antaŭa ĉapitro < ĉefpaĝo > posta ĉapitro

BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N  0-87961-085-9

ĈAPITRO 10a : LA VOJO AL PACO

Konflikto kontraŭ Konkordo.
La Plej Sankta Paco.
Religiaj Antaŭjuĝoj.
Rasaj kaj Naciaj Antaŭjuĝoj.
Teritoriaj Ambicioj.
Universala Lingvo.
Universala Ligo de Nacioj.
Internacia Arbitracio.
Limigo de Armilaro.
Nerezistado.
Justaj Militoj.
Unueco de Oriento kaj Okcidento.


Hodiaŭ, tiu ĉi Servanto tute certe venis por revivigi la mondon kaj unuigi ĉiujn kiuj trovas sin sur la supraĵo de la tero. Tio kion Dio volas efektiviĝos kaj vi vidos la teron kiel la Abhá (Plej Gloran) Paradizo – Bahá'u'lláh, Tablet to Ra’ís (Tabuleto al Ra'ís).

Konflikto kontraŭ Konkordo.  Δ

Dum la pasinta jarcento scienculoj dediĉis multe da studoj al la batalado por ekzisto en la regnoj de vegetaĵoj kaj bestoj, kaj, inter la malfacilaĵoj de la socia vivo, multaj ekserĉis gvidon ĉe la principoj kiuj troviĝas en la malpli alta mondo de la naturo. Tiamaniere ili venis al la konkludo ke rivalado kaj konfliktoj estas necesaĵoj de la vivo, kaj ke senkompata ekstermado de malpli fortaj membroj de la socio estas laŭleĝa kaj eĉ necesa rimedo por plibonigo de la raso. Bahá'u'lláh, kontraŭe, diras ke, se ni volas leviĝi sur la ŝtuparo de progreso, ni devas, anstataŭ turni la rigardon malantaŭen al la besta mondo, direkti ĝin antaŭen kaj supren, kaj ne bestojn, sed Profetojn elekti kiel gvidantojn. La principoj de unueco, harmonio kaj kompatemo instruataj de la profetoj estas rektaj rnaloj de tiuj kiuj instigas bestojn al batalado por memkonserviĝo, kaj ni devas elekti inter ili, ĉar la unuaj ne povas esti kunigitaj kun la dua. 'Abdul-Bahá diras :

En la mondo de la naturo la ĉefa motivo estas batalado por ekzisto, kies rezulto estas postvivo de plej vivtaŭgaj individuoj. La leĝo de la supervivo de la plej taŭgaj estas la fonto de ĉiaj malfacilaĵoj. Ĝi estas la kaŭzo de milito kaj malpaco, malamo kaj malamikeco, inter homoj. En la mondo de la naturo ekzistas tiraneco, egoismo, atakemo, premegado, uzurpado de rajtoj de la aliaj kaj aliaj malaprobindaj ecoj kiuj prezentas la malperfektecojn de la bestmondo. Tiel longe kiel la idoj de la homaro dediĉados ĉefan konsideron al la postuloj de la naturmondo, sukceso kaj prospero ne estus eblaj. La naturo estas militema, la naturo estas sangsoifa, la naturo estas tiraneca, ĉar la naturo ne havas konscion pri Dio, la Ĉionpova. Tio ĉi estas la kaŭzo, ke tiuj kruelaj ecoj estas naturaj en la bestmondo.

Tial la Eternulo de la humaro, havante grandan amon kaj kompaton, aperigis Siajn profetojn kaj revelaciojn de la Sanktaj Libroj, por ke per la dia edukado la homaro estu liberigita de la malvirtoj de la naturo kaj de la mallumo de senscio, ke ĝi estu benita per ideala virto kaj per spiritaj atribuoj, kaj fariĝu tagiĝ-loko de kompatsentoj. …

Cent mil fojojn, ve ! ke malsaĝaj antaŭjuĝoj, malnaturaj diferencoj kaj antagonistaj principoj montriĝas ankoraŭ en rilatoj inter la nacioj de la mondo, tiamaniere malakcelante la ĝeneralan progreson. Tiu ĉi malprogreso devenas de la fakto, ke la principoj de la dia civilizacio estas komplete forlasitaj, kaj la instruoj de la profetoj estas forgesitaj.

La Plej Sankta Paco.  Δ

En ĉiuj tempoj la Profeto de Dio antaŭdiris alvenon de epoko de "paco sur la tero, bonvolo inter la homoj." Kiel ni jam vidis Bahá'u'lláh, en plej flamaj kaj certaj esprimoj, konfirmas tiujn ĉi profetaĵojn kaj deklaras ke ilia plenumiĝo estas proksima. 'Abdu'l-Bahá diras :

en tiu ĉi mirinda ciklo, la tero estus aliformita, kaj la homaro estos ornamita per paco kaj belo. Malkonsentoj, malpacoj, kaj mortigoj estos anstataŭigitaj per harmonio, vero, kaj konkordo ; amo kaj amikeco estiĝos inter nacioj, popoloj, gentoj kaj landoj. Starigitaj estos kunagado kaj unueco, kaj militoj estos fine tute neniigitaj. … Universala paco starigos sian tendon en la mezo de la mondo, kaj la Benita Arbo de Vivo diskreskos tiagrade ke ĝi superombros la Orienton kaj la Okcidenton. Fortuloj kaj malfortuloj, riĉuloj kaj malriĉuloj, antagonistaj sektoj kaj malamikaj nacioj - kiuj estas similaj al lupo kaj ŝafido, leopardo kaj kaprido, leono kaj bovido - kondutos reciproke kun perfekta amo, amikeco, justeco, kaj praveco. La mondo estos plenigita per scienco, per la kono de la realo de la misteroj de estaĵoj, kaj per la kono de Dio. - Some Answered Questions, pp. 74-75 (Demandoj kaj Respondoj).

Religiaj Antaŭjuĝoj.  Δ

Por klare vidi kiel povos esti atingita la Plej Granda Paco, ni unue esploru la ĉefajn kaŭzojn kiuj kondukis al milito en pasintaj tempoj kaj vidu kiel Bahá'u'lláh proponas rilati al ĉiu el ili.

Unu el la plej produktivaj kaŭzoj de milito estis religiaj antaŭjuĝoj. Koncerne tiun ĉi la bahaj instruoj klare montras ke malamikecoj kaj konfliktoj inter popoloj de diversaj religioj kaj sektoj ĉiam estis ŝuldataj, ne al vera religio sed al manko de ĝi, kaj al ĝia anstataŭigo per malpravaj antaŭjuĝoj, imitaĵoj kaj misprezentado.

En unu el Siaj paroloj en Parizo 'Abdu'l-Bahá diris :

Religio devas unuigi ĉiujn korojn kaj malaperigi de la supraĵo de la tero militojn kaj malpacojn. Ĝi devas naski spiritecon, kaj alporti lumon kaj vivon al ĉiu. Se religio fariĝas kaŭzo de malsimpatio, malamo kaj divido estus pli bone resti sen ĝi, kaj sindeteno de tiu religio estus vere religia ago. Ĉar estas klare ke la celo de kuracilo estas kuraco, kaj se la kuracilo nur pligravigas malsanon, estas pli bone ĝin forlasi. Religio kiu ne estas kaŭzo de amo ka unueco ne estas religio.

Alifoje Li diras :

De la komenco de la historio de la homaro ĝis la nunaj tempoj diversaj religioj de la mondo malbenadis sin reciproke kaj akuzadis unu la aliajn pri falseco. … Ili gardis sin unu kontraŭ la aliaj en plej severa maniero, subtenante reciprokan malamikecon kaj malamon. Konsideru la historion de la religiaj militoj. … Unu el la plej grandaj religiaj militoj, la krucmilito, daŭris pli ol 200 jarojn. … Kelkfoje la sukceso apartenis al la krucistoj, kiuj mortigadis, rabadis kaj malliberigis la islamanojn, kaj kelkfoje la islamanoj estis venkintoj, siavice repagante al la invadantoj per sangverŝado kaj ekstermo.

Kaj tiel ili militis dum du jarcentoj, alterne furioze batalante kaj interrompante pro senfortiĝo ĝis fine la eŭropaj fanatikuloj forlasis la Orienton, postlasante cindrojn kaj ruinojn kaj trovante siajn proprajn naciojn en stato de malordo kaj falo. ... Tamen tio ĉi estis nur unu el la "Sanktaj militoj."

Religiaj militoj estis tre multaj. Oni kalkulis naŭcent mil martirojn de la protestantismo kiuj estis viktimoj de la konflikto kaj diferenco inter tiu kristana sekto kaj la katolikoj. ... Kiom multaj forvelkis en malliberejoj ! Kiel kruele oni traktis la malliberigitojn ! Ĉio ĉi en la nomo de religio !

Kristanoj kaj islamanoj konsideris judojn kiel satanojn kaj malamikojn de Dio. Tial ili malbenis kaj persekutis ilin. Oni mortigis amasojn da judoj, bruligis kaj rabis iliajn domojn, sklavigis iliajn infanojn. La judoj siaflanke konsideris la kristanojn kiel senkredulojn, kaj la islamanojn kiel malamikojn kaj detruantojn de la leĝoj de Moseo ; tial ili postulis venĝon kontraŭ ili kaj malbenas ilin eĉ ĝis hodiaŭ.

Kiam la lumo de Bahá'u'lláh tagiĝis en la Oriento, Li proklamis la promeson pri unueco de la homaro. Li turnis sin al ĉiuj homoj dirante : "Vi ĉiuj estas fruktoj de unu arbo. Ne estas du arboj, unu arbo de la dia favoro, kaj la alia arbo de Satano." … Tial ni devas havi plej grandan amon unu al la alia. Ni ne devas konsideri iun popolon kiel popolon de Satano, sed koni kaj trakti ĉiujn kiel servantojn de unu Dio. Pleje estas tiel : kelkaj ne scias - oni devas ilin gvidi kaj eduki. … Kelkaj estas malkleraj, oni devas ilin informi. Kelkaj estas kiel infanoj, oni devas helpi ilin maturiĝi. Kelkaj estas malsanaj, ilia moraleco estas en malbona stato, oni devas ilin kuraci ĝis ilia moraleco puriĝos. Sed oni ne devas malami malsanulon pro tio ke li estas malsana ; oni ne devas eviti infanon pro tio ke ĝi estas infano ; oni ne devas malestimi nescianton pro lia nescio. Oni devas kuraci, eduki, klerigi kaj helpi ilin en amo. Oni devas ĉion fari por ke la homaro vivu en la ombro de Dio en plej granda trankvileco, en plej alta feliĉeco.

Rasaj kaj Naciaj Antaŭjuĝoj.  Δ

La bahaa doktrino pri la unueco de la homaro trafas la kernon de alia militkaŭzo, nome, rasaj antaŭjuĝoj. Iuj rasoj atribuas al si superecon kompare kun la aliaj, kaj laŭ la principo de "supervivo de la plej fortaj", ili akceptas kiel sian privilegion la rajton ekspluati je sia profito, kaj eĉ ekstermi, la malpli fortajn rasojn. Multaj el la plej nigraj paĝoj de la historio prezentas ekzemplojn de senkompata aplikado de tiu ĉi principo. Laŭ la bahaa vidpunkto popoloj de ĉiuj rasoj estas egalaj antaŭ Dio. Ĉiuj havas mirindajn ennaskitajn kapablojn kiuj bezonas nur konforman ekzercadon por disvolviĝi, kaj ĉiuj povas siaflanke efektivigi tion, kio, anstataŭ malriĉigi, riĉiĝos kaj kompletigos la vivon de ĉiuj aliaj membroj de la homara familio. 'Abdu'l-Bahá  diras :

Koncerne la rasajn antaŭjuĝojn tio estas iluzio, tute nura superstiĉo, ĉar Dio kreis nin ĉiujn unugente. ... En la komenco estis ankaŭ neniaj limoj kaj dividoj inter diversaj landoj, neniu parto de la tero apartenis pli al unu gento ol al alia. Antaŭ Dio ekzistas nenia diferenco inter diversaj rasoj. Pro kio homo elpensu tian antaŭjuĝon ? Kiel oni povas subteni militojn kaŭzitajn per tia iluzio ? Dio ne kreis la homojn por ke ili ekstermadu sin reciproke. Ĉiuj rasoj, gentoj, sektoj kaj klasoj egale partoprenas en la malavaraĵoj de sia Ĉiela Patro.

La solan efektivan diferencon prezentas la grado de fideleco, de obeo al la leĝoj de Dio. Estas kelkaj kiuj similas lumigitajn torĉojn ; estas aliaj kiuj brilas kiel steloj en la ĉielo de la homaro.

Amantoj de la homaro, de kia ajn nacio, kredo aŭ koloro, tiuj ĉi estas la superaj homoj.

Tiel same malutila kiel la rasa antaŭjuĝo estas antaŭjuĝo politika aŭ patriota. Venis nun la tempo kiam la malvasta nacia patriotismo kuniĝu en la pli vasta patriotismo kies patrujo estas la mondo. Bahá'u'lláh diras :

En la malnovaj tempoj estis dirite : "Amo al sia patrolando estas elemento de la kredo de Dio. " La Lango de la Majesto … en la tagoj de tiu ĉi revelacio proklamis : "Gloro estas ne al tiu kiu amas sian landon, sed gloro estas al tiu kiu amas la homaron." Per la potenco de tiuj ĉi altaj vortoj Li difinis freŝan impulson al la birdoj de homaj koroj, kaj forviŝis el la Sankta Libro de Dio ĉiujn apartigojn kaj limojn. - Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo).

Teritoriaj Ambicioj.  Δ

Multaj estis la militoj kondukitaj pro peco da teritono kies posedon avidis du aŭ pli multaj konkurantaj nacioj. La posedavido estis tiel forta kaŭzo de malpacoj inter nacioj kiel inter individuoj. Laŭ la bahaa vidpunkto, tero rajte apartenas ne al individuaj homoj aŭ individuaj nacioj sed al la tuta homaro ; pliĝustadire, ĝi ja apartenas sole al Dio, kaj ĉiuj homoj estas nur tenantoj.

Okaze de la batalo apud Benghazi, (1)'Abdu'l-Bahá diris :

La novaĵo pri la batalo apud Banghazi dolorigis mian koron. Mi miras je la homa sovaĝeco kiu ankoraŭ ekzistas en la mondo. Kiel estas eble al homoj batali de mateno ĝis vespero, mortigante unu la alian, verŝante la sangon de siaj proksimuloj ? Kaj pro kio ? Por gajni la posedon de peceto da tero ! Eĉ bestoj batalante havas ian senperan kaj pli racian kaŭzon por ataki. Kiel terure estas ke homo kiu apartenas al la pli supera regno povas malsupreniĝi ĝis mortigado kaj malfeliĉigo de siaj proksimuloj pro posedo de ter-regiono - la plej altaj el la kreaĵoj batalas por akiri la plej malaltan formon de la mateno, la teron.

La Tero apartenas ne al unu popolo sed al ĉiuj. La tero por homo ne estas hejmo sed tombo.

Kiel ajn granda estas la konkerinto, kiom ajn da landoj li sklavigus, li ne povas reteni por si el tiuj dezertigitaj landoj pli multe ol etan terpecon - sian tombon.

Se oni bezonas pli da tero por plibonigi la kondiĉojn de la popolo, por disvastigi civilizacion Šcerte estus eble pace akiri la necesan etendiĝon da teritorio. Sed milito estas kreita por kontentigi homajn ambiciojn. Por monduma gajno de kelkaj personoj terura mizero estas portata en multegajn hejmojn, rompante la korojn de centoj da viroj kaj virinoj. ...

Mi admonas vin ke ĉiu el vi koncentrigu ĉiujn pensojn de sia koro sur amo kaj unueco. Kiam aperas penso pri milito, kontraŭstaru ĝin per pli forta penso pri paco. Penso de malamo devas esti neniigita per pli potenca penso de amo. Kiam la soldatoj de la mondo nudigas la sabrojn por mortigi, la soldatoj de Dio prenu al si reciproke la manojn. Ke la tuta sovaĝeco de homoj malaperu per la favoro de Dio, influante pere de la puraj koroj kaj sinceraj animoj. Ne pensu ke la mondpaco estas neatingebla idealo. Nenio estas neebla por la dieca bonvolemo de Dio. Se vi deziros per la tuta koro amikecon inter ĉiuj gentoj de la tero, via penso, spirita kaj pozitiva, disvastiĝos ; ĝi fariĝos deziro de aliaj, kreskante kaj plifortiĝante ĝis ĝi atingos la mensojn de ĉiuj homoj.

Universala Lingvo.  Δ

Trarigardinte la ĉefajn kaŭzojn de la militoj kaj la manierojn per kiuj oni povas ilin eviti, ni trapasu nun al esplorado de kelkaj pozitivaj proponoj de Bahá'u'lláh kiuj celas atingon de la Plej Sankta Paco.

La unua koncernas akcepton de universala helplingvo. Bahá'u'lláh pritraktas tion ĉi aferon en la Libro Aqdas kaj en multaj Siaj Tabuletoj. Ekzemple en la Tablet of Ishráqát (Tabuleto Ishráqát) Li diras :

La Sesa Ishráq (Brilego) estas Konkordo kaj Unueco inter la homoj. Per la radioj de Unueco la regionoj de la mondo estas lumigitaj en ĉiuj tempoj, kaj la plej granda el ĉiuj porunuecaj rimedoj estas interkompreniĝo en skribo kaj parolo. Pro tio, en Niaj Epistoloj, Ni ordonis al la Membroj de la Domo de Justeco, aŭ elekti unu el la ekzistantaj lingvoj, aŭ elpensi novan, kaj simile akcepti komunan skribmanieron, instruante ilin al infanoj en ĉiuj lernejoj de la mondo, por ke la mondo fariĝu kiel unu lando kaj unu hejmo.

Ĉirkaŭ la tempo kiam tiu ĉi propono de Bahá'u'lláh estis unue donita al la mondo, naskiĝis en Polujo knabo nomita Ludoviko Zamenhof, kiu estis destinita kiel ĉefrolulo en la efektivigo de tiu ĉi propono. La idealo de universala lingvo estis plejsupera motivo en la vivo de Zamenhof, preskaŭ de lia infaneco, kaj la rezulto de lia sindonema laboro estis elpenso kaj disvastigo de la lingvo konata sub la nomo Esperanto, kiu estas nun elteninta la provon de multaj jaroj kaj montriĝis tre bona rimedo de internaciaj interrilatoj. Kompare kun tiaj lingvoj kiaj la angla, franca aŭ germana, Esperanto prezentas la grandan avantaĝon ke oni povas ĝin ellerni en multe malpli da tempo necesa por ellerni tiujn ĉi lingvojn. Dum esperantista festeno okazinta en Parizo en februaro 1913, 'Abdu'l-Bahá diris :

Hodiaŭ unu el la ĉefaj kaŭzoj de diferencoj en Eŭropo estas la diverseco de la lingvoj. Ni diras ke tiu ĉi homo estas germano, kaj tiu italo, jen ni renkontas anglon kaj poste francon. Kvankam ili ĉiuj apartenas al la sama raso, tamen la lingvo estas plej granda barilo inter ili. Se oni uzus universalan helplingvon ĉiuj estus konsiderataj kiel unu.

Lia Sankteco Bahá'u'lláh skribis pri tiu ĉi internacia lingvo antaŭ pli ol kvardek jaroj. Li diras ke tiel longe kiel internacia lingvo ne estos akceptita, kompleta unueco inter diversaj grupoj de la mondo estos neefektivigebla, ĉar ni vidas ke miskomprenoj detenas la popolojn disde reciproka kuniĝo, kaj tiujn ĉi miskomprenojn oni povas dispeli nur per internacia helplingvo.

Parolante ĝenerale, la tuta loĝantaro de la Oriento ne estas plene informita pri la okazoj en la Okcidento ; nek ankaŭ la okcidentanoj povas starigi simpatian kontakton inter si kaj la orientanoj. Iliaj pensoj estas fermitaj en kesto - la lingvo internacia estos ŝlosilo malfermanta la keston. Se ni havus universalan lingvon, la okcidentaj libroj povus esti facile tradukataj en tiun lingvon, kaj la orientanoj sciiĝus pri ilia enhavo. Sammaniere la libroj de la Oriento povus esti tradukitaj en tiun lingvon por la utilo de la loĝantoj de la Okcidento. La plej granda rimedo akcelante unuiĝon de la Oriento kaj la Okcidento estos komuna lingvo. Ĝi faros el la tuta mondo unu hejmon, kaj ĝi fariĝos la plej forta impulso por la homa antaŭeniĝo. Ĝi levos la standardon de la unueco de la homaro. Ĝi faros el la tero unu universalan komunaĵon. Ĝi estos kaŭzo de amo inter la homidoj. Ĝi kaŭzos bonan kunvivadon de diversaj rasoj.

Dankon al Dio, ke d-ro Zamenhof(2)elpensis la lingvon Esperanto. Ĝi posedas ĉiujn eblajn kvalitojn por fariĝi rimedo de internacia interkomunikiĝo. Ĉiuj el ni devas esti kontentaj kaj dankemaj al li por lia nobla penado, ĉar tiumaniere li faris bonan servon al siaj proksimuloj. Per senlaca penado kaj sinoferemo flanke de ĝiaj pioniroj Esperanto fariĝos universala. Tial ĉiu el ni devas studi tiun ĉi lingvon kaj disvastigi ĝin laŭ sia eblo por ke ĝi estu tagon post tago pli vaste konata, por ke ĝi estu akceptita de ĉiuj nacioj kaj registaroj de la mondo, kaj fariĝu parto de la programo en ĉiuj publikaj lernejoj. Mi esperas ke Esperanto estos akceptita kiel lingvo de ĉiuj estontaj internaciaj konferencoj kaj kongresoj, por ke ĉiuj homoj bezonos lerni nur du lingvojn ; unue sian patrolingvon kaj due la lingvon internacian. Tiam perfekta harmonio estos starigita inter ĉiuj popoloj de la mondo. Konsideru kiel malfacile estas hodiaŭ interkomunikiĝi kun diversaj nacioj. Se oni studas eĉ kvindek lingvojn oni ankoraŭ tamen povas vojaĝi tra lando kaj ne koni ĝian lingvon.

Tial mi esperas ke ĉiu el vi streĉos ĉiujn siajn fortojn, por ke la lingvo Esperanto larĝe disvastiĝu.

Kvankam ĉi tiuj aludoj al Esperanto estas specifaj kaj kuraĝigaj, tamen estas vere ke ĝis kiam la Universala Domo de Justeco traktos la aferon laŭ la instruoj de Bahá'u'lláh, la Bahaa Kredo ne deklaras sin oficiale por Esperanto nek iu ajn alia vivanta aŭ artefarita lingvo 'Abdu'l-Bahá diris : "La amo kaj penado metitaj en Esperanton ne estos perditaj, sed neniu unuopa persono
povas konstrui Universalan Lingvon." - 'Abdu'l-Bahá in London, p. 95 ('Abdu'l-Bahá en Londono).

Kiun lingvon adopti, kaj ĉu ĝi estu natura aŭ konstruita, estas decido kiun devos fari la popoloj de la mondo.

Universala Ligo de Nacioj.  Δ

Alia propono multfoje kaj forte starigita de Bahá'u'lláh estis ke oni devas formi Universalan Ligon de Nacioj por gardado de internacia paco. En letero al la reĝino Viktoria, skribita dum Li estis ankoraŭ malliberulo en la kazernoj de Akreo,(3) Li diris :

Ho Geregantoj de la tero ! Pacigu la diferencojn inter vi, kaj tiam vi ne bezonos plu armilaron krom tiom kiom necesas por defendi viajn regnojn kaj popolojn. …

Unuiĝu, ho Geregnestroj de la tero, ĉar per tio la ventoj de malkonsento inter vi kvietiĝos, kaj viaj popoloj trovos ripozon. ... Se unu el vi ekmilitus kontraŭ alia, ekmilitu vi ĉiuj kontraŭ li, ĉar tio ĉi estos nur ago de klara justeco.

En 1875, 'Abdul-Bahá antaŭdiris fondon de Universala Ligo de Nacioj, kio estas speciale interesa en la hodiaŭa tempo (4) pro la fervoraj penoj nune dediĉataj al la fondo de tia ligo. Li skribas :

La vera civilizacio levos sian standardon en la kormezo de la mondo tiam kiam kelkaj el la elstaraj kaj noblaj regantoj - brilantaj ekzempligantoj de sindediĉo kaj persisto - elpaŝos, por la bono de la tuta homa gento, kun firma decido kaj klara antaŭvido, por starigi la Movadon por Universala Paco. Ili devas fari el la Movado por Paco celon de ĝenerala konsiliĝo, kaj strebi per ĉiuj siaj fortoj starigi Unuiĝon de la nacioj de la mondo. Ili devos sekvigi definitivan traktaton kaj fortan interligon, kies kondiĉoj estos saĝaj, nerompeblaj kaj devigaj. Ili devos proklami ĝin al la tuta mondo kaj akiri por ĝi sankcion de la tuta homaro. Tiu supera kaj nobla entrepreno - la vera fonto de paco kaj bonstato de la tuta mondo - estu konsiderata kiel sankta de ĉiuj sur la tero. Ĉiuj fortoj de la homaro devos esti mobilizitaj por certigi la stabilecon kaj daŭrecon de ĉi tiu Plej Sankta Interligo. En tia universala Traktato devas esti fiksitaj ekstremoj kaj limoj de ĉiu nacio, la principoj de la rilatoj inter registaroj difinitaj, kaj ĉiuj internaciaj akordiĝoj kaj ŝuldoj certigitaj. Tiel same, devas esti interkonsentita la grandeco de armostato por ĉiu registaro, ĉar se en iu nacio vidiĝus kresko de militpreparoj, tio estus kaŭzo de alarmo por aliaj. La baza principo de tiu ĉi potenca Interligo devas esti tiel fiksita ke se poste iu registaro rompus ian ĝian kondiĉon, la ceteraj registaroj de la mondo leviĝu kaj reobeigu ĝin. Ja la tuta homa gento devas tiam kunigi ĉiujn siajn fortojn por detrui tiun registaron. Se tiel granda kuracilo estos aplikita al la malsana korpo de la mondo, ĝi certe resanigos kaj restos eterne sekura.
- The Secret of Divine Civilization, pp. 64-65 (La Sekreto de Dia Civilizacio).

La bahaanoj vidas gravajn mankojn en la strukturo de la Ligo de Nacioj, (5)kiu ne atingos tian tipon de institucio kian Bahá'u'lláh difinis kiel esenca al starigo de mondpaco. La 17an de decembro 1919, 'Abdu'l-Bahá deklaris :

Nuntempe Universala Paco estas gravega afero, sed unuiĝo de konscienco estas esenca, por ke la bazo de tiu afero estu sekura, ĝia fondo firma kaj ĝia konstruo forta. ... Kvankam la Ligo de Nacioj estas kreita, tamen ĝi ne kapablos starigi Universalan Pacon. Sed la Supera Tribunalo priskribita de Lia Sankteco Bahá'u'lláh plenumos tiun sanktan taskon per la plej grandaj forto kaj potenco.

Internacia Arbitracio.  Δ

Bahá'u'lláh ankaŭ rekomendis starigon de internacia tribunalo de arbitracio, por ke malkonsentojn okazantajn inter nacioj oni solvu konforme al justeco kaj racio, anstataŭ
konfidi la decidon al armiloj.

En letero al la sekretario de la Konferenco de Mohonk pri Internacia Arbitracio, en aŭgusto 1911, 'Abdu'l-Baha' diris :

Antaŭ ĉirkaŭ kvindek jaroj en la Libro Aqdas, Bahá'u'lláh ordonis al popoloj estigi universalan pacon kaj alvokis ĉiujn naciojn al la dia festeno de internacia arbitracio, ke la problemoj de landlimoj, de naciaj honoro kaj posedaĵo, kaj problemoj de grandega signifo estu solvataj de arbitra tribunalo, kaj ke neniu nacio kuraĝu rifuzi obeon al tiamaniere akceptitaj decidoj. Se malkonsento ekestus inter du nacioj ĝi devas esti prezentita al la internacia tribunalo kiu solvos kaj decidos ĝin simile kiel Juĝisto juĝanta aferon inter du individuoj. Se iam iu nacio kuraĝus rompi tian decidon, ĉiuj aliaj nacioi devas leviĝi, por neniigi tiun ĉi ribelon.

Alifoje, en unu el Siaj Parizaj paroloj en 1911, Li diris :

La popoloj kaj registaroj de ĉiuj nacioj devas starigi Superan Tribunalon, formitan el membroj elektitaj el ĉiu lando kaj registaro. La membroj de tiu granda konsilantaro devas kunsidi en harmonio. Ĉiuj disputoj havantaj internacian karakteron devas esti submetitaj al juĝo de tiu ĉi tribunalo, kies tasko estos decidi per arbitrado pri ĉio kio aliokaze povas esti kaŭzo de milito. La misio de tiu ĉi tribunalo estos antaŭgardado kontraŭ milito.

Dum la lasta kvaronjarcento antaŭ la fondo de la Ligo de Nacioj estis fondita en Hago (1900) konstanta Arbitracia Tribunalo, kaj multaj arbitraciaj traktatoj estis subskribitaj, sed plejmulto el ili tute ne atingis la grandajn proponojn Bahá'u'lláh. Neniam inter du potencaj Ŝtatoj estis farita arbitracia traktato entenanta konfliktigajn aferojn. Malkonsentoj koncernantaj "grandsignifajn problemojn", "honoron" kaj "sendependecon" estis specife esceptataj. Ne nur tiel, sed mankis ankaŭ konkretaj garantioj ke la nacioj estos fidelaj al la kondiĉoj akceptitaj en la traktatoj. Laŭ la bahaaj proponoj, kontraŭe, la problemoj de landlimoj, de nacia honoro kaj de grandsignifaj aferoj estas klare entenataj en la traktatoj, kaj la interkonsentoj posedos la plejsuperan sankcion de la Mond-Ligo de Nacioj. Nur kiam tiuj ĉi proponoj estos komplete plenumitaj la internacia arbitracio ricevos vastan kampon por realigi siajn bonfarajn eblecojn kaj la malbeno de milito estos fine elpelita el la mondo.

Limigo de Armilaro.  Δ

'Abdu'l-Bahá diras :

Per ĝenerala interkonsento ĉiuj registaroj de la mondo devas samtempe senarmiĝi. La afero ne estas farebla se unu formetos la armilojn kaj aliaj rifuzos tion fari. La nacioj de la mondo devas interkonsenti en tiu ekstreme grava afero, por ke ĉiuj kune forlasu la mortigajn armilojn de hom-buĉado. Tiel longe kiel unu nacio pligrandigados sian militan kaj ŝiparan buĝeton la aliaj nacioj ankaŭ estos devigitaj al tiu freneza konkurado pro sia natura kaj supozita profito.
- Diary of Mírzá Ahmad Sohrab, 11-14 majo 1914 (Taglibro de Mírzá Ahmad Sohrab).

Nerezistado Δ

Kiel religia komunumo, la bahaanoj, laŭ klara ordono de Bahá'u'lláh, entute forlasis uzadon de arm-forto en siaj propraj aferoj, eĉ en okazoj de nura memdefendo. En Persujo multaj, multaj miloj de babanoj kaj bahaanoj suferis teruran sorton pro sia kredo. En la fruaj tagoj de la Kredo la babanoj diversokaze defendis sin mem kaj siajn familiojn per glavo, kun grandaj kuraĝo kaj braveco. Bahá'u'lláh, tamen, malpermesis tion ĉi. 'Abdu'l-Bahá skribas :

Kiam Bahá'u'lláh aperis, Li deklaris ke proklamado de la vero per tiaj manieroj estas nenial permesebla, eĉ por celoj de memdefendo. Li neniigis la leĝon de la glavo kaj nuligis la ordonon pri "Sankta Milito". "Esti mortigitaj", Li diris, "estas por vi pli bone ol mortigi. La Religio de Dio devas esti disvastigata per firmeco kaj fido de la kredantoj. Kiam la kredantoj, kuraĝaj kaj netimigeblaj, levos sin kun absoluta sinoferemo por glorigi la Vorton de Dio, kaj, kun okuloj forturnitaj de la mondaj aferoj, dediĉos sin al servado pro Dio kaj per Lia povo, tiam la Vorto de la Vero triumfos. Tiuj ĉi benitoj atestas per sia propra sango la verecon de la Religio kaj konfirmis ĝin per la sincereco de sia kredo, sia sindonemo kaj sia firmeco. La Eternulo povas disvastigi Sian Religion kaj venki obstinulojn. Ni deziras neniun defendanton krom Li, kaj kun niaj vivoj en la manoj ni atendas la malamikojn kaj bonvenigas martirecon" (verkita de 'Abdul-Bahá por tiu ĉi libro)

Bahá'u'lláh skribis al unu el la persekutantoj de Sia kredo :

Bonkora Dio ! Tiu ĉi popolo ne bezonas detruigajn armilojn, ĉar ĉiuj iliaj penoj celas renovigon de la mondo. Ilia armeo estas bonaj agoj, kaj iliaj bataliloj bona konduto, kaj ilia komandanto timo al Dio. Feliĉa estas tiu, kiu tenas sin senpartia. Je la justeco de Dio ! Tiu ĉi popolo per sia pacienco, trankvileco, rezignacio kaj kontenteco fariĝis elmontrantoj de justeco. Ilia sindeteno atingis tian punkton, ke ili preferas lasi sin esti mortigitaj ol mortigi aliajn, kaj ĉio tio en la tempo kiam tiuj persekutatoj suferis tion kio neniam estis priskribita en la historio de la mondo, kaj kion neniam vidis la okuloj de la nacioj. Kiel ili povus suferi tiajn terurajn malfeliĉojn, eĉ ne etendante la manon por defendi sin ? Kio estis la kaŭzo de ilia rezignemo, de ilia trankvileco ? La vera kaŭzo troviĝas en la firma malpermeso kiun la Plumo de Gloro, tage kaj nokte, ordonis, kaj de Nia preno de la direktiloj de aŭtoritateco, pere de la forto kaj potenco de la Reganto de la homaro.
- Epistle to the Son of the Wolf, pp. 74-75 (Epistolo al Filo de Lupo).

La taŭgecon de la nerezista politiko de Bahá'u'lláh jam pruvis abundaj rezultoj. Por ĉiu kredanto martirigita en Persujo, la bahaa kredo ricevis en sian komunumon cent novajn kredantojn, kaj la feliĉplena kaj sentima maniero en kiu la martiroj ĵetadis la kronojn de siaj vivoj al la piedoj de la Eternulo havigis al la mondo la plej klaran pruvon ke ili trovis novan vivon por kiu morto ne estas teruro, vivon de neesprimeblaj pleneco kaj ĝojo, kompare kun kiu la plezuroj de la tero estas nur polvo, kaj la plej kruelaj korpaj torturoj nur etaĵoj sur facila vento.

Justaj Militoj.  Δ

Kvankam Bahá'u'lláh, kiel Kristo, konsilas al Siaj sekvantoj tiel al individuoj kiel al la religia komunumo akcepti la kondut-manieron de nerezistado kaj pardonemo al siaj malmikoj, Li instruas ke estas la devo de la socio gardi kontraŭ maljusteco kaj tiraneco. Se individuoj estas persekutataj kaj suferigataj estas postulinde ke ili pardonu kaj detenu sin de venĝo, sed estas malbone se la socio toleras rabadon kaj mortigadon senĝene inter siaj limoj. Estas la devo de bona registaro gardi kontraŭ malbonfaroj kaj puni malbonfarantojn. (6)Tiel same estas kun la socio de la nacioj. Se unu nacio premas aŭ suferigas alian, estas devige al ĉiuj aliaj nacioj unuiĝi por malpermesi tian premadon. 'Abdu'l-Bahá skribas : "Povas okazi, ke iam militamaj kaj sovaĝaj gentoj atakus socion intencante komplete forbuĉi ĝiajn membrojn ; en tiaj cirkonstancoj defendo estas necesa."

Ĝis nun la ordinara praktiko de la homaro estis tio ke kiam unu nacio atakis alian, ĉiuj ceteraj nacioj de la mondo restis neŭtralaj, kaj akceptis nenian respondecon por la afero ĝis kiam iliaj propraj aferoj estis rekte tuŝitaj aŭ minacitaj. La tuta pezo de la defendo estis lasita al la atakita nacio, kiel ajn malforta kaj senhelpa ĝi estus. La instruoj de Bahá'u'lláh inversigas tiun ĉi principon kaj per la devo de defendo ŝarĝas ne speciale la atakitan nacion, sed ĉiujn aliajn, unuope kaj kolektive. Ĉar la tuta homaro estas unu socio, atako kontraŭ unu nacio estas atako kontraŭ la tuta socio, kaj devas esti traktita de la tuta socio. Se tiu ĉi doktrino estus ĝenerale akceptita kaj praktikata, nacio pripensanta atencon kontraŭ alia scius jam antaŭe ke ĝi devas konsideri kontraŭbatalon ne nur flanke de tiu ĉi nacio, sed de la tuta cetero de la mondo. Tiu ĉi konscio sola sufiĉas por fortimigi eĉ plej kuraĝajn kaj militemajn naciojn. Kiam estos fondita sufiĉe forta ligo de pacamaj nacioj, milito fariĝos por tio afero de pasinteco. Dum la periodo de transŝanĝo el la malnova stato de internacia anarkio en la novan staton de internacia solidareco atakaj militoj estos ankoraŭ eblaj, kaj en tiaj cirkonstancoj, milita aŭ alia perforta agado en la afero de internacia justeco, unueco kaj paco povas esti nepra devo. 'Abdu'l-Bahá skribas ke en tia okazo :

Konflikto povas esti laŭdinda afero, kaj milito estas kelkfoje granda fundamento de paco, kaj detruo estas kaŭzo de rekonstruo. Se, ekzemple, altruista suvereno ordonas al sia soldataro malebligi atakon de ribelantoj, aŭ, se li ekbatalas kaj fariĝas elstara en lukto por unuigi disigintajn ŝtaton kaj popolon, alivorte, se li militas justacele, tiam vere tiu furiozo estos favoreco mem, tiu ŝajna premado estos la esenco de justeco kaj tiu evidenta tiraneco la fonto de repaciĝo. Hodiaŭ, la efektiva devo de potencaj regantoj estas akceli universalan pacon, ĉar vere ĝi signifas la liberecon de ĉiuj popoloj.
- The Secret of Divine Civilization, pp. 70-71 (La Sekreto de Dia Civilizacio).

Unueco de Oriento kaj Okcidento.  Δ

Alia faktoro kiu kunhelpos la efektivigon de universala paco estas kunligiĝo de la Oriento kaj la Okcidento. La Plej Sankta Paco estas ne nur ĉeso de malamikecoj, sed ankaŭ vivodona unueco kaj sincera kunlaborado de la ĝis nun disigitaj popoloj de la tero kio donos multe da altvaloraj fruktoj. En unu el Siaj paroloj en Parizo, 'Abdu'l-Bahá diris :

En la tempoj pasintaj, kiel en la nunaj, la Spirita Suno de la Vero ĉiam brilis el la horizonto de la Oriento. En la Oriento leviĝis Moseo por gvidi kaj instrui la popolon. Sur la Orienta horizonto aperis la Sinjoro Kristo. Mahometo estis sendita al Orienta nacio. Báb aperis en la Orienta lando Persujo. Bahá'u'lláh vivis kaj instruis en la Oriento. Ĉiuj grandaj spiritaj instrumentoj aperis en la Orienta mondo.

Sed kvankam la Suno de Kristo supreniris en la Oriento, la lumo de ĝiaj radioj brilis speciale en la Okcidento, kie la brilego de ĝia gloro estis perceptata pli klare. La dia lumo de Lia instruado brilis kun pli granda forto en la Okcidenta mondo, kie ĝia progreso estis pli rapida ol en la lando de ĝia naskiĝo.

En la hodiaŭaj tagoj la Oriento bezonas materialan progreson kaj en la Okcidento oni sentas mankon de spiritaj idealoj. Por la Okcidento estus bone turni sin al la Oriento por ricevi la lumigon, kaj doni al ĝi repage sian sciencan saĝon. Devas okazi tiu interŝanĝo de donacoj - La Oriento kaj la Okcidento devas interligi sin por doni unu al la alia tion kio mankas al ĉiu el ili. Tiu kuniĝo rezultos veran civilizacion en kiu la spirita flanko esprimos sin kaj efektiviĝos en la materiala. Kiam unu tiel ricevos de la alia, ekregos la plej granda harmonio, ĉiuj popoloj unuiĝos, estos atingita la stato de perfekteco, okazos firma interkuniĝo, kaj la mondo fariĝos brilanta spegulo reflektanta la atribuojn de Dio.

Ni ĉiuj, nacioj orientaj kaj okcidentaj, devas tage kaj nokte, per la tuta koro kaj animo, penadi atingi tiun ĉi altan idealon, firmkonstrui la unuecon inter ĉiuj nacioj de la tero. Ĉiu koro estos tiam refreŝigita, ĉiuj okuloj estos malfermitaj, donita estos plej mirinda povo, la feliĉo de la homaro estos certigita. … Tio estos la Paradizo kiu venos sur la teron, kiam la tuta homaro estos kuniĝinta sub la Tendo de Unueco en la Regno de Gloro.

1. Batalo en la Itala-Turka Milito kiu eksplodis la 29an de septembro 1911. Δ
2. Estas interese ke la filino de Zamenhof, Lidia, fariĝis agema bahaanino. Δ
3. 1868 ĝis 1870.  Δ
4. La aŭtoro skribis tiun ĉi paragrafon en 1919-1920.  Δ
5. La samaj konsideraĵoj aplikiĝas al la Organizaĵo de Unuiĝintai Nacioj. Δ
6. Rigardu ankaŭ la sekcion pri Traktado de Krimuloj, pp. 154-155. Δ

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >