antaŭa ĉapitro < ĉefpaĝo > posta ĉapitro

BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N  0-87961-085-9

ĈAPITRO 15a : RERIGARDO KAJ PERSPEKTIVO

Progreso de la Religio.
Profeteco de Báb kaj Bahá'u'lláh.
Glorplena Perspektivo.
Renovigo de Religio.
Bezono de Nova Revelacio.
Vero Estas por Ĉiuj.
La Lasta Volo kaj Testamento de 'Abdu'l-Bahà.
La Gardanto de la Religio de Dio.
Manoj de la Religio de Dio.
La Administra Sistemo.
La Mondordo de Bahá'u'lláh.


Mi atestas, ho amikoj ! ke la favoro estas kompleta, la argumento certigita, la pruvo elmontrita kaj la atesto plenumita. Ni nun konstatu, laŭ la volo de sinofero, kion viaj penemoj malkaŝos. Tiamaniere la dia favoro plenumita estis al vi kaj al ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero. Laŭdata estu Dio, la Eternulo de ĉiuj mondoj. - Bahá'u'lláh, La Kaŝitaj Vortoj

Progreso de la Religio.  Δ

Bedaŭrinde ne estas eble, en tiu ĉi verko, detale priskribi la progresadon de la Bahaa Religio tra la mondo. Multan ĉapitrojn oni povus dediĉi al tiu ĉi interesega temo, kaj multajn kortuŝajn historiojn oni povus rakonti pri la pioniroj kaj martiroj de la Religio, sed ni devas kontentiĝi per tre mallonga skizo.

En Persujo la fruaj konfesantoj de tiu ĉi revelacio renkontis ekstreman kontraŭstaron, persekutadon kaj kruelecon flanke de siaj samlandanoj, sed ili akceptis ĉiujn malfeliĉojn kaj sortoprovojn per altaj heroeco, firmeco kaj pacienco. En sia propra sango ili estis baptitaj, ĉar multaj miloj da ili pereis kiel martiroj ; dum miloj da aliaj estis batataj, malliberigitaj, rabitaj de siaj posedaĵoj, elpelitaj el la hejmoj aŭ persekutataj en aliaj manieroj. Dum sesdek jaroj aŭ eĉ pli longe ĉiu en Persujo kiu kuraĝis konfesi lojalecon kun Báb aŭ Bahá'u'lláh faris tion ĉi je la risko de sia propraĵo, sia libereco kaj eĉ sia vivo. Tamen tiu ĉi decida kaj kruela kontraŭstarado ne povas pli sufoki la progreson de la Religio, ol polva nubo povus deteni la sunleviĝon.

De unu landlimo de Persujo (1)ĝis la alia oni povas nun trovi bahaanojn en preskaŭ ĉiu urbo kaj urbeto, kaj eĉ inter la nomadoj. En kelkaj vilaĝoj la tuta loĝantaro estas bahaa kaj en aliaj lokoj la kredantoj formas grandan parton de la loĝantaro. Rekrutite el multaj kaj diversaj sektoj, kiuj estis pasie malamikaj unu kontraŭ alia, ili nun formas grandan anaron da amikoj kiuj konfesas fratecon, ne nur kun unu la alian, sed kun ĉiuj homoj ĉie, kiuj laboras por unuigi kaj ekzalti la homaron, por forigi ĉiajn antaŭjuĝojn kaj konfliktojn, kaj por fondi la Regnon de Dio en la mondo.

Kia miraklo povus esti pli granda ol tio ? Nur unu, kaj tio estas tramonda plenumo de la tasko al kiu sin dediĉis tiuj homoj. Kaj signoj ne mankas ke ankaŭ tiu ĉi pli granda miraklo progresas. La Kredo montras mirindan vivoforton, kaj ĝi disvastiĝas, kiel fermentaĵo, tra la homamaso, transformanta la popolon kaj la socion dum ĝi disvastiĝas. (2)

La relative malmulta nombro da bahaanoj ŝajnus esti ankoraŭ sensignifa kompare al la sekvantoj de la aliaj religioj, sed ili certas, ke dia Forto benas ilin per la granda privilegio servi al nova mondordo en kiu venos la homamasoj de Oriento kaj Okcidento en ne tre malproksima tago.

Sekve, kvankam estas vere, ke la Sankta Spirito respeguliĝas el puraj koroj en ĉiuj landoj ankoraŭ senkonsciaj pri la Fonto, kaj la disvastiĝo de la Kredo videbliĝas en la multaj penoj ekster la bahaa komunumo antaŭenigi iun aŭ alian de la instruoj de Bahá'u'lláh, tamen la manko de daŭra fundamento en la malnova mondordo estas konvinka pruvo ke la idealoj de la Regno povas fariĝi fruktodonaj nur en la kadro de la bahaa komunumo.

Profeteco de Báb kaj Bahá'u'lláh  Δ

Ju pli multe ni studas la vivojn kaj instruojn de Báb kaj Bahá'u'lláh, des pli neeble ŝajnas trovi iun klarigon de Ilia grandeco, krom la Dia Inspiro. Ili estas edukitaj en atmosfero de fanatikeco kaj bigoteco. Ili havis apenaŭ elementan edukadon. Ili havis nenian kontakton kun la okcidenta kulturo. Ili havis nenian politikan aŭ financan subtenan forton. Ili nenion petis de la homoj, kaj ricevis malmulte krom maljusteco kaj persekutado. La potenculoj de la tero ignoris aŭ kontraŭstaris Ilin. Ili estis skurĝataj kaj torturataj, malliberigitaj kaj subigataj al plej teruraj malfeliĉoj en la plenumo de Sia misio. Ili estis solaj kontraŭ la mondo, havante neniun helpanton krom Dio, tamen Ilia triumfo jam estis evidenta kaj grandioza.

La grandeco kaj alteco de Iliaj idealoj, la nobleco kaj sinoferemo de Iliaj vivoj, Iliaj netimigeblaj kuraĝo kaj konvinko, Iliaj mirigaj saĝeco kaj scio, Ilia kompreno de la bezonoj de la orientaj kaj okcidentaj popoloj, la klareco kaj taŭgeco de Iliaj instruoj, Ilia povo inspiri en Siaj sekvantoj tutkorajn sindonemon kaj entuziasmon, la penetremo kaj potenco de Ilia influo, la progreso de la fondita de Ili Religio - ĉio tio sendube prezentas tiajn konvinkajn pruvojn de profeteco kiajn nur povas elmontri la historio de religio.

Glorplena Perspektivo  Δ

La bahaa ĝoja novaĵo prezentas bildon de la Favoro de Dio kaj de la estonta progreso de la homa gento, kio certe estas la plej granda kaj plej glora Revelacio iam donita al la homaro, la plenevoluo kaj plenumo de ĉiuj antaŭaj Revelacioj. Ĝia celo estas nenio alia ol revivigo de la homaro kaj kreo de "nova ĉielo kaj nova tero". Tio ĉi estas la sama tasko, al kiu Kristo kaj ĉiuj aliaj profetoj dediĉis siajn vivojn, kaj inter tiuj grandaj instruistoj ekzistas nenia rivaleco. La tasko estos plenumita ne per tiu Revelacio aŭ per alia, sed per ĉiuj kune.

Kiel diras `Abdu'l-Bahá :

Ne estas necese malaltigi Abrahamon por altigi Jesuon. Ne estas necese malaltigi Jesuon por proklami pri Bahá'u'llah. Ni devas bonvenigi la Veron de Dio, kie ajn ni vidas ĝin. La esenco de la demando estas ke ĉiuj tiuj grandaj Disenditoj venis por levi la Dian Standardon de Perfektecoj. Ĉiuj ili brilas kiel astroj en tiu sama ĉielo de la Dia Volo. Ĉiu el ili donas Lumon al la mondo.

Tio ĉi estas la tasko de Dio, kaj Dio alvokas ne nur Profetojn sed ĉiujn homojn ke ili kunagu kun Li en tiu ĉi krea laboro. Se ni malakceptos Lian alvokon, ni ne detenos la aferon de antaŭenmarŝo, ĉar kion Dio volas tio nepre efektiviĝos. Se ni ne plenumos nian rolparton Li povas destini aliajn instrumentojn por ke ili efektivigu Lian intencon ; sed ni preterpasos la veran celon kaj taskon de nia propra vivo. Reakordiĝo kun Dio - iĝante Liaj amatoj, Liaj servantoj, volplenaj fluejoj kaj perantoj de Lia Krea Povo, ĝis ni konscios en ni mem nenian vivon krom Lia Dia kaj abunda vivo - jen kio, laŭ la bahaa instruo, estas la nedirebla kaj glorplena plenumiĝo de la homa ekzisto.

La homaro estas tamen esence puranima, ĉar ĝi estas kreita "laŭ la bildo de Dio, simile al Li", kaj kiam ĝi fine ekvidos la veron, ĝi ne daŭriĝos laŭ la vojo de malsaĝeco. Bahá'u'lláh certigas ke baldaŭ la alvoko de Dio estos ĝenerale akceptita, kaj la tuta homaro turnos la vizaĝon al justeco kaj obeemo. "Ĉiu zorgo ŝanĝos sin tiam en ĝojon, kaj ĉiu malsano en sanon", kaj la regnoj de tiu ĉi mondo fariĝos "la regnoj de nia Eternulo kaj de Lia Kristo ; kaj Li reĝos por ĉiam kaj eterne." (Apok. XI, 15). Ne nur tiuj kiuj estas sur la tero, sed ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero, unuiĝos en Dio kaj eterne ĝojos en Li.

Renovigo de Religio  Δ

La hodiaŭa stato de la mondo prezentas sufiĉan atestaĵon ke, kun malmultaj esceptoj, la popoloj de ĉiuj religioj bezonas esti revekitaj al la vera signifo de siaj religioj. Tiu ĉi reveko estas grava parto de la misio de Bahá'u'lláh. Li venas por fari kristanojn pli bonaj kristanoj, por fari islamanojn pli bonaj islamanoj, por fari ĉiujn homojn fidelaj al la spirito kiu inspiris iliajn Profetojn. Li ankaŭ plenumas la promeson farita de ĉiuj tiuj Profetoj pri la glora Malkaŝanto kiu estos aperonta en la "Pleneco de la Tempo" por kroni kaj finplenumi Ilian laboron. Li donas pli plenan elvolvon de la spiritaj veroj ol Liaj antaŭintoj, kaj malkaŝas la Volon de Dio rilate al ĉiuj problemoj de individua kaj socia vivo kiuj prezentas sin al ni en la hodiaŭa mondo. Li donas universalan instruon kiu konstruas fortan fundamenton sur kiu povas esti bazita nova kaj pli bona civilizacio, instruon adaptitan al bezonoj de la mondo en la nova nun komenciĝanta epoko.

Bezono de Nova Revelacio  Δ

La unuigo de la homaro, kunfandigo de ĉiuj diversaj mondreligioj, reakordigo de Religio kaj Scienco, starigo de Universala Paco, de Internacia Arbitracio, de Universala Domo de Justeco, de Internacia Lingvo, Emancipo de Virinoj, Universala Edukado, nuligo ne nur de la Korpa, sed ankaŭ de la Industria Sklaveco, Organizo de la Homaro kiel sola tutaĵo, kun ĝusta respekto de la rajtoj kaj libereco de ĉiu individuo - ĉio ĉi estas problemoj de giganta grandeco kaj kolosa malfacileco rilate al kiuj kristanoj, islamanoj kaj konfesantoj de aliaj religioj akceptis kaj ankoraŭ persistas en plej diversaj kaj ofte akre kontraŭaj opinioj, sed Bahá'u'lláh klare malkaŝis difinitajn principojn, kies ĝenerala adopto sendube faros la mondon paradizo.

Vero Estas por Ĉiuj  Δ

Multaj homoj estas pretaj konfesi ke la bahaaj instruoj estus bonegaj por Persujo kaj por la Oriento, sed ili opinias ke por la okcidentaj popoloj tiuj instruoj estas nenecesaj aŭ nekonvenaj. Al iu, kiu menciis tian opinion, `Abdu'l-Bahá respondis :

Koncerne la signifon de la Kredo de Bahá'u'lláh, kio ajn rilatas al universala bono estas dia, kaj kio ajn estas dia, estas por la universala bono. Se ĝi estas vero, ĝi estas por ĉiuj ; se ne, ĝi estas por neniu ; tial dia afero de universala bono ne povas esti limigita al la Oriento aŭ la Okcidento, ĉar la brilego de la Suno de Vero lumigas same orienton kaj okcidenton, kaj sentigas sian varmon en la Sudo kaj en la Nordo nenia diferenco estas inter unu Poluso kaj la alia. En la tempo de la Revelacio de Kristo, la romanoj kaj grekoj supozis ke Lia afero estas speciale por la judoj. Ili supozis ke ili havas perfektan civilizacion kaj bezonas nenion lerni de la instruoj de Kristo, kaj pro tiu ĉi falsa opinio multaj estis senigitaj de Lia Favoro. Sciu simile ke la principoj de kristanismo kaj la Instruoj de Bahá'u'lláh estas identaj kaj samaj estas iliaj vojoj. En ĉiu tago estas progreso. Estis tempo, kiam tiu ĉi dia institucio (de progresa revelacio) estis embrio, tiam ĵus-naskito, tiam infano, tiam intelekta junulo ; kaj hodiaŭ ĝi radias belecon kaj lumas kun grandega brileco. Feliĉa estas tiu kiu divenas la misteron kaj okupas lokon en la mondo de lumigitoj.

La Lasta Volo kaj Testamento de 'Abdu'l-Bahà.   Δ

Kun la morto de sia amata gvidanto, `Abdu'l-Bahá, la Bahaa Kredo eniris novan fazon de sia historio. Ĉi tiu nova fazo reprezentis pli altan staton en la ekzisto de la sama spirita organismo, pli maturan kaj sekve pli respondecan esprimon de la kredo parte de ĝiaj anoj. `Abdu'l-Bahá dediĉis Siajn superhomajn energion kaj unikan kapablecon al la tasko dissemi Sian amon al Bahá'u'lláh tra la Oriento kaj Okcidento. Li lumigis la kandelon de kredo en sennombraj animoj. Li instruis kaj gvidis ilin en la atribuoj de persona spirita vivo. Konsiderante la grandegan signifon de la Lasta Volo kaj Testamento de `Abdu'l-Bahá, la gravecon de la sekvoj rezultantaj el ĝi kaj la profundan saĝecon formantan la fundamenton de ĝiaj decidoj, ni donas kelkajn pluajn elĉerpaĵojn kiuj brile bildigas la spiriton kaj ĉefprincipojn kiuj donis spiron kaj gvidon al `Abdu'l-Bahá kaj estas transdonitaj kiel riĉa heredaĵo al Liaj fidelaj sekvantoj :

Ho vi amatoj de la Eternulo ! En tiu ĉi sankta Epoko konflikto kaj malpaco estas nenial permeseblaj. Ĉiu malpaciganto senigas sin mem de la Dia favoro. Estas devige al ĉiu elmontri plej grandan amon, honestecon de la konduto, sincerecon kaj rektan afablecon al ĉiuj gentoj kaj popoloj de la mondo, ĉu ili estas amikoj ĉu fremduloj. Tiel intensa devas esti la spirito de amo kaj kor-afableco, ke fremdulo eksentu sin kiel amiko, malamiko kiel vera frato, sen ia ajn diferenco inter ili. Ĉar universaleco estas de Dio kaj ĉiaj limigoj estas terdevenaj. ...

Tial, ho miaj amataj amikoj ! interrilatu kun ĉiuj popoloj, gentoj kaj religioj de ia mondo kun plej granda honesteco, lojaleco, fideleco, afableco, bonvolemo kaj amikeco ; tiel ke la tuta mondo de kreaĵoj estu plenigita per la sankta ekstazo de la favoro de Bahá, ke malklereco, malamikeco, malamo kaj malbonvolo malaperu el la mondo kaj la mallumo de fremdeco inter la popoloj kaj gentoj de la mondo cedu lokon al la Lumo de Unueco. Se aliaj popoloj kaj nacioj estus malfidelaj al vi elmontru vian fidelecon al ili ; se ili estus maljustaj kontraŭ vi elmontru justecon al ili ; se ili tenus sin aparte de vi, allogu ilin al vi ; se ili elmontrus malamikecon estu amikaj al ili ; se ili venenus vian vivon, dolĉigu iliajn animojn ; se ili vundus vin, estu balzamo por iliaj doloroj. Tiaj estas la ecoj de sinceruloj ! Tiaj estas la ecoj de fideluloj.

Ho vi amatoj de la Eternulo ! Estas devige al vi esti cedemaj al ĉiuj monarĥoj kiuj estas justaj kaj elmontri vian fidelecon al ĉiu justa reĝo. Servu la regantojn de la mondo kun plejgranda fideleco kaj lojeleco. Elmontru obeemon al ili kaj estu iliaj bondezirantoj. Sen ilia rajtigo kaj permeso ne miksu vin en politikajn aferojn, ĉar mallojaleco al justa suvereno estas mallojaleco al Dio Mem.

Tio ĉi estas mia konsilo kaj la ordono de Dio al vi. Bone estas al ili kiuj laŭe agas.

Sinjoro ! Vi vidas kiel ĉio ploras pro mi kaj miaj parencoj ĝojas pri mia sufero. Je Via Gloro, ho mia Dio ! Eĉ inter miaj malamikoj, kelkaj priploris miajn ĉagrenojn kaj malfeliĉojn, kaj inter enviuloj kelkaj verŝis larmojn pro miaj zorgoj, miaj ekzilo kaj afliktoj. Ili lamentis ĉar ili trovis en mi nenion krom sufero kaj zorgo kaj vidis nenion krom afableco kaj pardonemo. Kiam ili vidis min forviŝitan de torento de malĝojoj kaj mizeroj kaj elmetitan kiel celo al la sagoj de la sorto, iliaj koroj estis tuŝitaj de kompato, larmoj venis en iliajn okulojn kaj ili atestis deklarante : "La Eternulo estas nia atestanto : ni vidis en li nenion krom fideleco, grandanimeco kaj plejgranda kompatemo". Plifortiĝis, tamen, la malamo de la rompantoj de la Sankta Interligo, la anoncantoj de malbono, ili ĝojis ke mi iĝis viktimo de la plej afliktaj provoj, ili ekmoviĝis kontraŭ mi kaj festis pro la korŝirantaj aferoj okazintaj al mi.

Mi vokas al Vi, ho Eternulo mia Dio ! per la lango kaj per la tuta koro, ke Vi ne repagu al ili ilian kruelecon kaj malbonajn agojn, iliajn ruzojn kaj malbonfarojn, ĉar ili estas malsaĝaj kaj neindaj kaj ne scias kion ili faras. Ili ne distingas bonon de malbono, nek pravon de malpravo, nek justecon de maljusteco. Ili sekvas siajn proprajn dezirojn kaj sekvas la piedsignojn de la plej malperfektaj kaj malsaĝaj inter si. Ho mia Eternulo ! Havu kompaton por ili, ŝirmu ilin de ĉiaj afliktoj en tiu ĉi zorgoplena tempo kaj permesu ke ĉiuj provoj kaj malfacilaĵoj estu la sorto de tiu ĉi Via servanto kiu falis en tiun ĉi malluman kavon. Destinu min por ĉiu sufero kaj faru ke mi estu oferaĵo por ĉiuj Viaj amatoj. Ho Eternulo, Plej Alta ! Mia animo, mia vivo, mia estaĵo, mia spirito estu oferitaj por ili ! Ho Dio, mia Dio ! Humile, petege kaj falinte sur la vizaĝon, mi preĝas al Vi kun la tuta ardo de mia alvoko ke Vi pardonu ĉiun kiu vundis min, senkulpigu ĉiun kiu konspiris kontraŭ mi kaj ofendis min, kaj forlavu la malbonfarojn de tiuj kiuj faris al mi maljustaĵon. Favordonu al ili Viajn havindajn donacojn, donu al ili ĝojon, liberigu ilin de malĝojo, donacu al ili pacon kaj prosperon, donu al ili Vian feliĉegon kaj verŝu sur ilin Vian favoron.

Vi estas Ĉionpova, Favora, Helpanto en Danĝero, Mem-Ekzistanta.

La disĉiploj de Kristo forgesis sin kaj ĉiujn terajn aferojn, forlasis ĉiujn siajn zorgojn kaj apartenaĵojn, purigis sin de personeco kaj pasio kaj kun absoluta sinoferemo disiris malproksimen alvokante la popolojn de la mondo al la Dia Gvidado, ĝis fine ili faris la mondon alia mondo, lumigis la supraĵon de la tero, kaj eĉ ĝis sia lasta horo elmontris sinoferemon en la vojo de la Amato de Dio. Fine en diversaj landoj ili suferis gloran martiriĝon. Tiuj kiuj estas homoj de ago sekvu iliajn piedsignojn.

Ho Dio, mia Dio ! Mi alvokas Vin, Viajn Profetojn kaj Senditojn, Viajn Sanktulojn kaj Benitojn, por atesti ke mi findecide deklaris Viajn Pruvojn al Viaj amatoj kaj klare prezentis al ili ĉiujn aferojn, por ke ili ŝirmu Vian Kredon, gardu Vian Rektan Vojon kaj defendu Vian Brilegan Leĝon. Vi estas vere la Ĉionscianta, la Plej Saĝa !

Post la forpaso de `Abdu'l-Bahá, venis la tempo por starigi la administradon kiun oni nomas modelo kaj nukleo de tiu mondordo kiun starigi estas la speciala misio de la religio de Bahá'u'lláh. La Testamento de `Abdu'l-Bahá sekve signas turnopunkton en bahaa historio, apartigante la epokon de senmatureco kaj nerespondeco de tiu epoko en kiu la bahaanoj mem estas destinitaj plenumi sian spiritecon per plivastigo de ĝia amplekso el la afero de personaj travivaĵoj al tiu de socialaj unueco kaj kunlaboro. La tri principaj elementoj de la administra plano testamentita de `Abdu'l-Bahá estas :
1. "La Gardanto de la Religio de Dio,"
2. "La Manoj de la Religio de Dio," kaj
3. "La Domoj de Justeco, Lokaj, Naciaj kaj Universala." (3)

La Gardanto de la Religio de Dio  Δ

`Abdu'l-Bahá destinis Sian plej aĝan nepon, Shoghi Effendi, al la respondeca posteno de la "Gardanto de la Religio de Dio" (Valíyy-i-Amru'lláh). Shoghi Effendi estas la plej aĝa filo de Díyá'íyyih Khánum, la plej aĝa filino de `Abdu'l-Bahá. Lia patro, Mírzá Hádí, estas parenco de Báb (kvankam ne en la rekta linio, ĉar la sola ido de Báb mortis en infaneco). Shoghi Effendi havis la aĝon de dudek kvin jaroj kaj studis en la Balliol-Kolegio en Oksfordo, en la tempo de la morto de sia avo. La nomumo estis anoncita en la Testamento per la sekvantaj vortoj :

Ho miaj amantaj geamikoj ! Post la forpaso de tiu ĉi suferigito, estas devige al la Aghsán (Branĉoj), la Afnán (Branĉetoj) de la Sankta Lotusarbo, la Manoj (Kolonoj) de la Religio de Dio kaj la amatoj de la Abhá Belo turni sin al Shoghi Effendi - la juna branĉo elkreskinta el la du benitaj kaj sanktaj Lotusarboj kaj frukto naskita el la unuiĝo de la du elkreskaĵoj de la Arbo de Sankteco - ĉar li estas la signo de Dio, la elektita branĉo, la gardanto de la Religio de Dio, al kiu devas sin turni ĉiuj Aghsánoj, Afnánoj, la Manoj de la Religio de Dio kaj Liaj amatoj. Li estas klariganto de la vortoj de Dio kaj estas sekvota de la unua-naskito el siaj rektliniaj posteuloj.

La sankta kaj juna branĉo, la gardanto de la Religio de Dio, kiel ankaŭ la Universala Domo de Justeco, universale elektota kaj fondota, ambaŭ estas en la zorgado kaj protektado de la Abhá Belo, sub la ŝirmo kaj neerara gvidado de Lia Sankteco, la Laŭdegato (mia vivo estu oferita al ili !). Kion ajn ili decidos, estas de Dio. ...

Ho vi amatoj de la Eternulo ! Estas devige al la gardanto de la Religio de Dio elekti dum sia propra vivotempo tiun kiu estos lia sekvanto, por ke malpacoj ne ekestu post lia morto. La elektito devas elmontri apartecon de ĉiuj mondaj aferoj, li devas esti la esenco de pureco, devas evidentigi en si timon de Dio, scion, saĝon kaj instruitecon. Tiel, se la unuanaskito de la gardanto de la Religio de Dio ne manifestas en si mem la verecon de la vortoj : "Infano estas la esotera esenco de sia patro", t.e. se li ne heredos (de la gardanto de la Religio de Dio) liajn spiritajn ecojn kaj lia glora deveno ne estos ligita kun bela karaktero, tiam li (la gardanto de la Religio de Dio) devos elekti alian branĉon kiel sian sekvonton.

La Manoj de la Religio de Dio devas elekti el sia propra nombro naŭ personojn kiuj ĉiutempe estos okupataj per valora servado al la laboro de la gardanto de la Religio de Dio. La elekto de tiuj naŭ personoj devas esti akceptita aŭ unuanime aŭ per plimulto da voĉoj de la anaro de la Manoj de la Religio de Dio kaj tiuj ĉi, ĉu per unuanima voĉdonado aŭ per plimulto, devas doni sian konsenton al la elekto de tiu kiun la gardanto de la Religio de Dio elektis kiel sian sekvonton. Tiu ĉi konsento devas esti donita tiamaniere ke la konsentaj kaj malkonsentaj voĉoj ne estu distingeblaj (t.e. per sekreta balotado).

Manoj de la Religio de Dio  Δ

Dum Sia propra vivo Bahá'u'lláh elektis kelkajn provitajn kaj fidelajn amikojn por ke ili helpu Lin direkti kaj disvastigi la aferojn de la Religio, kaj donis al ili la titolon Ayádíyí-Amru'lláh (lit. "Manoj de la Religio de Dio"). `Abdu'l-Bahá en Sia Testamento postlasas regulojn koncerne fondon de konstanta aro da laborantoj kiuj devas servi la Religion kaj helpi la Gardanton de la Religio. Li skribas :

Ho geamikoj ! La Manoj de la Religio de Dio devas esti nomitaj kaj elektitaj de la gardanto de la Religio de Dio. ...

La devoj de la Manoj de la Religio de Dio estas diskonigi la Diajn Aromojn, edifi homajn animojn, antaŭenigi edukadon, plibonigi la karakteron de ĉiuj homoj kaj esti, en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj cirkonstancoj, sanktigitaj kaj apartigitaj de teraj aferoj. Ili devas manifesti timon al Dio per siaj konduto, manieroj, faroj kaj vortoj.

Tiu ĉi anaro la Manoj de la Religio de Dio, estas sub gvidado de la gardanto de la Religio de Dio. Li devas konstante stimuli ilin ke ili penu kaj streĉu ĉiujn siajn fortojn por diskonigi la dolĉajn bonodorojn de Dio, kaj por gvidi ĉiujn popolojn de la mondo, ĉar estas ĝuste la lumo de Dia Gvidado kiu kaŭzas ke la tuta universo estu lumigita(4)

La Administra Sistemo(5)  Δ

Estas la ĝenerala karakterizo de religio ke organizado signas interrompon de la vera spirita influo kaj emas malhelpi al la originala impulso por veni en la mondon. Organizado ĉiam fariĝas surogato de religio pli ĝuste ol metodo aŭ ilo por doni efikecon al religio. La apartiĝo de popoloj en diversajn tradiciojn netuŝitajn de iu ajn paca aŭ konstrua rilato faris tion neevitebla. Fakte, ĝis nun neniu Fondinto de revelaciita religio klare difinis la principojn por gvidi la administradan funkcion de la Kredo, kiun Li starigis.

En la Bahaa Religio, la principojn de mondadministrado esprimis Bahá'u'lláh, kaj tiuj ĉi principoj evoluiĝis en la skriboj de `Abdu'l-Bahá, precipe en Lia Testamento.

La celo de tiu ĉi organizado estas ebligi veran kaj daŭran unuecon inter popoloj de diversaj rasoj, klasoj, interesoj, karakteroj, kaj hereditaj kredoj. Detala kaj simpatia studado de tiu ĉi aspekto de la Bahaa Kredo montras ke la celo kaj metodo de bahaa administrado tiel perfekte adaptiĝas al la fundamenta spirito de la Revelacio ke ĝi rilatas al ĉi lasta same kiel la korpo rilatas al la animo. Karaktere, la principoj de bahaa administrado prezentas la sciencon de kunlaborado ; aplike, ili provizas novan kaj pli altan tipon de moraleco mondvasta en amplekso. ...

Bahaa komunumo malsimilas al aliaj memvolaj kunvenoj en tio ke ĝia fundamento kuŝas tiel profunde kaj etendiĝas tiel vaste ke ĝi kapablas inkluzivi ĉiun sinceran homon. Dum aliaj asocioj estas ekskluzivaj, efike se ne intence, kaj metode se ne ideale la bahaa asocio estas inkluziva, kaj fermas al neniu sincera homo la enirejon al kuneco. En ĉiu kunveno estas latenta aŭ evoluinta iu bazo por selekti. En religio ĉi tiu bazo estas kredo limigita per la historia naturo de sia origino ; en politiko tio ĉi estas partio aŭ programo ; en ekonomio tiu ĉi estas komuna malbonŝanco aŭ komuna potenco ; en artoj aŭ scienco tiu ĉi bazo konsistas el speciala edukado aŭ agado aŭ intereso. En ĉiuj ĉi tiuj aferoj, ju pli ekskluziva estas la bazo de selekto, des pli forta la movado-kondiĉo diametre kontraŭa al tiu kiu ekzistas en la Bahaa Religio. Sekve la Kredo, malgraŭ ĝia spirito de kreskado kaj progreso, evoluas malrapide rilate al la nombroj de siaj agemaj aliĝintoj. Ĉar oni kutimiĝas al ekskluziveco kaj apartiĝo en ĉiuj aferoj. La gravaj sankcioj estas ĉiam rajtigoj kaj pravigoj de apartiĝo. Eniri la Bahaan Kredon estas postlasi tiujn ĉi sankciojn - travivaĵo kiu unue ĉiam submetas personon al novaj pruvoj kaj suferadoj, dum la homa egoo kontraŭas la superegan sankcion de universala amo. Scienculoj kunestu kun simpluloj kaj needukitoj, riĉuloj kun malriĉuloj, blankuloj kun negruloj, mistikuloj kun la literatoroj, kristanoj kun judoj, islamanoj kun parsioj ; kaj je kondiĉoj, kiuj forigas la avantaĝojn de longdaŭraj arogantecoj kaj privilegioj.

Kontraŭe al tiu ĉi malfacilaĵo estas gloraj rekompencoj. Oni memoru ke arto steriliĝas kiam ĝi turnas sin for de la komuna homaro, ke filozofio same perdas sian vidkapablon kiam ĝi evoluas en soleco, kaj ke politiko kaj religio neniam sukcesas aparte de la ĝeneralaj bezonoj de la homaro. La homan naturon oni ankoraŭ ne scias, ĉar ni ĉiuj vivas en stato de mensa, morala, emocia aŭ socia defendo, kaj la psikologio de defendo estas la psikologio de malpermeso. Sed la amo forigas timon ; forigo de timo starigas la latentajn potencojn, kaj kunesto kun aliaj en spirita amo portas esencan, pozitivan esprimon al tiuj ĉi potencoj. Bahaa komunumo estas kunveno kie tiu ĉi procedo povas okazi en la nuna epoko, unue malrapide, dum la nova impulso fortikiĝas, pli rapide dum la anoj konsciiĝas pri la potencoj kiuj disvolvas la floron de unueco inter la homoj. ...

La respondeco por kaj direktado de lokaj bahaaj aferoj estas difinitaj al anaro titolita Spirita Asembleo. Tiu ĉi anaro (limigita al naŭ membroj) estas elektita ĉiujare la 21an de aprilo, la unuan tagon de Ridván (la Festo kiu solenas la deklaron de Bahá'u'lláh) parte de la plenaĝaj konfesintaj kredantoj de la komunumo. La eliĝonta Spirita Asembleo kompilas la balotliston. Rilate al la karaktero kaj funkcio de tiu ĉi anaro, `Abdu'l-Bahá skribis jene :

Estas devige al ĉiu kredanto nenion fari rilate (al bahaa agado) sen konsiliĝo kun la Spirita Asembleo, kaj ili devas plene obei tutkore kaj tutanime al ties ordonoj, por ke aferoj estu taŭge ordigitaj kaj bone aranĝitaj. Alie ĉiu persono agos sendepende kaj laŭ sia volo, kaj sekvos sian deziron kaj malutilos al la Religio.

La ĉefaj necesaĵoj de tiuj kiuj konsiliĝas kune estas pura motivo, radianta spirito, apartiĝo de ĉio krom Dio, allogiĝo al Liaj Diaj Bonodoroj, humileco inter Liaj amatoj, pacienco dum malfacilaĵoj kaj servado al Lia glora Sojlo. Se kun Lia afabla helpo ili akiros ĉi tiujn atribuojn, estos certigita al ili triumfon el la nevidebla Regno de Bahá. Nuntempe, estas grave kaj treege necese havi asembleojn por konsiliĝo. Obeado al ili estas necesa kaj deviga. Ties anoj devas konsiliĝi kune tiamaniere ke neniam okazu kontraŭsento aŭ malakordiĝo. Tio ĉi estas atingebla kiam ĉiu ano esprimas plenlibere sian propran opinion kaj klarigas sian argumenton. Se iu kontraŭas, li tute ne ĉagrenu ĉar la ĝusta vojo montriĝas nur tiam kiam oni plene diskutas la aferojn. La brila fajrero de vero aperas nur post akordiĝo inter diversaj opinioj. Se post diskutado, estas unuanima decido bonege ; sed se, la Eternulo malpermesu, okazos diversaj opinioj, la plimulto de la voĉdonoj regu. …

La unua kondiĉo estas absoluta amo kaj harmonio inter la asembleanoj. Ili estu tute sen fremdeco kaj montru en si la Unuecon de Dio, ĉar ili estas ondoj de unu maro, gutoj de unu rivero, steloj de unu ĉielo, radioj de unu suno, arboj de unu fruktarbaro, floroj de unu ĝardeno. Se harmonio de pensoj kaj plena unueco ne ekzistas, tiu kunveno disiĝu kaj tiu asembleo neniiĝu. La dua kondiĉo : Kiam ili kunvenas ili turnu la vizaĝojn al la Ĉiela Regno kaj petu helpon al la Regno de Gloro. ... Ĉiuj diskutoj temu pri spiritaj aferoj kiuj rilatas al edukado de homoj, instruado de infanoj, senŝarĝigo de malriĉuloj, helpo de malfortuloj en ĉiuj klasoj en la mondo, bonkoreco al ĉiuj popoloj, dissemado de la bonodoroj de Dio kaj glorado de Lia Sankta Vorto. Se ili penos plenumi tiujn ĉi kondiĉojn la Graco de la Sankta Spirito estos certigita al ili, kaj tiu asembleo fariĝos centro de la Diaj benoj, la anaroj de Dia konfirmado venos por helpi al ili, kaj tagon post tago ili ricevos novan elverŝon spiritan.

Klarigante tiun ĉi temon, Shoghi Effendi skribis :

... neniu inter la geamikoj transdonu ion ajn al la publiko, se ne ĝi estas plene konsiderita kaj aprobita de la Spirita Asembleo en ties loko ; kaj se tio (kiel sendube estos la kazo) estos afero kiu temas pri la ĝenerala intereso de la Kredo en tiu lando, tiam la Spirita Asembleo devas liveri ĝin al la konsidero kaj aprobo de la nacia anaro kiu reprezentas ĉiujn diversajn lokajn asembleojn. Ne nur rilate eldonadon, sed ĉiujn aferojn tute senescepte, koncernantaj la interesojn de la Kredo en tiu loko, ĉu individue ĉu are, estu transdonitaj ekskluzive al la Spirita Asembleo en tiu loko, kiu decidos pri ĝi, se ne ĝi estas afero de nacia intereso, en kiu okazo ĝi estu transdonita al la nacia (bahaa) anaro. Al tiu ĉi nacia anaro apartenas decido ĉu afero havas lokan aŭ nacian intereson. (La termino "naciaj aferoj" ne rilatas al aferoj karakterece politikaj, ĉar la amikoj de Dio tra la mondo estas severe malpermesitaj intermiksiĝi iel ajn kun politikaj aferoj, sed prefere al tiuj aferoj kiuj koncernas la spiritajn agadojn de la amikaro en tiu lando.)

Plena harmonio, tamen, kiel ankaŭ kunlaboro inter la diversaj lokaj asembleoj kaj inter la membroj mem, kaj precipe inter ĉiu asembleo kaj la nacia anaro, estas plej grave, ĉar je tio dependas la unueco de la Religio de Dio, la solidareco de la geamikoj, la plena, rapida kaj kompetenta funkciado de la spiritaj agadoj de Liaj amatoj. ...

La diversaj Asembleoj, lokaj kaj naciaj, formas nuntempe la fundamenton sur kies forton la Universala Domo (de Justeco) estos firme starigita kaj konstruita. Ĝis tiuj ĉi funkcios energie kaj harmonie ĝis tiam la espero pri fino de tiu ĉi periodo transira ne realiĝos ... memoru ke la ĉefnoto de la Religio de Dio estas ne diktatora aŭtoritateco sed humila kunesto, ne arbitra potenco, sed spirito de sincera kaj amema konsiliĝo. Nenio krom spirito de vera bahaano povas esperi akordigi la principojn de kompato kaj justeco, de libereco kaj obeado, de la sankteco de la rajtoj de individuo kaj de sinofero, de vigleco, diskreteco kaj prudento unuflanke, kaj de kunestado, malkaŝemo, kaj kuraĝo aliflanke.

La lokaj Spiritaj Asembleoj de lando estas kunligitaj kaj kunordigitaj pere de alia elektita anaro el naŭ membroj, la Nacia Spirita Asembleo. Tiu ĉi anaro estiĝas pere de ĉiujara balolado parte de la elektitaj delegitoj reprezentantaj la lokajn bahaajn komunumojn. ... La Nacia Kunveno kie la delegitoj kuniĝas konsistas el elektantaro bazita sur la principo de proporcia reprezentado. ... Ĉi tiuj Naciaj Kunvenoj okazas prefere dum la Ridván-sezono, la dekdutagoj komence de 21 aprilo, kiuj solenas la Deklaron de Bahá'u'lláh en la ĝardeno Ridván proksime al Bagdado. La eksiĝonta Nacia Spirita Asembleo havas la aŭtoritaton akcepti la delegitojn.

Nacia Kunveno estas okazo por pliprofundigi la komprenon pri bahaaj agadoj kaj por fari raportojn pri naciaj kaj lokaj agadoj dum la jaro ĵuspasinta. ... La funkcioj de bahaa delegito estas limigita al la daŭro de la Nacia Kunveno kaj partopreno en la elekto de la nova Nacia Spirita Asembleo. Dum ili kunvenas, la delegitoj estas konsila kaj konsulta anaro kies rekomendojn atente konsideru la membroj de la elektota Nacia Spirita Asembleo. ...

La rilato de Nacia Spirita Asembleo al la lokaj Spiritaj Asembleoj kaj al la kredantaro en la lando estas difinita jene en la leteroj de la Gardanto de la Religio :

Rilate la starigon de "naciaj asembleoj," estas gravege en ĉiu lando kie la kondiĉoj permesas kaj la nombro de la amikoj konsiderinde kreskas ... ke "nacia Spirita Asembleo" estu tuj starigita, reprezentanta la geamikojn en tiu lando. Ĝia unua celo estas stimuli, unuigi kaj kunordigi per oftaj personaj konsiliĝoj, la multoblajn agadojn de la amikoj kiel ankaŭ de la lokaj Asembleoj ; kaj per proksima kaj konstanta rilato kun la Sankta Lando, enkonduki klopodojn, kaj direkti ĝenerale la aferojn de la Religio en tiu lando.

Ĝi ankaŭ havas alian celon, ne malpli gravan ol la unua, ĉar dum la daŭro de tempo ĝi evoluos en la Nacian Domon de Justeco (kiun `Abdu'l-Bahá mencias en Sia Testamento kiel la "sekundara Domo de Justeco"), kiu laŭ la klara teksto de la Testamento devas, kune kun la aliaj Naciaj Asembleoj tra la Bahaa Mondo, senpere elekti la membrojn de la Internacia Domo de Justeco, tiu Supera Konsilantaro kiu gvidos, organizos kaj unuigos la aferojn de la Kredo tra la mondo. ...

Ĉi tiu Nacia Spirita Asembleo, kiu, ĝis la starigo de la Universala Domo de Justeco, devos esti reelektita ĉiujare, memevidente akceptas gravajn respondecojn, ĉar ĝi devas administri plenan aŭtoritatecon super ĉiuj lokaj Asembleoj en sia areo, kaj ĝi devos direkti la agadojn de la geamikoj, gardi vigle la Religion de Dio kaj estri ĝenerale la aferojn de la Kredo.

Gravaj aferoj, kiuj efikos la interesojn de la Religio en tiu lando, kiel tradukado kaj eldonado, la Mashriqu'l-Adhkár, instruado, kaj aliaj similaj aferoj kiuj estas apartaj de nur lokaj aferoj, devas esti sub plena aŭtoritato de la Nacia Asembleo.

Ĝi devas, simile al la lokaj Asembleoj, transdoni ĉiun el tiuj ĉi aferoj al speciala Komitato, elektota de la membroj de la Nacia Spirita Asembleo, el la geamikoj en tiu lando, kiu rilatos al ĝi same kiel la lokaj komitatoj rilatas al siaj respektivaj lokaj Asembleoj.

Ĉe tio, ankaŭ, restas decido ĉu iu afero estas nur loka en sia naturo, kaj estu transdonita al la konsiderado kaj decido de la loka Asembleo, aŭ ĉu tio restu en sia areo kiel afero kiu devas ricevi ĝian specialan atenton. ...

je la intereso de la Kredo, kiun ni ĉiuj amas kaj servas, estas devige al la membroj de la nova Nacia Asembleo, elektita de la delegitoj dum la Kunveno, peti kaj havi la plejan respekton, individue kiel ankaŭ kune, al la konsiloj, la konsideritaj opinioj kaj la veraj sentoj de la kuniĝintaj delegitoj. Forigante el si ĉiun postsignon de sekreteco, de troa silentemo, de diktatora apartiĝemo, ili radiante kaj plene anoncu al la delegitoj, kiuj ilin elektis, siajn planojn, siajn esperojn, kaj siajn zorgojn. Ili informu al la delegitoj la diversajn aferojn konsiderotajn dum la kuranta jaro, kaj serene kaj konscie studu kaj pripensu la opiniojn kaj rekomendojn de la delegitoj. Dum la kelkaj tagoj de la Kunveno kaj post la foriro de la delegitoj, la nove elektita Nacia Asembleo devas serĉi rimedojn por antaŭenigi interkomprenon, faciligi kaj daŭrigi interŝanĝon de vidpunktoj, pliprofundigi konfidon, kaj pravigi per ĉiu ebla perilo sian solan deziron servi kaj antaŭenigi la komunan bonon. ...

Pro la neeviteblaj limigoj rilate al oftaj kaj longaj kunsidoj de la Kunveno, la Nacia Spirita Asembleo devos tamen teni al si la finan decidon pri ĉiuj aferoj kiuj efikas la interesojn de la Kredo ... kiel ekzemple la rajto decidi ĉu iu loka Asembleo funkcias laŭ la principoj difinitaj por la antaŭenigo de la Kredo. ...

Rilate al kompilado de la balotlisto uzota ĉe ĉiujaraj lokaj bahaaj balotadoj, la respondeco pri tio apartenas al ĉiu loka Spirita Asembleo, kaj por gvidi en tiu afero la Gardanto skribis jene :

por diri tre mallonge kaj tiel adekvate kiel la nunaj cirkonstancoj permesas jen la ĉefaj detaloj kiujn oni devas konsideri antaŭ ol decidi ĉu persono estas vera kredanto aŭ ne : Plena akcepto de la rangoj de la Heroldo, la Aŭtoro, kaj la Vera Ekzemplo de la Bahaa Religio, kiel difinitaj en la Testamento de `Abdu'l-Bahá ; senkondiĉa akcepto de, kaj obeado al, kio ajn estas revelaciita per ilia Plumo ; lojala kaj konstanta aliĝo al ĉiu frazo en la sankta Testamento de nia Amato ; kaj proksima kunesto kun la spirito kiel ankaŭ la formo de la nuntempa bahaa administrado tra la mondo - tiujn ĉi mi opinias esti la fundamentaj kaj ĉefaj konsideroj pri kiuj oni devas juste, diskrete kaj penseme certigi antaŭ ol fari tiel gravan decidon.

La instruoj de `Abdu'l-Bahá prizorgas plian evoluon de bahaa organizado. ...

Kaj nun, rilate al la Domo de Justeco kiun Dio ordonis kiel fonton de ĉiu bono kaj libera de ĉiu eraro, ĝi devas esti universale elektita, tio estas, de la kredantoj. Ĝiaj membroj estu signoj de timo al Dio kaj mateniĝoj de scio kaj kompreno, konstantaj en la kredo de Dio kaj bondezirantoj al la tuta homaro. Tiu Domo estas la Universala Domo de Justeco, tio estas, en ĉiuj landoj sekundara Domo de Justeco estu starigita, kaj tiuj ĉi sekundaraj Domoj de Justeco elektu la membrojn de la Universala Domo. (6)Oni transdonu ĉiujn aferojn al tiu anaro. Ĝi dekretas ĉiujn leĝojn kaj regulojn kiuj ne troviĝas en la eksplicita Sankta Teksto. Tiu ĉi anaro solvu ĉiujn problemojn kaj la gardanto de la Religio de Dio estas ĝia benita ĉefo kaj elstara membro dumviva de tiu anaro. Se li ne ĉeestos persone ĝiajn kunsidojn, li nomu iun por reprezenti lin. ... Ĉi tiu Domo de Justeco dekretas la leĝojn kaj la registaro administras ilin. La parlamento devas plifortigi la administradon, la administrado devas helpi al la parlamento por ke pere de proksima unueco kaj harmonio de tiuj ĉi du fortoj, la fundamento de justeco fariĝu firma kaj forta, por ke ĉiuj regionoj de la mondo fariĝu ja kiel Paradizo mem. ...

... Al la Plej Sankta Libro ĉiu devas sin turni kaj ĉion kio ne estas klare skribita tie oni devas transdoni al la Universala Domo de Justeco. Kion ajn tiu ĉi anaro decidas ĉu unuanime aŭ plimulte, tio estas ja la Vero kaj la Celo de Dio Mem. Kiu ajn deturnas sin de tio estas vere el tiuj kiuj emas al malakordo, montras malicon kaj sin turnas for de la Eternulo de la Sankta Interligo.

Eĉ nuntempe bahaanoj en ĉiuj partoj de la mondo intime kaj elkore kunestas pere de regula korespondado kaj personaj vizitoj. Tiu ĉi kontakto inter anoj de diversaj rasoj, naciecoj kaj religiaj tradicioj estas plena pruvo ke la ŝarĝo de antaŭjuĝo kaj la historiaj detaloj de apartiĝo povas esti tute venkitaj per la spirito de unueco starigita de Bahá'u'llàh.

La Mondordo de Bahá'u'lláh  Δ

La pli grandaj implikadoj de tiu ĉi ordo estas klarigitaj de Shoghi Effendi en sinsekvaj komunikaĵoj al la bahaa komunumo de post februaro 1929 :

Mi ne povas ne apelacii al tiuj kiuj identiĝas kun la Kredo ke ili malatentu la ĝeneralajn ideojn kaj la nedaŭrajn fantaziojn de la tempo, kaj elkomprenu kiel neniam antaŭe ke la eksploditaj teorioj kaj la ŝanceliĝantaj institucioj de la nuntempa civilizacio devas aperi en akra kontrasto kun tiuj Didonitaj institucioj kiuj estas destinitaj stariĝi sur ties ruinoj. ...

Ĉar Bahá'u'lláh ... ne nur inspiris al la homaro novan kaj regeneradan Spiriton. Li ne nur eldiris kelkajn universalajn principojn, aŭ proponis specialan filozofion, kiel ajn potencaj, raciaj kaj universalaj tiuj ĉi estu. Krom ĉi tiuj Li, kiel ankaŭ `Abdu'l-Bahá post Li, malsimile al la antaŭaj Mondsistemoj, klare kaj specife difinis Leĝaron, starigis difinitajn instituciojn, kaj provizis la esencojn de Divina Ekonomio. Ĉi tiuj estas destinitaj fariĝi modelo por estonta socio, pIej supera instrumento por starigo de la Plej Sankta Paco, kaj la sola perilo por unuigo de la mondo, kaj la proklamo de la regno de justeco sur la tero. ...

Malsimile al la Disistemo de Kristo, malsimile al la Disistemo de Mahometo, malsimile al ĉiuj estintaj Disistemoj, la apostoloj de Bahá'u'lláh en ĉiu lando, kie ajn ili laboras, havas antaŭ si en klara, en senduba kaj emfaza lingvo, ĉiujn leĝojn, regulojn, principojn, instituciojn, gvidadon, kiujn ili bezonas por kompletigi kaj elplenumi sian taskon. ... En tio kuŝas la elstara trajto de la Bahaa Revelacio. En tio kuŝas la forto de la unueco de la Kredo, de la valideco de Revelacio kiu pretendas ne detrui aŭ malgrandigi antaŭajn Revelaciojn, sed kunligi, unuigi kaj plenumi ilin.

Kvankam nia Kredo nun aperas malforta antaŭ homoj, kiuj aŭ denuncas ĝin kiel branĉo de Islamo, aŭ malestime ignoras ĝin kiel nur alian el tiuj malhelaj sektoj kiuj abundas en la Okcidento, tamen ĉi tiu multvalora juvelo de Dia Revelacio, nun ankoraŭ en sia embria stato, evoluos en la ŝelo de Lia leĝaro, kaj antaŭeniĝos, nedividita kaj nedifektita, ĝis ĝi ĉirkaŭprenos la tutan homaron. Nur tiuj kiuj jam rekonis la superegan rangon de Bahá'u'lláh, nur tiuj kies koroj estas tuŝitaj per Lia amo, kaj ekkonis la potencon de Lia spirito, povas adekvate estimi la valoron de tiu ĉi Divina Ekonomio- Lia netaksebla donaco al la homaro. - 21 marto 1930.

Estas al ĉi tiu celo - la celo de nova Mondordo, Dia en origino, ĉion inkluziva en amplekso, justa en principo, provoka en siaj trajtoj - ke la turmentita homaro devas strebi. ...

Kiel kortuŝaj estas vere la fortostreĉoj de tiuj gvidantoj de homaj institucioj kiuj, sen ia konsidero pri la spirito de la tempo, penegas alĝustigi la naciajn procedojn, konvenajn por la malnovaj tagoj de la memfidaj nacioj, al la tempo kiu devas aŭ atingi la unuecon de la mondo, antaŭmontritan de Bahá'u'lláh, aŭ perei. En tiel kritika horo de la historio de la civilizacio decas al la gvidantoj de ĉiuj nacioj de la mondo, grandaj kaj malgrandaj, ĉu en la Oriento aŭ en la Okcidento, ĉu venkintoj aŭ venkitoj, turni sian atentigon al la trumpetvoko de Bahá'u'lláh kaj, plene trapenetritaj de la sento de mondsolidareco, la kondiĉo esenca de fideleco al Lia Kredo, brave leviĝi por efektivigi en la tuta pleneco la solan kuracan skemon kiun Li, la Dia Kuracisto, receptis por la malsana homaro. Ili forĵetu, unu fojon por ĉiam, ĉian antaŭkonceptitan ideon, ĉian nacian antaŭjuĝon, kaj atentigu la noblan konsilon de 'Abdu'l-Bahá, la aŭtoritata Klariganto de Liaj instruoj. "Vi povas plej bone servi al via lando,' estis respondo donita de 'Abdu'l-Bahá (7)al alta oficiulo de la federala registaro de Usono, kiu demandis Lin pri la plej bona maniero en kiu li povus progresigi la aferojn de sia registaro kaj popolo, "se vi penos, kiel mondcivitano, subteni la finan aplikon de la principo de federalismo kiu estas la fundamento de la registaro de via propra lando al la rilatoj nun ekzistantaj inter la popoloj kaj nacioj de la mondo.' ...

Devas esti nepre evoluita ia formo de monda Superŝtato, je kies favoro ĉiuj nacioj de la mondo propravole cedos ĉian pretendon por militi, certajn rajtojn starigi impostojn kaj ĉiajn rajtojn teni armadon, krom tio por sekurigi internan ordon en siaj posedaĵoj. Tia ŝtato devos enteni en siaj kadroj Internacian Ekzekutivon adekvatan por trudi plejsuperan kaj nerezistebian aŭtoritatecon al ĉiu kontraŭstarema membro de la komunumo. Ĝi devas havi ankaŭ Mondparlamenton kies membroj estos elektitaj de la popoloj en ties landoj kaj kies elekto estos konfirmita de la koncernaj registaroj ; kaj Plejsuperan Tribunalon kies juĝo havos devigan signifon eĉ en tiuj kazoj kiam la koncernataj partioj ne konsentas propravole submeti sian kazon al ĝiaj konsideroj. Monda komunumo en kiu ĉiuj ekonomiaj bariloj estos por ĉiam detruitaj kaj la interdependeco de Kapitalo kaj Laboro definitive rekonita ; en kiu la brukriado de religia fanatikeco kaj disputado estos por ĉiam silentigita ; en kiu la flamo de rasa malamikeco estos fine estingita ; en kiu unu sola kodo de internaciaj leĝoj - produktaĵo de pripensita juĝado de la federaciaj reprezentantoj de la mondo - havos kiel sankcion tujan kaj devigan intervenon de kunigitaj fortoj de la federaciaj unuoj ; kaj fine mondkomunumo, en kiu la furiozo de kaprica kaj militema naciismo estos ŝanĝita en daŭran konscion pri mondcivitaneco - ja prezentiĝas, en siaj ĉefaj linioj, la Ordo antaŭvidita de Bahá'u'lláh, la Ordo kiu estos konsiderata kiel la plej bela frukto de la malrapide maturiĝanta epoko. …

Ne estu ia dubo rilate al la intenco inspiranta la mondampleksan Leĝon de Bahá'u'lláh. Tute ne celante al la renverso de la ekzistanta fundamento de la socio, ĝi klopodas larĝigi ĝian bazon, rekonstrui ĝiajn instituciojn en maniero konforma kun la bezonoj de la ĉiam ŝanĝiĝanta mondo. Ĝi povas konflikti kun neniaj laŭleĝaj apartenaĵoj, nek ĝi povas subfosi iujn esencajn lojalecojn. Ĝia celo estas nek sufoki la flamon de sana kaj inteligenta patrioteco en la homaj koroj, nek forigi la sistemon de nacia aŭtonomio tiel esenca se oni volas eviti la malbonojn de la troa centralizado. Ĝi ne ignoras, nek ĝi penas subpremi, la diversecon de etnikaj originoj, de klimato, de historio, de lingvo kaj tradicio, de penso kaj kutimo, kiuj diferencigas la popolojn de la mondo. Ĝi vokas pri pli vasta lojaleco, pri pli granda aspiro ol tiuj kiuj inspiris la homan genton. ...

La voko de Bahá'u'lláh estas antaŭ ĉio direktita kontraŭ ĉiaj formoj de provincaĵoj, kontraŭ ĉiaj izolmanieroj kaj antaŭjuĝoj. ... Ĉar leĝaj normoj, politikaj kaj ekonomiaj teorioj estas sole destinitaj por sekurigi la interesojn de la tuto de la homaro, por ke la homaro ne estu krucumata por savi la esencon de iu speciala leĝo aŭ doktrino. ...

La principo de la Unueco de la Homaro - la akso ĉirkaŭ kiu turniĝas ĉiuj instruoj de Bahá'u'lláh- ne estas nura eksplodo de senklera emocio aŭ esprimo de nedifinita kaj pia espero. ... Ĝia enhavo estas pli profunda, ĝiaj aspiroj estas pli grandaj ol ĉiaj kiujn la Profetoj de la pasinteco estis permesitaj antaŭenigi. La mesaĝo estas aplikebla ne nur al individuoj, sed koncernas antaŭ ĉio la naturon de tiuj esencaj rilatoj kiuj devas ligi ĉiujn ŝtatojn kaj naciojn kiel membrojn de unu homa familio. ...

Ĝi prezentas la fincelon de la homa evoluado. ...

Ke sole la fortoj de mondkatastrofo povas akceli tiun novan fazon de la homa penso, tio bedaŭrinde fariĝas pli kaj pli evidenta. ...

Nenio krom fajra aflikto, el kiu la homaro leviĝos, punita kaj preta, povas sukcesi enplanti tiun senton de respondeco kiun la gvidantoj de la novnaskita tempo devas akcepti sur siajn ŝultrojn. …

Ĉu `Abdu'l-Bahá Mem ne asertis per paroloj preterdubaj ke "alia milito pli terura ol la lasta, nepre eksplodos"  28 novembro, 1931

Tiu ĉi Administra Ordo ... kiam ĝiaj elementaj eroj, ĝiaj organikaj institucioj, ekfunkcios kompetente kaj energie, asertos sian pretendon kaj elmontros sian kapablon esti ne nur la nukleo sed ja la modelo de la Nova Mondordo destinita enteni je difinita tempo la tutan homaron. …

Sole el ĉiuj Revelacioj antaŭaj ĉi tiu Kredo ... sukcesis starigi strukturon, al kiu la konfuzitaj sekvantoj de bankrotaj kaj rompitaj kredoj devus alproksimiĝi kaj plene esplori, kaj provi, antaŭ estos tro malfrue, la nevundeblan sekurecon de ĝia mondĉirkaŭanta ŝirmejo…

Al kio alia se ne al la potenco kaj majesto, kiujn tiu ĉi Administra Ordo - la elementoj de la estonta ĉirkaŭvolvanta Bahaa Komunumo - estas destinita manifesti, povas aludi la jenaj eldiroj de Bahá'u'lláh : "La ekvilibro de la mondo estas renversita per la vibra influo de tiu ĉi plej sankta, plej nova Mondordo. La orda vivo de la homaro estas revoluciigita pere de tiu ĉi unika, tiu ĉi mirinda Sistemo, kies similon homaj okuloj neniam vidis."...

La bahaa komunumo estonta, de kiu tiu ĉi vasta Administra Ordo estas la sola kadro, estas, teorie kaj praktike, ne nur unika en la tuta historio de politikaj institucioj, sed havas nenian paralelon en la kronikoj de iuj el la akceptitaj religisistemoj de la mondo. Nenia formo de demokrata registaro ; nenia sistemo de aŭtokrateco aŭ diktatoreco, ĉu monarkia aŭ respublika, nenia peranta plano de pure aristokrata sistemo ; eĉ ne iuj el la akceptitaj tipoj de teokratio, ĉu la Hebrea Komunumo, aŭ la diversaj Kristanaj Ekleziaj organizaĵoj, aŭ la Imameco aŭ la Kalifeco en Islamo - neniuj el tiuj ĉi povas identiĝi aŭ konformiĝi al la Administra Ordo kiun kreis la mastromano de ĝia perfekta Arkitekto. ...

Dum tiu ĉi Sistemo estas ankoraŭ en sia infaneco, neniu miskomprenu ĝian karakteron, malgrandigu ĝian signifon aŭ misprezentu ĝian celon. La fundamento sur kiu ĉi tiu Administra Ordo staras estas la neŝanĝebla Celo de Dio por la homaro en la nuna tempo. La Fonto el kiu ĝi ricevas sian inspiron estas neniu alia ol Bahá'u'lláh Mem. ... La centra, la subtena celo kiu vivigas ĝin estas la starigo de la Nova Mondordo antaŭmontrita de Bahá'u'lláh. La metodoj kiujn ĝi uzas, la normo kiun ĝi enplantas, kliniĝas nek Orienten nek Okcidenten, nek al Judoj nek al Nejudoj, nek al riĉuloj nek al malriĉuloj, nek al blankhaŭtuloj nek al negruloj. Ĝia signovorto estas la unuiĝo de la homa gento ; ĝia standardo la "Plej Sankta Paco." ... – 8 februaro, 1934.

La kontrasto inter la amasiĝantaj atestaĵoj pri persista centralizo kiu akompanas la leviĝadon de la Administra Ordo de la Kredo de Dio, kaj la fortoj de la diseriĝado kiuj atakas la konstruaĵon de la dolorpremita socio, estas same klaraj kiel atentigaj. Kaj interne kaj ekstere de la bahaa mondo la signoj kaj pruvoj kiuj, en mistera maniero, heroldas la naskiĝon de tiu Mondordo, kies starigo devas marki la Oran Epokon de la Religio de Dio, kreskas kaj multiĝas de tago al tago. ...

"Baldaŭ," proklamas la propraj vortoj de Bahá'u'lláh, "la nuna Ordo estos envolvita, kaj nova anstataŭigos ĝin. ". ...

La Revelacio de Bahá'u'lláh ... devas … esti rigardata kiel markanta per sia alveno la maturiĝon de la tuta homa gento. Ĝi devas esti konsiderata ne nur kiel ankoraŭ alia spirita reviviĝo en la vico de la progresaj Revelacioj, nek eĉ kiel kulmino de unu el la serio de la ripetiĝantaj profetaj cikloj, sed pli ĝuste kiel markanta la lastan kaj la plej altan ŝtupon en la grandega evoluado de la kolektiva homa vivo sur ĉi tiu planedo. La apero de la mond-komunumo, la konscio de la mondcivitaneco, la fondo de la mondcivilizacio kaj mondkulturo ... devas ... esti konsiderataj koncerne la vivon sur tiu ĉi planedo kiel la plej ekstremaj limoj de la organizado de la homa socio, kvankam la homo, kiel individuo, povas, eĉ devas rezulte de tiu kompletiĝo, sendifine antaŭeniri en sia progreso kaj evoluado. ...

La unueco de la homa gento, kiel ĝi estas antaŭvidita de Bahá'u'lláh, signifas starigon de tutmonda komunumo en kiu ĉiuj nacioj, rasoj, kredoj kaj klasoj estas intime kaj daŭre unuigitaj, kaj en kiu la aŭtonomio de ĝiaj membroŝtatoj kaj la persona libereco kaj iniciativo de la individuoj el kiuj ĝi konsistas estas definitive kaj komplete protektitaj. Tiu ĉi komunumo devas, kiel ni povas ĝin koncepti, konsisti el monda leĝodonistaro, kies membroj, estante kuratoroj de la tuta homaro, fine kontrolos la tutan natur-rimedon de ĉiuj kunfarantaj nacioj, kaj dekretos tiajn leĝojn kiaj estos postulataj por reguligi la vivon, kontentigi la bezonojn kaj alĝustigi la rilatojn de ĉiuj rasoj kaj popoloj. Monda ekzekutivo, subtenata de internacia Armeo, plenumos decidojn akceptitajn, kaj aplikos leĝojn dekretitajn de tiu monda leĝdonistaro. Monda tribunalo prijuĝos kaj transdonos devigajn kaj finajn verdiktojn en ĉiuj disputoj kiuj povus okazi inter la diversaj elementoj formantaj tiun universalan sistemon. Elpensita estos meĥanismo de mondaj komunikiloj, ĉirkaŭliganta la tutan planedon, libera de naciaj ĝenoj kaj limigoj, kaj funkcianta kun mirinda rapideco kaj perfekta reguleco. Mondmetropolo agos kiel nervocentro de la mondcivilizacio, kiel fokuso al kiu centriĝados la unuigaj fortoj de la vivo kaj el kiuj radios ĝiaj energidonaj influoj. Mondlingvo estos aŭ elpensita aŭ elektita el la ekzistantaj lingvoj kaj estos instruata en la lernejoj de ĉiuj federaciaj nacioj kiel helplingvo krom ilia gepatra lingvo. Mondskribo, mondliteraturo, unuforma kaj universala sistemo de mono, de pesiloj kaj mezuriloj, simpligos kaj faciligos la interrilatojn kaj la interkomprenon meze de la nacioj de la homaro. En tiu mondsocio, la scienco kaj la religio, la du plej potencaj fortoj en la nova vivo, interpaciĝos, kunlaboros, kaj harmonie disvolviĝados. La gazetaro, en tiu sistemo, donante plenan kampon al esprimado de diversaj vidpunktoj kaj konvinkoj de la homoj, ĉesos esti instrumento por malica agado de establitaj interesoj, ĉu privataj ĉu publikaj, kaj iĝos libera de la influo de interdisputantaj registaroj kaj popoloj. La ekonomiaj riĉaĵoj de la mondo estos organizitaj, ĝiaj fontoj de krudaĵoj estos ekspluatitaj kaj plene utiligataj, ĝiaj merkatoj estos kunordigitaj kaj disvolvitaj, kaj la distribuado de ĝiaj produktaĵoj estos juste reguligata.

La naciaj rivalecoj, malamoj, kaj intrigoj ĉesos, kaj la rasan malamikecon kaj antaŭjuĝon anstataŭigos rasa amikeco, kompreno kaj kunlaboro. La kaŭzoj de la religiaj malkonsentoj estos daŭre forigitaj, la ekonomiaj bariloj kaj limigoj estos komplete neniigitaj, kaj la ekscesaj distingoj inter la klasoj estos forĵetitaj. Mizero unuflanke, kaj granda amasigado de havaĵoj aliflanke, malaperos. La grandega energio malŝparata kaj perdata por milito, ĉu ekonomia ĉu politika, estos dediĉita al celoj kiuj plivastigos la kampon de la homaj inventaĵoj kaj de la teknika progreso, al pligrandigo de la tuthoma produktado, al ekstermo de malsanoj, al plivastigo de sciencaj esploroj, al plialtigo de la standardo de la korpa sano, al perfektigo kaj subtiligo de la homa menso, al ekspluato de neuzitaj ĝis nun kaj nesupozitaj rimedoj de la planedo, al plibonigo de la homa vivo, kaj al subtenado de ĉiuj aliaj faktoroj kiuj povas stimuli la intelektan, moralan, kaj spiritan vivon de la tuta homa gento.

Federala mondsistemo, reganta la tutan teron kaj posedanta nedisputeblan aŭtoritaton super ĝiaj neimageble vastaj rimedoj, kuniganta kaj enkorpiganta la idealojn kaj de la Oriento kaj de la Okcidento, libera de la malbeno de la milito kaj de ĝiaj mizeroj, kaj inklinita al ekspluato de ĉiuj haveblaj fontoj de energio sur la surfaco de la planedo, sistemo en kiu Forto estas farita la servanto de Justeco, kies vivo estas subtenata per ĝia universala rekono de unu Dio kaj per ĝia subiĝo al unu komuna Revelacio jen estas la celo al kiu paŝas la homaro, pelata de la unuigaj fortoj de la  vivo. ...

La tuta homaro ĝemas, sopiregas en sia deziro por esti kondukita al la unueco, kaj finigi sian multjaran martirecon. Kaj tamen ĝi obstine rifuzas akcepti la lumon kaj rekoni la suverenan aŭtoritaton de la sola Potenco Kiu povas elkonduki ĝin el ĝia implikiteco, kaj forturni la dolorigan sortobaton, kiu minacas pereigi ĝin. ...

La unuiĝo de la tuta homaro estas marko de la stadio al kiu la homa socio nun alproksimiĝas. La unueco de familio, de gento, de urbocivito, kaj de nacio estis provataj unu post la alia kaj estis sukcese fonditaj. La unueco de la mondo estas nun la celo kiun la turmentita homaro penas atingi. La naciokonstruado finiĝis. La anarkio esenca en la ŝtatsuvereneco alproksimiĝas al klimakso. La mondo, kreskanta al matureco, devas forlasi tiun ĉi fetiĉon, rekoni la unuecon kaj tutecon de la homaj rilatoj, kaj establi unu fojon por ĉiam la meĥanismon kiu povas plej bone enkorpigi tiun ĉi fundamentan principon de ĝia vivo. - 11 marto 1936

[La ĉi-supraj leteroj eldoniĝis en unu volumo titolita The World Order of Bahá'u'lláh (La Mondordo de Bahá'u'lláh).]

1. Lordo Curzon, en sia libro, Persia and the Persian Question, (Persujo kaj la Persa Problemo), eldonita en 1892, la jaro de la morto de Bahá'u'lláh, skribas : "La plej malalta takso de la nuntempa nombro da bahaanoj en Persujo estas duona miliono. Mi emas opinii, post konversacio kun kapablaj personoj, ke la nombro estas ĉirkaŭ miliono. Ili troviĝas en ĉiu vivnivelo, de ministroj kaj nobeluloj de la Kortego al stratpurigistoj aŭ ĉevalservistoj, kaj sufiĉe nombraj inter ili estas la islamaj pastroj mem. ... "Se la Bábismo daŭros kreski same rapide kiel nun, povas esti ke venos tempo kiam ĝi elpuŝos la Islamismon el la lando Persujo. Tio, laŭ mia opinio, ne estus ebla, se ĝi estus aperinta sub standardo de malamika religio. Sed pro tio ke ĝiaj membroj venas el inter la plej kapablaj soldatoj de la garnizono kiun ĝi estas atakanta, estas pli kredeble ke ĝi fine sukcesos." (Vol. i, pp. 499-502).  Δ
2. La bahaanaro plimultiĝas ĉiujare kaj en 1969 la nombro de lokoj tra la mondo kie loĝas bahaanoj fariĝis pli ol 33,000. (Vidu la Epilogon.) Δ
3. La Lokaj kaj Naciaj Domoj de Justeco nuntempe nomiĝas Lokaj kaj Naciaj Spiritaj Asembleoj, kiel menciite antaŭe.  Δ
4. El la Manoj de la Religio elektitaj de Shoghi Effendi dum sia tridek-ses-jara servado, dudek sep estis vivantaj kiam li forpasis. Li ankaŭ starigis, en 1954, Helpkomitatojn nomitajn de la Manoj por esti ĉi ties deputatoj, helpantoj kaj konsilantoj.  Δ
5. Tiu ĉi sekcio pri la Administra Sistemo estas elĉerpita el la artikolo The Present-Day Administration of the Bahá'í Faith (La Hodiaŭa-Taga Administrado de la Bahaa Religio) de Horace Holley, eldonita en 1933 en The Bahá'í World, Volumo V, pp. 191 kaj sekv. (La Bahaa Mondo). Partoj de tiu ĉi artikolo citantaj el bahaaj skriboj estas anstataŭigitaj per pli novaj tradukoj kie ili estas haveblaj.  Δ
6. La Universala Domo de Justeco estis unue elektita en aprilo 1963 de la membroj de kvindek ses Naciaj Spiritaj Asembleoj.  Δ
7. En la jaro 1912.  Δ

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >