Enkonduko / Ŝija-ismo / Bab-ismo / Baha-anoj kaj Azal-anoj / Disvolviĝo de la Baha-a Kredo
Baha-a Kredo / Agado de la Baha-anoj / Situacio de Bahaanoj en Iranio / Bibliografio / Reveno al BEL
 

SITUACIO DE LA BAHA-ANOJ EN IRANIO


Ekde ĝia apero en Iranio, kontraŭ la bab-ismo oni batalis politike kaj religie. La ribeloj subpremitaj sange kaj la murdo de Báb-o lasis amaran guston al liaj fideluloj. La influo de la movado sur la politika vivo irana estis tiel ke la vorton « bab-ano » oni uzis por nomi, malprave, iujn reformistojn (69) kontraŭantajn al la dinastio Qadjar.

La etoso de malamikeco kaj de perforteco, en kiu aperis la baha-ismo, kontrastas kun la pacismo deklarita (70) kaj praktikita de Bahá’u’lláh. La historio de la baha-ismo estas alternado de relative kvietaj periodoj kaj de « pogromoj ». Ilia rifuzo al partoprenado en la vivo politika ne malebligis iujn baha-anojn alproksimiĝi ĵus antaŭ la islama revolucio de februaro 1979 al la ĉirkaŭularo de la ŝaho, kiu montris intereson al la iranaj kulturoj ne ŝija-istaj. Tiu bonvolo ŝanĝis tuj post la revolucio de Khomeyni : malvere akuzitaj de la nova ŝtatpotenco (71) pri koluzio kun la Savak (72) la sekreta polico de la ŝaho, kaj pri herezo, la baha-anoj estas eksplicite senigitaj je ĉiuj rajtoj kultaj kaj civitanaj. Persekutitaj kaj forpelitaj el siaj laborejoj kaj el la lernejoj, ili suferos periodon da malmilda subpremado. La domo de Báb-o en Ŝirazo, kiu estas unu el la sanktaj lokoj de la bab-ismo kaj de la baha-ismo estas detruita en septembro 1979. Ĉiuj membroj de la Nacia Asembleo, kiujn oni neniam plu vidos, estas arestitaj en aŭgusto 1980 (73) kaj malgraŭ la protestoj de UNo la bilanco de la periodo 78-85 estas konsterna : pli ol 150 mortintoj, dudeko da linĉitoj kaj 14 malaperintoj. Amnesty International kaj UNo regule sed senrezulte denuncas la traktadon rezervitan al tiu religia malplimulto kun 300000-500000 adeptoj ( el ĉirkaŭ 60 milionoj da iranoj ). La internacia komunumo baha-a sin mobilizis kaj ankoraŭ mobilizas por helpi ilin per diversaj planoj cele al enmigrado kaj al re-ensociigo en gastiganta lando. La raporto en oktobro 1997 de la speciala raportisto de UNo pri la Homaj Rajtoj, la Profesoro Copithorne, menciias la daŭrigon de persekutadoj kaj la multobligon de ne klarigitaj murdoj da Baha-anoj. Tiu enketo reliefigas, ke la persekutadoj havas ĉefe religian kaŭzon.

Kio Estonte ?

La situacio en la aliaj landoj de la terglogo neniel estas komparebla. Pro siaj 6 milionoj da fideluloj, pro sia ĉeesto en pli ol 200 landoj kaj teritorioj sendependaj, kaj pro sia internacia agnosko, la Baha-a Komunumo estas fakte spirita aŭtoritato. Multaj landoj konsentas al ĝi statuton kultan aŭ asociitan kaj kelkaj (74) akceptas ĝiajn religiajn festojn, sed la reveno de la politika islamo denove kaŭzas timon pri subpremado aŭ almenaŭ persekutado de la baha-anoj en iuj landoj. (75) La tumultaj ŝanĝoj en tiu jarcento, kiujn la baha-anoj klarigas per la alveno de Bahá’u’lláh, kaj la tre forta progresado de ilia kredo dum la 50 lastaj jaroj, igas la baha-anojn pensi, ke tiu 21a jarcento anoncita kiel spirita de la fama verkisto franca Malraux estos tiu de la Baha-a Kredo. « La tero estas nur unu lando kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj » profetis Bahá’u’lláh.

Sekvo : Bibliografio.
Notoj

(69) Malkom Khan ( 1833-1908 ) kaj Djamaledin Asadabadi al-Afĝani (1839-1897 ). Δ
(70) Escepte la perfortojn kaŭzitajn de la heredaj kvereloj. Δ
(71) La Baha-a Kredo estas oficiale malpermesita edke la 29a de aŭgusto 1983. Δ
(72) Kiu prirespondecis kun kelkaj religianoj la kontraŭbaha-an propagandon, el kiu rezultis amasbuĉadoj en 1955 kaj 1963. Δ
(73) Laŭ la franca ĵurnalo "Le Monde" je la 29a de aŭgusto 1980. Δ
(74) 71 en 1986. Δ
(75) Alĝerio, Egiptio, Pakistanio, Indonezio kaj aliaj. Δ


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de