Reveno al BEL.

BAHAA LITERATURO EN ESPERANTO


La ĉi-sube donita listo entenas la plej gravan kaj la plej multan en Esperanto aperintan bahaan literaturon. Ĝi estas aranĝita laŭ la eldonjaro, tamen ne estas kompleta. Precipe mankas etaj broŝuroj kaj faldfolioj k.s., kiuj kelknombre aperis. Ankaŭ estas la bibliografiaj indikoj precipe pri la fruaj eldonaĵoj ofte mankozaj.

* signitaj titoloj estas aktuale haveblaj ĉe unu el la esperantaj libroservoj : ekzemple tiu de UEA en Rotterdamo : uea@inter.nl.net ; http://www.uea.org
aŭ ĉe: Bahá'í-Verlag, Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim, Germanio ( fakse: +49-(0)6192-992999; e-poŝte: info@bahai-verlag.de ; http://www.bahai-verlag.de)

« La historio de la bahaa movado », de Sidney Sprague, London, 1907, 24 p.

« Religio kaj scienco laŭ la lumo de la bahaa rivelaĵo », de John E. Esslemont, eld. Hildner, London, 1919, 28 p.

« Baha'u'llah kaj Lia Misio », de John E. Esslemont Esperanto-Komitato de la Bahaa movado n:o 2, Hamburgo 1922, 22 p.

« La Nova Tago - Internacaia Bahaa Esperanto Gazeto », publikigita kvaronjare inter 1925 kaj 1936 de « la Esperanto-komitato de la Baha'i-movado Hamburg » resp. « La Bahaa Esperanto-Eldonejo Wandsbek » kaj poste « La Bahaa Esperanto-Eldonejo Weinheim » resp. « Bahaa Esperanto- Eldonejo ‘La Nova Tago’ »

« Historio, instruoj kaj valoro de Baha'i-Movado », de Hermann Großmann, Esperanto-komitato de la Baha'i-Movado Hamburg, 1925; 8 paĝoj

« La bahaa revelacio », ad. Bahaa Esperanto-Eldonejo Wandsbek, 1926, 16 p.

« Kompilaĵo de bahaaj vortoj » (aperis en la dudekaj jaroj)

« Bahaaj Pruvoj de Vivo post Morto », de Martha L. Root (propre eldonita UK-prelego; aperis en la dudekaj jaroj)

« La esenco de l' Bahaismo », de Hermann Grossmann (aperis en la dudekaj jaroj)

« Bahaismo kaj politiko », de Ernst Kliemke (propre eldonita artikolo de la tiama prezidanto de Germana Esperanto-Asocio el La Nova Tago IV-4 p. 37 k.s.; aperis en la dudekaj jaroj)

« Kaŝitaj Vortoj de Bahá'u'lláh », trad. el la persa originalo de J.E. Esslemont kaj L. Hakim, Bahaa Esperanto-eldonejo, Wandsbek, ĉ. 1935, 39 p.

« Bahá'u'lláh kaj la nova epoko » * de J.E. Esslemont,trad. Lidia Zamenhof, unua eldono: Bahaa Esperanto-Eldonejo « La Nova Tago », 1930; dua, ĝisdatigita eldono : Bahaa Esperanto-Ligo, 1978; 324 p. (la plej grava kaj plej disvastiĝinta enkonduko en Bahaismon)

« Homo, Dio, Profeto », de Lidja Zamenhof, Bahaa Esperanto-Eldonejo, Weinheim, 1931 (propra eldono de parolado farita okaze de la bahaa fak-kunveno dum la XXII-a Universala Esperanto-Kongreso en Oxford, la 8-an de aŭgusto 1930)

« La Bahaa Revelacio », 17 paĝoj (esperanta traduko de broŝuro eldonita en Usono - probable el la tridekaj jaroj)

« La Mondreligio », de Shoghi Effendi, 8 pagxoj (skizo de la celoj, instruoj kaj historio de Bahaismo de ĝia « Gardanto »; esperanta traduko, probable de Lidia Zamenhof; aperis probable en la tridekaj jaroj)

« Parizaj Paroladoj » de 'Abdu'l-Bahá*; trad. Lidja Zamenhof, Bern, 1978; represo de la eldono de Bahaa Esperanto-Eldonejo « La Nova Tago »,  Weinheim, 1932; 110 paĝoj, (la bazaj principoj kaj instruoj de Bahaismo kiel ilin prezentis 'Abdu'l-Bahá en Parizo en 1911)

« Bahaaj Informoj », bulteno eldonita de Internacia Bahaa Oficejo, Ĝenevo, de 1947 ĝis 1949 (entute 14 numeroj)

« Bahaismo - la religio de Paco », de Lidja Zamenhof; Bahaa Esperanto Komitato, Neckargemünd apud Heidelberg, 1959; 8 paĝoj (reaperigo de la samtitola artikolo de Lidia Zamenhof el « La Nova Tago » - julio 1931; represo far Imprenta Gutenberg, La Laguna de Tenerife, aperis en 1966)

« Mesaĝo de 'Abdu'l-Bahá », Bahá'í-Verlag, 1964; 15 paĝoj (esperanta traduko de ampleksa letero de la 17a de decembro 1919 de 'Abdu'l-Bahá al la Centra Organizo por Daŭra Paco, Den Haag, Nederlando)

 « Kio estas la Bahaa Religio », de Hermann Grossmann, Bahá'í-Verlag, 1969; 60 paĝoj (konciza superrigardo pri la fundamentaj trajtoj de la Bahaa Religio kaj ĝiaj instruoj)

« Komunio kun Dio », Bahaaj Preĝoj, Bahaa Esperanto-Ligo, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette Ill. Usono, 1973, 22 paĝoj (kolekto de kelkaj bahaaj preĝoj)

« Unueco kaj Universala Lingvo », de Johano Dale, trad. R. Orloff-Stone, Bahaa Esperanto-Ligo, Fortaleza-Ceará Brazilo, 1976; 29 paĝoj (lingvopolitikaj rezonadoj de la aŭtoro surbaze de bahaaj principoj)

« Bahaaj Respondoj », el la hispana trad. P.A. Cardoso, Bahaa Esperanto-Ligo, Fortaleza-Ceará, Brazilo, 1977; 30 paĝoj (bazaj informoj pri Bahaismo kaj BEL)

« Bahá'í ; La Mondkredo por la Nuntempa Homaro », de Arthur L. Dahl, trad. R. Orloff-Stone, Bahaa Esperanto-Ligo, repr. 1981; 22 paĝoj (prezento de Bahaismo kiel respondanta al aktualaj problemoj)

« La Kaŝitaj Vortoj de Bahá'u'lláh » * ; trad. E. Rodriguez Ontario, Fortaleza-Ceará, Brazilo, 1981, 56 paĝoj, (moralaj aforismoj reprezentantaj la esencon de religio, revelaciitaj de Bahá'u'lláh )

« La Promeso de Malarmado kaj Paco »; Bahaa Esperanto-Ligo, 1983; 11 paĝoj (traduko de deklaro de Bahaa Internacia Komunumo, la bahaa NRO ĉe UN, de junio 1982)

« La Promeso de Monda Paco »; Bahaa Esperanto-Ligo, 1986; 21 paĝoj;  (mesaĝo de 1985 de la Universala Domo de Justeco al la popoloj de la mondo okaze de la Internacia Jaro de Paco)

« Koresponda Kurso » * ; Bahaa Esperanto-Ligo, 1986, 64 paĝoj (21-leciona kurso pri Bahaismo kun respondfolioj)

« La Bahaa Religio - Vojo al la Paco » * ; Bahá'í-Verlag Hofheim-Langenhain, 1987; 16 paĝoj (multkolora ilustrita broŝuro kun enkonduko en la bazajn instruojn de Bahaismo kaj la vivon de la bahaa komunumo)

« Turnopunkto al Tutmonda Socio » ; de Ingo Hofmann, Bahá'í-Verlag, Hofheim-Langenhain, 1988, 10 pağoj (tezoj pri Bahaa Koncepto)

« La Bahaa Religio » ; de Heinz-Dieter Maas, Artur E. Iltis, Saarbrücken, 1987; 31 paĝoj (konciza priskribo de la ĉefaj instruoj de Bahaismo kaj ĝiaj rilatoj al Esperanto)

« La Bahaa Kredo » * ; Internacia Bahaa Komunumo, Bahá'í Publishing Trust UK, 1989; 16 paĝoj (multkolora ilustrita broŝuro kun enkonduko en la bazajn instruojn de Bahaismo kaj la vivon de la bahaa komunumo)

« Bahá'u'lláh » * ; Bahaa Esperanto-Ligo, Belvaux, 1992; 60 paĝoj, (deklaro de Bahaa Internacia Komunumo aperinta okaze de la centa datreveno de la forpaso de Bahá'u'lláh en 1992; enkonduko en la vivon kaj instruojn de Bahá'u'lláh kun multaj citaĵoj el Liaj skriboj)

« La Nekredebla Paradokso. The Incredible Paradox » ; de Vinson Brown, dulingva angla-esperanta (E-traduko de D. Evans); Naturegraph Publishers, Happy Camp, 1992; 63 paĝoj (sciencista sinteno rilate religiajn demandojn kaj prezenton de Bahaismo)

« Preĝoj » * ; Bahaa Esperanto-Ligo, Frankfurt, 1992; 70 paĝoj, (kompilaĵo de ĉ. 50 bahaaj preĝoj revelaciitaj de Bahá'u'lláh, Báb kaj 'Abdu'l-Bahá)

« Perloj de l'Saĝo el la Skriboj de Bahá'u'lláh » *; Bahaa Esperanto-Ligo, Frankfurt, 1994, 56 paĝoj, (kompilaĵo el la skriboj de Bahá'u'lláh kovranta plej vastan gamon da temoj)

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de