoj, ke vi gardos la korojn puraj kaj la manojn for de maljusteco.

Jen estas tio, kion postulas de vi la alproksimiĝo al Dio, jen estas tio, kion mi atendas de vi.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >