Reveno al BEL.

HISTORIO DE LA BAHA-A KREDO.


Tiun tekston verkis franclingve la nebahaanaj S-roj Stéphane BOYER kaj Christophe DENIZEAU post laboro ĉe la Baha-a Komununo en la francaj urboj Nico kaj Parizo dum la jaro 1998. Iliaj fontoj estas la broŝuroj eldonitaj de la baha-anoj de Francio, la eldiroj notitaj ĉe iuj membroj, kaj ankaŭ eksteraj verkistoj. Sendu al ili viajn komentariojn ĉe orbi@worldnet.fr

Laste aperinta inter la revelaciitaj religioj la Baha-a Kredo, tiel nomita de siaj adeptoj mem, post unu jarcento kaj duono da ekzistado estas la religio plejvaste disvastiĝinta geografie post la Kristanismo, kaj la plej progresanta. Aperinta en Persio, ĝi nun havas reprezentantojn en pli ol ducent landoj kaj teritorioj kun en tute ses milionoj da fideluloj. Tiu nova religio estas vera fenomeno religia kaj enradikiĝas en la kerno de Persio, tiu eterna vojkruciĝo kultura, kaj en tiu longa tradicio monoteisma, kiu estas parto de nia civilizacio.

Enkonduko/ Ŝija-ismo / Bab-ismo / Baha-anoj kaj Azal-anoj / Disvolviĝo de la Baha-a Kredo  /
Baha-a Kredo / Agado de la Baha-anoj / Situacio de Baha-anoj en Iranio / Bibliografio



Enkonduko

Mahometo (1) serene forpasas brakumata de Ajŝa la 8an de junio 632 P.K fine de la antaŭtagmezo. Vivanta en Medino ekde 622, la islama komunumo ( umma' ) estis estrata ĝis 632 de sia profeto kaj gvidanto ; post ties morto ĝi fariĝas orfa sen klaraj indikoj pri lia heredanto. Rapide kunvenas la parencaro de la Profeto kaj post kelkaj hezitoj kiel kalifo estas elektita Abu Bakr, la patro de Ajŝa. La streĉiteco ene de la komunumo jam antaŭ anoncas la kverelojn pri heredado, kiujn devos alfronti la ĵus naskita islamo.

Kvankam la 25aj unuaj jaroj post la morto de Mahometo estas tre favoraj al la Umma, kies influo ege kreskas, la streĉiteco kulminas kiam Ali, bofilo kaj nevo de la Profeto, fariĝas kalifo en 656. Partigita inter la partizanoj de Ali ( nomitaj alidoj ), kaj tiuj subtenataj de Ajŝa ( nomitaj suna-istoj ), la komunumo de la kredantoj estas intercivitane militonta. Ekde 657 la partizanoj de Ajŝa atakas la alidojn, kiuj pro sia malvenko disiĝas en du partiojn : la fidelulojn je Ali kaj la ĥariĝi-anojn (2), kiuj riproĉas al Ali lian konduton. La konfliktoj religiaj kaj politikaj inter la ĥariĝi-anoj, la suna-istoj kaj la alidoj okazigos la murdon de Ali en 661 fare de iu el liaj eks-partizanoj kaj la buĉado de lia filo Husajn fare de la suna-istoj en 680 (3)Depost tiam fariĝas definitiva la rompo kaj ĉiu partio starigas sian propran regularon pri la heredado de la povo. Dum la ĥariĝi-anoj agnoskas kiel kriterion nur la moralan valoron de la pretendanto, la suna-istoj preferas la tradicion ( Sunna ) kaj la alidoj la rajtecon de la posteuloj de Ali. Marĝenigitaj de la plimultaj suna-istoj, la du aliaj movadoj de la unuaj tempoj de islamo baldaŭ manifestiĝos kiel apartaj grupoj politiko-religiaj.

Sekvo : La Ŝija-ismo.
Notoj

(1) Mahometo estas la esperanta transkribo de Muhammad, Profeto de la Islamo. En la teksto, oni adoptis fonetikan transkribon por la personaj nomoj. Δ
(2) Vorto devenanta de la araba vorto Khârijiya, kiu signifas « elirantoj » aŭ « ribelantoj ». Ili estas tiuj, kiuj kontestas la konduton de Ali ĉar li konsentas submetiĝi al homa arbitracio malgraŭ ke tion kontraŭas verso de la Korano ( La Loĝĉambroj XLIX 9 ) Δ
(3) Li estas konsiderita kiel la unua martiro de la ŝija-ismo, kaj lian morton en Kerbala oni ankoraŭ memorfestas dum la festo de Aŝura, okaze de kiu la fideluloj imprese vundas sin ĝis sango. Δ


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de