Reveno al BEL.

BAHAISMO KAJ INTERNACIA LINGVO


Bahaanoj per diversaj aktivecoj subtenas kaj antaŭenigas klopodojn por efektivigi la enkondukon de internacia helpa lingvo. Signifan eron de tiuj aktivecoj formas tiuj kadre de la movado por la Lingvo Internacia Esperanto.

Je tiuj agadoj bahaanoj sin bazas sur la eldiroj de la tri centraj personecoj de Bahaismo: Bahá'u'lláh, 'Abdu'l-Bahá kaj Shoghi Effendi, kaj krome sur la klarigoj de la nuna gvida institucio, la Universala Domo de Justeco.

Sekvas en esperanta traduko kelkaj el la plej gravaj tiurilataj eroj :

« Ho membroj de la parlamentoj tra la mondo ! Elektu vi ununuran lingvon por la uzo fare de ĉiuj surtere kaj adoptu vi same skribon komunan. Dio, vere, igas evidenta al vi el kio vi profitos kaj ebligos al vi esti sendependaj de aliaj. Li, vere, estas la Plej Malavara, la Ĉion-Scia, la Ĉion-Konanta. Tio ĉi kaŭzos unuecon, se nur tion kapablus vi kompreni, kaj montriĝos la plej granda ilo por antauenigi harmonion kaj civilizacion, ho ke tion vi perceptu ! »
(Bahá'u'lláh, Kitáb-i-Aqdas, verso 189)

« Bahá'u'lláh preskribas la adopton de universala lingvo kaj skribo. Liaj skriboj antauvidas du ŝtupojn en tiu procezo. La unua ŝtupo konsistas en la elekto de ekzistanta aŭ inventita lingvo, kiu tiam estos instruata en ĉiuj lernejoj de la mondo kiel dua (helpa) apud la gepatraj lingvoj. La registaroj de la mondo pere de siaj parlamentoj estas alvokataj efektivigi tiun ĉi gravegan leĝon. La dua ŝtupo, en la dista futuro, estos la fina adopto de unu sola lingvo kaj komuna skribo por ĉiuj surtere ».
(Bahá'u'lláh, Kitáb-i-Aqdas, noto 193)

« Sed rilate la universalan lingvon : Post nelonge signifaj kaj sciencaj diskutoj koncerne ĉi aferon leviĝos inter la homoj komprenemaj kaj kleraj kaj kondukos al la dezirata rezulto. Vi skribis pri la lingvo Esperanto. Tiu ĉi lingvo disvastiĝos kaj universaliĝos certragrade, sed poste lingvo pli kompleta ol tiu aŭ la sama lingvo trairos kelkajn ŝanĝojn kaj modifojn kaj estos adoptata kaj fariĝos universala. Mi esperas, ke d-ro Zamenhof estos asistata per la nevidebla konfirmo kaj faros grandan servon al la mondo homara ».
(Tablets of 'Abdu'l-Bahá Abbás, vo. 3, p. 596 k p. 692)

« Por provizi kompletan interkomprenon inter la popoloj, universala helpa lingvo estos adoptata kaj en la lernejoj de la estonto du lingvoj estos instruataj - la gepatra lingvo kaj tiu ĉi internacia helpa lingvo, kiu estos aŭ unu el la ekzistantaj lingvoj aŭ nova lingvo konstruita el vortoj de ĉiuj lingvoj - la afero estos decidata far koncilio renkontiĝanta por tiu celo kaj reprezentanta ĉiujn tribojn kaj naciojn ».
('Abdu'l-Bahá en « Star of the West », Vol. 11, pp 10-11)

« La modernaj nacioj havas tre multajn malpacojn kaj konfliktojn inter si, kies kaŭzoj plej ofte devenas de malkompreno pro diverseco de lingvo. El tio naskiĝis la ideo de la internacia lingvo. Tiu ĉi efikus pli forte ol patriotismo aŭ rasa sento. Bahá'u'lláh, kiu aperis en la oriento, deklaris, ke estas necese serĉi unuecan lingvon, por ke tiu ĉi internacia helplingvo fariĝu la plej forta kunligilo inter la diversaj nacioj, forigonte la malkomprenojn inter la popoloj. ... Tial estas la plej bona solvo, fondi unu helplingvon, uzebla por ĉiuj popoloj.

D-ro Zamenhof estas la fondinto de tia lingvo. ...

Kiel bela kaj mirinda estus interkompreniĝo per unu lingvo. Tiam la oriento kaj okcidento povus unuiĝi kaj ni estus kvazaŭ kiel unu nacio.

Tial ni ĉiuj propagandu Esperanton, por ke devenu granda amikeco inter la homoj. ... Ni devas labori kaj klopodi, ke tiu ĉi lingvo fariĝu parto de la instruado en ĉiuj publikaj lernejoj. Estas absoluta devo de ĉiu nuntempano, ke li akcelu la ellernadon de la ĝenerala helplingvo. Ĉar tiu lingvo estos la rimedo por altigi la signon de l' paco kaj de l' frateco inter ĉiuj ».
(el: 'Abdu'l-Bahá : « Sameco de la lingvoj kiel rimedo por la unuigo de la homaro » - parolado en kunveno de la esperantistoj en Stuttgart, Germanujo, la 5-an de Aprilo 1913)

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de