Reveno al BEL.

TUTMONDA PACO
Universala Pacprogramo


La sopiro al paco kaj la promeso pri ĝia veno estas tiel malnova kiel la historio de la homaro. La popoloj de la mondo kune kreskis al intima najbareco kaj nun troviĝas antaŭ grava decido : ĉu ekhavi pacon post neimageblaj teruraĵoj, kiujn estigos obstina persistado ĉe malnovaj kondut-manieroj aŭ ĉu starigi pacon per libervola ago de ĉiuj popoloj kaj nacioj post komuna interkonsil- iĝo de iliaj registaroj. La antaŭsignoj estas favoraj : Neniam en la pasinteco la mondo spertis tian gradon de internacia kunlaboro de popoloj, iam malamikaj unuj al la aliaj, de scienca-teknika progreso kaj mondskala komunikado.

Kio obstrukcas la vojon al la paco ? Antaŭjuĝoj, suspektemo, duboj,  miskomprenoj kaj egoismaj interesoj ĝenas la rilatojn inter la nacioj kaj malebligas kunlaboron, per kiu ni povus venki la minacan ekonomian krizon, la disvastiĝon de anarkio kaj terorismo kaj la nedireblajn suferojn de milionoj da homoj. Distordita koncepto pri la homo, kiu prezentas lin malgraŭ lia pac-sopiro kiel nebonigeblan egoiston, senkuraĝigas multajn bonvolemulojn. Objektiva ekzamenado tamen pruvas, ke la vera, spirita karaktero de la homo estas direktita al kreivo kaj kunlaboremo.

La historia evoluo de la homo progresis analoge al la fazoj de bebeco, infaneco kaj adoleskanteco en la vivo de unuopulo : de la formiĝo de la familio kaj civito al la fondo de ŝtatoj. Ĉiu transiro de unu fazo al alia alportis tute naturajn perturbojn. La bahaanoj konsideras la fundajn problemojn de nia tempo kiel signalojn de tiu ĉi nehaltigebla natura procezo de maturiĝo, kiu povas kulmini en orda kaj ekvilibra tutmonda komunaĵo, pri kies efektivigo kiel plenumiĝo de la dia kreo-plano ili estas firme konvinkitaj. Ĉeno el spiritaj lumfontoj, la religioj, estis la antaŭenigaj fortoj en la civiliza procezo de la homaro. Monda paco sen religio tial estas neimagebla. La religio pruvadis per sia senpera influo, ke ĝi estas nemalhavebla por la ordo en ĉiu homa komunaĵo. Materiismo en Oriento kaj Okcidento faris el siaj ideologioj kvazaŭ ajn religiojn kaj alstrebis la diigon de la ŝtato kaj la superecon de unu raso, unu nacio aŭ unu klaso. La komuna trajto kaj la radiko de ĉiuj ĉi ideologioj estas la glorigo de la strebado al materiaj aferoj. El tio estas nutrata la falsa tezo pri la nebonigebla egoisma homo.

Malpermeso de ĉiaj armiloj estas nur supraĵa paŝo. Solvi unuopajn konfliktojn ne sufiĉas. Universalan solvon multaj grupoj jam konsideras necesa. Esperigajn signojn ni jam observas en la kreskanta tendeco de unuopaj ŝtatgrupoj kunlabori laŭ difinitaj interkonsentoj en aferoj de komuna intereso. Por la monda paco pluraj temoj aparte gravas, kvankam ili ŝajne ne rekte rilatas al ĝi :
1 ) rasismo ofendas la homan dignon kaj malhelpas la disvolviĝon de siaj viktimoj ; rekoni la homaron kiel unuecan estas nepre necesa por la solvo de tiu ĉi problemo ;
2 ) drasta diferenco inter riĉeco kaj malriĉeco estas kaŭzo por la malstabileco de la monda situacio ; la problemo devas esti reanalizita kaj solvita per kombinita aplikado de spiritaj, moralaj kaj praktikaj rimedoj;
3 ) senbrida naciismo devas cedi al globala lojaleco inter la ŝtatoj ; la mondo ŝrumpas al unusola najbareco, en kiu la profito de unu parto estas certigita plej oportune per la akcelo de la profito de la tuto;
4 ) religia malpaco dum la historio kaŭzis multe da malfeliĉo ; la anoj de ĉiuj religioj devas klopodi pri interpacigo de siaj opinio-konfliktoj en teorio kaj praktiko ; la religiaj gvidantoj devas venki siajn teologiajn diferencojn en humileco antaŭ la Kreinto;
5 ) rifuzo de plena samrajteco de la virinoj signifas maljuston kontraŭ la duono de la monda loĝantaro ; nur kiam la virinoj fariĝas egalvaloraj partneroj en ĉiuj sferoj de homa aktiveco, kreiĝos la morala kaj psikologia klimato por la mondpaco;
6 ) manko de edukebleco malhelpas al vastaj rondoj de la monda loĝantaro venki antaŭjuĝojn kaj plibonigi sian vivo-kvaliton ; la edukado de knabinoj havas plej urĝan prioritaton, kaj aparta atento devus esti dediĉita al la instruado de tutmondeca konscio;
7 ) nesufiĉa komunikado inter la popoloj malfortigas tre grave la klopodojn pri la monda paco ; la akcepto de internacia helplingvo, instruota en ĉiuj lernejoj de la mondo, povas helpi en la solvo de tiu ĉi  problemo.

Nuraj kontraktoj ne sufiĉas. Kolektiva sekureco sole surbaze de politikaj  traktatoj restas fabelo. La monda paco estas kompleksa problemo, kies pritrakto devas esti levita de la pure praktika sur la principan nivelon. Por trovi daŭrajn solvojn, ĝi devas esti subtenata de spirita aŭ etika sinteno, kiu nun devas esti evoluigata. Problemoj kiel la ĵus cititaj, kiuj kutime ne estas rilatigitaj al mondpaco, devas esti solvitaj samtempe. Spiritaj principoj aŭ, kiel kelkaj diras, homaj valoroj estas la ŝlosilo por ĉiu problemsolvo.

Mondordo povas esti bazita nur sur la neŝancelebla konvinko pri la unueco de la homaro. Tio postulas la forlason de ĉiaj antaŭjuĝoj kaj de ĉio, kio instigas homojn kredi sin superaj al aliaj. Krome, ĝi necesigas nenion alian ol la rekonstruon kaj la senarmigon de la tuta civilizita mondo - de mondo kunkreskinta en ĉiuj fundamentaj aferoj de la vivo kaj tamen senfine diversa en naciaj originalecoj. Krom tio konsistiga parto de mondordo estas klare difinita jursistemo, kolektiva sekureco per internacia ekzekutivo, mond-parlamento kaj mond-kortumo. Nacia politiko devas grade adaptiĝi al la tutmondaj interesoj pere de klare difinitaj leĝoj aŭ universale rekonitaj aprobeblaj principoj por la reguligo de la rilatoj inter la popoloj.

Ni alvokas la ŝtatestrojn de la mondo kolektiĝi en jam longtempe malfruiĝinta universala kunveno. Ĉu ne estus la tasko de Unuiĝintaj Nacioj, levi sin, plene subtenate de siaj ŝtato-membroj, al tiel alta celo, por ke estiĝu tutmonda federacio, kiu utiligos ĉiujn fortojn de la homaro por la paco kaj por la bonfarto de la popoloj ? La plej alta celo estas la unuigo de ĉiuj popoloj de la mondo en unu universala familio. Multnombraj internaciaj movadoj pruvadas la deziregon pri paco kaj unueco.

Kiel studobjekton la bahaanoj volonte ofertas la universalan sistemon de sia kunlaborado, proklamitan de la fondinto de ilia religio, en kiu laŭ ĝenerale akceptitaj principoj de interkonsiliĝo surbaze de spiritaj valoroj ĉiu kontribuas en sia agosfero al la formado de decidoj. Ili montras, ke la homaro povas vivi kiel tutmonda socio. Daŭre progresanta kulturo estas la celo de la kreo de la homo.

« Tiuj teruraj bataloj, tiuj deturaj militoj ĉesos kaj la Plej Granda Paco venos » Bahá'u'lláh

Reveno al la Komenco.
***
Tiu ĉi teksto estas resumo de la deklaro « La Promeso de Monda Paco » (« The Promise of World Peace »), kiu en la angla aŭ en traduko al multaj diversaj lingvoj haveblas ĉe :
1 ) la bahaaj Naciaj Spiritaj Asembleoj ( kies adresoj troveblas i.a. sub http://www.bahai.org )
2 ) aŭ rekte ĉe : Bahá'í  International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA; T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566 ; bic-nyc@bic.org

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16 F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de