Reveno al BEL.

BAHAISMO
 

Antaŭparolo.                             Originoj: Bàb kaj Bàbismo.                         Bahà'u'llàh.

'Abdu'l-Bahà Abbàs.                            Ŝoĝi Effendi Rabbani.              La evoluo de la Administra Ordo.

La Universala Domo de Justeco.           Spiritaj kaj moralaj instruoj.               Bahaa komunuma vivo.

Celoj kaj aktivecoj.                              Bahaismo ĉe UNO.                         Rapida ekspansio.


Antaŭparolo

En la internacia bahaa komunumo nun membras ĉirkaŭ 5 milionoj da bahaanoj el ĉiuj partoj de la terglobo. Ili reprezentas 2.112 etnajn kaj tribajn grupojn kaj vivas en pli ol 121.000 lokoj en 190 sendependaj landoj kaj 45 dependaj teritorioj aŭ transmaraj departementoj. Kio iam estis konsiderata far kelkaj kiel obskura, eta sekto, tio nune laŭ Encyclopedia Britannica estas la, post Kristanismo,
due plej disvastiĝinta, sendependa religio de la mondo. Ĝia membraro venas el ĉiuj klasoj kaj rasoj kaj sin mem estras pere de lokaj kaj naciaj elektitaj korporacioj, la Spiritaj Asembleoj. Ĝia internacia centro kaj la sidejo de ĝia supera gvida konsilio, la Universala Domo de Justeco, troviĝas en la Sankta Lando, en Haifa, Israelo.

El kiu fonto la anoj de la Bahaa Kredo akiras sian spiritan fortecon kaj sian organizan strukturon ? Kiuj instruoj de la Kredo povas altiri kaj unuigi tiom diversecan homgrupon ? Kiel bahaanoj vidas la estontecon ? Tiu ĉi konciza enkonduko en la bahaan komunumon, ĝian historion, ĝiajn spiritajn instruojn kaj ĝiajn celojn donos informojn responde al tiuj ĉi demandoj.

Reveno al la Komenco.

Originoj : Bàb kaj Bàbismo

En 1844 en Persio juna "siyyid" (posteulo de la Profeto Mahometo; pr.: sejed) kun la nomo Mirza 'Ali-Muhammad deklaris Sin esti la "Promesita Qàim (pr.: kaim)" atendita de la ŝijaisma Islamo. Li alprenis la titolon "Bàb", kio signifas "Pordo", kaj Liaj instruoj rapide altiris grandnombran adeptaron. Alarmitaj per la kreskanta nombro da "Babi" (Bab-anoj), kiel Liaj adeptoj estis nomataj, la islama klerikaro aliancis sin kun la ministroj de la Ŝaho klopodante detrui la junan Kredon. Pluraj miloj da Bab-anoj estis persekutataj, torturataj kaj murdataj dum la sekvaj jaroj, sed la kresko de la nova religio daŭris - eĉ post kiam Bàb mem estis enkarcerigita kaj poste publike ekzekutita en julio 1850. Pri la terura traktado de la Bab-anoj fare de la sekularaj kaj religiaj aŭtoritatoj raportis kelkaj okcidentaj diplomatoj, scienculoj kaj vojaĝantoj, kiuj esprimis sian admiron pri la karaktero kaj firmeco de la viktimoj de tiuj persekutadoj.

La Kredo de Bàb originis el la Islamo same kiel Kristanismo el Judaismo aŭ Budhismo el Hinduismo.
Ek de la komenco de la misio de Bàb estis klare, ke la religio establita far Li estis ne nur sekto aŭ movado ene de Islamo sed posedis la karakteron de sendependa Religio. Krome, unu el la ĉefaj eroj de Babismo estis la aserto de Bàb, ke Li estas sendita de Dio por prepari la vojon al Unu pli granda ol Li mem, kiu inaŭguros epokon de tutmonda paco kaj justeco, epoko kiu estos la kulmino de ĉiuj antaŭaj revelacioj.

Reveno al la Komenco.

Bahà'u'llàh

Mirza Husayn-'Ali (pr.: mirza hosejn ali), konata kiel Bahà'u'llàh (pr.: baha-o-la), estis unu el la gvidaj membroj de la Kredo de Bàb, kiu estis arestita kaj malliberigita dum la tumultaj jaroj de la mallonga misio de Bàb. Li ne estis ekzekutita sed ekzilita de Persio al Bagdado, poste Konstantinopolo
(la nuna Istanbulo), Adrianopolo (la nuna Edirne) kaj fine al la punkolonio Akko en Palestino. La persa registaro, kiu je la subpremado de la nova movado certigis al si la subtenon de la gvidantoj de la rivala Otomana imperio, supozis ke tiel Lia influsfero severe limiĝus. Dum Sia mallibereco Mirza Husayn-'Ali estis ricevinta la unuajn diajn sciigojn, ke Li estas "Tiu Promesita", pri kiu Bàb estis parolinta. Li alprenis la titolon Bahà'u'llàh, kio signifas "Gloro de Dio", kaj publike deklaris Sian mision en aprilo 1863, t.e. antaŭ la pluekzilado de Bagdado al Konstantinopolo.

Kiam kvardekon da jaroj poste Li forpasis en Akko en novembro 1892, Bahà'u'llàh formale estis ankoraŭ malliberulo, kvankam la aŭtoritatuloj iom post iom estis malstriktigintaj la kondiĉojn, kiam ili konatiĝis kun Li kaj kun la karaktero de Liaj instruoj. Dum la longaj jaroj de Lia ekzilo kaj mallibereco Bahà'u'llàh revelaciis ekvivalenton al pli ol 100 volumoj da skribaĵoj konsistantaj el preskriboj kaj leĝoj de Lia misio, leteroj al reĝoj kaj gvidantoj de la Oriento kaj la Okcidento, mistikaj instruoj kaj aliaj die inspiritaj skriboj.

Reveno al la Komenco.

'Abdu'l-Bahà Abbàs

En Sia testamento Bahà'u'llàh nomumis Sian plej aĝan filon, 'Abbàs Effendi (pr.: abas efendi), kiu alprenis la titolon 'Abdu'l-Bahà ("servanto de Bahà"; pr.: abdul-baha), kiel Sian sekvanton kaj solan aŭtoritatan interpretanton de Siaj instruoj. 'Abdu'l-Bahà estis kun Sia patro dum la longaj, ekzilaj kaj malliberecaj jaroj kaj mem liberiĝis nur post kiam novan reĝimon ekregigis la movado de la "Junturkoj" en 1908. Iom poste, estante jam maljunulo, Li ekis al pena vojaĝo al Eŭropo kaj Ameriko, kie de 1911 ĝis 1913 Li proklamis la mesaĝon de Bahà'u'llàh pri universala frateco kaj paco al grandaj aŭskultantaroj, firme establis novnaskitajn bahaajn komunumojn, kaj avertis pri la potenciala katastrofo minacanta je la malheliĝanta horizonto de Eŭropo. Kiam en 1914 erupciis la Unua Mondmilito, 'Abdu'l-Bahà; estis reveninta al Sia hejmo en Haifa en Palestino, aliflanke de la golfo kaj vidalvide de Akko, kaj estis Sin dediĉinta al la zorgo pri la urba enloĝantaro. Li evitis malsat- katastrofon provizante ĝin per stokita greno, kiun Li estis sekure protektinta por tia eventuala kazo. La humanajn servojn de 'Abdu'l-Bahà kaj Lian promociadon de interkultura harmonio rekonis la brita registaro, kiam ĝi fine de la milito Lin honoris per la titolo "Kavaliro" (kio faris Lin "Sir Abbas Effendi"), kiun Li ja akceptis, tamen rifuzis uzi. Li forpasis en 1921 kaj estas entombigita sur Monto Karmelo en kripto najbare al kie la postrestaĵoj de Bàb estas enterigitaj.

Unu el la signifaj legacioj testamentitaj far 'Abdu'l-Bahà estas serio da leteroj, nomitaj "Epistoloj de la
Dia Plano", kaj adresitaj al la bahaanoj de Norda Ameriko dum la jaroj de la Unua Mondmilito. Tiuj ĉi dekkvar leteroj taskis la ricevantojn disiri al landoj sur ĉiuj kontinentoj kaj konigi al iliaj enloĝantoj la instruojn de Bahà'u'llàh - mandato, kiu kondukis al la tutgloba ekspansio de la bahaa komunumo. Alia legacio de 'Abdu'l-Bahà estas Lia testamento, kiun bahaanoj konsideras kiel ĉarton por la administra ordo konceptita de Bahà'u'llàh.

Reveno al la Komenco.

Shoghi Effendi Rabbani

Shoghi Effendi (pr.: ŝogi efendi), la plej aĝa nepo de 'Abdu'l-Bahà, estis de Tiu en Sia testamento nomumita kiel "Gardanto" de la Bahaa Kredo kaj por sekvi Lin kiel aŭtoritata interpretanto de la bahaismaj instruoj.

Dum la periodo de sia Gardanteco, de 1921 ĝis 1957, Shoghi Effendi koncentris sian atenton je kvar ĉefaj areoj : la evoluigo de la Bahaa Monda Centro en la ĉirkaŭo de Haifa, Israelo; la tradukado kaj interpretado de la bahaaj sanktaj skriboj; la nasko kaj solidigo de la institucioj de la administra ordo de la Bahaa Kredo; kaj la efektivigo de la plano de 'Abdu'l-Bahà por la disvastigado de la Bahaa Kredo tra la mondo.

Ĉe la Bahaa Monda Centro Shoghi Effendi realigis la konstruadon de la supera parto de la maŭzoleo, kiu entenas la korpajn restaĵojn de Bàb. Tiuj estis alportitaj el Persio al la Sankta Lando kaj enterigitaj far 'Abdu'l-Bahà en tombo sur Monto Karmelo je ejo, kiun estis indikinta Bahà'u'llàh. Shoghi Effendi beligis kaj pligrandigis la simplan, per hejmaj ŝtonoj faritan konstruaĵon, kiu hodiaŭ estas pilgrima celo por bahaanoj el la tuta mondo. Li aranĝis sur la bahaaj terenoj, precipe sur la ejo en Bahji (pr.: bahĝi), kie troviĝas la tombo de Bahà'u'llàh, okulfrape belajn ĝardenojn, kaj li ankaŭ iniciatis la konstruadon de la Internacia Bahaa Arkivo por teni kaj konservi tie la artefaktojn el la unuaj tagoj de la Bahaa Kredo. La konstruaĵo de la Internacia Arkivo estis la unua, kiu estis konstruita laŭ la arkoforma pado sur la tereno de la monda administra centro de la bahaa komunumo. Ĝi pretiĝis en 1957.

Kune kun tiuj aktivecoj entreprenitaj far li por evoluigi la Bahaan Mondan Centron kaj por meti la fundamenton - laŭlitere kaj metafore - por ties pluevoluo, Shoghi Effendi ankaŭ grave kontribuis al la interpretado de la skriboj de Bahà'u'llàh kaj 'Abdu'l-Bahà kaj al ilia tradukado el la originaj persa kaj araba al la angla. La Gardanto estis servinta kiel sekretario al 'Abdu'l-Bahà; dum kelkaj jaroj kaj je Ties forpaso estis studento en la Universitato de Oksfordo. Lia majstreco en la persa, la araba kaj la angla, kune kun la aŭtoritateco de la nomumita interpretanto de tiuj skriboj transdonita al li far 'Abdu'l-Bahà, faris lin unike kvalifikita por tiuj tradukadoj. Li ankaŭ tradukis historion de Bab-ismo, estas aŭtoro de historio de la unua jarcento de Bahaismo, titolita "God Passes By" (Dio preterpasas), kaj skribis milojn da leteroj al komunumoj kaj individuoj ĉirkaŭ la mondo, tiel prilumante pasaĝojn el la skriboj kaj donante direkton kaj impeton al la bahaaj aktivecoj.

Reveno al la Komenco.

La evoluo de la Administra Ordo

La laboro de Shoghi Effendi je la evoluigo de la bahaa administra ordo estas unu el la plej dramaj
legacioj de liaj jaroj kiel Gardanto (1921-1957). La unua paŝo de tiu evoluigo estis la kuraĝigo al organizita, planita ekspansio de bahaaj komunumoj tien, kie eblis establi lokajn kaj naciajn bahaajn konsiliojn, la Spiritajn Asembleojn. La Gardanto efektivigis tiun ĉi tutgloban ekspansion de bahaaj komunumoj pere de serio da internaciaj, diverslongaj planoj, ene de kiuj dekdu Naciaj Spiritaj Asembleoj povis fondiĝi.

Kiam en 1957 Shoghi Effendi subite mortis, la bahaa komunumo troviĝis meze de tutmonda plano cele al ekspansio kaj solidiĝo, nomita "The Ten Year Crusade" (la dekjara krucmilito - Shoghi Effendi kelke metafore uzis militismajn esprimojn). Estis la celo dum tiu ĉi periodo, kiu finiĝis en 1963 - do cent jarojn post kiam Bahà'u'llàh unuafoje estis publike deklarinta Sian mision en la ĝardeno Ridvàn (pr.: rezvan; araba: paradizo) en Bagdado -, malfermi 132 novajn landojn kaj gravajn teritoriojn por la
Kredo kaj pligrandigi ekzistantajn komunumojn en 120 landoj kaj teritorioj iom antaŭe malfermitajn. Tiuj ĉi ambiciaj celoj estis fakte pli ol plenumitaj fine de la plano - malgraŭ la malfaciloj kaŭzitaj pro la forpaso de la Gardanto.

Reveno al la Komenco.

La Universala Domo de Justeco

Konceptita far Bahà'u'llàh mem, la institucio de la Universala Domo de Justeco establiĝis surbaze de principoj fiksitaj en la bahaaj sanktaj skriboj. Ĝia elekto, far la membroj de la 56 Naciaj Spiritaj Asembleoj, kiuj ekzistis en aprilo 1963, klare demonstras la principon de unueco, kiu estas tiom centra en Bahaismo. Ĝiaj naŭ membroj venis el kvar kontinentoj kaj reprezentis malsamajn religiajn kaj etnajn fonojn.

Baziĝanta sur la aŭtoritato aljuĝita al ĝi far la Fondinto de la Kredo, la Universala Domo de Justeco ek de 1963 funkcias kiel la agnoskita centra aŭtoritato ene de la tutmonda komunumo bahaa. Dum la lastaj 35 jaroj la Universala Domo de Justeco lanĉis ses tutmondajn planojn por la antaŭenigo de la Kredo. De tutmonda populacio de 408.000 en 1963 la bahaa komunumo intertempe kreskis al proksimume ses milionoj da membroj; la nombro de Naciaj kaj Regionaj Spiritaj Asembleoj kreskis de 56 al 175; kaj la nombro de Lokaj Spiritaj Asembleoj plimultiĝis de 3.555 al pli ol 17.000. Bahaanoj nune vivas en 235 landoj kaj teritorioj sur la tuta planedo.

Reveno al la Komenco.

Spiritaj kaj moralaj instruoj

La forto, kiu unuigas la tre diversecan bahaanaron estas unueca vizio, akirita el la kredo je Bahà'u'llàh kiel Manifestiĝo de Dio, je la sociaj kaj administraj strukturoj establitaj far Li, kaj je la spiritaj kaj moralaj instruoj, kiujn Li proklamis. La kernon de tiuj spiritaj instruoj formas la koncepto pri la unueco de Dio, t.e. ke ekzistas nur unu sola Dio kaj ke la grandaj religioj de la mondo estas fonditaj far Mesaĝistoj aŭ Manifestiĝoj de tiu unu sola Dia Realeco : far Abrahamo, Kriŝno, Moseo, Budho, Zoroastro, Jesuo kaj Mahometo, kiuj estas senditaj de la Kreinto unu post la alia por transdoni dian mesaĝon laŭ la evolua ŝtupo respektive atingita de la homaro. La spirita esenco de ĉiuj grandaj religioj estas laŭ Bahaismo la sama : ke la homaro estas kreita por rekoni kaj adori Dion. Estas nur la sociaj instruoj de la religioj, kiuj dum la procezo de progresa revelacio ŝanĝiĝas. La bahaa perspektivo estas optimisma, ĉar ĝi konsideras la akumulitajn kontribuojn de la progrese revelaciitaj religioj kiel fundamenton de "ĉiam antaŭeniĝanta kulturo". Kio dividas malsamajn religiajn komunumojn laŭ Bahaismo ne estas de Dio sed homfarita respektive de homoj aldonita al la esencaj religiaj instruoj donitaj de la unuopaj diaj Mesaĝistoj.

La nuna nova etapo de la homara evoluo postulas la rekonon de la unueco de la homa raso, la establon de egaleco inter virinoj kaj viroj, la eliminadon de la ekstremoj de riĉeco kaj povreco, kaj la realigon de la praaĝa promeso pri universala paco. Komparante la evoluon de la homaro kun tiu de homo, la bahaaj skriboj diras, ke ni pasis tra la ŝtupoj analogaj al bebeco kaj infaneco kaj nune travivas tumultan adoleskecon sojle al plenkreskeco. Bahà'u'llàh instruas, ke la destino de la homaro estas maturiĝo.

Por antaŭenigi la evoluon al socio, en kiu bahaaj idealoj povas plene realiĝi, Bahà'u'llàh donis leĝojn kaj moralajn instruojn, kiujn bahaanoj sekvu. Centra inter ili estas la ĉiutaga deviga preĝo. Krome ĉiumatene kaj ĉiuvespere kredanto  iom dediĉu sin al la studado de kaj meditado pri la bahaaj sanktaj skriboj. Bahaanoj inter 15 kaj 70 jarojn aĝaj ankaŭ unufoje jare dum deknaŭ tagoj de sunleviĝo ĝis sunsubiro fastas. Bahà'u'llàh nomis preĝadon kaj fastadon la "du kolonoj" de kredo, kio indikis kiom gravaj kaj benivaj ili estas. Li ankaŭ levis laboron al la stato de diservo. La ĉefa fonto de la leĝoj de Bahà'u'llàh estas libro kun la titolo "Kitàb-i-Aqdas" (pr.: kitab-i-akdas) respektive "La Plej Sankta Libro".

Bahaismo ne konas dietajn preskribojn, sed ja malpermesas la konsumadon de alkoholo kaj la uzon de narkotaĵoj kaj halucinigaĵoj, ĉar ili damaĝas la menson kaj malhelpas spiritan evoluon. Bahà'u'llàh avertas bahaanojn esti honestaj kaj fidindaj, servadi al la homaro per prefere abundo da faroj ol per nuraj vortoj, esti ĉastaj kaj eviti klaĉojn kaj kalumniojn. Li malpermesis mensogi, ŝteli, adulti kaj malĉasti. La graveco de familia vivo estas kerna al bahaa komunuma vivo same kiel la morala kaj spirita edukado de infanoj.

Reveno al la Komenco.

Bahaa komunuma vivo

Bahaanoj ofte kunvenas en siaj komunumoj por studi la sanktajn skribojn de sia Kredo kaj por preĝi. Sed centra okazo en bahaa komunuma vivo estas la t.n. "Festo de la Deknaŭa Tago", dum kiu renkontiĝas, ĉiun deknaŭan tagon, la membroj por kune preĝi, interkonsiliĝi pri komunumaj aferoj kaj por societumi. Nuntempe, en la aktuala evoluostato de la bahaaj komunumoj, tiuj ĉi renkontiĝoj ofte okazas en luitaj ejoj, familiaj hejmoj aŭ, kelkloke, en lokaj bahaaj centroj. La bahaaj skriboj alvokas al starigo en ĉiu komunumo de belega adorejo ĉirkaŭata de luksaj ĝardenoj por funkcii kiel ĝia spirita centro. Variaj sociaj kaj humanaj institucioj ĝin ĉirkaŭu. Bahaaj adorejoj aktuale ekzistas en ĉiu kontinento kaj terenoj estas akiritaj tra la tuta mondo por estonte konstrui multajn pliajn. Ili estas malfermaj al anoj de ĉiaj kredoj - aŭ ankaŭ al tiuj sen specifa kredo - por preĝado kaj meditado. Diservoj transiras kutimojn de unuopaj religioj. Dum ili ne okazas predikoj, sed nur recitado de preĝoj el la bahaaj skriboj kaj la skriboj de aliaj mondaj Kredoj - eventuale ankaŭ ĥora, sed ne instrumenta, muziko. Tio garantiu al devotanto sperti la sanktecon aŭskulti la Sanktan Vorton kaj mediti pri ĝi - sen la interveno de homfaritaĵoj.

Reveno al la Komenco.

Celoj kaj aktivecoj

Kiel la Universala Domo de Justeco skribis en mesaĝo adresita al la popoloj de la mondo kaj publikigita en oktobro 1985 sojle al la Internacia Jaro de Paco proklamita de la Unuiĝintaj Nacioj,
"rekono de la unueco de la homaro estas la ĉefa baza kondiĉo por la reordigo kaj adminstrado de la mondo kiel unu lando, kiel la hejmo de la homaro". La fina celo de la Bahaa Kredo estas la kreo de unueco inter ĉiuj popoloj de la mondo. Kaj estas pro sia orientiĝo je internacia unueco, ke la bahaa
komunumo estas aktiva ĉe Unuiĝintaj Nacioj ek de ties fondo. Hodiaŭ la "Bahaa Internacia Komunumo" estas ege aktiva neregistara organizo (NRO), kiu reprezentas la naciajn bahaajn komunumojn ĉirkaŭ la mondo kaj havas konsultan statuson ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK). Ĝi estas aparte envolvita en aferoj rilataj al homaj rajtoj, bezonoj de virinoj kaj infanoj, medioprotektado kaj streboj al bone fundamentita, daŭriva evoluopolitiko.

Por akceli socian kaj ekonomian evoluon en 1996 bahaanoj faris tra la mondo ĉirkaŭ 1.350 aktivecojn, plukondukis ĉirkaŭ 270 daŭrajn, plej ofte lernejajn, projektojn kaj estis fondintaj 34 tiucelajn organizaĵojn. Por kunordigi siajn internaciajn klopodojn sur tiuj terenoj la Bahaa Internacia Komunumo havas Oficejon ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, Oficejon por Publika Informado kaj Oficejojn pri Medioprotektado kaj por la Promociado de Virinoj, kiuj kunlaboras kun Naciaj Spiritaj Asembleoj ĉirkaŭ la mondo en variaj projektoj kaj je reprezentiĝoj ĉe internaciaj kunvenoj.

Reveno al la Komenco.

Bahaismo ĉe UNO

Per siaj aktivecoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj la Bahaa Internacia Komunumo rikoltis reputacion de unu el la plej efikaj religiaj NRO-oj ene de la UN-sistemo. Ĝiaj naciaj kaj internaciaj reprezentantoj transprenis aktivajn rolojn dum gravaj internaciaj eventoj, kiel la Pintkunveno pri la Tero en Rio-de-Ĵanejro en junio 1992, la UN Monda Konferenco pri Homaj Rajtoj en Vieno en junio 1993, la Monda Pintkunveno pri Socia Evoluo en Kopenhago en marto 1995 kaj la Kvara Monda Konferenco pri Virinoj en Pekino en septembro 1995.

Trans la kadro de Unuiĝintaj Nacioj bahaanoj alsopiras la tagon, kiam establiĝos nova internacia ordo, tutmonda konfederacio, al kiu apartenos ĉiuj nacioj de la mondo. Skribis Shoghi Effendi en 1936 :

"La unueco de la homa gento, kiel antaŭvidita de Bahà'u'llàh, implicas la starigon de tutmonda federacio, en kiu ĉiuj nacioj, rasoj, kredoj kaj klasoj estas intime kaj daŭre unuigitaj, kaj en kiu la aŭtonomio de ĝiaj membroŝtatoj kaj la persona libereco kaj iniciato de la individuoj ĝin konsistigantaj estas firme kaj komplete protektitaj. Tiu ĉi monda federacio devas, laŭ nia nuna eblo ĝin vizii, konsisti el monda leĝdona instanco, kies membroj, kiel la kuratoroj de la tuta homaro, definitive kontrolos la kompletajn resursojn de ĉiuj ĝin komponantaj nacioj, kaj dekretos tiajn leĝojn kiaj estos bezonataj por reguli la vivon, kontentigi la bezonojn kaj alĝustigi la interrilatojn de ĉiuj etnoj kaj popoloj. Monda registaro, sin apoganta sur internacia armeo, efektivigos la alprenitajn decidojn kaj aplikos la leĝojn dekretitajn de tiu ĉi monda parlamento, kaj ĝi gardos la organisman unuecon de la tuta mondo- federacio. Monda tribunalo juĝos kaj lige kaj definitive verdiktos en ĉiuj disputoj, kiuj leviĝos inter la diversaj elementoj konsistigantaj tiun ĉi universalan sistemon."

Shoghi Effendi daŭrigis per priskribo de la grandegaj bonoj, kiujn tia ordo donos al la homaro :

"La enorma energio, ĉu ekonomia aŭ politika, malŝparata kaj misuzata per militado, estos konsekrata
por tio, kio plietendigos la spektron de la homaj inventoj kaj de la teknika evoluo, por la multigo de scienca esplorado, por la levado de la averaĝa fizika sanstato, por la polurado kaj rafinado de la homa menso, por la ekspluatado de neuzataj kaj nesupozataj resursoj de la planedo, por la plilongigo de la homa vivo, kaj por la antaŭenigo de aliaj rimedoj kapablaj stimuli la intelektan, la moralan kaj la spiritan vivon de la tuta homaro."

Por vaste konigi siajn celojn kaj strebojn kaj por proklami sian starpunkton pri variaj demandoj la Bahaa Internacia Komunumo aktivas ne nur per kunlaboro kun samcelaj organizaĵoj ene de kaj ekster la Unuiĝintaj Nacioj, sed ankaŭ engaĝas sin en publika agado cele al atentigo de la homaro pri la spiritaj kaj sociaj principoj de la Kredo. La informado pri la Bahaa Kredo tre multiĝis kaj plivastiĝis,
kiam sekve de la 1979-a revolucio en Irano internaciaj amaskomunikiloj raportis pri la persekutado de la bahaanoj. Pli ol 200 membroj de la Kredo estis ekzekutitaj pro sia kredo, kiun la reĝimo konsideras herezo, kaj miloj malliberiĝis, perdis sian postenon aŭ suferis konfiskadon de sia hejmo aŭ senigon de sia pensio rezulte de registaraj dekretoj. Bahaanoj tra la tuta mondo unuigite reagis al la situacio en Irano - tiu lando en kiu ilia religio naskiĝis - per submeto de peticioj al siaj registaroj por ekagi kontraŭ tia mistraktado. Kaj fakte, certragrade, estas rezulto de tiuj klopodoj, ke la persekutoj ne fariĝis eĉ pli ekstremaj. Ekzekutoj intertempe preskaŭ tute ĉesis. La iranaj bahaanoj tamen daŭre estas senigitaj je fundamentaj rajtoj kaj liberoj.

La deklaro pri paco publikigita far la Universala Domo de Justeco en 1985 sub la titolo "La Promeso de Monda Paco" ekigis dum la Internacia Jaro de Paco kaj trans ĝi tutmondan kampanjon por prezenti ĝin, kaj publikajn projektojn, kiuj partoprenigis registarulojn kaj eminentajn intelektulojn same kiel la ĝeneralan populacion. Por atentigi pri la centjara datreveno de la forpaso de Bahà'u'llàh en 1992 la Oficejo por Publika Informado de la Bahaa Internacia Komunumo publikigis deklaron sub la titolo "Bahà'u'llàh", teksto pri la Fondinto de la Kredo, kun detaloj pri Lia vivo, Liaj instruoj kaj Lia misio. Samjaraj eventoj kiel la notinda memorkunveno en la Sankta Lando en majo 1992 je la datreveno mem de la forpaso de Bahà'u'llàh, kunveniginta ĉirkaŭ 3000 partoprenantojn el la tuta mondo, kaj la Bahaa Monda Kongreso okazigita en Novjorko en novembro 1992, kiu altiris ĉirkaŭ
27.000 bahaanojn de la tuta terglobo, kaŭzis multan publikan atenton por la Kredo. En januaro 1995 la Oficejo por Publika Informado eldonis alian gravan deklaron pri socia evoluo sub la titolo "La Prospero de la Homaro". Vaste distribuata ĉe la Monda Pintkunveno pri Socia Evoluo en Kopenhago en marto 1995 tiu deklaro probable kondukos al plia kunlaboro inter la bahaa komunumo kaj gvidaj personecoj sur tiu tereno. Plej lastdate estas publikigita deklaro titolita "Turnopunkto por ĉiuj  Nacioj", kiu celas kontribui al la diskutado pri la estonteco de la Unuiĝintaj Nacioj okaze de la kvindekjariĝo de tiu organizaĵo.

Reveno al la Komenco.

Rapida ekspansio

Preter grandskalaj aktivecoj de publika agado kaj la publikigado de deklaroj pri diversaj temoj la bahaa komunumo estas daŭre engaĝita pri serio da internaciaj disvastigaj kampanjoj kaj spertis rapidan ekspansion en diversaj partoj de la mondo, plej notinde en Orienta Eŭropo kaj la antaŭa Sovetunio, kie povis establiĝi naciaj bahaaj komunumoj dum la lastaj jaroj, sekve al la kolapso de longtempe ekzistintaj politikaj baroj.

La ekzistado kaj kreskado de la bahaa komunumo evidente kaj nerefuteble montras, ke la homaro, je ĉia sia diverseco, povas lerni harmonie kunvivi kaj kunlabori. Bahaanoj ne malatentas la konvulsiojn
en la mondo ĉirkaŭe, sed ilia starpunkto, koncize resumita en la sekvaj vortoj prenitaj el "La Prospero de la Homaro", estas la jena :

"Forpasas mondo kaj baraktas nova por naskiĝi. La kutimoj, sintenoj kaj institucioj akumulitaj dum la jarcentoj nune estas submetataj al testoj, kiuj estas por la homara pluevoluo same necesaj kiel neeviteblaj. Kion bezonas la popoloj de la mondo estas firma kredo kaj decidiĝo adekvata por alfronti kaj utiligi la enormajn energiojn, per kiuj la Ĉion-Kreinto dotis tiun ĉi spiritan printempon de la homaro."

La fonto por tiu firma kredo kaj decidiĝo estas la esperiga mesaĝo ofertita al la homaro per la instruoj de Bahà'u'llàh. Estas mesaĝo, kiu meritas profundan konsideradon de ĉiuj, kiuj sopiras al paco kaj justeco en la mondo.

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
  <http://www.bahaaeligo.bahai.de>
<bahaaeligo@bahai.de>