Reveno al BEL.

LA INTERNACIA BAHAA KOMUNUMO
Modelo por la Homara Unuiĝo
 

Religia projekto de Zamenhof.

Homara unueco helpe de internacia lingvo.

Religia unueco.

Modela komunumo.

Spiritaj kaj moralaj instruoj.

Socia kaj ekonomia disvolviĝo.

Statistikoj de la bahaa komunumo.

Bahaa Internacia Komunumo, internacia reprezenta institucio.


Religia Projekto de Zamenhof.

Zamenhof kreis modelon de monda lingvo. Li tamen esence celis fratan tutmondan komunumon. Unikan modelon de tia komunumo formas la internacia bahaanaro. La internacia bahaa komunumo estas samtempe plene tutmonda, pleje diverseca kaj mirige unueca. Ĉu jen al kio strebis L. L. Zamenhof ? Por Zamenhof Esperanto esence estis ilo por atingi celon multe pli grandan ol lingve sin reciproke komprenantaj homoj. Li celis « interfratigitan homaron ».

Konvinkite ke « la intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion », li eĉ provis apud la internacia lingvo vivigi ankaŭ universalan etikon kiel ponton inter la diversaj religioj. Tiu lia Homaranismo-projekto de « politika-religia kredo » tamen neniam vere efektiviĝis.

La plej juna filino de Zamenhof, Lidia, sin konsideris la heredanto de la idearo de sia patro. Meze de la dudekaj jaroj ŝi konvinkiĝis, ke la idealo de tutmonda socio unuigita per la sama kredo realiĝas en la bahaa komunumo. Ŝi sekve bahaaniĝis kaj fidele servadis al Bahaismo ĝis la malfeliĉa vivofino en la nazia amaspereigejo en Treblinka.

Reveno al la Komenco.
Homara unueco helpe de internacia lingvo.

Por garantii la transvivon de la homaro urĝe bezonatas :
1 ) rekono de la unueco de la tuta homaro,
2 ) akordiĝo inter religio kaj scienco,
3 ) samrajteco inter virinoj kaj viroj,
4 ) aliro por ĉiuj al edukado kaj profesia trejnado,
5 ) eliminado de la ekstremoj de riĉeco kaj povreco,
6 ) la realigo de universala paco.

Survoje al daŭriva tutmonda socio krome esencas laŭ Bahaismo la enkonduko de internacia helpa lingvo. Bahá'u'lláh postulis : « Ho membroj de la parlamentoj tra la mondo! Elektu vi ununuran lingvon por la uzo fare de ĉiuj surtere kaj adoptu vi same skribon komunan. ... Tio ĉi kaŭzos unuecon ... kaj montriĝos la plej granda ilo por antaŭenigi harmonion kaj civilizacion, ho ke tion vi perceptu ! »

Kaj en oktobro 1995 la Bahaa Internacia Komunumo (NRO reprezentanta la tutmondan bahaanaron) jene sin direktis al Unuiĝintaj Nacioj: « Ni proponas la nomumon de altnivela komisiono kun membroj venantaj el diversaj regionoj kaj el rilataj terenoj, enklude de lingvistoj, ekonomistoj, socisciencistoj kaj homoj el edukado kaj la amaskomunikiloj, por komenci zorgan studadon de la afero de internacia helpa lingvo kaj adopto de komuna skribo ». « Ni antaŭvidas, ke fine la mondo neeviteble devos adopti unu universale agnoskitan helpan lingvon kaj skribon por instruiĝo en lernejoj tra la tuta mondo kiel suplementon al la lingvo aŭ lingvoj de ĉiu lando. La celo estas faciligi la transiron al globala socio pere de plibonigita komunikado inter nacioj, reduktado de administraj kostoj por komercado, registaroj kaj aliaj envolvitaj en globalajn entreprenojn, kaj ĝenerala fortikigo de pli elkoraj rilatoj inter ĉiuj anoj de la homara familio ».

Reveno al la Komenco.
Religia unueco.

Centra inter la bahaaj spiritaj instruoj estas la principo de la unueco de Dio kaj la unueco de la religioj : estas nur unu sola Dio kaj la grandaj religioj de la mondo estas fonditaj far Mesaĝistoj aŭ Manifestiĝoj de tiu unu sola Dia Realeco : far Abrahamo, Moseo, Kriŝno, Zoroastro, Budho, Jesuo, Mahometo kaj Bahá'u'lláh, kiuj estas senditaj de la Kreinto unu post la alia por gvidi la homaron.

La spirita esenco de ĉiuj grandaj religioj estas laŭ Bahaismo la sama : ke la homo estas kreita por koni kaj adori Dion kaj por realigi la « Regnon de Dio » surtere. Ja diversas la sociaj instruoj de la unuopaj religioj ĉar ili sin adaptas al la bezonoj de la epoko en kiu ili estiĝas. Tiuj diferencoj tamen ne dividu sed riĉigu. La bahaa perspektivo estas do optimisma; ĝi konsideras la akumulitajn spertojn kaj saĝojn de la sinsekve estiĝintaj religioj kiel fundamenton de « ĉiam antaŭeniĝanta kulturo ». La devizo estu: « unueco en diverseco ».

Reveno al la Komenco.
Modela komunumo.

Aktuale ĉirkaŭ 6 milionoj membras en la internacia bahaa komunumo. Ili reprezentas pli ol 2000 etnajn kaj tribajn grupojn kaj vivas en ĉ. 130.000 lokoj praktike ĉie en la mondo. Bahaanoj venas el ĉiuj klasoj kaj rasoj. Ili sin dediĉas al la antaŭenigo de la homara interfratiĝo kaj unuiĝo surbaze de klara, ampleksa kaj inspira vizio pri nia komuna estonteco.

Unuigas la bahaanojn la kora ligiĝo al la sama transcenda fonto, la kredo je Bahá'u'lláh kiel Dia sendito por la hodiaŭa epoko, kaj unika organiza strukturo per kiu ili sin mem estras tra elektitaj konsilioj, la lokaj kaj naciaj Spiritaj Asembleoj kaj la Universala Domo de Justeco, la plej supera organo kun sia sidejo en la internacia bahaa centro en Haifa/Israelo.

Reveno al la Komenco.
Spiritaj kaj moralaj instruoj.

Antaŭkondiĉo por la unuiĝo kaj interfratiĝo de la homaro estas persona transformiĝo. Tiucele Bahá'u'lláh donis universalajn spiritajn kaj moralajn instruojn, kiujn bahaanoj klopodas sekvi.

Kerna inter tiuj estas la individua, sendependa serĉado de la vero: ĉiu estas alvokata forlasi superstiĉojn kaj antaŭjuĝojn, senraciajn tradiciojn kaj blindan imitadon por memstare strebi al la vero.

Orientiĝi je la Kreinto estas centra neceso. Tial Bahá'u'lláh instigas ĉiutage preĝi kaj studi la sanktajn skribojn, meditadi kaj unufoje jare fasti.

Bahá'u'lláh ankaŭ faris dietajn rekomendojn kaj malpermesis la konsumadon de alkoholo kaj aliaj substancoj, kiuj malutilas al la sano aŭ eĉ ĝin detruas. Li celis la plej bonan korpan, mensan kaj spiritan evoluon de ĉiu unuopulo kaj de la tuta socio.

Pro tio Li ankaŭ ellaboris ampleksan etikon kaj moralon kaj i.a. malpermesis mortigi, ŝteli, damaĝi, mensogi, adulti kaj malĉasti, kaj emfazis la gravecon esti honesta kaj fidinda, modesta kaj prudenta, eviti klaĉojn kaj kalumniojn kaj servadi al la homaro.

Al la centraj instruoj de Bahá'u'lláh apartenas la bezono je morala kaj spirita edukado de infanoj kaj ke la kernon de la komunuma vivo devas formi harmoniaj familioj. Bahá'u'lláh ankaŭ postulis, ke ĉiu per profesia okupiĝo kontribuu al la socia bono. Samtempe Li levis al rango de diservo laboron plenumitan en konscio de servado al la socio.

Reveno al la Komenco.
Socia kaj ekonomia disvolviĝo.

Bahaajn porevoluajn aktivecojn iniciatas aŭ bahaaj administraj institucioj aŭ individuoj aŭ grupoj. Kune tiuj aktivecoj kontribuas al tutmonda diskonigo de bahaa aliro al socia kaj ekonomia disvolviĝo. Aktuale da tiaj aktivecoj distingeblas tri kategorioj.

1) Aktivecoj de limigita daŭro

La plej multaj bahaaj klopodoj pri socia kaj ekonomia disvolviĝo estas relative simplaj aktivecoj de limigita daŭro je kiuj en vilaĝoj kaj urboj tra la mondo bahaanoj reagas per la aplikado de spiritaj principoj al la problemoj kaj defioj en iliaj hejmlokoj. Tiaj aktivecoj originas aŭ el la bahaaj komunumoj mem aŭ estas respondoj al kunlaborinvitoj far aliaj organizaĵoj. Takseblas, ke da tiaj aktivecoj estis ĉirkaŭ 1.460 en la jaro 1998. Ili inkludis arbarigajn kaj mediopurigajn projektojn, sano-staciojn, laborgrupojn kaj seminariojn pri temoj kiel rasa unueco aŭ antaŭenigo de la virinoj, kaj mallongajn trejnkursojn.

2 ) Daŭraj projektoj

La dua kategorio de bahaaj aktivecoj por socia kaj ekonomia disvolvado konsistas el proksimume 300 daŭraj projektoj. La plej multaj el ili estas lernejoj; aliaj traktas terenojn kiel: alfabetigo, baza sanedukado, imunigado, drogmisuzado, infanprizorgado, akrikulturo, medioprotektado aŭ mikroentreprenoj. Kelkaj el tiuj projektoj estas estrataj far evoluo- organizaĵoj kaj havas la potencialon kreski laŭ amplekso kaj graveco.

3 ) Organizaĵoj kun la kapablo entrepreni kompleksajn aktivecojn

Certaj bahaaj evoluoprojektoj akiris staton de evoluoorganizaĵoj kun relative kompleksaj programstrukturoj kaj signifa influo. Ili sisteme trejnas homojn kaj gvidas surbaze de kunordigita, interfaka maniero diversajn aktivecojn reage al problemoj de lokaj komunumoj kaj regionoj. Al tiu ĉi kategorio ankaŭ apartenas kelkaj institucioj - precipe ankaŭ grandaj lernejoj - kiuj, malgraŭ ke ili okupiĝas pri nur unu tereno, havas la potencialon esti signife influa. En tiu ĉi kategorio troviĝas aktuale 33 da tiaj organizaĵoj, kiuj troviĝas sur ĉiuj kontinentoj de la terglobo.

Reveno al la Komenco.
Statistike (stato: 1998)

Tutmonda nombro da bahaanoj: pli ol 5 milionoj
Landoj / dependaj teritorioj kie la Bahaa Kredo estas establita: 190 landoj kaj 45 teritorioj
Kontinentaj Konsilantoj: 81
Helpkonsilantoj tra la tuta mondo: 990
Naciaj / Regionaj Spiritaj Asembleoj: 175
Lokaj Spiritaj Asembleoj kaj ilia geografia distribuo laŭ kontinentoj : Afriko : 4.053 / Azio : 3.897 / Amerikoj : 3.520 / Eŭropo : 958 / Aŭstralazio 804 / ĉiuj kune : 13.232
Lokoj kie vivas bahaanoj: 131.933
Triboj, rasoj kaj etnaj grupoj reprezentataj en la bahaa komunumo: 2.112
Lingvoj al kiuj skriboj de Bahá'u'lláh estas tradukitaj: 802
Bahaaj eldonejoj: 31

Reveno al la Komenco.
La internacia reprezenta institucio: B.I.K. / B.I.C.

(Bahaa Internacia Komunumo / Bahá'í International Community)

Bahaa Internacia Komunumo / Bahá'í International Community (BIK/BIC) estas neregistara organizaĵo akreditita kun konsila statuso ĉe UNO kaj reprezentanta la tutmondan bahaanaron. Ĝi havas plurajn buroojn en diversaj mondopartoj :
1 ) Internacian sekretariaton en la bahaa monda centro en Hajfo, Israelo
2 ) Oficejojn por publika informado en la bahaa monda centro en Hajfo (Israelo) kaj en Parizo (Francio)
3 )UNO-oficejojn en Novjorko, Usono (kun oficejoj pri medioprotaktado kaj la promociadon
de virinoj) kaj Ĝenevo, Svisio

BIK/BIC - publika agado :

Dum sia pli ol kvindekjara ekzisto BIK/BIC publikigis vastan gamon da deklaroj kaj dokumentoj, kiuj traktas praktike ĉiujn temojn okupantaj la internacian socian kaj politikan vivon. Inter la temoj traktitaj estas: monda paco, homara estonteco, evolupolitiko, medioprotektado, UN-reformado, egalrajteco kaj partnereco inter virinoj kaj viroj, antaŭenigo de la statuso de virinoj kaj knabinoj kaj certigo de iliaj rajtoj, junularo, senperfortaj familioj, eleminado de rasismo, socia kaj ekonomia disvolviĝo, morala kaj spirita evoluo, homaj rajtoj, alfabetigo, protekado de minoritatoj, civila socio, scienco, teknologio, kulturo, arto, religia toleremo, mondcivitanismo.

BIK/BIC tra i.a. sia hejmpaĝo « http://www.bahai.org » alirebligas tiajn dokumentojn kaj krome amplekse informas pri la instruoj kaj principoj de Bahaismo kaj la trajtoj, evoluoj kaj aktivecoj de la tutmonda bahaa komunumo. Ankaŭ peras ĝi kontakton al la preskaŭ 200 bahaaj Naciaj aŭ Regionaj Spiritaj Asembleoj, kiuj povas eventuale liveri tradukojn de tiuj tekstoj kaj doni informojn pri Bahaismo kaj pri la bahaa komunumo en tiu lando en la koncerna(j) lingvo(j).

Ankaŭ eldonas BIK/BIC la kvaronjaran novaĵleteron ONE COUNTRY, kiu prezentas la tutmondan disvolviĝon kaj agadojn de la bahaa komunumo, dokumentas aktualajn eventojn kaj evoluojn precipe ĉe UNO kaj en la internacia politika kaj socia vivo kaj ankaŭ vaste traktas diversajn tiurilatajn temojn. ONE COUNTRY aktuale aperas en ses diversaj lingvoj (angla, ĉina, franca, germana, hispana, rusa). Por informoj, provekzemplero aŭ abono oni turniĝu al :

ONE COUNTRY, Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA, 1country@bic.org  ; http://www.onecountry.org

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de