Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La kvara principo - Akcepto de interrilato inter religio kaj scienco
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 12-an de novembro 1911.

Abdul Baha diris :

Mi diris al vi pri kelkaj el la principoj de Baha'u'llah, la « serchado de la Vero » kaj la « unueco de la homaro ». Mi intencas nun klarigi la kvaran principon, kiu estas: « akcepto de interrilato inter religio kaj scienco ».

Nenia kontraùeco ekzistas inter la vera religio kaj scienco. Kiam religio estas kontraùa al scienco, ghi farighas nura supersticho. Kio estas kontraù scienco, estas malklerajho

Kiel homo povas kredi, ke io, kies neeblecon pruvis scienco estas fakto ? Se li kredas malgraù la vocho de líprudento, ghi estas pli ghuste malklera supersticho, ol kredo. La veraj principoj de chiuj religioj estas en harmonio kun la instruoj de scienco.

La unueco de Dio estas logika kaj tiu chi ideo ne malpacas kun la konkludoj, al kiuj venis la scienca esplorado.

Chiuj religioj instruas, ke ni devas fari bonon, ke ni devas esti grandanimaj, sinceraj, veramaj, leghamaj kaj fidelaj; chio tio estas racia kaj logike la sola vojo, sur kiu la homaro povas progresi.

Chiuj religiaj leghoj harmonias kun prudento kaj estas alkonformigitaj al la popolo, al kiu ili estas proklamitaj, kaj al la epoko, en kiu oni devas ilin obei.

Religio havas du chefajn partojn:
1. La spiritan.
2. La praktikan.

La spirita parto neniam sanghighas. Chiuj Malkashantoj de Dio kaj Liaj Profetoj instruis la samajn verojn kaj donis la saman spiritan leghon. Ili chiuj instruas la saman kodon de moraleco. Nenia divido estas en la Vero. La Suno elsendis multajn radiojn, por lumigi la homan intelekton - la lumo estas chiam la sama.

La praktika parto de religio koncernas la eksterajn formojn kaj ceremoniojn kaj punrimedojn por certaj leghrompoj. Tio chi estas la materiala flanko de la legho, kaj ghi direktas la morojn kaj kutimojn de la popolo.

En la tempo de Moseo estis dek mortpunataj krimoj. Kiam Kristo venis, tio chi estis sanghita. La malnova aksiomo « okulo por okulo kaj dento por dento » estis transformita en « amu viajn malamikojn, bonfaru al tiuj, kiuj malamas vin ». Tiel la severega malnova legho shanghighis en la leghon de amo, kompatemo kaj pardonemo.

En la antikvaj tempoj pune por malgranda shtelo oni forhakadis la dekstran manon de la shtelinto; en niaj tagoj tiu legho ne povus esti tiel praktikata. En tiu chi epoko oni lasas vivi homon, kiu malbenas sian patron, dum antaùe li estus mortpunita. Estas do evidente, ke dum la spirita legho neniam aliighas, la aplikado de la praktikaj reguloj devas esti sanghata konforme al la necesoj de la tempo. La spirita flanko de religio estas la pli granda, la pli grava el ambaù, kaj ghi restas la sama en chiuj tempoj, ghi neniam shanghighas ! Ghi estas sama hieraù, hodiaù kaj eterne. « Kiel estis en la komenco, estas nun kaj eterne estos ».

Chiuj problemoj de moraleco, kiujn entenas la spirita, senshangha legho de chiuj religioj, estas logike pravaj. Se religio estus kontraùa al logika racio, ghi chesus esti religio kaj estus nur tradicio. Religio kaj scienco estas du flugiloj, per kiuj la homa intelekto povas sin suprenlevi, per kiuj la homa animo povas progresi. Ne estas eble flugi nur per unu flugilo. Se homo penus flugi sole per la flugilo de religio, li baldaù falus en marchon de superstichoj, kaj aliflanke per la sola flugilo de scienco li ankaù ne progresus, sed falus en la malesperan dronejon de materialismo. Chiuj hodiaùaj religioj estas falintaj en superstichajn ritojn, for de la harmonio tiel kun la veraj principoj de la instruoj, kiujn ili prezentas, kiel kun la sciencaj malkovroj de la nuna tempo. Multaj religiaj gvidantoj estas konvinkitaj, ke la signifo de religio kushas chefe en fideleco al dogmaro kaj en praktikado de ritoj kaj ceremonioj. Tiujn, kies animojn ili laùdeklare kuracas, ili ankaù instruas simile kredi, kaj tiuj chi ankaù persistas che la eksteraj formoj, miskomprenante ilin kiel la internan Veron.

Tiuj chi formoj kaj ritoj diferencas en diversaj eklezioj kaj inter diversaj sektoj, kaj ech kontraùdiras sin reciproke, kaùzante malharmonion, malamon kaj malpacon. La rezultato de chiuj tiuj diferencoj estas la kredo de multaj kulturaj homoj, ke religio kaj scienco estas du ideoj, kiuj, kontraùas unu la alian, ke religio ne bezonas la rezonkapablon kaj povas neniel esti reguligata de scienco, sed ke nepre unu devas stari kontraù la alia. La bedaùrinda sekvo de tio chi estas, ke scienco flankenighis de religio, kaj religio farighis nur blinda kaj pli aù malpli apatia sekvado de reguloj de certaj religiaj instruistoj, kiuj insistas je akceptindeco de la propraj, favorataj dogmoj, ec se ili kontraùas al scienco. Ghi estas malsagha, char tute klare estas, ke scienco estas lumo, kaj konsiderante tion chi, la religio inde tiel nomata ne kontraùas al scienco.

Ni bone konas la esprimojn « lumo kaj mallumo », « religio kaj scienco ». Sed religio, kiu ne iras manon che mano kun scienco, estas mem en mallumo de superstichoj kaj malklereco.

Multe da malpaco kaj malharmonio en la mondo estas kaùzitaj de tiuj homdevenaj kontraùparoloj. Se religio estus en harmonio kun scienco kaj la ambaù pashadus kune, multe da malamo kaj malamikeco, kiuj nun mizerigas la homan genton, estus finitaj.

Konsideru, kio estas tio, kio distingas homon el inter la kreajhoj kaj faras lin aparta kreajho ? Chu ghi ne estas lia rezonkapablo, lia inteligenteco ? Chu li ne uzu ilin en sia studado de religio ? Mi diras al vi: pesu zorgeme prr la pesilo de intelekto kaj scienco chion, kio estas al vi prezentita, kiel religio. Se ghi eltenos la provon, akceptu ghin. Char ghi estas la Vero ! Se ghi tamen ne konformos, forjhetu ghin, char ghi estas malklerajho !

Rigardu chirkaùen kaj vidu, kiel la hodiaùa mondo dronas en superstichoj kaj eksteraj formoj.

Kelkaj adoras produktajhon de sia propra imago: ili faras al si imagitan Dion kaj klinas sin antaù ghi, dum la kreajho de iliaj limhavaj mensoj ne povas esti la Senfina, Potenca Kreinto de chio videbla kaj nevidebla. Aliaj adoras la sunon aù arbojn, kaj ech shtonojn. En pasintaj tempoj estis homoj, kiuj adoris maron, nubojn, kaj ech argilon.

Hodiaù homoj atingis la staton de tia adora sindonemo al la eksteraj formoj kaj ceremonioj, ke ili disputas pri iu punkto de rito aù pri ia speciala maniero, ghis de chiuj flankoj oni aùdas pri enuiga argumentado kaj maltrankvilo. Estas individuoj, kiuj posedas malfortan intelekton, kaj iliaj rezonkapabloj ne estas disvolvitaj sed oni ne devas dubi pri la forto kaj potenco de religio pro ne kapablo al kompreno flanke de tiuj personoj.

Malgranda infano ne povas kompreni la leghojn kiuj regas la naturon, sed tio chi estas pro la nematureco de la infana intelekto ; kiam ghi kreskos kaj estos edukita, ghi ankaù komprenos la eternajn Verojn. Infano ne komprenas la fakton, ke la tero rondiras chirkaù la suno, sed kiam vekighas ghia intelekto, tiu chi fakto ighas klara kaj komprenebla por ghi.

Ne estas eble por religio kontraùi sciencon, kvankam kelkaj intelektoj estas tro malfortaj aù tro nematuraj, por kompreni la Veron.

Dio faris, ke religio kaj Scienco estu kvazaù mezuriloj de nia kompreno. Gardu vin, ke vi ne ignoru tiun mirindan povon. Pesu chion per tiu chi pesilo.

Al tiu, kiu havas la kapablon al kompreno, religio estas kvazaù malfermita libro, sed kiel estus eble por homo, senigita de la rezona kaj intelekta povo, kompreni la Diajn Realecojn de Dio ?

Harmoniigu chiujn viajn kredajhojn kun scienco; nenia kontraùeco povas esti, char la Vero estas unu. Kiam religio, sarkita de siaj superstichoj, tradicioj kaj sensencaj dogmoj, konformos kun scienco, tiam en la mondo ekzistos grandega, unuiganta kaj puriganta forto, kiu forlovos chiujn militojn, malpacojn, malkonsentojn kaj konfliktojn, kaj tiam la homaro estos unuigita en la Potenco kaj Amo de Dio.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >