Reveno al BEL.

TRANSIRO AL LA TRIA JARMILO
Kompreni la 20an jarcenton kaj fronti la defiojn de la 21a jarcento.


Sojle de la nova jarcento eblas ekhavi kompletan retrorigardon al la pasinta. La etendiĝantan panoramon peĉe malhele enombrigas densaj nuboj el malicegoj, kiajn antaŭ tiu ĉi jarcento neniam vidis la homara historio : la eliminado de milionoj da senhelpaj homoj ; la senĉesa konstruado kaj utiligo de daŭre novaj detruegaj armiloj, kiuj kapablas estingi tutajn popolojn, ja eĉ la tutan homaron ; la leviĝo de ideologioj, kiuj sufokis la spiritan kaj intelektan vivon de kompletaj nacioj ; globala mediodetruado tiom grandskala, ke povas daŭri jarcentojn restarigi sanajn vivmediojn ; kaj la senlime pli granda damaĝo, kiun suferas generacioj da infanoj, al kiuj oni instruis, ke perforto, senmoraleco kaj egoismo estus triumfoj de persona libereco.

Antaŭ tia fono multaj senespere rigardas la homaran estonton. Eblas tamen ankaŭ kompreni tiajn enormajn damaĝojn kiel nur la ombran flankon de duflanka kaj esence pozitiva kaj ege esperiga evoluo. Eblas ankaŭ pentri helan bildon de la 20a jarcento :
1 ) la politikaj kaj sociaj gvidantoj devis ĉie iniciati novajn sistemojn de globala organiziĝo kaj meti la fundamenton de nova mondordo;
2 ) eksmodaj sintenoj kaj konvinkoj, kiuj disdividis la homojn unuj de la aliaj, montriĝis senbazaj kaj estas ĉiam malpli tolerataj;
3 ) la sekurigo de paco pli kaj pli efike eblas kaj demokrateco daŭre pli kaj plu establiĝas;
4 ) la gardo de la homaj rajtoj fariĝis ŝlosila afero, al kiu sin dediĉas ne nur diversaj instancoj de UNO sed ankaŭ grandnombre neregistaraj organizaĵoj kun kreskanta influo;
5 ) sociaj programoj, financa kontrolado, rezervaj fondaĵoj, komercaj kontraktoj, evoluadaj programoj kaj tutmonde agantaj institucioj pli kaj pli alfrontas la ekonomiajn minacojn;
6 ) la edukiĝebloj por ĉiuj enorme plimultiĝis per ege akcelita formado de instruistoj, per tutmondaj klerigadaj programoj kaj laste per la eksplode rapida disvolviĝo de la inform-teknologio
7 ) la samrajteco de la seksoj transformiĝis de io apenaŭ imagebla al universale rekonita principo;
8 ) etnaj antaŭjuĝoj kaj rasismo ne plu konsideratas kiel naturaj fenomenoj, sed kiel abomenaj devioj, kiujn necesas energie kontraŭstari;
9 ) povreco, de eterne konsiderata kiel nevenkebla sorto, intertempe estas vidata kiel ja venkebla, se registaroj serioze sin dediĉas al la bonfarto de siaj civitanoj;
10 ) liberigitaj el la katenoj de religiaj antaŭjuĝoj kaj klerika kontrolado ĉiam pli da homoj rekonas, ke ilia spirita prafonto estas unu sama;
11 ) la percepto de la universo transformiĝis de mekanika, pure materialisma al nova, kiu intertempe serioze konsideras la eblon, ke la naturon kaj la funkciadon de ĉio kreita animas racio kaj intenco;
12 ) precipe per daŭre kreskanta inter- kaj transfaka esplorado konsternige rapide ekestiĝadas novaj malkovroj kaj eblecoj ekz. en agrikulturo, medicino, energioproduktado, ekologio kaj materialiko;
13 ) la kreiĝo de efikaj, tutmondaj komunikretoj alirebligas al principe ĉiuj homoj surtere la scion kompletan de la homaro;
14 ) la antaŭ videbla kunfandiĝo de la telefona, televida kaj komputila teknologioj je unueca sistemo aŭ la tute realisma enkonduko de unusola tutmonda valuto prezentas pliajn, netaks- eblajn eblecojn por antaŭenigi la globalan unuiĝan procezon.

Ĉiuj tiuj revoluciaj evoluoj komence de la jarcento estis absolute neimageblaj. Bahaanojn tamen ili ne mirigas. « La hodiaŭa ordo baldaŭ estos envolvita kaj nova ordo disvolvita anstataŭe », skribis Bahá'u'lláh jam meze de la 19a jarcento kaj tiel evidente  antaŭvidis tian evoluon same kiel Li klare ĝian pluan direkton kaj finan celon skizis : « La bonfarto de la homaro, ĝia paco kaj ĝia sekureco estos netingeblaj, antaŭ ol ĝia unueco estos firme  starigita ». « Tiuj senfruktaj konfliktoj, tiuj detruaj militoj pasos for, kaj la 'Plej Granda Paco' venos... »

Laŭ bahaa konvinko la evoluo de la homaro nune eniras novan fazon, kiun karakterizos la unuiĝo de ĉiuj popoloj kaj nacioj. La militoj, detruoj kaj misstatoj, la antaŭjuĝoj, misperceptoj kaj devioj, kiuj forte reliefigis la ĝisnunan evoluon, tial ne senesperigu sed male instigu al funda ekzamenado de ilia vera kaŭzo. Ne eblas ilin aliel interpreti ol kiel testoj, kiuj  konsciigas por la neevitebla, ĉiondecida sekva paŝo de la homara evoluo. La grandegaj konvulsioj kaj enormaj transformiĝoj, kiujn vidis la 20a jarcento, metis la fundamenton por globala socio kaj pretigis la scenejon por tutmonda unuiĝa procezo kreante la rimedojn necesajn por la formado de paca kaj prospera globala komunumo. El tia perspektivo povas fonti espero kaj energio por finfina, konscia frontado de la aktualaj  defioj.

Ĉiuj gravaj aktualaj problemoj solveblos nur per globala aliro. Pro tio la unuiĝo de la tuta enloĝantaro de l'Tero neniel estas fora utopio, sed la urĝa, neevitebla sekva paŝo de la tutmonda socia evoluo. La grandaj malicoj de la 20a jarcento signife bremsis kaj makulis tiun progreson. Ili tamen ĝin ne povas sufoki. Nun endas surbaze de la faritaj doloraj spertoj efike limigi pliajn damaĝojn kaj celkonscie plani la estontecon.

La primara neceso estas venki la regantan materialismon : endas venki la ruinigan kulton de la individuismo kaj la universalan konfliktemon kun iliaj damaĝegaj sekvoj kaj anstataŭ ili establi unuecon kaj kunlaboradon ; ne la animalan, sed la spiritan flankon de la homa naturo endas evoluigi ; altruisma servado al la komuna bono kaj aktiva kreado de la komuna estonto devas preni la lokon de egocentrismo kaj strebado al persona riĉiĝo ; justeco kaj moralo devas finfine ekregi.

Ĉio tio ne atingeblos sen kontraŭstaroj kaj retrobatoj. Kaj la pluaj defioj ankaŭ necesigos fundamentajn transformiĝojn kiel la limigon de naciaj suverenecoj favore al tutmondaj  politikaj institucioj, la limigon de aŭtokrata ekonomia potenco per internaciaj demokrataj kontroloj aŭ la stiradon de komunikteknologiaj evoluoj tiadirekte, ke malpli profitos egoismaj interesoj ol la bono de ĉiuj.

Kiom intensaj la suferadoj, kiom netolereblaj la doloroj - vere sukcesi povas la paŝo al nova monda ordo nur laŭ la grado, je kiu la homaro trovos novan rilaton al la Dia fonto de sia ekzistado kaj disvolviĝo. La nune ankoraŭ regantaj materialismaj konvinkoj devas esti anstataŭigataj per spirite fundamentita percepto kun ĉiuj siaj nesondeblaj, mirigaj potencialoj. Nur tiel povos ekflori la spiritaj, intelektaj kaj moralaj potencialoj, per kiuj estas la homo  dotita, povos la homa karaktero vere civiliziĝi, povos konscio kaj responso leviĝi kaj deca estonteco esti alpaŝata.

« Tiu vere estas homo, kiu hodiaŭ dediĉas sin al la servo al la tuta homaro. Ne gloru sin tiu, kiu amas sian propran landon, sed tiu, kiu amas la tutan homaron. La Tero estas nur unu lando, kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj ». Bahá'u'lláh

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de