Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La dua principo - La Unueco de la homaro
la 11-an de novembro 1911.


Mi parolis hieraù pri la unua principo de la instruoj de Baha'u'llah, pri la serchado de la Vero - kiel estas necese por homo flankenmeti chion, kio estas supersticho, kaj chian tradicion, kiu povus blindigi liajn okulojn kontraù la ekzisto de la Vero en chiuj religioj. Amante kaj ligante sin al unu formo de religio, li ne devas permesi al si malrespekti la aliajn. La esenca kondicho estas, ke li serchu la Veron en chiuj religioj, kaj se fervora estas lia serchado, li certe sukcesos.

La unua malkovro, kiun ni faras sur la vojo de la « serchado de la Vero », kondukas nin al la dua principo, kiu estas la « unueco de la homaro ». Chiuj homoj estas servantoj de unu sama Dio. Unu Dio regas chiujn naciojn de la mondo kaj havas plezuron en chiuj Siaj infanoj. Chiuj homoj estas el unu familio; la krono de homeco estas sur la kapo de chiu homa estajho.

En la okuloj de la Kreinto chiuj Liaj infanoj estas egalaj; sur chiujn vershita estas Lia boneco. Li ne favoras tiun nacion aù alian nacion, chiuj egale estas Liaj kreajhoj. Se estas tiel, kial ni faru dividojn, apartigante unu rason de alia ? Kial ni kreu barilojn de superstichoj kaj tradicioj, enportantajn malpacon kaj malamon inter la homojn ?

La sola diferenco inter la membroj de la homa familio estas tiu chi de grado.  Kelkaj estas kiel infanoj, kiuj estas sensciaj kaj devas esti klerigataj, gis ili atingos maturecon. Kelkaj estas kiel malsanuloj, kaj devas esti kuracataj kun amemo kaj zorgemo. Neniu estas malinda aù malbona ! Ni neniam sentu nin forpushitaj de tiuj kompatindaj infanoj. Ni devas trakti ilin kun granda afableco, instruante nescianton kaj ameme flegante malsanulon.

Konsideru - unueco estas necesa por ekzisto. Amo estas la kaùzo de vivo, aliflanke apartigo kaùzas morton. En la mondo de la materiala kreajharo, ekzemple, chio shuldas sian vivon al unueco. La elementoj, kiuj formas lignon aù shtonon, estas tenataj kune per la legho de altirado. Se tiu chi legho por unu momento chesus efiki, la elementoj ne tenus sin plu kune; ili disfalus kaj la objekto en sia formo chesus ekzisti. La legho de altirado kunigis certajn elementojn en la formon de tiu chi bela floro, sed kiam tiu chi altira povo estos forigita el la centro, la floro malkombinos sin kaj, kiel floro, chesos ekzisti.

Tiel same estas kun la granda korpo de la homaro. La mirinda legho de altirado, harmonio kaj unueco tenas kune tiun admirindan kreajhon.

Same kiel kun tutajho, estas ankaù kun partoj. Chu ghi estas floro aù homa korpo, kiam la altira forto estas neniigita en ghi, la floro aù la homo mortas. Estas do klare, ke altirado, harmonio, unueco kaj amo estas la kaùzoj de vivo, dum detirado, malharmonio, malamo kaj diseco alportas morton.

Ni vidis, ke kio ajn enportas dividon en la mondon de ekzisto, kaùzas morton. Simile tiu chi sama legho regas en la spirita mondo.

Tial chiu servanto de la unu sola Dio devas esti obea al la legho de amo kaj evitadi chian malamon, malharmonion kaj malpacon. Observante la naturon, ni vidas, ke la mildaj bestoj grupighas en arojn, dum la sovaghaj, kruelaj kreajhoj, kiel leono, tigro, lupo, vivas en de densaj arbaroj, malproksime de la civilizacio. Du lupoj aù du leonoj povas amike kunvivi; sed milo da safidoj povas esti en unu shafaro kaj multaj cervoj povas formi unu cervaron. Du agloj povas loghi en sama loko, sed milo da kapreoloj povas kunveni en unu restejo.

Homo devus enlistighi almenaù inter la pli mildajn bestojn. Sed kiam li ighas sovagha, li estas pli kruela kaj pli malica, ol la plej sovaghaj bestoj !

Baha'u'llah nun proklamis la « unuecon de la homara mondo ». Chiuj popoloj kaj nacioj estas el unu familio, ili estas infanoj de unu Patro kaj devas esti unu por aliaj kiel fratoj kaj fratinoj. Mi esperas, ke vi penos en viaj vivoj elmontradi kaj disvastigadi tiujn chi instruojn.

Baha'u'llah diris, ke ni devas ami ech niajn malamikojn kaj esti por ili kiel amikoj. Se chiuj homoj obeus tiun chi principon la plej granda unueco kaj interkonsento estus fondita en la homaj koroj.

La tria principo

( « Ke religio devas esti kaùzo de amo kaj amikeco » estas forte akcentita en multaj el la paroladoj, pri kiuj notoj estas prezentitaj en tiu chi libro, same kiel en la klarigoj de kelkaj aliaj principoj.)

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >