Reveno al BEL.

MONDCIVITANISMO
Globala etiko por daŭriva evoluo


La plej granda defio por la tutmonda komunumo mobiliziĝanta efektivigi Agendon 21 estas la disponigo de la enormaj financaj, teknikaj, homaj kaj moralaj rimedoj necesaj por daŭriva evoluo. Tiuj ĉi rimedoj nur akumuleblas, se la popoloj de la mondo akiros profundan senton de responseco por la sorto de la planedo kaj por la bonfarto de la tuta homara familio.

Tiu ĉi sento de responseco nur estiĝas, se estas akceptata la unueco de la homaro, kaj ĝi daŭros nur surbaze de unueciga vizio pri paca, prosperanta mondsocio. Sen tia universala etiko, la homoj ne fariĝos aktivaj kaj kreemaj partoprenantoj de la tutmondaj aktivadoj cele al daŭriva evoluo.

La Agendo 21 provizas nemalhaveblan kadron de scienca klero kaj teknika scio por la efektivigo de daŭriva evoluo. Sed ĝi ne inspiras personan sindediĉon al globala etiko. Per tio ni ne volas aserti, ke etiko kaj valoroj estis ignorataj de la Konferenco pri Medio kaj Evoluo de Unuiĝintaj Nacioj (United Nations Conference on Environment and Development - UNCED). Lige kun tiu ĉi konferenco la voko je unuecigaj valoroj aŭdeblis de ŝtatestroj, de UN-oficuloj, de reprezentantoj de nerigistaraj organizaĵoj kaj de individuaj civitanoj. Estis precipe la konceptoj de « unueco en diverseco », «mondcivitaneco » kaj « nia komuna homeco », kiuj estis citataj por servi kiel etika fundamento por Agendo 21 kaj la Rio-Deklaro.

La monda komunumo tiel jam atingis bazan konsenton pri la bezono de globala etiko por vivigi Agendon 21. Ni proponas, ke la nocio mondcivitanismo estu akceptita por marki la aron da principoj, valoroj, sintenoj kaj kondutoj, kiun la homoj tutmonde devos alproprigi, se daŭriva evoluo realiĝu.

Mondcivitanismo komenciĝas per la akcepto de la unueco de la homara familio kaj de la inter- plektiteco de la nacioj de « la tero, nia hejmo » (Rio Declaration on Environment and Development, Preamble). Ĝi subtenas sanan kaj legitiman patriotismon kaj samtempe insistas pri pli larĝa lojaleco, pri amo al la tuta homaro. Sed ĝi neniel implicas la rezignon pri legitimaj lojalecoj, la subpremon de kultura diverseco, la forigon de nacia aŭtonomio aŭ la trudon de uniformeco. Ĝia kerno estas «uneco en diverseco ». Mondcivitanismo enkludas la  principojn de socia kaj ekonomia justeco ene de kaj inter la nacioj, nekonfliktajn decido-procedurojn sur ĉiuj sociaj tavoloj, samrajtecon de la seksoj, rasan, etnan, nacian kaj religian harmonion, kaj la pretecon oferi por la komuna bono. De tiuj ĉiuj principoj eblas dedukti aliajn facetojn de mondcivitanismo, kiuj ĉiuj akcelas homan dignon kaj estimon, interkompreniĝon, fratecon, kunlaboron, fidindecon, kompaton kaj la deziron servi. Kelkaj de tiuj ĉi principoj menciatas en Agendo 21 - la plej multaj tamen rimarkinde mankas. Krome mankas ĝenerala koncepto.

Kultivi kaj kreskigi mondcivitanecon estas praktika strategio por  antaŭenigi daŭrivan evoluon. Tiel longe kiel malunueco, antagonismo kaj etperspektiveco karakterizas la sociajn, politikajn kaj ekonomiajn rilatojn ene de kaj inter la nacioj, ne eblos establi globalan kaj daŭrivan modelon de evoluo. Antaŭ pli ol jarcento Bahá'u'lláh avertis : « La bonfarto de la homaro, ĝia paco kaj ĝia sekureco estos neatingeblaj antaŭ ol ĝia unueco estos firme starigita ». Daŭriva tutmonda socio konstrueblas nur surbaze de vera unueco, harmonio kaj interkompreniĝo inter la diversaj popoloj kaj nacioj de la mondo.

Ni tial rekomendas, ke mondcivitaneco estu instruata en ĉiuj lernejoj kaj ke la unueco de la homaro - la principo, kiu fundamentas mondcivitanismon - estu konstante kaj insiste akcelata ene de ĉiuj nacioj.

La koncepto mondcivitaneco ne estas nova por la monda komunumo. Ĝi troveblas implicite kaj eksplicite en amaso da dokumentoj, ĉartoj kaj  interkonsentoj de UN, enklude de la malfermaj vortoj de la UN-ĉarto mem : « Ni la popoloj de la Unuiĝintaj Nacioj… ». Ĝi estas jam lanĉita tra la mondo kaj trans ĉiuj kulturoj far diversaj neregistaraj organizaĵoj, akademioj, civitanaj grupoj, edukaj programoj, artistoj kaj la amaskomunikiloj. Tiuj ĉi klopodoj estas signifaj, sed ili devas multe plivastiĝi. Devas esti lanĉita zorge planita kaj kipita, longdaŭra kampanjo, kiu enplektas ĉiujn sektorojn de la socio - loke, nacie kaj internacie - por antaŭenigi mondcivitanecon. Ĝi devas esti efektigata per ĉiaj vigleco, morala kuraĝo kaj konvinkiteco, kiujn la Unuiĝintaj Nacioj, ĝiaj membroŝtatoj kaj ĉiuj emaj partneroj kapablas kunigi.

Konklude : Mondcivitanismo estas koncepto same defia kaj dinamika kiel la ŝancoj, kiujn havas la mondkomunumo. Ni, la popoloj kaj nacioj de la mondo, kondutus saĝe, se ni kuraĝe alproprigus ĝiajn fundamentajn principojn kaj lasus nin gvidi per ili je ĉiuj aspektoj de nia vivo - de nia persona kaj socia vivo ĝis niaj naciaj kaj internaciaj aferoj ; de lernejo, laborejo kaj komunikado ĝis la juraj, sociaj kaj politikaj institucioj. Ni tial urĝas la Komisionon kuraĝigi la tutan UN-sistemon integri la principon mondcivitaneco en la tutan gamon de siaj programoj kaj aktivecoj.

La Bahaa Internacia Komunumo, kiu dum pli ol jarcento kultivis mondcivitanecon, volonte asistos je la provizado de praktikaj modeloj por rasa, religia, nacia kaj etna unueco favore al daŭriva evoluo ; kaj je la partopreno de interkonsiliĝoj pri tiu ĉi tiome grava temo. Kiel tutmonda komunumo kuniganta la diversecon de la homaro kaj vartanta komunan vizion la Bahaa Internacia Komunumo daŭrigos la antaŭenigon de daŭriva evoluo kuraĝigante homojn sin mem konsideri civitanoj de unu mondo, konstruantoj de justa kaj prospera tutmonda civilizacio.

Reveno al la Komenco.
***
Tiu ĉi teksto estas koncizigita traduko de la deklaro Mondcivitanismo : « Globala etiko por daŭriva evoluo » (« World Citizenship: a Global Ethic for Sustainable Development ») prezentita far la Bahaa Internacia Komunumo ĉe la unua sesio de la Komisiono pri Daŭriva Evoluo ĉe UNO. Tiu deklaro en la angla aŭ en traduko al multaj diversaj lingvoj haveblas ĉe :
1 ) la bahaaj Naciaj Spiritaj Asembleoj kies adresoj troveblas i.a. sub http://www.bahai.org
2 ) Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA; T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, bic-nyc@bic.orghttp://www.bahai.org

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de