Reveno al BEL.

INTERNACIA LINGVO CHE U.N.O.
BAHAA PROPONO


En oktobro 1995 la Bahaa Internacia Komunumo (NRO reprezentanta la tutmondan bahaanaron) publikigis sub la titolo "Turnopunkto por chiuj nacioj" (Turning Point for All Nations) dokumenton, kies subtitolo estas: "Deklaro de la Bahaa Internacia Komunumo okaze de la 50jarigho de Unuighintaj Nacioj". Tiu deklaro estas samtempe kaj profunda pristudo de la situacio de la UN kaj proponaro por ghia pluevoluigo. Inter la proponoj por "Difini la rolon por la UN ene de la estighanta internacia ordo" estas farata interalie ankaù propono rilate internacian helpan lingvon. Kio tie legeblas estas probable konsiderinda kiel la aktuala oficiala opinio de la bahaa komunumo tiurilate. Sekvas la koncerna paragrafo III A. 4 "Devontigo al universala helpa lingvo kaj komuna skribo" kune kun la du rilataj klarigaj notoj:

"Por la Unuighintaj Nacioj, kiuj aktuale uzas ses oficialajn lingvojn, aù la elekto de unu el la ekzistantaj lingvoj aù la kreo de nova por la uzado kiel helpa lingvo en chiuj ghiaj forumoj signifus konsiderindan avantaghon. Tia pasho jam delonge estas proponita far multaj grupoj, de la esperantistoj ghis mem la Bahaa Internacia Komunumo*. Krom al shparo de mono kaj simpligo de administraj procedoj tia pasho signife kontribuus al la antaùenigo de spirito de unueco."

"Ni proponas la nomumon de altnivela komisiono kun membroj venantaj el diversaj regionoj kaj el rilataj terenoj, enklude de lingvistoj, ekonomistoj, socisciencistoj kaj homoj el edukado kaj la amaskomunikiloj, por komenci zorgan studadon de la afero de internacia helpa lingvo kaj adopto de komuna skribo."

"Ni antaùvidas, ke fine la mondo neeviteble devos adopti unu universale agnoskitan helpan lingvon kaj skribon por instruigho en lernejoj tra la tuta mondo kiel suplementon al la lingvo au lingvoj de chiu lando. La celo estas faciligi la transiron al globala socio pere de plibonigita komunikado inter nacioj, reduktado de administraj kostoj por komercado, registaroj kaj aliaj envolvitaj en globalajn entreprenojn, kaj ghenerala fortikigo de pli elkoraj rilatoj inter chiuj anoj de la homara familio**."

"Tiu chi propono estu konsiderata laùlitere. Ghi neniel imagas la rifuzadon de iu ajn vivanta lingvo aù kulturo."

* "Rilate la tutan demandon de Internacia Lingvo.... Ni, kiel bahaanoj, tre deziras la kiom eble rapidan adopton de universala helpa lingvo; ni tamen ne estas la protagonistoj de iu ajn specifa lingvo por plenumi tiun postenon. Se la registaroj de la mondo interkonsentos pri iu ekzistanta lingvo aù pri planita, nova lingvo por la internacia uzado, ni elkore subtenos ghin, char ni kiom eble rapide deziras vidi la efektivighon de tiu pasho survoje al la unuigo de la homaro." (Shoghi Effendi, Directives of the Guardian; Wilmette, Ill.; Bahá'í Publishing Trust; p. 39)

Farante tiun chi proponon ni deziras atentigi pri la termino "helpa". La bahaaj instruoj alte taksas kaj subtenas kulturan diversecon, ne unuformecon. Nuntempe ni tial ne imagas la altrudon de unu sola lingvo tra la tuta mondo. Ni preferus vidi, ke la popoloj kaj nacioj konservos siajn lokajn kaj naciajn lingvojn - dum ili samtempe estos kuraghigataj lerni universalan lingvon. Certe tia universala lingvo estu fine instruata, kiel deviga studobjekto, en chiuj lernejoj de la mondo. Sed tio neniel limigu la legitiman esprimighadon de nacia kaj loka lingva kaj kultura diverseco.

** "La tago alproksimighas, kiam chiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon", skribis Bahá'u'lláh fine de la deknaùa jarcento. "Kiam tio estas atingita, chiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaù eniros en sian propran domon." (Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, Wilmette: Bahá'í Publishing Trust, 1983, p. 250)

Reveno al la Komenco

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >