Reveno al BEL.

BAHAANOJ KAJ  ESPERANTISTOJ
 

Antaŭparolo

Unuaj aperoj de Esperanto en la bahaa komunumo

« La Nova Tago »

Post la Dua Mondmilito

Aktuale


Antaŭparolo

« Mi multe interesiĝas pri la bahaa movado, ĉar ĝi estas unu el la grandaj internaciaj movadoj, kiu, simile al la nia, insistas pri homa frateco kaj alvokas la homojn kompreni unu la alian kaj lerni ami sin reciproke. La bahaanoj komprenos la Internan Ideon de Esperanto pli bone, ol la plimulto de la aliaj homoj. La esenco de tiu ĉi ideo estas 'surbaze de neŭtrala lingvo rompi la murojn, kiuj apartigas la homojn, kaj kutimigi ilin vidi sian proksimulon kiel homon kaj fraton'. Pro tio mi pensas, ke, kiam la bahaanoj lernos Esperanton, ĝia interna ideo estos granda morala forto, kiu devigos ilin disvastigi ĝin, sendepende de iliaj apartaj kredoj. Mi ĉiam opiniis, ke la plej favoraj laborantoj por Esperanto estis tiuj, kiuj aprezas ĝian internan ideon, ne tiuj, kiuj konsideras ĝin instrumento de materia profito, kvankam kompreneble ĝia komerca valoro ne estas dubebla... » L.L. Zamenhof
(The Christian Commonwealth, 3a de septembro 1913; laŭ H.-D. Maas La Bahaa Kredo, Saarbrücken, Artur E. Iltis, 1987, p. 25 k.s.)

Esperanto estis ankoraŭ ne naskita kiam Bahá'u'lláh, la profeta fondinto de Bahaismo direktis jenan alvokon al la gvidantoj de la mondo : « Ho membroj de la parlamentoj tra la mondo ! Elektu vi ununuran lingvon por la uzo fare de ĉiuj surtere kaj adoptu vi same skribon komunan. ... Tio ĉi kaŭzos unuecon, se nur tion kapablus vi kompreni, kaj montriĝos la plej granda ilo por antaŭenigi harmonion kaj civilizacion, ho ke tion vi perceptu ! »

Tiel la adopto de komuna dua lingvo por ĉiuj frariĝis unu el la centraj bahaaj celoj. Konsciante tion jam en la lasta jarcento bahaanoj ekinteresiĝis pri Esperanto. Tiutempe tamen Bahaismo estis disvastiĝinta nur tra ĝia naskiĝlando Irano kaj kelkaj najbaraj landoj. Kaj la adeptoj de Bahá'u'lláh devis lukti kontraŭ plej severaj subpremado kaj persekutado.

La ideo de internacia lingvo povis esti promociata nur de 'Abdu'l-Bahá, la plej aĝa filo de Baha'u'llah , kiu post sia liberiĝo el la turka ekzilo entreprenis de 1911 ĝis 1913 vastajn vojaĝojn tra la Okcidento kaj plurfoje ankaŭ parolis al esperantistoj (almenaŭ en Londono, Edinburgo, Stutgarto, Parizo kaj Vaŝingtono). Li ankaŭ zorgis por tio ke iranaj bahaanoj lernis la lingvon.

Reveno al la Komenco.
Unuaj aperoj de Esperanto en la bahaa komunumo

La unua mencio de Bahaismo en esperanta periodaĵo okazis eble en « Amerika Esperantisto ». Troviĝas en n-ro 84, dec. 1911, de « The British Esperantist » artikolo referencanta: « laŭ 'Amerika Esperantisto'. Tiu artikolo prezentas Bahaismon kiel religi(anoj)unuigan movadon kaj redonas leteron de 'Abdu'l-Bahá ».

En 1913 kaj 1914 pli ofte aperas artikoloj ligitaj al la vojaĝoj de 'Abdu'l-Bahá tra okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko. Almenaŭ du el Liaj paroladoj antaŭ esperantistaj kunvenoj, tiuj en Edinburgh (7a de januaro 1913) kaj en Stuttgart (5a de aprilo 1913), aperis en esperantaj gazetoj. Evidente la Esperanto-movado, kiel ankaŭ aliaj, atentis pri la proklamado de Bahaismo far 'Abdu'l-Bahá dum Liaj historiaj vojaĝoj tra la Okcidento, kaj jam tiutempe unuaj bahaanoj aktivis helpe de Esperanto kaj pere de la esperantaj periodaĵoj.

'Abdu'l-Bahá tamen ne nur per Siaj rektaj kontaktoj al esperantistoj atentigis bahaanojn pri la Esperanto-movado kaj ilin kuraĝigis lerni la lingvon kaj kunlabori kun esperantistoj en la Okcidento. Per Siaj kuraĝigoj Li ankaŭ forte subtenis la penetron de Esperanto en Iranon kaj Mezazion, kie ekzemple en la tridekaj jaroj en la bahaa lernejo en Aŝĥabad, Turkmenio, Esperanto estis regula studobjekto. Krome tiuj bahaanoj, kiuj portis la Kredon al Orienta Azio, al Japanio kaj Ĉinio, estis aktivaj esperantistoj kaj ankaŭ tie aktivis ne nur per sed ankaŭ por la lingvo.

Reveno al la Komenco.
« La Nova Tago »

1925 estas la jaro inaŭguranta la jardekon de la probable ĝis hodiaŭ plej intensa agado de bahaanoj en Esperantio. En la pri-UK-a raporto en ESPERANTO (n-ro 300-301, 8-9, aŭg./sep. 1925) tekstas i.a.: « La du kunvenoj en la baha-Oficejo estis eble plej interesaj el la fakaj, ne nur pro la intereso, kiun elvokis la ideoj mem de Bahaismo, ankaŭ pro la ĝenerala simpatio kaj partopreno de konataj samideanoj... »

Apud la aktivecoj de bahaaj esperantistoj dum kaj ekster la Universalaj Kongresoj, tiutempe klare elstaras la fondo de la gazeto kaj eldonejo « La Nova Tago » en 1925. « La Nova Tago - La Internacia Bahaa Esperanto-Gazeto », tiel ĝia plena titolo, estis fondita far bahaanoj, Friedrich Gerstner kaj d-ro Hermann Grossmann, en Hamburgo, Germanio, kaj en ĝia stabo dum la sekvaj jaroj kunlaboris i.a. Martha Root, Lidia Zamenhof, John E. Esslemont, Auguste Forel (la fama svisa scienculo), Vuk Echtner kaj kiel lingva kontrolanto la plej multan tempon prof. Paul Christaller.

Probable profunde konvinkitaj pri la rekta respondo de Esperanto al la bahaa postulo de internacia helpa lingvo kaj pri ties sekva pluprospero kaj plia disvastiĝo, la fondintoj de tiu unua internacia bahaa gazeto celis ne nur krei interligilon por la rapide disvolviĝanta bahaa mondo, sed ja ankaŭilon por proksimigi la esperantistaron al Bahaismo. Esence jam tiam bahaa Esperanto-agado estis same dudirekta kiel ĝi restis ĝis hodiaŭ F. Gerstner skribis en la unua n-ro de la 2a jarkolekto: « Ni volas ... 1. konigi al la Esperantistaro la ideojn de la Baha'i-Movado kaj 2. disvastigi la Esperantismon en Baha'i-rondoj ».

Dum pluraj jaroj « La Nova Tago » sufiĉe bone prosperis. Sed post kriza jaro - inter marto 1934 kaj marto 1935 neniu numero aperis - la gazeto sukcesis nur dum unu jaro releviĝi antaŭ ol venis la malpermeso en Germanio de Esperanto en 1936 - kaj sekvajare ankaŭ de Bahaismo - far la nazioj.

Reveno al la Komenco.
Post la Dua Mondmilito

Post la Dua Mondmilito ankaŭ en la bahaa komunumo Esperanto suferis periodon de nur malrapida refortiĝo. Post tia uragano nur jen kaj jen reekfloris vivsignoj. La unua postmilita Universala Kongreso en 1947 en Berno, Svisio, ekzemple ricevis bahaajn salutojn, laŭ kongresa raporto en ESPERANTO, « per telegramoj plejparte en Esperanto, de la Bahaa movado en Cairo, de Shoghi Effendi Rabbani [la « Gardanto » Shoghi Effendi, vidu supre] en Haifa, de Rowhani en Teheran, de Adelaide, Romo, New Delhi, Nederlandaj Bahaanoj en Amsterdam, de Stockholm, Oslo kaj fine de la Britaj kaj Belgaj Bahaanoj » (n-ro 503, p. 129).

Krome ek de marto 1947 la Internacia Bahaa Oficejo en Ĝenevo eldonis regule bultenon, la « Bahaaj Informoj », kiu aperis en entute 14 numeroj ĝis oktobro 1949 kaj estis ĉefe direktita al la nebahaaj esperantistoj por ilin interesigi pri Bahaismo. La ĉesigo de tiu bulteno estas probable ne nur indiko pri relative magraj tiurilataj sukcesoj, sed verŝajne ankaŭ pri tio, ke post la Dua Mondmilito la nordamerika bahaa komunumo, kiu estis jam de la komenco de la jarcento kune kun la irana la plej potenca kaj plej grava en la tutmonda bahaanaro, fariĝis ĉiam pli influa - kaj kun ĝi la angla lingvo. Postmilite la emfazo en la bahaa komunumo estis plene metita al kiom eble vasta tutmonda etendiĝo kaj establiĝo. Dum tiuj jardekoj la bahaanaro fariĝis vere tutmonda komunumo kaj tiun disvastigon plejparte efektivigis la nordamerikaj bahaanoj.

Tiuj ja uzis sian anglan lingvon respektive lernis la lingvojn de la landoj, al kiuj ili portis la Kredon. Esperanto probable ankaŭ tial en tiu procezo malgravis, ĉar la landoj celitaj plejparte apartenis al la t.n. Tria Mondo, kien ankaŭ Esperanto dume estis apenaŭ penetrinta.

Tie kaj jene kelkaj bahaaj esperantistoj ja provis vivteni la kontakton inter la movadoj kaj utiligi Esperanton kiel forumon por disvastigi Bahaismon, sed veran reputacion la lingvo regajnis nur en la okdekaj jaroj, kiam evidentiĝis ke ĝi povus funkcii kiel pleje taŭga ilo por trapenetri la « feran kurtenon » kaj tiel atingi tutan mondoparton, kien sola la komunumo ankoraŭ ne estis sukcesinta porti sian torĉon.

En la okdekaj jaroj precipe en Eŭropo bahaanoj sufiĉe amase eklernis Esperanton. Tion aparte spronis letero de la Universala Domo Justeco de la 17a de septembro 1986, kiu i.a. tekstas : « Ni opinias, ke enkadre de siaj porpacaj klopodoj la bahaanoj de Eŭropo bone farus, se ili pliintensigus sian kunlaboradon kun la Esperanto Movado, kaj ni kuraĝigas la bahaanojn, kiuj emas asisti ĉi-kampe, lerni Esperanton kaj aktive partopreni la aktivecojn de tiu Movado. Kvankam kaj 'Abdu'l-Bahá kaj Shoghi Effendi ambaŭ klare diris, ke neniel estas certe, ke Esperanto fine elektiĝos kiel la internacia helpa lingvo de la mondo, 'Abdu'l-Bahá tamen, kiel vi scias, kuraĝigis la amikojn en la Oriento kaj en la Okcidento ĝin lerni kiel praktikan paŝon antaŭen je la proklamado de la koncepto de adopto de internacia helpa lingvo por rompi la barojn al la interkompreniĝo de la popoloj. La adeptoj de Bahá'u'lláh kunlaboras kun multaj diversaj individuoj kaj asocioj je la antaŭenigo de projektoj por ekonomia kaj socia evoluo kaj cele al la establo de monda paco. Tial estus bone se kelkaj el ili, komprenante la gravecon de tio, aktive kunlaborus kun la esperantistoj, kiuj, kiel ili konstatos, dividas multajn de iliaj idealoj ».

La rezulto estis sufiĉa entuziasmo kaj sindediĉo de eble centoj da bahaanoj kiuj dum la sekvaj jaroj efektive sukcesis altiri al la Kredo tutan aron el la orienteŭropaj esperantistoj, tiel ke la bazon de la nunaj tieaj komunumoj signife kunformas esperantistoj. La fenomeno estis tamen iom pajlofajra : Baldaŭ jam Esperanto ree perdis signifon ene de la bahaa komunumo, ĉar la baza bahaa literaturo rapide estis tradukita ankaŭ al la orienteŭropaj lingvoj kaj kun la sendependiĝo de la tieaj bahaaj komunumoj en ili ekregis la naciaj lingvoj.

Reveno al la Komenco.
Aktuale

Tamen, ja ankaŭ en la bahaa mondo dolore plusentatas la manko de interliga komprenilo. Tiun rolon provizore plenumas ĉefe la angla. Ties utiligo povas tamen neniel esti konsiderata kvazaŭ ia antaŭdecido far la bahaa komunumo. Ankoraŭ en 1995 la esplordepartemento de la Universala Domo de Justeco skribis, ke « estas tamen nenio en la bahaaj instruoj, kio sugestas, ke la angla fariĝos la internacia helpa lingvo ».Kaj ja estas bahaa konvinko, ke la enkonduko de internacia helpa lingvo kaj de komuna skribo estos la tasko ne de la bahaa komunumo, sed ke « la registaroj de la mondo pere de siaj parlamentoj estas alvokataj efektivigi tiun ĉi gravegan leĝon ». Unue devos okazi vasta esplorado, diskutado kaj interkonsiliĝado surbaze de kiu fine venos la komuna decido.

La sintenon de la bahaa komunumo al la demando pri internacia helpa lingvo la Universala Domo de Justeco en 1985 esprimis jene : « La Universala Domo de Justeco sentas ke, se ĝi elektus iun lingvon por la bahaanoj uzonta kiel internacia helpa lingvo, tio kaŭzus pli da malfaciloj ol per tio estus solvataj nuntempe. La amikoj [t.e. la bahaanoj], tamen, rememorante ke tio estas unu el la tre gravaj principoj de la Kredo, farus bone se ili subtenus la ideon ĉiam kiam eblas kaj preĝus ke la tempo ne plu foras kiam la registaroj de la nacioj adoptos unu solan lingvon por esti instruata en ĉiuj lernejoj de la mondo kiel helpa al la gepatra lingvo de la lernantoj ».

Jen ankaŭ koncize la fokuso de la bahaaj esperantistoj, kiuj dum la lasta kvaronjarcento sukcesis kolektiĝi kaj organiziĝi en Bahaa Esperanto-Ligo.

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de