antaŭa ĉapitro < ĉefpaĝo > posta ĉapitro

BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N  0-87961-085-9

ĈAPITRO XIII : PROFETAĴOJ PLENUMITAJ DE LA BAHAA RELIGIO

Interpretado de Profetaĵoj.
La Veno de la Sinjoro.
Profetaĵoj pri Kristo.
Profetaĵoj pri Báb kaj Bahá'u'lláh.
La Gloro de Dio.
La Branĉo.
La Tago de Dio.
La Tago de Juĝo.
La Granda Reviviĝo.
Reveno de Kristo.
La Tempo de la Fino.
Signoj sur la Ĉielo kaj Tero.
La Maniero de la Alveno.


Koncerne la Malkaŝanton de la Plej Sankta Nomo ( Bahá'u'lláh ) : Li estas Tiu, Kiun Dio promesis en ĉiuj Siaj Libroj kaj Skriboj, kiel la Biblio, la Evangelio kaj la Korano. - 'Abdu'l-Bahá

Interpretado de ProfetaĵojΔ

Interpretado de profetaĵoj estas treege malfacila, kaj pri neniu alia temo opinioj de instruituloj diferencas pli ekstreme. Tio ĉi ne estu surprize, ĉar, laŭ la malkaŝitaj skribaĵoj mem, multaj profetaĵoj estas donitaj en tia formo ke ili ne povas esti plene komprenitaj antaŭ sia plenumiĝo, kaj eĉ tiam, nur de tiuj kiuj havas purajn korojn kaj estas liberaj de antaŭjuĝoj. Tiel en la fino de la vizio de Daniel estis dirite al la profeto :

Kaj vi, ho Daniel, kaŝu la vortojn kaj sigelu la libron ĝis la fina tempo ; multaj ĝin tralegos kaj multiĝos la scio. ... Mi aŭdis, sed mi ne komprenis ; kaj mi diris : Ho mia sinjoro, kio estos post tio ? Kaj li respondis : Iru, Daniel, ĉar tio estas kaŝita kaj sigelita ĝis la fina tempo. - Daniel XII : 4-9.

Se Dio sigelis la profetaĵojn ĝis la difinita tempo, kaj ne malkaŝis ilian signifon eĉ al la profetoj kiuj ilin anoncis, ni devas atendi ke nur elektita Disendito povos rompi la sigelojn kaj malkovri la signifojn kaŝitajn en la skatolo de la profetaj paraboloj. Rememoro pri la historio de profetaĵoj kaj pri dia misinterpretado en la antaŭaj eraoj, kunigita kun solenaj avertoj de la profetoj mem, devas fari nin tre singardemaj por akcepti la konjekton de teologoj pri la vera signifo de tiuj ĉi paroloj kaj pri la maniero de ilia plenumiĝo. Aliflanke, kiam aperas iu kiu pretendas esti plenumanto de la profetaĵoj, estas grave ke ni esploru lian pretendon per malfermita, senantaŭjuĝa menso. Se li estas malhonestulo, la trompo baldaŭ evidentiĝos kaj nenia malbono estos kaŭzita, sed ve al tiuj kiuj senatente forpuŝas Disenditon de sia pordo ĉar Li venas en neatendita formo aŭ tempo.

La vivo kaj diraĵoj de Bahá'u'lláh pruvas ke Li estas Tiu Kiun promesis ĉiuj sanktaj libroj, Kiu havas la povon rompi la sigelon de la profetaĵoj kaj verŝi el ili la "Sigelitan plejbonan vinon" de la diaj misteroj. Ni do rapidu aŭskulti Liajn klarigojn kaj reesplori en dia lumo la konatajn sed ofte misterajn vortojn eldiritajn de la malnovtempaj Profetoj.

La Veno de la SinjoroΔ

La "Veno de la Sinjoro" en la "lastaj tagoj" estas la "malproksima dia okazo" al kiu ĉiuj Profetoj direktas Siajn rigardojn, pri kiu ili kantas siajn plej glorajn kantojn. Kion do signifas la "Veno de la Sinjoro" ? Sendube Dio estas en ĉiuj tempoj kun Siaj kreitaĵoj, en ĉiuj, tra ĉiuj kaj super ĉiuj. "Li estas pli senpera ol spiro, pli proksima ol manoj kaj piedoj." Jes, sed homoj ne povas vidi aŭ aŭdi Dion memekzistan kaj transcendan, ne povas konsciigi al si Lian Apudeston, ĝis kiam Li malkaŝas Sin Mem en videbla formo kaj parolas al ili en homa lingvo. Por malkaŝi Siajn pli altajn atribuojn, Dio ĉiam uzas peranton. Ĉiu el la Profetoj estis peranto pere de kiu Dio vizitis kaj parolis al Sia popolo. Jesuo estis tia peranto, kaj kristanoj prave konsideris Lian aperon kiel venon de Dio. En Li ili vidis la Vizaĝon de Dio kaj per Liaj lipoj ili aŭdis la Voĉon de Dio. Bahá'u'lláh diras ke la "Veno" de la Sinjoro de Homamasoj, de la Eterna Patro, Kreinto kaj Reaĉetanto de la mondo, kiu, laŭ ĉiuj Profetoj, okazos "en la fina tempo", signifas Lian aperon en homa templo, kiel Li aperigis Sin en la templo de Jesuo el Nazaret, sed ĉi-foje kun pli plena kaj pli glora revelacio, por kiu prepari homajn korojn kaj mensojn venis Jesuo kaj ĉiuj antaŭaj profetoj.

Profetaĵoj pri KristoΔ

La judoj malakceptis Kriston, ĉar ili malsukcesis kompreni la signifon de la profetaĵoj pri la regado de Mesio. 'Abdu'l-Bahá diras :

La judoj ankoraŭ atendas aperon de Mesio, kaj tage kaj nokte preĝas al Dio ke Li rapidigu Lian alvenon. Kiam Jesuo venis ili akuzis kaj mortigis Lin, dirante : "Li ne estas Tiu Kiun ni atendas. Ja, kiam Mesio venos, signoj kaj mirakloj atestos ke Li vere estas Kristo. Mesio aperos el nekonata urbo. Li sidos sur la trono de David, Li venos kun ŝtala glavo, kaj regos per fera sceptro. Li plenumos la Leĝojn de la Profetoj. Li konkeros la Orienton kaj la Okcidenton, kaj glorigos Sian elektitan popolon, la judojn. Li starigos regadon de paco dum kiu eĉ bestoj ĉesos malamiki kun homoj. Ĉar ja, lupo kaj ŝafido trinkos el la sama fonto ... kaj ĉiuj Diaj kreaĵoj estos en paco …"

Tiel la judoj pensis kaj parolis, ĉar ili ne komprenis la Skribaĵojn nek la glorindan veron, kiun ili entenas. La literan tekston ili konis parkere, sed el la vivodona Spirito ili ne komprenis eĉ unu vorton.

Aŭskultu, kaj mi montros al vi la signifon de tio ĉi : Kvankam Kristo venis el Nazaret, kiu estis loko konata, Li venis ankaŭ el la Ĉielo. Lia korpo estis naskita de Maria, sed Lia Spirito venis el la Ĉielo. La glavo kiun Li kunportis estis la glavo de Lia lango, per kiu Li dividis bonon de malbono, veran de malvera, fidelan de malfidela, kaj lumon de mallumo. Lia vorto estis vere akra glavo ! La trono sur kiu Li sidis estas la Eterna Trono de kiu Kristo regas por ĉiam - trono ĉiela, ne tera, ĉar teraj aferoj forpasas sed la ĉielaj aferoj ne forpasas. Li reinterpretis kaj klarigis la Leĝojn de Moseo kaj plenumis la Leĝojn de la Profetoj. Lia Vorto konkeris la Orienton kaj la Okcidenton. Lia Regno estas eterna. Li glorigis tiujn judojn kiuj konis Lin. Ili estis viroj kaj virinoj de malalta deveno, sed kontakto kun Li faris ilin grandaj kaj donis al ili ĉiamdaŭran dignon. La kune vivantaj bestoj figuras diversajn sektojn kaj naciojn, kiuj, antaŭe militinte, nun vivas en amo kaj amikeco, kune trinkante la Akvon de Vivo el la Eterna Fonto de Kristo.

Plejmulte da kristanoj akceptas tiun ĉi interpreton de la mesiaj profetaĵoj koncernante Kriston ; sed rilate al similaj profetaĵoj pri la Mesio de la lasta tago, multaj el ili akceptas la sintenon de la judoj, atendante miraklan aperaĵon en la materiala medio kiu precize plenumos la ĝustan literon de la profetaĵoj.

Profetaĵoj pri Báb kaj Bahá'u'lláhΔ

Laŭ la bahaa interpretado, la profetaĵoj kiuj parolas pri la "fina tempo", pri "lastaj tagoj", pri la veno de la "Sinjoro de la homamasoj", pri la "eterna Patro", koncernas speciale, ne la alvenon de Jesuo Kristo, sed tiun de Bahá'u'lláh. Ni prenu, ekzemple, la fame konatan profetaĵon en la Libro de Jesaja :

Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon ; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo. ... Ĉar la jugon de ilia ŝarĝo, la kanon de ilia ŝultro, kaj la bastonon de ilia premanto Vi rompis, kiel en la tempo de Midjan. Ĉar ĉiu armaĵo de tiuj, kiuj sin brue armis, kaj la vestoj, kiuj ruliĝis en sango, estos forbruligitaj, ekstermitaj per fajro. Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos : Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco ; por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi ĝin kaj fortigi ĝin per justeco kaj vero de nun ĝis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros." - Jesaja IX : 2-7.

Tio ĉi estas unu el la profetaĵoj kiun oni ofte konsideris kiel rilatantan al Kristo, kaj grandparte ĝi tute prave povus esti prezentita en tia senco, sed iom da esploro montras kiom pli plene kaj pli ĝuste ĝi rilatas al Bahá'u'lláh. Kristo estis, efektive, Lumportanto kaj Savanto, sed dum preskaŭ du mil jaroj post Lia alveno plimulto de la popoloj de la tero daŭrigis sian vojon en mallumo, kaj la infanoj de Izraelo kaj multaj aliaj infanoj de Dio ĝemadis plu sub vergoj de tiranoj. Aliflanke, dum kelkaj unuaj jardekoj de la bahaa epoko, la lumo de vero lumigis la Orienton kaj la Okcidenton, la evangelio de patreco de Dio kaj de frateco de la homoj estis portita en ĉiujn landojn de la mondo, la grandaj militamaj aŭtokracioj estis renversitaj, kaj naskiĝis konscio pri mondunueco kiu donas esperon de rapida helpo al ĉiuj persekutataj kaj premataj nacioj de la mondo. La granda milito kiu de 1914 ĝis 1918 konvulsiigis la mondon, kun sia senprecedenta uzado de pafiloj, likva fajro, bruigaj bomboj kaj brulaĵo por maŝinoj, estis vere "bruligo kaj ekstermo per fajro." (1) Bahá'u'lláh, vaste pritraktanta en Siaj Skribaĵoj la problemojn de regado kaj administrado, kaj montrante kiel oni povas solvi ilin plej bone, "prenis la regadon sur Sian ŝultron" tiel kiel Kristo neniam faris. Koncerne la titolojn "Patro de Eterneco", "Princo de Paco", Bahá'u'lláh ofte parolas pri Si Mem kiel la malkaŝanto de la Patro, pri Kiu parolis Kristo kaj Jesaja, dum Kristo ĉiam parolis pri Si Mem kiel la Filo. Bahá'u'lláh deklaras ke Lia misio estas starigi pacon sur tero, dum Kristo diris : "Mi ne venis, por alporti pacon, sed glavon", kaj fakte dum la tuta kristana epoko okazadis multegaj militoj kaj sektaj malpacoj.

La Gloro de DioΔ

La titolo "Bahá'u'lláh" signifas arabe "Gloro de Dio" kaj tiu ĉi titolo estas ofte uzata de la hebreaj profetoj por la Promesito Kiu aperos en la lastaj tagoj. Tiel en la 40a ĉapitro de Jesaja ni legas :

Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio. Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al ĝi, ke finiĝis la tempo de ĝia batalado, ke pardonita estas ĝia kulpo, ke ĝi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro ĉiuj siaj pekoj. Sonas voĉo de krianto : Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio. Ĉiu valo leviĝu, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝu, kaj la malebenaĵo farigu ebenaĵo, kaj la montaro fariĝu valo. Kaj aperos la Majesto (Gloro) de Dio, kaj ĉiu karno kune vidos, ke la buŝo de la Eternulo parolis. - Jesaja XI : 1-5.

Kiel la antaŭa profetaĵo, ankaŭ tiu ĉi estis parte plenumita per la alveno de Kristo kaj de Lia antaŭinto, Johano la Baptisto ; sed nur parte, ĉar en la tagoj de Kristo la tempo de batalado ne finiĝis ankoraŭ por Jerusalem ; multaj jarcentoj de maldolĉaj provoj kaj humiligoj estis ankoraŭ antaŭ ĝi. Sed en la aperotempo de Báb kaj Bahá'u'lláh, komencas aperi pli kompleta plenumo, ĉar jam nun pli lumaj tagoj ekbrilis por Jerusalem, kaj espero pri ĝia paca kaj glora estonteco nun ŝajnas esti firme bazita.

Aliaj profetaĵoj parolas pri la Elaĉetonto de Izrael, la Gloro de la Eternulo, kiel pri Tiu Kiu venas en la Sanktan Landon el la Oriento, de la sunleviĝo. Bahá'u'lláh aperis en Persujo, kiu estas oriente de Palestino, al la sunleviĝo, kaj Li venis en la Sanktan Landon, kie Li pasigis la lastajn dudek kvar jarojn de Sia vivo. Se Li venus tien kiel homo libera, oni povus diri ke tio ĉi estas ruzo de trompisto celanta alkonformiĝi al la profetaĵoj ; sed Li venis kiel ekzilito kaj malliberulo. Li estis sendita tien de la ŝaho de Persujo kaj de la turka sultano, kiujn oni ja ne povis suspekti ke ili intencis liveri argumentojn por aprobi la pretendon de Bahá'u'lláh ke Li estas la "Gloro de Dio" Kies alvenon antaŭdiris la Profetoj.

La BranĉoΔ

En la profetaĵoj de Jesaja, Jeremia, Jeĥezkel kaj Zeĥarja estas pluraj aludoj pri homo nomata la Branĉo. Tiuj ĉi estis ofte akceptitaj de kristanoj koncerne Kriston, sed bahaanoj konsideras ilin rilatantaj speciale al Bahá'u'lláh.

La plej longa biblia profetaĵo pri la Branco troviĝas en la 11a ĉapitro de Jesaja :

Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. Kaj estos sur li spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj prudento, spirito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Etemulo. ... Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj. Kaj loĝos lupo kun safido, kaj leopardo kun kaprido ; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune kaj malgranda knabo ilin kondukos. … Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron. ... En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restaĵon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de Ŝinar kaj de Ĥamat kaj de la insuloj de la maro. Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disĵetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero. - Jesaja XI : 1-12.

'Abdu'l-Bahá rimarkas pri tiu ĉi kaj aliaj profetaĵoj pri la Branĉo :

Unu el la grandaj eventoj kiu okazos en la tago de aperigo de tiu senkompara Branĉo, estos la hisado de la Standardo de Dio inter ĉiuj nacioj ; kio signifas ke ĉiuj nacioj kaj gentoj kunvenos en la ombro de la Dia Flago, kiu estos ĝuste la Grandioza Branĉo mem, kaj ili fariĝos unu nacio. La antagonismoj de kredoj kaj religioj, la malamikeco de rasoj kaj nacioj, kaj la patriotaj diferencoj, estos elradikigitaj el inter ili. Ĉiuj fariĝos unu en la religio, unu en la kredo, unu en la raso, ili fariĝos unu popolo, kaj loĝos en unu patrujo, kiu estas la terglobo. Universala paco kaj akordo estiĝos inter ĉiuj nacioj, kaj tiu senkompara Branĉo kunigos la tutan Izraleon : tio signifas ke en tiu ĉi ciklo la juda popolo disĵetita en la Oriento kaj Okcidento, Sudo kaj Nordo, estos rekunigita en la Sankta Lando.

Nun rigardu : tiuj ĉi aferoj ne okazis en la kristana ciklo, ĉar la nacioj ne kunvenis sub Tiu Standardo kiu estas la Dia Branĉo. Sed en tiu ĉi ciklo de la Sinjoro de Homamasoj ĉiuj nacioj kaj popoloj venos en la ombron de tiu ĉi Flago. Simile, Izraelo, disĵetita tra la tuta mondo, ne estis rekunigita en la Sankta Lando en la kristana ciklo ; sed en la komenco de la ciklo de Bahá'u'lláh tiu ĉi dia promeso, klare donita en ĉiuj Libroj de la Profetoj, komencis realiĝi. Vi povas vidi ke el ĉiuj partoj de la mondo aroj de judoj venas nun en la Sanktan Landon ; ili ekloĝas en vilaĝoj kaj kamparoj kiujn ili faras siaj propraj, kaj tagon post tago ilia nombro tiel pligrandiĝas, ke la tuta Palestino fariĝas ilia hejmo. - Some Answered Questions, pp. 75-76 ( Demandoj kaj Respondoj ).

La Tago de DioΔ

La vorto "Tago" en tiaj esprimoj kiaj "Tago de Dio" kaj "Lasta Tago" estis interpretata kiel signifanta "Disistemo". Ĉiu el la grandaj religifondintoj havas Sian "Tagon". Ĉiu estas kvazaŭ suno. Lia instruado havas sian mateniĝon, poste Ĝia vero ĉiam pli kaj pli lumigas homajn korojn kai mensojn ĝis Ĝi atingas la zeniton de sia influo. Post tiam Ĝi farigas nekonata, misprezentata kaj ŝanĝata, kaj mallumo ekregas la teron, ĝis kiam leviĝos la suno de nova tago. La tago de la Plejalta Malkaŝanto de Dio estas la Lasta Tago, ĉar tio ĉi estas tago kiu neniam finiĝos, kaj neniam estos anstataŭita per nokto. Lia suno neniam subiros, sed lumigos la animojn de homoj kaj en tiu ĉi kaj en la venonta mondo. Efektive neniu el la spiritaj sunoj iam subiras. La sunoj de Moseo, de Kristo, de Mahometo, kaj de ĉiuj aliaj Profetoj daŭre lumas sur la ĉielo kun sendifekta brilego. Sed terdevenaj nuboj kaŝis ilian lumon de la popoloj de la tero. La Plejalta Suno de Bahá'u'lláh dispelos fine tiujn mallumajn nubojn, tiel ke la popoloj de ĉiuj religioj ĝuos la lumon de ĉiuj Profetoj, kaj laŭkonforme adoros unu solan Dion Kies lumon ĉiuj Profetoj spegulis.

La Tago de JuĝoΔ

Kristo multe parolis en paraboloj pri granda Tago de Jugo, kiam "la Filo de Homo venos en la gloro de sia Patro … kaj … redonos al ĉiu laŭ liaj faroj." (Mat. XIV : 27). Li komparas tiun Tagon kun tempo de rikolto, kiam lolo estos bruligita kaj tritiko kolektita en grenejo :

tiel estos ĉe la fino de la mondaĝo ( la elplenumo de la epoko ). La Filo de Homo elsendos siajn angelojn, kaj ili kolektos el lia regno ĉiun falpuŝilon kaj ĉiujn, kiuj faras maljustecon, kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro ; tie estos plorado kaj grincado de dentoj. Tiam la justuloj brilos kiel suno en la regno de sia Patro. - Mat. XIII : 40-43.

La esprimo "fino de la mondo" uzita en la Aŭtoritata Traduko de la Biblio (2) en tiu ĉi kaj en similaj lokoj igis multajn supozi ke kiam la Tago de Juĝo venos, la tero estos subite detruita, sed tio ĉi estas evidenta eraro. La ĝusta traduko de tiu ci esprimo ŝajnas esti "plenumiĝo aŭ fino de la mondaĝo." Kristo instruas ke la Regno de la Patro estos starigita sur la tero, kiel en la ĉielo. Li instruas nin preĝi : "Venu Via Regno, plenumiĝu Via Volo, kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero." En la parabolo pri Vinberejo, kiam la Patro, la Sinjoro de la Vinberejo, venas por neniigi la malbonajn vinberistojn, Li ne neniigas ankaŭ la vinberejon ( la mondon ), sed lasas ĝin al la aliaj vinberistoj, kiuj havigos al Li la fruktojn en la ĝusta tempo. La tero ne estas neniigota, sed renovigota kaj renaskota. Alian fojon Kristo parolis pri tiu tago kiel "renaskiĝo kiam la Filo de homo sidos en la trono de sia gloro." S-ta Petro parolas pri ĝi kiel pri "tempo de refresiĝo", "tempo de restarigo de ĉio pri kio Dio parolis per la buŝoj de ĉiuj siaj sanktaj profetoj de la komenco de la mondo." La Tago de Juĝo pri kiu Kristo parolas, estas evidente identa kun la veno de la Sinjoro de Homamasoj, de la Patro, kiu estis profetita de Jesaja kaj de aliaj Malnovtestamentaj profetoj ; ĝi estas tempo de terura puno kontraŭ maljustuloj, sed ankaŭ tempo en kiu estos starigita justeco, kaj vere regos tiel sur tero kiel en la ĉielo.

Laŭ la bahaa interpreto, la alveno de ĉiu Malkaŝanto de Dio estas Tago de Juĝo, sed la alveno de la plejalta Malkaŝanto, Bahá'u'lláh, estas la granda Tago de Juĝo por la mondciklo en kiu ni vivas. La trumpet-blovego pri kiu parolis Kristo, Mahometo kaj multaj aliaj profetoj estas la voko de la Malkaŝanto, kiu sonas al ĉiuj estantaj en la ĉielo kaj sur la tero - al enkorpigitaj kaj elkorpigitaj. La renkontiĝo kun Dio, pere de Lia Malkaŝanto, estas, por tiuj kiuj deziras Lin renkonti, pordego al Paradizo de amo kaj kono de Li, kaj de enama vivado kun ĉiuj el Liaj kreitaĵoj. Tiuj, aliflanke, kiuj preferas sian propran vojon ol la vojon de Dio, montritan de la Malkaŝanto, kondamnas sin per tio al la infero de memamo, eraro kaj malamikeco.

La Granda ReviviĝoΔ

La Tago de Juĝo estas ankaŭ Tago de Reviviĝo, de leviĝo el mortintoj. S-ta Paŭlo en sia Unua Epistolo al la Korintanoj diras :

Jen mi sciigas al vi misteron : ni ne ĉiuj dormos, sed ni ĉiuj ŝanĝiĝos, en momento, en okula ekmovo, ĉe la lasta trumpetsono : ĉar la trumpeto sonos kaj la mortintoj releviĝos senputraj, kaj ni ŝanĝiĝos. Ĉar estas necese, ke ĉi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke ĉi tiu mortema surmetu senmortecon. - 1 Kor. XIV : 51-53.

Pri la signifo de tiuj vortoj pri la leviĝo de la mortintoj, Bahá'u'lláh skribas en la Libro Íqán :

La vortoj "vivo" kaj "morto", en la skriboj, signifas vivon per kredo kaj morton per nekredo. Ĝuste pro nekompreno de tiu ĉi signifo, plimulto da homoj ne volis kredi la personon de la Malkaŝanto, ne estis direktata de la Suno de Gvidado, kaj ne sekvis la Eternan Belon. …

... kaj kiel Jesuo diris : "Vi devas esti denove naskitaj" ( Johano III : 7 ). Kaj en alia loko Li diris : "Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri la Regnon de Dio. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno, kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito. " (Johano III : 5-6). La signifo de tiuj ĉi vortoj estas tio ke kiu ajn en ĉiu diepoko naskiĝas de la Spirito kaj vigliĝas per la spiro de la Malkaŝanto de Sankteco, tiu vere apartenas al tiuj kiuj atingis al "vivo" kaj "reviviĝo" kaj eniris en "paradizon" de la amo de Dio. Kaj kiu ajn ne apartenas al ili, estas kondamnita al "morto" kaj"senigo," al la "fajro" de nekredo, kaj al la "kolero" de Dio.

En ĉiu epoko, la celo de la Diaj Profetoj kaj iliaj elektitoj estis certigi la spiritan signifon de la vortoj "vivo", "reviviĝo", kaj "juĝo" … Se vi gustumus nur kelkajn gutojn de la klara akvo de dia kono, vi scius ke la reala vivo estas la vivo de la spirito, ne la vivo de la korpo ; ĉar korpan vivon posedas kaj homoj kaj bestoj, sed la spirita vivo estas posedata de puraj animoj kiuj trinkas el la oceano de kredo kaj manĝas de la frukto de certeco. Tiu ĉi vivo ne konas morton, kaj tiu ĉi vivado estas kronita de la senmorteco, kiel estas dirite : "Vera kredanto vivas en tiu ĉi mondo kaj en la estonta mondo." Se per "vivo" ni signifas la teran vivon, estas evidente ke morto postiras ĝin. - Kitáb-i-Íqán, pp. 114, 118, 120.

Laŭ la bahaaj instruoj la Reviviĝo neniel koncernas la materian korpon. Tiu korpo, unu fojon mortinte, estas pasinta. Ĝi malkombiniĝas kaj ĝiaj atomoj neniam rekombinos sin en tiun saman korpon.

Reviviĝo estas naskiĝo de la individuo al spirita vivo, dank'al la favoro de la Sankta Spirito transdonita pere de la Malkaŝanto de Dio. La tombo el kiu li leviĝas estas la tombo de malatento kaj nescio pri Dio. La dormo el kiu li estas vekita estas la dorma spirita stato en kiu multaj atendas la mateniĝon de la Tago de Dio. Tiu ĉi tagiĝo lumigas ĉiujn kiuj vivis sur la supraĵo de la tero, ĉu ili estas ankoraŭ en korpoj ĉu elkorpiĝintaj, sed tiuj kiuj estas spirite blindaj ne povas ĝin ekvidi. La Tago de Reviviĝo ne estas dudekkvarhora tago, sed epoko kiu nun komenciĝis kaj daŭros tiel longe kiel daŭros la nuna mondciklo. Ĝi daŭros kiam ĉiuj postsignoj de la nuna civilizacio estos forbalaitaj de la supraĵo de la tero.

Reveno de KristoΔ

En multaj el Siaj diroj Kristo parolis pri la venonta Malkaŝanto de Dio en la tria persono, sed en aliaj Li uzas la unuan personon. Li diras : "Mi iras por pretigi por vi lokon. Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem" ( Johano XIV : 2-3 ). En la unua ĉapitro de la Agoj ni legas ke al la disĉiploj estis dirite, ĉe la ĉieleniro de Kristo : "Ĉi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la ĉielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la ĉielon." Pro tiuj kaj similaj diroj, multaj kristanoj kredas, ke kiam la Filo de Homo venos "en nuboj de la ĉielo kaj kun granda gloro" ili vidos en korpa formo tiun saman Jesuon Kiu antaŭ du mil jaroj paŝadis sur la stratoj de Jerusalemo, kaj sangis kaj suferis sur la kruco. Ili kredas ke ili povos meti siajn fingrojn en la najlotruojn de Liaj manoj kaj piedoj, kaj siajn manojn en la lancvundon de Lia flanko. Sed iom da konsidero pri la propraj vortoj de Kristo sendube dispelos tiun ideon. La judoj en la tempo de Kristo havis tiajn samajn ideojn pri la reveno de Elija, sed Jesuo klarigis al ili ilian eraron, montrante ke la profetaĵo ke "Elija devas veni unue" estis plenumita, ne per reveno de la persono kaj korpo de la iama Elija, sed en la persono de Johano la Baptisto, kiu venis "en la spirito kaj povo de Elija." "Kaj se vi volas tion ricevi", diris Kristo, "tiu estas Elija, kiu estis venonta. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu." La "reveno" de Elija signifas, do, aperon de alia persono, naskita de aliaj gepatroj, sed inspirita de Dio per tiu sama spirito kaj povo. Tiuj ĉi vortoj de Jesuo enhavas, kiel oni certe povas kompreni, ankaŭ la signifon ke la reveno de Kristo estos en simila maniero plenumita per apero de alia persono, naskita de alia patrino, sed elmontranta la Spiriton kaj Povon de Dio kiel Kristo. Bahá'u'lláh klarigas ke la "reveno" de Kristo estas plenumita per la alveno de Báb kaj per Lia propra. Li diras :

Pripensu la sunon. Se ĝi dirus hodiaŭ, "Mi estas la suno de la hieraŭa tago", tio estus vera. Se tamen, konforme al la taga sekvado, ĝi pretendus esti alia suno, ol la hieraŭa suno, tio ankaŭ estus vera. Konsideru tiel same la tagojn : se estus dirite ke ĉiu el la tagoj estas sama, tio estus prava kaj vera ; kaj se estus dirite, ke depende de sia nomo kaj difino, ĉiu tago diferencas de la aliaj, tio ĉi ankaŭ estus vera. Ĉar kvankam ili estas samaj, tamen ĉiu el ili havas nomon, kvaliton, kaj difinon, per kiu ĝi diferencas de la aliaj. Laŭ tiu sama metodo kaj klarigo komprenu la statojn de aparteco, diferenco kaj unueco karakterizaj de la sanktaj Malkaŝantoj, por ke vi komprenu la interpreton de la vortoj de la kreinto de ĉiuj nomoj kaj atribuoj koncerne la apartecon kaj unuecon, kaj por ke vi trovu la respondon al via demando kial tiu eterna Belo, je diversaj tempoj, nomis Sin per malsamaj nomoj kaj titoloj. - Kitáb-i-Íqán, pp. 21-22.

'Abdu'l-Bahá diras :

Sciu ke la duafoja veno de Kristo ne signifas tion kion oni kredas, sed ĝi signifas la Promesiton kiu venos post Li. Li venos kun la Regno de Dio kaj Lia Povo kiu ekregis la mondon. Tiu ĉi regado estas en la mondo de koroj kaj spiritoj, ne en tiu de materio ; ĉar la materia mondo ne estas komparebla kun unu flugileto de muŝo, en la okuloj de la Eternulo, se vi estus el tiuj kiuj scias ! Vere Kristo venis kun Sia Regno de la komenco kiu ne havas komencon, kaj venos kun Sia Regno ĝis la eterneco de eternecoj, ĉar en tiu ĉi senco "Kristo" estas esprimo de la Dia Realeco, la Esenco mem kaj ĉiela Estaĵo, kiu havas nek komencon nek finon. Ĝi havas sian aperon, tagiĝon, manifestadon kaj subiĝon en ĉiu ciklo.

La Tempo de la FinoΔ

Kristo kaj Liaj apostoloj menciis multajn signojn kiuj distingos la tempon de la "Reveno" de la Filo de Homo en la gloro de la Patro. Kristo diris :

Sed kiam vi vidos Jerusalemon ĉirkaŭitan de armeoj, tiam sciu, ke ĝia ruiniĝo alproksimiĝis. … Ĉar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumiĝu ĉio, kio estas skribita … ĉar estos granda manko sur la tero kaj kolero kontraŭ tiu ĉi popolo. Kaj ili falos per tranĉrando de glavo, kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn ; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj. - Luko XXI : 20-24.

Alifoje Li diris :

Gardu vin, ke neniu vin forlogu. Ĉar multaj venos en mia nomo, dirante : Mi estas la Kristo ; kaj ili forlogos multajn. Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu ; ĉar tio devas okazi ; sed ankoraŭ ne estas la fino. Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon ; kaj estos malŝatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. Sed ĉi tio estas komenco de suferoj. Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin ; kaj vi estos malamataj de ĉiuj nacioj pro mia nomo. Tiam multaj ofendiĝos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian. Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn. Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos. Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita. Kaj ĉi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj ; kaj tiam venos la fino. - Mat. XXIV : 4-14.

En ĉi tiuj du versaroj Kristo antaŭdiris per sendubaj vortoj, nevualitaj aŭ nekaŝitaj, la aferojn kiuj devos okazi antaŭ la alveno de la Filo de Homo. Dum la jarcentoj de post Kristo parolis, ĉiuj ĉi signoj plenumiĝis. En la fina parto de ĉiu versaro Li mencias okazontaĵon kiu signos la tempon de la alveno - unuafoje la fino de la hebrea ekzilado kaj la revivigo de Jerusalem, kaj alifoje la predikado de la Evangelio en la tuta mondo. Estas mirige vidi ke ambaŭ tiuj signoj laŭvorte plenumiĝas en nia tempo. Se ĉi tiuj partoj de la profetaĵo estas tiel veraj kiel la cetero, sekvas ke ni ja vivas nun en "la tempo de la fino" pri kio Kristo parolis.

Mahometo ankaŭ mencias difinitajn signojn kiuj daŭros ĝis la Tago de Reviviĝo. En la Korano ni legas :

Kiam Allah diris : "Ho Jesuo, Mi igos vin morti kaj levos vin al Mi kaj purigos vin je la ruzoj de la miskredantoj kaj metos viajn disĉiplojn (t.e. Kristanoj) super la miskredantojn ( Judoj kaj aliaj ) ĝis la tago de la reviviĝo. Tiam estos via reveno al Mi kaj Mi juĝos super vi ĉiuj pri tio, pri kio vi malkonsentos." - Ĉap. III : 56.

La Judoj diras : "La mano de Allah estas ligita." Iliaj manoj estu ligitaj kaj ili estu malbenitaj pro iliaj diroj. Ne ! Liaj manoj estas ambaŭ tute malfermitaj. Li disdonas, kiel Li volas ; tio, kio estis sendita al vi de via Sinjoro, vere nur pliigos por multaj el ili la malpiegecon kaj la miskredon. Ni semis inter ili malamikecon kaj malamon ĝis la tago de la reviviĝo. Ĉiam, kiam ili ekbruligos fajron por la milito, Allah estingos ĝin. - Ĉap. V : 65.

Ankaŭ kun tiuj, kiuj diras : "Ni estas Kristanoj", Ni faris aliancon, sed ili forgesis el tio, pri kio ili estis admonitaj. Pro tio Ni estigis malamikecon kaj malamon inter ili ĝis la tago de la reviviĝo. Baldaŭ Allah sciigos al ili, kion ili faris. - Ĉap. V : 15.

Tiuj ĉi vortoj ankaŭ estis laŭlitere plenumitaj per la subigo de judoj flanke de la kristanaj ( kaj islamaj ) popoloj, kaj per sektiĝoj kaj malpacoj kiuj ekde la tempo kiam Mahometo tion diris dum ĉiuj jarcentoj dividadis interne kaj judojn kaj kristanojn. Nur en la komenco de la bahaa epoko ( la Tago de Reviviĝo ) ekaperis la signoj anoncantaj finon de tiu ĉi stato.

Signoj sur la Ĉielo kaj TeroΔ

En la hebreaj, kristanaj, mahometanaj kaj multaj aliaj Skriboj, ekzistas rimarkinda simileco en priskribo de la signoj kiuj akompanos la alvenon de la Promesito.

En la Libro de Joel ni legas :

Kaj mi donos miraklajn signojn en la ĉielo kaj sur la tero ; sangon, fajron kaj kolonojn de fumo. La suno fariĝos malluma, kaj la luno fariĝos sanga, antaŭ ol alvenos la granda kaj timinda tago de la Eternulo. ... Ĉar jen en tiuj tagoj kaj en tiu tempo, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Judujo kaj de Jerusalem, Mi kolektos ĉiujn naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jehoŝafat ( Jehova jugas ) ; kaj tie Mi faros super ili juĝon. ... Amasoj post amasoj kolektiĝas en la valo de la juĝo, ĉar alproksimiĝas la tago de la Eternulo en la valo de la juĝo. La suno kaj la luno senlumiĝos, kaj la steloj perdos sian brilon. Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem; ektremos la ĉielo kaj la tero ; sed la Eternulo estos rifuĝejo por Sia popolo. - Joel II : 30- 31 ; III : 1-2, 14-16.

Kristo diras :

Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos ; kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de Homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de Homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro. - Mat. XXIV : 29-30.

En la Korano ni legas :

Kiam la suno estos envolvita per mallumo,
kaj kiam la steloj malheliĝos,
kaj kiam la montoj estos forpelitaj …
Kiam la libroj de la homaj agoj estos malvolvitaj,
kiam la ĉielo malfermiĝos,
kiam la fajro de l'Infero estos incitita. - Ĉap. LXXXI

En la Libro Íqán Bahá'u'lláh klarigas ke tiuj ĉi profetaĵoj pri la suno, luno kaj steloj, pri la ĉielo kaj tero, estas simbolaj kaj oni ne devas kompreni ilin en la nure litera senco. La Profetoj interesis Sin antaŭ ĉio pri spiritaj, ne pri materiaj, aferoj : pri spirita, ne pri fizika lumo. Kiam Ili parolas pri la suno, temante pri la Tago de Juĝo, Ili pensas pri la Suno de Justeco. La suno estas la plej granda fonto de lumo, tiel Moseo estis suno por hebreoj, Kristo por kristanoj, kaj Mahometo por islamanoj. Kiam la Profetoj parolas pri senbriliĝo de la suno, tio signifas ke la puraj instruoj de tiuj spiritaj sunoj estos mallumigitaj per misprezentado, miskompreno kaj antaŭjuĝo, tiel ke la homoj trovas sin en spirita mallumo. La luno kaj la steloj, la malpli fortaj lumfontoj, estas religiaj gvidistoj kaj instruistoj, kiuj devus direkti kaj inspiri homojn. Kiam estas dirite ke la luno ne donos plu la lumon aŭ fariĝos sango, kaj ke la steloj falos el la ĉielo, la senco de tio ĉi estas ke ekleziaj gvidantoj malaltiĝos, profundiĝos en batalojn kaj malpacojn, kaj ke pastroj fariĝos mondumaj, absorbitaj per teraj aferoj anstataŭ per la ĉielaj.

La signifon de tiuj ĉi profetaĵoj ne elĉerpas, tamen, unu klarigo, kaj ekzistas aliaj interpretmanieroj de tiuj simboloj. Bahá'u'lláh diras ke en alia senco la vortoj "suno", "luno", kaj "steloj" rilatas al la ordonoj kaj instruoj donitaj de ĉiu religio. Ĉar en ĉiu sekvanta revelacio la ceremonioj, formoj, kutimoj kaj ordonoj de la antaŭa revelacio estas ŝanĝitaj konforme al bezonoj de la tempo, tiel, en tiu ĉi senco la suno kaj la luno estas ŝanĝitaj kaj la steloj disĵetitaj.

En multaj rilatoj laŭlitera plenumiĝo de tiuj profetaĵoj en la ekstera senco estus absurda aŭ neebla ; ekzemple, sango-fariĝo de la luno aŭ terenfalo de la steloj. La plej malgranda el la videblaj steloj estas milfoje pli granda ol la tero, kaj se unu el ili falus sur la teron restus nenia tero kien la aliaj povus fali ! En aliaj rilatoj, tamen, estas materiala kiel ankaŭ spirita plenumiĝo. Ekzemple, la Sankta Lando fakte fariĝis dezerta kaj forlasita dum multaj jarcentoj, kiel estis antaŭ dirite de la profetoj, sed en la Tago de Reviviĝo, ĝi jam komencas "ĝoji kaj flori kiel rozo", kiel Jesaja antaŭdiris. Oni fondas tie prosperajn koloniojn, oni akvumas kaj kulturas la teron, kaj vinberejoj, olivarbaroj kaj ĝardenoj prosperas tie kie antaŭ duono da jarcento estis nur sablaj areoj. Sendube kiam homoj aliforĝos glavojn en plugilojn kaj lancojn en hoktranĉilojn, tiam sovaĝejoj kaj dezertoj en ĉiuj partoj de la mondo estos regajnitaj ; la brulventoj kaj sabloventegoj kiuj blovas el tiuj dezertoj, kaj preskaŭ tute neebligas vivon en iliaj ĉirkaŭaĵoj, estos aferoj de pasinteco ; la klimato de la tuta tero estos pli milda kaj pli egala ; urboj ne plu malpurigos la aeron per fumo kaj haladzoj, kaj eĉ en la ekstera, materia senco ni havos "novan ĉielon kaj novan teron."

La Maniero de la AlvenoΔ

Koncerne la manieron de Sia alveno ĉe la fino de la mondaĝo, Kristo diris :

Kaj oni vidos la Filon de Homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro. Kaj li elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto … tiam li sidos sur la trono de sia gloro ; kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj. - Mat. XXIV : 30-31 ; XXXV : 31-32.

Pri tiuj ĉi kaj similaj versoj Bahá'u'lláh skribas en la Libro Íqán :

La vorto "ĉielo" celas esprimi nenion alian ol la spiritfervoron kaj ekstazon, ĉar ĝi estas la fonto de la revelacio de tiuj Matenlumoj de Sankteco kaj Tagiĝlokoj de antaŭtempa gloro. Kvankam ĉi tiuj Pratempaj Estaĵoj naskiĝis el la uteroj de la patrinoj, tamen en realeco ili malsuprenvenis el la ĉielo de la volo de Dio. Kvankam ili loĝas sur la tero, tamen ilia vera loĝejo estas la lokoj de gloro en la supraj regnoj. Pasante eĉ sur la tero, ili svebas en la ĉielo de la dia ĉeesto. Sen piedoj ili paŝas laŭ la vojo de la spirito, kaj sen flugiloj ili suprenflugas al la ekzalteco de dia unueco. Kun ĉiu spireto ili trairas la vastegecon de spaco, kaj ĉiumomente transiras la regnojn videblan kaj nevideblan. …

… La "nuboj" signifas tion kio kontraŭas al la egoismo kaj deziro de homoj, kiel estas dirite en la verso : "Ĉu vi volas esti ribelemaj, ĉiufoje kiam venas al vi senditoj ? Ĉu vi volas rifuzi iujn el ili kaj mortigi aliajn ?" (Korano 2:88). Tiuj ĉi "nuboj" signifas, unusence, la forigon de leĝoj kaj nuligon de antaŭaj Disistemoj, la neniiĝon de ritoj kaj nunaj kutimoj inter homoj, la ekzaltecon de la analfabetaj fideluloj super la kleraj kontraŭuloj de la Kredo. Alisence, ili signifas la aperon de tiu eterna Beleco en la figuro de mortema homo, kun tiaj limigoj kiel manĝado kaj trinkado, malriĉeco kaj riĉeco, gloro kaj humiliĝo, dormado kaj vekiĝo, kaj similaj aferoj kiuj kaŭzas dubon de homoj, kaj igas ilin sin forturni. Ĉiuj tiaj vualoj estas simbole "nuboj."

Ili estas la "nuboj" kiuj disfendas la ĉielon de scio kaj kompreno de ĉiuj kiuj loĝas sur la tero. Kiel Li revelaciis : "En la tago, en kiu la ĉielo fendiĝos kun la nuboj." ( Korano 25:26 ). Kiel la nuboj malebligas al homaj okuloj rigardi la sunon, same ĉi tiuj aferoj malebligas al la homaj animoj rekoni la lumon de la Dia Lumiganto. Al tio atestas tio kion eldiris la nekredantoj kiel revelaciite en la sankta Libro : "Ili diras : 'Kio estas pri tiu sendito, kiu manĝas manĝaĵojn kaj iras sur la stratoj ? Kial ne estis sendita al li anĝelo, por ke li estu apud li kiel admonanto ?' " ( Korano 25:8 ). Aliaj Profetoj estis ankaŭ subigitaj al malriĉeco kaj malbonsorto, kaj ankaŭ al malsato, kaj hazardaj okazoj. Ĉar tiuj ĉi sanktaj Personoj estis subigitaj al tiaj bezonoj kaj mankoj, la homoj, sekve, estis perditaj en la dezertoj de duboj kaj suspektoj, kaj suferis per iluzioj kaj perplekseco. Kiel, ili demandis, oni povas esti sendita de Dio, pretendi regadon super ĉiuj el la popoloj kaj parencaro de la mondo, atribui al si la celon de la tuta kreitaĵaro, - kiel Li diris : "Se ne pro Vi, Mi ne estus kreinta la ĉielon kaj la teron" - kaj tamen esti afliktata per tiaj bagatelaĵoj ? Sendube vi scias kiel ĉiu Profeto de Dio kaj Liaj kunuloj suferis malbonsorton kiel malriĉeco, malsano, malrespekto. Certe vi aŭdis kiel la kapoj de iliaj sekvantoj estis donace sendataj en la urbojn, kiel oni malhelpis al ili en tio kio estis al ili ordonita, kaj kiel ĉiu el ili fariĝis viktimo de malamikoj de Lia Kredo, kaj devis suferi kion ajn ili dekretis. ... La Ĉiel-Glora dekretis ĉiujn tiujn kondiĉojn, kiuj estas kontraŭaj al la deziroj de malvirtuloj, por esti la provŝtono kaj standardo per kiuj Li provas Siajn servantojn, kaj distingas justulon de maljustulo, kredanton de malkredulo.

Koncerne Lian diron : "Kaj Li sendos Siajn anĝelojn ..." tiuj "anĝeloj" estas personoj, kiuj per spirita potenco, konsumis interne de si homajn kvalitojn per la fajro de Dia Amo, kaj karakterizas sin per atribuoj de Superuloj kaj Keruboj. …

Ĉar la popolo de Jesuo ne komprenis tiun ĉi signifon, kaj la signoj ne plenumiĝis kiel ĝiaj pastroj tion atendis, ili ne kredis je la Manifestoj de Sankteco de post la tago de Jesuo ĝis la nuna tempo ; tial ili estis senigitaj de la sanktaj favoroj kaj de la mirindaĵoj de Liaj diaj vortoj. Tiel estas la kondiĉoj de la servantoj en tiu ĉi Tago de Reviviĝo ! Ili eĉ ne perceptis ke se en ĉiu epoko la signoj de Manifestado de Dio aperus en la videbla mondo laŭ la teksto de konstatitaj tradicioj, neniu kuraĝus nei aŭ kontraŭi ilin, nek povus esti distingita piulo de malpiulo, kaj pekulo de justulo. Juĝu honeste : Se tiuj aferoj priskribitaj en la Evangelio estus laŭlitere plenumitaj ; se anĝeloj malsuprenvenus kun Jesuo, la Filo de Maria, el la videbla ĉielo en nubo ; kiu kuraĝus nei, kiu povus malakcepti la veron, kaj farigi malestima ? Ja certe, tia ekscito ekregus la popolojn de la mondo ke ili ne kapablus diri eĉ unu vorton, des malpli nei aŭ malakcepti. - Kitáb-i-Íqán, pp. 67, 71, 73, 76, 78-79, 80-81.

Laŭ la supre citita klarigo la alveno de la Filo de Homo, en modesta homa formo, naskita de virino, malriĉa, needukita, persekutata kaj konsiderata nenio de potenculoj de la tero - tiu ĉi maniero de la alveno estas ĝuste la provŝtono per kiu Li juĝas la homojn kaj apartigas ilin unu de aliaj, kiel paŝtisto apartigas siajn ŝafojn de kaproj. Tiuj kies spiritaj okuloj estas malfermitaj povas vidi tra tiuj nuboj kaj ĝoji en "potenco kaj granda gloro" - ja la gloro de Dio kiun Li estas malkaŝonta ; la aliaj, kies okuloj estas ankoraŭ vualitaj per antaŭjuĝo kaj eraro, povas vidi nenion krom nigraj nuboj kaj daŭros palpi en mallumo, senigitaj de la benita sunbrilo.

Jen Mi sendas Mian anĝelon, kaj li preparos antaŭ Mi la vojon ; kaj subite venos en sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas ; kaj la anĝelo de la interligo, kiun vi deziras. ... Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno ? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos ? Ĉar Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj. … Ĉar jen venos tago, ardanta kiel forno ; tiam ĉiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo. ... Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj. - Mal. III : 1-2 ; IV : 1-2.

RIMARKO : Plenumado de profetaĵoj estas tiel ampleksa afero ke estus necesa multaj volumoj por tion ĝuste klarigi. Ĉio kion oni povas fari en la limoj de unu ĉapitro estas montri la ĉefajn konturojn de la bahaa interpretado. La detalaj Apokalipsoj malkaŝitaj de Daniel kaj S-ta Johano restis netuŝitaj. Legantoj trovos priparolon de iuj el la ĉapitroj en Some Answered Questions ( Demandoj kaj Respondoj ). Oni povas ankaŭ trovi plurajn klarigojn en la Libro Íqán, de Bahá'u'lláh, Bahá’í Proofs ( Bahaaj Pruvoj ), de Mírzá Abu'l-Fadl kaj en multaj Tabuletoj de Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá.

1 ) La Dua Mondmilito plie pruvis la plenumon de tiu ĉi profetaĵo, kiu finiĝis per uzo de la atoma bombo.  Δ
2 ) Koncernas la anglan tekston (rim. de trad.).  Δ

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >