Enkonduko / Ŝija-ismo / Bab-ismo / Baha-anoj kaj Azal-anoj / Disvolviĝo de la Baha-a Kredo /
Baha-a Kredo / Agado de la Baha-anoj / Situacio de Bahaanoj en Iranio / Bibliografio / Reveno al BEL
 

LA BAB-ISMO


Post la renverso de la Sefevid-oj en 1722, la tendenco akbar-ista superregis en la religia vivo irana, kaj la influo de la ulema-oj fakte malfortiĝis. Tre rapide batalis kelkaj teologoj kontraŭ tiu tendenco, kiu postvivos malgraŭ ĉio kaj ludos gravegan rolon ĉe la teologo bahrejna ŝajko Ahmad al-Ahsai fondinto de la skolo ŝajk-isma. (13)

Ĉefe bazante sin sur kono kaj interpretado intuicia de la Korano kaj de la tradicioj, interalie per sonĝoj kaj vizioj, al-Ahsai apartiĝas tiom disde la skoloj asul-istaj kiom de tiuj akbar-istaj. Konsentante pri la dieco de la imam-oj kaj pri la ekzisto de pordo (bab), li ĝuos dum dudeko da jaroj la favoran atenton de la ŝaho Fath Ali, kiu estis la nevo kaj la heredinto de la fondinto de la tiama en Persio reĝanta dinastio Qadjar. (14)

Li vivas en la urbo Yazd, kie li skribas siajn ĉefajn verkojn. Periode ekskomunikita kaj kondamnita pro herezo, li mortos survoje al Mekko en 1826, tiel fermante kvarjaran kampanjon da malfamigo post lia kondamno pro apostateco en 1822.

Lia posteulo, la juna perso Kazim Raŝti, ĝis sia morto je 1843 en Kerbala (Irakio) firmigos la teoriojn ellaboritajn de al-Ahsai kaj agnoskigos ilin kiel plenrajtan skolon. Ĵus antaŭ sia morto, li sendis iun el siaj disĉiploj, nomitan Mulla Husayn, trairi Persion por trovi Bab-on, kies tujan alvenon oni atendas. Tiu kompreno de la Sanktaj Skriboj religiĝas kun la mesiaj originoj de la ŝija-ismo « dekdu-imam-a » kaj en ĝin enigas dimension « miljar-isma ». La reapero de unu bab-o anoncus la revenon de la 12a imam-o je mil jaroj lunaj post lia « Malgranda Kaŝiĝo » en 874. (15)

En Ŝirazo la sendito de Kazim renkontiĝos kun Ali Muhammad (16), juna viro 24jaraĝa kaj amiko de Kazim depost ilia renkontiĝo dum pilgrimado al Kerbala. Fascinita de liaj respondoj al siaj teologiaj demandoj kaj de la komentario pri la sura-o de Josefo (17), kiun li verkas en la araba lingvo dum la nokto 23a de majo 1844, Mulla Husayn tuj agnoskas Ali Muhammad-on kiel la atenditan bab-on. La malgranda komunumo ne postvivos la morton de Kazim kaj disiĝos en du rivalajn movadojn. Tiu estrita de Muhammad Karim Kirmani iom post iom alproksimiĝos al la movado asul-ista, dum tiu estrita de Ali Muhammad (la bab-anoj) reasertos la gravecon de la intuicio kaj la ekziston de unu bab-o.

Multaj adeptoj postnelonge kuniĝas kun tiu, kiun ili agnoskas kiel la bab-on. La disvolviĝo de la bab-ismo dependas tiom de la socio-politika kunteksto kiom de la personeco de Báb, kiun la grafo de Gobineau prezentas kiel « sekreteman, ĉiam okupatan de piaj aferoj, kun ekstreme simplaj moroj, kun aloga mildeco, kaj plibeligantan tiujn kvalitojn per sia ekstrema juneco kaj per la mirinda ĉarmo de sia vizaĝo [...] (18) ».

Ekde la somero 1844 la unuaj bab-anoj kromnomitaj « Literoj de la Vivo » (19) trairas Persion, diskonigante siajn instruojn kaj anoncante la alvenon de la « pordo » kun la imam-o. Deziranta anonci sian mision, Bab-o pilgrimas al Mekko la sekvantan aŭtumnon sed lia mesaĝo vekas malmulte da eĥo ĉe la islamanoj kaj la restado lasos al li malagrablan memoron.

Post lia reveno al Ŝirazo printempe de 1845 Báb-o multe paroladas publike en tiu urbo por precizigi sian mision. Li instigis siajn disĉiplojn, por ke ili aldonu al la Adhân (20) frazon, kiu faras lin kaj Ali-on la « speguloj de la inspiro de Dio ». La konfliktoj inter bab-anoj kaj ŝija-anoj decidigas la guberniestron de la urbo por malliberigi Báb-on kaj por forpeli liajn fidelulojn. La teologo Yahya-i- Darabi, kiun sendis la aŭtoritatoj por pridemandi lin, ekkonas personon, kiu tiel fascinos lin ke li tuj konvertiĝos, same kiel faros Mirza Husayn Ali (21) (estonte Bahá'u'lláh) kaj lia frato Mirza Yahya (22) (estonte Subh-i-Azal) okaze de sia renkontiĝo kun Mulla Husayn en Teherano dum la monato de septembro 1845.

Foririnte el Ŝirazo pro la kolerao, Báb-o transloĝiĝas al Ispahano sub la protekto de la kristana guberniestro kartvela de la provinco. Post ties morto dum la somero 1847, Báb-o estas arestita kaj sendita pro la ordono de la granda viziro Mirza Aqasi en la fortikejon de Mahku situantan meze de la montaroj de la provinco persa Azerbajĝan. La perturboj kaŭzitaj de la propagando bab-ana denove instigas la aŭtoritatojn por transloĝigi Báb-on al alia malliberejo, en la kastelon de Ĉiriq ĉe la lago Urmia. Decidinte neniigi la bab-ismon, la nova viziro de la ŝaho Muhammad kunvokas en Tabrizo komisionon da mollah-oj sub la gvidado de la hereda princo Nasiru-d-Din por aŭskulti la argumentojn de Báb-o. Torturite, li nuligos siajn religiajn asertojn kaj estos kondamnita je morto pro apostateco. Li estas kuracita de la doktoro William Cormik, kiu estas la unusola okcidentulo al li alproksiiĝinta.

Malgraŭ la novaĵoj, kiujn ili ricevas de Ĉiriq, la bab-anoj senĉese diskonigas la alvenon de nova religio. Tial la poetino Kurrat al-Ayn Tahirih (23) publike senvualiĝas kiel simbolo de sia apartiĝo disde la islamo, kaj instigas la islamanojn konsideri ke la religia leĝo (ŝariat) estas nuligita. Indignitaj pro la perfortoj de la aŭtoritatoj kaj ne sukcesintaj liberigi Báb-on, la bab-anoj profitas la heredajn kverelojn post la morto de la ŝaho je la 4a de septembro por ekpreni la armilojn kaj ribeli en la provinco de Mazindaran. Sub la gvidado de Mulla Husayn 300 bab-anoj provas ekokupi la urbon de Barfurus sed estas forpelitaj en la sanktejon de Ŝaykh Tabarsi kaj estas tie sieĝataj de la persaj armeoj ĝis la 22a de majo 1849. Arestitaj dum ili provis rekuniĝi kun la sieĝitoj, Mirza Husayn Ali kaj Mirza Yahya ne estas amasbuĉitaj kun la postvivantoj. Kiam li ekkonas la malvenkon okazitan en la sanktejo kaj la morton de iu el la estroj (Mulla Mohammad Ali) Mirza Yahya estas ekkaptita de « sankta perturbo ». Avertite, Bab-o distingas en tio signon, kiu indikas lin kiel la « revenon » de la movadestro batalmortinta en la sanktejo de Ŝaykh Tabarsi. De tiam kromnomita Subh-i-Azal (Mateno de Eterneco), Mirza Yahya estas nomita de Báb-o kiel sian heredonton.

Tedita pro la bab-anaj ribeloj, kiuj multiĝas en la lando (24) la persa registaro decidas efektivigi la mortpunon verdiktigitan kontraŭ Báb-o en Tabrizo dum 1848. La 9an de julio 1850, Báb-o estas kondukita kun du fideluloj siaj al Tabrizo cele al mortpafado, sed laŭ konsilo de unu el siaj fideluloj, Aĝa Sayyid Husayn, li ŝajnigas malkonfeson de sia kredo (25) tiel ebligante la savon de siaj Skriboj kaj la aplikigon de siaj antaŭmortaj deziresprimoj. Pendigita per ŝnuro ligita sub siaj akseloj cele al mortpafado, Báb-o nekompreneble ne estas trafita de la kugloj, kiuj rompas nur liajn ligojn (26); dua pafado mortigos lin.

Ĵetita en fosaĵon, lia korpo estos reakirita de la bab-anoj (27) kaj kaŝita dum pluraj jaroj en Teherano ĝis kiam estos trovita tombon indan je li. Liaj restaĵoj nun kuŝas en maŭzoleo sur deklivo de la Monto Karmel (28). La morto de Báb-o ne difektos la movadon kreitan de li. Multege pli ol atendite, la bab-ismo fariĝas veran movadon de reformado morala kaj socia, kiun sukcesos silentigi neniu perforto. Kiel tre bone diras Ernest Renan : « Nia jarcento vidis religian movadon tiel eksterordinaran kiel tiujn de la pasinteco, movadon kiu kaŭzis tiom da entuziasmo kiom ili kaj jam havis proporcie pli da martiroj. La bab-ismo estis gravega fenomeno. » (29)

Sekvo : Baha-anoj kaj Azal-anoj.
Notoj

(13) Ahmad al-Ahsai ( 1753-1826 ). Δ
(14) Dinastio Turkmen-devena. Δ
(15) Dato de la morto de la 11a imam-o kaj de la malapero de lia filo, Muhammad al-Mahdi al-Muntazar, la 12a imam-o. La miljara datreveno de tiu evento, kiu okazis en la islama jaro 260, koincidas kun la gregoriaj jaroj 1844-45 (1260 de la islama kalendaro) Δ
(16) Ali Mohammad naskiĝis la 20an de oktobro 1818 aŭ la 9an de oktobro 1820 en Ŝirazo, en komercista familio. Δ
(17) Kayyun al-asmâ komentario de la sura-o de Josefo (Korano XII), estas konsiderita de la bab-anoj kiel la unua verko revelaciita de Bab-o. Δ
(18) Joseph Arthur de Gobineau , « les religions et les philosophie dans l'Asie centrale », Paris, 1865. Δ
(19) La influo de la hurufi-anoj ( ilia nomo devenas de la araba vorto huruf = litero ), kiu estas mistika movado islama de la 14a jarcento kaj kiuj tiel klarigas la Koranon kiel la  kabalistoj faras por la Tora-o, donante nombran valoron al ĉiu lireto (numerologio ) de la  araba alfabeto, estas pli granda ĉe la bab-anoj ol ĉe la baha-anoj, kiuj konservas nur la  simbolan aspekton de la ciferoj. Δ
(20) adhân : vorto signifanta la vokon kriitan de la muezino antaŭla tempo de ĉiu preĝo. Δ
(21) Mirza Husayn Ali naskiĝis la 12an de novembro 1818 en riĉa familio de Teherano. Δ
(22) Mirza Yahya, kiu estis la duonfrato de Mirza Husayn Ali, naskiĝis en 1830. Δ
(23) Zarrin-Taj, unu el la « Literoj de la Vivo », konita kiel Kurrat-al-ayn (Lumo de la okulo) aŭ kiel Tahirih (la Pura) estas la tradukistino de la Kayyun al-asma en la persan lingvon.  Sarah Bernhardt petis de Catulle Mendès, ke li verku teatraĵon pri la vivo de tiu hero-ino bab-ana, kiu estos strangolmurdita pro la ordono de la aŭtoritatoj. Δ
(24) ribeloj ĉe Nayriz en la provinco Fars, gviditaj de Yahya-i-Darabi (de junio 1849 ĝis januaro 1850) kaj ankaŭ ĉe Zanjan en la provinco Hamse (de januaro ĝis decembro 1850) ĉiam finiĝos per amasbuĉado de la kapitulacintoj malgraŭ promesoj. Δ
(25) Taqiya : araba vorto signifanta « singardemon, timon » kaj indikanta koranan principon ( Korano, XVI 108 ), kiu permesas al la kredantoj vuali sian kredon en malamika medio. Tion ne uzas la baha-anoj. Δ
(26) Laŭ fontoj bab-anaj kaj islamanaj. Δ
(27) Mirza Musa, juna frato de Bahá’u’lláh, savas la restaĵojn de Báb-o antaŭ ol morti en Sankta Johano de Akreo je 1887. Δ
(28) Bahá’u’lláh ordonos ĝian konstruadon. Δ
(29) Ernest Renan, « Les Apôtres », 1863. Δ


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de