Reveno al BEL.

DIO

Bahaanoj kredas je unu sola Dio, t.e. ke la universo kaj ĉiuj kreitaĵoj kaj fortoj ene de ĝi estas kreitaj per unu sola transnatura Estaĵo. Tiu ĉi Estaĵo, Kiun ni nomas Dio, absolute kontrolas Sian kreitaĵon (ĉiopotenco) kaj same posedas perfektan kaj kompletan scion pri ĝi (ĉioscio). Kvankam eble ni havas malsamajn konceptojn pri Dio kaj kvankam eble per malsamaj lingvoj ni preĝas al Li kaj nomas Lin per malsamaj nomoj - Alaho aŭ Javeo, Dio aŭ Bramo - tamen ni parolas pri la sama unika Estaĵo.

Bahá'u'lláh instruis, ke Dio estas Estaĵo tro granda kaj tro subtila ol ke limigita homa menso iam ajn povus adekvate Lin kompreni aŭ havi taŭgan imagon pri Li.

Laŭ bahaaj instruoj Dio tiome superas Sian kreitaĵon, ke la homo ĝiseterne neniam kapablos formuli klaran imagon pri Li aŭ atingi ion alian ol plej limigitan aprezon de Lia plej supera naturo. Eĉ se ni diras, ke Dio estas la Ĉio-Potenca, la Ĉion-Amanta, la Senfine Justa, tiaj terminoj estas derivitaj de tre limigita homa sperto pri potenco, amo aŭ justeco. Fakte nia scio pri io ajn limiĝas je niaj scioj pri tiaj atributoj aŭ kvalitoj kiajn ni kapablas percepti.

Kaj ĉar niaj scioj pri aĵoj, eĉ pri kreitaj kaj limigitaj aĵoj, estas scioj pri ties kvalitoj kaj ne pri ties esenco, kiel do povus ebli kompreni la esencon de la Dia Realeco, kiu estas senlima ? Koni Dion tial signifas kompreni kaj koni Liajn atributojn sed ne Lian Realecon. Tia konado de la atributoj krome dependas de la homaj kapabloj kaj povoj, ĝi ne estas absoluta.

Sed kiel ni povas akiri scion pri la atributoj de Dio ? Bahá'u'lláh skribis, ke ĉio kreita estas de Dio kreita kaj tial reflektas iom de Liaj atributoj. Ekzemple eblas eĉ en la interna strukturo de roko aŭ kristalo percepti la ordon de la Dia kreado. Tamen, ju pli rafinita la objekto des pli komplete kapablas ĝi reflekti la atributojn de Dio. Kaj ĉar la Mesaĝisto de Dio, aŭ Manifestiĝo de Dio, estas la plej alta al ni konebla kreita formo, tial la Manifestiĝo prezentas la plej kompletan konon de Dio alirebla por ni :

« Ĉio ajn en la ĉieloj kaj ĉio ajn sur la tero estas rekta pruvo por okazanta en ĝi revelacio de la atributoj kaj nomoj de Dio, ĉar en ĉiu atomo estas konservataj la signoj, kiuj elokvente atestas la revelacion de tiu Plej Granda Lumo. ... Je plej alta grado tio validas por la homo. ... Ĉar en li potenciale riveliĝas ĉiuj atributoj kaj nomoj de Dio en tia grado, kiun neniu alia kreaĵo atingas aŭ superas. ... Kaj el ĉiuj homoj la plej kleraj, la plej distingitaj kaj la plej eminentaj estas la Manifestiĝoj de la Suno de l'Vero. Kaj eĉ ĉiuj aliaj krom tiuj Manifestiĝoj vivas per la efiko de ilia Volo, kaj moviĝas kaj havas sian estadon pro la elverŝoj de ilia graco ».

Kvankam roko aŭ arbo rivelas iom de la subtileco de ĝia Kreinto, tamen nur konscia estaĵo kiel la homo kapablas vivigi la atributojn de Dio en siaj vivo kaj agoj. Ĉar la Manifestiĝoj estas perfektaj, eblas en iliaj vivoj plej plene percepti la profundan signifon de la atributoj de Dio. Dio ne estas limigita per fizika korpo kaj tial ne eblas Lin rekte vidi aŭ Lian personecon observi. Tial fakte tra nia konado de la Manifestiĝo ni povas akiri plej proksiman konon de  Dio.

« La pordo al la konado de la Praeterna Estaĵo [Dio] ĉiam estis kaj ĉiam daŭros esti fermita al la vido de l'homo. Nenies kompreno iam ajn povos atingi Lian sanktan korton. Kiel signon de Lia kompato, tamen, kaj kiel pruvon de Lia ama prizorgo, Li manifestis inter la homoj la Tagstelojn de Sia dia gvidado, la Simbolojn de Sia dia unueco, kaj ordonis, ke la konado de tiuj sanktigitaj Estaĵoj estu identa al la konado de Lia propra Memo ».

Kompreneble nur tiuj, kiuj vivas dum la vivtempo de Manifestiĝo, povas havi eblecon Lin rekte observi. Tial, klarigis Bahá'u'lláh, la esenca konekto inter individuo kaj Dio estas vivtenata per la skriboj kaj vortoj de ĉiu Manifestiĝo. Por bahaanoj la vorto de Manifestiĝo estas la Vorto de Dio. Kaj al tiu ĉi Vorto povas la individuo turniĝi dum sia ĉiutaga vivo por pliproksimiĝi al Dio kaj por akiri pli profundan konon de Li. La skribita Vorto de Dio estas instrumento, kiu kreas konscion pri la ĉeesto de Dio en nia ĉiutaga vivo :

« Diru : La unua kaj primara atesto establanta Lian veron estas Lia propra Memo. Sekva al tiu ĉi atesto estas Lia Revelacio. Por tiu, kiu malsukcesas rekoni kaj la unuan kaj la alian, Li starigis la vortojn, kiujn Li revelaciis kiel pruvon de Sia realo kaj vero. ... Li faris ĉiun animon kapabla rekoni la signojn de Dio ».

Estas pro tio, ke ĉiutaga preĝado, meditado kaj studado de la sanktaj skriboj konsistigas gravan parton de la individua spirita praktikado de bahaanoj. Ili sentas, ke tio estas unu el la plej gravaj vojoj por pliproksimiĝi al sia Kreinto.

Resume : La bahaa koncepto pri Dio estas, ke Lia esenco estas eterne transcenda, sed ke Liaj atributoj kaj kvalitoj estas komplete imanentaj en la Manifestiĝoj. Ĉar niaj scioj pri io ajn estas limigita je niaj scioj pri la percepteblaj atributoj de tiu aĵo, tial konado de la Manifestiĝoj estas (por ordinaraj homoj) egala al konado de Dio. Tian scion eblas akiri per studado, preĝado, meditado kaj praktika aplikado baziĝanta sur la revelaciita Vorto de Dio (t.e. la sanktaj skriboj de la Manifestiĝoj).

Reveno al la Komenco.
***
Tiu ĉi teksto estas verkita surbaze de ĉapitroj de la hejmpaĝo http://www.bahai.org de Bahá'í International Community (Bahaa Internacia Komunumo / BIC), la NeRegistara Organizaĵo reprezentanta la tutmondan bahaanaron, kaj tradukita el la angla - kun afabla permeso de la BIC-Oficejo por Publika Informado, Hajfo/Israelo. BIC kontakteblas per :

Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA; T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, bic-nyc@bic.org ; http://www.bahai.org


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de